{"id":1388,"date":"2005-02-13T19:30:42","date_gmt":"2005-02-13T17:30:42","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2005\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:36","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:36","slug":"antauen-1-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2005\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/13     FEBRUARO  2005"},"content":{"rendered":"<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>ANTA\u016cEN 1\/13\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0FEBRUARO<\/b><\/span>\u00a0 <span style=\"font-size: medium;\"><b>2005<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>enhavo:<\/b><\/span><\/p>\n<p>Ne \u0109io brilanta.4<br \/>\nDa\u016drigo<br \/>\nde irana raporta\u0135o<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ne \u0109io brilanta<br \/>\nestas diamanto (4)<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>a\u016d Kiel ni ludis<br \/>\nka\u015dludon kun firmamento<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iam, kiam mi trarigardis, kion infanoj desegnis, mi<br \/>\nrimarkis unu aferon: \u0108e supra rando de papero ili desegnadis dikan<br \/>\nbluan linion &#8211; tio estis firmamento. Sube ka\u016dris dometoj, figuretoj,<br \/>\narboj kaj inter \u0109io estis granda malplena interspaco. Kial? Nu, mi<br \/>\niam demandos la \u00a0infanojn. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Unufoje mi diris al la \u00a0infanoj, ke ni iros desegni<br \/>\neksteren, en naturon kaj dudek paroj de infanaj okuloj entuziasme<br \/>\ndisradii\u011dis. La tago estis tuj pli gaja. Estis post la\u00a0 pluvo,<br \/>\nsed la suno jam denove desegnis en sablon gajan vojeton kaj trotuaro<br \/>\nestis jam sufi\u0109e seka, por ke oni povu sur \u011di bele desegni per<br \/>\nkretoj. Infanoj jam estis preparitaj por desegnado, kaj mi diris al<br \/>\nili: \u201eKaj nun vi montru al mi tiun \u0109i linion sur firmamento, kiun<br \/>\nvi sur viaj bildetoj pentradas\u201c.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Iuj infanoj staris kun malfermitaj bu\u015doj, iuj, kiuj<br \/>\nankora\u016d kredas al fabeloj, diris, ke iu eble \u011din \u015dtelis, kaj<br \/>\nkelkaj fervore kontra\u016dstaris: \u201cNe, nenia linio estis tie.\u201c \u2013<br \/>\n\u201eNi iru kun firmamento ka\u015dludi.\u201c Kaj infanoj ser\u0109is \u0109ie, kie<br \/>\nili pensis, ke la firmamento ka\u015dis sin. Ili vidis \u011din inter foliaro<br \/>\nde arboj, malanta\u016d bariloj, super tegmentoj de domoj kaj anka\u016d \u0109e<br \/>\nstratanguloj. Kaj ili anka\u016d vidis, ke firmamento ne estas nur blua,<br \/>\nke pli\u00a0 proksime al la suno \u011di estas flaveta, aliloke anka\u016d<br \/>\nviola kaj inter malgrandaj nubetoj \u011di estas anka\u016d blanka. Ni<br \/>\ninterkonsentis kaj promesis, ke ni\u00a0 la firmamenton gardos, ke \u011di<br \/>\nne ka\u015du sin ien, pri kio ni ne sciu.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estis por mi granda \u011dojo vidi kiamaniere sub ektu\u015detoj<br \/>\nde infanaj manoj tuta spaco \u015dan\u011di\u011dis en brilege koloran mondon.<br \/>\nKaj kiam mi poste rigardis iliajn pentra\u0135ojn, mi diris: \u201eInfanoj,<br \/>\nvi pentris kun tia entuziasmo, ke vi e\u0109 ne rimarkis, ke al vi peceto<br \/>\nde firmamento falis en mar\u0109eton\u201c.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Poste infanoj pentris firmamenton \u0109ie, e\u0109 \u0109e suba<br \/>\nrando de la papero. La plej grava estis por mi konstato, ke la plej<br \/>\nbela en la vivo estas brilantaj infanaj okuloj kaj kompare al ili e\u0109<br \/>\nbrilo de juveloj ne estas tiom bela.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La tekston de Blanka \u0160tr\u00e1chalov\u00e1 esperantigis Jana<br \/>\nHolcov\u00e1<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">=========<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Karaj legantoj,<br \/>\nfine\u00a0 vi\u00a0 konas \u0109iujn kvar\u00a0 konkursajn kontribua\u0135ojn<br \/>\nje la temo de \u00a0la proverbo \u201eNe \u0109io brilanta estas diamanto\u201c.<br \/>\nLa redakcio \u011dojos, se \u011di ricevos\u00a0 de vi reagojn, kiu artikolo<br \/>\n\u015dajnas al vi plej proksima al la temo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">==========<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Mia instrulaboro en<br \/>\nIrano<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">La kvara<br \/>\nda\u016drigo de irana raporta\u0135o pere de Tereza Kapista.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Post tiu renkonti\u011do<br \/>\nmi estis invitita de studentino Saide Zirak por tagman\u011di. La unuan<br \/>\nfojon mi man\u011dis iran-maniere sur tapi\u015do, kiu estis kovrita per<br \/>\nnilona tuko. Sur \u011di oni servas diversajn kaj bongustajn man\u011da\u0135ojn,<br \/>\n\u0109iam nepre devis esti rizo kun safrano kaj jogurto kun ajlo kaj<br \/>\nmento. Mi vidis, ke tio estas kutimo preska\u016d \u0109ie. En grandegaj<br \/>\n\u0109ambroj estas nur tapi\u015doj, eventuale televidilo en angulo. Nenia<br \/>\nmeblo, \u0109irka\u016d la muroj estas longaj kusenoj, kiujn oni bezonas<br \/>\nsidante la\u016d \u201eturka sido\u201c, babilante kaj man\u011dante. Anka\u016d mi<br \/>\nvidis edzi\u011dfeston, kie \u0109iuj sidis sur la tapi\u015doj kaj tiel estis<br \/>\nregalitaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La irananoj man\u011das<br \/>\nsanajn kaj bongustajn fre\u015dkuiritajn man\u011dojn, tre malofte ili uzas<br \/>\nkonservitajn kaj frostitajn man\u011dojn kaj neniam ili man\u011das porka\u0135on<br \/>\n\u2013 porkoj tute ne ekzistas en la lando.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kio estas tio, kion<br \/>\nmi nek trovis kaj nek mankis al mi en Irano? Tio estas la restoracioj<br \/>\nde McDonalds kaj la trinka\u0135o Coca\u00a0Cola. Mi man\u011dis atraktivan<br \/>\n\u201ekabab\u201c (farita el muelita \u015dafa a\u016d bova viando) kradrostita sur<br \/>\nferaj stangetoj, kiuj similas al glavoj kaj la vianda\u0135o estas<br \/>\nsurgluita sur ili. En mia lando ni havas \u0109evap, sed ili estas<br \/>\nmallongaj kaj rondaj. Mi trinkis sukon de granatoj, vera dia<br \/>\ntrinka\u0135o, a\u016d iun ajn fre\u015dpremitan sukon de veraj fruktoj. Do, tiuj<br \/>\neksporta\u0135oj ne mankas al Irano!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni ekskursis kun<br \/>\nkursaninoj al Muzeo kaj monumento de \u015da\u0125o Nader, kiu estis tre<br \/>\nfama, \u0109ar tiam Irano, Afganio kaj Pakistano estis unu lando \u2013 La<br \/>\nGranda Persio. La muzeo estas granda, sed ne tro da ekspona\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En la lasta tago de<br \/>\nmia restado ni faris ekskurson kun dek kursaninoj al Tus, loko, kie<br \/>\nestas la Ma\u016dzoleo de Firdusi, klasika persa verkisto, fama pro sia<br \/>\nnacia eposo \u015cahname (libro de la re\u011doj) el la dektria jarcento. Tie<br \/>\nni vizitis anka\u016d la muzeon, en kiu estas \u015dtonaj reliefoj pri<br \/>\nlegendaj heroa\u0135oj de fortulo-\u0109iupovulo Rostam. La tombo\u015dtonon, kiu<br \/>\nekzistas en la ma\u016dzoleo, oni tu\u015das por havi kontentan vivon kaj<br \/>\ninspiron al poezio. (Eble de tie mi ekhavis inspiron fari longan<br \/>\npriskribon pri Irano). La statuo de Firdusi estas en la parko \u0109e<br \/>\nbela akvobazeno.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Revenante el iu<br \/>\nflanka strato de vila\u011do ni vidis multajn homojn, kiuj anta\u016d ies<br \/>\npordo \u0109eestas bu\u0109adon de \u015dafo. La sango libere fluis tra la<br \/>\nstrato. Oni klarigis, ke la homo, kiu revenas el pilgrimado, devas<br \/>\nfari tion por gastigi parencojn kaj najbarojn kaj doni iom da man\u011do<br \/>\nal malri\u0109uloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La lastan vesperon<br \/>\nkaj nokton mi pasigis en la domo de Diana Karimi kun \u015dia patrino,<br \/>\nfratino Rona kaj kun tri aninoj. La stratoj kaj la domoj, kie lo\u011das<br \/>\nla afganinoj, estas rande de la urbo, kaj ne estas komfortaj. Ni<br \/>\ninterparolis pri ilia vivo, kaj pri malebleco reiri al Afganio. Tie<br \/>\nestas \u0109io detruita kaj ne ekzistas lo\u011dejoj; kiuj ekzistas, estas<br \/>\nmultekostaj, sed laborlokoj entute ne haveblas, do, ili ne scias kial<br \/>\nreiri, se io ne \u015dan\u011di\u011dos tie; iliaj domoj estas detruitaj kaj sen<br \/>\nlaboro oni ne povas vivteni sin. Mi dormis en aparta \u0109ambro, kie<br \/>\nestis sur la planko metita matraco. Poste mi ofte, kiam estis gastino<br \/>\nen Tehrano, same dormis sur la planko, \u0109ar tio esta irana kutimo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La sekvan tagon mi<br \/>\nestis akompanata al bushaltejo por\u00a0 forvoja\u011di al Babol Sar.<br \/>\nTuta grupo da kursanoj akompanis min kaj tiam ni konstatis, ke ni<br \/>\nbonege povas babili dum longa tempo. \u0108e bushaltejo estas starigita<br \/>\nlongega kaj lar\u011da tendo, en kiu oni vendadas librojn, tio estas<br \/>\nmaniero alproksimigi la librojn al la publiko en lokoj, kiuj estas<br \/>\nfrekventataj kaj tio estas kutimo en \u0109iuj urboj. La lastaj rigardoj<br \/>\nal miaj karaj gestudentoj &#8211; mi ne troigas, se mi diras, ke mi vidis<br \/>\nbrili larmojn. Do, disiro elkora kaj amika!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Afganinoj, mi deziras<br \/>\nbalda\u016dan kaj feli\u0109an reiron al via lando. Iru kaj dissemu<br \/>\nEsperanton tie! Kaj mi certas, ke ili faros tion, \u0109ar mi sentis<br \/>\nentuziasmon \u0109e ili pri Esperanto. Ili vere \u011dojis pro tio, ke ili<br \/>\nhavis eblecon lerni kun eksterlandanino. Ili invitis min al Afganio,<br \/>\npost kiam ili reiros. \u0108u mi vivos \u011dis tiu tempo? Kiel memora\u0135on mi<br \/>\nricevis de ili bildeton, kun per katami-tekniko farita framo, kiu<br \/>\nmontras du birdojn \u0109izitajn en metalo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Babol Sar<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En Babol Sar<br \/>\nsurprizo! Neniu atendis min! Mi havis telefonnumeron, sed la homoj<br \/>\ntuj rimarkis min, ke mi estas eksterlandanino kaj iun atendas. Multaj<br \/>\ndemandis min kaj deziris helpi. Vere la irananoj estas helpopretaj,<br \/>\nmi tion multfoje konstatis. Finfine trovis min f-ino Anahita kun s-ro<br \/>\nPajam, kiuj veturigis min al la domo de s-ino Zahra Karimi,<br \/>\nprofesorino, en kies domo mi lo\u011dos dum kvar tagoj. Tiu domo estas<br \/>\nvilao konstruita de la lasta \u015da\u0125o kaj post la Islama revolucio en<br \/>\ntiuj vilaoj estis enlo\u011digitaj la universitataj profesoroj. Bonega<br \/>\nsolvo! Montri\u011dis, ke mi konas la edzon de Zahra, Gholamreza-n, sed<br \/>\npro tio, ke en Irano la edzino ne prenas la familian nomon de la edzo<br \/>\nmi ne tuj komprenis, al kies domo mi iras. Sed la infanoj naskitaj<br \/>\nprenas la familian nomon de la patro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Babol Sar estas bela<br \/>\nurbo kun 330\u00a0000\u00a0lo\u011dantoj. Tra la centro fluas rivereto,<br \/>\n\u0109ie videblas la mandarinoj jam maturi\u011dantaj kiuj kiel etaj sunetoj<br \/>\nbrilas dense inter foliaro. La rizkampoj estas nun vakaj, sed<br \/>\nvideblas la trairejoj inter akvumitaj areoj \u0109e Kaspia Maro. Mi<br \/>\ndufoje estis \u0109e la bordo kaj havis impreson, ke \u011di vere estas<br \/>\nmarego, iom malgaja, eble pro tio, \u0109ar estis decembro. Mi demandis,<br \/>\nkie estas la pla\u011do? La vira \u0109i tie, sed la virina tute aparte<br \/>\nmalanta\u016d de la roko iom for. Mi ne komentis!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En Babol Sar mi estis<br \/>\nbonege bonvenigita\u00a0 kaj \u0109ie akceptita kun granda respekto. Mi<br \/>\nestis gvidata al Gubernia Domo, kie renkonti\u011dis esperantistoj kaj je<br \/>\nmia miro venis la guberniestro persone saluti min kaj bonvenigi en<br \/>\nsia gubernio. Anka\u016d li bonintence parolis pri nia klopodo disvastigi<br \/>\nne\u016dtralan lingvon kaj dankis min pro mia alveno kaj laboro. Mi faris<br \/>\nprelegon kun titolo \u201eKiel uzi Esperanton\u201c. La bela salonego ne<br \/>\nrestis malplena, mi \u011dojis vidi tiom da interesatoj. Post prelego mi<br \/>\nestis\u00a0 regalita: kukoj, sukoj. La etoso amika kaj vigla. Mi<br \/>\nkonstatis, ke Zahra havas a\u016dtoritaton kaj estas bona organizantino<br \/>\nkaj kun \u0109iama rideto kaptas la homojn kaj ilian intereson pri la<br \/>\nafero, pri kiu \u015di agas. Krom por Esperanto \u015di luktas anka\u016d por<br \/>\nvirinaj rajtoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni iris viziti la<br \/>\nUniversitaton, sed ne estis labortago. Anka\u016d \u0109i fakultato havas la\u016d<br \/>\nprocente pli da studentinoj. Mi \u0109eestis tie literaturan vesperon.<br \/>\nFascina estas la lingvo, kiam \u011di sonas en la formo de poezio; la<br \/>\npersa lingvo \u201efarsi\u201c estas milda kaj belsona. La a\u016dtoro legas<br \/>\nsian poemon kaj poste la \u0109eestantoj kaj profesoroj analizas \u011din.<br \/>\nPersio iam estis tre konata pro antikvaj verkistoj kiel Firdusi,<br \/>\nKajjam, Rumija, Hafez kaj aliaj, kiuj samtempe estis anka\u016d famaj<br \/>\nfilozofoj. Pro tio mi ne miris, ke la kursanoj tuj post kelkaj<br \/>\nstudhoroj provis \u201everki\u201c poemojn. Kaj la enhavo estis pri<br \/>\nhirundo, amo kaj foresto de amanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En televido ni<br \/>\nrigardis kiel la advokatino, aktivulino por homaj rajtoj, la unua<br \/>\nislamanino, iranino Shirin Ebadi ricevis la Nobel-Pac-Premion (sen<br \/>\nkaptuko, kun \u201evideblaj haroj\u201c!!! Ja, punebla afero!) Poste en<br \/>\nlando okazis festaj kunvenoj oma\u011de al la granda honoro kaj la<br \/>\nvirinoj defendis sin kontra\u016d la ofendoj pro la forprenita kaptuko.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En Babol Sar mi<br \/>\nmontris la Cseh-metodon al kursanoj, kun kiuj laboras s-ino Karimi.<br \/>\nDum du horoj mi montris \u0109iujn gramatikajn regulojn kaj kelkajn<br \/>\nsprita\u0135ojn, kiujn ni uzas dum niaj kursoj la\u016d Cseh-metodo.<br \/>\nDiligenta helpanto de Zahra estas Pajam Noruzi, kiu preparis la<br \/>\nrenkonti\u011don. La ejo estis plenplena. Post \u201elernado\u201c mi prezentis<br \/>\nal ili teatra\u0135eton pri parolema edzino, sed la edzo, kiun rolis<br \/>\nGholamreza, devis nur silenti. Mi sentis, ke ili vere \u011duis la<br \/>\nkomedieton. Mi tion faris tute ne planite, kiam mi eksciis, ke ili ne<br \/>\nhavas teatron. Post tiu longa renkonti\u011do la klubanoj regalis nin per<br \/>\nkukoj, kaj ni kune iris al la rivero, kie sur \u015dipo funkcias<br \/>\ntetrinkejo. \u0108iuj estis vere gajaj kaj subite babilemaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mi vizitis la<br \/>\nstudentan hejmon de la knabinoj. La viziton organizis f-ino Elham<br \/>\nKhanian, bone parolanta tutverda esperantistino. \u015ci invitis la<br \/>\namikinojn por prezenti eksterlandaninon. En unu \u0109ambro lo\u011das po ses<br \/>\nstudentinoj. En la domo ili \u0109iuj estas sen kaptukoj, tiam mi miregis<br \/>\npro nigraj, longaj silkbrilaj hararoj de iraninoj. Ili starigis<br \/>\nmultajn demandojn kaj ege interesi\u011dis pri virinaj rajtoj. Ni anka\u016d<br \/>\nparolis pri deviga portado de \u0109adoro (nigra, pelerinaspekta longa<br \/>\ntuko, kiu tute envolvas la virinon). Kun unu el ili, kiu konas jam<br \/>\nsufi\u0109e Esperanton, ili petis, ke mi interparolu, por ke ili a\u016ddu,<br \/>\nkiel sonas Esperanto. Ili senescepte \u0109iuj lernas la anglan. \u0108iuj<br \/>\ndiris al mi, ke ili studas kaj preparas sin por\u00a0 vivi<br \/>\neksterlande kaj planas ekhavi postenon post akiro de fakultata<br \/>\ndiplomo. Mi dubas, ke ili sukcesos ekhavi rajton enmigri ien ajn! La<br \/>\nsopiro kaj la realo diferencas. La mondo estas kruela rilate al ili!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mi taksas utila tiun<br \/>\nrenkonti\u011don. Mi ne havas informon, \u0109u ili komencis lerni<br \/>\nEsperanton, sed ili promesis al mi. Mi estis regalita per fruktoj.<br \/>\nNur kiam mi eliris kaj vidis en koridoro monteton da \u015duoj, tiam mi<br \/>\nkomprenis, ke estis multegaj knabinoj kun mi. Oni ne rajtas ien ajn<br \/>\neniri en \u015duoj.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>da\u016drigo venonte<\/i><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 1\/13\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0FEBRUARO\u00a0 2005 &nbsp; &nbsp; enhavo: Ne \u0109io brilanta.4 Da\u016drigo de irana raporta\u0135o &nbsp; &nbsp; Ne \u0109io brilanta estas diamanto (4) &nbsp; a\u016d Kiel ni ludis ka\u015dludon kun firmamento &nbsp; &nbsp; \u0108iam, kiam mi trarigardis, kion infanoj desegnis, mi rimarkis unu aferon: \u0108e supra rando de papero ili desegnadis dikan bluan linion &#8211; tio estis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1388","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1388","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1388"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1388\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6475,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1388\/revisions\/6475"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1388"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1388"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1388"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}