{"id":1373,"date":"2004-10-12T19:22:19","date_gmt":"2004-10-12T17:22:19","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-5-2004\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:37","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:37","slug":"antauen-5-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-5-2004\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 5\/12 OKTOBRO 2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"LEFT\"><b><span style=\"font-size: large;\">ANTA\u016cEN <\/span><span style=\"font-family: Arial;\">5\/12<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Arial CE;\">OKTOBRO 2004<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<br \/>\nNe \u0109<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\"><b>io<br \/>\nbrilanta estas diamanto (<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><b>1)<br \/>\nLasta<br \/>\nurso en gigantmontara regiono<br \/>\nMia instrulaboro en Irano<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Ne \u0109io brilanta<br \/>\nestas diamanto (1)<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Per reklamo oni<br \/>\nelspezas multe da mono por briligi ion ajn, nur pro pli granda<br \/>\nprofito. Multaj homoj dedi<\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">\u0109as<br \/>\n\u0109iujn siajn kapablojn por plifortigi ruzecon, kiu helpos tiri la<br \/>\nmonon el po\u015doj de civitanoj kaj ne hontas uzi kion ajn. Sed tre<br \/>\nmodestaj estas informoj veraj kaj uzeblaj, e\u0109 indiko al tuta<br \/>\nneta\u016dgeco, nebono, e\u0109 dan\u011dero de iu varo, tiajn fidindajn<br \/>\ninformojn oni trovas tute hazarde kaj malofte. Reklamo brilas, kvaza\u016d<br \/>\n\u011di havus demokratan rajton trompi nin, mensogeti kaj maljuste<br \/>\nprofiti. \u00a0\u00a0<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Brilo<br \/>\nde reklamo estas tiel forta, ke \u011di ne permesas vidi pro lunego<br \/>\nseriozajn kaj gravajn aferojn, e\u0109 ne la lakton, ke la grasan pagon<br \/>\nde reklamo enhavas la varo en sia prezo. Do reklamo estas tumoro<br \/>\nnutranta sin per prezo de varo. Sed estu pensemaj. \u0108iu afero havas<br \/>\ndu flankojn, kiel pano, kiun ni man\u011das. \u0108u Esperanto povas sukcesi<br \/>\nen nia reklamri\u0109a socio per niaj modestaj informetoj pri sia<br \/>\nrevolucia valoro? Anka\u016d \u011di bezonas brilon de reklamo, ne plenumante<br \/>\nla kondi\u0109on: doni ian profiton al tiuj profesiuloj de furoro. Tamen,<br \/>\nili kapablas vendi la aeron, akvon de la maro, sukajn promesojn &#8230;<br \/>\n\u0109ion ajn &#8230; kaj slogano, ke bona varo la\u016ddas sin mem, jam de longe<br \/>\nne valoras. Eble Esperanto ne donas tuj profiton, sed \u011di certe<br \/>\n\u015dparas. Do, \u011di estas konvena por homoj modestaj, kiuj ne volas<br \/>\nelspezi, a\u0109etadi, ekspluati naturon, kiuj volas pli da\u016drigi servojn<br \/>\nde aparatoj, domoj, iloj &#8230; e\u0109 de propra vivo. <\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Mi<br \/>\npensas, pensas, sed la solvon mi ne trovas. Por solvo oni nepre<br \/>\nbezonas racion.<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Mia<br \/>\nlernanto donis al mi pri tio jenan demandon: \u0093Kio estas ver\u015dajne en<br \/>\nsufi\u0109a kvanto en la mondo?\u0094 <\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">&#8211;<br \/>\n\u0084Onidire: La racio. Neniu plendas, ke <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">\u011di<br \/>\nmankas\u0094.<\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> Kaj nun ion<br \/>\nfaru!<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Jind\u0159i\u009aka Drahotov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Arial;\">Lasta urso<\/span><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h3 class=\"western\" style=\"font-weight: normal;\">en subgigantmontara<br \/>\nregiono<\/h3>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Fine de<br \/>\nkarnavalo en la jaro 1887 el gastejo en Z\u00e1les\u00ed el\u015danceli\u011dis<br \/>\nkelkaj svagaj personoj. Ili estis muzikantoj, kiuj post tutnokta<br \/>\nludado disiris en siajn hejmojn. En angulo de la gastejo restis dormi<br \/>\nsur benko unusola gasto, najbaro Dom\u00e1\u0148.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Matene estis<br \/>\nkvieto en la vila\u011do. Nur en \u0125ato sub pre\u011dejo pretigis sin<br \/>\npre\u011dejservisto V\u00edt, ke li sonorigu an\u011deluson, tuj kiam komencos<br \/>\ntagi\u011di. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Ankora\u016d dum<br \/>\nkrepusko celis pre\u011dejservisto V\u00edt al tombeja pordego, kiun li devis<br \/>\ntrairi, sed subite li haltis. Sur ne\u011do anta\u016d la pordego ku\u015dis<br \/>\nstranga \u015dvelforma korpo. Tempeton li e\u0109 ne spiris kaj nur okulegis<br \/>\nla fenomenon, kiu e\u0109 ne movi\u011dis. Al pre\u011dej-servisto \u015dajnis, ke \u011di<br \/>\natendas lin, por ke \u011di povu \u0135eti sin al li. Tion la pre\u011dejservisto<br \/>\nbone konsciis kaj ne proksimi\u011dis al la korpo, sed buligis ne\u011don kaj<br \/>\n\u0135etis la bulon al mistera esta\u0135o. La fenomeno movi\u011dis kaj la\u016dte<br \/>\nekmurmuregis. \u0093Tio ja estas urso\u0094, ekpensis V\u00edt. Sango frosti\u011dis<br \/>\nen liaj vazoj, lia spiro reteni\u011dis kaj kruroj ligni\u011dis. Sed li<br \/>\nkonsciis ankora\u016d: \u0093Jes, \u011di estas urso, kiu post longa vintro<br \/>\nhazarde venis el Gigant-montaro\u0094, rekonscii\u011dis el sia rigidi\u011do,<br \/>\nekkuregis kaj galopis rekte en gastejon, kie sidis ankora\u016d lasta<br \/>\ngasto Dom\u00e1\u0148, kaj prirakontis al li, kiel li trafis sova\u011dan<br \/>\nrabobeston.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Post momento<br \/>\nelkuris pre\u011dejservisto kune kun postdorma Dom\u00e1\u0148 el la gastejo kaj<br \/>\nili volis la urson pereigi. Dom\u00e1\u0148 kunprenis fusilon kaj kiel sperta<br \/>\nsoldato proksimi\u011dis al la besto sentime kaj kun kura\u011do.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Sed la rabobesto<br \/>\nku\u015danta \u0109e tombeja pordego tute ne movi\u011dis. \u0093\u011ci estas ver\u015dajne<br \/>\nbesta\u0109o langvora de malsato\u0094, ekpensis Dom\u00e1\u0148, \u015dargis fusilon kaj<br \/>\npafis. \u0093Pum\u0094, knalis pafo kaj la besto \u0109e la pordego ekmurmuregis,<br \/>\nsed ne falis. \u0093Unu pafo do al \u011di ne sufi\u0109as\u0094, ekkriis Dom\u00e1\u0148 kaj<br \/>\njam denove \u015dargis la fusilon. Sed en tiu momento el fosa\u0135o sub la<br \/>\npordego a\u016ddi\u011dis la\u016dta sakrado kaj kiel aperis, tiel aperis, subite<br \/>\nstaris anta\u016d la atakantoj muzikanto \u008aimek. \u0093Ho, vi fiuloj unikaj,<br \/>\nkial vi \u0109i tie pafas?\u0094 insultis ilin kaj \u0109iuj proksimi\u011dis \u011dis la<br \/>\npordego, kie \u0109iuj ekvidis grave difektitan kontrabason. \u008aimek \u011din<br \/>\nportis el la gastejo hejmen, sed \u0109e la tombeja pordego \u011din<br \/>\nformetis, por ke li ripozu, sed el\u0109erpita de \u011dia pezo, de laceco,<br \/>\nsed plej multe de biero, li endormi\u011dis sur la mola deklivo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Pri tiu \u0109i<br \/>\nhistorieto homoj ridis ankora\u016d longe post kiam \u011di okazis. La<br \/>\nmuzikanto plendis kontra\u016d Dom\u00e1\u0148 pri tio, ke li pafdetruis lian<br \/>\nkontrabason kaj la posedanto de \u0109asejo denuncis la pafanton pri tio,<br \/>\nke li en lia \u0109asdistrikto \u0109asas ursojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Legendon de \u00dapice tradukis<br \/>\nLubom\u00edr St\u0159eda<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p lang=\"cs-CZ\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mia<br \/>\ninstrulaboro en Irano<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\"><i>Tereza<br \/>\nKapista, Cseh-metoda instruistino el Beogrado gvidis en decembro 2003<br \/>\nkadre de la UEA-programo \u0084Lingvo de la paco\u0093 E-kursojn al<br \/>\nrifu\u011dinintoj el Afganio. Jen \u015diaj impresoj\u00a0\u00a0 el \u015dia<br \/>\nrestado en Irano.<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Preska\u016d<br \/>\nsamtempe venis retpo\u015dtaj mesa\u011doj de Renato Corsetti kaj Atilio<br \/>\nOrellana kun demando, \u0109u mi pretas gvidi kurson en Irano kadre de la<br \/>\nUEA programo &#8220;Lingvo de la Paco&#8221; al rifu\u011dintinoj el<br \/>\nAfganio. Unue kaptis min penso pri ne Irano, sed Persio, pri kio mi<br \/>\ntiom multe a\u016ddis. Poste la vorto &#8220;rifu\u011dintoj&#8221; beda\u016drinde<br \/>\ntre bone konata en mia lando. Mi sentis tion kiel vokon al helpo al<br \/>\ndonado de la espero. Do, mi sen iu ajn longa pripensado akceptis<br \/>\nvoja\u011di al Irano kaj fari tion,\u00a0 kion ili komisiis al mi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Post<br \/>\niom da komplika\u0135o mi estis informita, ke la bileto estas pagita.<br \/>\nIntertempe mi jam korespondis kun Reza Torabi, kiu organizos mian<br \/>\nrestadon en Irano. Anka\u016d mi uzis tiun tempon por informi\u011di pri<br \/>\nIrano. Mi vizitis ambasadejon de Irano en Beogrado, kiuj afable<br \/>\nsendis min al sia Kultura Centro, kiu trovi\u011das en Beogrado. Tie mi<br \/>\nestis amike akceptita kaj tuj ricevis 4 librojn pri Irano, donace en<br \/>\nserba lingvo. Mi anka\u016d ricevis video-diskon pri Irano. Do, informoj<br \/>\nne mankis. Niaj du esperantistinoj, kuracistinoj, Katarina kaj Ana<br \/>\nPigl, kiuj studis la\u00a0 persan lingvon kaj \u0135us<\/span><\/span><span style=\"font-variant: small-caps;\"><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\"><br \/>\n<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">revenis el<br \/>\nIrano, pruntedonis al mi manton (longan mantelon) kaj kaptukon<br \/>\nnomatan <\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\"><i>maknae.<\/i><\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\"><br \/>\nMi trankvile ekiris al la lando de eterneco!<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Do<br \/>\nmia priskribo bazi\u011das sur faktoj el mia taglibro, mi priskribas<br \/>\npreska\u016d \u0109ion, kion mi spertis kaj vidis, sed sen iu ordo rilate al<br \/>\nla temoj. Ili sekvas tiel, kiel mi travivis\u00a0 ilin.<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p lang=\"cs-CZ\"><span style=\"font-family: Arial;\">Iom pri Irano<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Islama<br \/>\nRespubliko Irano estas la oficiala nomo de la lando. \u011cia teritorio<br \/>\ngrandas je 1.648 milionoj da kvadrataj metroj. La duonon de la landa<br \/>\nteritorio kovras altaj montegoj. La plej alta estas Damavand 5671 m<br \/>\nkaj la marnivelo \u0109e Kaspia maro estas nur &#8211; 28 m. Kvarono de la<br \/>\nlando estas dezerta kaj nur kvarono konvena al agrikulturado. En la<br \/>\nlando vivas la\u016d\u00a0 la statistiko el la jaro 2003\u00a0 68.278.000<br \/>\nda enlo\u011dantoj.(Sed en Tehrano oni diras 80 milionoj.) <\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">El<br \/>\ntiu nombro 29,3% estas \u011dis la 14-a jara\u011do do, infanoj. Tio<br \/>\nsignifas, ke jam post 6-8jaroj pli ol 20 milionoj da gejunuloj ser\u0109os<br \/>\nlaboron! La lo\u011dantoj super 65 jaraj estas nur 4,8%. La meza a\u011do de<br \/>\nlo\u011dantoj estas 29 jaroj. Irano estas inter la landoj kun la plej<br \/>\njunaj lo\u011dantoj en la mondo. En Irano vivas 51% da persoj, 24% da<br \/>\nazerioj, 8% da gilakoj kaj mazandaranoj, 7% da kurdoj, 3% da araboj<br \/>\nkaj inter aliaj turkoj, judoj, anka\u016d posteuloj de mongoloj, asiroj<br \/>\nktp. La islama religio havas du bran\u0109ojn: la <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">\u015d<\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">iitan<br \/>\nkaj sunitan. En Irano la plej multa (89%) estas la <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">\u015d<\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">iitoj,<br \/>\nsed la Konstitucio agnoskas la zoroastranojn, kristanojn kaj judojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Mia aviadilo<br \/>\nalteri\u011dis en Irano la 26-an de novembro en la jaro 1382-a la\u016d irana<br \/>\nkalendaro. (2003) \u0108e la flughaveno atendis min s-ro Reza Torabi. En<br \/>\nlia domo okazis mia unua irana vesperman\u011do, preparita de lia edzino<br \/>\nFahra N.Magd. Do, mi jam dum la unua man\u011do konstatis, ke iranaj<br \/>\nman\u011da\u0135oj estas specialaj kaj bongustaj. Estis \u015di, kiu sendis al<br \/>\nmi\u00a0 la invitleteron , \u0109ar virino devas virinon inviti. Ne estas<br \/>\nsimpla afero forvoja\u011di, oni devas havi invitilon, vizon, asekuron,<br \/>\nfoje vakcinojn, trafi liberan lokon por flugado ktp.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la sama tago<br \/>\npost iom da ripozo ni iris al Irana Esperanto-Centro, kie okazis<br \/>\nregula monata kunveno de esperantistoj el Tehrano. Mi estis<br \/>\nprezentita al anoj, sed en tiu vespero la \u0109efgasto estis junulo<br \/>\nEspen, se mi bone memoras el Norvegio, esperantisto, kiu lernis la<br \/>\npersan lingvon kaj restis en Irano dum 3 monatoj. Li entuziasme<br \/>\nparolis pri la lando kaj\u00a0 akcentis sian egan deziron nepre<br \/>\ndenove veni. <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Li dum 3<br \/>\nmonatoj ellernis pli ol hejme dum unujara kurso. <\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">\u0108iuj<br \/>\nstarigis demandojn al li kaj li respondadis vigle kaj sa\u011de. Li estas<br \/>\nege simpatia. Li la\u016ddis la gastemon de irananoj ne pro etiketo, sed<br \/>\npro sincera konvinko. Li a\u0109etis iranstilan tamburon kaj ludis al ni<br \/>\ntre sperte, anka\u016d \u0135onglis, tio estas lia \u015datokupo. Estis interesa<br \/>\nvespero, ni \u0109iuj \u011duis \u011din.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Poste per a\u016dto<br \/>\nkun Fahra kaj Reza ni veturis al la hejmo de s-ino Sxahin Sejedzade,<br \/>\nkaj tie kune vesperman\u011dis.Ni\u00a0 babilis tre longe en agrabla<br \/>\nfamilio. La domo estas ekipita per belegaj mebloj,\u00a0 sed mi<br \/>\nadmiris la bildojn, faritajn per tapi\u015d-tekniko, el lano, kun scenoj<br \/>\npri malnovaj\u00a0 legendoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Ma\u015dhad<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La duan tagon mi<br \/>\nflugis tuj al Ma\u015dhad, pluajn 1000 km de Tehrano. Tie atendis min tri<br \/>\njunulinoj-afganinoj kaj fra\u016dlo Said Borhani, kiu instruis ilin kaj<br \/>\nmeritas la\u016ddon pro pionira laboro en tiu urbo. La junulinoj nigre<br \/>\nvestitaj kun strikta kaptuko, sed ru\u011degis la rozo en ilia mano, kiun<br \/>\nili al mi alportis. Agrabla surprizo! Poste tiu triopo \u0109ien<br \/>\nakompanis min. Ili estas Diana Karimi, Hadise Akbari, Hamide Salihi,<br \/>\nfoje Fateme Saggedi kaj Roma Karimi.(En posta teksto <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>La<br \/>\ntriopo).<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> Min surprizis, ke Said ne<br \/>\nmanprenis min, anstata\u016d tio, iom klini<\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">\u011d<\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">is,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>la viroj ne tu\u015das la manojn de virinoj.<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nSed mi milfoje eraris kaj \u0109iam donadis la manon, poste retirante,<br \/>\nrememorante, ke tio ne eblas. La enradikitajn gestojn oni a\u016dtomate<br \/>\nfaras, sen pensado.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><span lang=\"cs-CZ\">Mi<br \/>\nlo\u011dis en bona hotelo. Krom la \u0109ambro mi havis anka\u016d kuirejon, \u0109ar<br \/>\nla irananoj havas kutimon voja\u011di kun familio kaj kuiri mem. <\/span><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">Do<br \/>\nla hotelo ne havis restoracion, nek trinkejon, \u0109ar oni alkohola\u0135ojn<br \/>\nne trinkas. Vi povas mendi nur teon a\u016d akvon kaj trinki en via<br \/>\n\u0109ambro a\u016d en salono \u0109e enirejo. Sed samovaro estas en kuirejo kaj<br \/>\nvi mem povas kuiri teon. La forno funkcias per gaso kaj en tuta lando<br \/>\noni nur tion uzas anka\u016d por hejtado de la domoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>(da<span lang=\"cs-CZ\">\u016d<\/span>rigo venonte)<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 5\/12 OKTOBRO 2004 &nbsp; &nbsp; Enhavo: Ne \u0109io brilanta estas diamanto (1) Lasta urso en gigantmontara regiono Mia instrulaboro en Irano &nbsp; &nbsp; Ne \u0109io brilanta estas diamanto (1) &nbsp; Per reklamo oni elspezas multe da mono por briligi ion ajn, nur pro pli granda profito. Multaj homoj dedi\u0109as \u0109iujn siajn kapablojn por plifortigi [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1373","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1373","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1373"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1373\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6477,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1373\/revisions\/6477"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1373"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1373"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1373"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}