{"id":1372,"date":"2004-07-12T19:22:18","date_gmt":"2004-07-12T17:22:18","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-4-2004\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:38","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:38","slug":"antauen-4-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-4-2004\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 4\/12 JULIO 2004"},"content":{"rendered":"<p><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><b>4\/12 <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>JULIO<\/b><\/span><b> <\/b><span style=\"font-family: Arial CE;\"><b>2004<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo: \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Mendo de pico en la jaro 2015<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La ora testudo<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Fabelo pri vesperto<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1><span style=\"font-size: medium;\">Amuza legado por la somera ferio<\/span><\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1>Mendo de pico en la jaro 2015<\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Picovendisto: Ni dankas al vi, ke vi telefonis al nia picovendejo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Mendanto: Bonan tagon, mi dezirus mendi picon.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 \u0108u vi povas diri al mi vian nacian identigan<br \/>\nnumeron?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M: Mia identigilo, momenton, \u011di estas 3102049998-45-54610.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P: \u00a0 Dankon, sinjoro Zet. Vi lo\u011das en Roza strato 25, Via<br \/>\ntelefonnumero estas \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 645642589. Via firmaa<br \/>\nnumero \u0109e Alianz estas 954 562 556 897 56,<br \/>\ntelefonlinio 47. El kiu aparato vi telefonas?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Kion? Mi estas nun hejme. De kie vi havas tiujn \u0109i<br \/>\ninformojn?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Ni estas ligitaj al nacia informsistemo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M: Do, bone. Mi dezirus mendi du el viaj specialaj picoj kun<br \/>\nduobla porcio da viando.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Mi ne kredas, ke ili estus ta\u016dgaj por vi.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Kial?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 La\u016d kuracnotoj vi havas tro altan sangopremon kaj<br \/>\naltan nivelon de \u00a0\u00a0\u00a0 \u0125olesterolo. Via asekura<br \/>\nkompanio por sanzorgo certe malpermesus tiun \u0109i<br \/>\nvian malsanigan elekton.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Ho, ve! Kion vi rekomendus al mi?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Vi povus gustumi nian soj-jogurtan picon, vi certe<br \/>\ntrovos pla\u0109on en \u011di.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Kial vi supozas, ke \u011di gustos al mi?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 \u0108ar vi pasintan semajnon pruntis en biblioteko<br \/>\nlibron \u201eSojaj receptoj por gastronomoj\u201c.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Bone, bone. Mi mendas tiujn \u0109i du picojn, bonvolu<br \/>\nfamilian grandecon,<br \/>\nmi petas. Kiom ili kostas?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Bonege, ili sufi\u0109os por vi, via edzino kaj por<br \/>\nviaj kvar infanoj. Ili kostas<br \/>\n412 kronojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Mi sciigos al vi numeron de mia kreditkarto.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Mi beda\u016dras, sed vi devas pagi kontante. Vi jam<br \/>\ntrois limiton de via kredito.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Do mi rapidos al bank-a\u016dtomato, ke mi havu monon pli<br \/>\nfrue, ol via \u015doforo alveturos.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Mi beda\u016dras, sed via bankkonto estas malplena.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Ne gravas, alportu tiujn picojn. La monon mi havos. Kiel<br \/>\nlonge da\u016dros, ol \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 vi alveturos?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Pro multe da mendoj mi supozas proksimume 45<br \/>\nminutojn. Se vi rapidas, \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 vi povas alveturi<br \/>\nal ni por picoj, kiam vi havos la monon. Sed mi opinias,<br \/>\nke transporto de familiaj picoj sur motorciklo estas iom malfacila.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 De kie vi scias, ke mi veturas sur motorciklo?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 \u0108i tie mi legas, ke vi ne partopagis vian<br \/>\na\u016dtomobilon kaj vi devis redoni \u011din. Sed via motorciklo estas<br \/>\npagita, do mi supozas, ke vi uzas \u011din.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Ho, kisu mian &#8230;..<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Atentu, kion vi diros. Pro la honor-ofendo de la<br \/>\n\u015dtata oficejo vi jam estis en \u00a0\u00a0\u00a0 la jaro 2009<br \/>\nkondamnita.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Hm.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 \u0108u vi deziras ankora\u016d ion?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>M:\u00a0 Ne, dankon. Fakte jes, ne forgesu alpaki tiujn du litrojn<br \/>\nda kokakola \u00a0 senpage, kiujn vi promesas en reklamo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>P:\u00a0\u00a0 Mi beda\u016dras, sed eksiga kla\u016dzo de nia reklamo<br \/>\nmalpermesas al ni senpage \u00a0 transdoni limonadojn al<br \/>\ndiabetmalsanuloj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Arial;\">Transprenita el interreto,tradukis L.Srbov\u00e1<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1><\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1>La ora testudo<\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u0108iujare je la sama tempo sur<br \/>\nmalgranda insulo inter la kontinentoj la bestoj kaj la feoj el \u0109iuj<br \/>\nlandoj kunvenas por okazigi grandan konferencon, kie ili<br \/>\ninterkonsili\u011das pri la aktualaj aferoj. &#8220;Mi&#8230;&#8221;, diris la<br \/>\nserpento, kiu en \u0109i tiu iom malklara mateno reprezentis etan afrikan<br \/>\n\u015dtaton, &#8220;havas ion por deklari!&#8221; Kaj \u011di sinpla\u0109e<br \/>\n\u0109irka\u016drigardis en la a\u016dskultantan amason. &#8220;Nuuuu?&#8221;, la<br \/>\negipta krokodilo oscedis kaj preparis sin por eldiri unu a\u016d du utile<br \/>\nsonantajn komentariojn, nur por poste povi sen\u011dene dormi dum la<br \/>\nresto de la kunsido. &#8220;La problemo, kiun ni traktu dum \u0109i tiu<br \/>\ntago&#8221;, la serpento sen atento pri iu \u011deno siblis, da\u016drigante<br \/>\nsian paroladon, &#8220;estas, ke ni ne komprenas unu la alian. Nur la<br \/>\nplej kleraj el nia popolo scipovas paroli pli ol du lingvojn, sed<br \/>\nneniam la samajn.&#8221;.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La bestoj jam tre ofte evitis<br \/>\nlerte trakti pri \u0109i tiu demando, \u0109ar estis tre malkomforte pensi<br \/>\npri demandoj, kies respondon neniu scias. Ili nun trude koliziis kun<br \/>\ntio kaj nervoze ekskrapis per la piedoj kaj ekflustris.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Kaj?&#8221;, nervoze<br \/>\ndemandis la irlanda koboldo kaj turnis sian oran poton por eksidi<br \/>\n(kiu pro la katastrofa monda ekonomia situacio enhavis nur unu<br \/>\nbutonon). &#8220;Ni \u011dis nun \u0109iam venkis la problemojn, \u0109u ne?&#8221;.<br \/>\n&#8220;Tio ne estas vero!&#8221;, konstatis \u015dafo el la skotaj alta\u0135oj,<br \/>\nkiu anstata\u016dis Nessie, kiu \u0135us malvarmumi\u011dis. &#8220;Ni ne kapablas<br \/>\ndisvastigi gravajn nova\u0135ojn. La koaloj en unu parto de la pluvarbaro<br \/>\nne scias, ke brulas la alia parto. La fi\u015doj mortas pro la<br \/>\nakvomalpurigado el aliaj landoj, \u0109ar neniu informas ilin pri iu \u0135us<br \/>\nvenanta naftotajdo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Kaj \u0109iujare ni aran\u011dantoj<br \/>\nde \u0109i tiu konferenco devas lotumi por trovi la akceptotan<br \/>\nkonferencan lingvon. Tion vi nomas \u201evenki la problemojn?&#8221; La<br \/>\n\u015dafo blekis por akcenti siajn vortojn, ekku\u015dis kaj ekma\u0109is denove.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Dum momento regis silento,<br \/>\nkiam en la kapo de iu a\u016d alia eksterordinare pigra besto evoluis<br \/>\nmurdopensoj kontra\u016d la malsperta \u015dafo. Tiam subite decideme<br \/>\nanta\u016deniris la leono el Arabio: &#8220;Ni prenu mian lingvon!&#8221;<br \/>\nLi levis la piedegon kaj demonstracie rigardis siajn ungegojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;\u0108ar mi estas la plej<br \/>\nforta, la plej rapida kaj la plej dan\u011dera inter ni \u0109iuj. Kaj estas<br \/>\nnatura le\u011do, ke venkas la plej forta. Tiam nia problemo povas esti<br \/>\nsolvita. \u0108iu lernos mian lingvon kaj \u0109iu komprenos la alian!&#8221;<br \/>\n&#8220;Ho ne,&#8221; replikis lacerto, pri kiu neniu ekzakte sciis, de<br \/>\nkie \u011di venis, &#8220;mia lingvo estos parolata. Mi estas la esta\u0135o<br \/>\nkun la plej longa genealogia arbo. Krome mi devenas de la dinosa\u016droj,<br \/>\ndo pro tiom da tradicio mi devas scii, kio estas bona!&#8221;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>En la amaso ekaperis apla\u016dda<br \/>\nmurmurado kaj la lacerto \u0135etis malestiman rigardon al la leono.<br \/>\n&#8220;Kial ne la mian?&#8221;, kriis alta vo\u0109o por supersoni la<br \/>\nbruon, kaj kiam rinocero pa\u015dis flanken, kuniklo ekaperis. &#8220;Mi<br \/>\nestas tre fekunda. Kaj anka\u016d la lingvo de mia lando estos tia!&#8221;<br \/>\nUnu hieno ridis, tial zebro batis \u011dian fa\u016dkon per hufo. &#8220;Anka\u016d<br \/>\nmi estas tre fekunda. Do prenu mian lingvon!&#8221;, singardeme<br \/>\nproponis muso. &#8220;Kaj mian&#8221;, kriis vombato samtempe kun<br \/>\nantilopo. &#8220;Kaj mian&#8230;&#8221;, grumblis leopardo. Balda\u016d<br \/>\nmontri\u011dis, ke \u0109iu besto kaj \u0109iu lando volas disponigi sian<br \/>\nlingvon, kiun la aliaj lernu, kaj ke neniu montris pretecon, forlasi<br \/>\nsian propran starpunkton e\u0109 per nur unu pa\u015do favore al la najbaro.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Nun, unu testudeto, kiu e\u0109<br \/>\nne reprezentis landon, \u0109ar \u011di havis lo\u011dejon sur malgranda insulo,<br \/>\na\u016ddis la kriadon kaj ekrampis malrapide, kiel la testudoj kutime<br \/>\nfaras, al la kunveno. Tie alveninte \u011di ser\u0109is la plej altan rokon<br \/>\nde la \u0109irka\u016da\u0135o kaj grimpis sur \u011din.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Silenton!&#8221;<br \/>\nnekredebla blekego tremigis la bestojn kaj \u0109iuj rigardis, kvaza\u016d<br \/>\ntirate per \u015dnuro al la eta makulo sur la granda \u015dtono. La testudeto<br \/>\nkontente ridetis kaj gratulis sin pro sia la\u016dta vo\u0109o. &#8220;Mi<br \/>\npensas&#8221;, \u011di diris per alte levita vo\u0109o, &#8220;ke mi havas<br \/>\nsolvon de via problemo.&#8221; Denove ridis la hieno, sed \u011di tuj<br \/>\nankora\u016d \u011dustatempe ka\u015dis sian dolorantan bu\u015degon per la propra<br \/>\npiedego por eviti denovan punbaton.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Kial ne krei novan<br \/>\nlingvon?&#8221; da\u016drigis la testudeto sur sia roko. &#8220;Kial ne<br \/>\nkrei lingvon, kiu estas facile lernebla kaj facile prononcebla por<br \/>\n\u0109iuj esta\u0135oj en la mondo? Unu lingvo, kiu ne malavanta\u011das kaj<br \/>\nanka\u016d ne avanta\u011das iun ajn landon?&#8221; \u011ci rigardis la sube<br \/>\nstarantajn bestojn, kiuj rigide kaj perplekse rigardis \u011din. \u011ci<br \/>\nesperis, ke \u011dia propono estos akceptita. &#8220;Kaj kiamaniere&#8230;&#8221;<br \/>\nla leono komencis malrapide kaj kolere &#8220;&#8230;ni kreu \u0109i tiun<br \/>\nlingvon?&#8221; La testudeto faris triumfan movon kun la piedo, \u0109ar<br \/>\ndum sia malrapida migrado al la kunveno \u011di ja povis profunde<br \/>\npripensi la aferon.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Mi tion klarigos al<br \/>\nvi,&#8221; \u011di komencis kaj paroladis dum multaj horoj kaj ju pli \u011di<br \/>\nparoladis kaj klarigis la lingvon, des pli da bestoj estis allogataj<br \/>\nal \u011dia ideo. &#8220;Grandioze&#8221; rimarkis la krokodilo. &#8220;Mirinde&#8221;<br \/>\ndiris la leono. &#8220;Ni rekompencu \u011din!&#8221; decidis la irlanda<br \/>\nkoboldo. &#8220;Kompreneble&#8221;, konsentis la bestoj. &#8220;Sed<br \/>\nkiel?&#8221;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Mi faros tion!&#8221;,<br \/>\na\u016ddi\u011dis energia vo\u0109o el la amaso, kaj la Hollywood-feino el Usono<br \/>\nzumis supren al la \u015dtono, sur kiu la testudeto staris. \u015ci levis<br \/>\nsian magian bastonon, diris kelkajn sor\u0109ajn vortojn kaj ora pluvo<br \/>\nver\u015di\u011dis sur la korpon de la eta lingvoeltrovinto, \u011dis \u011di estis<br \/>\nkovrita per oro de la kapo \u011dis la piedoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&#8220;Nun ni \u0109iam agnoskos<br \/>\nvin kiel nian plej grandan helpanton kaj vi rajtas partopreni en \u0109iu<br \/>\nkunveno&#8221; deklaris la feino kaj la amaso sub \u015di apla\u016ddis. &#8220;Ne<br \/>\ndankinde, ne dankinde.&#8221; La feino riverencis kaj reflugis al sia<br \/>\norigina loko. Sed la testudeto supre sur sia \u015dtono ridetis per plej<br \/>\nlar\u011da rideto kaj opiniis, ke entute \u011di povis esti kontenta pri si<br \/>\nmem.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><i>Tiun \u0109i fablon pri la<br \/>\nmonda lingva problemo \u00a0verkis \u00a0Katharina von Radziewsky en<br \/>\njunio 2003 en germana lingvo. Klaus Friese \u011din tradukis al Esperanto<br \/>\nkaj sendis al esperantistoj en diversajn landojn, petante tradukon al<br \/>\nnaciaj lingvoj. En j. 2003 Hamburga E-societo eldonis libreton kun 12<br \/>\ntradukoj de la Ora testudo. E\u0109 enestas la japana kaj la \u0109ina kaj<br \/>\nKlaus jam kolektis \u011din en pliaj lingvoj. Nunjare estas la rakonto<br \/>\ntradukita jam en 21 lingvojn. En hispanan \u011din tradukis\u00a0 nia<br \/>\nmembrino\u00a0 D.Pick el Hamburg.<\/i><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h4 class=\"western\" align=\"LEFT\">Fabelo pri vesperto<\/h4>\n<p>(de<br \/>\nkie devenas la fabeleto?)<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Foje batalis birdoj kun musoj kaj<br \/>\nla musoj venkis. Vesperto alvenis la tendaron de musoj dirante:<br \/>\n\u201eRigardu, mi havas pelton kaj ungojn kiel vi. Krome mi havas<br \/>\nflugilojn. Mi povos iel helpi al vi.\u201c Kaj musoj akceptis \u011din.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Ili fosis defend-barojn kaj balda\u016d<br \/>\nbirdoj komencis denove bataladon kaj venkis. Sur la batal-kampo<br \/>\nrestis nur dentoj, ungoj kaj restoj de musaj peltoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La vesperto revenis al birdaro kaj diris: \u201eMi \u0109iam apartenas al<br \/>\nvi, \u0109ar mi estas fluganto.\u201c<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Sed frugilego vestita en nigra<br \/>\nsurtuto fari\u011dis prokuroro kaj diris al la vesperto jam katenigita<br \/>\nkiel spiono: \u201eHo, ne! Ni ne volas amiki\u011di kun vi, \u0109ar vi estas<br \/>\noportunisto. Vi iras \u0109iam al la tendo de venkintoj.\u201c<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj birdoj prilaboris anoncon pri la<br \/>\nvesperto, subskribitan de \u0109iuj armeaj gvidantoj, sendis \u011din al<br \/>\nhomoj, por ke ili sciu kaj estu singardaj kontra\u016d oportunistoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\">Rakontis la avo Je\u0135ik, esperantigis Krba Gdynia<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 4\/12 JULIO 2004 &nbsp; &nbsp; &nbsp; Enhavo: \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 &nbsp; Mendo de pico en la jaro 2015 &nbsp; La ora testudo &nbsp; Fabelo pri vesperto &nbsp; Amuza legado por la somera ferio &nbsp; Mendo de pico en la jaro 2015 &nbsp; &nbsp; Picovendisto: Ni dankas al vi, ke vi telefonis al nia picovendejo. &nbsp; Mendanto: [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1372","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1372","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1372"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1372\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6478,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1372\/revisions\/6478"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1372"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1372"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1372"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}