{"id":1370,"date":"2004-03-12T19:22:17","date_gmt":"2004-03-12T17:22:17","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-2-2004\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:39","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:39","slug":"antauen-2-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-2-2004\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 2\/12 MARTO  2004"},"content":{"rendered":"<p><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>2\/12<br \/>\nMARTO<\/b><\/span> \u00a0<span style=\"font-size: medium;\"><b>2004 <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Datreveno de la \u0109e\u0125a nacia<br \/>\nkomponisto<br \/>\n\u0108u la dekalogo ankora\u016d validas?<br \/>\nLa mond\u0109ampionino<br \/>\nkaj \u015dia trejnisto<br \/>\nLa papero \u0135etita al vento<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b><span style=\"font-family: Arial;\">Datreveno<br \/>\nde la \u0109e\u0125a nacia komponisto<\/span> <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/ant_206.jpg\" alt=\"\" width=\"88\" height=\"135\" name=\"graphics1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-family: Arial;\">En<br \/>\nurbo Litomy\u0161l, en unu el gemoj protektataj de UNESCO, naski\u011dis la<br \/>\n2-an de marto 1824 <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Bed\u0159ich Smetana<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(kune kun Anton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k fondinto de la \u0109e\u0125a nacia muziko). Jam<br \/>\nkiel sesjara knabo li mirege debutis kiel pianludanto. Mezlernejan<br \/>\nkleri\u011don li akiris en Jihlava, Praha kaj Plze\u0148. Tiam li komencis<br \/>\nanka\u016d\u00a0 komponi, precipe danc-muzikon kaj miniaturajn<br \/>\nkompona\u0135ojn. Poste en Prago li aktivis kiel muzikinstruisto en<br \/>\nfamilio de grafo Thun. Samtempe li mem studis, subtenata anka\u016d de<br \/>\nFerenc Liszt, muzikon \u0109e J. Proksch. En la jaro 1848 li ina\u016dguris<br \/>\npropran muzik-lernejon en Prago. Dum tiu \u0109i ribeliga jaro li kiel<br \/>\nano de la Nacia gardo partoprenis la revolucion en Prago.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Grava por<br \/>\nli estis la jaro 1856, kiam li persone renkonti\u011dis kun F. Liszt kaj<br \/>\npro ekonomiaj ka\u016dzoj foriris al Gotenburgo, kie \u011dis la jaro 1861<br \/>\naktivis kiel pedagogo, muzikdirektanto kaj pian-virtuozo. Diligente<br \/>\nli komponis jam pli gravajn kompona\u0135ojn. Post reveno al \u0108e\u0125io li<br \/>\nmalfacile ser\u0109is postenon, kiu respondus al liaj kapabloj kaj<br \/>\nambicioj. Li gvidis kant\u0125oron Hlahol, organizis kaj direktis<br \/>\nkoncertojn de Um\u011bleck\u00e1 beseda (Artista societo), samtempe li<br \/>\nskribis kritik-kontribua\u0135ojn en N\u00e1rodn\u00ed listy (Nacia gazeto).<br \/>\nMulte li koncertis kiel sola fortepianisto kaj denove li instruis<br \/>\nmuzikon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Nur dum la<br \/>\njaro 1866, post sukcesoj de operoj Branibo\u0159i v \u010cech\u00e1ch<br \/>\n(Brandenburgianoj en Bohemio) kaj Prodan\u00e1 nev\u011bsta (Vendita<br \/>\nfian\u0109ino), li i\u011dis orkestrestro en Prozatimn\u00ed divadlo (Dumtempa<br \/>\nteatro). Dum la periodo 1867 &#8211; 1872 li komponis operojn Dalibor kaj<br \/>\nLibu\u0161e. La unuan prezentadon de opero Libu\u0161e li partoprenis jam<br \/>\nkiel surdulo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la jaro<br \/>\n1874 li grave malsani\u011dis. Tiam li translo\u011di\u011dis al kvieta medio \u0109e<br \/>\nsia filino, kiu vivis kun sia edzo en arbaristejo en Jabkenice. Nerva<br \/>\nmalsano gradi\u011dis \u011dis totala surdeco. Tamen li plu komponis operojn<br \/>\nDv\u011b vdovy (Du vidvinoj), Hubi\u010dka (Kiseto), Tajemstv\u00ed (Sekreto) kaj<br \/>\n\u010certova st\u011bna (Diabla vando), aron da simfoniaj poemoj M\u00e1 vlast<br \/>\n(Mia patrujo). Lia muzik-kreado plue enhavas vicon da<br \/>\nkamer-kompona\u0135oj, kantoj kaj dancoj.<\/span><\/p>\n<p>Post mallonga restado en sanatorio, kie li nur komencis komponi<br \/>\noperon Viola, la 12-an de majo 1884 li mortis en Prago.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\">Esperantigis<br \/>\nPavel Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La mond\u0109ampionino kaj \u015dia trejnisto<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la<br \/>\nsesdekaj jaroj Jaroslav Zavia\u010di\u010d estis monda vic\u0109ampiono en<br \/>\ntajpado. Li estis estro de la kontoro por tajpado kaj stenografado en<br \/>\ntiam la plej granda \u0109e\u0125a gazeto, hodia\u016d li estas jam sepdekjarulo.<br \/>\nFakuloj asertas, ke li apartenas al la unuaj homoj en la mondo, kiuj<br \/>\nprilaboris unikan formon de ekzakta trejnado de tajpado kaj<br \/>\nkomputiltajpado. Al li anka\u016d apartenas la a\u016dtoreco de iuspeca<br \/>\nkomputila stenografio nomata Zavpis. Programado de klera komputilo<br \/>\nebligas al tajpanto ne skribi kompletajn vortojn, sed nur<br \/>\nmallongiga\u0135ojn kaj la komputilo mem tajpas la tutajn vortojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Ing.<br \/>\nHelena Matou\u0161kov\u00e1 jam kiel studentino atingis en la lernejo<br \/>\nrekordojn sur me\u0125anika tajpilo kaj pli poste sur elektra tajpilo kaj<br \/>\nsukcesis preska\u016d ses cent frapojn en minuto. Pri la talenta<br \/>\nstudentino eksciis s-ro Zavia\u010di\u010d kaj li fari\u011dis \u015dia trejnisto. Li<br \/>\nsciis, ke helpe de pli bona te\u0125niko \u015di povus atingi ankora\u016d pli<br \/>\ngrandan\u00a0 rapidecon. La lernejestro pruntis por \u015di<br \/>\ntajpkomputilon, per kiu neniu volis labori, IBM kun globa skribkapo,<br \/>\nkaj tiu signifis por \u015di la unuajn medalojn &#8211; titolon de juniora<br \/>\nrespublika \u0109ampionino kaj bronzon en juniora mond\u0109ampionado en<br \/>\nDresdeno. Tiel \u015di \u0109iam plibonigis sian propran rekordon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La<br \/>\ntrejnisto Jaroslav Zavia\u010di\u010d sciis, ke ekzemple la \u0135etlancisto Jan<br \/>\n\u017delezn\u00fd ne nur \u0109iam sin trejnas pri \u0135etado, sed devas anka\u016d<br \/>\npripense fortigi muskolojn, sprinti kaj kuri, por ke li bone lernu la<br \/>\nekkuron kaj ne povas e\u0109 preterlasi psi\u0125an preparadon por konkursoj.<br \/>\nSame la konkursanto en komputila tajpado devas scii bone legi,<br \/>\npercepti la tekston komplekse kaj kapabli \u0109ion \u0109i en cerba kortekso<br \/>\nrapide \u015dan\u011di en ordonojn de tuta serio de fingromovoj kaj anka\u016d<br \/>\nbone koncentri\u011di. Simile kiel al pianludisto la instruisto taskas<br \/>\npli kaj pli malfacilajn etudojn, la trejnisto taskas al la \u0109ampionino<br \/>\nen komputila tajpado pli kaj pli malfacilajn agojn kaj ser\u0109as<br \/>\nmankojn kaj rezervojn en \u015dia talento.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Hodia\u016d<br \/>\nhavas Helena Matou\u0161kov\u00e1 sur sia konto la saman nombron de mondaj<br \/>\nhonorigoj kiel menciita rekordulo Jan \u017delezn\u00fd. Tri titolojn de<br \/>\nmond\u0109ampiono kaj mondan rekordon. Dum tridek minutoj \u015di skribis 24<br \/>\n624 frapojn, kiel la unua en la mondo \u015di superis la limon de 800<br \/>\nfrapoj en minuto, do 13 frapojn en sekundo. Kiam \u015di revenadis el<br \/>\nmondkonkursoj hejmen, neniu ekzalti\u011dita homamaso bonvenigis \u015din.<br \/>\nKaj tamen la fakto, ke \u0108e\u0125a respubliko havas mond\u0109ampioninon en<br \/>\ntajpado per komputila klavaro e\u0109 dufoje post si, estas granda afero.<br \/>\nNe \u0109iu havas korpan staton por supera sporto, ne al \u0109iu la naturo<br \/>\ndonacis brilan vo\u0109on a\u016d aspekton. Sed havi bonan kapon, lertajn<br \/>\nmanojn, talenton kaj ideojn, kio ja ne estas ekkonebla unuavide,<br \/>\nanka\u016d per tio oni povas esti la unua en la mondo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La tempoj,<br \/>\nkiam la lernejoj edukis sekretariinojn kaj \u0109iu \u0109efo havis \u0109e si<br \/>\nadministracian kunlaborantinon, estas jam for. Hodia\u016d tajpas mem sur<br \/>\nla komputila klavaro kuracisto, policano, ju\u011disto, bibliotekisto,<br \/>\nverkisto, oficistino en banko a\u016d \u0109e la po\u015dto, stokisto kaj simile.<br \/>\nNi fieras, ke ni enkondukas interreton en la lernejojn. La brava<br \/>\nfakulo Jaroslav Zavia\u010di\u010d kaj \u0109ampionino Helena Matou\u0161kov\u00e1<br \/>\nkomunikas al \u0109iuj, ke la bazo, kiun lernu la infanoj en lernejo,<br \/>\nestas anka\u016d rapide tajpi per \u0109iuj dek fingroj. La esploroj pruvis,<br \/>\nke tajpado per du a\u016d kelkaj fingroj utiligas la komputilon trione.<br \/>\nPli intensa koncentri\u011do je ser\u0109ado de la literoj \u011denas pensadon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u0108u estos novaj \u0109e\u0125aj<br \/>\n\u0109ampionoj?<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nProvizore en keleta\u011do de unu el la pragaj ludomoj estas la laborejo<br \/>\nde Jaroslav Zavia\u010di\u010d kaj Helena Matou\u0161kov\u00e1. En la laborejo estas<br \/>\nnur kelkaj komputiloj, sed la interreto ebligas de \u0109i tie organizi<br \/>\nsubtenon de la lernado en granda skalo, trejnadon kaj konkursojn en<br \/>\nkomputila tajpado ekzemple por mil homoj. Tion oni povus efektivigi<br \/>\nen neniu salonego kaj povus financi neniu sponsoro. \u0108iutage<br \/>\ninterreta komunikado kun vico da lernejoj jam subtenis la edukadon de<br \/>\ndekoj da elstaraj pedagogoj por fako \u201elaboro per komputilo\u201c kaj<br \/>\n\u0109iujare helpas lerni bone prilaboradi komputilan klavaron al \u0109irka\u016d<br \/>\n20 000 distancaj studentoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Estas bone<br \/>\nscii, ke la dudekpersona \u0109e\u0125a ekspedicio en la lasta mond\u0109ampionado<br \/>\nen Hannover atingis 15 medalojn kaj tio signifas, ke por la \u0108e\u0125a<br \/>\nrespubliko plu kreskas novaj \u0109ampionoj. Sinjoro Zavia\u010di\u010d kaj lia<br \/>\nkunlaborantino H. Matou\u0161kov\u00e1, kiuj sukcese vastigas la arton bone<br \/>\ntajpi, estas anka\u016d konvinkoplenaj ideanoj de la internacia lingvo.<br \/>\nSinjoro Zavia\u010di\u010d atestas \u011diajn avanta\u011dojn anka\u016d por komputila<br \/>\nrapidtajpado en sia funkciado en internacia organizo Intersteno. Vi,<br \/>\nkiuj disponas interreton, malfermu la pa\u011dojn <\/span><a href=\"http:\/\/www.zav.cz\/\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>www.zav.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nkaj tie, inter diversaj temoj, vi ekscios anka\u016d multon interesan pri<br \/>\nEsperanto kaj en Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>La\u016d\u00a0 Jindra Kl\u00edmov\u00e1<br \/>\nprilaboris membroj de la redakcio<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h5 class=\"western\"><span style=\"font-family: Arial;\">La papero \u0135etita al vento<\/span><\/h5>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Anta\u016d ia<br \/>\ntempo viro Pa\u016dlo parolis pri tio, ke lia juna najbaro Tom estas<br \/>\n\u015dtelisto kaj ke li fine estis arestita.\u00a0 Post kelkaj tagoj oni<br \/>\nkonstatis, ke Tom estas senkulpa. Li fari\u011dis libera kaj estis ju\u011dita<br \/>\nla viro Pa\u016dlo pro maljusta akuzo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la<br \/>\ntribunalo Pa\u016dlo diris al ju\u011disto: \u201eKomentoj ne faros tiom da<br \/>\ndoloro.\u201c Kaj la\u00a0 ju\u011disto respondis: \u201eSkribu la komentojn<br \/>\nsur la paperon, poste dis\u015diru \u011din kaj \u0135etu la pecetojn survoje.<br \/>\nRevenu morga\u016d por a\u016ddi la decidon.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Pa\u016dlo<br \/>\nobeis kaj revenis\u00a0 la pluan tagon. \u201cAnta\u016d mia decido iru<br \/>\nkolekti la paperpecojn, kiujn vi hiera\u016d dis\u0135etis\u201c, diris la<br \/>\nju\u011disto. Pa\u016dlo respondis: \u201eMi ne povas fari tion. La vento<br \/>\nsendube dissemis ilin, mi ne scias, kie ili estas.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La ju\u011disto<br \/>\nrespondis: \u201eSammaniere simpla kalumnio povas frakasi la honoron de<br \/>\nla homo en tia grado, ke oni ne povas \u011din rebonigi. Se oni ne povas<br \/>\nbone paroli pri iu, pli valoras diri nenion. Kiel oni diras \u2013<br \/>\nparoli estas ar\u011dento, sed silenti oro.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>La\u016d motivo de brazila teksto esperantigis<br \/>\nFrancoise Goetz<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 2\/12 MARTO \u00a02004 &nbsp; Enhavo: Datreveno de la \u0109e\u0125a nacia komponisto \u0108u la dekalogo ankora\u016d validas? La mond\u0109ampionino kaj \u015dia trejnisto La papero \u0135etita al vento &nbsp; Datreveno de la \u0109e\u0125a nacia komponisto &nbsp; En urbo Litomy\u0161l, en unu el gemoj protektataj de UNESCO, naski\u011dis la 2-an de marto 1824 Bed\u0159ich Smetana (kune kun [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1370","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1370","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1370"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1370\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6480,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1370\/revisions\/6480"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1370"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1370"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1370"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}