{"id":1369,"date":"2004-02-12T19:22:11","date_gmt":"2004-02-12T17:22:11","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2004\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:39","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:39","slug":"antauen-1-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2004\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/12 FEBRUARO  2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>1\/12<br \/>\nFEBRUARO<\/b><\/span> \u00a0<span style=\"font-size: medium;\"><b>2004<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial Narrow;\">Lingva<br \/>\ntutmondpesto<br \/>\nGiuseppe Verdi<br \/>\nViena legendo <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><b>LINGVA TUTMONDPEST<\/b><br \/>\n(Da\u016drigode la pasinta numero de<br \/>\nAnta\u016den.)<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Potenci\u011don<br \/>\nde la angla lingvo \u0109e ni subtenas \u0109e\u0125ofobio, kiu vidi\u011das en iuj<br \/>\nfakoj jam delonge. La plej rimarkebla tio estas en \u0125emio, kie anta\u016d<br \/>\n\u0109io oni \u015dan\u011dis nomon de oksido (anstata\u016d <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>kysli\u010dn\u00edk<\/i><\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Arial;\">nun estas <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>oxid<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">),<br \/>\nsekvis sulfidoj, sulfitoj kaj sulfatoj (anstata\u016d <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>sirn\u00edk,<br \/>\nsi\u0159i\u010ditan, s\u00edran<\/i><\/span> <span style=\"font-family: Arial;\">nun estas <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>sulfid,<br \/>\nsulfit, sulf\u00e1t<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). Mi ne havas aktualajn<br \/>\ninformojn, sed mi timas, ke jam eble oni \u015dan\u011dis nomon de nitrato<br \/>\n(ke anstata\u016d <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>dusi\u010dnan<\/i><\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Arial;\">nun est\u00adas <\/span><span style=\"font-family: Bookman Old Style;\"><i>nitr\u00e1t<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">)<br \/>\nktp. Mi tute ne a\u016ddis, nek legis e\u0109 unusolan prudentan motivon por<br \/>\ntiu \u0109i fikutimo. Aserto, ke tion komprenos fremduloj, estas<br \/>\ndebila\u0135o. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Nomoj<br \/>\noxid uhli\u010dit\u00fd, hlinit\u00fd, k\u0159emi\u010dit\u00fd ktp. diros al fremdulo tute<br \/>\nnenion, sed sufi\u0109as parenteze skribi formulon (CO<\/span><sub><span style=\"font-size: small;\">2<\/span><\/sub><span style=\"font-size: small;\">,<br \/>\nAl<\/span><sub><span style=\"font-size: small;\">2<\/span><\/sub><span style=\"font-size: small;\">O<\/span><sub><span style=\"font-size: small;\">3<\/span><\/sub><span style=\"font-size: small;\">,<br \/>\nSiO<\/span><sub><span style=\"font-size: small;\">2<\/span><\/sub><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nktp.). Ol hibrida nomo oxid uhli\u010dit\u00fd, estas ja pli bona tute fremda<br \/>\nno\u00admo karbona dioksido (karbondioxid). Antipatio al la \u0109e\u0125a<br \/>\nlingvo devis en \u0125emio regi jam tre anta\u016dlonge, \u0109ar el \u0109e\u0125aj<br \/>\nnomoj de elementoj, kiujn kreis Presl, estis enkonduk\u00aditaj nur<br \/>\niuj (ekz. vod\u00edk, kysl\u00edk, uhl\u00edk = hidrogeno, oksigeno, karbono<br \/>\nktp.), sed aliaj (ekz. kost\u00edk, sol\u00edk, \u010fas\u00edk, nebes\u00edk = fosforo,<br \/>\nkloro, kobalto, uranio ktp.) ne enradiki\u011dis kaj falis en forgeson. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Germanoj estadis fieraj pri tio, ke<br \/>\nla germana lingvo estas pura, t. e. ke \u011di enha\u00advas malmulte da<br \/>\nfremdaj vortoj. Sed anta\u016d kelkaj jaroj mi legis artikolon, kies<br \/>\na\u016dtoro, kiu regas perfekte la germanan lingvon, skribis, ke lia<br \/>\namiko petis lin, ke li traduku instrukcion pri uzo de aparato a\u0109etita<br \/>\nen Germanio, do nur kun germanlingva instruk\u00adcio. Li promesis<br \/>\ntraduki \u011din, sed la promeson li ne plenumis, \u0109ar la instrukcio<br \/>\nenhavis tiom da anglaj vortoj, ke \u011di estis por li nekomprenebla. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nangla fari\u011dis furorlingvo kaj \u011di triumfe mar\u015das tra la mondo. El<br \/>\nmultaj rusoj, kiuj ne povis trovi trafan insulton por a\u0109aj usonaj<br \/>\nimperiistoj, fari\u011das amikoj kaj admi\u00adrantoj de Usono. Dume en<br \/>\nAnglio entuziasmuloj revivigas mortajn lingvojn, la kornval\u00adan<br \/>\nkaj la anglosaksan, nuntempa angla lingvo mortigas aliajn lingvojn<br \/>\nkaj eni\u011das en animojn de apartenantoj de multegaj nacioj, malgrandaj<br \/>\nkaj grandaj. Nur Francio defendas sin per le\u011do, kiu malpermesas<br \/>\nuzadon de fremdaj vortoj, se ekzistas samsig\u00adnifaj vortoj<br \/>\nfranclingvaj. Islando ja tian le\u011don ne havas, sed la islanda lingvo<br \/>\nhavas proprajn esprimojn por a\u0135oj kaj fenomenoj, por kiuj preska\u016d<br \/>\n\u0109iuj e\u016dropaj lingvoj uzas vortojn fremdajn, do internaciajn. \u0108e ni<br \/>\nestas fremdaj filmoj feli\u0109e dublitaj, sed la angla lingvo eni\u011dis<br \/>\njam e\u0109 en infan\u011dardenojn. Infanoj, trafitaj de tiu \u0109i pesto, \u0109esas<br \/>\nkompreni sian gepatran lingvon. Lernanto ne povas kompreni frazon<br \/>\n\u201eKastr\u016flek m\u011bl trochu odpr\u00fdsknut\u00fd email.\u201c (= Kaseroleto havis<br \/>\niom forfendi\u011dintan emajlon.), kiun li leg\u00adas jene : \u201eKastr\u016flek<br \/>\nm\u011bl trochu odpr\u00fdsknut\u00fd \u00edmejl.\u201c Tio ja \u0109iun ridigos, sed kiu<br \/>\n\u015datas sian gepatran lingvon, tiu e\u0109 dum la ridado eksentos froston<br \/>\nen la dorso. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1 style=\"font-weight: normal;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Lubom\u00edr<br \/>\nSt\u0159eda <\/i><\/span><\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\">\u00a0<span style=\"font-size: large;\"><b>Giuseppe Verdi<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><br \/>\nItala<br \/>\nkomponisto<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: small;\">Li naski\u011dis la 18-an de oktobro 1813<br \/>\nen Roncolle \u0109e Parma, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano, 87<br \/>\njara\u011da. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0 <img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/ant_205.jpg\" alt=\"\" width=\"159\" height=\"180\" name=\"graphics1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Kompare al multaj komponistoj oni<br \/>\neblas diri pri Verdi, ke ju pli a\u011da li estis, des pli altkvalita<br \/>\nestis lia verkado. Siajn lastajn operojn <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Otelo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n(1887) kaj <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Falstafo<br \/>\n(1892)<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, kiuj estas<br \/>\naprezataj kiel la plej bonaj, li komponis kiel 74 \u011dis 80 jara\u011da,<br \/>\nplimulto da tiel maljunaj komponistoj jam ne plu verkas. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Verdi devenis el malri\u0109a familio kaj<br \/>\nlian muzikan klerigon pagis lia onklo, monhava komercisto. Malgra\u016d<br \/>\ntio Verdi malsukcesis \u0109e eniraj ekzamenoj por studi je Milana<br \/>\nmuzik-konservatorio kaj li devis kleri\u011di private. Poste, kiam li<br \/>\nkiel 26 j. a\u011da fami\u011dis per sia unua opero <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Oberto<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">,<br \/>\nli ricevis mendojn je pluaj muzikaj verkoj.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-style: normal;\">Esperigan<br \/>\nkarieron de Verdi interrompis tragedia evento: dum du monatoj mortis<br \/>\nlia edzino kaj du malgrandaj infanoj. Tiun perdon portis Verdi tre<br \/>\npene kaj li intencis ne plu komponadi. <\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-style: normal;\">Feli\u0109e balda\u016d li denove eklaboris<br \/>\nkaj lia nova opero Nabucco\u00a0 (1842) suprenlevis lin super aliajn<br \/>\nitalajn komponistojn. Al la plej konataj operoj de Verdi apartenas<br \/>\nRigoletto (1851), La Traviata (1853) kaj Aida (1871). Ili estas<br \/>\n\u015datataj pro siaj klaraj gvidmelodioj kaj rava vivemo de la agado.<br \/>\nVerdi anka\u016d komponis Ar\u0109kvarteton (1873) kaj faman Rekviemon<br \/>\n(1874). <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\">El\u0109e\u0125igis L. Srbov\u00e1<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-variant: normal;\">\u00a0\u00a0<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><span style=\"font-style: normal;\"><b>Viena<br \/>\nlegendo <\/b><\/span><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"font-variant: normal;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-style: normal;\">Kiu el la verda trupo ne konus la<br \/>\nInternacian Esperanto-Muzeon sub granda kupolo de la Imperiestra<br \/>\nKastelo en la centro de Vieno? Tien pilgrimis \u2013 \u015di mem \u015derce uzis<br \/>\ntiun vorton \u2013 Marisa, 32-jara slovakino, por postspuri en flavaj<br \/>\npaperoj kaj polvozaj volumoj la komencon de la Esperanto-vivo en sia<br \/>\nlando. Kiam \u015di alvenis tien la unuan fojon \u2013 post peniga grimpado<br \/>\nde 154 \u015dtupoj fini\u011dantaj abrupte en ia subtegmenta, sinistra<br \/>\nkoridoro \u2013 \u015di preska\u016d ne havis kura\u011don sonorigi \u0109e tiu malhela<br \/>\npordo, kiu, malgra\u016d la tria eta\u011do \u2013 \u015dajnis konduki en ian<br \/>\nmalnovmodan inferon de Kafkaeskaj ko\u015dmaroj. Akceptis \u015din moroza<br \/>\nmeza\u011dulo, kiu evidenti\u011dis tamen pli kunlaborema kaj helpema ol<br \/>\nlasis malbona\u016dguri la unua impreso. La rezulto de \u015dia dokumentada<br \/>\nlaboro estis almena\u016d duone kontentiga: \u015ci trovis kelkajn interesajn<br \/>\nindikojn pri pionira periodo de Esperanto en Slovakio.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Tranoktante \u0109e amiko, kiun \u015di renkontis dum la<br \/>\nlasta UK, \u015di promenis post farita laboro tra la stratoj de la<br \/>\nmalnova Vieno, kie svarmis bunta turistaro internacia. Pleje \u015din<br \/>\nallogis la luksaj magazenaj fenestroj, kies elmetitajn komerca\u0135ojn<br \/>\n\u015di povis a\u0109eti nur perokule, \u0109ar la realan akiron e\u0109 de eta<br \/>\nmemora\u0135o ne permesis la kruda maljusto de nepagipovo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sed eksidis en la kapo de Marisa<br \/>\nkaprico: Unufoje man\u011deti lukse! \u015ci memoris la rakonton de \u015dia<br \/>\npatrino pri la tramo, kiu kunligis Bratislavon kaj Vienon en la<br \/>\ntempoj de tiu onkleca, en \u0109iuj rilatoj malfeli\u0109a kaj malta\u016dga<br \/>\nimperiestro Francisko Jozefo. E\u0109 poste, \u011dis la jaro 1939,<br \/>\nBratislavanoj povis veturi al Vieno kun la nura celo trinki Vienan<br \/>\nkafon sur Graben, observante la \u015dikajn ulojn kaj ulinojn tie<br \/>\nparadantajn. Tiaj tempoj revenu! \u015ci sopire pensis, dum \u015dia stomako<br \/>\nkomencis kraki pro troa malpleno. Supeton kaj poste kafon!<br \/>\nNerevokeble prezenti\u011dis firma decido, kiu sonis pli forte ol veoj de<br \/>\n\u015dia magra monujo. En la centro de Vieno mem! Kiel en la tempoj de<br \/>\navinjo kaj panjo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u015ci<br \/>\nalvenis al la luksa delikata\u0135ejo \u201eMeinl al Graben\u201c, kiu en pompe<br \/>\nekipita salono ofertas \u0109iutage tri ne tro kostajn, sed tamen<br \/>\ndelicajn menuojn. Marisa hezite eniris, kun miro \u015di vidis \u0109e la<br \/>\nmarmoraj tabloj starantajn homojn, kiuj aspektis mondumaj en \u015diaj<br \/>\nokuloj, sed verdire estis nenio alia ol iom snobe tagman\u011danta<br \/>\noficistaro kaj turistaro. Man\u011di starante \u0109e tablo, nu bone! Almena\u016d<br \/>\n\u0109e marmoraj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Heziteme \u015di legis la afi\u015ditan per<br \/>\ngotikaj literoj skribitan menu-liston, komencante per preza rubriko<br \/>\nkaj haltis \u0109e la cifero 24. Dudek kvar \u015dilingoj, jen la plej<br \/>\nmalalta elspezo. Temis pri faba supo, kiun \u015di \u0109iam volonte man\u011das.<br \/>\nDes pli bone! Tiel do estu! \u015ci iris al la memserva bufedo, mendis en<br \/>\npreska\u016d senerare prononcita germana, ricevis blankan pelveton<br \/>\nvaporantan, kiun \u015di portis al unu el la tabloj. \u015ci demetis sur la<br \/>\nsubtablan \u015dtonan breton la kopiojn de la Muzeaj dokumentoj, volis<br \/>\nekman\u011di, sed subite rimarkis, ke \u015di forgesis kuleron. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kiam \u015di revenis kun man\u011dilo enmane al la tablo, \u015di ne povis kredi<br \/>\nsiajn okulojn: Tie staris granda ulo nigra, trankvile kulerumante<br \/>\n\u015dian supon! La diablo lin&#8230; trafulmis \u015dian cerbon tabua sakro. Sed<br \/>\nanta\u016d ol orelfende kri\u0109i, venkis \u015dia internacia, de esperantismo<br \/>\nnutrita sento, kiu insinue diktis al \u015di: Toleru la umojn de<br \/>\nafrikano, venanta el tute alia kulturo, kiu eble propagas la komunan<br \/>\nsupujon. \u0108u ne same en \u015dia patrio anta\u016d unu generacio<br \/>\n\u0109irka\u016dtablanaro kampara man\u011dis el unu telerego? Al kio do servas<br \/>\nla interna ideo, se \u011di e\u0109 ne toleras forkontinentajn morojn? Ek!<br \/>\nVivu la verda stel\u00b4!<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u015ci alpa\u015dis la nigrulon, sin\u011dene<br \/>\nkaj iom tordbu\u015de grimacis rideton kaj plon\u011dis la kuleron en la<br \/>\nvarman broga\u0135on. La ulo stulte gapis! Tamen \u015dia nevole komika<br \/>\nrideto trovis balda\u016d e\u0125on en la bele malhela viza\u011do, kiu fandi\u011dis<br \/>\nen bonkora mieno.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Unue silente ili kulerumis, sed<br \/>\nMarisa balda\u016d preferis konversacii: \u201eIst die Supe gut?\u201c La<br \/>\ngermana ne efikis. \u201eLa soupe est bonne?\u201c Same la franca! La<br \/>\nanglan \u015di ne scipovis. Lasta klopodo: \u201eGut?\u201c \u201eGood!\u201c resonis<br \/>\nla negro kun kamaradeca brilo en siaj okuloj. Jes, Esperante nia<br \/>\ntagman\u011da interparolo pli prosperus! \u015ci amare pensis. Manke de<br \/>\nvortoj ili da\u016drigis la babiladon per pingpongo de ridetoj, stre\u0109e<br \/>\nvolitaj \u015diaflanke, kaj malferme bonulaj liaflanke.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iu supo iam venas al sia fino kaj<br \/>\npro tio anka\u016d la stranga e\u016drop-afrika geman\u011dado en \u201eMeinl am<br \/>\nGraben\u201c. Per lasta rideto Marisa adia\u016dis, \u015dovis sian manon sub la<br \/>\ntablon por preni la kopiojn \u2013 kaj palpis nur la breton. Kun ekscito<br \/>\n\u015di perokule kontrolis la lokon, kie devus trovi\u011di la por \u015di tre<br \/>\ngravaj dokumentoj: Sed estis nenio. \u015ctelis, \u015di interne mu\u011dis.<br \/>\n\u015ctelis kaj man\u011dis mian supon! Tiu negra kanajlo! Mi kaj miaj<br \/>\nstultaj internaciaj sentoj! Sed fakte kial li \u015dtelu esperanta\u0135ojn?<br \/>\n\u015ci trankviligis siajn emociojn kaj helposer\u0109e rigardis \u0109irka\u016den.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sur la breto de la apuda tablo fine<br \/>\n\u015di ekvidis, kion \u015di \u015dajne estis perdinta. Kaj sur tiu tablo staris<br \/>\n\u015dia ankora\u016d varmeta supo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i><span style=\"font-weight: normal;\">El Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno<br \/>\n<\/span><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><span style=\"font-weight: normal;\">Hofburg, Michaelerkupple,<br \/>\nA-1010 WIEN<\/span><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><br \/>\nalportis<br \/>\nJind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1 <\/i><\/span><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 1\/12 FEBRUARO \u00a02004 &nbsp; Enhavo: Lingva tutmondpesto Giuseppe Verdi Viena legendo &nbsp; LINGVA TUTMONDPEST (Da\u016drigode la pasinta numero de Anta\u016den.) &nbsp; Potenci\u011don de la angla lingvo \u0109e ni subtenas \u0109e\u0125ofobio, kiu vidi\u011das en iuj fakoj jam delonge. La plej rimarkebla tio estas en \u0125emio, kie anta\u016d \u0109io oni \u015dan\u011dis nomon de oksido (anstata\u016d kysli\u010dn\u00edk [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1369","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1369","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1369"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1369\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6481,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1369\/revisions\/6481"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1369"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1369"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1369"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}