{"id":1357,"date":"2003-05-11T16:56:36","date_gmt":"2003-05-11T14:56:36","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-4-2003\/"},"modified":"2018-10-21T20:57:35","modified_gmt":"2018-10-21T18:57:35","slug":"antauen-4-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-4-2003\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 4\/11 MAJO 2003"},"content":{"rendered":"<h2 class=\"western\" align=\"CENTER\">Anta\u016den 4\/11MAJO 2003<\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">La tempo<\/span><br \/>\nLa nomtabuleto<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"LEFT\"><b>La tempo<\/b><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Fini\u011dis la ludo. \u201cMi ne havas plu tempon\u201d<br \/>\n\u0108u<\/b><b> <\/b>\u011di ekzistis kiam la tero krei\u011dis?<br \/>\nDiris mi, incite, al mia<br \/>\nnepino.<br \/>\n\u0108u anta\u016de a\u016d poste \u011di ekestis?<br \/>\nTiu rimarko sendube ne pla\u0109is<br \/>\nal \u015di,<br \/>\nAvinjo, mi la veron \u015datus koni.<br \/>\n\u0108ar jenan respondon ricevis mi<br \/>\n:<br \/>\n\u0108u oni povas \u011din tu\u015di a\u016d haltigi?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Diru, avinjo, de kie venas la tempo?<\/b><\/span><\/p>\n<p>Tiu scivolemo min mutigis.<br \/>\n\u0108u vi povas tion klarigi al mi?<\/p>\n<p>Kial tiom da demandoj abundis?<br \/>\nMi ekpanikis pro kaptita demando.<\/p>\n<p>Komprenu, la tempo&#8230; kiel diri al vi&#8230;<br \/>\nKiel kaj per kio&#8230;<br \/>\nekklarigu mi?<br \/>\nMi silentis kaj \u015di ekridetis al mi.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Komprenu, mi diris al \u015di. iam estis&#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p>Konfesu, avinjo, vi nenion pri \u011di scias.<br \/>\nKaj kio? \u0108u la tempo<br \/>\nestas rakonto?<br \/>\nSupozeble de ege malproksime \u011di venas.<br \/>\n\u0108u mi konfesu, ke mi mem<br \/>\nnenion scias.<br \/>\n\u015ci suriris miajn genuojn kaj \u0109irka\u016dbrakis min.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><b>Kaj ke sendube oni neniam povos scii?<br \/>\nFinfine mi diris al \u015di,la tempo estas vi kaj mi. Espereble ankora\u016d<br \/>\npor longa TEMPO.<\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Arial;\">Transprenita el la gazeto<br \/>\nLa\u016dte<\/span><\/h3>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Legu<br \/>\nnovelon de Z. Hasse, tradukitan el la sveda lingvo. La novelo aperis<br \/>\nen <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Literatura<br \/>\nMondo. <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">\u011ci<br \/>\nestis E-revuo, ri\u0109e ilustrita, por kiu skribis \u0109iuj eminentaj<br \/>\nverkistoj kaj literaturistoj. \u011ci estis eldonata en Budape\u015dto en la<br \/>\njaroj anta\u016d la dua mondmilito. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\">La nomtabuleto <\/span><\/h1>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Konsulo Henriko Fredman estis tute<br \/>\n\u0109iutaga konsulo kaj homo. Tiutemp, kiam li estis nur simpla<br \/>\nkomercisto, li estis preska\u016d e\u0109 pli \u0109iutaga. Al tiu \u0109iutagulo<br \/>\napartenis, kiel medaliono al \u0109eno, kiel po\u015dtmarko al letero, blanke<br \/>\nemajlita nomtabuleto sur la pordo, kun la nomo presita per bluaj,<br \/>\ngranda\u0109aj literoj, nomtabuleto, kiu povus konveni al komercisto, sed<br \/>\nne al konsulo. Kaj eble e\u0109 malpli al konsul-edzino. Sinjorino<br \/>\nFredman mal\u015datis tiun \u0109i tabuleton, kiel ege malfavore diferencan<br \/>\nde la aliaj nomtabuloj de la domo. Ili \u0109iuj estis el latuno kaj sur<br \/>\nili ne trovi\u011dis anta\u016dnomo, sed nur familia nomo \u011duste kaj guste.<br \/>\nTiel estis nobele. Sinjorino Fredman ofte parolis kun sia edzo pri<br \/>\ntio, ke ili mendu alian pordtabulon, sed Fredman respondis evite. Li<br \/>\n\u015datis la malnovan tabuleton. Li ne estis moderna snobo. Li estis<br \/>\nsimpla kaj natura homo kun anta\u016d kaj anka\u016d kun familia nomo sur<br \/>\nblanka, simpla, emajlita ladtabuleto. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Sed kion la homoj pensos, kiuj<br \/>\nvenos \u0109i tien?\u201d diris sinjorino Fredman. \u201cKion ili kredos? Nur<br \/>\nla plebo havas emajltabuleton, escepte \u0109e kuirejpordo, kie \u011di<br \/>\nta\u016dgas.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman lasis resti la tabuleton. Kaj<br \/>\ntiel alvenis la kristnaska tempo. Kaj iun tagon sinjorino Fredman<br \/>\niris en bonan fervendejon kaj mendis latuntabuleton, tian, kia \u011di<br \/>\ndevas esti, nur kun la familia nomo, nigre engravurita. Kaj \u011di estis<br \/>\nkvarangula, ne ovala kiel la malnova blanka emajltabuleto. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj tiel komenci\u011das la historio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Unu tagon anta\u016d la Sankta Vespero<br \/>\nkonsulo Fredman foriris al tagman\u011do. Konsulo havas grandajn devojn<br \/>\nen la socia vivo. Sinjorino Fredman sidis sola hejme kaj ordigis la<br \/>\nkrist-donacojn. Kaj oni sonorigis \u0109e la pordo kaj kiam sinjorino<br \/>\nFredman malfermis, tie staris portisto kun la nova nomtabuleto.<br \/>\nSinjorino Fredman malfermis la paka\u0135on kaj sereni\u011dis, \u0109ar \u011duste<br \/>\ntiel devas aspekti nomtabuleto. \u011ci estis precize tia, kiel la aliaj<br \/>\nen la domo, nur pli nova kaj delikata. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Li ricevos kiel kristdonacon\u201d,<br \/>\npensis sinjorino Fredman. \u201cMi pagis \u011din per mia propra mono. Kaj<br \/>\nmi surmetos jam \u0109ivespere, ho jes.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sinjorino Fredman, kiu estis agema<br \/>\nvirino, prenis \u015dra\u016dbilon, malmuntis la malnovan tabuleton kaj<br \/>\nsurfiksis la novan. La malnovaj \u015dra\u016dboj ta\u016dgis precize. Sinjorino<br \/>\nFredman rigardis sian verkon kaj ek\u011demis de \u011dojo kaj malpezi\u011do.<br \/>\nFine \u015di faris ordon \u0109irka\u016d tiu \u0109i malnova balaa\u0135o. \u0108iu homo<br \/>\nestas sia propra anoncanto, kutimas Fredman diri kaj tial estas anka\u016d<br \/>\nbone, ke oni havu al si indan nomtabuleton sur la pordo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tiel<br \/>\ni\u011dis malfrue kaj sinjorino Fredman enliti\u011dis kaj endormi\u011dis kun la<br \/>\nfeli\u0109a konscio, ke \u015di faris bonan kaj belan aferon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Precize 14 minutojn post la dua horo<br \/>\nnokte, konsulo Fredman alvenis hejmen. Per a\u016dtomobilo li venis,<br \/>\npagis al la \u015doforo kaj mal\u015dlosis la pordegon. Poste li enpa\u015dis al<br \/>\nla vestiblo, malbutonis la surtuton por spiri iom pli facile kaj<br \/>\nekiris sur la \u015dtupoj. Li iris unu eta\u011don, li iris du kaj iris tri<br \/>\neta\u011dojn. Tie li haltis, elprenis nikel\u015dlosilon kaj la\u016d sia malnova<br \/>\nkutimo li rigardis en tiu direkto, kie lia blanka emajltabulo kutimas<br \/>\nbrileti kontra\u016d la mallumo. Sed tie briletis nenio. Nenia<br \/>\nemajltabulo trovi\u011dis tie. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Unu eta\u011don pli supren mi venis\u201d,<br \/>\npensis Fredman. \u201cTio povas okazi. Okazis jam al aliaj kaj e\u0109 al<br \/>\nmi. Oni estas iomete laca kaj distra en la nokto de tia tago.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman turnis sin kaj iris malsupren<br \/>\nunu eta\u011don. Tie li haltis. Sed tie ne trovi\u011dis blanka<br \/>\nemajltabuleto. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Konsiderinde\u201d, pensis Fredman<br \/>\nkaj malbenis la dommastron, kiu ne prizorgis la noktlumigon de la<br \/>\n\u015dtuparo kaj malbenis sin mem, kiu ne havis alumeton. Kaj da\u016drigis<br \/>\nla cerbumadon: \u201cNature mi iris unu eta\u011don pli suben, anstata\u016d por<br \/>\niri pli supren. Mi devas supreniri nun du eta\u011dojn.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman iris du eta\u011dojn pli alten.<br \/>\nNun li estis en la kvara eta\u011do. Sed tie ne trovi\u011dis blanka<br \/>\nemajltabulo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman apogis sin al la<br \/>\n\u015dtuparejmuro, fermis la okulojn kaj sentis, ke la koro batas iom<br \/>\nmaltrankvile. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Estas tre strange\u201d, li pensis.<br \/>\n\u201cEble mi venis en mal\u011dustan domon. Sed mi rekonas \u0109ion, almena\u016d<br \/>\nkion mi vidas. Kaj mi ne trinkis tiel multe. Mi devas konvinki\u011di pri<br \/>\nla afero. Mi iros denove malsupren.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman iris malsupren al la partero,<br \/>\ntrairis la vestiblon kaj elpa\u015dis tra la pordego. Nun li estis sur la<br \/>\nstrato. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Estis ja lia domo. Tute bone li<br \/>\nvidis. Tie li lo\u011das de ses jaroj. Nenia dubo. Fredman estis preta<br \/>\nreiri tra la pordego, kiam terura penso ekbatis lin: imagu, ke li<br \/>\nson\u011das, ke li iras endorme, se \u0109io estas nereala, kio vivas kaj<br \/>\nmovi\u011das \u0109irka\u016d li. Tiaokaze povas esti tiel, ke \u0109io konformas,<br \/>\nescepte tute etan detalon. La tabuleto estis tia detalo. \u011ci elfalis,<br \/>\nkiel kvadrato el filmo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Mi iras endorme\u201d, pensis<br \/>\nFredman. \u201cA\u016d\u201d, kaj li vere ektimis, \u201cmi jam mortis kaj mi<br \/>\nrevenadas. Povas esti, ke mi jam estas mortinto de pluraj jaroj kaj<br \/>\niu alia persono okupis mian lo\u011dejon kaj pro tio ne estas tie mia<br \/>\nmalnova emajlita blanka nomtabuleto. Alia estas tie. Mi mortis kaj<br \/>\noni enterigis min, aliaj homoj lo\u011das en mia lo\u011dejo kaj forprenis<br \/>\nmian tabuleton.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman komencis iri tute malrapide<br \/>\nanta\u016den sur la strato. Subite li renkontis policiston, veran<br \/>\nvivantan policiston. Fredman ricevis ideon, iris al la policisto,<br \/>\neklevis la \u0109apelon kaj diris per la vo\u0109o de vivanta homo: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Pardonon, sinjoro policisto, kie<br \/>\nestas la numero 35 en tiu \u0109i strato?\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Tie\u201d, diris la policisto, \u201cla<br \/>\ndua domo de la angulo.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Dankon\u201d, diris Fredman. Kaj li<br \/>\nturnis sin, iris returne al la domo, kie li lo\u011dis dum sia vivda\u016dro<br \/>\nkiel konsulo kaj pli frue, kiel komercisto. Singarde li malfermis la<br \/>\npordegon kaj enpa\u015dis. \u0108io estis tiel, kiel \u0135us kaj en la lastaj<br \/>\nses jaroj. Fredman denove trairis la vestiblon kaj iris al la unua<br \/>\neta\u011do. Li haltis sur la plej supra \u015dtupo. Tie anta\u016de lo\u011dis la<br \/>\nkapitano kaj maldekstre la doktoro. Li konis amba\u016d. Li salutis<br \/>\nhiera\u016d matene la kapitanon. Tio estis kvaza\u016d anta\u016d jarcento. Kaj<br \/>\neble estis tiel. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman iris ankora\u016d unu eta\u011don.<br \/>\n\u201cEstas la dua eta\u011do\u201d, li pensis. \u201cTie lo\u011das vidvino Tabell<br \/>\nkun sia filino. \u015ci estas po\u015dtistino kaj havas ru\u011dajn harojn. Kaj<br \/>\nmaldekstre lo\u011das la direktoro. Li havas gramofonon. \u011ci estas<br \/>\na\u016ddebla al mi. Al mi, al mi! Tio estas ankora\u016d unu eta\u011do.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Fredman iris al la tria eta\u011do<br \/>\nmalrapide kaj tire. Meze li haltis kaj ekspiris, sed nur por momento,<br \/>\nke li ne konfuzi\u011du kaj ne miskalkulu la \u015dtupojn. Kaj li da\u016drigis<br \/>\nkaj alvenis al la lo\u011dejanta\u016do, al sia propra lo\u011dejanta\u016do. Tie li<br \/>\nhaltis, klinis sin anta\u016den kaj rigide rigardis en la mallumon. Sed<br \/>\nla tabuleto ne trovi\u011dis tie. Malrapide li palpis anta\u016den kaj sentis<br \/>\nsur la pordo tabuleton. Estis alia, kvarangula, ne lia malnova ovala.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u201c<span style=\"font-size: small;\">Estas finite al mi\u201d, pensis<br \/>\nFredman, \u201cabsolute finite.\u201d Kaj li returnis sin kaj iris<br \/>\nmalsupren sur la \u015dtupoj, tra la pordego, al la strato. Komencis<br \/>\npluvi. Fredman klinis supren la surtutkolumon kaj iris trans la<br \/>\nstraton en malgrandan parkon, kiu situis meze. Tie li falis sur<br \/>\nbenkon kaj provis ordigi la pensojn de sia konfuzita cerbo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam iomete li sidis tie, li a\u016ddis<br \/>\nvo\u0109on, kiu parolis, virvo\u0109on. Li rigardis tien kaj konstatis, ke la<br \/>\nvo\u0109o venas el telefonejo. Tie staris sinjoro kaj telefonis. Gaja kaj<br \/>\nsava ideo kaptis Fredman. Li devus telefoni hejmen, paroli kun sia<br \/>\nedzino kaj peti \u015din veni malsupren kaj malfermi al li. Kaj tiam li<br \/>\niros kun \u015di. Sed \u0109u li diru \u0109ion, kio okazis? Ne, per tio li nur<br \/>\nektimigus \u015din. Li devus diri, ke li forgesis hejme la \u015dlosilon de<br \/>\nla pordego. Estas bone tiel. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La viro en<br \/>\nla telefonejo finis sian parolon kaj Fredman okupis lian lokon. Li<br \/>\npetis sian numeron, trovis efektive du monerojn, metis en la<br \/>\nskatoleton kaj kun maltrankvilo kaj kun stre\u0109o atendis la respondon.<br \/>\nFine \u011di okazis. Estis sinjorino Fredman. La konsulo \u015dajnigis sian<br \/>\nvo\u0109on tiel trankvila kaj klara kaj krome amika, kiel eblis. Li<br \/>\nparolis pri la \u015dlosilo kaj ricevis la trankviligan respondon de sia<br \/>\nedzino: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201c<span style=\"font-size: small;\">Tuj<br \/>\nmi venas, Henriketo, sed mi devas ion surpreni.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sinjorino<br \/>\nFredman demetis la mikrofonon kaj tuj rememoris pri la nova tabuleto.<br \/>\nEstus maloportune, se Henrik ricevus \u011din nun. Tio konfuzus la<br \/>\nkristnaskan surprizon. La okazo \u011duste nun ne estas konvena. Rapide<br \/>\n\u015di prenis la \u015dra\u016dbilon, for la novan tabuleton kaj reen la<br \/>\nmalnovan. \u0108io estis farita en kelkaj minutoj. Poste \u015di \u0135etis sur<br \/>\nsin mantelon kaj kuris malsupren kaj malfermis al la viro, kiu staris<br \/>\ntie pala kaj serioza kaj atendis anta\u016d la pordego. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201c<span style=\"font-size: small;\">Estas<br \/>\nmalagrable Henrik, ke vi forgesis la \u015dlosilon\u201d, diris sinjorino<br \/>\nFredman, \u201cvi estas tiel ordema.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201c<span style=\"font-size: small;\">\u0108io<br \/>\npovas okazi\u201d, diris Fredman. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tiel<br \/>\nili iris silentaj sur la \u015dtupoj. Unu eta\u011do, du eta\u011doj kaj tri<br \/>\neta\u011doj. Kiam ili atingis tion, Fredman tiris la brakon de sia edzino<br \/>\nal si, por ke li povu stari certa, se io okazus. Poste li \u0135etis<br \/>\nrigardon al la pordo maldekstre. Kaj jen, tie lumis la malnova, kara,<br \/>\nblanka, emajlita tabuleto, lumis bone kaj bonvenige, kiel \u011di faris<br \/>\ntion dum \u0109iuj ses jaroj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Silente<br \/>\nkaj senvorte pa\u015dis konsulo Fredman en sian lo\u011dejon kaj silente kaj<br \/>\nsenvorte li enliti\u011dis. Sed li ne povis dormi. Li ku\u015dis maldorma kaj<br \/>\npensis pri la mirigaj sensacioj de la nokto. Tiel li ku\u015dis unu<br \/>\nhoron, kiam subite li ekmovis sin, elpa\u015dis el la lito kaj palpis<br \/>\nmalrapide al la anta\u016d\u0109ambro. Tie li malfermis la pordon kaj<br \/>\nnudpiede li iris al la malvarma ekstero. Kaj tie li staris silente<br \/>\nkaj rigardis la malnovan, blankan emajltabulon. Kaj dorlote li<br \/>\nkaresis \u011din per sia mano kaj flustris: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201c<span style=\"font-size: small;\">Neniam,<br \/>\nneniam plu vi foriru de mi &#8230;\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kiel<br \/>\nestis poste pri la kristdonaco de sinjorino Fredman, tio estas tute<br \/>\nalia historio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h2 class=\"western\" style=\"font-weight: normal;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Elektita<br \/>\nel la lernolibro ELLERNU de Ferenc Szil\u00e1gyi <\/i><\/span><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Anta\u016den 4\/11MAJO 2003 &nbsp; Enhavo: La tempo La nomtabuleto &nbsp; La tempo Fini\u011dis la ludo. \u201cMi ne havas plu tempon\u201d \u0108u \u011di ekzistis kiam la tero krei\u011dis? Diris mi, incite, al mia nepino. \u0108u anta\u016de a\u016d poste \u011di ekestis? Tiu rimarko sendube ne pla\u0109is al \u015di, Avinjo, mi la veron \u015datus koni. \u0108ar jenan respondon [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1357","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1357","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1357"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1357\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7453,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1357\/revisions\/7453"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1357"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1357"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1357"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}