{"id":1356,"date":"2003-04-11T16:56:36","date_gmt":"2003-04-11T14:56:36","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-2003\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:41","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:41","slug":"antauen-3-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-2003\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3\/11 APRILO   2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"cs-CZ\"><b>\u016cEN <\/b><\/span><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>3\/11 APRILO\u00a0\u00a0 2003<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>foje orelo sufi\u0109as &#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">foje amiko havas problemon,<\/span><\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">foje amiko malfacile decidas pri io,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">foje amiko tristas, malfeli\u0109as,<br \/>\nkoleras, desperas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">sed ofte vi ne povas solvi lian<br \/>\nproblemon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">ofte vi ne povas fari lian<br \/>\ndecidon, tio estas normala.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">eble vi tiam sentas vin \u011denita,<br \/>\nmalutila, \u0109ar vi ne povas helpi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">sed ne \u0109agreni\u011du pro tio, estas<br \/>\nmulto farebla:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">a\u016dskulti, kapsigni,<br \/>\n\u0109irka\u016dbrakumi, karesi, \u015dultrofrapi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">sed speciale a\u016dskulti, kompreni,<br \/>\nmontri tion.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">kaj foje, dum la amiko klarigas<br \/>\nsian problemon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">ordigante siajn pensojn, li mem<br \/>\nvidas pli klare,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">mem trovos kura\u011don, a\u016d e\u0109<br \/>\neliron a\u016d solvon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">la \u0109agreno estas multe malpli<br \/>\ngranda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">se la persono ne sentas sin tiel<br \/>\nsola,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">tiel nekomprenita, tiel terure<br \/>\nsola.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-family: Arial;\">Foje orelo sufi\u0109as.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">P\u0159emysl Pitter:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h6 class=\"western\">Patrujperfidulo<\/h6>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: small;\">Rakonto<br \/>\nel la gazeto Sbrat\u0159en\u00ed (Kunfrati\u011do) Nro 10\/1932<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Venis al mi kun rekomenda letero de miaj eksterlandaj<br \/>\namikoj eta homo en foruzita vesta\u0135o, sen kolumo, kun viza\u0135o magra,<br \/>\ndelonge ne razita. Lia patro estis polo, vivanta en Germanujo, lia<br \/>\npatrino germanino. Estante longe senlabora kaj nesciante kiel<br \/>\nvivteni, li ekvagis tra la mondo. Li rondiras al konataj pacaj<br \/>\naktivistoj, rakontas al ili siajn historietojn el lia malgaja vivo,<br \/>\nakceptas iam monon por tranokto kaj man\u011do kaj vagas pluen en iun<br \/>\nalian urbon. Tiel li travagis jam grandan parton de Germanujo,<br \/>\nbaltajn \u015dtatojn kaj nun li vagas tra \u0108e\u0125oslovakio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mi instigis lin rakonti ion el sia vivo<br \/>\nkaj kial li mem nomas sin patrujperfidulo. &#8211; \u201cTiun nomon mi ne<br \/>\ndonis al mi mem, tion surbruligis sur mian frunton miaj proksimuloj,<br \/>\njes, mia edzino, filino de protestanta paro\u0125estro, kiu min e\u0109 kun<br \/>\nnia infano post mia enprizonigo forlasis. Mi rondiris kazernojn kaj<br \/>\nper vortoj kaj presitaj flugfolioj mi klopodis konsciigi soldatojn<br \/>\nkaj ceterajn lo\u011dantojn, entuziasmigitajn per milito, pri tio, kio<br \/>\npropre la milito estas. Mi intencis pripensigi ilin pri tio, por ke<br \/>\nili ne sinoferu je tia mizera, detruanta revo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La 14-an de novembro mi forveturis al<br \/>\nOldenburgo, por ke mi da\u016drigu e\u0109 tie mian kontra\u016dmilitan<br \/>\npropagandon. Mi tranoktis en loka gastejo. Frumatene iu la\u016dte frapis<br \/>\nla pordon de mia \u0109ambro. Mi vokis: Eniru! kaj enfalis kvar soldatoj<br \/>\nkun almuntitaj bajonetoj kaj post ili juna oficiro kun elingigita<br \/>\nsabro. Li ordonis min resti ku\u015di en la lito kaj ne movi\u011di. Poste<br \/>\nili detale trarigardis mian \u0109ambron kaj valizon. Ne trovante ion<br \/>\nordonis al mi la oficiro elliti\u011di kaj sinvesti, dum kio li traser\u0109is<br \/>\ne\u0109 mian liton. Kunprenante min ili kondukis min tra la plej vivaj<br \/>\nstratoj en kazernon. Surstrataj homoj super\u015dutis min per ofendoj kaj<br \/>\nkondutis freneze. Perfidulo, spiono &#8211; vokis ili al mi, kaj se ne<br \/>\n\u0109eestus la soldatoj, ili eble batus min. En la kazerno mi estis<br \/>\nprezentita al la supera staba kuracisto, kiu post pasa esploro<br \/>\nproklamis min ta\u016dga por militservo. La oficisto diris: \u201cTiu<br \/>\nfripono iros ankora\u016d hodia\u016d al la fronto!\u201d Mi diris trankvile, ke<br \/>\nal la fronto mi nek iros nek veturos, \u0109ar ili rajtas min mortpafi e\u0109<br \/>\n\u0109i tie kaj tio estos por ili pli malmultekosta. La oficiroj pro<br \/>\nmirego ne sciis, kion respondi, nur ili sova\u011de insultis min je<br \/>\nfiuloj kaj kanajloj.. \u201cFiuloj kaj kanajloj estas tiuj, kiuj sendas<br \/>\ncentmilojn da senkulpaj homoj, filoj de patrinoj kaj patroj de<br \/>\ninfanoj\u201d mi respondis trankvile. \u201cKiun vi per tio opinias?\u201d \u201cMi<br \/>\nopinias politikistojn, princojn kaj anta\u016d \u0109io la imperiestron.\u201d<br \/>\nPor momento regis malla\u016dto pro \u015doko el mia kura\u011do. La supera staba<br \/>\nkuracisto ekru\u011di\u011dis, ne kapablis diri ion alian kaj nur kriis:<br \/>\n\u201cForkonduku lin en areston tuj!\u201d Tamen, \u0109ar mi ankora\u016d ne<br \/>\n\u0135uris, mi devis esti transdonita al la ju\u011do. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Post la sesmonata esplorado mi estis<br \/>\nstarigita anta\u016d la ju\u011dkorton kaj akuzita pro ofendo de lia majesto<br \/>\nkaj delogado de soldatoj al malobeemo. La kondamno sonis: kvar jaroj<br \/>\nde peza kancero. Mi travivis jam pro mia pacisma aktivado unu jaron<br \/>\nde enkacerigo en Peterburgo en la fama petropavlovska prizono, tamen<br \/>\nla suferado en la prizono en Vo\u0125ta, kien mi estis transportita estas<br \/>\nneniel komparebla. Mi estis enprizonigita en malvasta \u0109elo sola. Por<br \/>\nlaboro estis al mi donita amaso la salika vergaro. La gardisto devis<br \/>\nmin instrui en plektado de korbetoj. Bone, mi pensis, mi plektos la<br \/>\nkorbetojn. Tamen pase mi demandis: \u201cPor kio servos tiuj strangaj<br \/>\nkorbetoj?\u201d \u201cPor transporto de pafmaterialo,\u201d li respondis. La<br \/>\nvergoj elfalis el miaj manoj. \u201cNe, tion mi ne faros.\u201d Mi estis<br \/>\nforkondukita anta\u016d la prizonan konsilantaron, konsistanta de la<br \/>\ndirektoro, du inspektoroj, du pastroj kaj prizona instruisto. \u201cVi<br \/>\nrezistas labori!\u201d kriis la direktoro. \u201cNe, mi volas fari kiun ajn<br \/>\nlaboron, kiu estas prosperdona al la homaro, tamen la laboron, kiu<br \/>\nservas al ilia detruado, mi ne povas fari.\u201d \u201cSes semajnoj da<br \/>\nprizono!\u201d estis la respondo de la direktoro. Kaj kio signifis tia<br \/>\nprizono, mi devis tuj ekkoni. \u011ci estis malhela \u0109elo en profunda<br \/>\nkelo, kaj en \u011di staris fera ka\u011dego kaj en \u011di \u015dtona benko. En tia<br \/>\nprofundo estis terura malvarmo. Por man\u011do nur akvo kaj pano. Tia<br \/>\nestis do tiu prizono, en kiu mi devis travivi longajn ses semajnojn. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Post forsufero de tiu puno kaj dek kvar<br \/>\ntagoj, kiuj estis al mi donitaj por resani\u011do, mi estis alkondukita<br \/>\nen ligna\u0135istejon, kie la arestitoj produktis kestojn por<br \/>\npafmaterialo. Mi sciis, kio atendas min, tamen mi ne povis alie agi,<br \/>\nmi devis denove rezisti. Mi estis denove por vico da semajnoj<br \/>\nenprizonigita. Poste sekvis selejo, kudristejo &#8211; \u0109ie oni fabrikis<br \/>\nnur militan materialon. Tiel mi pasis en tiu terura kripto sur<br \/>\nmalvarma \u015dtono tutan unu kaj duonon da jaro! Fine ili jam lasis min.<br \/>\nIli kontenti\u011dis, se mi en mia \u0109elo sen\u015deligis sakon da terpomoj<br \/>\npor la kuirejo. Mi gajnis tiurilate grandan lertecon, e\u0109<br \/>\nvirtuozecon. Al turmentado fizika ali\u011dis turmentadoj psikaj. Mi<br \/>\n\u011dojatendis la tutan semajnon la diman\u0109on, kiam estis disdonitaj<br \/>\nlibroj por legado. La prizona instruisto, konante mian konvinkon,<br \/>\nkonscie elektis por mi librojn militajn, pri Frederiko la Granda k.<br \/>\ns. Foje mi ekkoleris pro tia agado kaj ofendis lin. Memkomprene<br \/>\nsekvis denove plua puno en la prizono. Pri \u0109irka\u016da mondo mi sciis<br \/>\nnenion. De tempo al tempo venadis en mian \u0109elon katolika pastro, kiu<br \/>\nsciis nenion alian pli sa\u011dan, ol rakonti al mi pri grandaj<br \/>\nmilitvenkoj de niaj heroaj armeoj. Kun brila viza\u011do li raportis:<br \/>\ntiom kaj tiom da mortigitaj rusoj, tiom kaj tiom da mortigitaj<br \/>\nfrancoj.. Mi demandis lin: \u201cDigna sinjoro, \u0109u vi ne pensas dum tio<br \/>\npri tiuj miloj da patrinoj, virinoj kaj infanoj, mortbatitaj<br \/>\nmizeruloj?\u201d Li rigardis min senkomprene kaj kapturne li eliris mian<br \/>\n\u0109elon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La tempo de mia elprizonigo<br \/>\nproksimi\u011dis. Detruita korpe kaj mense, iun tagon mi forlasis la<br \/>\nprizonon, nesciante kien iri kaj kion fari. Mi perdis mian familion,<br \/>\namikojn, vivofortojn. Mi estis elradiki\u011dinta, kun rompita volo, kun<br \/>\nla signo de patrujperfidulo, dan\u011dera provokanto sur mia frunto.<br \/>\nTamen, kredu min, e\u0109 hodia\u016d mi ne dube pripensus kaj samkaze mi<br \/>\nfarus la samon, kvankam min trafus por tio la puno ankora\u016d pli<br \/>\ngrava. Kaj tiel mi vagas inter homoj kaj disdonas kaj dissemas la<br \/>\nmalamikecon solan rajtigitan &#8211; malamikecon por milito, por mordado,<br \/>\nmalamon kontra\u016d \u0109io, kion tiu plej abomena krimo, kiun la homaro<br \/>\nkontra\u016d si faras, ebligas. La senco de la vivo ne estas en tio, ke<br \/>\nla homoj mortigu sin reciproke, sed por ke ili helpu unu la alian kaj<br \/>\namu sin. Mi ne beda\u016dras, ke mi pro tiu ideo suferis, kaj mi \u011dojas<br \/>\npro tio, ke mia suferado esti\u011dis por multaj beno kaj malfermis al<br \/>\nili okulojn.\u201d <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Malgranda viro foriras, mi premas lian<br \/>\nmanon kaj deziras feli\u0109an vojon. Se vi renkontos lin iam, ne beda\u016dru<br \/>\nlin, sed diru: Benita estu la frukto de via vivo!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h5 class=\"western\">El\u0109e\u0125igis D-ro Hradil<\/h5>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>\u015cekspiro kaj<br \/>\nkomputilo<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Interparolo:<br \/>\nA &#8211; &#8221; Enkonduko de komputiloj ka\u016dzas pli altan produktivecon.&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.25cm; text-indent: 1.25cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">B<br \/>\n&#8211;\u00a0 &#8220;\u0108e ni viroj ludas iajn ludojn anstata\u016d labori. Kaj<br \/>\nposte la komputilo ne funkcias la\u016d mia pla\u0109o. Precipe, se mi<br \/>\nbezonas fari ion gravan.&#8221;A\u016dtoro: &#8220;Vi pravas iel amba\u016d.<br \/>\nPri la influo de komputado rakontas tiu \u0109i okaza\u0135o.&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u015cekspiro havis festotagon kaj iu el liaj<br \/>\nadmirantoj okaze tiu \u0109i tago donacis al li komputilon. Donanto diris<br \/>\nion similan: &#8220;Majstro, se vi skribas la teatra\u0135ojn, prenu<br \/>\nkomputilon kun printilo, por ke vi estu pli rapida.&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">Pri tio, kio okazis poste, ekzistas en fakaj<br \/>\ngrupoj de historiistoj diversaj opinioj. La plimulto de historiistoj<br \/>\nkonsentas, ke \u015cekspiro trairis per unua, kutima stadio, kiam li<br \/>\nsentis sin &#8220;viza\u011de kontra\u016d viza\u011do&#8221; kiel idioto. Helpis<br \/>\nal li amikaj konatoj, ia bro\u015duro kaj metodo &#8220;provo-eraro&#8221;.<br \/>\nPost iu tempo la majstro kapablis komenci per komputilo fari ion<br \/>\nsencplenan. En tiu punkto denove opinioj de fakuloj disiras. Por<br \/>\nobjektiveco mi konatigos vin kun \u0109iuj versioj, sed mi devas konfesi,<br \/>\nke ne \u0109iuj estas ver\u015dajnaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">La 1-a versio: \u015cekspiro dank\u00b4 al donaco<br \/>\nrapidigis labortempon, konklude ni nun havas tian grandegan nombron<br \/>\nde liaj verkoj, sonetojn &#8230; ktp, kiujn li postlasis. Per ansera<br \/>\nplumo li certe ne povis tiel multe verki.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">La 2-a versio: \u015cekspiro rapidigis tempon de la<br \/>\nlaboro. Kiam li alportis\u00a0 al sia eldonisto disketon anstata\u016d de<br \/>\npapera rulo, li \u015dparis multon da tempo dum korektado. Sed aliflanke<br \/>\nmulte da tempo englutis komputoraj kursoj, depono de teksta\u0135oj kaj<br \/>\nrelaboro de erare perditaj \u0109apitroj, trairoj de unu sistemo al la<br \/>\nalia, virusigo kaj forvirusigo de la komputilo kaj pluaj agadoj por<br \/>\nlia literatura verkado tute ne gravaj. Historiistoj, kiuj samopinias,<br \/>\nasertas, ke \u015cekspiro per ansera plumo verkus proksimume la saman<br \/>\nnombron de verkoj kiel per komputilo. Nur ili ne estus skribitaj tiel<br \/>\nbele.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">La 3-a versio: \u015cekspiro malmemoris teatra\u0135ojn.<br \/>\nLi okupi\u011dis per komputoraj ludoj, desegnis bildetojn kaj agis e\u0109<br \/>\npreska\u016d kiel infano. Kiam lin vizitis teatruloj, ke li sendu al ili<br \/>\nian teatra\u0135on, li diris al servisto: &#8220;Johny, skribu al ili ion,<br \/>\npor ke mi havu trankvilon.&#8221; La servisto do prenis anseran plumon<br \/>\nkaj sub la nomo de sia sinjoro verkis al la teatra direktoro verkon<br \/>\n&#8220;Hamlet&#8221;. El tiu teatra\u0135o oni povas klare senti kian<br \/>\nmalserenan, e\u0109 mal\u011dojan humoron li havis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Arial;\">Konklude mi al kara leganto kura\u011das demandi<br \/>\ndiskrete: &#8220;Se vi estus \u015cekspiro, kiel fini\u011dus la afero?&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Fragmento el \u0109e\u0125a libro\u00a0 &#8211; &#8220;Komputiloj<br \/>\nkaj sano&#8221; de MUDr Karel Ne\u0161por, CSc.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Rapida<br \/>\ndivorco<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La divorco estas amba\u016dflanke<br \/>\nmalagrabla. Tamen dum ju\u011da traktado povas okazi neatenditaj komikaj<br \/>\nsituacioj. Por kompreni la aferon necesas klarigi, ke \u011di okazis en<br \/>\ntiama \u0108e\u0125oslovakio en la jaro 1975 dum komunisma epoko.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En nia familio ni ne vivis harmonie.<br \/>\nPro tio mia edzino proponis eksedzi\u011don. Mi konsentis, sed bonan<br \/>\nimpreson mi ne havis, timante, ke la ju\u011da proceso da\u016dros tro longe.<br \/>\nSe nia disiro devus okazi, \u011di estu plej rapida. Sed kiel atingi<br \/>\ntion? Havante du infanojn, la tribunalo ne tre rapide decidos, e\u0109 se<br \/>\nni jam interkonsentis pri ilia edukado.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kiam la mizero estas plej granda, helpo de amikoj estas plej utila.<br \/>\nTiutempe mia ateliero trovi\u011dis apud jura fakultato kaj en proksima<br \/>\nrestoracio mi de tempo al tempo renkonti\u011dis kun spertaj advokatoj.<br \/>\nBabilante \u0109e vino, mi plendis pri miaj problemoj. Ili sa\u011de kapskuis<br \/>\nkaj diris: \u201cKara knabo, la proceso da\u016dros longe. Tamen ekzistas<br \/>\nunu ebleco, sed \u011di postulas necesan arogantecon.\u201d Mi jesis kaj<br \/>\nakceptis ilian konsilon.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En destinita tago ni eniris la<br \/>\nju\u011dejon. La nubmiena \u201ckamaradino ju\u011distino\u201d post necesaj<br \/>\nformala\u0135oj invitis la advokatinon de mia edzino por paroli kaj \u015di<br \/>\nkomencis: \u201cLa kontra\u016dulo ne havas regulan mongajnon, li fumas,<br \/>\ntiamaniere li malboninfluas infanojn &#8230;\u201d<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u011cis nun mi ne sciis, kiom da malvirtoj mi havas.<br \/>\nMalkviete mi sidis, kolektante kura\u011don. Mia momento venis, kiam la<br \/>\nju\u011distino alvokis min, ke mi esprimu mian opinion. Mi ekstaris kaj<br \/>\ndiris la frazon, kiu \u015dokis \u0109iujn: \u201cMi konsentas pri la divorco,<br \/>\n\u0109ar mi rifuzas plue vivi en komuna hejmo kun persono, kiu jam ses<br \/>\njarojn malhelpas al mi ali\u011di al komunista partio.\u201d Por momento<br \/>\nekregis profunda silento. Poste eksaltis la advokatino de mia edzino<br \/>\nkaj ekkvikis: \u201cDio mia, tion vi ja entute ne diris al mi.\u201d<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Hodia\u016d \u0109i tiu historieto \u015dajnas nekredebla, sed dum dek minutoj ni<br \/>\nestis divorcitaj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>V. Sl\u00e1de\u010dek<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 3\/11 APRILO\u00a0\u00a0 2003 foje orelo sufi\u0109as &#8230; foje amiko havas problemon, foje amiko malfacile decidas pri io, &nbsp; foje amiko tristas, malfeli\u0109as, koleras, desperas. &nbsp; &nbsp; sed ofte vi ne povas solvi lian problemon, &nbsp; ofte vi ne povas fari lian decidon, tio estas normala. &nbsp; eble vi tiam sentas vin \u011denita, malutila, \u0109ar [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1356","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1356","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1356"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1356\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6485,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1356\/revisions\/6485"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1356"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1356"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1356"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}