{"id":1354,"date":"2003-01-11T16:56:35","date_gmt":"2003-01-11T14:56:35","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2003\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:43","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:43","slug":"antauen-1-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2003\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/11 JANUARO 2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"cs-CZ\"><b>\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>1\/11<br \/>\nJANUARO 2003<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo: \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">Komenio<br \/>\n&#8211; an\u011delo de la paco<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Komenio &#8211; an\u011delo<br \/>\nde la paco<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\">Jaroslav Mr\u00e1z<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">(da\u016drigo)<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Grandan intereson vekis la<br \/>\nlernolibro de la latina lingvo <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Pordo de<br \/>\nlingvoj malfermita<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> (\u0109e\u0125e <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Br\u00e1na<br \/>\njazyk\u016f otev\u0159en\u00e1<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">, latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Ianua<br \/>\nlinguarum reserata<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). Tiu \u0109i libro<br \/>\nestas unusola, kiun Komenio presigis \u0109e\u0125lingve. \u011ci estis tradukita<br \/>\nen dek ses lingvojn. \u011ci servis do kiel lernolibro de koncernaj<br \/>\nlingvoj. Krom Biblio ne ekzistis tiam pli disvasti\u011dinta libro. \u011ci<br \/>\nestis uzata kiel lernolibro \u011dis la 19<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">a<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\njarcento. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la jaro 1631 eklumis fajrero de<br \/>\nespero por la \u0109e\u0125aj ekziluloj. Tiam la luterana saksa<br \/>\nprinco-elektisto venkis la armeon de Ferdinando la II<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">a<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(al ties imperio tiam apartenis anka\u016d Bohemio, Moravio kaj Silezio).<br \/>\nLa ekziluloj el Le\u015dno preparis sin por reveni, sed la a\u016dstria<br \/>\narmeestro Albre\u0125t de Vald\u015dtejn (germane Wallenstein) elpelis<br \/>\nsaksojn el Bohemio. La malespero de la \u0108e\u0125aj fratoj kulminis en la<br \/>\njaro 1632, kiam mortis Frederiko la Palatinata, ver\u015dajne inside<br \/>\nvenenita. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Komenio estis preparanta<br \/>\ngrandiozan projekton en kelkaj partoj. La\u016d lia imago \u011di devis esti<br \/>\nsumo de la tuta scienco aran\u011dita kiel harmonia tuta\u0135o. Sed tiun \u0109i<br \/>\nlaboron interrompis la invito en Anglion. La invito venis de la angla<br \/>\nparlamento,kiu deziris de Komenio reformi la lernejan sistemon.<br \/>\nKomenio alveturis en Londonon en septembro 1641. Sed la angla<br \/>\npolitika sceno estis malkvieta. En la jaro 1642 komenci\u011dis la<br \/>\nrevolucio, kiu da\u016dris dudek jarojn. En tia \u0109i situacio Komenio<br \/>\nkreis nur la verkon <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Vojo de lumo<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Via lucis<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">),<br \/>\nenhavanta la vizion, kiel reformi la socion. (\u011ci aperis nur en la<br \/>\njaro 1668 en Amsterdamo.) <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En tiu tempo li ricevis inviton en<br \/>\nFrancion por reformi francan lernejan sistemon. La invitinto estis la<br \/>\nplej potenca viro de Francio \u2013 kardinalo Richelieu. Interese estas,<br \/>\nke la potenca reprezentanto de la katolika eklezio invitis<br \/>\nreprezentanton de protestanta eklezio. La invito enhavis anka\u016d<br \/>\ngrandanimajn promesojn. Ver\u015dajne li povis helpi la politikajn<br \/>\nklopodojn de Komenio, t.e. helpi renovigi la \u0109e\u0125an \u015dtaton. Sed<br \/>\nRichelieu balda\u016d mortis, en la jaro 1642. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Post na\u016dmonata restado en Anglio<br \/>\nKomenio forvoja\u011dis en Hagon. En Lejdeno li akceptis \u011dojigan<br \/>\nsciigon: lia <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Pordo de lingvoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nestas tradukata en orientajn lingvojn \u2013 en la araban, la turkan, la<br \/>\npersan kaj la mongolan, sed la lasta estas ver\u015dajne la hinda \u2013<br \/>\nHindujon tiam regis mongola dinastio \u2013 Mogoloj, pli \u011duste<br \/>\nManguloj. En Nederlando li renkonti\u011dis kun Kartezio (Ren\u00e9<br \/>\nDescartes). Ilia diskurso estis fruktodona, kvankam iliaj starpunktoj<br \/>\nne alproksimi\u011dis unu al la alia. Temis pri la rilato de teologio kaj<br \/>\nfilozofio \u2013 Kartezio rifuzis la interligi\u011don inter ili. Tamen<br \/>\nKomenio en siaj pansofiaj verkoj uzis kelkajn opiniojn de Kartezio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En a\u016dgusto li forvoja\u011dis en<br \/>\nSvedion. En Svedio li renkonti\u011dis kun la deksesjara re\u011dino Kristina<br \/>\nkaj kun la kanceliero Oxenstierna. Li eklo\u011dis en Elbl\u0105g en<br \/>\nPollando, kiu tiam apartenis al Svedio. El Le\u015dno venis lia familio.<br \/>\nLi komencis labori pri <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>\u011cenerala<br \/>\nkonsulto pri la rebonigo de homaj aferoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>De rerum humanarum emendatione<br \/>\nconsultatio catholica<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). En Elbl\u0105g li<br \/>\nverkis lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Tiam li anka\u016d verkis<br \/>\nampleksan libron <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>La plej nova metodo de<br \/>\nlingvoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> (latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Methodus<br \/>\nlinguarum novissima<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). La komisiono,<br \/>\ndestinita por esplori valoron de la verko, aprezis \u011din kiel elstaran<br \/>\npedagogian verkon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Anta\u016d la fino de la tridekjara<br \/>\nmilito Komenio turnis sin al la kanceliero Oxenstierna por rememorigi<br \/>\nal li lian promeson defendi la revenon al la situacio en la jaro<br \/>\n1618, ke estu renovigita la \u0109e\u0125a \u015dtato. En la jaro 1647 Komenio<br \/>\nestis elektita episkopo de Frata Unui\u011do, eklezio de \u0108e\u0125aj fratoj.<br \/>\nLe\u015dno estis la centro de la Unui\u011do, tial Komenio revenis tien kun<br \/>\nsia familio. Tuj post la reveno mortis lia edzino. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En la jaro 1648 la militantaj<br \/>\n\u015dtatoj interkonsentis t.n. vestfalian pacon. La rajtoj de la \u0109e\u0125aj<br \/>\nlandoj tute ne estis menciitaj en la pacaj dokumentoj. Post tio<br \/>\nKomenio malsani\u011dis. Resani\u011dinte li triafoje edzi\u011dis. Lia edzino<br \/>\nestis filino de \u0109e\u0125a paro\u0125estro, kiu trovis rifu\u011dejon en<br \/>\nNederlando. \u015cia nomo estis Jana Gajusov\u00e1. La sentojn de trompi\u011do<br \/>\npro la malfavora evoluo Komenio esprimis en la verko <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Testamanto<br \/>\nde la mortanta patrino Frata Unui\u011do<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(\u0109e\u0125e <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>K\u0161aft um\u00edraj\u00edc\u00ed matky<br \/>\nJednoty bratrsk\u00e9<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). Sed li esprimas tie<br \/>\nla esperon pri la plenumi\u011do de klopodoj por restarigo de la \u0109e\u0125a<br \/>\n\u015dtato. Tiu \u0109i lia sopiro plenumi\u011dis nur post tri jarcentoj, en la<br \/>\njaro 1918. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La ekziluloj, trompitaj de svedoj,<br \/>\nturnis sin al nordorienta E\u016dropo. Komenio akceptis la inviton de la<br \/>\nprinco Sigmundo R\u00e1koczi por la konsultoj pri la lernejaj aferoj. Li<br \/>\nrestis en S\u00e1rospatak kvar jarojn. Li tie fari\u011dis direktoro de<br \/>\nlernejo. El la verkoj tie kreitaj la plej fama estas <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Mondo<br \/>\nen bildoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> (latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Orbis<br \/>\npictus<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). Tiu \u0109i unika lernolibro estis<br \/>\neldonita en la jaro 1658 en Nurenbergo. \u011ci estis tradukita en \u0109iujn<br \/>\ne\u016dropajn lingvojn, anka\u016d en la persan kaj la japanan. En Moskvo \u011di<br \/>\nestis eldonita dufoje ankora\u016d en la 18<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">a<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\njarcento. En Ruslando \u011di estis uzata kiel lernolibro ankora\u016d en la<br \/>\n19<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">a<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\njarcento. Komenio reverkis la lernolibron je scenejaj dialogoj kun la<br \/>\ntitolo <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Lernejo sur scenejo<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Schola ludus<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">).<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Li sentis sin tie sola kaj tial en<br \/>\nla jaro 1654 li revenis en Le\u015dno<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">n<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\">.<br \/>\nLi volis tie travivi la maljuna\u011don, sed en la jaro 1656 svedoj<br \/>\natakis Pollandon. La nova sveda re\u011do invitis lin en sian kampan<br \/>\ntendaron, sed Komenio ne volis forlasi la urbon. Li kredis la paci\u011don<br \/>\nde amba\u016d armeoj. Sed la svedaj trupoj atakis Le\u015dno<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">n<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nkaj bruldetruis \u011din. Komenio kun la familio devis fu\u011di, sed lia<br \/>\ntuta hava\u0135o estis detruita, inkluzive preska\u016d pretan <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Trezoron<br \/>\nde la \u0109e\u0125a lingvo<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Komenio obeis la inviton en<br \/>\nNederlandon de La\u016drenco de Geer. Post la alveno en Nederlandon la<br \/>\nurba konsilantaro de Amsterdamo donacis du milionojn da guldenoj al<br \/>\nla \u0109e\u0125aj ekziluloj. Tio estis lia tria restado en Amsterdamo. Li<br \/>\nvenis kun la tuta familio. Li rifuzis ja la honoran profesorecon, sed<br \/>\nakceptis la grandaniman proponon eldoni tie <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>La<br \/>\ntutan pedagogian verkaron<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> (latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Opera<br \/>\ndidactica omnia<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">) kaj la subtenon de tiu<br \/>\n\u0109i grandioza projekto. Tiel esti\u011dis la fundamenta verko de la<br \/>\nmoderna pedagogia scienco. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">En Amsterdamo li skribis dek<br \/>\nverkojn \u2013 el ili la plej grava estas <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Unu<br \/>\nestas necesa<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> (latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Unum<br \/>\nnecessarium<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">). \u201eTrovu la feli\u0109on en<br \/>\nvi mem,\u201c konsilas li al la legantoj. En la lastaj jaroj li suferis<br \/>\npro kelkaj gravaj malsanoj, sed li ne \u0109esis zorgi pri la eldonado de<br \/>\nsiaj verkoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Komenio forpasis la 15<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">an<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nde novembro 1670. Li estis entombigita en la valona pre\u011dejo en<br \/>\nNaarden. En la jaro 1933 la nederlanda registaro dedi\u0109is \u011din al<br \/>\n\u0108e\u0125oslovakio. La \u0109e\u0125oslovaka registaro konstruigis tie la<br \/>\nmonumenton de Komenio. Li travivis tie la lastajn dek kvar jarojn de<br \/>\nsia vivo. Ni, la anoj de la \u0109e\u0125a nacio, estas dankemaj al<br \/>\nNederlando kaj precipe al la urbo Amsterdamo, ke \u011di proponis al<br \/>\nKomenio la lastan rifu\u011dejon, al la homo, kiu por tuta sia vivo<br \/>\nperdis sian patrion kaj tamen dedi\u0109is tutan sian vivon al la tuta<br \/>\nhomaro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Por du jarcentoj la ideoj kaj la<br \/>\nplanoj de Komenio estis forgesitaj. Estis eldonataj nur <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Mondo<br \/>\nen bildoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> kaj <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Pordo<br \/>\nde lingvoj<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">, sed pri la a\u016dtoro mem<br \/>\nnenio estis konate. La ceteraj verkoj estis elmergi\u011dantaj el la<br \/>\nprofundo de la tempo nur en la duono de la 19<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">a<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\njarcento. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Granda parto de la vivo de Komenio pasis dum la<br \/>\ntridekjara milito, en la tempo tre malfavora por realigo de la<br \/>\nhumanismaj ideoj, kiujn Komenio \u0109iam propagandis. Lia vivo estis<br \/>\nsuferplena, sed li estis vera, evangelia kristano. Tial neniam<br \/>\nforlasis lin optimismo. Li vidis, kiajn dama\u011dojn alportis la milito,<br \/>\nne nur materialajn, sed anka\u016d moralajn. Lia religio ne estis dogmo,<br \/>\nsed religio konforma al la vivo kaj al la praktiko. Por li, same kiel<br \/>\npor Frata Unui\u011do, la religio estas rimedo por bonmorigo kaj nobligo<br \/>\nde la homa naturo kaj por justa ordigo de la mondo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Komenio postulas \u011deneralan<br \/>\nklerigon por ri\u0109uloj kaj malri\u0109uloj, por nobelaj kaj simplaj homoj,<br \/>\npor urbanoj kaj vila\u011danoj, por viroj kaj virinoj. La neceson de ilia<br \/>\nklerigo li pritraktas en <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Granda<br \/>\ndidaktiko<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"> jene: \u201eKial la virina sekso<br \/>\nde la arto kaj sa\u011deco forigata devus esti? \u0108ar ili egale homaj<br \/>\nesta\u0135oj estas, egale por kompreno de sa\u011deco talentohavaj estas \u2026<br \/>\noni uzas ilin por arto medicina kaj por helpado al homoj. Kial ni<br \/>\ntoleras al ili nur la alfabeton kaj poste kial ni devus ilin de la<br \/>\nlibroj forpeladi?\u201c <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">E\u0109 en la malfacilegaj tempoj<br \/>\nKomenio konsideras la postulojn de klereco aktualaj por la tuta<br \/>\nsocio, ne nur por la propra nacio. Nur memkonscia, spirite libera<br \/>\npopolo scipovas rompi la katenojn de la ekonomia kaj sociala jugo, ke<br \/>\n\u011di kapablas forigi \u0109iujn privilegiojn kaj senjustecon kaj krei<br \/>\nnovan socian ordon, kiu bazi\u011das en la justeco, la rajto kaj la vero.<br \/>\nLa lernejo estas baza \u015dtono de la homa klereco. La infanoj naski\u011das<br \/>\nne por si mem, sed por Dio kaj la proksimuloj. Per sia laboro ili<br \/>\ndevas esti utilaj al la tuta\u0135o. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">La celo de la edukado estas unuigi la<br \/>\nhomaron. Tial li turnas sin al \u0109iuj nacioj kaj \u015dtatoj, li atendas<br \/>\nreagon kaj ser\u0109as helpon. La rimedo por atingi tiun \u0109i celon estas<br \/>\nuniversalaj libroj, universalaj lernejoj kaj universala lingvo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Nin, la esperantistojn, certe<br \/>\ninteresos la ideoj de Komenio pri la universala lingvo. Kvankam li<br \/>\ntre aprezis la konon de la latina lingvo kaj akcentis la studadon de<br \/>\nla patrolingvo, tamen li konsideras tre grava krei novan universalan<br \/>\nlingvon, kiu faciligus la interkompreni\u011don kaj reciprokan<br \/>\nalproksimi\u011don de la nacioj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">Por ni certe estas interese, ke la<br \/>\nprincipoj de la universala lingvo de Komenio estas identaj kun tiuj,<br \/>\nen kiuj bazi\u011das Esperanto. Ilin esprimas Komenio en la verko<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Panglotio<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\n(latine <\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Panglottia<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">),<br \/>\nt.e. \u201euniversala lingvo\u201c; li montras la vojon al forigo de lingva<br \/>\n\u0125aoso. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">El<br \/>\nla sesa \u0109apitro: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">1<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">e<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nE\u0109 se oni sukcesos kiel eble plej multe faciligi la plurlingvan<br \/>\nstudadon, per tio oni ne helpos al la homa gento. \u0108ar e\u0109 se la<br \/>\nlernado de lingvoj funkcius plej glate, tamen la okupi\u011do nur per<br \/>\nlingvoj estos perdo de tempo (apartenanta al aferoj). <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Arial;\">4<\/span><sup><span style=\"font-family: Arial;\">e<\/span><\/sup><span style=\"font-family: Arial;\"><br \/>\nSed kiu estos la lingvo, kiun ni bontrovos inda por rekomendi \u011din al<br \/>\n\u0109iuj nacioj de la mondo? \u2026 Kaj ne estos facile decidi la disputon,<br \/>\n\u0109ar \u0109iu el tiuj lingvoj rekomendas sin per iu avanta\u011do. La hebrea<br \/>\nlingvo apelacios al la antikveco. La greka fieros pro la ri\u0109eco, la<br \/>\nlatina pro la precizeco, \u2026 la itala fanfaronos pro la facileco, la<br \/>\nfranca pro la \u0109armo, la hispana pro la majesteco, la germana pro la<br \/>\nseriozeco, la araba kaj la slava pro la amplekso kaj la aliaj pro io<br \/>\nalia. Kaj la \u0135aluzemo facile kondukos en \u0125aoson la tutan konsulton,<br \/>\ntial ke \u011di ne kapablos progresi. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\">\u00a0<span style=\"font-family: Arial;\"><i>(Finigo en la venonta numero)<\/i><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 1\/11 JANUARO 2003 &nbsp; &nbsp; &nbsp; Enhavo: \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Komenio &#8211; an\u011delo de la paco &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; Komenio &#8211; an\u011delo de la paco &nbsp; Jaroslav Mr\u00e1z &nbsp; (da\u016drigo) &nbsp; Grandan intereson vekis la lernolibro de la latina lingvo Pordo de lingvoj malfermita (\u0109e\u0125e Br\u00e1na jazyk\u016f otev\u0159en\u00e1, latine Ianua linguarum reserata). Tiu \u0109i libro [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1354","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1354","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1354"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1354\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6487,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1354\/revisions\/6487"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1354"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1354"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1354"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}