{"id":1339,"date":"2002-10-10T16:34:00","date_gmt":"2002-10-10T14:34:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-5-2002\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:43","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:43","slug":"antauen-5-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-5-2002\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 5\/10 Oktobro 2002"},"content":{"rendered":"<p align=\"CENTER\">ANTA<span lang=\"cs-CZ\">\u016cEN<\/span><b><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"cs-CZ\"><br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-size: large;\">5\/10 Oktobro<b> <\/b>2002 <\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nur migri, \u0109iam migri, migri for <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Nur migri, \u0109iam migri, migri for,<br \/>\npostlasi<br \/>\n\u0109ie iom el la kor\u2019,<br \/>\nal hejm\u2019 sopiri ekster hejma ter\u2019,<br \/>\nsed<br \/>\nhejme sklave revi pri l\u2019 liber\u2019<br \/>\nkaj ree kuri for \u011dis spira<br \/>\nhalt\u2019<br \/>\nde ombra fundo al sunri\u0109a alt\u2019;<br \/>\njen vivo mia: migro<br \/>\nkaj sopir\u2019. . .<br \/>\nCelperda halto kaj celstre\u0109a ir\u2019.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Forvi\u015di fremdan larmon per konsol\u2019,<br \/>\nsed lasi<br \/>\nflui propran en la sol\u2019<br \/>\nkaj arlekeni kun ka\u015dita larm\u2019<br \/>\npor<br \/>\nsenti korkareson de korvarm\u2019,<br \/>\ndividi min kun donacema sent\u2019<br \/>\nkaj<br \/>\nposte vei pro l\u2019malfrua pent\u2019;<br \/>\njen sorto mia: dono kaj ricev\u2019.<br \/>\n. .<br \/>\nSemado vana kaj senfrukta rev\u2019.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Al mi nur vortoj \u015dajnas \u0109io jam:<br \/>\nideo, celo,<br \/>\nbono, vero, am\u2019. . .<br \/>\nMi scias, ke la tuta glora mond\u2019<br \/>\nnur<br \/>\nestas en dezerto seka font\u2019.<br \/>\nPor \u0109erpi el \u011di, por vivteni<br \/>\nnin<br \/>\nla proprajn sentojn ver\u015das ni en \u011din.<br \/>\nFatalo: klara vido,<br \/>\nblinda mir\u2019. . .<br \/>\nInfera sobro, migro en delir\u2019.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>Julio Baghy, el &#8220;La vagabondo kantas&#8221;<br \/>\n<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>Miaj traduklaboroj<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i><b>La<br \/>\nredakcio instigas la membrojn de AEH-IKEH\u00a0 skribi ion pri siaj<br \/>\ntraduklaboroj. Jen pri la tradukoj de J. Drahotov\u00e1: <\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Mia unua traduko estis \u0109e\u0125igo de la libro \u201eTra la<br \/>\nmondo per biciklo kaj Esperanto\u201c de Lucien Peraire el Esperanto. En<br \/>\n1999 tajpis \u011din mi mem, sed \u011di estis fu\u015de enkomputiligita de<br \/>\nspertulino. \u011ci estis eldonita libroforme helpe de subteno de<br \/>\ndistrikta ofico kaj kun helpo de handikapitaj neesperantistoj. Fine<br \/>\n\u011di estis sukcese plene disvendita propraklopode. Tiam mi<br \/>\nentuziasmi\u011dis por traduki originajn E-verkojn kaj tiel pruvi, ke oni<br \/>\npovas \u0109erpi el la trezoro de E-literaturo, ke Esperanto havas veran<br \/>\nkulturon, ke \u011di ne estas nura kodo, sed male, ke \u011di estas ri\u0109a kaj<br \/>\nprezentas \u015dancojn al naciaj lingvoj, ne nur al tiuj, kiujn oni nomas<br \/>\n\u201emondaj\u201c.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Sed ve! En mia tirkesto ku\u015das kaj<br \/>\ndormas pliaj verkoj, kiuj trovas nek eldoniston, nek subtenon. Ili<br \/>\ntrafas nur nekomprenon kaj skrupulojn. Ili\u00a0 estas skribitaj jam<br \/>\nkomputile per sistemo Word kaj pli zorgeme prilaboritaj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Ili vivis sur la tero \u2013 ok<br \/>\njaroj da migrado \u0109irka\u01d4 nia planedo\u201c de Maryvonne kaj Bruno<br \/>\nRobineau. Libro plenplena de aventuroj, lerniga kaj interesa, por nia<br \/>\nmovado efika, por samtempa socio tre utila, aktuala&#8230; <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Kredu min, sinjorino!\u201c de<br \/>\nCezaro Rossetti. Historio pri la vivo de li mem, kiel li vivtenis sin<br \/>\nper negoco en Britio. Multaj elementoj kongruas kun nia samtempa<br \/>\nmerkato en nia respubliko. La verko estas amuza, tamen kun profunda<br \/>\nhoma sento kaj vero. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Verda koro\u201c de Julio Baghy:<br \/>\nLa sortoj de la homoj dum la unua mondmilito en malproksima Siberio,<br \/>\nen medio multnacia, kie Esperanto havas \u0109efan rolon. La libron mi<br \/>\nalte taksas, \u0109ar \u011di povas servi kiel legolibro por komencantoj, \u0109ar<br \/>\n\u011di enhavas partojn de Esperanta teksto kaj klare kaj imprese<br \/>\npriskribas la kvalitojn de nia lingvo. Sendube la heroo Nadai,<br \/>\nhungara instruisto, estas la sama persono, kiu mem priskribis<br \/>\nproprajn traviva\u0135ojn en la libro \u201eModernaj Robinsonoj\u201c kaj pli<br \/>\nposte en la libro \u201eMaskerado \u0109irka\u01d4 la morto\u201c. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Kromozomoj\u201c de Lorjak:<br \/>\nstre\u0109a, e\u0109 gaja historio pri heredeco de krimeco, preska\u01d4<br \/>\nnekredebla, sed tamen ebla. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Certe inter tiaj amuzaj libretoj<br \/>\nestas tiu \u0109i verko juvelo. &#8211; \u201eFabeloj de \u0109iuj mondaj anguloj\u201c.<br \/>\nAl tiu laboro instigis min Eva Technikov\u00e1 kaj Marjorie Boulton. Mi<br \/>\naldonas pliajn. Fabeloj jam longtempe na\u011das en interreto, sed libra<br \/>\nformo estus konvena. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Pa\u0109jo, kio estas rasismo?\u201cde<br \/>\nmarokano Tahar ben Jelloun, tradukita de Armela LeQuint kaj \u0134ak Le<br \/>\nPuil en Esperanton. Patro respondas al sia filineto \u015diajn demandojn<br \/>\npri aktuala problemo, kiu ekzistas anka\u01d4 \u0109e ni . <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-size: small;\">Esplorvoja\u011do\u201c \u2013<br \/>\nlasta kaj nefinita verko de Jules Verne, tradukita de Istvan Ertl al<br \/>\nEsperanto. \u011ci enhavas nur kvin \u0109apitrojn, temas vere nur pri<br \/>\nprepara laboro \u2013pri la historio de konkero de ekvatora Afriko.<br \/>\nEstas prezentitaj la \u0109efaj herooj: du francaj parlamentanoj, du<br \/>\nspertaj voja\u011dantoj kaj delegito de monda Esperanta asocio. La<br \/>\ntraduko estis tre malfacila.\u00a0 La verko donis al mi multe da<br \/>\ninformoj pri la historio de Esperanto. La titolo estis eldonita anka\u01d4<br \/>\nen Italujo kun teksto franca, Esperanta kaj itala dum la pasinta<br \/>\njaro. Pluraj verkoj allogas min por traduki.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Mia lasta traduko estas \u201eMaskerado<br \/>\n\u0109irka\u01d4 la morto \u2013 nazimondo en Hungarujo\u201c de Tivadar Soros. \u011ci<br \/>\nestas nura, kiu iomete kaptis atenton de eldonistoj. Sed&#8230; ni vidos.<br \/>\nOni ne rajtas gajigi sin pri tago anta\u01d4 vespero.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Jind\u0159i\u0161ka<br \/>\nDrahotov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Lingvokolekto <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi<br \/>\ninteresi\u011das pri lingvoj de la mondo, malgra\u016d ke (a\u016d \u011duste tial,<br \/>\nke) krom la \u0109e\u0125a mi estas kapabla interkompreni\u011di nur per unu<br \/>\nlingvo kaj nur kelkajn aliajn mi iom komprenas. Sed \u0109ar tiu unusola<br \/>\nfremda lingvo, kiun mi regas, estas lingvo internacia, nome<br \/>\nEsperanto, mi atingis helpe de \u011di skribkontaktojn kun pli ol okdek<br \/>\nlandoj, el kiuj multaj estas plurlingvaj \u011dis multlingvaj, kvankam<br \/>\naliflanke en multaj landoj oni parolas la saman lingvon. Inter<br \/>\nlingvojn, kiuj estas oficialaj en pluraj landoj, apartenas precipe la<br \/>\nangla, hispana kaj araba, sed anka\u016d multaj aliaj mondlingvoj kaj e\u0109<br \/>\nmalpli konataj lingvoj, inkluzive de ekzemple la svahila, la<br \/>\npolinezia ktp. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kontaktoj<br \/>\nkun multaj landoj venigis en mian kapon ideon pri lingvokolekto. Mi<br \/>\nja havas libron &#8220;\u041e\u043f\u0440\u0435\u0434\u0435\u043b\u0438\u0442\u0435\u043b\u044c \u044f\u0437\u044b\u043a\u043e\u0432 \u043c\u0438\u0440\u0430<br \/>\n\u043f\u043e \u043f\u0438\u0441\u044c\u043c\u0435\u043d\u043d\u043e\u0441\u0442\u044f\u043c&#8221;, t.e. &#8220;\u015closilo de lingvoj<br \/>\nde la mondo la\u016d literatura\u0135oj&#8221;, en kiu \u0109e \u0109iu el 183 lingvoj<br \/>\nestas citita mallonga teksto, sed \u011di estas \u0109e \u0109iu lingvo alia<br \/>\n(temas pri fragmentoj el libroj, elektitaj evidente tute hazarde). Mi<br \/>\nvolis havi en \u0109iu lingvo la saman tekston a\u016d almena\u016d vortojn. Kiam<br \/>\nmi pripensis, kiuj vortoj povus esti en kiel eble plej multaj lingvoj<br \/>\nplej facile akireblaj, mi venis al konkludo, ke tio estas nomoj de<br \/>\ntagoj kaj monatoj, kiuj estas en \u0109iuj kalendaroj. Multaj lingvoj ja<br \/>\nuzas monatnomojn transprenitajn el latino, sed multaj havas krom ili<br \/>\nanka\u016d proprajn nomojn. Ekzemple la soraba havas krom la nomoj<br \/>\njanuar, februar ktp. anka\u016d tiajn belajn nomojn kiel ekzemple<br \/>\nr\u00f3\u017eovnik, sma\u017enik, pra\u017enik ktp., en la slovena januar &#8211; lednik =<br \/>\nsne\u017enik, februar &#8211; sve\u010dan, marec &#8211; brezen, april &#8211; traven, maj &#8211;<br \/>\ncvetnik, junij &#8211; ro\u017enik, julij &#8211; p\u0161eni\u010dnik, avgust &#8211; mlatnik,<br \/>\nseptember &#8211; jesenik, oktober &#8211; vinotok = kozoprsk, november &#8211;<br \/>\nlistopad, december &#8211; prosinec, sed anka\u016d la germana havas ekzemple<br \/>\nEismond, Lenzmond, Ostermond, Erntemond, Herbstmond, Weinmond ktp. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Danke al<br \/>\nhelpo de esperantistoj el multaj landoj mi akiris nomojn de tagoj kaj<br \/>\nmonatoj el multaj lingvoj kaj dialektoj. Mia kolekto nun enhavas 91<br \/>\nlingvojn kaj dialektojn kaj sen\u0109ese pliampleksi\u011das. Vi eble miras,<br \/>\nke mi ne kalkulas aparte lingvojn kaj dialektojn. La ka\u016dzo estas<br \/>\nsimpla: Plurkaze e\u0109 lingvistoj ne samopinias, \u0109u temas pri lingvo<br \/>\na\u016d dialekto. Tipa ekzemplo estas supra soraba kaj malsupra soraba.<br \/>\nPri la ka\u015duba oni en \u0109iuj \u0109e\u0125aj fontoj asertas, ke \u011di estas<br \/>\ndialekto de la pola, sed polo, kiu mem estas kvarone ka\u015dubo, skribis<br \/>\nal mi, ke nun jam lingvistoj koncedas, ke la ka\u015duba estas memstara<br \/>\nlingvo. La luksemburga ja estas dialekto de la germana, tamen \u011di<br \/>\nestas kune kun la franca kaj literatura germana lingvoj oficiala<br \/>\nlingvo de Luksemburgio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En mia<br \/>\nkolekto trovi\u011das, krom lingvoj aziaj kaj afrikaj, preska\u016d \u0109iuj<br \/>\ne\u016dropaj lingvoj kaj iuj dialektoj, kvar elmortintaj lingvoj (latina,<br \/>\nanglosaksa, kornvala kaj manksa) kaj ses lingvoj internaciaj<br \/>\n(Esperanto, Ido, Interlingue (Occidental), Interlingua, Volap\u00fck kaj<br \/>\nGlosa). <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Lubom\u00edr St\u0159eda, \u00dapice<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Miliono da vizitoj! <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kun granda \u011dojo mi informas, ke la<br \/>\n15-an de majo niaj pa\u011doj <\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.esperanto.pl<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nestis vizititaj jam milionan fojon. Tio estas impona rekordo. Tiun<br \/>\nrekordon ni atingis dum pli ol 13 monatoj. Centmilan viziton ni havis<br \/>\nen julio pasintjare, kaj kvincentmilan en decembro 2001. Ni<br \/>\nkontrolis, ke vizitoj estis el diversaj partoj de la mondo. Krom la<br \/>\ndiversaj ekzotikaj kaj foraj landoj estis e\u0109 registrita vizito el<br \/>\nPaska Insulo! <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi<br \/>\naldonas, ke krom tiuj pa\u011doj ni havas informri\u0109an (pole kaj<br \/>\nesperante) duan lokon <\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.w.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.esperanto.w.pl<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Krome anta\u016d kelkaj semajnoj juna<br \/>\nkomencanta lernanto preparis interesajn informojn pollingve sur siaj<br \/>\npa\u011doj <\/span><a href=\"http:\/\/www.esperanto.zanet.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.esperanto.zanet.pl<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mi rememorigas, ke estas kelkaj polaj<br \/>\nurboj, kiuj havas siajn pa\u011dojn anka\u016d en Esperanta versio: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><a href=\"http:\/\/www.malbork.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.malbork.pl<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">pri la urbo Malbork (plej granda brika te\u016dtona kastelo<br \/>\nen E\u016dropo <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><a href=\"http:\/\/www.um.bialystok.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.um.bialystok.pl<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">pri la naski\u011durbo de Zamenhof <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><a href=\"http:\/\/www.um.gliwice.pl\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.um.gliwice.pl<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">pri Supra-Silezia urbo kun ri\u0109a historio <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.przemet.pl\/\">www.przemet.pl<\/a><br \/>\n<\/b><\/span>\u00a0<span style=\"font-size: small;\">pri la urbo kaj komunumo Przemet<br \/>\n(okcidenta Pollando) <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.um.totun.pl\/esperante\">www.um.totun.pl\/esperante<\/a><br \/>\n<\/b><\/span>\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">pri la urbo de Nikolao Koperniko.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi petas<br \/>\nviziti tiujn pa\u011dojn kaj enskribi en gastlibrojn por konvinki la<br \/>\nurbgvidantojn, kiuj ofte administras tiujn pa\u011dojn, ke Esperanto<br \/>\nestas funkcianta lingvo,\u00a0 servanta ne nur kiel hobio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola<br \/>\nEsperanto-Asocio,\u00a0\u00a0\u00a0 <a href=\"mailto:staman@ka.onet.pl\">staman@ka.onet.p<\/a><\/i><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 5\/10 Oktobro 2002 &nbsp; Nur migri, \u0109iam migri, migri for &nbsp; Nur migri, \u0109iam migri, migri for, postlasi \u0109ie iom el la kor\u2019, al hejm\u2019 sopiri ekster hejma ter\u2019, sed hejme sklave revi pri l\u2019 liber\u2019 kaj ree kuri for \u011dis spira halt\u2019 de ombra fundo al sunri\u0109a alt\u2019; jen vivo mia: migro kaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1339","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1339","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1339"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1339\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6488,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1339\/revisions\/6488"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1339"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1339"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1339"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}