{"id":1337,"date":"2002-05-01T16:33:59","date_gmt":"2002-05-01T14:33:59","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-2002\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:44","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:44","slug":"antauen-3-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-2002\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3\/10 majo 2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: large;\"><b>3\/10 majo 2002<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Arial;\">Du malgrandaj granduloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Du<\/b><b> <\/b>malgrandaj granduloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jana<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">&#8220;Knabineto, vi estas kvaza\u016d \u0109arma hundido&#8221;,<br \/>\ndiris profesoro Petr post la operacio en la ne\u016dro\u0125irurgejo en<br \/>\nHradec Kr\u00e1lov\u00e9. &#8220;Mi estas faronta por vi \u0109ion ajn!&#8221; &#8211;<br \/>\n&#8220;Kion vi faros por mi, sinjoro profesoro?&#8221; demandis Jana.<br \/>\n&#8220;Vi estas ja preska\u016d flegistino, do vi scias \u0109ion.&#8221;<br \/>\n&#8220;Katastrofo!! Mi scias tute nenion. Nur mi scias, ke mia dorso<br \/>\ndoloras, ke mi sentas min malbone kaj ke mi ne kapablas movi\u011di!&#8221;<br \/>\n&#8220;A\u016dskultu! Mi ne scias, \u0109u vi jam hodia\u016d kapablas akcepti<br \/>\nveron. Sed je via rekta demando, same sincera mia respondo: se dum la<br \/>\nduonjaro revenos sentiveco en la paralizan parton de via korpo, vi<br \/>\nnepre estos vivanta sur la rulse\u011do, sed vi estos vivanta sur tiu<br \/>\nrulse\u011do kiel la sana rulse\u011dulino!&#8221; <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u0108u \u015di komprenis \u0109ion, kion la profesoro tiam<br \/>\ndiris, kion li intencis duonesprimi? Apena\u016d! E\u0109 duona flegistino<br \/>\nneanta\u016dsentis, kiajn \u015dan\u011dojn alportos en \u015dian vivon la difekto de<br \/>\nla mjelo, kiun oni povas nek alkudri, nek kunglui, kiel \u011di \u015dan\u011das<br \/>\nfunkcion de la korpo kaj la organoj de la paralizi\u011dintaj dorsaj,<br \/>\nbrustaj kaj ventraj muskoloj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Jam ne nur ridegema etulino &#8211; junulino, ankora\u016d<br \/>\nne matura virino, sed belega deksesjarulino, kiun logis la<br \/>\nveturpromeno sur motorciklo. Oni skribis la jaron 1960, \u015di \u011duste<br \/>\nkapablis fini danckurson. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Kaj la estonto malanta\u016d la pordego de la kliniko<br \/>\n&#8230;??<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">La sentiveco en \u015dian paralizitan suban parton de<br \/>\nla korpo revenis. Do \u015di fari\u011dis &#8211; la\u016d profesoro Petr &#8211; sana<br \/>\nrulse\u011dulino. Tiam \u015di komencis la rehabilitadon en Kladruby. \u015ci<br \/>\nekzerci\u011dis fortostre\u0109e. Al la ordonitaj horoj de individuaj<br \/>\ndiversaj ekzercoj \u015di aldonis ankora\u016d plurajn. \u015ci ekzerci\u011dis<br \/>\nintense, \u0109ar \u0109iuj certigis \u015din, ke dependas de \u015dia penado, \u0109u \u015di<br \/>\nlevi\u011dos el la rulse\u011do kaj ekpa\u015dos anta\u016den. \u015ci anka\u016d atente<br \/>\nobservadis la aliajn \u0109irka\u016d si, tiujn, kiuj jam repaci\u011dis kun la<br \/>\nsorto. \u015ci ekkomprenis, ke \u0109iutagaj vanaj agadoj kaj ekzercadoj<br \/>\nsignifas nenion alian, ol iom post iom alkutimi\u011di al la tuta<br \/>\nkompreno kaj al nuda vero. La same handikapitaj unuopuloj post iom da<br \/>\ntempo forveturadis hejmen kvaza\u016d finkuracitaj, kun nemoveblaj<br \/>\nkruroj, sur rulse\u011do.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Tamen \u015di estis \u015dokita, kiam post duonjaro<br \/>\ndemandis \u015din sociala laborantino, kien \u015di estos iranta post sia<br \/>\nliberlaso, \u0109u hejmen a\u016d \u0109u en ian instituton? \u0108u \u015di estas anka\u016d<br \/>\nsen bon\u015danco? Kaj kion \u015di estos faranta hejme? Al la lo\u011dejo de<br \/>\ngepatroj estas du eta\u011doj de \u015dtupoj! Per kio \u015di plenumos la tempon<br \/>\nmorga\u016d, post monato, dum venontaj jaroj? \u0108u atendas \u015din nur la<br \/>\nlito en ia kadukulejo? Kian esperon \u015di atendus de la vivo, \u015di<br \/>\ndeksepjara\u011dulino &#8211; rulse\u011dulino? E\u0109 se la sana rulse\u011dulino &#8211; la\u016d<br \/>\nsinjoro profesoro. Tiaj pensoj flugis tra \u015dia kapo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u015ci demandis la doktoron kaj postulis de li verajn<br \/>\nvortojn pri sia propra estonto. Li estis juna, sen spertoj, tial li<br \/>\nhezitadis kaj atentigis \u015din pri firma volo kaj kuracado. Sed \u015di<br \/>\nkolerege eksplodis: &#8220;Do, sakre, kiu diros al mi la veron? Vi<br \/>\n\u0109iuj estas malbravuloj!&#8221; Reago de la juna kuracisto estis<br \/>\nrespondanta al la situacio kaj lia a\u011do: &#8220;Konsideru, \u0109u vi<br \/>\nsidas jam unu jaron sur la rulse\u011do? \u0108u vi pensas, ke la radoj de la<br \/>\nveturilo rekti\u011dos la\u016d la kruroj?&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Modela terapio per malvarma du\u015do. \u015ci ploris<br \/>\nduontagon. Vespere, ne estante ankora\u016d konscia, iomete \u015di perceptis<br \/>\nel radioaparato simfonion de Bethoven &#8220;La fatala&#8221;! Tiam,<br \/>\nmirinde, \u011di efikis kvietige. Kiel malvarmeta kompreso sur varmega<br \/>\nfrunto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Hejme oni suprenportis \u015din en la lo\u011dejon anka\u016d<br \/>\nkun la rulse\u011do. Kaj la mondo fermi\u011dis por \u015di. Kvankam la<br \/>\nfamilianoj plenumis \u0109iujn \u015diajn dezirojn e\u0109 anta\u016d tio ol \u015di<br \/>\ndiris pri ili kaj alvenadis gastoj, geamikoj, samklasaninoj, \u015di<br \/>\nsentis la perdon de komunikeblaj interesoj. \u015ci sentis, ke la mondo<br \/>\npor \u015di perdis grandecon, kolorojn, aromon, certecon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Post kelkaj monatoj ne logis \u015din e\u0109 la plej<br \/>\nfamaj romanoj, radio esti\u011dis por \u015di nea\u016ddebla, kantoj mensogis pri<br \/>\nbeleco de la mondo. La geamikoj el la instituto ofte skribis kaj<br \/>\nanoncis, ke ili anka\u016d estas seniluziigitaj. Iuj rememoris, aliaj<br \/>\nrevis pri tio, kio povus okazi, sed aliaj anka\u016d pri tio, ke ili<br \/>\ninteresi\u011das komenci denove.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Jana foje surprizis la pli junan fraton, kiu<br \/>\nludeme veturadis sur la rulse\u011do \u0109irka\u016d la tablo. Tiam en \u015di<br \/>\nesti\u011dis la ekkono, ke \u015di povas travivi kiel feli\u0109on, ke li la<br \/>\nrulse\u011don ne bezonas. Ne vidi sin, kiel la centron de la universo<br \/>\npovas esti la komenco. La komenco de la nova privata epoko. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u015ci provis gladi la tola\u0135on. Anta\u016d \u0109io \u015di<br \/>\ndevis posttreni la gladtabulon, trovi la gladilon, altreni \u015dar\u011ditan<br \/>\nkorbon da tola\u0135o &#8211; kaj \u0109ion \u015di devis fari el la rulse\u011do. \u015ci<br \/>\nkomencis fari tion, kiam \u015di estis hejme sola. La patrino ektimegis<br \/>\nvidante la laborlacigitan filinon kaj la kolonetojn de la \u0109emizoj,<br \/>\nbluzoj kaj vi\u015dtukoj: &#8220;Knabino, vi povus vundi\u011di!&#8221; <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u015ci anka\u016d provis kuiri &#8211; kaj sukcese.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u015ci konsideris, ke plej ta\u016dge kaj logike estos<br \/>\nali\u011di al koresponda studado. La kontistino a\u016d ekonomo bezonas por<br \/>\nla laboro tablon kaj krajonon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Sed post unu jaro la malbona sanstato forpelis \u015din<br \/>\nen la hospitalon, kaj denove semajnoj kaj monatoj de malcerteco,<br \/>\nhospitala kaj sanatoria flegadoj, disfalo de la tuttagaj ritmo kaj<br \/>\nordo! La studado fini\u011dis. Post la reveno hejmen \u015di ne plu da\u016drigis<br \/>\n, \u0109ar en \u015di maturi\u011dis nova perspektivo: la a\u016dtoritatoj plenumis<br \/>\n\u015dian pretendon kaj alju\u011dis al \u015di la renton &#8211; 400 K\u0109s. &#8220;Mi<br \/>\nhavas propran enspezon!&#8221; \u015di \u011dojkriis. \u011cia memkonfido<br \/>\nelkreskis \u011dis nuboj kaj la deziro esti fine matura kaj memstara<br \/>\nestis la motivo de la ka\u015dita ago &#8211; translo\u011di\u011do en urbon Ho\u0159ice,<br \/>\nkie la &#8220;Instituto de sociala zorgo por handikapuloj&#8221;<br \/>\npromesis salajron en laborejoj, sed \u0109efe eblecon studi! La konatulo<br \/>\nel Kladruby, \u015dercnomata &#8220;\u015cla\u016dfiko&#8221; (\u0160lauf\u00edk), tie jam<br \/>\nestis kaj logis \u015din tien. Al la gepatroj \u015di diris tion, kiam estis<br \/>\n\u0109io aran\u011dita. Milojn da kontra\u016ddiroj \u015di rifuzis. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Post du horoj en Ho\u0159ice dum la vesperman\u011do \u015di<br \/>\nrimarkis brili blondharan knabon, el \u0109iuj aliaj la plej belaspektan<br \/>\nkaj noblan&#8230;. \u0160lauf\u00edk ur\u011de invitis \u015din festi naski\u011dtagon de la<br \/>\nkamarado, kiu estis \u011duste tiu blondulo.\u00a0 &#8220;\u0108i tiu vespera<br \/>\nsoleno estis por \u015di fatala!&#8221; ridetas post la jaroj tiama<br \/>\nkulpulo de ripro\u0109oj pro malfrua reveno &#8220;hejmen&#8221; en la<br \/>\ninstituton.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Jarek<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">La &#8220;kulpulo&#8221; Jarek naski\u011dis en Vr\u0161ovice<br \/>\napud la urbo Opava. La oka el dek infanoj. Ankora\u016d dum buba\u011do li<br \/>\ndecidi\u011dis por profesio de meblisto, \u0109ar li \u015datas lignon, tiun<br \/>\nvarman, e\u0109 malvarman materialon. Li finlernis la metion en la urbo<br \/>\nRous\u00ednov. Poste, militservante, li decidi\u011dis ne reveni jam al seria<br \/>\nlaboro, sed memstare elpensadi, mem efektivigadi. Post la soldatservo<br \/>\nli trovis laboron en praga kooperativo &#8220;Kmen&#8221;, kie estis<br \/>\nfabrikata la\u016dmenda meblaro kaj li ekstudis fakan artlernejon &#8211; la<br \/>\nfakon de la ligna\u0135isto -meblisto; li studis distance. Li anka\u016d<br \/>\ndiligente vizitadis ekzercojn de Sokol &#8211; Vinohrady, \u0109ar li ne povis<br \/>\nperfidi la familian tradicion: lia patro estis gvidekzercanto kaj<br \/>\nposte e\u0109 la estro de Sokol Vr\u0161ovice apud Opava. Al la gimnastiko li<br \/>\nspeciali\u011dis dum la soldatservo, e\u0109 al la &#8220;granda&#8221;<br \/>\ngimnastiko de grandaj \u0109irka\u016dturni\u011doj kaj transkapi\u011daj saltoj.<br \/>\nRekompence li renkonti\u011dis kun famaj \u0109ampionoj P\u0159emek Krbec,<br \/>\n\u0160\u0165astn\u00fd, Pazdera, Mayerhofer.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Duonjaron li karesis jarringojn de la ligno,<br \/>\nstudis kaj gimnastikis en Prago. Nur duonjaron!! <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Foje &#8211; preterpasante la rekon, trapezon kaj areton<br \/>\nda buboj &#8211; ilia kamarado &#8211; ekzercanto ek\u015dercis: &#8220;Prezentu al<br \/>\nili modele du felgojn, ke ili vidu, kiel tion fari precize!&#8221;<br \/>\nKvankam li ne estis sufi\u0109e anta\u016dekzerci\u011dinta, Jarek metis la<br \/>\nmanojn en blankan magnezian pudron, eksaltis sur la rekon. Jam dum la<br \/>\nunua fazo de la gimnastika\u0135o li ekkonis, ke la magnezio ne sufi\u0109e<br \/>\nsekigis la manplatojn &#8211; ke ili glitas, ke tio ne estas la\u016dorde. La<br \/>\nunuan felgon li troigis, kaj dum la suba pozicio jam la forto de la<br \/>\nfingroj kaj la manplatoj malfunkcii\u011dis, la malseka ha\u016dto deglitis,<br \/>\nli defalis kaj flugis, flugis &#8230; trans \u0109iujn matracojn kaj li<br \/>\nalteri\u011dis per la kapo kaj kolo. En la sama momento liaj amba\u016d<br \/>\nkruroj kaj la manoj paralizi\u011dis. Ho &#8211; e\u0109 la manoj! La revo de la<br \/>\nmeblisto nenii\u011dis samtempe kun la boranta doloro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">El la gimnastikejo la ambulanco rapidege<br \/>\ntransveturigis lin en Centran armean hospitalon&#8221; en St\u0159e\u0161ovice,<br \/>\nkiun estris ne\u016dro\u0125irurgisto, fama profesoro Kunc. \u0108i tien oni<br \/>\nalveturigadis pacientojn kun vunditaj, difektitaj spinoj kaj mjeloj<br \/>\nel preska\u016d la tuta \u0108e\u0125io. Jarek, post la operacioj, cerbumadis<br \/>\nku\u015dante jam sur la hospitala lito pri nemoveblaj kruroj kaj manoj,<br \/>\nestante tute kvieta, \u0109ar &#8211; &#8220;Min flegas la plej bonaj fakuloj&#8221;<br \/>\n&#8211; li diris por si mem &#8211; &#8220;Ili resanigos min kaj Dio ne forlasos<br \/>\nmin.&#8221; <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Postoperacia resani\u011do estas kelksemajna, se ne<br \/>\naperos komplika\u0135oj. Li havis feli\u0109on &#8211; ili ne aperis, \u0109ar la<br \/>\nsekcio de ne\u016dro\u0125irurgio en St\u0159e\u0161ovice prezentas eminentan<br \/>\nflegadon. Pro manko de litoj oni translokigis lin en la hospitalon<br \/>\n&#8220;Na Franti\u0161ku&#8221;, kie li estos atendanta liberan liton en<br \/>\nrekapabliga instituto &#8211; kaj jen estis dilemo; \u0109u en Kladruby, kiu<br \/>\nfieras per sia famo, tie resani\u011das anka\u016d eksterlandanoj (\u0109efe<br \/>\nitaloj), a\u016d Chucheln\u00e1 (legu \u0124u\u0125eln\u00e1), kiu situas proksime de<br \/>\nliaj gepatroj kaj gefratoj &#8211; kaj \u0109i tio estis decida. Jarek rifuzis<br \/>\nla deziron de la familianoj, ke ili transprenos parton de lia sufero.<br \/>\n&#8220;Kia sufero! Mi ja ne suferas. Mi estas en la manoj de Dio kaj<br \/>\nen la manoj de fakuloj!&#8221; meditis Jarek.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Dum kelkaj monatoj en Chucheln\u00e1, \u0109iutage sur la<br \/>\nfoteloj kaj matracoj, post la ekzercado li meditis. Iujn procedurojn<br \/>\nli taksis ne tro gravaj, sed en la ekzercejo sur la matracoj li<br \/>\nnenion pardonis al si: la halterojn, transiron el la rulse\u011do teren<br \/>\nkaj reen.\u00a0 Tiel revenadis la perdita forto de la \u015dultroj,<br \/>\nbicepso, tricepso kaj ankoneo. Li penadis atingi la plej grandan<br \/>\nmemsufi\u0109econ. Ofte en la ekzercejo de &#8220;la kuracado per laboro&#8221;<br \/>\nli provadis per paralizitaj manoj fari ion krean.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Vicon da tagoj anticipe li sciis, kion li estos<br \/>\nfaronta. Preska\u016d du jarojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Poste oni liberlasis lin el Chucheln\u00e1, sed reveni<br \/>\nhejmen li rifuzis ne nur pro dek \u015dtupoj anta\u016d la eniro en la domon.<br \/>\nLi treege sopiris decidadi mem pri si. Li akceptis lo\u011dlokon en hejmo<br \/>\nde pensiuloj en Prago &#8211; Kr\u010d, kie li unu jaron koresponde studis. En<br \/>\nla jaro 1965 li eksciis, ke en la urbo Ho\u0159ice v Podkrkono\u0161\u00ed en<br \/>\nestinta &#8220;Hejmo por invalidaj soldatoj de amba\u016d mondmilitoj&#8221;<br \/>\noni promesis al junaj grave handikapitaj homoj laboron en la<br \/>\nlaborejoj kun la ebleco studi! Li skribis tien tuj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>El\u0109e\u0125igis<br \/>\nMiloslav Pokorn\u00fd, al\u011dustigis Lu\u010fka Srbov\u00e1<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Arial;\">Da\u016drigo en la venonta numer<\/span><span style=\"font-family: Arial;\">o<\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 3\/10 majo 2002 &nbsp; &nbsp; Enhavo: Du malgrandaj granduloj &nbsp; &nbsp; Du malgrandaj granduloj &nbsp; Jana &nbsp; &#8220;Knabineto, vi estas kvaza\u016d \u0109arma hundido&#8221;, diris profesoro Petr post la operacio en la ne\u016dro\u0125irurgejo en Hradec Kr\u00e1lov\u00e9. &#8220;Mi estas faronta por vi \u0109ion ajn!&#8221; &#8211; &#8220;Kion vi faros por mi, sinjoro profesoro?&#8221; demandis Jana. &#8220;Vi estas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1337","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1337","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1337"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1337\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6490,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1337\/revisions\/6490"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1337"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1337"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1337"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}