{"id":1336,"date":"2002-03-10T16:33:58","date_gmt":"2002-03-10T14:33:58","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-2-2002\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:44","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:44","slug":"antauen-2-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-2-2002\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 2\/10 marto 2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: large;\"><b>2\/10 marto 2002<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Arial;\">Voja\u011do en \u0108inion<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Voja\u011do<br \/>\nen \u0108inion<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Arial;\">(Da\u016drigita<br \/>\nel la 1-a numero)<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Ekstera anta\u016da<br \/>\nparto havas meze tri grandegajn salonojn. La salono nomita Plej alta<br \/>\nharmonio, atingas altecon de multeta\u011da domo. \u0108i tie staras<br \/>\nimperiestra trono. En la salono okazadis ceremonioj okaze de<br \/>\nsurtronigo a\u016d naski\u011dtago de la imperiestro. Tiam oni unukilometran<br \/>\nvojon de la placo de \u0108iela trankvilo \u011dis la halo de la palaco<br \/>\nornamadis per simboloj de la imperiestra potenco per flagoj ktp.<br \/>\nArmeaj ranguloj kaj aliaj nobeloj surgenui\u011dadis sur la korto en<br \/>\nlongaj vicoj &#8211; la korto havas kapaciton por 90 mil homoj. La majesto<br \/>\nde la ceremonio, la impona arkitekturo, la sono de gongoj kaj aliaj<br \/>\nmuzikinstrumentoj substrekadis solenan ceremonion. Ni vidis tion en<br \/>\nla filmo La lasta\u00a0 \u0109ina imperiestro. Tiu \u0109i palaco estas la<br \/>\nplej granda antikva domaro bone konservita en la mondo. Nun \u011di<br \/>\nservas por multaj turistoj el E\u016dropo kaj Usono kiel muzeo de la<br \/>\nkulturo, la beleco de lignaj konstrua\u0135oj kaj la arto de \u0108inio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Vespere mi renkonti\u011dis kun esperantisto, kun kiu<br \/>\nmi dum duonjaro korespondis. En la hotelon venis ankora\u016d juna<br \/>\n\u0135urnalisto, kiu \u0109eestis la UK en Prago en la jaro 1996. Ili invitis<br \/>\nmin en restoracion por gustumi faman man\u011da\u0135on &#8211; pekinan anason. La<br \/>\nkelnerinoj alportis grandan pleton, sur kiu estis aran\u011ditaj pecoj de<br \/>\nanaso sen ostoj, je unu flanko ornamitaj per flugiloj. Al la anaso<br \/>\noni prezentis diversajn aldona\u0135ojn kaj malgrandajn flanojn. Sur ili<br \/>\nvi metas peceton de la viando, sur \u011din densan sa\u016dcon kaj iun<br \/>\nverda\u0135on. La flanon vi ruligas kaj man\u011das. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Post la man\u011do restis ankora\u016d multe da man\u011da\u0135o.<br \/>\nKaj mi estis tre surprizita, kiam la resto de la man\u011da\u0135o estis<br \/>\npakita en plastaj ujoj kaj vi povas meti \u011din en mansakojn kaj<br \/>\nalporti hejmen. \u011ci estas usona maniero &#8211; \u0109e ni ne kutima. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">En la sudorienta parto de Pekino trovi\u011das \u0108iela<br \/>\naltaro. \u011ci estas la plej granda grupo da konstrua\u0135oj por kulti la<br \/>\n\u0109ielon kaj pre\u011di por ri\u0109a rikolto. Unu el \u011di estas pre\u011dejo de<br \/>\nRi\u0109a rikolto, impona konstrua\u0135o, kiu reprezentas altan teknikon de<br \/>\n\u0109ina mezepoka arkitekturo per ligna strukturo (alteco de 38 m,<br \/>\ndiametro de 30 m). Interne estas 28 lignaj kolonoj por subteni la<br \/>\ntegmenton &#8211; sen iu najlo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Venontan tagon ni vizitis Someran palacon. \u011ci<br \/>\nservis al lasta \u0109ina dinastio Qing (1644 &#8211; 1911). \u011ci estis detruita<br \/>\nde fajro en 1860, en Dua Opia Milito kaj rekonstruita en la jaro 1888<br \/>\nla\u016d la ordono de imperiestra patrino Cixi. La parko okupas 290<br \/>\nhektarojn, \u011diajn tri kvaronojn okupas akvo &#8211; Kunming-lago, \u0109e la<br \/>\npiedo de la Monteto de longviveco. Diversaj konstrua\u0135oj disloki\u011das<br \/>\nsur la montdeklivo kaj \u0109irka\u016d la lago. Pli ol 700 m longa ligna<br \/>\ntegmentita koridoro, ornamita per scenoj el \u0109ina historio,<br \/>\ninterligas la grandnombrajn konstrua\u0135ojn. En la palaco staras anka\u016d<br \/>\nteatro, kie la imperiestrino Cixi longajn horojn rigardis operojn. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">A\u016dtomobilon el la komenco de la 20.jc. meze de<br \/>\nkulisoj starantan ricevis Cixi kiel donaco. Sed praktike \u011di neniam<br \/>\nestis uzita, \u0109ar ne estis eble, ke la \u015doforo sidu anta\u016d la<br \/>\nimperiestrino. Sur genuoj li ne povis \u015dofori, do la a\u016dtomobilo<br \/>\ntrovi\u011dis inter aliaj rekvizitoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">En golfo staras granda belega marmora \u015dipo, sur<br \/>\nkiu oni aran\u011dis festojn. Posttagmeze ni vizitis Templon de Harmonio<br \/>\nkaj paco. \u011ci estas bone konservita kaj ri\u0109a de budaismaj skulpta\u0135oj<br \/>\nkaj relikvioj. En la \u0109efa salono okazas ceremonioj, \u011dis nun vivas<br \/>\n\u0109i tie lamaismaj mona\u0125oj. Statuo de la Budao Maitr\u00e9ja estas<br \/>\nskulptita el santala ligno kaj mezuras 26 m. Super la tero \u011di<br \/>\nelstaras 18 m. Ni vidis mona\u0125ojn sidantajn \u0109irka\u016d la statuo,<br \/>\npre\u011dantaj per la\u016dta unisona tono; de tempo al tempo ili \u015dan\u011dis la<br \/>\nritmon. \u0108iuj estis vestitaj en ru\u011daj kovrotukoj. \u0108irka\u016de levi\u011dis<br \/>\nforta bonodoro de oferitaj odoraj stangetoj. La homoj alvenas, sur<br \/>\ngenuoj mallonge pre\u011das kaj bruligas faskon da stangetoj, poste oni<br \/>\nenmetas ilin en la ujon, destinitan al tiu celo. La impreso estis tre<br \/>\nforta, la atmosfero spiras per trankvilo. Ni deziris resti pli longe.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Pluan tagon ni veturis 70 km el Pekino al Granda<br \/>\nmuro \u0109e Badaling en 1000 m de supermara alteco. \u011ci estas unusola<br \/>\nhoma konstrua\u0135o videbla per okuloj el la kosmo. \u011ci mezuras 6000 km<br \/>\nkaj apartenas al la plej famaj mirakloj de la mondo. Oni komencis<br \/>\nkonstrui \u011din en la 7. jc. anta\u016d Kristo, poste sekvis pluaj unuopaj<br \/>\ndinastioj. 300 000 soldatoj kaj kamparanoj devis \u0109i tie labori kaj<br \/>\nmultaj e\u0109 tie mortis. \u011cis nun konservi\u011dis popola kanto, kiu<br \/>\nrakontas pri virino Meng Jiangnu, kiu ser\u0109is sian edzon la\u016d la muro<br \/>\nkaj kiam \u015di konstatis, ke li mortis, ploris tiel, ke la muro<br \/>\npeceti\u011dis kaj aperigis lian relikvon. Oni rakontas, ke la muro en<br \/>\ntiu \u0109i parto jam neniam estis riparebla. Je \u015dia memoro proksime<br \/>\nestis konstruita templo. La muro estis rekonstruita dum la regado de<br \/>\nla dinastio Ming &#8211; la 14-a &#8211; 17-a jc. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">.La muro servis kiel defendo kontra\u016d sova\u011daj<br \/>\nmigraj triboj de la nordo. En Badaling \u011di estas alta 8,5 m kaj lar\u011da<br \/>\n5,7 m. 10 homoj a\u016d 5 \u0109evaloj povas iri unu apud la alia. Dueta\u011daj<br \/>\ngardturoj staras \u0109iam post 100 m. Agrable ni ripozis en iliaj<br \/>\nombroj, \u0109ar la tago de nia ekskurso estis tre varma. Kiam la<br \/>\ngardantoj vidis malamikojn, ili signalis per fumo dum la tago kaj per<br \/>\nfajro dum la nokto. La fumo el brulanta lupa feka\u0135o povis levi\u011di<br \/>\nalten sen disigo kaj estis klare videbla de malproksimo. Estis<br \/>\nmalfacile konstrui Grandan muron sur altaj montoj kaj en dezerto. \u0108e<br \/>\nBadaling oni povas vidi \u015dtonojn, kiuj estas longaj e\u0109 tri metrojn<br \/>\nkaj pezas pli ol mil kilogramojn. Malgra\u016d tio, ke tie estas nur<br \/>\nparte \u015dtuparo, la supreniro ne estas tute facila. Por vizitantoj<br \/>\nestas tie tri lokoj tute rekonstruitaj. En Mutianyu anstata\u016d<br \/>\nsupergrimpi vi povas uzi telferon. \u0108inaj entreprenistoj proponis en<br \/>\nBadaling bele ornamitajn kamelojn por plifaciligi supreniron.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Alproksimi\u011dis la ekskursotago al la dua plej<br \/>\ngrava memora\u0135o &#8211; terakota armeo en<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Xi&#8217;an . Ni tien<br \/>\nflugis, \u0109ar la distanco estis 1000 km. Xi&#8217;an estas historia urbo. \u011ci<br \/>\nservis kiel \u0109efurbo de la 12-a jc. anta\u016d Kristo. Dum dinastio Tang<br \/>\n(618 &#8211; 908) \u011di havis 1000 lo\u011dantojn kaj estis la plej granda urbo<br \/>\nen Azio. \u011ci estis elirpunkto de Silka vojo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Xi&#8217;an havas multajn memora\u0135ojn, ekzemple Grandan<br \/>\npagodon de Sova\u011da ansero, kiu estas 64 m alta el la jaro 652. \u011ci<br \/>\nhavas 7 eta\u011dojn kaj estas konstruita el ligno kaj brikoj. \u011ci restas<br \/>\nsendifekta pli ol 1300 j. kaj e\u0109 la tertremo je 8\u00b0 de Ri\u0125terskalo<br \/>\ndum la dinastio Ming ne detruis \u011din. En la pagodo estis metitaj<br \/>\nbudaaj tekstoj tradukitaj en \u0109inan lingvon. La urbo havas bone<br \/>\nkonservitan fortika\u0135on 14 km lon-gan kun 4 pordegoj. Bon\u015dance ni<br \/>\npovis \u0109eesti provon por prezentado en venonta tago &#8211; ceremonio de<br \/>\nmalfermo de la pordego. Belaj knabinoj estis vestitaj en historiaj<br \/>\nkostumoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Sed la plej fama memorinda\u0135o estas terakota<br \/>\n(argila) armeo de imperiestro Qin Shihuanga. Li unuigis \u0108inujon,<br \/>\nenkondukis unuecan mezuradon, skribon kaj komencis gigantajn<br \/>\nprojektojn kiel Granda muro kaj sistemo de irigaciaj kanaloj.<br \/>\nMalkovro de terakotaj soldatoj okazis hazarde en la jaro 1974, kiam<br \/>\nla kamparanoj ser\u0109is akvon. La dua kaj la tria parto estis<br \/>\nmalkovrita en la jaro 1976. Entute \u011dis nun \u0109i tie staras 6000<br \/>\nsoldatoj kaj 600 \u0109evaloj. La elfosa\u0135oj ankora\u016d ne fini\u011dis.<br \/>\nUnuopaj trupoj estas precize vicigitaj. Ili havas verajn armilojn,<br \/>\nkiuj dokumentas manieron de batalo. Impona armeo dokumentas<br \/>\ngrandiozan potencon de la imperiestro. \u011ci dokumentas anka\u016d altan<br \/>\nnivelon de tiamaj te\u0125nologioj. La materialo, el kiu estis faritaj<br \/>\npartoj de armiloj, ne estas foruzita, e\u0109 ne koroditaj, kaj la<br \/>\nklingoj estis konservitaj (sendifektaj). La armeo devenas el la jaro<br \/>\n221 anta\u016d Kristo kaj gardas tombon de la imperiestro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">\u0108iu soldato havas individuan viza\u011don faritan la\u016d<br \/>\nveraj homoj kaj la kapoj estis surfiksitaj sur unuopajn korpojn.<br \/>\nParto de la armeo staras sub grandaj tegmentoj kaj la vizitantoj<br \/>\npovas \u0109irka\u016diri kaj de supre admiri la armeon. La atmosfero de la<br \/>\nloko estas tiel sugesta, ke vi havas impreson de viva armeo, kiu<br \/>\n\u011duste senmove rigidi\u011dis. En la jaro 1987 estis la loko enlistigita<br \/>\nen Mondan kulturan hereda\u0135on. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Pluan tagon ni revenis Pekinon kaj la sekvan tagon<br \/>\nni adia\u016dis \u0108inion kaj flugis hejmen plenaj de neforgeseblaj<br \/>\nimpresoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><i>Stanislava Kn\u00edchalov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 2\/10 marto 2002 &nbsp; &nbsp; &nbsp; Enhavo: Voja\u011do en \u0108inion &nbsp; Voja\u011do en \u0108inion &nbsp; (Da\u016drigita el la 1-a numero) &nbsp; Ekstera anta\u016da parto havas meze tri grandegajn salonojn. La salono nomita Plej alta harmonio, atingas altecon de multeta\u011da domo. \u0108i tie staras imperiestra trono. En la salono okazadis ceremonioj okaze de surtronigo a\u016d [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1336","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1336","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1336"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1336\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6491,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1336\/revisions\/6491"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1336"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1336"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1336"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}