16.35 16.35

ANTAŬEN 1/11 JANUARO 2003

 

ANTAŬEN
1/11
JANUARO 2003

 

 

 

Enhavo:      Komenio
– anĝelo de la paco

 

 

 

 

Komenio – anĝelo
de la paco

 

Jaroslav Mráz

 

(daŭrigo)

 

Grandan intereson vekis la
lernolibro de la latina lingvo
Pordo de
lingvoj malfermita
(ĉeĥe Brána
jazyků otevřená
, latine Ianua
linguarum reserata
). Tiu ĉi libro
estas unusola, kiun Komenio presigis ĉeĥlingve. Ĝi estis tradukita
en dek ses lingvojn. Ĝi servis do kiel lernolibro de koncernaj
lingvoj. Krom Biblio ne ekzistis tiam pli disvastiĝinta libro. Ĝi
estis uzata kiel lernolibro ĝis la 19
a
jarcento.

 

En la jaro 1631 eklumis fajrero de
espero por la ĉeĥaj ekziluloj. Tiam la luterana saksa
princo-elektisto venkis la armeon de Ferdinando la II
a
(al ties imperio tiam apartenis ankaŭ Bohemio, Moravio kaj Silezio).
La ekziluloj el Leŝno preparis sin por reveni, sed la aŭstria
armeestro Albreĥt de Valdŝtejn (germane Wallenstein) elpelis
saksojn el Bohemio. La malespero de la Ĉeĥaj fratoj kulminis en la
jaro 1632, kiam mortis Frederiko la Palatinata, verŝajne inside
venenita.

 

Komenio estis preparanta
grandiozan projekton en kelkaj partoj. Laŭ lia imago ĝi devis esti
sumo de la tuta scienco aranĝita kiel harmonia tutaĵo. Sed tiun ĉi
laboron interrompis la invito en Anglion. La invito venis de la angla
parlamento,kiu deziris de Komenio reformi la lernejan sistemon.
Komenio alveturis en Londonon en septembro 1641. Sed la angla
politika sceno estis malkvieta. En la jaro 1642 komenciĝis la
revolucio, kiu daŭris dudek jarojn. En tia ĉi situacio Komenio
kreis nur la verkon
Vojo de lumo
(latine
Via lucis),
enhavanta la vizion, kiel reformi la socion. (Ĝi aperis nur en la
jaro 1668 en Amsterdamo.)

 

En tiu tempo li ricevis inviton en
Francion por reformi francan lernejan sistemon. La invitinto estis la
plej potenca viro de Francio – kardinalo Richelieu. Interese estas,
ke la potenca reprezentanto de la katolika eklezio invitis
reprezentanton de protestanta eklezio. La invito enhavis ankaŭ
grandanimajn promesojn. Verŝajne li povis helpi la politikajn
klopodojn de Komenio, t.e. helpi renovigi la ĉeĥan ŝtaton. Sed
Richelieu baldaŭ mortis, en la jaro 1642.

 

Post naŭmonata restado en Anglio
Komenio forvojaĝis en Hagon. En Lejdeno li akceptis ĝojigan
sciigon: lia
Pordo de lingvoj
estas tradukata en orientajn lingvojn – en la araban, la turkan, la
persan kaj la mongolan, sed la lasta estas verŝajne la hinda –
Hindujon tiam regis mongola dinastio – Mogoloj, pli ĝuste
Manguloj. En Nederlando li renkontiĝis kun Kartezio (René
Descartes). Ilia diskurso estis fruktodona, kvankam iliaj starpunktoj
ne alproksimiĝis unu al la alia. Temis pri la rilato de teologio kaj
filozofio – Kartezio rifuzis la interligiĝon inter ili. Tamen
Komenio en siaj pansofiaj verkoj uzis kelkajn opiniojn de Kartezio.

 

En aŭgusto li forvojaĝis en
Svedion. En Svedio li renkontiĝis kun la deksesjara reĝino Kristina
kaj kun la kanceliero Oxenstierna. Li ekloĝis en Elbląg en
Pollando, kiu tiam apartenis al Svedio. El Leŝno venis lia familio.
Li komencis labori pri
Ĝenerala
konsulto pri la rebonigo de homaj aferoj

(latine
De rerum humanarum emendatione
consultatio catholica
). En Elbląg li
verkis lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Tiam li ankaŭ verkis
ampleksan libron
La plej nova metodo de
lingvoj
(latine Methodus
linguarum novissima
). La komisiono,
destinita por esplori valoron de la verko, aprezis ĝin kiel elstaran
pedagogian verkon.

 

Antaŭ la fino de la tridekjara
milito Komenio turnis sin al la kanceliero Oxenstierna por rememorigi
al li lian promeson defendi la revenon al la situacio en la jaro
1618, ke estu renovigita la ĉeĥa ŝtato. En la jaro 1647 Komenio
estis elektita episkopo de Frata Unuiĝo, eklezio de Ĉeĥaj fratoj.
Leŝno estis la centro de la Unuiĝo, tial Komenio revenis tien kun
sia familio. Tuj post la reveno mortis lia edzino.

 

En la jaro 1648 la militantaj
ŝtatoj interkonsentis t.n. vestfalian pacon. La rajtoj de la ĉeĥaj
landoj tute ne estis menciitaj en la pacaj dokumentoj. Post tio
Komenio malsaniĝis. Resaniĝinte li triafoje edziĝis. Lia edzino
estis filino de ĉeĥa paroĥestro, kiu trovis rifuĝejon en
Nederlando. Ŝia nomo estis Jana Gajusová. La sentojn de trompiĝo
pro la malfavora evoluo Komenio esprimis en la verko
Testamanto
de la mortanta patrino Frata Unuiĝo

(ĉeĥe
Kšaft umírající matky
Jednoty bratrské
). Sed li esprimas tie
la esperon pri la plenumiĝo de klopodoj por restarigo de la ĉeĥa
ŝtato. Tiu ĉi lia sopiro plenumiĝis nur post tri jarcentoj, en la
jaro 1918.

 

La ekziluloj, trompitaj de svedoj,
turnis sin al nordorienta Eŭropo. Komenio akceptis la inviton de la
princo Sigmundo Rákoczi por la konsultoj pri la lernejaj aferoj. Li
restis en Sárospatak kvar jarojn. Li tie fariĝis direktoro de
lernejo. El la verkoj tie kreitaj la plej fama estas
Mondo
en bildoj
(latine Orbis
pictus
). Tiu ĉi unika lernolibro estis
eldonita en la jaro 1658 en Nurenbergo. Ĝi estis tradukita en ĉiujn
eŭropajn lingvojn, ankaŭ en la persan kaj la japanan. En Moskvo ĝi
estis eldonita dufoje ankoraŭ en la 18
a
jarcento. En Ruslando ĝi estis uzata kiel lernolibro ankoraŭ en la
19
a
jarcento. Komenio reverkis la lernolibron je scenejaj dialogoj kun la
titolo
Lernejo sur scenejo
(latine
Schola ludus).

 

Li sentis sin tie sola kaj tial en
la jaro 1654 li revenis en Leŝno
n.
Li volis tie travivi la maljunaĝon, sed en la jaro 1656 svedoj
atakis Pollandon. La nova sveda reĝo invitis lin en sian kampan
tendaron, sed Komenio ne volis forlasi la urbon. Li kredis la paciĝon
de ambaŭ armeoj. Sed la svedaj trupoj atakis Leŝno
n
kaj bruldetruis ĝin. Komenio kun la familio devis fuĝi, sed lia
tuta havaĵo estis detruita, inkluzive preskaŭ pretan
Trezoron
de la ĉeĥa lingvo
.

 

Komenio obeis la inviton en
Nederlandon de Laŭrenco de Geer. Post la alveno en Nederlandon la
urba konsilantaro de Amsterdamo donacis du milionojn da guldenoj al
la ĉeĥaj ekziluloj. Tio estis lia tria restado en Amsterdamo. Li
venis kun la tuta familio. Li rifuzis ja la honoran profesorecon, sed
akceptis la grandaniman proponon eldoni tie
La
tutan pedagogian verkaron
(latine Opera
didactica omnia
) kaj la subtenon de tiu
ĉi grandioza projekto. Tiel estiĝis la fundamenta verko de la
moderna pedagogia scienco.

 

En Amsterdamo li skribis dek
verkojn – el ili la plej grava estas
Unu
estas necesa
(latine Unum
necessarium
). „Trovu la feliĉon en
vi mem,“ konsilas li al la legantoj. En la lastaj jaroj li suferis
pro kelkaj gravaj malsanoj, sed li ne ĉesis zorgi pri la eldonado de
siaj verkoj.

 

Komenio forpasis la 15an
de novembro 1670. Li estis entombigita en la valona preĝejo en
Naarden. En la jaro 1933 la nederlanda registaro dediĉis ĝin al
Ĉeĥoslovakio. La ĉeĥoslovaka registaro konstruigis tie la
monumenton de Komenio. Li travivis tie la lastajn dek kvar jarojn de
sia vivo. Ni, la anoj de la ĉeĥa nacio, estas dankemaj al
Nederlando kaj precipe al la urbo Amsterdamo, ke ĝi proponis al
Komenio la lastan rifuĝejon, al la homo, kiu por tuta sia vivo
perdis sian patrion kaj tamen dediĉis tutan sian vivon al la tuta
homaro.

 

Por du jarcentoj la ideoj kaj la
planoj de Komenio estis forgesitaj. Estis eldonataj nur
Mondo
en bildoj
kaj Pordo
de lingvoj
, sed pri la aŭtoro mem
nenio estis konate. La ceteraj verkoj estis elmergiĝantaj el la
profundo de la tempo nur en la duono de la 19
a
jarcento.

 

Granda parto de la vivo de Komenio pasis dum la
tridekjara milito, en la tempo tre malfavora por realigo de la
humanismaj ideoj, kiujn Komenio ĉiam propagandis. Lia vivo estis
suferplena, sed li estis vera, evangelia kristano. Tial neniam
forlasis lin optimismo. Li vidis, kiajn damaĝojn alportis la milito,
ne nur materialajn, sed ankaŭ moralajn. Lia religio ne estis dogmo,
sed religio konforma al la vivo kaj al la praktiko. Por li, same kiel
por Frata Unuiĝo, la religio estas rimedo por bonmorigo kaj nobligo
de la homa naturo kaj por justa ordigo de la mondo.

 

Komenio postulas ĝeneralan
klerigon por riĉuloj kaj malriĉuloj, por nobelaj kaj simplaj homoj,
por urbanoj kaj vilaĝanoj, por viroj kaj virinoj. La neceson de ilia
klerigo li pritraktas en
Granda
didaktiko
jene: „Kial la virina sekso
de la arto kaj saĝeco forigata devus esti? Ĉar ili egale homaj
estaĵoj estas, egale por kompreno de saĝeco talentohavaj estas …
oni uzas ilin por arto medicina kaj por helpado al homoj. Kial ni
toleras al ili nur la alfabeton kaj poste kial ni devus ilin de la
libroj forpeladi?“

 

Eĉ en la malfacilegaj tempoj
Komenio konsideras la postulojn de klereco aktualaj por la tuta
socio, ne nur por la propra nacio. Nur memkonscia, spirite libera
popolo scipovas rompi la katenojn de la ekonomia kaj sociala jugo, ke
ĝi kapablas forigi ĉiujn privilegiojn kaj senjustecon kaj krei
novan socian ordon, kiu baziĝas en la justeco, la rajto kaj la vero.
La lernejo estas baza ŝtono de la homa klereco. La infanoj naskiĝas
ne por si mem, sed por Dio kaj la proksimuloj. Per sia laboro ili
devas esti utilaj al la tutaĵo.

 

La celo de la edukado estas unuigi la
homaron. Tial li turnas sin al ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj, li atendas
reagon kaj serĉas helpon. La rimedo por atingi tiun ĉi celon estas
universalaj libroj, universalaj lernejoj kaj universala lingvo.

 

Nin, la esperantistojn, certe
interesos la ideoj de Komenio pri la universala lingvo. Kvankam li
tre aprezis la konon de la latina lingvo kaj akcentis la studadon de
la patrolingvo, tamen li konsideras tre grava krei novan universalan
lingvon, kiu faciligus la interkompreniĝon kaj reciprokan
alproksimiĝon de la nacioj.

 

Por ni certe estas interese, ke la
principoj de la universala lingvo de Komenio estas identaj kun tiuj,
en kiuj baziĝas Esperanto. Ilin esprimas Komenio en la verko
Panglotio
(latine
Panglottia),
t.e. „universala lingvo“; li montras la vojon al forigo de lingva
ĥaoso.

 

 

El
la sesa ĉapitro:

 

1e
Eĉ se oni sukcesos kiel eble plej multe faciligi la plurlingvan
studadon, per tio oni ne helpos al la homa gento. Ĉar eĉ se la
lernado de lingvoj funkcius plej glate, tamen la okupiĝo nur per
lingvoj estos perdo de tempo (apartenanta al aferoj).

 

4e
Sed kiu estos la lingvo, kiun ni bontrovos inda por rekomendi ĝin al
ĉiuj nacioj de la mondo? … Kaj ne estos facile decidi la disputon,
ĉar ĉiu el tiuj lingvoj rekomendas sin per iu avantaĝo. La hebrea
lingvo apelacios al la antikveco. La greka fieros pro la riĉeco, la
latina pro la precizeco, … la itala fanfaronos pro la facileco, la
franca pro la ĉarmo, la hispana pro la majesteco, la germana pro la
seriozeco, la araba kaj la slava pro la amplekso kaj la aliaj pro io
alia. Kaj la ĵaluzemo facile kondukos en ĥaoson la tutan konsulton,
tial ke ĝi ne kapablos progresi.

 

 (Finigo en la venonta
numero)

 

 

16.00 16.00

ANTAŬEN 5/10 Oktobro 2002

 

ANTAŬEN
5/10 Oktobro 2002

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi
ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed
hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira
halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro
kaj sopir’. . .
Celperda halto kaj celstreĉa ir’.

 

Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi
flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por
senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj
poste vei pro l’malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’.
. .
Semado vana kaj senfrukta rev’.

 

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo,
bono, vero, am’. . .
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur
estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni
nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin.
Fatalo: klara vido,
blinda mir’. . .
Infera sobro, migro en delir’.

 

Julio Baghy, el „La vagabondo kantas“

 

 Miaj traduklaboroj

 

La
redakcio instigas la membrojn de AEH-IKEH  skribi ion pri siaj
traduklaboroj. Jen pri la tradukoj de J. Drahotová:

 

Mia unua traduko estis ĉeĥigo de la libro „Tra la
mondo per biciklo kaj Esperanto“ de Lucien Peraire el Esperanto. En
1999 tajpis ĝin mi mem, sed ĝi estis fuŝe enkomputiligita de
spertulino. Ĝi estis eldonita libroforme helpe de subteno de
distrikta ofico kaj kun helpo de handikapitaj neesperantistoj. Fine
ĝi estis sukcese plene disvendita propraklopode. Tiam mi
entuziasmiĝis por traduki originajn E-verkojn kaj tiel pruvi, ke oni
povas ĉerpi el la trezoro de E-literaturo, ke Esperanto havas veran
kulturon, ke ĝi ne estas nura kodo, sed male, ke ĝi estas riĉa kaj
prezentas ŝancojn al naciaj lingvoj, ne nur al tiuj, kiujn oni nomas
„mondaj“.

 

Sed ve! En mia tirkesto kuŝas kaj
dormas pliaj verkoj, kiuj trovas nek eldoniston, nek subtenon. Ili
trafas nur nekomprenon kaj skrupulojn. Ili  estas skribitaj jam
komputile per sistemo Word kaj pli zorgeme prilaboritaj.

 

Ili vivis sur la tero – ok
jaroj da migrado ĉirkaǔ nia planedo“ de Maryvonne kaj Bruno
Robineau. Libro plenplena de aventuroj, lerniga kaj interesa, por nia
movado efika, por samtempa socio tre utila, aktuala…

 

Kredu min, sinjorino!“ de
Cezaro Rossetti. Historio pri la vivo de li mem, kiel li vivtenis sin
per negoco en Britio. Multaj elementoj kongruas kun nia samtempa
merkato en nia respubliko. La verko estas amuza, tamen kun profunda
homa sento kaj vero.

 

Verda koro“ de Julio Baghy:
La sortoj de la homoj dum la unua mondmilito en malproksima Siberio,
en medio multnacia, kie Esperanto havas ĉefan rolon. La libron mi
alte taksas, ĉar ĝi povas servi kiel legolibro por komencantoj, ĉar
ĝi enhavas partojn de Esperanta teksto kaj klare kaj imprese
priskribas la kvalitojn de nia lingvo. Sendube la heroo Nadai,
hungara instruisto, estas la sama persono, kiu mem priskribis
proprajn travivaĵojn en la libro „Modernaj Robinsonoj“ kaj pli
poste en la libro „Maskerado ĉirkaǔ la morto“.

 

Kromozomoj“ de Lorjak:
streĉa, eĉ gaja historio pri heredeco de krimeco, preskaǔ
nekredebla, sed tamen ebla.

 

Certe inter tiaj amuzaj libretoj
estas tiu ĉi verko juvelo. – „Fabeloj de ĉiuj mondaj anguloj“.
Al tiu laboro instigis min Eva Techniková kaj Marjorie Boulton. Mi
aldonas pliajn. Fabeloj jam longtempe naĝas en interreto, sed libra
formo estus konvena.

 

Paĉjo, kio estas rasismo?“de
marokano Tahar ben Jelloun, tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le
Puil en Esperanton. Patro respondas al sia filineto ŝiajn demandojn
pri aktuala problemo, kiu ekzistas ankaǔ ĉe ni .

 

Esplorvojaĝo“ –
lasta kaj nefinita verko de Jules Verne, tradukita de Istvan Ertl al
Esperanto. Ĝi enhavas nur kvin ĉapitrojn, temas vere nur pri
prepara laboro –pri la historio de konkero de ekvatora Afriko.
Estas prezentitaj la ĉefaj herooj: du francaj parlamentanoj, du
spertaj vojaĝantoj kaj delegito de monda Esperanta asocio. La
traduko estis tre malfacila.  La verko donis al mi multe da
informoj pri la historio de Esperanto. La titolo estis eldonita ankaǔ
en Italujo kun teksto franca, Esperanta kaj itala dum la pasinta
jaro. Pluraj verkoj allogas min por traduki. 

 

Mia lasta traduko estas „Maskerado
ĉirkaǔ la morto – nazimondo en Hungarujo“ de Tivadar Soros. Ĝi
estas nura, kiu iomete kaptis atenton de eldonistoj. Sed… ni vidos.
Oni ne rajtas gajigi sin pri tago antaǔ vespero.
Jindřiška
Drahotová

 

Lingvokolekto

 

 

      Mi
interesiĝas pri lingvoj de la mondo, malgraŭ ke (aŭ ĝuste tial,
ke) krom la ĉeĥa mi estas kapabla interkompreniĝi nur per unu
lingvo kaj nur kelkajn aliajn mi iom komprenas. Sed ĉar tiu unusola
fremda lingvo, kiun mi regas, estas lingvo internacia, nome
Esperanto, mi atingis helpe de ĝi skribkontaktojn kun pli ol okdek
landoj, el kiuj multaj estas plurlingvaj ĝis multlingvaj, kvankam
aliflanke en multaj landoj oni parolas la saman lingvon. Inter
lingvojn, kiuj estas oficialaj en pluraj landoj, apartenas precipe la
angla, hispana kaj araba, sed ankaŭ multaj aliaj mondlingvoj kaj eĉ
malpli konataj lingvoj, inkluzive de ekzemple la svahila, la
polinezia ktp.

 

      Kontaktoj
kun multaj landoj venigis en mian kapon ideon pri lingvokolekto. Mi
ja havas libron „Определитель языков мира
по письменностям“, t.e. „Ŝlosilo de lingvoj
de la mondo laŭ literaturaĵoj“, en kiu ĉe ĉiu el 183 lingvoj
estas citita mallonga teksto, sed ĝi estas ĉe ĉiu lingvo alia
(temas pri fragmentoj el libroj, elektitaj evidente tute hazarde). Mi
volis havi en ĉiu lingvo la saman tekston aŭ almenaŭ vortojn. Kiam
mi pripensis, kiuj vortoj povus esti en kiel eble plej multaj lingvoj
plej facile akireblaj, mi venis al konkludo, ke tio estas nomoj de
tagoj kaj monatoj, kiuj estas en ĉiuj kalendaroj. Multaj lingvoj ja
uzas monatnomojn transprenitajn el latino, sed multaj havas krom ili
ankaŭ proprajn nomojn. Ekzemple la soraba havas krom la nomoj
januar, februar ktp. ankaŭ tiajn belajn nomojn kiel ekzemple
róžovnik, smažnik, pražnik ktp., en la slovena januar – lednik =
snežnik, februar – svečan, marec – brezen, april – traven, maj –
cvetnik, junij – rožnik, julij – pšeničnik, avgust – mlatnik,
september – jesenik, oktober – vinotok = kozoprsk, november –
listopad, december – prosinec, sed ankaŭ la germana havas ekzemple
Eismond, Lenzmond, Ostermond, Erntemond, Herbstmond, Weinmond ktp.

 

      Danke al
helpo de esperantistoj el multaj landoj mi akiris nomojn de tagoj kaj
monatoj el multaj lingvoj kaj dialektoj. Mia kolekto nun enhavas 91
lingvojn kaj dialektojn kaj senĉese pliampleksiĝas. Vi eble miras,
ke mi ne kalkulas aparte lingvojn kaj dialektojn. La kaŭzo estas
simpla: Plurkaze eĉ lingvistoj ne samopinias, ĉu temas pri lingvo
aŭ dialekto. Tipa ekzemplo estas supra soraba kaj malsupra soraba.
Pri la kaŝuba oni en ĉiuj ĉeĥaj fontoj asertas, ke ĝi estas
dialekto de la pola, sed polo, kiu mem estas kvarone kaŝubo, skribis
al mi, ke nun jam lingvistoj koncedas, ke la kaŝuba estas memstara
lingvo. La luksemburga ja estas dialekto de la germana, tamen ĝi
estas kune kun la franca kaj literatura germana lingvoj oficiala
lingvo de Luksemburgio.

 

      En mia
kolekto troviĝas, krom lingvoj aziaj kaj afrikaj, preskaŭ ĉiuj
eŭropaj lingvoj kaj iuj dialektoj, kvar elmortintaj lingvoj (latina,
anglosaksa, kornvala kaj manksa) kaj ses lingvoj internaciaj
(Esperanto, Ido, Interlingue (Occidental), Interlingua, Volapük kaj
Glosa).

 

Lubomír Středa, Úpice

 

 

Miliono da vizitoj!

 

Kun granda ĝojo mi informas, ke la
15-an de majo niaj paĝoj
www.esperanto.pl
estis vizititaj jam milionan fojon. Tio estas impona rekordo. Tiun
rekordon ni atingis dum pli ol 13 monatoj. Centmilan viziton ni havis
en julio pasintjare, kaj kvincentmilan en decembro 2001. Ni
kontrolis, ke vizitoj estis el diversaj partoj de la mondo. Krom la
diversaj ekzotikaj kaj foraj landoj estis eĉ registrita vizito el
Paska Insulo!

 

      Mi
aldonas, ke krom tiuj paĝoj ni havas informriĉan (pole kaj
esperante) duan lokon
www.esperanto.w.pl

 

Krome antaŭ kelkaj semajnoj juna
komencanta lernanto preparis interesajn informojn pollingve sur siaj
paĝoj
www.esperanto.zanet.pl

 

Mi rememorigas, ke estas kelkaj polaj
urboj, kiuj havas siajn paĝojn ankaŭ en Esperanta versio:

 

www.malbork.pl
pri la urbo Malbork (plej granda brika teŭtona kastelo
en Eŭropo

 

www.um.bialystok.pl
pri la naskiĝurbo de Zamenhof

 

www.um.gliwice.pl
pri Supra-Silezia urbo kun riĉa historio

 

www.przemet.pl
 pri la urbo kaj komunumo Przemet
(okcidenta Pollando)

 

www.um.totun.pl/esperante
  pri la urbo de Nikolao Koperniko.

 

      Mi petas
viziti tiujn paĝojn kaj enskribi en gastlibrojn por konvinki la
urbgvidantojn, kiuj ofte administras tiujn paĝojn, ke Esperanto
estas funkcianta lingvo,  servanta ne nur kiel hobio.

 

Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola
Esperanto-Asocio,    staman@ka.onet.p

 

 

16.59 16.59

ANTAŬEN 4/10 junio 2002

 

ANTAŬEN
4/10 junio 2002

 

 

Enhavo:
Du malgandaj granduloj
Lirikaj poemoj

 

 

Du malgrandaj granduloj

 

 

(daŭrigo el la pasinta numero)

 

Jarek restis en Hořice unu jaron, suferante, ĉar
promesitaj kondiĉoj ne estis plenumitaj; en unu ĉambro loĝis tri,
do privateco nenia, la studado estis fakte malebla, lia intenco
labori per handikapitaj manoj estigis miregon. Ĉar li bezonis
prepariĝi al grava atesto, li petis la ĉefkuraciston Bauer pri sia
akcepto por ripeta trimonata resaniga restado. La ĉefkuracisto
jesis. Forveturante li promesis al Jana: „Se mi ion estos
trovinta, mi revenos por vi!“

 

Jarek ĉefe montris en la „sekcio de la
kuracado per laboro“, kion li scipovas, kion li regas, kie li
sukcesis … Estis varmega somero 1966 – la lernado, preparoj por
ekzameno ne estis facilaj, korpe li trejnis en la ekzercejo. Ĉio ĉi
estas atendado de la feliĉo, kiu trafas nur la preparintulon. Dum la
adiaŭo kaj dankoj post la restado la estrino de la ekzercejo menciis
okaze de interparolado: „Kiu estos faronta por mi projektojn?“
Jarek diris: „Do, lasu min ĉi tie!“ Vorto sekvis vorton
kaj ili tri interkonsentis, tial Jarek akiris la lokon de „la
belartisto de la sekcio en resanigejo pere de la laboro“. Kaj li
ricevis loĝejon! Ĝi estis iama tenejo malseka, sed ĝi prezentas
privatecon! Kaj ne nur por li. Tuj li skribis al Jana kun fiero de la
venkinto kaj kun la deziro: baldaŭ kunvivi!

 

Jana estis preparita antaŭ Kristnasko, kiun ili
festis jam kune. Ilia geedziĝfesto okazis en februaro, en preĝejo,
kien alvenis ĉirkaŭ 50 gastoj. Post unu jaro ili ricevis loĝejon
de la labordonanto: la ĉambron, kuirejon kaj apartamenton. La vivon
kun signo de romantiko ili konsideris tute serioze kaj reale, kvankam
multaj homoj dubis, dirante: „Du rulseĝuloj kaj la geedziĝo?
Malprudento! Ĉu ili estos regontaj mastrumadon? Tute ne! Oni disiĝas
eĉ se oni estas ambaŭ sanaj. Dum unu jaro ili disiĝos! Vi
ekvidos!!“ Ĉiuj eraris, ĉar la nova „artlaboranto de la
sekcio de resaniĝo pere de la laboro“ devis streĉi forton por
sorbi multon da novaĵoj: literaturajn, sanitarajn, belartajn,
psikologiajn; li devis regi teorion kaj praktikon, ekkoni, kiamaniere
diverse okupadi handikapitojn, eĉ la lernantinojn „de la
sanitara lernejo“ el Ostrava. La postuloj amasiĝis, li
improvizis, sed li devis pruvi, ke li ĉion ĉi estos reganta mem.
Tiam li konstruis unuan protetikan helpilon: spiralan tenilon de la
instrumentoj sur la manoj kun handikapitaj fingroj por kapabli tajpi.
Ĝi pruviĝis! Eminente!

 

Jana baldaŭ ekkonis, ke ŝi, edziniĝinta, sentis
sin pli libera ol antaŭ la edziniĝo, ke la libervole akceptitaj
katenoj ne estas ŝarĝo. Hejme ŝi bone mastrumadis, bone ŝi
kuiris, de sur la rulseĝo ŝi purigas la plankon. La tutan ordigon
ŝi ellernis jam hejme. Same lavi, gladi tolaĵon ŝi scias kaj ĉion
ĉi ŝi faras por sia ĝojo kaj por „aliuloj.“

 

„Se la rulseĝulino decidas naski infanon,
ĉefe necesas konsiliĝi kun la kuracistoj. Estas tre belege, trovi
en la animo kuraĝon, sed vi devas esti de komenco sub faka kontrolo“
– skribis al ili la kuracisto, ĉe kiu ili serĉis helpon. Tiam estis
jam esplorita ilia sanstato. La specialistoj ne vidis obstaklon por
fondado de familio. Kelkaj estis eĉ entuziasmaj kaj la direktoro de
la instituto promesis: „Ni estos kreintaj al vi bonajn
vivkondiĉojn. Vi ja estos la unuaj!“

 

Kiam Jana anoncis al la virinkuracisto sian
gravedon, li – surprizita – tuj veturigis ŝin en ginekologiejon en
la urbon Opava, kie ŝi pli poste devis aŭskulti diversopiniajn
konsiderojn. Aŭdiĝis eĉ la vorto ĉesigo de gravedeco. Fine la
fakuloj interkonsiliĝis, ke ili ne povas rifuzi la rajton de la
rulseĝulino naski infanon. Oni rekomendis al ŝi resti, tuj ekkuŝi
sur la hospitalan liton! Ĉi tion ŝi rifuzis, ankaŭ la kuŝadon en
la hospitalo en la urbo Olomouc kaj senĉese ŝi petis: „Hejmen,
hejmen!“ Tien, kie pro entuziasmo distriĝinta Jarek menciis pri
kvin infanoj. Sed naskiĝis nur unusola blonduleto Marek, kiu ekkriis
unue en la akuŝejo en Ostrava -Záhřeb. Tie Jana estis konatino de
la tuta personaro, kiam ŝi estis veturanta al regulaj kontroloj. Ili
ankaŭ ĝojatendis la okazaĵon! „Tio estas la unua „finportita“
sana infano de rulseĝulino – eble la unua en la respubliko“,
estis aŭdebla. Kaj tiel estis! Ĉiuj membroj, ĉiuj fingretoj, ritme
pulsanta koreto!

 

Jarek trovis sur la geometria ligna tabulo
alfiksitan papereton: „Naskiĝis filo Marek, la patrino kaj la
infano estas sanaj.“ Jarek kun la helpo de amikoj atingis
finpretigi la lulilon, ol ili tri estis daŭre kune.

 

La avineton – alrapidintan helpi dum zorgo pri la
infano – ili resendis al la aveto, ĉar ili volis zorgi mem –
memstare! Kaj Jarek pruvadis al lacega Jana, ke li estas eĉ
talentita patro! Ĉiam post la manĝo li prenadis la filon al si kaj
sukcesis eĉ ŝanĝi vindojn al sia bebo! La tukpintojn de la vindoj
li premligadis per dentoj. Kaj Marek bonege kunlaboris, li ne
piedbatis, ne ploris. Sed male la dua filo Honzík, kiu naskiĝis
post du jaroj – ankaŭ sen sanproblemoj – estis iom alispeca: kvazaŭ
li antaŭsentis kaj eĉ trouzis, ke la gepatroj estas spertaj!

 

Sed antaŭ ol ili festis la duan bapton, okazis
gravaj aferoj, kiuj influis ilian vivon! Rimarkeble! Pro personaj
malakordiĝoj la direktoro de la instituto en Chuchelná subite
ekkonis, ke jam ne estas bezonata laboro de la artlaboranto. Temis ne
nur pri la laboro, sed ankaŭ pri la loĝejo. La hejmo por du
rulseĝuloj, kun la bebeto! Jarek cerbumadis pri la afero: „De
la komenco mi taksis mian handikapecon kvazaŭ la Dian decidon kaj
ankaŭ mi serĉis helpon de la kuracistoj. Tial mian agadon por la
homoj ĉirkaŭ mi mi konsideras natureca.“ Jana simile aldonis:
„Ĉiu homo devus havi en sia animo dum ĉiuj cirkonstancoj
kapablecon trovadi senĉese iun celon, iun elirpunkton.“ Pro tio
la maldungo ne kapablis damaĝi ilin.

 

En proksima urboparto de Ostrava en Hrabyně estis
finkonstruita komplekso da konstruaĵoj por handikapuloj; resaniga
instituto kun ducent litoj, sekcio de sociala zorgo, cento da
loĝejoj, laborejoj. Kaj ĉefe okazo de salajroj. Ĉi tien ili
transloĝiĝis, ĉar la „sekcio de resaniĝo pere de manoj“
postulis la artlaboriston!

 

Pasis jaroj…

 

Marek – la knabo deksepjaraĝa, estonta ĝardenisto
kaj Honzík – dekkvinjaraĝa studento de maŝin-industria lernejo ili
severe defendas siajn opiniojn, ĉar de komence de iliaj bubetaĝoj
ili estis kondukataj al memstareco. Nun apenaŭ ili rememoras, kiel
ilin la patro lernigis iliajn unuajn paŝojn apud la rulseĝo: per
unu mano li gvidis veturilon kaj per la alia tenis lin – kaj ni iru,
iru. Multaj homoj opiniis, ke la buboj ne estos komplezaj paŝadi,
vidante la aron de rulseĝuloj en sia ĉirkaŭaĵo. Sed la buboj
malkonfirmis la teorion de la skeptikuloj, asertataj, ke la buboj
estos malagrablaj, se la gepatroj diferenciĝas de la aliuloj. Nenia
eskapo de la realeco okazis! Ja, ili havas la nesteton ĉe la
gepatroj!

 

Hrabyně – de iuj homoj laŭdata instituto por
grave handikapitoj kaj male iuj opinias ĝin getto kun troa amaso da
invalidoj inter la sanuloj. „Kial getto? Ĉi tiu instituto estas
necesa por tiuj, kiuj bezonas tuttagan zorgon. La instituto estas
timiga nur por tiuj, kiuj ĝin ne bezonas“, cerbumis Jana. Por
la familio estas Hrabyně alloga pro la laboro kaj konvena loĝado.
El la artlaboristo fariĝis iom post iom laboristo-modelisto en
„Asocio de handikapuloj nomita META“. Kiajn taskojn li
devas plenumi? Li devas pretigi prototipojn por vunditoj, pretigi
tenilojn de la manĝilaro. La aĵurita juto akiris en konkurso la
unuan lokon (kunlaboris Jana)  en bulgara urbo Plovdiv, la duan
lokon en grafika konkurso. La plej eminenta laboro por entrepreno
Zverimex estis la prilumita mozaiko el polistiren-granuloj. Liaj
grafikaĵoj sukcesis ĉe la komisiono de kooperativo DÍLO. Eminenta
estis  la 4-a premio de la proponoj de la infanludiloj por
handikapuloj. Li pretigis eĉ helpilon por la knabineto kun amputita
maneto. Ĉi tiu aŭtoro elsendas al la mondo mesaĝon pri la
nevenkebleco de la homo, kiu pri io ajn penadas.

 

Mastruminte la hejmon, ĉiuj virinoj – eĉ la
handikapulinoj – sentas mankon de kontaktoj kun la aliaj homoj. Tial
Jana eklaboris en „META“ en kontrolejo. Ŝi kontrolis la
kondensilojn – sed ho ve! estiĝis problemoj kun spirado pro
ĉeestado  de maligna gaso! Tial ŝi transiris labori en
poŝtoficejon. Ĉar Jana frekventis ankaŭ la kurson „por
organizado kaj gvidado de entreprenoj“, du jarojn ŝi laboris en
tiu ĉi sfero. En la jaro 1988 ŝi estis dungita en „la invalida
kooperativo“ en Hrabyně, kiel la estrino de la kultura komisio.
Pli poste ŝi ricevis proponon fariĝi „honoria funkciulino –
estro de la loĝejkomitato“. Ŝi iom hezitis, sed ŝiaj knaboj
konvinkis ŝin: „Panjo, vi tion ja kapablos.“ Kio estas pli
edifa ol la konfido de la infanoj?

 

Estas tagmezo. Ete ektintis la kulerego de la
telero. Jana plej frue enverŝis al la edzo, poste al la pli maljuna
Marek, poste ricevis pli juna Honzík kaj pli poste (laŭ pratempa
kutimo de ĉiuj hejmmastrinoj kaj patrinoj) ŝi plenigis sian
teleron. Tagmanĝis la tuta familio.

 

Eksonas la sonorileto, kiu anoncas vizitantojn.
Eble iu aŭ bezonas ion, aŭ deziras nur babili. Pri tio la familio
alkutimiĝis. Ĉar ĉi tie la homoj vivas por la homoj!

 

Elĉeĥigis
Miloslav Pokorný, alĝustigis Luďka Srbová

 

 

Lirikaj poemoj

 

(la fino de la 13-a kaj la komenco de la 14-a jarcentoj)

 

El la tempo de la kulminanta feŭdismo konserviĝis
du poezi-komponaĵoj idee signifoplenaj kaj laŭforme altnivelaj:
Ostrova kanto (la dua duono de la 13-a jc.), devenanta el la Ostrov-a
monaĥejo sude de Prago, pri la enkarniĝo de Kristo kaj pri la
elaĉeto de la homaro kaj recitativa Preĝo de Kunhuta (ĉirkaŭ la
jaro 1300). Kunhuta estis filino de la reĝo Přemysl Otakar la II-a
(reĝo fera kaj ora), ŝi fariĝis abatino de la monaĥinejo de
Sankta Georgo en Prago. Ĝia temo estas dogma problemo pri la
trasformiĝo de hostio je la korpo de Kristo; ĝis tiu tempo tiu ĉi
problemo estis traktata nur latinlingve.

 

Meditan karakteron kiel la du menciitaj
poezi-komponaĵoj havas ankaŭ Disputo de animo kun korpo. Helpe de
la formo, en kiu „kun sia animo disputas korpo“, estas
solvata la problemo de la respondeco pri la pekoj, faritaj de homo
dum lia vivo kaj pro kiuj estas juĝata la animo. En tiu ĉi verko
montriĝas la klopodo de la aŭtoro prezenti la temon vivece: la
korpo respondas al kormalĝoja animeto tre orgojle kaj memfide. „Vi
vidas ja, ke en mi estas forto, belo kun racio, kun ĉiu reputacio,
sen apatio… havas mi azilojn, saĝajn konsilojn, multnombrajn
ŝirmilojn“ kaj tial „al neniu mi submetiĝas“.

 

En la unua duono de la 14-a jc. estiĝis du
kantoj, kiuj eĉ penetris en la popolajn tavolojn. De la 1408-a jaro
la sinodo permesis ilin kanti en preĝejoj. Temas pri „Dio
ĉiopova resurektis“ kaj „Jesu-Kristo, bona pastro“.
El la sama tempo devenas du valoraj popolaj amkantoj: „Kie mi
iradis“ (Kudy sem já chodila) kaj „Estis mi en ĝardeneto“
(Byla sem ti v sádku).

 

Jaroslav
Mráz

 

16.59 16.59

ANTAŬEN 3/10 majo 2002

 

ANTAŬEN
3/10 majo 2002

 

 

Enhavo:
Du malgrandaj granduloj

 

 

Du malgrandaj granduloj

 

Jana

 

„Knabineto, vi estas kvazaŭ ĉarma hundido“,
diris profesoro Petr post la operacio en la neŭroĥirurgejo en
Hradec Králové. „Mi estas faronta por vi ĉion ajn!“ –
„Kion vi faros por mi, sinjoro profesoro?“ demandis Jana.
„Vi estas ja preskaŭ flegistino, do vi scias ĉion.“
„Katastrofo!! Mi scias tute nenion. Nur mi scias, ke mia dorso
doloras, ke mi sentas min malbone kaj ke mi ne kapablas moviĝi!“
„Aŭskultu! Mi ne scias, ĉu vi jam hodiaŭ kapablas akcepti
veron. Sed je via rekta demando, same sincera mia respondo: se dum la
duonjaro revenos sentiveco en la paralizan parton de via korpo, vi
nepre estos vivanta sur la rulseĝo, sed vi estos vivanta sur tiu
rulseĝo kiel la sana rulseĝulino!“

 

Ĉu ŝi komprenis ĉion, kion la profesoro tiam
diris, kion li intencis duonesprimi? Apenaŭ! Eĉ duona flegistino
neantaŭsentis, kiajn ŝanĝojn alportos en ŝian vivon la difekto de
la mjelo, kiun oni povas nek alkudri, nek kunglui, kiel ĝi ŝanĝas
funkcion de la korpo kaj la organoj de la paraliziĝintaj dorsaj,
brustaj kaj ventraj muskoloj?

 

Jam ne nur ridegema etulino – junulino, ankoraŭ
ne matura virino, sed belega deksesjarulino, kiun logis la
veturpromeno sur motorciklo. Oni skribis la jaron 1960, ŝi ĝuste
kapablis fini danckurson.

 

Kaj la estonto malantaŭ la pordego de la kliniko
…??

 

La sentiveco en ŝian paralizitan suban parton de
la korpo revenis. Do ŝi fariĝis – laŭ profesoro Petr – sana
rulseĝulino. Tiam ŝi komencis la rehabilitadon en Kladruby. Ŝi
ekzerciĝis fortostreĉe. Al la ordonitaj horoj de individuaj
diversaj ekzercoj ŝi aldonis ankoraŭ plurajn. Ŝi ekzerciĝis
intense, ĉar ĉiuj certigis ŝin, ke dependas de ŝia penado, ĉu ŝi
leviĝos el la rulseĝo kaj ekpaŝos antaŭen. Ŝi ankaŭ atente
observadis la aliajn ĉirkaŭ si, tiujn, kiuj jam repaciĝis kun la
sorto. Ŝi ekkomprenis, ke ĉiutagaj vanaj agadoj kaj ekzercadoj
signifas nenion alian, ol iom post iom alkutimiĝi al la tuta
kompreno kaj al nuda vero. La same handikapitaj unuopuloj post iom da
tempo forveturadis hejmen kvazaŭ finkuracitaj, kun nemoveblaj
kruroj, sur rulseĝo.

 

Tamen ŝi estis ŝokita, kiam post duonjaro
demandis ŝin sociala laborantino, kien ŝi estos iranta post sia
liberlaso, ĉu hejmen aŭ ĉu en ian instituton? Ĉu ŝi estas ankaŭ
sen bonŝanco? Kaj kion ŝi estos faranta hejme? Al la loĝejo de
gepatroj estas du etaĝoj de ŝtupoj! Per kio ŝi plenumos la tempon
morgaŭ, post monato, dum venontaj jaroj? Ĉu atendas ŝin nur la
lito en ia kadukulejo? Kian esperon ŝi atendus de la vivo, ŝi
deksepjaraĝulino – rulseĝulino? Eĉ se la sana rulseĝulino – laŭ
sinjoro profesoro. Tiaj pensoj flugis tra ŝia kapo.

 

Ŝi demandis la doktoron kaj postulis de li verajn
vortojn pri sia propra estonto. Li estis juna, sen spertoj, tial li
hezitadis kaj atentigis ŝin pri firma volo kaj kuracado. Sed ŝi
kolerege eksplodis: „Do, sakre, kiu diros al mi la veron? Vi
ĉiuj estas malbravuloj!“ Reago de la juna kuracisto estis
respondanta al la situacio kaj lia aĝo: „Konsideru, ĉu vi
sidas jam unu jaron sur la rulseĝo? Ĉu vi pensas, ke la radoj de la
veturilo rektiĝos laŭ la kruroj?“

 

Modela terapio per malvarma duŝo. Ŝi ploris
duontagon. Vespere, ne estante ankoraŭ konscia, iomete ŝi perceptis
el radioaparato simfonion de Bethoven „La fatala“! Tiam,
mirinde, ĝi efikis kvietige. Kiel malvarmeta kompreso sur varmega
frunto.

 

Hejme oni suprenportis ŝin en la loĝejon ankaŭ
kun la rulseĝo. Kaj la mondo fermiĝis por ŝi. Kvankam la
familianoj plenumis ĉiujn ŝiajn dezirojn eĉ antaŭ tio ol ŝi
diris pri ili kaj alvenadis gastoj, geamikoj, samklasaninoj, ŝi
sentis la perdon de komunikeblaj interesoj. Ŝi sentis, ke la mondo
por ŝi perdis grandecon, kolorojn, aromon, certecon.

 

Post kelkaj monatoj ne logis ŝin eĉ la plej
famaj romanoj, radio estiĝis por ŝi neaŭdebla, kantoj mensogis pri
beleco de la mondo. La geamikoj el la instituto ofte skribis kaj
anoncis, ke ili ankaŭ estas seniluziigitaj. Iuj rememoris, aliaj
revis pri tio, kio povus okazi, sed aliaj ankaŭ pri tio, ke ili
interesiĝas komenci denove.

 

Jana foje surprizis la pli junan fraton, kiu
ludeme veturadis sur la rulseĝo ĉirkaŭ la tablo. Tiam en ŝi
estiĝis la ekkono, ke ŝi povas travivi kiel feliĉon, ke li la
rulseĝon ne bezonas. Ne vidi sin, kiel la centron de la universo
povas esti la komenco. La komenco de la nova privata epoko.

 

Ŝi provis gladi la tolaĵon. Antaŭ ĉio ŝi
devis posttreni la gladtabulon, trovi la gladilon, altreni ŝarĝitan
korbon da tolaĵo – kaj ĉion ŝi devis fari el la rulseĝo. Ŝi
komencis fari tion, kiam ŝi estis hejme sola. La patrino ektimegis
vidante la laborlacigitan filinon kaj la kolonetojn de la ĉemizoj,
bluzoj kaj viŝtukoj: „Knabino, vi povus vundiĝi!“

 

Ŝi ankaŭ provis kuiri – kaj sukcese.

 

Ŝi konsideris, ke plej taŭge kaj logike estos
aliĝi al koresponda studado. La kontistino aŭ ekonomo bezonas por
la laboro tablon kaj krajonon.

 

Sed post unu jaro la malbona sanstato forpelis ŝin
en la hospitalon, kaj denove semajnoj kaj monatoj de malcerteco,
hospitala kaj sanatoria flegadoj, disfalo de la tuttagaj ritmo kaj
ordo! La studado finiĝis. Post la reveno hejmen ŝi ne plu daŭrigis
, ĉar en ŝi maturiĝis nova perspektivo: la aŭtoritatoj plenumis
ŝian pretendon kaj aljuĝis al ŝi la renton – 400 Kĉs. „Mi
havas propran enspezon!“ ŝi ĝojkriis. Ĝia memkonfido
elkreskis ĝis nuboj kaj la deziro esti fine matura kaj memstara
estis la motivo de la kaŝita ago – transloĝiĝo en urbon Hořice,
kie la „Instituto de sociala zorgo por handikapuloj“
promesis salajron en laborejoj, sed ĉefe eblecon studi! La konatulo
el Kladruby, ŝercnomata „Ŝlaŭfiko“ (Šlaufík), tie jam
estis kaj logis ŝin tien. Al la gepatroj ŝi diris tion, kiam estis
ĉio aranĝita. Milojn da kontraŭdiroj ŝi rifuzis.

 

Post du horoj en Hořice dum la vespermanĝo ŝi
rimarkis brili blondharan knabon, el ĉiuj aliaj la plej belaspektan
kaj noblan…. Šlaufík urĝe invitis ŝin festi naskiĝtagon de la
kamarado, kiu estis ĝuste tiu blondulo.  „Ĉi tiu vespera
soleno estis por ŝi fatala!“ ridetas post la jaroj tiama
kulpulo de riproĉoj pro malfrua reveno „hejmen“ en la
instituton.

 

 

Jarek

 

La „kulpulo“ Jarek naskiĝis en Vršovice
apud la urbo Opava. La oka el dek infanoj. Ankoraŭ dum bubaĝo li
decidiĝis por profesio de meblisto, ĉar li ŝatas lignon, tiun
varman, eĉ malvarman materialon. Li finlernis la metion en la urbo
Rousínov. Poste, militservante, li decidiĝis ne reveni jam al seria
laboro, sed memstare elpensadi, mem efektivigadi. Post la soldatservo
li trovis laboron en praga kooperativo „Kmen“, kie estis
fabrikata laŭmenda meblaro kaj li ekstudis fakan artlernejon – la
fakon de la lignaĵisto -meblisto; li studis distance. Li ankaŭ
diligente vizitadis ekzercojn de Sokol – Vinohrady, ĉar li ne povis
perfidi la familian tradicion: lia patro estis gvidekzercanto kaj
poste eĉ la estro de Sokol Vršovice apud Opava. Al la gimnastiko li
specialiĝis dum la soldatservo, eĉ al la „granda“
gimnastiko de grandaj ĉirkaŭturniĝoj kaj transkapiĝaj saltoj.
Rekompence li renkontiĝis kun famaj ĉampionoj Přemek Krbec,
Šťastný, Pazdera, Mayerhofer.

 

Duonjaron li karesis jarringojn de la ligno,
studis kaj gimnastikis en Prago. Nur duonjaron!!

 

Foje – preterpasante la rekon, trapezon kaj areton
da buboj – ilia kamarado – ekzercanto ekŝercis: „Prezentu al
ili modele du felgojn, ke ili vidu, kiel tion fari precize!“
Kvankam li ne estis sufiĉe antaŭekzerciĝinta, Jarek metis la
manojn en blankan magnezian pudron, eksaltis sur la rekon. Jam dum la
unua fazo de la gimnastikaĵo li ekkonis, ke la magnezio ne sufiĉe
sekigis la manplatojn – ke ili glitas, ke tio ne estas laŭorde. La
unuan felgon li troigis, kaj dum la suba pozicio jam la forto de la
fingroj kaj la manplatoj malfunkciiĝis, la malseka haŭto deglitis,
li defalis kaj flugis, flugis … trans ĉiujn matracojn kaj li
alteriĝis per la kapo kaj kolo. En la sama momento liaj ambaŭ
kruroj kaj la manoj paraliziĝis. Ho – eĉ la manoj! La revo de la
meblisto neniiĝis samtempe kun la boranta doloro.

 

El la gimnastikejo la ambulanco rapidege
transveturigis lin en Centran armean hospitalon“ en Střešovice,
kiun estris neŭroĥirurgisto, fama profesoro Kunc. Ĉi tien oni
alveturigadis pacientojn kun vunditaj, difektitaj spinoj kaj mjeloj
el preskaŭ la tuta Ĉeĥio. Jarek, post la operacioj, cerbumadis
kuŝante jam sur la hospitala lito pri nemoveblaj kruroj kaj manoj,
estante tute kvieta, ĉar – „Min flegas la plej bonaj fakuloj“
– li diris por si mem – „Ili resanigos min kaj Dio ne forlasos
min.“

 

Postoperacia resaniĝo estas kelksemajna, se ne
aperos komplikaĵoj. Li havis feliĉon – ili ne aperis, ĉar la
sekcio de neŭroĥirurgio en Střešovice prezentas eminentan
flegadon. Pro manko de litoj oni translokigis lin en la hospitalon
„Na Františku“, kie li estos atendanta liberan liton en
rekapabliga instituto – kaj jen estis dilemo; ĉu en Kladruby, kiu
fieras per sia famo, tie resaniĝas ankaŭ eksterlandanoj (ĉefe
italoj), aŭ Chuchelná (legu Ĥuĥelná), kiu situas proksime de
liaj gepatroj kaj gefratoj – kaj ĉi tio estis decida. Jarek rifuzis
la deziron de la familianoj, ke ili transprenos parton de lia sufero.
„Kia sufero! Mi ja ne suferas. Mi estas en la manoj de Dio kaj
en la manoj de fakuloj!“ meditis Jarek.

 

Dum kelkaj monatoj en Chuchelná, ĉiutage sur la
foteloj kaj matracoj, post la ekzercado li meditis. Iujn procedurojn
li taksis ne tro gravaj, sed en la ekzercejo sur la matracoj li
nenion pardonis al si: la halterojn, transiron el la rulseĝo teren
kaj reen.  Tiel revenadis la perdita forto de la ŝultroj,
bicepso, tricepso kaj ankoneo. Li penadis atingi la plej grandan
memsufiĉecon. Ofte en la ekzercejo de „la kuracado per laboro“
li provadis per paralizitaj manoj fari ion krean.

 

Vicon da tagoj anticipe li sciis, kion li estos
faronta. Preskaŭ du jarojn.

 

Poste oni liberlasis lin el Chuchelná, sed reveni
hejmen li rifuzis ne nur pro dek ŝtupoj antaŭ la eniro en la domon.
Li treege sopiris decidadi mem pri si. Li akceptis loĝlokon en hejmo
de pensiuloj en Prago – Krč, kie li unu jaron koresponde studis. En
la jaro 1965 li eksciis, ke en la urbo Hořice v Podkrkonoší en
estinta „Hejmo por invalidaj soldatoj de ambaŭ mondmilitoj“
oni promesis al junaj grave handikapitaj homoj laboron en la
laborejoj kun la ebleco studi! Li skribis tien tuj.

 

Elĉeĥigis
Miloslav Pokorný, alĝustigis Luďka Srbová

 

Daŭrigo en la venonta numero

 

16.58 16.58

ANTAŬEN 2/10 marto 2002

 

ANTAŬEN
2/10 marto 2002

 

 

 

Enhavo:
Vojaĝo en Ĉinion

 

Vojaĝo
en Ĉinion

 

(Daŭrigita
el la 1-a numero)

 

Ekstera antaŭa
parto havas meze tri grandegajn salonojn. La salono nomita Plej alta
harmonio, atingas altecon de multetaĝa domo. Ĉi tie staras
imperiestra trono. En la salono okazadis ceremonioj okaze de
surtronigo aŭ naskiĝtago de la imperiestro. Tiam oni unukilometran
vojon de la placo de Ĉiela trankvilo ĝis la halo de la palaco
ornamadis per simboloj de la imperiestra potenco per flagoj ktp.
Armeaj ranguloj kaj aliaj nobeloj surgenuiĝadis sur la korto en
longaj vicoj – la korto havas kapaciton por 90 mil homoj. La majesto
de la ceremonio, la impona arkitekturo, la sono de gongoj kaj aliaj
muzikinstrumentoj substrekadis solenan ceremonion. Ni vidis tion en
la filmo La lasta  ĉina imperiestro. Tiu ĉi palaco estas la
plej granda antikva domaro bone konservita en la mondo. Nun ĝi
servas por multaj turistoj el Eŭropo kaj Usono kiel muzeo de la
kulturo, la beleco de lignaj konstruaĵoj kaj la arto de Ĉinio.

 

Vespere mi renkontiĝis kun esperantisto, kun kiu
mi dum duonjaro korespondis. En la hotelon venis ankoraŭ juna
ĵurnalisto, kiu ĉeestis la UK en Prago en la jaro 1996. Ili invitis
min en restoracion por gustumi faman manĝaĵon – pekinan anason. La
kelnerinoj alportis grandan pleton, sur kiu estis aranĝitaj pecoj de
anaso sen ostoj, je unu flanko ornamitaj per flugiloj. Al la anaso
oni prezentis diversajn aldonaĵojn kaj malgrandajn flanojn. Sur ili
vi metas peceton de la viando, sur ĝin densan saŭcon kaj iun
verdaĵon. La flanon vi ruligas kaj manĝas.

 

 

Post la manĝo restis ankoraŭ multe da manĝaĵo.
Kaj mi estis tre surprizita, kiam la resto de la manĝaĵo estis
pakita en plastaj ujoj kaj vi povas meti ĝin en mansakojn kaj
alporti hejmen. Ĝi estas usona maniero – ĉe ni ne kutima.

 

En la sudorienta parto de Pekino troviĝas Ĉiela
altaro. Ĝi estas la plej granda grupo da konstruaĵoj por kulti la
ĉielon kaj preĝi por riĉa rikolto. Unu el ĝi estas preĝejo de
Riĉa rikolto, impona konstruaĵo, kiu reprezentas altan teknikon de
ĉina mezepoka arkitekturo per ligna strukturo (alteco de 38 m,
diametro de 30 m). Interne estas 28 lignaj kolonoj por subteni la
tegmenton – sen iu najlo.

 

Venontan tagon ni vizitis Someran palacon. Ĝi
servis al lasta ĉina dinastio Qing (1644 – 1911). Ĝi estis detruita
de fajro en 1860, en Dua Opia Milito kaj rekonstruita en la jaro 1888
laŭ la ordono de imperiestra patrino Cixi. La parko okupas 290
hektarojn, ĝiajn tri kvaronojn okupas akvo – Kunming-lago, ĉe la
piedo de la Monteto de longviveco. Diversaj konstruaĵoj dislokiĝas
sur la montdeklivo kaj ĉirkaŭ la lago. Pli ol 700 m longa ligna
tegmentita koridoro, ornamita per scenoj el ĉina historio,
interligas la grandnombrajn konstruaĵojn. En la palaco staras ankaŭ
teatro, kie la imperiestrino Cixi longajn horojn rigardis operojn.

 

Aŭtomobilon el la komenco de la 20.jc. meze de
kulisoj starantan ricevis Cixi kiel donaco. Sed praktike ĝi neniam
estis uzita, ĉar ne estis eble, ke la ŝoforo sidu antaŭ la
imperiestrino. Sur genuoj li ne povis ŝofori, do la aŭtomobilo
troviĝis inter aliaj rekvizitoj.

 

En golfo staras granda belega marmora ŝipo, sur
kiu oni aranĝis festojn. Posttagmeze ni vizitis Templon de Harmonio
kaj paco. Ĝi estas bone konservita kaj riĉa de budaismaj skulptaĵoj
kaj relikvioj. En la ĉefa salono okazas ceremonioj, ĝis nun vivas
ĉi tie lamaismaj monaĥoj. Statuo de la Budao Maitréja estas
skulptita el santala ligno kaj mezuras 26 m. Super la tero ĝi
elstaras 18 m. Ni vidis monaĥojn sidantajn ĉirkaŭ la statuo,
preĝantaj per laŭta unisona tono; de tempo al tempo ili ŝanĝis la
ritmon. Ĉiuj estis vestitaj en ruĝaj kovrotukoj. Ĉirkaŭe leviĝis
forta bonodoro de oferitaj odoraj stangetoj. La homoj alvenas, sur
genuoj mallonge preĝas kaj bruligas faskon da stangetoj, poste oni
enmetas ilin en la ujon, destinitan al tiu celo. La impreso estis tre
forta, la atmosfero spiras per trankvilo. Ni deziris resti pli longe.

 

Pluan tagon ni veturis 70 km el Pekino al Granda
muro ĉe Badaling en 1000 m de supermara alteco. Ĝi estas unusola
homa konstruaĵo videbla per okuloj el la kosmo. Ĝi mezuras 6000 km
kaj apartenas al la plej famaj mirakloj de la mondo. Oni komencis
konstrui ĝin en la 7. jc. antaŭ Kristo, poste sekvis pluaj unuopaj
dinastioj. 300 000 soldatoj kaj kamparanoj devis ĉi tie labori kaj
multaj eĉ tie mortis. Ĝis nun konserviĝis popola kanto, kiu
rakontas pri virino Meng Jiangnu, kiu serĉis sian edzon laŭ la muro
kaj kiam ŝi konstatis, ke li mortis, ploris tiel, ke la muro
pecetiĝis kaj aperigis lian relikvon. Oni rakontas, ke la muro en
tiu ĉi parto jam neniam estis riparebla. Je ŝia memoro proksime
estis konstruita templo. La muro estis rekonstruita dum la regado de
la dinastio Ming – la 14-a – 17-a jc.

 

.La muro servis kiel defendo kontraŭ sovaĝaj
migraj triboj de la nordo. En Badaling ĝi estas alta 8,5 m kaj larĝa
5,7 m. 10 homoj aŭ 5 ĉevaloj povas iri unu apud la alia. Duetaĝaj
gardturoj staras ĉiam post 100 m. Agrable ni ripozis en iliaj
ombroj, ĉar la tago de nia ekskurso estis tre varma. Kiam la
gardantoj vidis malamikojn, ili signalis per fumo dum la tago kaj per
fajro dum la nokto. La fumo el brulanta lupa fekaĵo povis leviĝi
alten sen disigo kaj estis klare videbla de malproksimo. Estis
malfacile konstrui Grandan muron sur altaj montoj kaj en dezerto. Ĉe
Badaling oni povas vidi ŝtonojn, kiuj estas longaj eĉ tri metrojn
kaj pezas pli ol mil kilogramojn. Malgraŭ tio, ke tie estas nur
parte ŝtuparo, la supreniro ne estas tute facila. Por vizitantoj
estas tie tri lokoj tute rekonstruitaj. En Mutianyu anstataŭ
supergrimpi vi povas uzi telferon. Ĉinaj entreprenistoj proponis en
Badaling bele ornamitajn kamelojn por plifaciligi supreniron.

 

Alproksimiĝis la ekskursotago al la dua plej
grava memoraĵo – terakota armeo en

 

Xi’an . Ni tien
flugis, ĉar la distanco estis 1000 km. Xi’an estas historia urbo. Ĝi
servis kiel ĉefurbo de la 12-a jc. antaŭ Kristo. Dum dinastio Tang
(618 – 908) ĝi havis 1000 loĝantojn kaj estis la plej granda urbo
en Azio. Ĝi estis elirpunkto de Silka vojo.

 

Xi’an havas multajn memoraĵojn, ekzemple Grandan
pagodon de Sovaĝa ansero, kiu estas 64 m alta el la jaro 652. Ĝi
havas 7 etaĝojn kaj estas konstruita el ligno kaj brikoj. Ĝi restas
sendifekta pli ol 1300 j. kaj eĉ la tertremo je 8° de Riĥterskalo
dum la dinastio Ming ne detruis ĝin. En la pagodo estis metitaj
budaaj tekstoj tradukitaj en ĉinan lingvon. La urbo havas bone
konservitan fortikaĵon 14 km lon-gan kun 4 pordegoj. Bonŝance ni
povis ĉeesti provon por prezentado en venonta tago – ceremonio de
malfermo de la pordego. Belaj knabinoj estis vestitaj en historiaj
kostumoj.

 

Sed la plej fama memorindaĵo estas terakota
(argila) armeo de imperiestro Qin Shihuanga. Li unuigis Ĉinujon,
enkondukis unuecan mezuradon, skribon kaj komencis gigantajn
projektojn kiel Granda muro kaj sistemo de irigaciaj kanaloj.
Malkovro de terakotaj soldatoj okazis hazarde en la jaro 1974, kiam
la kamparanoj serĉis akvon. La dua kaj la tria parto estis
malkovrita en la jaro 1976. Entute ĝis nun ĉi tie staras 6000
soldatoj kaj 600 ĉevaloj. La elfosaĵoj ankoraŭ ne finiĝis.
Unuopaj trupoj estas precize vicigitaj. Ili havas verajn armilojn,
kiuj dokumentas manieron de batalo. Impona armeo dokumentas
grandiozan potencon de la imperiestro. Ĝi dokumentas ankaŭ altan
nivelon de tiamaj teĥnologioj. La materialo, el kiu estis faritaj
partoj de armiloj, ne estas foruzita, eĉ ne koroditaj, kaj la
klingoj estis konservitaj (sendifektaj). La armeo devenas el la jaro
221 antaŭ Kristo kaj gardas tombon de la imperiestro.

 

Ĉiu soldato havas individuan vizaĝon faritan laŭ
veraj homoj kaj la kapoj estis surfiksitaj sur unuopajn korpojn.
Parto de la armeo staras sub grandaj tegmentoj kaj la vizitantoj
povas ĉirkaŭiri kaj de supre admiri la armeon. La atmosfero de la
loko estas tiel sugesta, ke vi havas impreson de viva armeo, kiu
ĝuste senmove rigidiĝis. En la jaro 1987 estis la loko enlistigita
en Mondan kulturan heredaĵon.

 

Pluan tagon ni revenis Pekinon kaj la sekvan tagon
ni adiaŭis Ĉinion kaj flugis hejmen plenaj de neforgeseblaj
impresoj.

 

Stanislava
Kníchalová