19.19 19.19

ANTAŬEN 5/12 OKTOBRO 2004

 

ANTAŬEN 5/12
OKTOBRO 2004

 

 

Enhavo:
Ne ĉ
io
brilanta estas diamanto (
1)
Lasta
urso en gigantmontara regiono
Mia instrulaboro en Irano

 

 

Ne ĉio brilanta
estas diamanto (1)

 

Per reklamo oni
elspezas multe da mono por briligi ion ajn, nur pro pli granda
profito. Multaj homoj dedi
ĉas
ĉiujn siajn kapablojn por plifortigi ruzecon, kiu helpos tiri la
monon el poŝoj de civitanoj kaj ne hontas uzi kion ajn. Sed tre
modestaj estas informoj veraj kaj uzeblaj, eĉ indiko al tuta
netaŭgeco, nebono, eĉ danĝero de iu varo, tiajn fidindajn
informojn oni trovas tute hazarde kaj malofte. Reklamo brilas, kvazaŭ
ĝi havus demokratan rajton trompi nin, mensogeti kaj maljuste
profiti.   

 

Brilo
de reklamo estas tiel forta, ke ĝi ne permesas vidi pro lunego
seriozajn kaj gravajn aferojn, eĉ ne la lakton, ke la grasan pagon
de reklamo enhavas la varo en sia prezo. Do reklamo estas tumoro
nutranta sin per prezo de varo. Sed estu pensemaj. Ĉiu afero havas
du flankojn, kiel pano, kiun ni manĝas. Ĉu Esperanto povas sukcesi
en nia reklamriĉa socio per niaj modestaj informetoj pri sia
revolucia valoro? Ankaŭ ĝi bezonas brilon de reklamo, ne plenumante
la kondiĉon: doni ian profiton al tiuj profesiuloj de furoro. Tamen,
ili kapablas vendi la aeron, akvon de la maro, sukajn promesojn …
ĉion ajn … kaj slogano, ke bona varo laŭdas sin mem, jam de longe
ne valoras. Eble Esperanto ne donas tuj profiton, sed ĝi certe
ŝparas. Do, ĝi estas konvena por homoj modestaj, kiuj ne volas
elspezi, aĉetadi, ekspluati naturon, kiuj volas pli daŭrigi servojn
de aparatoj, domoj, iloj … eĉ de propra vivo.

 

Mi
pensas, pensas, sed la solvon mi ne trovas. Por solvo oni nepre
bezonas racion.

 

Mia
lernanto donis al mi pri tio jenan demandon: “Kio estas verŝajne en
sufiĉa kvanto en la mondo?”

„Onidire: La racio. Neniu plendas, ke
ĝi
mankas”.
Kaj nun ion
faru!

 

Jindřiška Drahotová

 

Lasta urso

 

en subgigantmontara
regiono

 

Fine de
karnavalo en la jaro 1887 el gastejo en Zálesí elŝanceliĝis
kelkaj svagaj personoj. Ili estis muzikantoj, kiuj post tutnokta
ludado disiris en siajn hejmojn. En angulo de la gastejo restis dormi
sur benko unusola gasto, najbaro Domáň.

 

Matene estis
kvieto en la vilaĝo. Nur en ĥato sub preĝejo pretigis sin
preĝejservisto Vít, ke li sonorigu anĝeluson, tuj kiam komencos
tagiĝi.

 

Ankoraŭ dum
krepusko celis preĝejservisto Vít al tombeja pordego, kiun li devis
trairi, sed subite li haltis. Sur neĝo antaŭ la pordego kuŝis
stranga ŝvelforma korpo. Tempeton li eĉ ne spiris kaj nur okulegis
la fenomenon, kiu eĉ ne moviĝis. Al preĝej-servisto ŝajnis, ke ĝi
atendas lin, por ke ĝi povu ĵeti sin al li. Tion la preĝejservisto
bone konsciis kaj ne proksimiĝis al la korpo, sed buligis neĝon kaj
ĵetis la bulon al mistera estaĵo. La fenomeno moviĝis kaj laŭte
ekmurmuregis. “Tio ja estas urso”, ekpensis Vít. Sango frostiĝis
en liaj vazoj, lia spiro reteniĝis kaj kruroj ligniĝis. Sed li
konsciis ankoraŭ: “Jes, ĝi estas urso, kiu post longa vintro
hazarde venis el Gigant-montaro”, rekonsciiĝis el sia rigidiĝo,
ekkuregis kaj galopis rekte en gastejon, kie sidis ankoraŭ lasta
gasto Domáň, kaj prirakontis al li, kiel li trafis sovaĝan
rabobeston.

 

Post momento
elkuris preĝejservisto kune kun postdorma Domáň el la gastejo kaj
ili volis la urson pereigi. Domáň kunprenis fusilon kaj kiel sperta
soldato proksimiĝis al la besto sentime kaj kun kuraĝo.

 

Sed la rabobesto
kuŝanta ĉe tombeja pordego tute ne moviĝis. “Ĝi estas verŝajne
bestaĉo langvora de malsato”, ekpensis Domáň, ŝargis fusilon kaj
pafis. “Pum”, knalis pafo kaj la besto ĉe la pordego ekmurmuregis,
sed ne falis. “Unu pafo do al ĝi ne sufiĉas”, ekkriis Domáň kaj
jam denove ŝargis la fusilon. Sed en tiu momento el fosaĵo sub la
pordego aŭdiĝis laŭta sakrado kaj kiel aperis, tiel aperis, subite
staris antaŭ la atakantoj muzikanto Šimek. “Ho, vi fiuloj unikaj,
kial vi ĉi tie pafas?” insultis ilin kaj ĉiuj proksimiĝis ĝis la
pordego, kie ĉiuj ekvidis grave difektitan kontrabason. Šimek ĝin
portis el la gastejo hejmen, sed ĉe la tombeja pordego ĝin
formetis, por ke li ripozu, sed elĉerpita de ĝia pezo, de laceco,
sed plej multe de biero, li endormiĝis sur la mola deklivo.

 

Pri tiu ĉi
historieto homoj ridis ankoraŭ longe post kiam ĝi okazis. La
muzikanto plendis kontraŭ Domáň pri tio, ke li pafdetruis lian
kontrabason kaj la posedanto de ĉasejo denuncis la pafanton pri tio,
ke li en lia ĉasdistrikto ĉasas ursojn.

 

Legendon de Úpice tradukis
Lubomír Středa

 

 

 

 

Mia
instrulaboro en Irano

 

 

 

Tereza
Kapista, Cseh-metoda instruistino el Beogrado gvidis en decembro 2003
kadre de la UEA-programo „Lingvo de la paco“ E-kursojn al
rifuĝinintoj el Afganio. Jen ŝiaj impresoj   el ŝia
restado en Irano.

 

 

 

Preskaŭ
samtempe venis retpoŝtaj mesaĝoj de Renato Corsetti kaj Atilio
Orellana kun demando, ĉu mi pretas gvidi kurson en Irano kadre de la
UEA programo „Lingvo de la Paco“ al rifuĝintinoj el
Afganio. Unue kaptis min penso pri ne Irano, sed Persio, pri kio mi
tiom multe aŭdis. Poste la vorto „rifuĝintoj“ bedaŭrinde
tre bone konata en mia lando. Mi sentis tion kiel vokon al helpo al
donado de la espero. Do, mi sen iu ajn longa pripensado akceptis
vojaĝi al Irano kaj fari tion,  kion ili komisiis al mi.

 

Post
iom da komplikaĵo mi estis informita, ke la bileto estas pagita.
Intertempe mi jam korespondis kun Reza Torabi, kiu organizos mian
restadon en Irano. Ankaŭ mi uzis tiun tempon por informiĝi pri
Irano. Mi vizitis ambasadejon de Irano en Beogrado, kiuj afable
sendis min al sia Kultura Centro, kiu troviĝas en Beogrado. Tie mi
estis amike akceptita kaj tuj ricevis 4 librojn pri Irano, donace en
serba lingvo. Mi ankaŭ ricevis video-diskon pri Irano. Do, informoj
ne mankis. Niaj du esperantistinoj, kuracistinoj, Katarina kaj Ana
Pigl, kiuj studis la  persan lingvon kaj ĵus

revenis el
Irano, pruntedonis al mi manton (longan mantelon) kaj kaptukon
nomatan
maknae.
Mi trankvile ekiris al la lando de eterneco!

 

Do
mia priskribo baziĝas sur faktoj el mia taglibro, mi priskribas
preskaŭ ĉion, kion mi spertis kaj vidis, sed sen iu ordo rilate al
la temoj. Ili sekvas tiel, kiel mi travivis  ilin.

 

Iom pri Irano

 

Islama
Respubliko Irano estas la oficiala nomo de la lando. Ĝia teritorio
grandas je 1.648 milionoj da kvadrataj metroj. La duonon de la landa
teritorio kovras altaj montegoj. La plej alta estas Damavand 5671 m
kaj la marnivelo ĉe Kaspia maro estas nur – 28 m. Kvarono de la
lando estas dezerta kaj nur kvarono konvena al agrikulturado. En la
lando vivas laŭ  la statistiko el la jaro 2003  68.278.000
da enloĝantoj.(Sed en Tehrano oni diras 80 milionoj.)
El
tiu nombro 29,3% estas ĝis la 14-a jaraĝo do, infanoj. Tio
signifas, ke jam post 6-8jaroj pli ol 20 milionoj da gejunuloj serĉos
laboron! La loĝantoj super 65 jaraj estas nur 4,8%. La meza aĝo de
loĝantoj estas 29 jaroj. Irano estas inter la landoj kun la plej
junaj loĝantoj en la mondo. En Irano vivas 51% da persoj, 24% da
azerioj, 8% da gilakoj kaj mazandaranoj, 7% da kurdoj, 3% da araboj
kaj inter aliaj turkoj, judoj, ankaŭ posteuloj de mongoloj, asiroj
ktp. La islama religio havas du branĉojn: la
ŝiitan
kaj sunitan. En Irano la plej multa (89%) estas la
ŝiitoj,
sed la Konstitucio agnoskas la zoroastranojn, kristanojn kaj judojn.

 

Mia aviadilo
alteriĝis en Irano la 26-an de novembro en la jaro 1382-a laŭ irana
kalendaro. (2003) Ĉe la flughaveno atendis min s-ro Reza Torabi. En
lia domo okazis mia unua irana vespermanĝo, preparita de lia edzino
Fahra N.Magd. Do, mi jam dum la unua manĝo konstatis, ke iranaj
manĝaĵoj estas specialaj kaj bongustaj. Estis ŝi, kiu sendis al
mi  la invitleteron , ĉar virino devas virinon inviti. Ne estas
simpla afero forvojaĝi, oni devas havi invitilon, vizon, asekuron,
foje vakcinojn, trafi liberan lokon por flugado ktp.

 

En la sama tago
post iom da ripozo ni iris al Irana Esperanto-Centro, kie okazis
regula monata kunveno de esperantistoj el Tehrano. Mi estis
prezentita al anoj, sed en tiu vespero la ĉefgasto estis junulo
Espen, se mi bone memoras el Norvegio, esperantisto, kiu lernis la
persan lingvon kaj restis en Irano dum 3 monatoj. Li entuziasme
parolis pri la lando kaj  akcentis sian egan deziron nepre
denove veni.
Li dum 3
monatoj ellernis pli ol hejme dum unujara kurso.
Ĉiuj
starigis demandojn al li kaj li respondadis vigle kaj saĝe. Li estas
ege simpatia. Li laŭdis la gastemon de irananoj ne pro etiketo, sed
pro sincera konvinko. Li aĉetis iranstilan tamburon kaj ludis al ni
tre sperte, ankaŭ ĵonglis, tio estas lia ŝatokupo. Estis interesa
vespero, ni ĉiuj ĝuis ĝin.

 

Poste per aŭto
kun Fahra kaj Reza ni veturis al la hejmo de s-ino Sxahin Sejedzade,
kaj tie kune vespermanĝis.Ni  babilis tre longe en agrabla
familio. La domo estas ekipita per belegaj mebloj,  sed mi
admiris la bildojn, faritajn per tapiŝ-tekniko, el lano, kun scenoj
pri malnovaj  legendoj.

 

 

 

Maŝhad

 

La duan tagon mi
flugis tuj al Maŝhad, pluajn 1000 km de Tehrano. Tie atendis min tri
junulinoj-afganinoj kaj fraŭlo Said Borhani, kiu instruis ilin kaj
meritas laŭdon pro pionira laboro en tiu urbo. La junulinoj nigre
vestitaj kun strikta kaptuko, sed ruĝegis la rozo en ilia mano, kiun
ili al mi alportis. Agrabla surprizo! Poste tiu triopo ĉien
akompanis min. Ili estas Diana Karimi, Hadise Akbari, Hamide Salihi,
foje Fateme Saggedi kaj Roma Karimi.(En posta teksto
La
triopo).
Min surprizis, ke Said ne
manprenis min, anstataŭ tio, iom klini
ĝis,
la viroj ne tuŝas la manojn de virinoj.
Sed mi milfoje eraris kaj ĉiam donadis la manon, poste retirante,
rememorante, ke tio ne eblas. La enradikitajn gestojn oni aŭtomate
faras, sen pensado.

 

Mi
loĝis en bona hotelo. Krom la ĉambro mi havis ankaŭ kuirejon, ĉar
la irananoj havas kutimon vojaĝi kun familio kaj kuiri mem.
Do
la hotelo ne havis restoracion, nek trinkejon, ĉar oni alkoholaĵojn
ne trinkas. Vi povas mendi nur teon aŭ akvon kaj trinki en via
ĉambro aŭ en salono ĉe enirejo. Sed samovaro estas en kuirejo kaj
vi mem povas kuiri teon. La forno funkcias per gaso kaj en tuta lando
oni nur tion uzas ankaŭ por hejtado de la domoj.

 

(daŭrigo
venonte)

 

19.18 19.18

ANTAŬEN 4/12 JULIO 2004

 

ANTAŬEN 4/12 JULIO 2004

 

 

 

Enhavo:     

 

Mendo de pico en la jaro 2015

 

La ora testudo

 

Fabelo pri vesperto

 

Amuza legado por la somera ferio

 

Mendo de pico en la jaro 2015

 

 

Picovendisto: Ni dankas al vi, ke vi telefonis al nia picovendejo.

 

Mendanto: Bonan tagon, mi dezirus mendi picon.

 

P:   Ĉu vi povas diri al mi vian nacian identigan
numeron?

 

M: Mia identigilo, momenton, ĝi estas 3102049998-45-54610.

 

P:   Dankon, sinjoro Zet. Vi loĝas en Roza strato 25, Via
telefonnumero estas      645642589. Via firmaa
numero ĉe Alianz estas 954 562 556 897 56,
telefonlinio 47. El kiu aparato vi telefonas?

 

M:  Kion? Mi estas nun hejme. De kie vi havas tiujn ĉi
informojn?

 

P:   Ni estas ligitaj al nacia informsistemo.

 

M: Do, bone. Mi dezirus mendi du el viaj specialaj picoj kun
duobla porcio da viando.

 

P:   Mi ne kredas, ke ili estus taŭgaj por vi.

 

M:  Kial?

 

P:   Laŭ kuracnotoj vi havas tro altan sangopremon kaj
altan nivelon de     ĥolesterolo. Via asekura
kompanio por sanzorgo certe malpermesus tiun ĉi
vian malsanigan elekton.

 

M:  Ho, ve! Kion vi rekomendus al mi?

 

P:   Vi povus gustumi nian soj-jogurtan picon, vi certe
trovos plaĉon en ĝi.

 

M:  Kial vi supozas, ke ĝi gustos al mi?

 

P:   Ĉar vi pasintan semajnon pruntis en biblioteko
libron „Sojaj receptoj por gastronomoj“.

 

M:  Bone, bone. Mi mendas tiujn ĉi du picojn, bonvolu
familian grandecon,
mi petas. Kiom ili kostas?

 

P:   Bonege, ili sufiĉos por vi, via edzino kaj por
viaj kvar infanoj. Ili kostas
412 kronojn.

 

M:  Mi sciigos al vi numeron de mia kreditkarto.

 

P:   Mi bedaŭras, sed vi devas pagi kontante. Vi jam
trois limiton de via kredito.

 

M:  Do mi rapidos al bank-aŭtomato, ke mi havu monon pli
frue, ol via ŝoforo alveturos.

 

P:   Mi bedaŭras, sed via bankkonto estas malplena.

 

M:  Ne gravas, alportu tiujn picojn. La monon mi havos. Kiel
longe daŭros, ol        vi alveturos?

 

P:   Pro multe da mendoj mi supozas proksimume 45
minutojn. Se vi rapidas,      vi povas alveturi
al ni por picoj, kiam vi havos la monon. Sed mi opinias,
ke transporto de familiaj picoj sur motorciklo estas iom malfacila.

 

M:  De kie vi scias, ke mi veturas sur motorciklo?

 

P:   Ĉi tie mi legas, ke vi ne partopagis vian
aŭtomobilon kaj vi devis redoni ĝin. Sed via motorciklo estas
pagita, do mi supozas, ke vi uzas ĝin.

 

M:  Ho, kisu mian …..

 

P:   Atentu, kion vi diros. Pro la honor-ofendo de la
ŝtata oficejo vi jam estis en     la jaro 2009
kondamnita.

 

M:  Hm.

 

P:   Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?

 

M:  Ne, dankon. Fakte jes, ne forgesu alpaki tiujn du litrojn
da kokakola   senpage, kiujn vi promesas en reklamo.

 

P:   Mi bedaŭras, sed eksiga klaŭzo de nia reklamo
malpermesas al ni senpage   transdoni limonadojn al
diabetmalsanuloj.

 

Transprenita el interreto,tradukis L.Srbová

 

 

La ora testudo

 

 

 

Ĉiujare je la sama tempo sur
malgranda insulo inter la kontinentoj la bestoj kaj la feoj el ĉiuj
landoj kunvenas por okazigi grandan konferencon, kie ili
interkonsiliĝas pri la aktualaj aferoj. „Mi…“, diris la
serpento, kiu en ĉi tiu iom malklara mateno reprezentis etan afrikan
ŝtaton, „havas ion por deklari!“ Kaj ĝi sinplaĉe
ĉirkaŭrigardis en la aŭskultantan amason. „Nuuuu?“, la
egipta krokodilo oscedis kaj preparis sin por eldiri unu aŭ du utile
sonantajn komentariojn, nur por poste povi senĝene dormi dum la
resto de la kunsido. „La problemo, kiun ni traktu dum ĉi tiu
tago“, la serpento sen atento pri iu ĝeno siblis, daŭrigante
sian paroladon, „estas, ke ni ne komprenas unu la alian. Nur la
plej kleraj el nia popolo scipovas paroli pli ol du lingvojn, sed
neniam la samajn.“.

 

La bestoj jam tre ofte evitis
lerte trakti pri ĉi tiu demando, ĉar estis tre malkomforte pensi
pri demandoj, kies respondon neniu scias. Ili nun trude koliziis kun
tio kaj nervoze ekskrapis per la piedoj kaj ekflustris.

 

„Kaj?“, nervoze
demandis la irlanda koboldo kaj turnis sian oran poton por eksidi
(kiu pro la katastrofa monda ekonomia situacio enhavis nur unu
butonon). „Ni ĝis nun ĉiam venkis la problemojn, ĉu ne?“.
„Tio ne estas vero!“, konstatis ŝafo el la skotaj altaĵoj,
kiu anstataŭis Nessie, kiu ĵus malvarmumiĝis. „Ni ne kapablas
disvastigi gravajn novaĵojn. La koaloj en unu parto de la pluvarbaro
ne scias, ke brulas la alia parto. La fiŝoj mortas pro la
akvomalpurigado el aliaj landoj, ĉar neniu informas ilin pri iu ĵus
venanta naftotajdo.

 

Kaj ĉiujare ni aranĝantoj
de ĉi tiu konferenco devas lotumi por trovi la akceptotan
konferencan lingvon. Tion vi nomas „venki la problemojn?“ La
ŝafo blekis por akcenti siajn vortojn, ekkuŝis kaj ekmaĉis denove.

 

Dum momento regis silento,
kiam en la kapo de iu aŭ alia eksterordinare pigra besto evoluis
murdopensoj kontraŭ la malsperta ŝafo. Tiam subite decideme
antaŭeniris la leono el Arabio: „Ni prenu mian lingvon!“
Li levis la piedegon kaj demonstracie rigardis siajn ungegojn.

 

„Ĉar mi estas la plej
forta, la plej rapida kaj la plej danĝera inter ni ĉiuj. Kaj estas
natura leĝo, ke venkas la plej forta. Tiam nia problemo povas esti
solvita. Ĉiu lernos mian lingvon kaj ĉiu komprenos la alian!“
„Ho ne,“ replikis lacerto, pri kiu neniu ekzakte sciis, de
kie ĝi venis, „mia lingvo estos parolata. Mi estas la estaĵo
kun la plej longa genealogia arbo. Krome mi devenas de la dinosaŭroj,
do pro tiom da tradicio mi devas scii, kio estas bona!“

 

En la amaso ekaperis aplaŭda
murmurado kaj la lacerto ĵetis malestiman rigardon al la leono.
„Kial ne la mian?“, kriis alta voĉo por supersoni la
bruon, kaj kiam rinocero paŝis flanken, kuniklo ekaperis. „Mi
estas tre fekunda. Kaj ankaŭ la lingvo de mia lando estos tia!“
Unu hieno ridis, tial zebro batis ĝian faŭkon per hufo. „Ankaŭ
mi estas tre fekunda. Do prenu mian lingvon!“, singardeme
proponis muso. „Kaj mian“, kriis vombato samtempe kun
antilopo. „Kaj mian…“, grumblis leopardo. Baldaŭ
montriĝis, ke ĉiu besto kaj ĉiu lando volas disponigi sian
lingvon, kiun la aliaj lernu, kaj ke neniu montris pretecon, forlasi
sian propran starpunkton eĉ per nur unu paŝo favore al la najbaro.

 

Nun, unu testudeto, kiu eĉ
ne reprezentis landon, ĉar ĝi havis loĝejon sur malgranda insulo,
aŭdis la kriadon kaj ekrampis malrapide, kiel la testudoj kutime
faras, al la kunveno. Tie alveninte ĝi serĉis la plej altan rokon
de la ĉirkaŭaĵo kaj grimpis sur ĝin.

 

„Silenton!“
nekredebla blekego tremigis la bestojn kaj ĉiuj rigardis, kvazaŭ
tirate per ŝnuro al la eta makulo sur la granda ŝtono. La testudeto
kontente ridetis kaj gratulis sin pro sia laŭta voĉo. „Mi
pensas“, ĝi diris per alte levita voĉo, „ke mi havas
solvon de via problemo.“ Denove ridis la hieno, sed ĝi tuj
ankoraŭ ĝustatempe kaŝis sian dolorantan buŝegon per la propra
piedego por eviti denovan punbaton.

 

„Kial ne krei novan
lingvon?“ daŭrigis la testudeto sur sia roko. „Kial ne
krei lingvon, kiu estas facile lernebla kaj facile prononcebla por
ĉiuj estaĵoj en la mondo? Unu lingvo, kiu ne malavantaĝas kaj
ankaŭ ne avantaĝas iun ajn landon?“ Ĝi rigardis la sube
starantajn bestojn, kiuj rigide kaj perplekse rigardis ĝin. Ĝi
esperis, ke ĝia propono estos akceptita. „Kaj kiamaniere…“
la leono komencis malrapide kaj kolere „…ni kreu ĉi tiun
lingvon?“ La testudeto faris triumfan movon kun la piedo, ĉar
dum sia malrapida migrado al la kunveno ĝi ja povis profunde
pripensi la aferon.

 

„Mi tion klarigos al
vi,“ ĝi komencis kaj paroladis dum multaj horoj kaj ju pli ĝi
paroladis kaj klarigis la lingvon, des pli da bestoj estis allogataj
al ĝia ideo. „Grandioze“ rimarkis la krokodilo. „Mirinde“
diris la leono. „Ni rekompencu ĝin!“ decidis la irlanda
koboldo. „Kompreneble“, konsentis la bestoj. „Sed
kiel?“

 

„Mi faros tion!“,
aŭdiĝis energia voĉo el la amaso, kaj la Hollywood-feino el Usono
zumis supren al la ŝtono, sur kiu la testudeto staris. Ŝi levis
sian magian bastonon, diris kelkajn sorĉajn vortojn kaj ora pluvo
verŝiĝis sur la korpon de la eta lingvoeltrovinto, ĝis ĝi estis
kovrita per oro de la kapo ĝis la piedoj.

 

„Nun ni ĉiam agnoskos
vin kiel nian plej grandan helpanton kaj vi rajtas partopreni en ĉiu
kunveno“ deklaris la feino kaj la amaso sub ŝi aplaŭdis. „Ne
dankinde, ne dankinde.“ La feino riverencis kaj reflugis al sia
origina loko. Sed la testudeto supre sur sia ŝtono ridetis per plej
larĝa rideto kaj opiniis, ke entute ĝi povis esti kontenta pri si
mem.

 

Tiun ĉi fablon pri la
monda lingva problemo  verkis  Katharina von Radziewsky en
junio 2003 en germana lingvo. Klaus Friese ĝin tradukis al Esperanto
kaj sendis al esperantistoj en diversajn landojn, petante tradukon al
naciaj lingvoj. En j. 2003 Hamburga E-societo eldonis libreton kun 12
tradukoj de la Ora testudo. Eĉ enestas la japana kaj la ĉina kaj
Klaus jam kolektis ĝin en pliaj lingvoj. Nunjare estas la rakonto
tradukita jam en 21 lingvojn. En hispanan ĝin tradukis  nia
membrino  D.Pick el Hamburg.

 

 

Fabelo pri vesperto

 
(de
kie devenas la fabeleto?)

 

 

 

Foje batalis birdoj kun musoj kaj
la musoj venkis. Vesperto alvenis la tendaron de musoj dirante:
„Rigardu, mi havas pelton kaj ungojn kiel vi. Krome mi havas
flugilojn. Mi povos iel helpi al vi.“ Kaj musoj akceptis ĝin.

 

Ili fosis defend-barojn kaj baldaŭ
birdoj komencis denove bataladon kaj venkis. Sur la batal-kampo
restis nur dentoj, ungoj kaj restoj de musaj peltoj.

 

La vesperto revenis al birdaro kaj diris: „Mi ĉiam apartenas al
vi, ĉar mi estas fluganto.“

 

Sed frugilego vestita en nigra
surtuto fariĝis prokuroro kaj diris al la vesperto jam katenigita
kiel spiono: „Ho, ne! Ni ne volas amikiĝi kun vi, ĉar vi estas
oportunisto. Vi iras ĉiam al la tendo de venkintoj.“

 

Kaj birdoj prilaboris anoncon pri la
vesperto, subskribitan de ĉiuj armeaj gvidantoj, sendis ĝin al
homoj, por ke ili sciu kaj estu singardaj kontraŭ oportunistoj.

 

Rakontis la avo Jeĵik, esperantigis
Krba Gdynia

 

19.18 19.18

ANTAŬEN 3/12 majo 2004

 

ANTAŬEN 3/12
majo 2004

 

Enhavo:     

 

Radiokontaktoj sur la ŝipo
Titanik

Kiel mi amikiĝis kun V. Komárek
Maljuniĝi

 

 

Radiokontaktoj sur la ŝipo Titanik

 
Antaŭ naŭdek du jaroj, la dek
kvaran de aprilo, dum sia unua ŝipveturo la ŝipego Titanik
subakviĝis, ĝi celis el Anglujo al Usono. Sur la ŝipego estis 2
200 pasaĝeroj.

 

Kvankam kapitano ricevis pere de
radiostacio sciigon, ke sur la vojo troviĝas grandaj glacimontoj, li
ne haltigis la ŝipon, sed daŭrigis la veturon eĉ nokte, spite, ke
nokte devas ĉiuj ŝipoj ĉesi la veturon.

 

Titanik daŭrigis sian veturon kaj
ĉirkaŭ la noktomezo koliziis kun granda glacimonto. Post du horoj
kaj kvardek minutoj Titanik subakviĝis. La tutan historion vi certe
konas.

 

Kiel mi jam diris,
la ŝipoj dum nokto devis stari kaj ne veturi. Kaj radiistoj dum
nokto povis dormi aŭ amuziĝi laŭ sia volo. Simile tiel estis dum
tiu nokto.

 

Kiam okazis la
kolizio, kompreneble radiistoj de Titanik venis al radioaparatoj,
vokis kaj postulis helpon, sed neniu al ili respondis. Radiistoj sur
proksimaj ŝipoj dormis. Kapitano de Titanik ordonis pafi signalajn
raketojn, sed vojaĝantoj sur aliaj ŝipoj, kiuj ekrigardis la lumon,
pensis, ke sur Titanik oni festas kaj neniu atentis la signalojn.

 

Radiistoj sur
Titanik vokis angoran signalon SOS, ke la ŝipego koliziis kun granda
glacio kaj ĝi estas grave difektita, sed eĉ post tiu malespera
mesaĝo ne venis respondo.

 

Ŝipo Kalifornia,
kiu estis plej proksime, nur 30 kilometrojn de Titanik, ne reagis,
ĉar radiistoj dormis. Se ili ne dormus kaj reagus, ili povus savi
multe da pasaĝeroj! Bedaŭrinde! La sama situacio estis sur ŝipoj
Baltik, Olimpik, Birma, Frankfurt kaj aliaj, kiuj estis sufiĉe
proksime, sed ne reagis.

 

Sur la ŝipo
Karpatia povis radiistoj dormi aŭ amuziĝi, sed hazarde ili ankoraŭ
sidis ĉe la aparato kaj hazarde aŭskultis. Tuj ili respondis al
mesaĝo el Titanik, sed la distanco inter Titanik kaj Karpatia estis
pli ol 100 kilometroj kaj tio estis tro malproksime por sufiĉe frue
proksimiĝi. Kiam radiistoj de Karpatia ekaŭdis mesaĝon el Titanik,
ili tuj respondis, ke kapitano de Karpatia decidis turni ŝipon al
Titanik kaj rapidi helpi. Karpatia estis la unua ŝipo, kiu venis al
la loko de katastrofo.

 

Karpatia
proksimiĝis al Titanik post unu horo kaj duono, sed Titanik jam
estis subakviĝinta.
Tamen
ĉirkaŭ 700 pasaĝerojn oni sukcesis savi. Nur tiujn, kiuj povis uzi
la boatojn rezervitaj por helpi dum katastrofo de la ŝipo. Ve,
Titanik ne havis boatojn por ĉiuj pasaĝeroj! Nur por unu triono da
personoj. Do, kiam venis Karpatia por helpi, Titanik jam estis tute
sub la akvo. 1 500 pasaĝeroj dronis.

 

Je la sesa horo matene la kapitano de
Karpatia sendis la mesaĝon: „Sur la loko estas eĉ ne unu
postsigno de ŝipruino, nur grandaj glacioj kaj granda frosto.

 

Je la oka horo kapitano sendas la
mesaĝon, ke ĉiuj pasaĝeroj, kiuj travivis la katastrofon, estas
sur ferdeko de lia ŝipo kaj informis ĉiujn aliajn ŝipojn, ke ili
revenu al siaj pozicioj. Poste sendis mesaĝojn al Novjorka centro de
informoj por ŝipoj.

 

Sekvoj de tiu ĉi
katastrofo estis tiom grandaj pro tio, ĉar la kapitano de Titanik ne
haltigis veturon dum la nokto, kiel la reguloj ordonas kaj ke la
ŝipego havis malmulte da savboatoj kaj ke radiistoj sur ĉiuj ŝipoj
povis ĉesi aŭskultadon dum noktohalto de veturado.

 

Baldaŭ post tiu ĉi katastrofo
okazis kompreneble granda aparta konferenco en Londono, kiu decidis
pri novaj reguloj, inkluzive, ke ŝipoj devas havi savboatojn por
ĉiuj pasaĝeroj, sur la ŝipo oni devas fari ekzercojn, kiel savi
sin dum katastrofo kaj sur ĉiu ŝipo devas esti tri radiistoj, kiuj
sin ŝanĝas eĉ dum la nokto ĉe aparato. Sur ĉiu ŝipo devas esti
aparato t.n. „gardilo“, kiu mem donas signalon, se okazas
danĝero, precipe pri glaciego kaj por akcepto de mesaĝoj el aliaj
ŝipoj dezirantaj helpon. Estis starigitaj ĉebordaj servoj, kiuj
donas signalojn pri la movo de glacioj.

 

Tiuj ĉi aranĝoj kaj instalitaj
reguloj por sendanĝerigo de ŝipoj jam savis milojn da pasaĝeroj.

 

 František
Frýbert

 

 

Kiel mi amikiĝis kun Vladimír Komárek

 

La nunfaman grafikiston
kaj pentriston mi konas ankoraŭ el la tempo, kiam li estis
instruisto en la t.n. „La popola lernejo de artoj“ en Semily.

 

Mi estas nepo de la (en nia vilaĝo
Bozkov, eĉ en la regiono fama) popola lignoĉarpentisto. Certe post
li mi heredis la kapablon kaj inklinon por la skulptaĵa laboro kun
la ligno kaj la ŝtono. Tiam mi studis, kiel eksternulo, en la
vitro-arta lernejo en Železný Brod, poste du jarojn  en la
skulptista artmezlernejo en Hořice. Mia finstuda diplom-laboro estis
portretoj de miaj geavoj (paradokse ne en la ŝtono, sed en la gipso
faritaj). Vladimír Komárek vivis en la vilaĝo Nedvězí (sian
tutan vivon – ĝis la morto, antaŭ tri jaroj), kiu situas nur ok
kilometrojn de nia vilaĝo Bozkov. Do – li eksciis pri mia talento
de nia loka instruisto, kaj poste li mem zorgis pri mia plua
art-edukado. Li pruntadis al mi skulptaĵojn kaj igis min fari
kopiojn el la ŝtona materialo. (La unua kopio-objekto estis kapo de
roma soldato).

 

Pri mia progreso estis la artisto
kontenta, miaj skulptaĵoj estis ekspoziciitaj en la regiona muzeo en
Semily. Mi ankaŭ kreis buston de la loka popola verkisto Tichánek
(li estis en nia regiono konata kiel aŭtoro de popolaj legendoj),
kiun mi poste donacis al lia familio.

 

Poste la kontakto inter mi-lernanto
kaj Vladimír Komárek-instruisto transformiĝis al amikeco. Kiam li
arte rekonstruis sian ĝardenon, petis min fari kelkajn skulptaĵojn:
ekzemple la fontaneton kaj lanternojn por la japan-maniere farita
anguleto. Kiel rekompencon mi ricevis tri liajn pentraĵojn kaj
multajn grafikaĵojn.

 

Mi devas konfesi, ke ne ĉiam mi
estis sukcesa en mia skulptado por V. K. Iam li mem altiris ie
forgesitan ĉevojan ŝtonon, ke mi faru el ĝi lanternon. Sed la
ŝtono ne estis „bone kreskita“ por ĉi tiu celo; ĝi trifoje
fendiĝis. Mi ja kompreneble sentis min malfeliĉa kaj kulpa pro tio.
Sed Vladimír estis ĉiam tre afabla, li min trankviligis per la
vortoj, ke ĉiu ŝtono, kiu havas sian naturecan kaj historian
patinon, estos bela objekto por la ĝardeno.

 

Nia kunlaboro ne estis nur privata,
sed ankaŭ oficiala. Li ricevis la taskon fari monumenton por la
verkisto Radimský, kiu estis tradukanto de la Komunisma manifesto.
Vladimír faris la propon-desegnon kaj poste mi skulptis la objekton.
El la sabloŝtono de la urbo Hořice, mi faris reliefon en la formo
de malfermita libro, en kiu estis enigita laŭra branĉejo. Ĝi
mezuris 50×80 centimetrojn. Surface estis skribaĵo farita per la
„alta relief-maniero“, kiu estas multe pli malfacile farebla, ol
la t. n. „profunda reliefo“. Mi substrekas tion, ĉar tion
sukcese fari estis vere mia faka abiturienta ekzamen-laboro.

 

Tio okazis en la tempo, kiam
Vladimír Komárek ankoraŭ ne estis tiel fama kaj adorata artisto.

 

Kiam la famig-procedo okazis, liaj
kontaktoj kun same famaj homoj densiĝis, kaj mi jam sentis min
netaŭga enmiksiĝi. Niaj kontaktoj restis tamen tre amikaj, sed ni
nur interŝanĝadis novjarajn bondezirojn, aŭ hazarde renkontiĝadis
dum inaŭguroj de liaj ekspozicioj.

 

En mia memoro li por ĉiam restos
kiel la homo tre sincera kaj bonkora. Mi dirus, ke li estis samsence
kaj simpla, kaj profunda, kiel estas liaj pentraĵoj. Ili esprimas la
„atavisman animon“ de la homaro. Mia deziro – ke ni ĉiuj
komprenu ilin.

 

Zdeněk Myslivec

 

 

Pensoj de T. G.
Masaryk:

 

Multon pritrakti ne
signifas fari multajn paroladojn, sed per malmultaj vortoj atingi la
kernon de la afero.

 

Multe vivi ne estas
strebi multon, sed vivi malrapide kaj forte.

 

Maljuniĝi

 

Ĉio estas pli malproksime ol
antaŭe, estas dufoje tiom fore ĝis la stratangulo kaj nun eĉ antaŭ
ĝi estas monto –anstataŭ deklivo- kiel mi rimarkis. Mi rezignis
kuregi al la buso, ĉar nun ĝi ekveturas pli rapide ol antaŭe.
Ankaŭ ŝajnas al mi, ke nuntempe oni konstruas la ŝtuparojn pli
krute ol antaŭe.

 

Ĉu vi jam rimarkis, ke la gazetoj
havas pli malgrandajn literojn? Ne helpas peti iun, voĉlegi ion, ĉar
ĉiu nun parolas tiom mallaŭte, ke preskaŭ nenio estas aŭdeble. La
vestaĵoj nun ĉiam estas tajlorataj tiom malvaste, precipe ĉirkaŭ
la kokso kaj talio. Preskaŭ mi ne povas kliniĝi, por ligi la ŝuojn.

 

Ankaŭ la homoj sin ŝanĝis. Ĉiuj
aspektas multe pli aĝaj ol mi, kiam mi havis ilian aĝon. Antaŭ
nelonge mi renkontis lernejan kamaradinon; ŝi tiagrade maljuniĝis,
ke ŝi ne plu ekkonis min. Kiam ĉimatene mi brosis miajn harojn,
miaj pensoj estis ĉe la bedaŭrindulino. Kaj kiam mi ekvidis min en
la spegulo, mi konstatis, ke ankaŭ la speguloj ne plu estas tiaj,
kiaj en pasintaj tempoj ili estis.

 

Same serioze mi supozas, ke la jaro
– kiel en pasinta tempo – ne plu nombras 365 tagojn. Ĉu la tago
ankoraŭ havas 24 horojn? Unu el miaj amikoj foje priskribis sian
ĉiutagan vivon kiel rentulo tiamaniere: “Frumatene je la sepa
sonoras la vekhorloĝo kaj iom pli poste komenciĝas la vesperaj
televidaj sciigoj.”

 

Mi estus povinta nomi ankoraŭ
multajn aĵojn, se mi scius …..

 

Sed en la broŝureto “Laŭdo de
la vivo” oni skribas:

 

„Esti maljuna, tio estas belega,
se la homo ankoraŭ ne dekutimiĝis denove komenci“. (Martin Buber)

 

„Kun aĝo la homo saĝiĝas, tio
signifas, ke li estas pli larĝvida, li lernas abstini kaj danki“.
(Zenta Maurina)

 

„Fariĝi maljunulo estas feliĉo.
Sed fariĝi maljunulo kaj resti mense junulo, tio estas virto, tio
estas rezulto de saĝa vivmaniero kaj kreiva eluzo de donacoj, kiuj
estis pruntitaj al ni“. (Nahum Goldmann)

 

Do ni ne scias, al kio ni kredu
…..

 

Kompilis M. Šmidrkalová

 

kaj kompletigis jary

 

Kelkaj proverboj de L. L. Zamenhof:

 

Amo faras ion, mono ĉion.

 

Pli bone erari, ol nenion
fari.

 

Ne vivu kiel vi volas,
vivu kiel vi povas.

 

Ne uzu martelon por rompi
ovoŝelon.

 

Sperta mano ne restas sen
pano.

 

Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue
kokidojn manĝas.

 

19.17 19.17

ANTAŬEN 2/12 MARTO 2004

 

ANTAŬEN 2/12
MARTO
 2004

 

Enhavo:
Datreveno de la ĉeĥa nacia
komponisto
Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?
La mondĉampionino
kaj ŝia trejnisto
La papero ĵetita al vento

 

Datreveno
de la ĉeĥa nacia komponisto

 

En
urbo Litomyšl, en unu el gemoj protektataj de UNESCO, naskiĝis la
2-an de marto 1824
Bedřich Smetana
(kune kun Antonín Dvořák fondinto de la ĉeĥa nacia muziko). Jam
kiel sesjara knabo li mirege debutis kiel pianludanto. Mezlernejan
kleriĝon li akiris en Jihlava, Praha kaj Plzeň. Tiam li komencis
ankaŭ  komponi, precipe danc-muzikon kaj miniaturajn
komponaĵojn. Poste en Prago li aktivis kiel muzikinstruisto en
familio de grafo Thun. Samtempe li mem studis, subtenata ankaŭ de
Ferenc Liszt, muzikon ĉe J. Proksch. En la jaro 1848 li inaŭguris
propran muzik-lernejon en Prago. Dum tiu ĉi ribeliga jaro li kiel
ano de la Nacia gardo partoprenis la revolucion en Prago.

 

Grava por
li estis la jaro 1856, kiam li persone renkontiĝis kun F. Liszt kaj
pro ekonomiaj kaŭzoj foriris al Gotenburgo, kie ĝis la jaro 1861
aktivis kiel pedagogo, muzikdirektanto kaj pian-virtuozo. Diligente
li komponis jam pli gravajn komponaĵojn. Post reveno al Ĉeĥio li
malfacile serĉis postenon, kiu respondus al liaj kapabloj kaj
ambicioj. Li gvidis kantĥoron Hlahol, organizis kaj direktis
koncertojn de Umělecká beseda (Artista societo), samtempe li
skribis kritik-kontribuaĵojn en Národní listy (Nacia gazeto).
Multe li koncertis kiel sola fortepianisto kaj denove li instruis
muzikon.

 

Nur dum la
jaro 1866, post sukcesoj de operoj Braniboři v Čechách
(Brandenburgianoj en Bohemio) kaj Prodaná nevěsta (Vendita
fianĉino), li iĝis orkestrestro en Prozatimní divadlo (Dumtempa
teatro). Dum la periodo 1867 – 1872 li komponis operojn Dalibor kaj
Libuše. La unuan prezentadon de opero Libuše li partoprenis jam
kiel surdulo.

 

En la jaro
1874 li grave malsaniĝis. Tiam li transloĝiĝis al kvieta medio ĉe
sia filino, kiu vivis kun sia edzo en arbaristejo en Jabkenice. Nerva
malsano gradiĝis ĝis totala surdeco. Tamen li plu komponis operojn
Dvě vdovy (Du vidvinoj), Hubička (Kiseto), Tajemství (Sekreto) kaj
Čertova stěna (Diabla vando), aron da simfoniaj poemoj Má vlast
(Mia patrujo). Lia muzik-kreado plue enhavas vicon da
kamer-komponaĵoj, kantoj kaj dancoj.

Post mallonga restado en sanatorio, kie li nur komencis komponi
operon Viola, la 12-an de majo 1884 li mortis en Prago.

 

Esperantigis
Pavel Nechvíle

 

La mondĉampionino kaj ŝia trejnisto

 

En la
sesdekaj jaroj Jaroslav Zaviačič estis monda vicĉampiono en
tajpado. Li estis estro de la kontoro por tajpado kaj stenografado en
tiam la plej granda ĉeĥa gazeto, hodiaŭ li estas jam sepdekjarulo.
Fakuloj asertas, ke li apartenas al la unuaj homoj en la mondo, kiuj
prilaboris unikan formon de ekzakta trejnado de tajpado kaj
komputiltajpado. Al li ankaŭ apartenas la aŭtoreco de iuspeca
komputila stenografio nomata Zavpis. Programado de klera komputilo
ebligas al tajpanto ne skribi kompletajn vortojn, sed nur
mallongigaĵojn kaj la komputilo mem tajpas la tutajn vortojn.

 

Ing.
Helena Matoušková jam kiel studentino atingis en la lernejo
rekordojn sur meĥanika tajpilo kaj pli poste sur elektra tajpilo kaj
sukcesis preskaŭ ses cent frapojn en minuto. Pri la talenta
studentino eksciis s-ro Zaviačič kaj li fariĝis ŝia trejnisto. Li
sciis, ke helpe de pli bona teĥniko ŝi povus atingi ankoraŭ pli
grandan  rapidecon. La lernejestro pruntis por ŝi
tajpkomputilon, per kiu neniu volis labori, IBM kun globa skribkapo,
kaj tiu signifis por ŝi la unuajn medalojn – titolon de juniora
respublika ĉampionino kaj bronzon en juniora mondĉampionado en
Dresdeno. Tiel ŝi ĉiam plibonigis sian propran rekordon.

 

La
trejnisto Jaroslav Zaviačič sciis, ke ekzemple la ĵetlancisto Jan
Železný ne nur ĉiam sin trejnas pri ĵetado, sed devas ankaŭ
pripense fortigi muskolojn, sprinti kaj kuri, por ke li bone lernu la
ekkuron kaj ne povas eĉ preterlasi psiĥan preparadon por konkursoj.
Same la konkursanto en komputila tajpado devas scii bone legi,
percepti la tekston komplekse kaj kapabli ĉion ĉi en cerba kortekso
rapide ŝanĝi en ordonojn de tuta serio de fingromovoj kaj ankaŭ
bone koncentriĝi. Simile kiel al pianludisto la instruisto taskas
pli kaj pli malfacilajn etudojn, la trejnisto taskas al la ĉampionino
en komputila tajpado pli kaj pli malfacilajn agojn kaj serĉas
mankojn kaj rezervojn en ŝia talento.

 

Hodiaŭ
havas Helena Matoušková sur sia konto la saman nombron de mondaj
honorigoj kiel menciita rekordulo Jan Železný. Tri titolojn de
mondĉampiono kaj mondan rekordon. Dum tridek minutoj ŝi skribis 24
624 frapojn, kiel la unua en la mondo ŝi superis la limon de 800
frapoj en minuto, do 13 frapojn en sekundo. Kiam ŝi revenadis el
mondkonkursoj hejmen, neniu ekzaltiĝita homamaso bonvenigis ŝin.
Kaj tamen la fakto, ke Ĉeĥa respubliko havas mondĉampioninon en
tajpado per komputila klavaro eĉ dufoje post si, estas granda afero.
Ne ĉiu havas korpan staton por supera sporto, ne al ĉiu la naturo
donacis brilan voĉon aŭ aspekton. Sed havi bonan kapon, lertajn
manojn, talenton kaj ideojn, kio ja ne estas ekkonebla unuavide,
ankaŭ per tio oni povas esti la unua en la mondo.

 

La tempoj,
kiam la lernejoj edukis sekretariinojn kaj ĉiu ĉefo havis ĉe si
administracian kunlaborantinon, estas jam for. Hodiaŭ tajpas mem sur
la komputila klavaro kuracisto, policano, juĝisto, bibliotekisto,
verkisto, oficistino en banko aŭ ĉe la poŝto, stokisto kaj simile.
Ni fieras, ke ni enkondukas interreton en la lernejojn. La brava
fakulo Jaroslav Zaviačič kaj ĉampionino Helena Matoušková
komunikas al ĉiuj, ke la bazo, kiun lernu la infanoj en lernejo,
estas ankaŭ rapide tajpi per ĉiuj dek fingroj. La esploroj pruvis,
ke tajpado per du aŭ kelkaj fingroj utiligas la komputilon trione.
Pli intensa koncentriĝo je serĉado de la literoj ĝenas pensadon.

 

Ĉu estos novaj ĉeĥaj
ĉampionoj?


Provizore en keletaĝo de unu el la pragaj ludomoj estas la laborejo
de Jaroslav Zaviačič kaj Helena Matoušková. En la laborejo estas
nur kelkaj komputiloj, sed la interreto ebligas de ĉi tie organizi
subtenon de la lernado en granda skalo, trejnadon kaj konkursojn en
komputila tajpado ekzemple por mil homoj. Tion oni povus efektivigi
en neniu salonego kaj povus financi neniu sponsoro. Ĉiutage
interreta komunikado kun vico da lernejoj jam subtenis la edukadon de
dekoj da elstaraj pedagogoj por fako „laboro per komputilo“ kaj
ĉiujare helpas lerni bone prilaboradi komputilan klavaron al ĉirkaŭ
20 000 distancaj studentoj.

 

Estas bone
scii, ke la dudekpersona ĉeĥa ekspedicio en la lasta mondĉampionado
en Hannover atingis 15 medalojn kaj tio signifas, ke por la Ĉeĥa
respubliko plu kreskas novaj ĉampionoj. Sinjoro Zaviačič kaj lia
kunlaborantino H. Matoušková, kiuj sukcese vastigas la arton bone
tajpi, estas ankaŭ konvinkoplenaj ideanoj de la internacia lingvo.
Sinjoro Zaviačič atestas ĝiajn avantaĝojn ankaŭ por komputila
rapidtajpado en sia funkciado en internacia organizo Intersteno. Vi,
kiuj disponas interreton, malfermu la paĝojn
www.zav.cz
kaj tie, inter diversaj temoj, vi ekscios ankaŭ multon interesan pri
Esperanto kaj en Esperanto.

 

Laŭ  Jindra Klímová
prilaboris membroj de la redakcio

 

La papero ĵetita al vento

 

Antaŭ ia
tempo viro Paŭlo parolis pri tio, ke lia juna najbaro Tom estas
ŝtelisto kaj ke li fine estis arestita.  Post kelkaj tagoj oni
konstatis, ke Tom estas senkulpa. Li fariĝis libera kaj estis juĝita
la viro Paŭlo pro maljusta akuzo.

 

En la
tribunalo Paŭlo diris al juĝisto: „Komentoj ne faros tiom da
doloro.“ Kaj la  juĝisto respondis: „Skribu la komentojn
sur la paperon, poste disŝiru ĝin kaj ĵetu la pecetojn survoje.
Revenu morgaŭ por aŭdi la decidon.“

 

Paŭlo
obeis kaj revenis  la pluan tagon. “Antaŭ mia decido iru
kolekti la paperpecojn, kiujn vi hieraŭ disĵetis“, diris la
juĝisto. Paŭlo respondis: „Mi ne povas fari tion. La vento
sendube dissemis ilin, mi ne scias, kie ili estas.“

 

La juĝisto
respondis: „Sammaniere simpla kalumnio povas frakasi la honoron de
la homo en tia grado, ke oni ne povas ĝin rebonigi. Se oni ne povas
bone paroli pri iu, pli valoras diri nenion. Kiel oni diras –
paroli estas arĝento, sed silenti oro.“

 

Laŭ motivo de brazila teksto esperantigis
Francoise Goetz

 

19.11 19.11

ANTAŬEN 1/12 FEBRUARO 2004

 

ANTAŬEN 1/12
FEBRUARO
 2004

 

Enhavo:
Lingva
tutmondpesto
Giuseppe Verdi
Viena legendo

 

LINGVA TUTMONDPEST
(Daŭrigode la pasinta numero de
Antaŭen.)

 

Potenciĝon
de la angla lingvo ĉe ni subtenas ĉeĥofobio, kiu vidiĝas en iuj
fakoj jam delonge. La plej rimarkebla tio estas en ĥemio, kie antaŭ
ĉio oni ŝanĝis nomon de oksido (anstataŭ
kysličník
nun estas oxid),
sekvis sulfidoj, sulfitoj kaj sulfatoj (anstataŭ
sirník,
siřičitan, síran
nun estas sulfid,
sulfit, sulfát
). Mi ne havas aktualajn
informojn, sed mi timas, ke jam eble oni ŝanĝis nomon de nitrato
(ke anstataŭ
dusičnan
nun est­as nitrát)
ktp. Mi tute ne aŭdis, nek legis eĉ unusolan prudentan motivon por
tiu ĉi fikutimo. Aserto, ke tion komprenos fremduloj, estas
debilaĵo.

 

 Nomoj
oxid uhličitý, hlinitý, křemičitý ktp. diros al fremdulo tute
nenion, sed sufiĉas parenteze skribi formulon (CO
2,
Al
2O3,
SiO
2
ktp.). Ol hibrida nomo oxid uhličitý, estas ja pli bona tute fremda
no­mo karbona dioksido (karbondioxid). Antipatio al la ĉeĥa
lingvo devis en ĥemio regi jam tre antaŭlonge, ĉar el ĉeĥaj
nomoj de elementoj, kiujn kreis Presl, estis enkonduk­itaj nur
iuj (ekz. vodík, kyslík, uhlík = hidrogeno, oksigeno, karbono
ktp.), sed aliaj (ekz. kostík, solík, ďasík, nebesík = fosforo,
kloro, kobalto, uranio ktp.) ne enradikiĝis kaj falis en forgeson.

 

Germanoj estadis fieraj pri tio, ke
la germana lingvo estas pura, t. e. ke ĝi enha­vas malmulte da
fremdaj vortoj. Sed antaŭ kelkaj jaroj mi legis artikolon, kies
aŭtoro, kiu regas perfekte la germanan lingvon, skribis, ke lia
amiko petis lin, ke li traduku instrukcion pri uzo de aparato aĉetita
en Germanio, do nur kun germanlingva instruk­cio. Li promesis
traduki ĝin, sed la promeson li ne plenumis, ĉar la instrukcio
enhavis tiom da anglaj vortoj, ke ĝi estis por li nekomprenebla.

 

La
angla fariĝis furorlingvo kaj ĝi triumfe marŝas tra la mondo. El
multaj rusoj, kiuj ne povis trovi trafan insulton por aĉaj usonaj
imperiistoj, fariĝas amikoj kaj admi­rantoj de Usono. Dume en
Anglio entuziasmuloj revivigas mortajn lingvojn, la kornval­an
kaj la anglosaksan, nuntempa angla lingvo mortigas aliajn lingvojn
kaj eniĝas en animojn de apartenantoj de multegaj nacioj, malgrandaj
kaj grandaj. Nur Francio defendas sin per leĝo, kiu malpermesas
uzadon de fremdaj vortoj, se ekzistas samsig­nifaj vortoj
franclingvaj. Islando ja tian leĝon ne havas, sed la islanda lingvo
havas proprajn esprimojn por aĵoj kaj fenomenoj, por kiuj preskaŭ
ĉiuj eŭropaj lingvoj uzas vortojn fremdajn, do internaciajn. Ĉe ni
estas fremdaj filmoj feliĉe dublitaj, sed la angla lingvo eniĝis
jam eĉ en infanĝardenojn. Infanoj, trafitaj de tiu ĉi pesto, ĉesas
kompreni sian gepatran lingvon. Lernanto ne povas kompreni frazon
„Kastrůlek měl trochu odprýsknutý email.“ (= Kaseroleto havis
iom forfendiĝintan emajlon.), kiun li leg­as jene : „Kastrůlek
měl trochu odprýsknutý ímejl.“ Tio ja ĉiun ridigos, sed kiu
ŝatas sian gepatran lingvon, tiu eĉ dum la ridado eksentos froston
en la dorso.

 

Lubomír
Středa

 

 Giuseppe Verdi
Itala
komponisto

 

Li naskiĝis la 18-an de oktobro 1813
en Roncolle ĉe Parma, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano, 87
jaraĝa.

 

 
Kompare al multaj komponistoj oni
eblas diri pri Verdi, ke ju pli aĝa li estis, des pli altkvalita
estis lia verkado. Siajn lastajn operojn
Otelo
(1887) kaj
Falstafo
(1892)
, kiuj estas
aprezataj kiel la plej bonaj, li komponis kiel 74 ĝis 80 jaraĝa,
plimulto da tiel maljunaj komponistoj jam ne plu verkas.

 

Verdi devenis el malriĉa familio kaj
lian muzikan klerigon pagis lia onklo, monhava komercisto. Malgraŭ
tio Verdi malsukcesis ĉe eniraj ekzamenoj por studi je Milana
muzik-konservatorio kaj li devis kleriĝi private. Poste, kiam li
kiel 26 j. aĝa famiĝis per sia unua opero
Oberto,
li ricevis mendojn je pluaj muzikaj verkoj.

 

      Esperigan
karieron de Verdi interrompis tragedia evento: dum du monatoj mortis
lia edzino kaj du malgrandaj infanoj. Tiun perdon portis Verdi tre
pene kaj li intencis ne plu komponadi.

 

Feliĉe baldaŭ li denove eklaboris
kaj lia nova opero Nabucco  (1842) suprenlevis lin super aliajn
italajn komponistojn. Al la plej konataj operoj de Verdi apartenas
Rigoletto (1851), La Traviata (1853) kaj Aida (1871). Ili estas
ŝatataj pro siaj klaraj gvidmelodioj kaj rava vivemo de la agado.
Verdi ankaŭ komponis Arĉkvarteton (1873) kaj faman Rekviemon
(1874).

 

Elĉeĥigis L. Srbová

 

  Viena
legendo

 

Kiu el la verda trupo ne konus la
Internacian Esperanto-Muzeon sub granda kupolo de la Imperiestra
Kastelo en la centro de Vieno? Tien pilgrimis – ŝi mem ŝerce uzis
tiun vorton – Marisa, 32-jara slovakino, por postspuri en flavaj
paperoj kaj polvozaj volumoj la komencon de la Esperanto-vivo en sia
lando. Kiam ŝi alvenis tien la unuan fojon – post peniga grimpado
de 154 ŝtupoj finiĝantaj abrupte en ia subtegmenta, sinistra
koridoro – ŝi preskaŭ ne havis kuraĝon sonorigi ĉe tiu malhela
pordo, kiu, malgraŭ la tria etaĝo – ŝajnis konduki en ian
malnovmodan inferon de Kafkaeskaj koŝmaroj. Akceptis ŝin moroza
mezaĝulo, kiu evidentiĝis tamen pli kunlaborema kaj helpema ol
lasis malbonaŭguri la unua impreso. La rezulto de ŝia dokumentada
laboro estis almenaŭ duone kontentiga: Ŝi trovis kelkajn interesajn
indikojn pri pionira periodo de Esperanto en Slovakio.

 

Tranoktante ĉe amiko, kiun ŝi renkontis dum la
lasta UK, ŝi promenis post farita laboro tra la stratoj de la
malnova Vieno, kie svarmis bunta turistaro internacia. Pleje ŝin
allogis la luksaj magazenaj fenestroj, kies elmetitajn komercaĵojn
ŝi povis aĉeti nur perokule, ĉar la realan akiron eĉ de eta
memoraĵo ne permesis la kruda maljusto de nepagipovo.

 

Sed eksidis en la kapo de Marisa
kaprico: Unufoje manĝeti lukse! Ŝi memoris la rakonton de ŝia
patrino pri la tramo, kiu kunligis Bratislavon kaj Vienon en la
tempoj de tiu onkleca, en ĉiuj rilatoj malfeliĉa kaj maltaŭga
imperiestro Francisko Jozefo. Eĉ poste, ĝis la jaro 1939,
Bratislavanoj povis veturi al Vieno kun la nura celo trinki Vienan
kafon sur Graben, observante la ŝikajn ulojn kaj ulinojn tie
paradantajn. Tiaj tempoj revenu! Ŝi sopire pensis, dum ŝia stomako
komencis kraki pro troa malpleno. Supeton kaj poste kafon!
Nerevokeble prezentiĝis firma decido, kiu sonis pli forte ol veoj de
ŝia magra monujo. En la centro de Vieno mem! Kiel en la tempoj de
avinjo kaj panjo.

 

Ŝi
alvenis al la luksa delikataĵejo „Meinl al Graben“, kiu en pompe
ekipita salono ofertas ĉiutage tri ne tro kostajn, sed tamen
delicajn menuojn. Marisa hezite eniris, kun miro ŝi vidis ĉe la
marmoraj tabloj starantajn homojn, kiuj aspektis mondumaj en ŝiaj
okuloj, sed verdire estis nenio alia ol iom snobe tagmanĝanta
oficistaro kaj turistaro. Manĝi starante ĉe tablo, nu bone! Almenaŭ
ĉe marmoraj.

 

Heziteme ŝi legis la afiŝitan per
gotikaj literoj skribitan menu-liston, komencante per preza rubriko
kaj haltis ĉe la cifero 24. Dudek kvar ŝilingoj, jen la plej
malalta elspezo. Temis pri faba supo, kiun ŝi ĉiam volonte manĝas.
Des pli bone! Tiel do estu! Ŝi iris al la memserva bufedo, mendis en
preskaŭ senerare prononcita germana, ricevis blankan pelveton
vaporantan, kiun ŝi portis al unu el la tabloj. Ŝi demetis sur la
subtablan ŝtonan breton la kopiojn de la Muzeaj dokumentoj, volis
ekmanĝi, sed subite rimarkis, ke ŝi forgesis kuleron.

 

Kiam ŝi revenis kun manĝilo enmane al la tablo, ŝi ne povis kredi
siajn okulojn: Tie staris granda ulo nigra, trankvile kulerumante
ŝian supon! La diablo lin… trafulmis ŝian cerbon tabua sakro. Sed
antaŭ ol orelfende kriĉi, venkis ŝia internacia, de esperantismo
nutrita sento, kiu insinue diktis al ŝi: Toleru la umojn de
afrikano, venanta el tute alia kulturo, kiu eble propagas la komunan
supujon. Ĉu ne same en ŝia patrio antaŭ unu generacio
ĉirkaŭtablanaro kampara manĝis el unu telerego? Al kio do servas
la interna ideo, se ĝi eĉ ne toleras forkontinentajn morojn? Ek!
Vivu la verda stel´!

 

Ŝi alpaŝis la nigrulon, sinĝene
kaj iom tordbuŝe grimacis rideton kaj plonĝis la kuleron en la
varman brogaĵon. La ulo stulte gapis! Tamen ŝia nevole komika
rideto trovis baldaŭ eĥon en la bele malhela vizaĝo, kiu fandiĝis
en bonkora mieno.

 

Unue silente ili kulerumis, sed
Marisa baldaŭ preferis konversacii: „Ist die Supe gut?“ La
germana ne efikis. „La soupe est bonne?“ Same la franca! La
anglan ŝi ne scipovis. Lasta klopodo: „Gut?“ „Good!“ resonis
la negro kun kamaradeca brilo en siaj okuloj. Jes, Esperante nia
tagmanĝa interparolo pli prosperus! Ŝi amare pensis. Manke de
vortoj ili daŭrigis la babiladon per pingpongo de ridetoj, streĉe
volitaj ŝiaflanke, kaj malferme bonulaj liaflanke.

 

Ĉiu supo iam venas al sia fino kaj
pro tio ankaŭ la stranga eŭrop-afrika gemanĝado en „Meinl am
Graben“. Per lasta rideto Marisa adiaŭis, ŝovis sian manon sub la
tablon por preni la kopiojn – kaj palpis nur la breton. Kun ekscito
ŝi perokule kontrolis la lokon, kie devus troviĝi la por ŝi tre
gravaj dokumentoj: Sed estis nenio. Ŝtelis, ŝi interne muĝis.
Ŝtelis kaj manĝis mian supon! Tiu negra kanajlo! Mi kaj miaj
stultaj internaciaj sentoj! Sed fakte kial li ŝtelu esperantaĵojn?
Ŝi trankviligis siajn emociojn kaj helposerĉe rigardis ĉirkaŭen.

 

Sur la breto de la apuda tablo fine
ŝi ekvidis, kion ŝi ŝajne estis perdinta. Kaj sur tiu tablo staris
ŝia ankoraŭ varmeta supo.

 

El
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno
Hofburg, Michaelerkupple,
A-1010 WIEN

alportis
Jindřiška Drahotová