Informilo 7-8 /2003

Informilo 7-8 /2003

Enhavo:
Deklaro
Hamburgo preparas
Nia vizito en vilaĝo Ratíškovice
Parto de letero de la franca amiko
Lingva diskriminacio
70 jaroj de E-o en Svitavy
Mallonge
Retmesaĝaj trompopetoj
Novaĵoj el blindulsekcio
Ridu kun ni

Deklaro okaze de la Eŭropa jaro de  handikapitaj personoj

    La jaro 2003-a estis deklarita Eŭropa jaro de handikapitaj personoj. Esperanto-movado tra unu jarcento kreis komunumon, kiu estas tre malfermita al homoj “malsamaj”, al homoj kun socie marĝenaj pozicioj, al homoj kun fizikaj malavan-taĝoj. En nia komunumo fakte agas kelkaj asocioj de parolantoj de Esperanto kun malavantaĝoj. La plej ĝenerala estas la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, sed estas aliaj, ekzemple la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

La devizo de la Eŭropa jaro de handi-kapitaj personoj estas “Ĉiuj en la vagona-ron!”, alivorte la eŭropa komisionanino Anna Diamantopoulou volas montri per tiu devizo la malferman sintenon de eŭropaj instancoj al 10% de la eŭropa loĝantaro, kiuj suferas pro malavantaĝo fizika de ajna speco. Same la prezidanto de la Eŭropa Federacio de Handikapuloj asertas, kunlige kun la jaro, ke la handikapuloj estas plenrajtaj civitanoj de sia socio kaj devas esti traktataj kiel tiaj.

La Esperanto-movado ĝenerale batalas por solvi la lingvan kaj kulturan malavantaĝon de homoj, kiuj, ne parolante la fortajn lingvojn de la momento, estas konsiderataj duaklasaj civitanoj ofte en sia lando mem. Ni volas, ke ankaŭ parolantoj de lingvo de malpli grandaj landoj estu konsiderataj plenrajtaj civitanoj de la Eŭropa Unio kaj de la respektivaj naciaj socioj. En tiu senco la streboj de la Eŭropa jaro de handikapitaj personoj estas tuj kompreneblaj por parolantoj de la internacia planlingvo Esperanto, kiuj deziras, ke ĉi tiu jaro estu okazo por efektiva plibonigo de la situacio en ĉi tiu kampo. Samtempe ni invitas la eŭropajn instancojn forigi la lingvajn kaj kulturajn barojn por ĉiuj eŭropanoj kaj ni samtempe invitas la handikapitajn personojn lerni Esperanton por iĝi membroj de sendiskriminacia komunumo, en kiu ĉiu estas samvalora homo. Ni malkonstruu la lingvajn-kulturajn barojn por la internacia agado de
handikapitoj!

Eŭropa Esperanto-Unio

 — D-ro Seán Ó Riain Universala Esperanto-Asocio

— D-ro Renato Corsetti Asocio de Esperantistaj Handikapuloj —  Jarmila Rýznarová

Hamburgo preparas

Okaze de Eŭropa jaro de handikapuloj preparas E-klubo en Hamburgo kunlabore kun Klubo 68 ĝis fino de la jaro 2003:

Handikapiteco en la maljunaĝo. Interŝanĝo de spertoj pri maljunuloj kaj ilia deziro al plia movebleco, senbarieraj lokoj kaj socia partopreno.

Ni, neaŭdantoj en Hamburgo – ekspozicio kaj standoj.

Persona integriĝo kaj homa digneco – protekto de la privata sfero kaj la leĝo de la netuŝebleco.

Diskuto pri diversaj temoj: “Sekso kaj handikapiteco” aŭ “Helpo kaj leĝa persekuto de deliktoj” ktp.

Memdecidita vivo en Eŭropo – lukto kontraŭ diskriminacio de homoj kun mensa handikapiteco.

Senbariera Hamburgo – kion oni jam atingis kaj kion oni ankoraŭ devas fari.

Benefica koncerto kaj honoro al premiitoj de diversaj konkursoj kaj skribaj kaj muzikaj.

Eŭropa muzika renkontiĝo de muzikistoj handikapitaj (ankaŭ menshandikapitoj).

Agsemajno por infanoj kaj junuloj handikapitaj inkl. de konkursoj, labortagoj kaj aliaj organizaĵoj.

Arto ne konas malsanojn aŭ handikapon.

Kion homoj kun handikapoj volas diri al ni pere de siaj artaĵoj.

La socipolitika respondeco de la ekonomio. Vojoj al la integriĝo de handikapitoj en la laborvivo (je eŭropa, nacia kaj regiona niveloj).

Nur kelkajn agojn elektis   Delia Pick, Hamburgo

Nia vizito en vilaĝo Ratíškovice

Tien nin invitis por la 20-a de junio samideanino Jana Melichárková kaj ŝiaj E-infanoj. Mi veturis nur kun kvin infanoj jam vendrede tagmeze, ĉar nia ĝemela grupeto volis al ni montri ilian tegmentitan naĝbasenon. (Antaŭ jaro dum vizito en Česká Třebová plaĉis  al ili nia naĝbaseno kun tobogano.) Post naĝado en baseno ni disiris en familiojn, ĉar ĉiu el ni loĝis en alia familio.

    Sabate ni piediris en najbaran vilaĝon Milotice por viziti kastelon. Dumvoje ni haltis en la valo, kie floradas printempa adonido. En tiu tempo kunveturas esperantistoj kaj iras rigardi flave florantan valon. Nun floris jam aliaj floroj kaj la infanoj eluzis la ripozon tie por batala ludo. En Milotice ni vizitis kastelon kaj ĝian belan ĝardenon. En ĝi ni ekvidis ses diversajn novgeedzajn parojn. Ĉiu el ili volis foti aŭ filmi en la kastela ĝardeno.

  Dimanĉe la infanoj el ambaŭ grupetoj kunvenis en lernejo. Infanoj montris al si reciproke, kion ili el Esperanto konas. Infanoj el Ratíškovice al ni montris du fabelojn kaj kantis bele. Jana Melichárková instruas nun la unuan klason kaj sep infanoj el tiu klaso lernas Esperanton. Krom tio estas en ŝia grupeto jam spertaj 12-jaraj “esperantistoj”. Nia grupeto montris tri teatraĵetojn. Poste J. Melichárková rakontis pri siaj travivaĵoj dum UK en Brazilo. Antaŭ nia foriro ni aŭdis muzikon kaj el fenestro de la lernejo ni vidis procesion kun Korpo de Jesuo. Multaj homoj estis vestitaj en naciaj kostumoj de la vilaĝo Ratíškovice. Al miaj infanoj tio tre plaĉis. Ĝis nun ili ne vidis tiel multe da naciaj kostumoj.

   Niaj geamikoj akompanis nin al stacidomo kaj nun estas nia vico trovi por ili post unu jaro ian interesan programon.

Zdenka Novotná

Parto de la letero de mia franca amiko

Mi ŝatus iom rakonti pri pasintaj vojaĝoj, unue al nia regiona staĝo en vilaĝo Hennezel (je 40 km de urbo Epinal). La staĝo okazis en iu centro, meze en naturo. Ĝi estas administrata de grupo da nederlandanoj laŭ ekologia maniero. Ĉiuj manĝoj estis vegetaraj kaj cetere ankaŭ bongustaj. Ni estis pli ol 50 partoprenantoj. Mi gvidis la 3a-gradan kurson kaj uzis tekstojn el la libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Multe plaĉis al miaj gelernantoj la tekstoj de Emilija Lapenna “Soleco”. Temas pri ses monologoj de ses virinoj, kiuj respondas al ĵurnalistino pri la soleco. (Sciencistino, vidvino, aktorino….) Ni legis la tekstojn kaj poste provis imagi la demandojn de la ĵurnalistino kreante dialogon inter la gelernantoj. Tiel mia kurso iĝis vigla kaj eĉ amuza.

Krome okazis nia komitat-kunsido kaj Ĝenerala Asembleo. Okazis diversaj decidoj. Mi daŭre estas kasisto de nia asocio.  Krom la planita muzika vespero, ni povis spekti la video-kasedon pri Nobelpremiito Selten. Certe estis interese aŭskulti la intervjuon fare de Rainer Kurz. Ni ĉefe eksciis pri la vivo de s-ro Selten. Mi ja komprenis, ke lia premio rilatas al la ludo-teorio, tamen mi ne sukcesis ekscii pli da detaloj. Pri mendoj aŭ pruntericevo mi ne scias pli multe.

Dimanĉe ni estis revenintaj el tiu aranĝo. Hejme mi tuj prizorgis diversajn administraĵojn ligitajn al tiu staĝo, ĉar marde matene ni jam planis forvojaĝi al Bonn en Germanio, kie estis okazonta PSI (Printempa Semajno Internacia). Unue ni veturis al Heidelberg, kie ni rendevuis kun niaj geamikoj (ankaŭ internacia paro). Poste ni kune veturis al Bonn. Ilia filo havas tie studentan ĉambron, kiu dum ferioj estis libera. Poste ni kune veturis al la Esperanto-feriejo, kie okazis tiu internacia semajno, kiu fakte komenciĝis jam lunde. Entute ĉeestis pli ol 170 partoprenantoj inkluzive de multaj infanoj. Tiu aranĝo celas partoprenon de familioj. Matene okazis prelegoj, mi preferis tiun pri ReVo (Reta Vortaro) kaj posttagmeze turismaj vizitoj. Ni ŝip-veturis sur Rejno, vizitis Kolonjon, radio-teleskopon, flor-ĝardenojn. Vespere okazis la distraj vesperoj, koncerto, dancado kaj biertrinkado en la endoma trinkejo. Dimanĉe la infanoj traserĉis la paskajn ovojn (el ĉoko-lado) en la apuda arba-reto, metis ilin en korbojn. En la domo oni ilin disdonis al pli ol trideko da infanoj. Tio estis tre interesa.

Tiel ni pasigis la paskan semajnon kaj Paskon for de nia hejmo en agrabla Esperanto-etoso. 

Mi preferas tion ol resti hejme dum tiuj festo-tagoj. Certe ĝi ankaŭ estas familia festo en Francio, dum kiu oni reciproke invitas aliajn familianojn preparante festenojn (cetere tio kaŭzas multe da laboro al dommastrinoj). Mi ankaŭ tion spertis antaŭ kelkaj jaroj. Tamen nun la gefiloj estas for kaj eĉ forvojaĝantaj. Tial estas prefere forvojaĝi.


Elektis Mirka Kosnarová

Lingva diskriminacio

Laŭ la strikta postulo de Eŭropa unio devas ĉiuj niaj ŝtataj dungitoj esti kapabl­aj paroli aŭ angle, aŭ germane, aŭ france. Kiu ne sukcesos ĉe lingva ekzameno, estos minacata de maldungo. Por maturaj homoj estas lernado multe pli malfacila ol por in­fanoj. En Britio, Irlando, Francio, Germanio, Aŭstrio, Luksemburgio kaj grandparte en Belgio devis neniu lerni fremdan lingvon. El la novaj adeptoj de Eŭropa unio nur en Malto kaj eble en Kipro verŝajne ĝis nun ĉiuj regas la anglan lingvon.

Tio estas lingva diskriminacio, gravega maljusteco kaj unu el la pruvoj, ke la mon­do ne estas saĝa. Tri lingvoj ne solvas lingvan problemon. Sole ebla, justa kaj la plej ekonomia solvo estas ununura lingvo, pli facila ol kiu ajn nacia lingvo, do ties ekreg­ado postulas plej malmulte da peno. Ĝin oni devus lerni en ĉiuj landoj, ĉar ĝi estas por ĉiuj egale fremda kaj post ĝia ekrego egale propra.

En simila situacio, en kiu estas nuntempe niaj ŝtataj dungitoj, estis post la jaro 1960 oficistoj en Somalio, sed la kaŭzo estis mala: ili ne scipovis sianacian somalian lingvon. Nuntempa Somalio konsistas el iama Britia Somalio, kie la oficistoj parolis an­gle, kaj el iama Italia Somalio, kie ili parolis itale. En unuiĝinta Somalio ili devas lerni la somalian lingvon, se ili ne volis esti maldungitaj.

Sianacian lingvon ne scipovas multaj anoj de nacioj de iama Sovetio. La bela­rusan lingvon ne scipovas 90% da belarusoj inkluzive de belarusia prezidento. En mia loĝejo min vizitis moldavo, kiu verkis en moldava lingvo pli ol cent artikolojn, kiuj estis publikigitaj en moldaviaj gazetoj. Dum nia interparolo mi rimarkis, ke li pensas en la rusa lingvo. La suverenaj postsovetiaj ŝtatoj povas revivigi sianaciajn lingvojn. Mol­davoj jam ĉesis skribi per la cirila skribo kaj uzas la latinan skribon. Sed la belarusa diktatoro ne volas revivigi la belarusan lingvon. Apenaŭ povos revivigi siajn lingvojn nerusaj nacioj en Rusio.

Mi legis, ke en Dagestano oni parolas pli ol 30 lingvojn. Nuntempe certe oni de­vas diri ne parolas, sed parolis. Mi korespondis kun dagestanano, kiu skribis, ke li estas ano de nacio nomata lakoj, sed ke en lia familio ĉiuj parolas nur ruse. Juna ĉu­vaŝino skribis, ke ŝia patrino ankoraŭ scipovas la ĉuvaŝan lingvon, sed ŝi mem jam ne. Ŝi sendis al mi kelkajn ĉuvaŝajn humurajn gazetojn. Ĉiuj anekdotoj en ili estis presitaj dulingve: ĉuvaŝe kaj ruse. Jen rezultoj de lingva diskriminacio en Sovetio.

         Lubomír Středa

70 jaroj de Esperanto en Svitavy

Sabate la 7-an de junio 2003 la Klubo de Esperanto-amikoj en Svitavy festis la 70-an datrevenon de sia ekzisto. Kvankam regis tropika varmego, alveturis 65 partoprenantoj el la tuta respubliko (Plzeň, Česká Lípa, Světice u Prahy, Opava, Žamberk, Šumperk, Chropyně, Brno k.a.). Partoprenis ankaŭ esperantistino el Svedujo kaj alia el Germanujo. Inter la gastoj ne mankis ankaǔ prezidantino de ĈEA, samideanino Věra Podhradská el Brno. Ĉi-okaze ni plantis Esperanto-arbon, kiu estos enskribita inter Esperanto-objektojn (ZEOj) en UEA en Roterdamo. La partoprenantoj trarigardis vidindaĵojn en la urboplaco, la preĝejon de la Vizito de Virgulino Maria, kaj en la urba Kulturcentro ili vidis la ekspozicion pri 70 jaroj de Esperanto en Svitavy.

La posttagmeza programo okazis en la konstruaĵo „Servoj por lernejo“. Ĝi estis malfermita per la Esperanta himno. Sinjorino Kučerová el Sebranice prezentis al ni la malnov-novan arton – la dratumadon. La infangrupo el Česká Třebová sub la gvido de s-anino Zdena Novotná prezentis al ni kelkajn scenetojn en Esperanto. La urba informcentro pruntis al ni por projekcii novan videokasedon pri Svitavy. Fragmentojn el la tuta aranĝo estis prezentitaj en la regiona televid-elsendo.

La klubanoj dankas por ĉio al sponsoroj, kaj al la Kulturcentro Svitavy, kiuj ebligis prezenti la ekspozicion.

Klubo de Esperanto Svitavy

Proverboj

Pensoj iras trans limo sen pago kaj sen timo.

Laboro homon nutras, sen laboro li putras.

Mallonge

La redakcio ricevis inviton al 54-a Regiona staĝo de Esperanto, kiu estas organizita de BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo en OBERKIRCH)  en Germanio. Ĝi okazos en la tagoj 17-a – 19-a de oktobro 2003 kun tiu ĉi programo:

Kurso por komencantoj laŭ la Cseh-metodo, paroliga kurso, kurso por instruistoj, E-ekzamenoj, Bukeda kurso – fakprogramo pri diversaj temoj, infankurso kaj programo por gejunuloj.  Aliĝilo estas en redakcio.
jary

2003-10-17/19: okazos ĈEA-konferenco en Litomyšl. Kontakto: cea.polnicky@quick.cz. Ni forte rekomendas la partoprenon de la konferenco, kiu okazos la unuan fojon en la pitoreska Litomyšl, la urbo, kiu famas ne nur pro sia arkitekturo, pro kiu ĝi troviĝas en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj, sed en Esperantujo pro fameco de tiea civitano Karolo Píč kaj lia ĉefverko Litomiŝla tombejo. En Litomyšl naskiĝis fama poeto-esperantisto Jiří Karen (*1920).
ppo

La 88-a Universala kongreso en sveda Gotenburgo proksimiĝas. Nunjare certe ne partoprenos tie niaj multaj gemembroj, eĉ nia asocio ne organizos tien busvojaĝon kaj tial en la kongresejo ni ne havos giĉeton (standon de AEH-IKEH). Sed se la partoprenontoj volus private disdoni informajn afiŝetojn pri nia asocio al hazardaj konatoj kaj handikapuloj, skribu al la redakcio. Ni poŝtrevene sendos dekon da afiŝetoj kaj kelkajn aliĝilojn. 

        Sur la lasta paĝo estas plano de la kongrescentro por ĉeestontoj, kaj por ke niaj legantoj povu imagi tiun grandan komplekson de konstruaĵoj.
jary

www.esperanto.cz estas la paĝaro, kiu devus esti kiel la ĉefa disvojiĝo rilate Esperanton en Ĉeĥio. La realeco estas ankoraŭ for de la planoj, laŭ kiuj ĝi devus (ĉe per ligoj al aliaj retpaĝoj) prezenti en Esperanto informojn pri Ĉeĥio kaj la E-movado enlanda kaj male al neesperantistoj en la ĉeĥa lingvo informojn pri Esperanto kaj E-movado tutmonda.  Por povi realigi tion ni bezonas ankaŭ vian helpon: se vi scias pri iu urbo aŭ komunumo, kiu havas ankaŭ sian TTT-paĝon en Esperanto, bv. sciigi tion al ni kiom eble plej komplete (kun la prizorganto, de kiu ni povus peti reciprokan ligon). Sed eĉ se vi scias nur la urbon, ankaŭ tio helpos, kvankam ni havus pli multe da laboro serĉante en la reto. Do, la dua paŝo (post la unua jam modeste realigita) estas fari la bonan retan informilon pri niaj urboj kaj komunumoj en Esperanto. Cetere, ju pli multe ili estos, des pli simple ni konvinkos la decidajn personojn de la ceteraj pri utileco de Esperanto kaj espereble baldaŭ estos tie informoj pri ĉiuj gravaj lokoj en Ĉeĥio. Viajn sciigojn bv. sendi samtempe al chrdle@kava-pech.cz kaj malovec.starto@clavis.cz, en tiuj du lokoj ni kolektas la informojn. Antaŭdankon por via helpo.
pech

Ni legis en interreto:

Retmesaĝaj trompopetoj en Esperanto

Esperantistoj tra la mondo pli kaj pli plendas pri trompoj, kiujn oni provas fari per Esperanto. Plenzorge la prezidanto de UEA Corsetti nun avertas esperantistojn pro tio, ke rondiras trompaj mesaĝoj en tre bona Esperanto kaj ŝajne subskribitaj de delegito de UEA.

“Tiu ekzistanta homo – vera delegito – tute ne rilatas al la mesaĝo. Simple oni prenis el iu Jarlibro la nomon kaj la adreson de la alsendito kaj la nomon de la ŝajna sendinto,” diras Corsetti.

Ĉefe anglalingvaj trompoj, kiuj venis tra la interreto, estas ofte tuj konstateblaj: anglalingve oni proponas al vi riĉiĝi per mono, kiu apartenis al antaŭa registaro aŭ ministro. Tiu mono devas iri eksterlanden kaj specife tra via propra konto. Por faciligi la transpagon al vi la trompistoj petas antaŭpagon de kelkaj miloj da usonaj dolaroj…

Ankaŭ la esperantistaj trompoj estas simplaj. “Oni petas delegiton pro la komuna esperantisteco provizi grandan kvanton da varoj sen antaŭa pago,” klarigas Corsetti. “La trompoj povas ankaŭ alpreni aliajn formojn. Pro tio mi rediras: estu prudentaj. Ne ekzistas alia ebleco”.

Stanisłav Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio avertas pri trompopetoj el Pollando. “Jam kelkfoje persono, kiu loĝas en pola urbo Jaroslavo, skribis pri la helpo aĉeti inkojn por komputilo, kaj monhelpon por la orfejo, kie li instruas Esperanton. Ambaŭ petoj estas veraj trompoj.” Mandrak kolektas ĉiujn informojn – pri trompopetoj el Pollando – por sendi ilin al la pola polico.

Kvankam Corsetti konsilas esti tre prudenta, li ankaŭ vidas bonan flankon de la Esperanto-trompoj: “Ni samtempe ĝoju, ĉar Esperanto atingis tian uzonivelon, ke ĝi estas uzata samrange kun aliaj naciaj lingvoj, por provi trompi parolantojn de tiuj lingvoj”.

UEA

Novaĵoj el la blindulsekcio     
Kelkajn mesaĝojn pri la blindulsekcio sendis nia membro s-ano Jiří Vychodil:

Blindulsekcio de ĈEA kunvenis

  Sabate la 12-an de aprilo 2003 okazis la tradicia jarkunveno de blindulsekcio de  ĈEA en la domo de unuiĝinta asocio de blinduloj kaj malfortevidantoj en Prago. Partoprenis ĝin ĉ. 20 viddifektitoj kaj iliaj gvidantoj.

   Nian kunvenon partoprenis gasto, la prezidantino de Asocio de E-istoj handikapuloj, s-anino  Jarmila  Rýznarová, kiu poste ankaŭ alparolis la ĉeestantojn.

   Ni tre ĝojas, ke ĉi-jare sendis ĈEA sian reprezentanton, kiu ne nur salutis la kunvenon, sed ankaŭ kolektis la monon por la kotizoj kaj helpis al la partoprenantoj kun ĝia transdono al la „oficialaj manoj“ de la kasisto. Tio tre helpis al la unuopaj viddifektitoj, ĉar alie la transsendado de la kotizoj estus por ili kelkfoje sufiĉe malfacila.

   Komence de la kunveno ni per unu minuto de silento honorigis nian en siaj junaj jaroj forpasintan s-aninon,  Pavla  Nyáryiová, kiu ĝis sia lasta vivmomento restis aktiva  Esperantistino.

   Ĉar niaj kunvenoj kompreneble traktas ĉiam pri similaj aferoj, ni ne volas plu enuigi vin per ĝia detala priskribo, nur en la pluaj raportoj ni aludos la plej gravajn aspektojn de nia aktivado.

Somera E-restado

   Ankaŭ ĉi-jare okazos nia tradicia somera  E-restado en la moravia vilaĝo  Rupreĥtov, en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2003.Kiel kutime, la antaŭtagmezoj estos dediĉitaj al E-instruado en tri niveloj, la posttagmezoj al konatiĝo kun la tiea belega naturo, ripozado, promenoj, ktp.

Ĉiuj interesiĝantoj, kiel eble plej baldaŭ turnu vin rekte al s-ano,
Inĝ. Jan Příborský
Tyflo Centrum o.p.s.
I. P. Pavlova  69
779 00  Olomouc

Vojaĝo en Bulgarion

   Ĉar la partopreno en IKBE estas por niaj ges-anoj sufiĉe multekosta, decidis kelkaj el ili partopreni en la somera restado en Bulgario. La detaloj kompreneble ankoraŭ ne estas tute prete pritraktitaj, sed ni esperas, ke post la restado ni raportos pri ĝi en unu el la proksimaj n-roj de nia gazeto.

Interŝanĝa vojaĝo

   Jam la trian jaron sukcese disvolviĝas niaj amikaj rilatoj kun la aŭstraj blindaj ges-anoj. Ĉiujare oni vojaĝas en alian landon. Ĉi-foje nia delegacio vizitos denove Aŭstrion, nome en septembro, kaj vizitos kelkajn aŭstriajn urbojn kaj ankaŭ unu urbon en Germanio.

   Ankaŭ pri tiu okazintaĵo ni espereble povos informi vin en iu proksima n-ro de Informilo.

Ridu kun ni

Skoto, kiu tre ŝatis fumi,eniris kupeon por fumantoj. Eleganta sinjorino, portanta hundeton surbrake, eniris la saman kupeon. „Ĉi tiu kupeo estas por fumantoj,“ diris la skoto ĝentile, sed neatendante lian diraĵon, la sinjorino eksidis. Ĵus la vagonaro ekmoviĝis, kiam ŝi ekvidis, ke ŝia kunvojaĝanto fumas pipon.

Ne fumu ĉi tie!“ ŝi ekkriis. „Mi ne permesas tion!“ La skoto kontraŭdiris: „Kial vi do eniris ĉi tiun kupeon? Mi eniris ĝin por trankvile fumi mian pipon, kaj vi devos toleri tion.“

Ĉi tiu respondo kaŭzis tian koleron al la sinjorino, ke ŝi eltiris la pipon el la buŝo de la skoto kaj forĵetis ĝin tra la fenestro. La skoto, ne dirante unu vorton, trankvile leviĝis, prenis la hundeton ĉe la nuko kaj forĵetis ĝin laŭ la sama vojo. „Ĉi tiu kupeo ne estas por hundoj,“ li diris. Nun la kolero de la sinjorino atingis la plej altan gradon. Ŝi nomis lin senkora malbonulo, minacis lin per sia pluvombrelo kaj tuj, kiam la vagonaro ekhaltis, ŝi alvokis la konduktoron kaj la staciestron. Ŝi akuzis la skoton pri mortigo de sia hundeto kaj li siaflanke akuzis ŝin pri la forĵeto de la pipo.

      La konduktoro, ne sciante, kiel trankviligi la sinjorinon, diris al la skoto: „Vi certe faris ion vere malagrablan al la sinjorino, ĉar ŝi estas tiom kolera.“ „Tute ne,“ respondis la skoto kun sia kutima trankvilo, „mi diris al ŝi, ke tiu kupeo estas por fumantoj, ne por hundoj. Se la sinjorino volas havi sian hundon ĉe si, ŝi akompanu ĝin en la kupeon por hundoj.“

      Sendube la disputo estus daŭrinta ankoraŭ kelkan tempon, sed … subite venis galope sur la peronon la hundo – kun la pipo en la buŝo. Per tio restariĝis la paco!

Korespondantino el Belgio

Lingva anguleto

Prepozicioj kaj akuzativo

Multaj legantoj diros, traleginte la titolon, ke tio prezentas nenian problemon. Sed tamen ni renkontiĝas kun tiaj kazoj, ke iuj esperantistoj metas la akuzativan finaĵon post tiaj prepozicioj, kiel estas „de“, „pri“, „laŭ“ kaj aliaj, kie oni ne devas uzi la akuzativan finaĵon. Ĝenerale validas, ke la prepozicioj en Esperanto neniam estu ligataj kun akuzativo. Sed iam ni trovas la finaĵon –n eĉ post iuj prepozicioj. Bonvolu konsciiĝi, ke en tiu ĉi kazo ne temas pri akuzativo, sed pri la esprimo de direkto: mi iras en la lernejon, mi veturas en Pragon. En tiu ĉi senco la finaĵo –n povas renkontiĝi ankaŭ ĉe adverboj: mi iras hejmen. En tiuj ĉi kazoj do ne temas pri la akuzativo.

Předložky a akuzativ

    Mnozí čtenáři si jistě pomyslí, že se nejedná o žádný problém. Ale setkáváme se s případy, že někteří esperantisté kladou koncovku 4. pádu (akuzativu) i po takových předložkách, jako jsou „de“, „pri“, „laŭ“ a mnohých jiných, po nichž se nesmí klást koncovka 4. pádu. Všeobecně platí, že žádná předložka nesmí být spojována se 4. pádem. Někdy však užíváme koncovku –n po některých předložkách. V tomto případě se však nejedná o 4. pád (akuzativ), ale o vyjádření směru: jdu do školy, jedu do Prahy (kam?). V tomto smyslu se koncovky –n používá i u příslovcí: mi iras hejmen (jdu domů). V těchto případech se tedy nejedná o 4. pád (akuzativ).

Jaroslav Mráz

Funebra sciigo

Nur la 9-an de julio atingis nin doloriga sciigo. La 26-an de junio 2003 post longa malsano forpasis la prezidanto de klubo en Plzeň inĝ. Jiří Vomáčka en sia 51-a jaro. Lia morto estas granda perdo por la tuta esperantista klubo en Plzeň kaj por ĉiuj, kiuj konis tiun ĉi modestan samideanon. Sub lia gvidado la klubo en Plzeň komencis organizi sukcesajn ĉiujarajn renkontiĝojn (inkluzive de kursoj) en Nekvasovy en okcidenta Bohemio. Ni dediĉu al li nian rememoron.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová, J.Kosnar
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel. 466 611 941
e-mail:  aeh-ikeh@volny.cz.
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!