Informilo 9/2006

 Informilo2006/9

Enhavo:
Kelkaj eĥoj de UK,
Historio de Davido,
REF-Pilský Mlýn,
IKUE en Velehrad,
E-infanoj en Anglio,
El redakcio,
E-urbo Herzberg

Raporto pri la 91-a UK en itala Florenco 29. 7. – 5. 8. 2006

El sudbohemia urbo České Budějovice ekveturis la 28-an de julio dum nekutime varmega vetero luksa aŭtobuso kun vere internacia kolektivo: ĉeĥoj, germanoj, poloj, hungaroj. La organizado de la karavano estis bone kunigita kun banado en la maro kaj kun ekskursoj al la insulo Elba, urboj Piza, San Gimignano kaj Siena. Estus senutile skribi pri la montaro Apeniny, kiu estas traborita per multaj tuneloj kaj kunigita per pontegoj, pri la programeroj de la universala kongreso, kiujn mi ne sukcesis partopreni, sed kiuj estis valoraj kaj allogaj. Tamen ŝajnis al mi, ke la kongreso estis preskaŭ kaŝita por la publiko, ĉar mi surstrate vidis neniun afiŝon. Pri eminentaj paroladoj de la prezidanto de UEA Renato Corsetti oni povas legi en interreto, ankaŭ pri danco de brazilanoj. La kongreson partoprenis proksimume 2.200 homoj el 62 landoj.

Mi volas substreki fakton, ke la UK-on partoprenis pli da junaj homoj ol en pasinto, kaj ke mi dum la prezentado de „Akademio de Esperanto“ aŭskultis laŭdan parolon pri la ĉeĥa lingvista fakulo Miroslav Malovec kun aplaŭdo por li. Tio tre ĝojigis min, ke estis tiel aprezita ĉeĥa samideano.

El miaj skribaj notoj mi elektas:

La 26-an de septembro estos tago de lingvoj, estus bone kaj konvene atentigi publikon pri Esperanto. La 1-an de novembro estos tago de gepatra lingvo; al demando, ke Esperanto ne havas nacian kulturon, oni povas diri, ke Esperanto ne povas havi nacian kulturon, ĉar ĝi havas kulturon internacian, sed tio estas problemo, kiun oni ne povas klarigi en unu frazo.

Profesia ĵurnalisto klarigis sistemon de mondaj ĵurnalaj agentejoj (AP, Reuters, AFP ktp), li rekomendis sendi artikolojn al lokaj ĵurnaloj kaj gazetoj. En ĉeĥa ĵurnalo MF-DNES 7.8.2006 aperis letero de s-ro Štefan el Kladno pri UK. Gratulon al li pro sukceso!

Ĉiuj landaj eŭropaj E-asocioj estas anoj de EEU – Eŭropa Esperanto-Unio – krom Estonio. EEU eldonas „Eŭropan bultenon“, kiu estas akirebla nur en interreta adreso www.europo.eu, eeu@europo.eu.

La 7-a kongreso de EEU okazos en Slovenio – Maribor de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2007 (www.esperanto-maribor.si). La temo „Pri akvo“ emus turni atenton de progresemaj asocioj kaj unuopuloj al tiu kongreso.

En la kunveno de Akademio estis ankaŭ interesa diskuto pri vortoj kun ĉapeliloj kaj ĉu al la alfabeto aldoni literon „w“, la debato daŭris pri problemo „dank´ al“ kaj pri peto de joginoj, kiel traduki „jin kaj jang“ ĉu jino kaj maljino, ĉu jango aŭ maljango, aŭ ĉu oni povas „malgraŭ“ liberigi de „mal“ al graŭ.

Tamen por AEH estas interesa informo, ke al iuj ne plaĉas la vorto „handikapuloj“ – kiu pli apartenas al sporto kaj povas esti ofenda por la homoj kun handikapo. Venis proponoj pri vortoj: malavantaĝuloj, neplenlertuloj, alilertuloj, alilertekapabluloj, ĝenerale tradukoj el diversaj lingvoj…

(noto de la redakcio de AEH: ni alvokas niajn membrojn esprimi siajn opiniojn. Dankon!)

Pri la indonezia lingvo mi ankaŭ faris notojn, ke ĝi estas ankaŭ artefarita lingvo. Sed s-ano Jiří Patera skribis al ni pri tio, ke li aŭskultis prelegon de japana mecenato Miyoshi Etsuo, ke en Indonezio vivas nun 200 milionoj da homoj sur la diversaj insuloj Java, Borneo, Sumatra k. a., oni parolas multajn lingvojn. Do estis necese enkonduki unu ŝtatan lingvon. Ĉar la origino de ĉiuj loĝantoj estas malaja, oni prilaboris la malajan lingvon kaj enkondukis ĝin kiel oficialan indonezian lingvon. Tio sukcesis, en Malajzio kaj Indonezio ili havas komunan lingvon, sed nun oni jam parolas pri apartaj lingvoj malajzia kaj indonezia. Do la japano havis tion kiel ekzemplon, ke artefarita lingvo en Indonezio funkcias, sed li forgesis, ke la indonezia estas fakte malaja, do ne tute artefarita, kaj ke ĝi estis akceptita de la loĝantaro. Ĉe Esperanto estas alie, ĝi estas rifuzata kaj devige estas trudata la angla.

Verkista asocio EVA volas ŝanĝi statuton kaj esti pli oficiala simile kiel Akademio – plialtvalorigi la asocion.

Plua interesaĵo por mi estis:

Italoj laŭ prononcmaniero ekkonas lokon, de kiu ia italo devenas, britoj – al kiu socia tavolo apartenas. La itala lingvo devenas el florenca dialekto danke al Dante. Italoj neniam manĝas viandon kun spagetoj, tial ili kutime manĝas du pladojn. Ili ŝatas manĝi ŝinkon kun melono (laŭ mia sperto). Ĉiam devas esti pano sur la tablo. Post la deka horo matene italoj ne plu trinkas „kapuĉinon“. Se vi volas trinki veran tason da kafo, mendu amerikanan kafon, alie vi ricevos kafon en speciala poto, kiun vi povus verŝi en malgrandan glason por brando.


Jindřiška Drahotová,
Sadová 745/36, 293 01
Mladá Boleslav,
tel.: 326 731 845 retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz

Sur tiu ĉi adreso vi povas mendi Legolibreton II. kaj III., por la prezo 50 Kč aŭ 2 eŭroj.

Alia eĥo pri UK:

Dum la tempo de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006 mi partoprenis la 91-an Universalan kongreson de Esperanto en la itala urbo Florenco, nacilingve: Firenze. Mi partoprenis buskaravanon organizitan de la vojaĝ-oficejo CIAO el Strakonice, pere kaj kun s-anino Mirka Tomečková el la E-klubo České Budějovice. En la vojaĝo tien ni haltis matene ĉe la maro proksime de Venecio kaj refreŝiĝis naĝante en la maro dum kelkaj horoj. Poste ni daŭrigis al Florenco, kie ni loĝis en junulara tranoktejo.

En la kongresejo, krom la ĝeneralaj – komunaj programeroj, mi partoprenis por tiel diri la miajn: la fakajn kunvenojn de ateistoj kaj de nefumantoj. Tre ĝojigis min la fakto, ke unu salono portis la nomon laŭ itala esperantistino Clelia Conterno Guglielminetti. Ja mi havas agrablan edifan memoron pri ŝi: En la jaro 1975 mi tradukis kaj gazete publikigis ŝian novelon „Vivo kaj morto de Wiederboren“. Poste dum la UK en Varna en 1978 tute hazarde renkontinte la aŭtorinon, mi diris al ŝi pri la publikigita traduko. Bedaŭrinde ŝi mortis en la jaro 1984.

Ĉar la merkredo estis ekskursa tago kaj la kongresejo estis fermita, mi partoprenis kun mia karavana grupo ekskurson tra Toskanujo. De la urbo Piombino ni per granda ŝipo veturis al insulo Elbo. Tie mi denove ĝuis fascinajn ondojn de la maro, ĉi-foje la Tirena.

Dum la UK kiel kutime mi renkontis multajn miajn konatojn el la tuta mondo. Tre plaĉis al mi ekzemple publika kunveno de la Akademio de Esperanto. Bedaŭrinde por tia interesega programo oni devas atendi plenan jaron – ĝis la venonta Universala kongreso. Nu, eble en mia lando Ĉeĥio oni povos intelekte ĝui el la nova fenomeno – nome la ELFO (Esperantologia kaj literatura forumo – kun administra sidejo en la urbo Brno). J.Rada, Most

La kontribuo el la plumo de juna komencanto

 Dum la fino de la pasinta jaro mi decidiĝis, ke mi somere en 2006 vojaĝos en Italion por partopreni la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto. Vojaĝagentejo el Strakonice kunlabore kun geedzoj Tomeček kompleze organizis vojaĝon kaj tranoktadon en Florenco. Tien kaj reen ni veturis dum nokto, por ke ni evitu malagrablan vojaĝon dum varmaj someraj tagoj. Dumvoje al UK ni haltis por mallonga naĝado en la maro, sed posttagmeze ni jam alvenis en Florencon – kongresurbon. Modesta tranoktejo konformis al prezo kaj celo kaj krom eble nur unu persono, neniu plendis. Ankoraŭ tiun ĉi tagon ni ricevis la kongres-dokumentojn.

Duan tagon – dimanĉe – nin atendis solena bonvenigo kaj komenco de la kongreso. Kaj tuj dimanĉe ni konvinkiĝis, ke organizadon ekmastris vere italoj – sen ia averto estis interŝanĝitaj du prelegoj. Tamen ni ne malamuzis pro tio kaj ni ĝuis ambaŭ programerojn pri Afriko kaj pri Ameriko. Kiel esperantisto – komencanto, malgraŭ mi relative bone scipovas anglan lingvon, komence mi ne tro multe komprenis, pro tio mi decidiĝis partoprenadi paroligajn lecionojn por komencantoj. Kaj ankaŭ tio ne estis sen malgrandaj problemetoj – en kongresa libro estis skribite, ke por eniri la aranĝon oni havu la libreton „Poŝamiko“, sed se ni demandis kiun ajn, neniu el deĵorantoj povis diri al ni, kio ĝi estas kaj kie oni povas akiri ĝin. Tamen ankaŭ tion ni sukcese aranĝis. La kurso tre entuziasmigis min kaj krom tio mi ĉiam pli bone komprenis. Mi ĉeestis diversajn prelegojn, por ke mi estu en la kontakto kun parolata Esperanto.

Kaj elekti oni povis vere el bunta programo – de (laŭ mia vidpunkto de eŭropano) enuiga prelego pri problemo de disvastigado de Esperanto en amerika kontinento, trans tre interesa parolado de Tereza Kapista pri ŝia agado kiel instruistino de Esperanto en Irano kaj Afriko, al vojaĝ-prezentaĵo ĉirkaŭ la mondo de unu juna italo, ĝis al la instrua kaj nekredeble amuza prelego: „Arto paroli publike“ de neforgesebla Humphrey Tonkin pri la Esperanto-parolarto. Komputilaj entuziasmuloj povis vidi prelegon pri komputila programo „linukso“.

Kaj miaj rezultaj impresoj? Malgraŭ iaj organizaj mankoj mi devas diri, ke la kongreso estis sukcesa kaj ĝi lasis en mi grandegan sopiron ekkoni pli tiun ĉi lingvon. Florenca kongreso estis mia unua, sed certe ne mia lasta. Jam nun mi ĝojatendas pluan kongreson en Eŭropo, kiu efektiviĝos en Rotterdamo en la jaro 2008. Jan Srb Pardubice

Kion aldoni al tiuj ĉi impresoj de mia nepo?

Jes, post la reveno el Italujo mi demandis lin, ĉu li skribus por Informilo siajn impresojn el tiu ĉi nia ekskurso al Florenco.

El Pardubice ni ĉeestis nur 3 personoj – ankoraŭ Jirka Kosnar, kiu multe kunlaboradas dum preparo de Informiloj, Antaŭen kaj aliaj laboroj ĉe komputilo. Entute el Ĉeĥio estis preskaŭ 40 geesperantistoj.

Mi partoprenis jam la kvinan UK-on (Rotterdamo, Prago, Berlino kaj Vilno) kaj en la lasta numero de kuriero de la 91-a UK nomata „Florenca lilio“ – la lasta aliĝinto estis dumonata bebo, KN 2209. Tiu ĉi nombro estas la plej malgranda el aliĝintoj de tiuj miaj kongresoj. Mi konfesas, ke ĉi tiu mia partopreno estis ĉefe dediĉita al mia nepo, por ke li povu senti kaj entuziasmiĝi per etoso de tiu unika kaj neforgesebla atmosfero de Esperanto.

Trastudinte la Kongresan libron ni elektadis programerojn, kiuj estus por ni interesaj. Ankaŭ ni volis trarigardi la urbon, kiu estas vere tre ĉarma. Kaj ni ankaŭ partoprenis du tuttagajn busekskursojn – sur la insulon Elba kun la vilao, kie vivis Napoleono Bonaparto kaj ankaŭ tiun tagon ni por mallonga tempo vizitis toskanan urbon Piza, kun fame konata kliniĝinta turo. Dum la dua ekskurso ni trarigardis belegajn kaj interesajn urbon Siena kaj etruskan urbeton San Gimignano. Ambaŭ ekskursoj kaj la tuta restado en Italio estis vere tre interesaj kaj mi ĝojas, ke ni

povis partopreni ĉijaran kongreson.

Ludmila Srbová

Fragmento el kongresa kuriero „Florenca Lilio“

La vizaĝo de Davido, kiel ĝin skulptis Mikelanĝelo, estas la bildo elektita por la „logoo“ de la 91-a UK. Jen malgranda historio de la statuo.

Mikelanĝelo (6.3.1475 – 18.2.1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo, servante al pluraj papoj.

Lia statuo de Davido, estas taksata ĉefverko de la renesanca skulptarto (iuj artistoj kaj arthistoriistoj eĉ diras, ke ĝi estas la plej bela artaĵo, iam farita de homo). La statuo montras Davidon momenton antaŭ ol ataki Goljaton (la rakonto estas en la Biblio).

La statuo – alta 5,17 metrojn – havas interesan historion. Jam de pli ol 40 jaroj granda marmora peco estis je dispono: Kelkaj artistoj provis realigi per ĝi statuon, sed sensukcese kaj la marmoro sekve prezentis la signojn de la pluraj eksperimentoj (i.a. granda fendo); plie oni taksis, ke la ŝtono estis tro malkompakta kaj ke sekve la statuokruroj ne povus elteni la pezon de la tutaĵo. La marmoraĵo restis do forgesita dum jaroj en malfermita spaco, korodita de la tempopaso ĝis kiam, en 1501, Mikelanĝelo akceptis la „defion“ realigi per ĝi la Davidon. Lia laboro finiĝis tri jarojn poste, en 1504: por transporti la kolosan statuon necesis 4 tagoj, kaj dum la transporto ĝi estis ŝtonumita de ribeluloj (Mikelanĝelo surloke prizorgis tuj la forigon de la batsignoj). Dum la tumultoj de 1527 la statuo estis denove grave damaĝita. La maldekstra brako estis rompita en tri pecojn kaj la ŝtonĵetilo estis difektita: ankaŭ hodiaŭ oni povas konstati la signojn de tiu evento. Dum la jarcentoj la statuo suferis aliajn damaĝojn pro atakoj, meteorologiaj kondiĉoj kaj (nekredeble, sed vere) ankaŭ pro malbona restaŭrado. En 1872 oni decidis transporti ĝin el la placo sub tegmenton, en la Galerion de la Akademio. Tiu en placo de la Signoria estas kopio.

La 28-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

okazis la unuan fojon en sia historio en Ĉeĥio la 15.-29.7.2006 en feriejo Pilský Mlýn apud Blatná. Dum la unua semajno partoprenis 64 personoj, en la dua semajno entute 86 personoj el 11 eŭropaj landoj (el tiu ĉi nombro proksimume duono de infanoj, ekde 18-monata ĝis 18-jara).

La partoprenintoj estis el Ĉeĥio, Pollando, Hungario, Kroatio, Germanio, Svislando, Francio, Britio, Belgio, Danlando kaj Norvegio. Ĝi estis specifa aranĝo por familioj, kiuj uzas Esperanton en sia ĉiutaga vivo, do partoprenis en ĝi nemalmultaj infanoj, kiuj denaske parolas du-tri lingvojn.

Tiu ĉi neformala grupiĝo de amikiĝintaj E-familioj ne funkcias sub ŝildo de iu E-organizo – ĉiujare unu el la familioj proponas organizi la aranĝon en sia lando. Ĉi-foje la gastigantoj estis familio Vladimír, Pavla kaj Edita Dvořák el Písek, kiu elektis por la okazloko feriejon Pilský Mlýn situantan 20 km de ĝia loĝurbo. Apuda lago kaj arbaro bonŝance iom mildigis grandan  varmegon, kiu regis dum la daŭro de la tuta aranĝo.

  Elekto el la bunta programo:

okazigo de koncerto de renesanca muziko kadre de la ekskurso al la kastelo Kratochvíle kaj de publika koncerto en la Urba Insulo en Písek; multaj manlaboraj minikursoj (dratado, manpapero, origami kaj kirigami, kasteloj el skatoloj, ornamado de marcipankuketoj ktp.); sportaj aktivecoj (naĝado, boatado, ŝakludo, tabloteniso, futbalo kaj aliaj pilkludoj, netradiciaj olimpikaj ludoj); kadre de Tago de la libro – diskutprelego de P.Chrdle pri E-aktivecoj en Ĉeĥio (kune kun vendoekspozicio de E-libroj); komuna muzikumado kadre de antaŭtagmeza kantado, bivakfajroj kaj dancvesperoj.

Ankaŭ okazis kelkaj ekskursoj: urboludo kaj muzea serĉkvizo en Písek, bestoĝardeno en Ohrada, kastelo Hluboká, České Budějovice kaj multaj aliaj aktivecoj por ĉiuaĝaj partoprenantoj.

 Kadre de la kantado la partoprenantoj lernis kompreneble ankaŭ kelkajn ĉeĥajn kantojn – Vojo al Budějovice (K Budějicům cesta), Belas aer‘ (Krásný je vzduch) de J. Hutka, Se estus ĉi-tie tia junulino (Kdyby tady byla taková panenka) kaj aliajn. Kaj – ne nur ĉe etuloj! Daŭre sukcesis la kanto „Krávy krávy“ de Z. Svěrák kaj J. Uhlíř (en E-versio „Katoj katoj“), kiu dum REF 2000 en Vác ĉe Budapeŝto tuj fariĝis ŝatata furoraĵo.

  Dum travivaĵludoj en la arbaro oni ekzemple mem elprovis, kiel povas blinduloj percepti naturon, revenante en duopoj, en kiu ĉiam unu persono devis marŝi kun fermitaj okuloj. Por kelkaj estis surpriza konstato, kiel tiukaze kvazaŭ aŭtomate akriĝas aliaj sensoj – kiel oni pli intense sentas grundon sub la piedoj, pli atenteme perceptas sonojn, ventetoblovon – kaj kiom nefacile povas esti – venki internan necertecon kaj transdoni sian tutan konfidon al sia vidanta gvidanto …

La infanoj ankaŭ lernis kunsentemon kaj helpemon partoprenante en granda ludo daŭranta tutajn du semajnojn, dum kiu ili klopodis karpon Jakobon, turisman simbolon de la Sudbohemia reĝlando, sanigi el „akvofobio“. La lastan tagon la karpo bonŝance sentime subakviĝis en la fiŝlago kaj tial la infanoj povis festi tiun ĉi bonan finon dum la fina fabela merkato.

La aranĝo trapasis supozeble sukcese kaj en bona etoso.

  Sekvontjara REFo okazos plej probable ekde 22.7.2007 en Debrecen en orienta Hungario. Pavla Dvořáková, Písek

Jen la raporteto, kiu ankaŭ ligas al Pilský Mlýn:


Pri la koncerto de Esperantaj familioj

Marde la 25-an de julio 2006 posttagmeze okazis sur la Urba Insulo en Písek granda, nekutima evento. Sub gvido de Pavla Dvořáková oni aranĝis meze de la arboj, en bela medio eminentan kon-certon de esperantaj familioj el la tuta mondo. Ludis kaj kantis ĉi tie infanoj komune kun la gepatroj kaj ankaŭ solaj. Sonis tradicia, klasika muziko, popol-kantoj kaj kompreneble kantoj ŝercaj.

La programo daŭris preskaŭ du horojn. La ĉeestantojn salutis kore ankaŭ eksgvidan-tino de la E-klubo “Ponto” en Písek – Radka Křivánková. Ne mankis ĉi tie atentemo de la lokaj ĵurnalistoj. La redak-torojn tutcerte ravis malgrandaj

infanoj flue parolantaj Esperanton!

Věra Muchnová

En Anglio ni bone fartis

Komence de julio reveturis hejmen deko da infanoj kaj junularo apartenanta al E-rondeto Amikeco en Česká Třebová. Ili estis invititaj en Anglion por montri ion el nia vivo kaj kulturo en nia urbo, pri kiu ni disdonis multe da propagandaj materialoj. La grupo prezentis sin en kvin lernejoj en Stroud, Gloucester, Stonenhaus kaj en ĉirkaŭaĵo. Ĝi prezentis dancojn, kutimojn, fabelojn kaj kantojn en Esperanto. Danca klaso en Stonenhaus interesiĝis pri orientbohemiaj naciaj dancoj kaj volis ilin eklerni. Ni restis tie dum la tuta tago, niaj knabinoj estis jam tre lacaj. Ĉie el la dancoj plej multe plaĉis danco laŭ malnova gilda kanto pri buĉistoj el Česká Třebová.

Post kvin tagoj ni veturis en Oksfordon. La urbo plaĉis precipe al gestudentoj. Universitatan kolegion de Hilda ni trarigardis eĉ interne, ni tie prezentis nin per dancoj, kantoj kaj kutimoj. Por vespermanĝo nin invitis inter esperantistojn ankaŭ konata E-verkistino doktorino Marjorie Boulton.

Sukcesa estis nia prezentado en E-klubo en Londono. Al ili plaĉis ne nur niaj dancoj, kantoj, pantomimo kaj fabelo, sed ankaŭ donaco ricevita por la klubo de Keralit en Litomyšl, florvazo ornamita per naciaj motivoj. Post la programo ni sidis kun geklubanoj ĉe tabloj kaj babilis.

Lastajn tri tagojn ni trarigardis Londonon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Ni vizitis nulan meridianon en Grenwich, domon de la unua reĝa astronomo, observatorion, maristan muzeon, barilojn kontraŭ alta tajdo en la rivero Tamizo, Placon de Trafalgar, ni vidis ŝanĝon de gardistoj kaj muzikistojn antaŭ la reĝa palaco, ĝuis Londonan okulon…

Gejunuloj kaj infanoj estis pri la vizito tre kontentaj.

Zdenka Novotná 

IKUE kongreso en urbo Velehrad

De la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 realiĝis la 59-a kongreso de IKUE en bela moravia urbo Velehrad. Kongresa temo estis: EŬKARISTIO – RENKONTIĜO KUN JESUO KRISTO. Tiu temo estis ankaŭ en la kongresa emblemo. La kongreson partoprenis pli ol cent esperantistoj el dek landoj de du kontinentoj.

La kongreso estis inaŭgurita en belega baziliko per solena sankta meso kun ĉefcelebranto ĉefepiskopo Jan Graubner el Olomouc kun pluaj kvin katolikaj pastroj-esperantistoj el diversaj landoj. Ĉiuj vizitintoj povis kunkanti, ĉar ĉe la pordo ĉiuj ricevis tekstojn de la kantoj en Esperanto. Propraj kongresaj paroladoj okazis en loka kapelo de la pilgrima domo Stojanov, kie ankaŭ estis loĝigitaj ĉiuj ĉeestantoj de la kongreso. Kongresajn salutojn sendis multaj signifaj personecoj. En la nomo de ĈEA salutis persone Jana Melichárková, en la nomo de KELI Pavel Polnický kaj en la nomo de AEH Jarmila Rýznarová.

La programo de la kongreso konsistis el ĉiutagaj sanktaj mesoj, el prelegoj, posttagmezoj estis dediĉitaj al ekskursoj ne nur tra bela urbo Velehrad, kiu havas faman historion kaj signifon por nia kulturo, sed ankaŭ spite tro varmega vetero la partoprenintoj vizitis arkeologian skansenon en vilaĝo Modrá, kastelon kaj reĝejon en Valtice, kastelon kun belega parko en Lednice, Templan vinkelon en Čejkovice ktp. Dum vesperoj okazis koncertoj de niaj kaj eksterlandaj kantistoj kaj al la programoj kontribuis ankaŭ grupoj de infanoj, kiuj dum la kongreso prezentis sian propran programon.

Samtempe okazis renkontiĝoj de E-junularo, kiuj havis propran programon. Admirinda estis unu studento, kiu per trajno alveturis kun trimonata fileto, sen patrino. La knabeton la oferema paĉjo senĉese portis sur sia brusto, eĉ dum la vespera koncerto en baziliko, kiam sonplena orgeno akompanis bibliajn kantojn de Miroslav Smyčka, la bebeto estis trankvila.

Mi tre ĝojis, ke partoprenintoj taksis tiun ĉi kongreson en nia lando tre bone, al la tuta komitato kaj ĉefe al ĝia prezidanto s-ano Miloslav Šváček apartenas granda danko.

Zdenka Novotná

El la redakcio

1) Venis letero de franca E-familio, ilia knabo suferas Wiliams-sindromon. Ili tre volonte ŝanĝus siajn spertojn kun ceteraj simile handikapitaj esperantistoj, ĉefe en Esperanto, ĉar en la angla lingvo ili ne povis tiel perfekte esprimadi sentojn kaj problemojn de tiu ĉi malsano kaj ĝis nun ne renkontis tiom da varmega komprenemo. Estus eminente koni detale eblecojn, kiujn alportis Eŭropa federacio por tiuj ĉi handikapitaj homoj. En Eŭropo naciaj asocioj ĉe tiu sindromo federaciiĝis. Poste la federacio proponis internacian kunlaboron kaj ferian restadon inter siaj membroj helpe de Eŭropa parlamento.

Por pluaj informoj skribu al christian.castillon@laposte.net

2) Ĵus mi finlegis ege interesan libron, kiun mi aĉetis dum mia mallonga restado ĉe IKUE kongreso en Velehrad. Kredu al mi, ke mi ankoraŭ neniam tralegis tiel rapide kaj kun tiel granda intereso la nove eldonitan libron „Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko“ de la kuracisto MUD-ro Marcel Drlík. La verkisto, kiu mem ankaŭ fotografis kaj kolore ilustris la libron, priskribas agadon en Centroafrika respubliko antaŭ tri jaroj. La doktoro Drlík laboris en Centroafrika respubliko dum unu jaro en fora kamparo en la karmelana misiejo meze de tropika arbustaro. En stato de senĉesa manko de la sanitaraj rimedoj kaj en primitivaj kondiĉoj li estis por la indiĝenoj ĥirurgo, ginekologo, kuracisto pri internaj malsanoj, akuŝisto kaj la infankuracisto en unu persono. Li fariĝis ŝatata kaj amata bonfaranto inter la loĝantoj de la urbo Bozoun kaj ĝia vasta ĉirkaŭaĵo. La libron, kiun esperantigis s-ino Olga Glendová kun eta kolektivo, mi legis preskaŭ sen spiro. Ofte oni diras, kiu ne povas ekdormi, „mi etan tempon legas kaj poste mi povas bone ekdormi.“ Mi tion ne kapablis. Plu kaj plu mi estis scivolema pri pluaj ĉapitroj, kvankam estis jam malfrua nokto. Fakte mi rekomendas al ĉiuj gesamideanoj legi tiun ĉi interesan libron.

3) La redakcio tre kore gratulas al sia membro docento Jan Werner por bela rezulto en Belarta konkurso de UEA. Li akiris la 2-an premion el la branĉo eseo „Pri bono, malbono kaj multkulturismo“.

J.Rýznarová

Herzberg – la Esperanto-urbo

Unika evento okazis por Esperanto-movado: la urba konsilantaro de Herzberg en Germanio, Eŭropo (iuj deputitoj de kvar partioj kun tri sindetenoj) voĉdonis la 11-an de julio 2006: la nova oficiala nomo de la urbo fariĝas: Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt (la Esperanto-urbo)!

La urbo en ĉiu kampo fiere subtenas kaj laŭ sia kapablo antaŭenigas la uzadon de Esperanto por neutrala internacia interkompreniĝo kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn kaj turistikajn valorojn.

Kion la urbo jam faris kaj daŭre faras por kaj en Esperanto?
E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro;
– la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg
– la Esperanto-urbo;
– Esperanto estas uzata por la ĝemelurbaj kontaktoj (Herzberg kaj Gora (PL) kadre de modelprojekto, paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon de la lingvo por interkomunikado);
-E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo;
-parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj, kunorganizas programojn, disdonas E-afiŝojn, alvokojn por programoj, ktp;
-la urbo provizas (senpage aŭ ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj, ktp.;
– en ĉiuj lernejoj de la urbo estas E-instruado (en la lernojaro 2005/2006 por proksimume 100 gelernantoj).

Kelkaj ekzemploj, kie kaj kiel Esperanto ĉeestas en la Esperanto-urbo:

Esperanto-Gesellschaft Südharz aktivas jam 30 jarojn, kunligas esperantistojn de la urbo kaj regiono, Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro) ofertas tutjaran programon kun lingvokursoj en ĉiuj niveloj, seminariojn, konferencojn kaj kiel klerigejo de GEA klerigas kaj lernigas E-instruantojn, instruistojn. Esperanto-biblioteko kaj video- kaj gazet-arkivo estas tutjare viziteblaj, praktike uzeblaj por studado, esplorado ktp., ankaŭ por solenaj vesperoj por neesperantista publiko.

Estis malfermita ekzamenejo por Germana Esperanto-Instituto kun 2 rajtigitaj ekzamenantoj, kiel  porokaza oferto de UEA/ILEI-ekzamenoj. Kompreneble estas kaj estos multaj farendaĵoj, por ke dum la venontaj monatoj kaj jaroj ni kune kreu taŭgan Esperanto-infrastrukturon kaj por Esperanto-movado kaj por la piloturbo Herzberg.

Ni bezonas ies subtenon, ideojn, la amasmediojn ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bonŝancon por Esperanto.

Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin al nia urbestro Gerhard Walter: buergermeister@herzberg.de kaj bonvolu sendi kopion al ni: esperanto-zentrum@web.de.
Dankon.

Elkore salutas vin la EGS-estraro: Peter Zilvar, Otto Kern, Zsofia Korody, Kuba Rybczynski, Marika Frense, H.Mantz, M. Reimann.

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, D-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983 http://www.ic-herzberg.de

transprenita el RET-info

Denove trista informo: forlasis nin nia multjara  membro Robert Synek el Olešnice, kiu mortis neatendite la 11-an de julio 2006 en sia 56-a jaro. La tristan informon sendis lia panjo, la redakcio sendis al ŝi kondolencon. 

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel.
466 611 941, e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj