informilo 8+9/2002

Informilo  8+9/2002

 

Enhavo:
Historia evoluo de la Eŭropa Unio
Turista renkontiĝo en urbeto Plasy
Esperanto en Eŭropa parlamento
Antoni Gaudí
Alia vojo
Ĉapitretoj el la ĉeĥa literaturo
El la kluboj
Gaja historio pri urso
Katolikoj kongresis
Invitilo SET
Lanĉov 50-jara
Lingva anguleto

 

 

 

Historia evoluo de la Eŭropa Unio


La libervola unuiĝo de la eŭropaj ŝtatoj al la nuna, ankoraŭ kreskanta Eŭropa Unio komenciĝis jam 1920, kiam Luksemburgio kaj Belgio starigis ekonomian union; la belga mono estis tiam akceptata ankaŭ en Luksemburgio, kies monunuo, la franko, valoris tiom kiom la belga franko. Per protokolo de la 14-a de marto 1947 (kiu ekvalidis de la j. 1948) inter BElgio, NEderlando kaj LUKSemburgio la unio estis plilarĝigita al BENELUKSo; en ĉi tiu dogana unio Nederlando konservis pli da ekonomia memstareco ol Luksemburgio kaj Belgio, i. a. propran monsistemon.

 

En 1951 ekestis en Parizo kontrakto pri “Eŭropa Komunumo por Karbo kaj ŝtalo” (EKKS), kiu submetis la produktadon de karbo kaj ŝtalo en beneluksaj ŝtatoj same kiel en Francio, Germanio kaj Italio sub komunan Altan Oficon, kies sidejo fariĝis Luksemburgo, kaj por kies demokrata kontrolo “Komuna Asembleo” de delegitoj de la ses ŝtatoj la unuan fojon kunvenis dum la j. 1952 en Strasburgo. 

 

Plian ekonomian unuiĝon la samaj ses eŭropaj ŝtatoj decidis en 1957 per kontrakto subskribita en Romo: ili aligis al EKKS la Eŭropan Ekonomian Komunaĵon (EEK), t. e. la “komunan merkaton”, kaj la Eŭropan Komunaĵon Atomenergian (EKA). Laŭ propono de la “Komuna Asembleo” ĉi tiu plilarĝiĝis al “ununura asembleo” por parlamente kontroli la tri “Eŭropajn Komunaĵojn” (EK), kunvenis tiel la unuan fojon 1958-03-19 kaj eknomiĝis du tagojn poste “Eŭropa Parlamento”. La ses jam partoprenintaj ŝtatoj unuigis en 1967 ankaŭ la Altan Oficon kun la komisionoj por la du pli novaj komunaĵoj same kiel la tri konsilantarojn, kiuj ekzistis ĝis tiam disaj. Ekde julio 1967 el la “Eŭropaj komunaĵoj” tiel fariĝis la “Eŭropa komunumo” (EK).

 

En januaro 1972 estis subskribita kontrakto pri eventuala eniro de Danlando, Irlando, Norvegio kaj Britio en EK post akcepto per popola balotado. En j. 1973 Danlando, Irlando kaj Britio fakte eniris la Eŭropan komunumon; la norvega popolo estis rifuzinta la aliĝon. La Eŭropa Parlamento tiam havis 198 parlamentanojn. Komence la ses, poste la naŭ ŝtataj parlamentoj sendadis siajn delegitojn en la Eŭropan Parlamenton. En junio 1979 la unuan fojon la parlamentanoj estis balote elektataj senpere de la popoloj de la naŭ ŝtatoj starigintaj la tiaman Eŭropan Union.

 

Dum 1979 estis subskribita la kontrakto pri eventuala eniro de Grekio en EK post akcepto fare de la popolo. La eniro efektiviøis en januaro 1981. Portugalio kaj Hispanio sekvis pro kontrakto subskribita en 1985, kiu efektiviøis de januaro 1986.

  

1990-10-03 unuiĝis Germanio kaj per tio konsiderinde pligrandigis la areon kaj loĝantaron de EK. Jam 1987 estis petintaj pri aligo Turkio, 1990 Cipro kaj Malto; ankoraŭ ne estas subskribitaj koncernaj kontraktoj kun tiuj ĉi “atendolandoj”.

 

1992-02-07 okazis subskribo de la kontrakto de Maastricht, kiu i. a. ŝanĝis la nomon “Eŭropa komunumo” (EK) al la nuna oficiala “Eŭropa Unio” (EU) kaj antaŭvidis komunan eŭropan monsistemon kun eŭropa mono “eŭroo” ekde 1999.

 

Fakte 2002-01-01 komencis loĝantaro en 12 ŝtatoj pagi per komuna valuto: “eŭrooj” kaj “centoj”. De tiam finiĝis la epoko de “propraj ŝtataj valutoj” en Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio. En Britio, Danlando kaj Svedio oni ankoraŭ uzas øisnunajn valutojn.

 

En 1994 estis subskribitaj kontraktoj pri eventuala eniro de Aŭstrio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio en la EU. En 1995 Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio eniris  en EU; la norvega popolo tion estis rifuzinta la duan fojon. En la Eŭropa Parlamento estas nun reprezentataj la 15 eŭropaj ŝtatoj per entute 626 seĝoj: 99 por Germanio, po 87 por Britio, Francio kaj Italio, 64 por Hispanio, 31 por Nederlando, po 25 por Belgio, Portugalio kaj Grekio, 22 por Svedio, 21 por Aŭstrio, po 16 por Finnlando kaj Danlando, 15 por Irlando, 6 por Luksemburgio.

 

Al la ĝisnunaj atentolandoj nove aliĝis: en la j. 1994 Hungario kaj Pollando, 1995 Rumanio, Slovakio, Latvio, Estonio, Litovio kaj Bulgario, 1996 Ĉeĥio kaj Slovenio. Ĉiuj tiuj ŝtatoj (kaj pluraj aliaj landoj inkluzive Islandon, Liĥtenŝtejnon, Norvegion, Sanmarinon, Svision kaj ekde 1996 eĉ Rusion) jam apartenas al la t. n. Eŭropa Konsilantaro (sidejo: Strasburgo), malfirma ligo fondita jam 1948 de naŭ de la nunaj 15 landoj de EU (i.a. sen Germanio) kune kun Norvegio.

 

La plej grava atingaĵo de tiu grupiĝo estas la 18 artikoloj de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Bazaj Liberecoj, subskribitaj en Romo en la j. 1950 kun aldono akceptita en la j. 1952.

 

Transprenita kaj mallongigita el la gazeto Monato

 

 

 

Turista renkontiĝo en urbeto Plasy 

En la tagoj 14. – 16. 6. 2002 okazis la unuan fojon renkontiĝo en rekrea loko meze de ĉarma naturo en proksimeco de konata urbo Plzeň. En bunta programo estis interalie interŝanĝo de spertoj en agado de unuopaj  E-kluboj inkluzive de malfacilaĵoj ĉe propagando de Esperanto kaj ĉe realiĝo de la ideoj de unueca lingvo por la tuta mondo.

 

La partoprenantoj rigardis videofilmon pri vidindaĵoj de la loka regiono, kiom da naturbelecoj ĝi enhavas. Dum busa ekskurso ni vidis vastan ekspozicion de la muzeo en Mariánský Týnec, ĉefe modelojn de biendomoj, historion de poŝta fako, originan fornon el iama gisejo, plafonajn pentraĵojn, ktp. Dum alia ekskurso ni vizitis proksiman akvovalbaraĵon, post la promeno apud la rivero ni trarigardis imponan monaĥejon.  Esperantistoj el la loka klubo en Plzeň kun gvidado de M. Zýková klopodis, ke ni ĉiuj estu tre kontentaj kiel pri bona tranoktado, manĝado kaj sinoferemo. Ni ĉiuj ĝojas je venonta junia renkontiĝo.

V. Kaprál, Kaznějov

 

 

 

 


En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉas la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.


Gaudi estas figuro universala, plej renoma en la kataluna arkitektura arto pro sia kapablo sintezi tradiciojn de la lando kaj pro la originaleco kaj aŭdaco de la teknikaj solvoj, kiujn li integras en brilegajn ornamaĵojn. Pro lia prestiĝo, konstante kreskanta dum jaroj, lia verkaro, ĝis antaŭ nelonge  malbone konata, estas nuntempe universale agnoskata.     Naskita en Reus, li diplomitiĝis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika Renaixença (renaskiĝo), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj riĉuloj, kiuj volis sekvi la kulturajn eŭropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le Duc1, J. Ruskin2 kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita ĉirkaŭ la Universala Ekspozicio en 1888.
Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19-a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte indentigebla, sed samtempe estas ege malfacile klasifikebla en iu konkreta tendeco.
Grava biografia mejloŝtono estas liaj rilatoj kun la industria familio Güell (gŭej), kiu mendis de li sufiĉe multajn verkojn. Ĉi tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna aĝo, partoprenis en la konstruado de la baziliko Sagrada Familia (sankta familio) (sur la bildo), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindediĉon al la problemaro, devenanta de la realigado de sia orginala arkitekturo.
Aliaj verkoj, sufiĉe konataj kaj esplorataj, estas La klostro de la terezaninoj, la Vilao Bellesguard (bejesgŭár), la Domo Batlló (bajjó), Palaco Güell, La Pedrera (la ŝtonminejo) (ĉiuj en Barcelono), la konstruaĵoj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.
Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en daŭra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko; ĉiujn erojn, kiuj konsistigas la arkitektan spacon – fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante ĉe organika koncepto de la tuta aranĝado, kaj de la integriĝo de ĉi tiuj elementoj en sian strukturon.
La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de liaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post perido de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj; do ne vane 2002 estis proklamita kiel la “internacia jaro de Gaudí”. Pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano.


Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la paĝaron www.gaudi2002.bcn.es.
 

Augusto Casquero – Transprenita el “Monato”

1Eugéne Viollet-le-Duc (ején vjolé le dik) (1814 – 1879), franca arkitekto, historiisto kaj teoriisto de arkitekturo, restaŭrinto de gotikaj katedraloj kaj palacoj.

 

2John Ruskin(1819 – 1900), angla verkisto, teoriisto de arto, ideologo de la antaŭrafaela epoko. Strebis revivigi la mezepokajn kreajn metiojn

 

Esperanto en Eŭropa Parlamento


Esperanto ĝenas moŝtulojn. Kaj kvankam nia internacia lingvo ankaŭ suferas de malbona publika bildo ĉe eŭropaj moŝtuloj en Bruselo, Esperanto ne malaperas el parlamentanaj mensoj. En septembro svedino Cecilia Malmström faris oficialan demandon al la Eŭropa Komisiono por ekscii, kial ĝi financis neniun Esperanto-projekton dum Eŭropa Jaro de lingvoj. En januaro 2000 angla socialisto Richard Corbett volis scii, ĉu Eŭropa Komisiono esploras la eblojn de Esperanto por la tradukservoj de Eŭropa Unio, kiam ĝi havos pli ol 20 oficialajn lingvojn. Laŭ  Corbett Esperanto povus esti solvo, ĉar nia internacia lingvo estas neŭtrala, regula kaj rapide lernebla. Ankaŭ tiu demando de Corbett ĝenis Eŭropan Komisionon. Pro tio brita ano de Eŭropa Komisiono Neil Kinnock flankenŝovis la demandon al nebula “komitato” por tielnomata “pritraktado”. Intertempe kimro Kinnock favoras alian solvon de la lingva problemo ĉe Eŭropa Komisiono: enkonduki la anglan kiel nura laborlingva.

 


Strange la demando pri uzado de Esperanto per eŭropaj tradukservoj ne perdiĝis dum “pritraktado” far de la komitato. Kaj dum Eŭropa Jaro de Lingvoj, ĝuste tiu homo taskita de Eŭropa Komisiono por “pritrakti” la rolon de Esperanto preskaŭ lasis fali ŝampanjglason pro ŝoko. La homo, ĉefo de la Komisiona tradukservo, ŝokiĝis ĉe eleganta eŭropa evento vidante anon de Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo. Ekde jaroj de Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo proponas, ke la tradukservo de Eŭropa Komisiono esploru la uzadon de tielnomataj “planlingvoj” – inter ili Esperanto. Kaj nun la Komisiono ankoraŭfoje devos “serioze” pritrakti la uzadon de Esperanto per la eŭropaj tradukservoj pro nova parlamenta demando, farita la 14-an de januaro 2002. Maurizio Turco, itala membro de Internacia Radikala Partio en Eŭropa Parlamento, estas suspektema pri la “komitato”, kiu devas “pritrakti” la uzadon de Esperanto. Ĉu ĝi vere ekzistas? Kiu membras en ĝi? 
Estis sendita oficiala demandletero de EEU al Eŭropa Komisiono …

 

Dafydd (transprenita el gazeto Eventoj)

 

 

 

Ĉapitretoj el la ĉeĥa literaturo


Iuj verkoj lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj estas lingve kaj literature altnivelaj; Tial oni juĝas, ke temas ne pri la unuaj ĉeĥlingvaj provoj, precipe en la legendoverkado.

 


La plej valora el ĉiuj legendoj de tiu tempo estas apokrifo pri Judaso. Temas pri unu el la apostoloj, kiu estis, kiel eta infano, forlasita de sia patrino sekve de ŝia sonĝo pri bedaŭrinda sorto de ŝia filo. Adoptis lin la reĝino de la insulo Iskarioto, sed Judaso mortigis ŝian filon, pli poste li fariĝis eĉ patromurdinto, nekonscie li edziĝis al sia propra patrino kaj post la malkaŝo de lia faro li foriris al Kristo por seniĝi de siaj pekoj. Por subaĉetaĵo li perfidis Kriston kaj poste li pendumis sin.

 


La temo, memoriganta la antikvan miton pri Edipo (Oidipus) kaj kies elementoj estas troveblaj en ĉeĥa fabelo kaj en la mito pri Moseo, estas prilaborita tiel, ke ĝi estas ligita kun la situacio en Ĉeĥa regno alude al la mortigo de la lasta reĝo el la dinastio de Přemysl-idoj en la jaro 1306 – Venceslao la III-a. Priskribinte la murdon de la filo de la reĝino fare de Judaso, la aŭtoro prezentas kiel pruvon de la homa perfidemo parabolon (ĉeĥe podobenství) pri serpento, kiu, savita de frosto fare de homo, sufokis la infanojn de la savinto. Poste li transiras al konkreta ekzemplo el la internaj – ĉeĥaj eventoj. La komponaĵo memorigas la signifon de la regado de la lastaj Přemysl-idoj, precipe de Venceslao la II-a, kiam Ĉeĥa regno fariĝis potenca politika kaj kultura parto de meza Eŭropo. La politiko de la lastaj Přemysl-idoj atingis Eŭropajn dimensiojn. 

J. Mráz

 

 Alia vojo

 En
la artikolo “Truko por plivastigi la movadon” (Eventoj n-ro 219 p.8.) s-ro Gbelo Koffi proponas, ke ni “faru” almenaŭ unu infanon, kiu estu esperantisto. Dum UK-o en Zagrebo s-ro Renato Corsetti alvokis, ke ni produktu esperantistojn. En revuo “Heroldo de Esperanto”  s-ro Walter Zelazny vokas, ke ni kreu la Esperantan civiton. Mi miras, ke ĝis nun neniu ideano proponis, ke ni enmigru ekzemple Antarkton. Kaj tie ni kreu la novan ŝtaton “Esperantion”. Laŭ la ekzemplo de hebreoj tiu ŝtato eblas.

 


La hebrea nacio kreis aŭ renovigis la hebrean lingvon, kreis novan ŝtaton. Bedaŭrinde la ŝtato nun havas problemon kun antaŭe vivanta tie palestina nacio.

 


Ni, esperantistoj vivante sur la sesa kontinento havos problemojn nur kun frosto kaj pingvenoj. Ĉu ne? Sed koroj niaj estas varmaj!!

 


De la tri supraj ideoj al mi tre plaĉas la ideo de Gbelo Koffi. Produkti idojn de esperantistoj estas ĉiam tre agrabla laboro. Mi kiel 52-jaraĝa viro estas ĉiam preta plenumi dezirojn de bonkoraj esperantistinoj tiucele. Sed mi dubas, ĉu mia sindonemo plivastigos la movadon, ĉar produktado de esperantistoj estas pli komplika ol mi supozas. Por ke idoj de geesperantistoj estu ankaŭ esperantistoj, bezonata estas ĝusta edukprocezo, kiu estas longdaŭra kaj ne ĉiam suksesa.

 


Mi pensas, ke ni devas plivastigi la movadon alimaniere. Post kursoj de la internacia lingvo restas (laŭ miaj spertoj) en la movado nur 10 – 15% de kursanoj. Do ni perdas 85 – 90%  da kursanoj, al kiuj la movado ne estas sufiĉe alloga.   

 


Eble tiun problemon ni devas komenci esplori, poste solvi kaj sekve proponi al la homaro ne nur internan ideon, sed ankaŭ aliajn varojn de nia monda kaj esperanta kulturo.

 

Aleksander Zdechlik – Transprenita el “Eventoj”

 

 

 

El la kluboj:

 

 El Bielsko-Biala

ni ricevis interesan informon kun foto de geklubanoj: Komence de marto festis longjara klubanino 100-jaran datrevenon. Ankaŭ nia redakcio deziras al s-ino Pelagia Kwiatkowska pluajn jarojn en bona sano. S-anino J. Sidorak en sia letero ankaŭ rememoras sian unuan E-instruiston el la jaro 1955 s-anon Franciszek Walas, kiu bedaŭrinde forpasis komence de la jaro 2002.

 

 Ostrava:

La jaro pasis kaj denove renkontiĝis sur la monto Ĉantorio ĉeĥaj, polaj kaj slovakaj esperantistoj. Ili jam tradicie kunvenadas de la jaro 1925. Nunjara serena tago allogis preskaŭ kvardekon da partoprenantoj. Polaj klubestroj el ses kluboj informis ĉiujn pri freŝaj aktualaĵoj, oni diskutis pri plua ĉelima kunlaboro, kun Vlado Sládeček kaj lia magnetofono ĉiuj kantis specialan ĉantorian himnon kaj rememoris tempon, kiam estis tiuj ĉi renkontiĝoj malpermesataj kaj pro kio kelkaj kuraĝuloj, kiuj neglektis tion, estis karcerigitaj. Antaŭ adiaŭo sonis la promeso reveni venontjare ankoraŭ pli multnombre.

 

 Pardubice: 

Ĉu eblas propagandi Esperanton ankaŭ ĉe abiturienta ekzameno? Jes! Klárka Angelová elektis kiel temon por abiturienta ekzameno de hotela mezlernejo bankedon de mondkongreso de esperantistoj kun montraĵoj, reprezentantaj kelkajn naciojn, inkluzive de nomslipoj, flagetoj, torto kun E-signo kaj foto de Zamenhof, per kio ŝi vekis grandan intereson de la ekzamena ĵurio, eĉ de la studentoj.

 

Atentigo:

 

Post somera libertempo ni renkontiĝos por la tuta semajno anstataŭ en Skokovy ĉe la IV-a kongreso de AEH-IKEH en Janské Lázně, de 14.-21.9.2002. En oktobro 2002 okazos sabata seminario en Prago, strato Ve Smečkách, kiel ĉiam de la 9-a horo, sed la 19-an de oktobro 2002. Solenaĵo de centjara Praga E-klubo okazos la 15-an – 17-an de novembro 2002 en Prago 4, Kultura centro “Zahrada”, al kiu vi alveturos per metroo “C” al la stacio Chodov. Venonte ni havos pli detalajn informojn.

 

Gaja historio pri urso

 Entreprena socio de ĉasistoj bezonis plibonigi sian financan situacion. Pro tio ili aĉetis maljunan urson el cirko kaj invitis riĉajn eksterlandajn kolegojn por ĉasi ĝin en libera naturo, sen scio de ĝia origino. La ĉasistoj kunveturis por tiu rara okazaĵo kaj preparis sin por pafado. Dum tiu preparo eksonis neatendite pafo de unu el la partoprenintoj – jam proksime kaŝita urso ektimegis kaj dum sia rapida forkuro ekkaptis la biciklon de la loka ĉasisto kaj je mirego de ĉeestantaj ĉasistoj rapide forbiciklis.

 

El la rakontoj de la kantanta advokato D-ro Jahelka tradukis D-ro J. Hradil

 

  

Katolikoj kongresis


La historia urbo Kroměříž estis loko de la 55-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) en la tagoj 20. – 27. 7. 2002.

 


La kongresa devizo “Malfermu la pordon al Kristo” estis por 170 partoprenantoj el 12 landoj la ĉefa temo. La solenan inaŭguron de la kongreso en Deputitara salonego de Ĉefepiskopa kastelo partoprenis la prezidantino kaj la sekretario de ĈEA, reprezentantoj de la urbo Kroměříž, de KELI (Kristana Esperanto-Ligo) kaj de Radio Vatikano.

 


Krom la religia programo havis la partoprenantoj eblon ekkoni historiajn vidindaĵojn de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Okazis du ekskursoj – la unua al la pilgrimloko Sankta Hostýn kaj la alia al la abismo Macocha kaj Punkva-grotaro. La vesperaj programoj konsistis el diversaj prelegoj aŭ koncertoj (ensemblo Lipina, Mir. Smyčka, Anjo Amika … ).

 


La tutan kongreson akompanis bela vetero, kaj ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj pri ege sperta kaj perfekta organizado de la prezidanto de ĉeĥa IKUE-sekcio Miloš Šváček.

 

Liba Filipová

 

 

 

 Invitilo 

 

Esperanto-klubo en Ústí nad Labem (Ĉeĥio) aranĝas la 15-an Internacian Kulturan Festivalon semajnfine de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2002. Ĝi estos dediĉata jam tradicie al la rememoro de elstaraj ĉeĥaj Esperantaj verkistoj s-roj Jiří Kořínek el Ústí n. L. kaj d-ro Tomáš Pumpr el Prago.

 

Programo estos distra: vendrede – interkona vespero, sabate – prelega matineo, vespere – koncerto de oper- kaj operetarioj kaj klasikaj kantoj (prezentos artistoj el Ústí n. L kaj el Prago) dimanĉe – ekskurso al la kastelo Velké Březno.

 

Plej malmultekosta E-aranĝo en Eŭropo ! 

Detalajn informojn petu je la adreso:
S-ro Miroslav Smyčka, Kojetická str. 90, CZ-400 03 Ústí nad Labem (Ĉeĥio), aŭ pere de telefono – por enlandanoj: 047-553 24 17, por eksterlandanoj: 420-47-553 24 17

 

 

 

SET Lanĉov 50-jara

 

La gvidantaro de SET (Somera Esperanto-Tendaro) en Lanĉov aranĝis dum semajnfino la 10-an kaj la 11-an de aŭgusto solenan renkontiĝon de la tendaraj fideluloj, kiun partoprenis ĉirkaŭ cent iamaj tendaranoj.

 


La solena viciĝo de la partoprenantoj sabate je la 15-a horo komenciĝis per surprizo – per hisado de tute novaj flagoj, kiuj kudrigis kaj donacis al la tendaro pragaj esperantistoj. Poste unu el la ĉefaj fondintoj de la tendaro Pavel Sittauer prezentis koncize ĝian riĉan historion. Post la viciĝo sekvis eble la plej interesa parto de la programo – libera babilado, dum kiu oni havis okazon kalkuli jarojn, diskuti kaj rememori kun la malnovaj kaj novaj geamikoj. Ankaŭ ili trarigardis ekspozicion de la bildoj, kiujn pentris ankaŭ iamaj tendaranoj. La loko por ĝi, lanĉova Loka Oficejo, certe estas digna. La tago finiĝis per tendarfajro, kiu brulis ĝis profunda nokto.


Dimanĉo restis por la adiaŭo kaj forveturo hejmen. Ĉiuj promesis unu al la alia, ke se estos eble, venontjare ili denove revenos. 

 

Míša Filip

 

Lingva anguleto
por ĉeĥoj
        

 

Mnozí esperantisté používají ve svých esperantských písemných projevech nesprávných tvarů slov. Jde především o cizí slova, přejatá do češtiny, kterých však nelze mechanicky používat v esperantu pouhým připojením koncovky -o nebo -a a j. Tak například slovo “teoretik” nelze použít v esperantu pomocí koncovky -o. Správný tvar je “teoriulo”. “Definovat” je správně “difini”. V esperantu neexistuje slovo “Iluziva” – správně “iluzia”. Přídavné slovo “psikologa” se vztahuje ke slovu “psikologo”, “psychologický” je správně “psikologia”.

Téměř všechna slova v češtině mají několik významů. Při překladu musíme dbát na správný výběr výrazu. Např. “… pri tiu problemo komencis okupiĝi (nikoliv “kun”). “Unuaecon en la solvo de tiu ĉi problemo oni aljuĝas al fama scienculo …” (nikoli “priskribas” ve významu “připisuje se”). Každý esperantista má česko-esperantský slovník. Mnozí mají i PIV. Užívejme jich co nejvíce. Tím se mnohému naučíme.

Jak přeložit např. “jeho nejtypičtější forma”? Ve 3. stupni přídavných jmen se užívá vždy členu “la” (nejde-li o absolutní význam 3. stupně – plej bela = velmi krásný, nikoliv nejkrásnější); nezapomínejme však, že zájmena plně nahrazují člen. V uvedeném výrazu tedy nesmíme  použít “la”: “…ĝia plej tipa formo …”. 

J. Mráz