Informilo 7-8/2005

Informilo 7-8/2005

Enhavo:
Miaj travivaĵoj en Francio
Operacio de katarakto
Přemysl Pitter
La nova realismo
Jarlibro 2005
Nova leĝpropono
El E-renkontiĝoj
Fervojistoj  en Braŝovo
Raporto-info
Litovio ravis min
Bonvenigaj vortoj
Strando en Vilnius
Invito al E-aranĝoj
Nacia abilimpiado
Nekutima vekiĝo

Miaj travivaĵoj el Francio

Mia 25-jaraĝa nepino Kristine kaj ŝia partnero  volis ekkoni pluan parton de bela Francio,  regionon proksime de Loire-valo kaj demandis min, ĉu mi volus vojaĝi kun ili kaj viziti konatajn esperantistojn. Kiam miaj  geamikoj – 3 E-familioj loĝantaj en  proksimeco de la rivero Loire konsentis kun mia oktobra vizito kaj sendis al mi krom amika invito la urboplanojn, ni ĝojis.

Nia unu haltejo laŭ la itinero estis historia urbo Blois (vidu la foton), kie loĝas miaj longjaraj geamikoj Jean kaj Maria Cesar. Ilian novan loĝkvartalon ni trovis facile dank´ al Kristine, kiu estas perfekta navigantino, konanta francan lingvon. Ni estis korege akceptitaj. Miaj familianoj  elaŭtigis min kaj mian valizon kaj forveturis kun la tendo kaj dormosakoj esplori Francion laŭ siaj deziroj. Kun miaj geamikoj mi  multe konversaciis pri ĉio ebla, kiam Maria lingve ne sufiĉis, helpis pola-ĉeĥa lingvo,  ŝi estas pol-devena. Alvenis gastoj – du  fratoj 80 j., solaj esperantistoj en la urbo Blois, sed kun perfekta  E-lingvoscio.

Pluajn tagojn ni  aŭtomobile traveturis ĉirkaŭaĵon de Loire, malnovajn stratojn, katedralon, imponan kastelon el 13-a jarcento (internojn ni ne povis vidi pro rekonstruo),  parkon kun belaj florornamaĵoj, kastelon Chaŭmont  kun interesa historio kaj ĵaŭde alveturis Gérard kaj Jeanine por transporti min al urbo Tours.

Ankaŭ tiuj ĉi geamikoj estis ege oferemaj, ĉiutage veturigis min por viziti diversajn interesajn vidindaĵojn. En  la Muzeo de metioj mi admiris ĉarpentistajn laborojn, lignaĵistajn modelojn – replikojn de famaj konstruaĵoj el  nuksa ligno, forĝistajn, ŝuistajn kaj mi vidis tortojn en la formo de diversaj famaj turoj kaj  konstruaĵoj.  Plua muzeo „Laborejo de la kooperativo“, kiu produktas objektojn el longaj salik-branĉoj estis admirinda, kiom da specoj oni povas fari el tiu natura materialo. Inter pluaj vidindaĵoj de la granda urbo Tours mi admiris: la placon Plumeraŭ kun antikvaj stratoj, domoj, la katedralon Saint Gatien, la bazilikon Saint Marteno kun kripto. Ges-anoj el Tours estas tre diligentaj, mi admiris iliajn multajn tradukojn de interesaĵoj tradukitajn en Esperanton. Ilia klubo regule ĉiusemajne kunvenadas senpage en komfortaj klubejoj. Ĉar dum mia ĉeesto ilia kunveno ne okazis, G.+J. telefone  invitis en sian perfektan senbarieran loĝejon kelkajn klubanojn kaj preparis abundan tagmanĝon. Ni estis dek-membra kolektivo, ĉiuj parolis per-fektan Esperanton kaj  ni ĝuis veran amikan atmosferon, por kiu mi estas tre dankema al Jeanine Laysemann.

La regiono, kie troviĝas la urbo Tours estas  Turenio (Touraine), kiun famigis  Francois   Rabelais  per sia satira romano Gargantua kaj Pantagruel en la renesanca 15-a jarcento.

Proksime troviĝas multaj trogloditaj kavernoj, domoj en la rokoj, hodiaŭ kelkaj uzataj kiel kelaroj por vin-produktado. Ni vizitis unu el tiuj lokoj,  aĉetinte vinon proksime de Tours en  Vouvray. Tie mi povis vidi, kiamaniere la vino maturiĝas en boteloj en grandegaj kestoj oblikve kuŝantaj kaj per  elektro-forto rotacias. Pli frue ili devis mane lokigi en tiun oblikvan pozicion unu botelon post la alia.

La trian grandan travivaĵon  mi ĝuis en vilaĝo  Valleres ĉe la kastelo Vilandry (ankaŭ proksime de Loire-valo), kie loĝas mia plej nova amikino Caroline, E-klubanino de  la Tours-E-klubo, kiu vizitis min pasintjare kun sia amikino Elian. Ĉar Caroline estas okupita en kastelo Gressillon,  kiu jam longajn jarojn apartenas al Franca Esperanto-Unio, ni povis viziti la kastelon, kvankam en tiu tempo ne okazis tie kursoj  aŭ  lernejrestadoj. Nur unu sinjoro tie  gardis kiel dum la tuta vintro kaj li invitis kaj gastigis nin. Ni poste povis trarigardi la tutan kastelon inkluzive manĝejon, kuirejon, oficejon, grandan E- bibliotekon, kie mi dediĉis poemlibron „Sendu ĝin pluen“ de s-ino Ludíková. En supraj etaĝoj estas dormoĉambroj  por 1 – 4 litoj, en bela parko povas esperantistoj eĉ tendumi. Lernejklasoj estas post la kastelo  renovigitaj el iamaj ĉevalejoj. Tie estas nun ankaŭ riparejo de difektitaj E-libroj, kie laboras mia amikino Caroline kaj instruas tiun ĉi metion al aliaj.

Sed pluan tagon mi devis adiaŭi, ĉar alveturis por mi miaj familianoj por reveni hejmen.

Por tiuj multaj belaj  travivaĵoj mi estas dankema al ĉiuj miaj francaj geamikoj kaj  ankaŭ al nia majstro: Ludoviko, dankon por Via ideo krei Esperanton!

Marie Zýková  Pilseno

Operacio de katarakto

vera progreso en la okulkirurgio

       Mi mendis mian operacion en privata okulkliniko en Prago. La operacion oni faras per lasera ilo. Ĝi  daŭris nur kvaronhoron. En nia urba hospitalo en Kladno  paciento devas resti tri tagojn en la ejo. Sed mi travivis en la kliniko nur duontagon. Matene je la oka mi alvenis. Permesu al mi priskribi la operacion de mia dekstra okulo.

Mi devis senigi min de miaj vestoj kaj ŝuoj, preni piĵamon kaj pantoflojn. Klinika flegistino vestis min per artefarita ĉapo kaj per travidebla mantelo kaj unu horon ŝi gutadis en mian okulon medikamenton ĉiam po 5 minutoj. Mian dekstran okulon mi post unu hora gutado jam tute ne sentis. Ŝi venigis min en la ĉambron, kie troviĝas lasera ilo.

En la operaciejo moderne ekipita estis en la centro lasera, por mi tre stranga aparato. Tri virinoj zorgis pri mi. Unua prezentis sin kiel la docentino, kiun mi antaŭ unu monato elektis por fari la operacion (mia okulkuracistino rekomendis ŝin al mi). La dua virino prezentis sin kiel specialistino je kardiologio – mi havas kardiostimulilon implantitan jam antaŭ 12 jaroj – kaj ŝi staris apud mi, kiam mi kuŝis sur speciala brakseĝo. La tria virino estis flegistino, kiu kovris mian vizaĝon per netravidebla blua masko, en kiu troviĝas nur trueto, precize por mia dekstra okulo.

La docentino enŝovetis en mian okulon aparateton, kiu malebligis al mi palpebrumi kaj diris al mi: „Rigardu nur en la lampon, kiu estas super vi.“ La lumo estis akre blua kaj mi ne povis palpebrumi por eviti ĝin. „Ne timu, estu trankvila, ne movu la kapon.“ Kaj ŝi diris plu: „Nun mi tranĉos malgrandan trueton en via okulo, por povi senigi vin de via okullenso – vi verŝajne sentos iometan tireton. Sed ne timu, rigardu nur en la centron de la lampo.“

Nenion mi sentis, do mi kviete kuŝis en la brakseĝo, kiu nun horizontaliĝis. La laserilo komencis ludi simpatian melodion kaj mi sentis tireton en la okulo. Post kelkaj minutoj la melodio estis interrompita kaj docentino diris: „Mi jam dispecigis vian lenson kaj sukcese elsuĉis ĝin. Kaj nun mi enŝovos en vian okulon tra la eta truo novan, artefaritan lenson, vi verŝajne sentos premeton. Restu trankvila.“ Kaj denove ekaŭdiĝis melodio kaj en mian okulon ŝi enŝovetis helpe de la laserilo tra la malgranda trueto novan lenson. Iomete tio premis mian okulon, sed mi ne sentis ian doloron. La melodio ĉesis kaj la ŝanĝo de mia okul-lenso estis finita. La flegistino prizorgis mian okulon per gazo kaj forkondukis min en alian ĉambron por duonhora ripozo. La anestezita okulo resentiĝis kaj post unu horo mi vestis min. En la atendejo jam estis mia filo Aleksandro, kiu forgvidis min el la kliniko. Je la dekunua horo ni jam atingis la buson por forveturi hejmen. Duan tagon mi povis forigi la gazon kaj jam sola alveturi Pragon. En la kliniko la okulkuracistoj kontrolis per specialaj iloj faritan operacion. Ĉio estis en ordo. Mi nenion pagis, pri ĉio zorgis asekura kompanio por sanzorgo. Mi miras, ke mi bone vidas, eĉ pli detale kaj pli pure ol antaŭe. Surpriza progreso kaj preskaŭ miraklo en la okulkirurgio. La duan okulon oni operacios al mi verŝajne en aŭtuno.

Stanislav Ŝtefan Kladno

Kiu estis Přemysl Pitter?


En la mondo ofte ricevadas ordenojn homoj, kiuj ion faris por siaj proksimuloj. Iuj el ili restadas en historio forgesitaj, malgraŭ, ke ili savis vivojn de multaj homoj. Sed tiuj eminentuloj meritas rememori ilin. Mi demandas vin: „Ĉu vi konas vivon de Přemysl Pitter?“ Mi opinias, ke ofte mi ricevus negativan respondon malgraŭ tio, ke sinjoro Pitter meritus nian priatenton. Li dediĉis sian  tutan vivon al humanismaj idealoj. La kultura organizaĵo UNESCO proklamis lian 100jaran naskiĝdatrevenon kiel tutmondan kulturan datrevenon. 

Přemysl Pitter naskiĝis en Praha la 21-an de junio 1895. Lia familio posedis presejon, sed la filo ne interesiĝis pri laboro en la presejo kaj fariĝis pedagogo. Post reveno el la unua mondmilito liaj teruraj spertoj pri la milita hombuĉado alkondukis lin al humanismaj, porpacaj kaj al edukaj celoj, konkrete por  plibonigi la vivon de infanoj el malriĉaj familioj de Praha-kvartalo Žižkov. Iu posedanto de ĝardena restoracio ebligis al li organizi por tiuj ĉi infanoj en ĝi kulturan, sportan kaj kristanan edukadon.

Sian humanisman ideon li  plenumis en la jaro 1933 kun helpo de subtenantoj kaj kunlaborantoj. Estis elkonstruita domo, kiun li nomis „Milíč-domo“ laŭ la nomo de ĉeĥa religia reformisto Jan Milíč el Kroměříž. La domo tuj akceptis infanojn. Ofereme kun P.Pitter kunlaboris svisa edukistino Olga Fierz, plue Ferdinand Krch, konata inter infanoj kiel „onklo Fedor“ kaj kelkaj aliaj oferemaj zorgantoj. Milíč-domon uzadis ne nur infanoj el la kvartalo Žižkov, sed ankaŭ infanoj de fuĝintoj el Germanio, kiuj forlasis sian patrujon antaŭ hitlerismo. Precipe P. Pitter en la menciita domo komencis sian kromlernejan edukadon, kiu baziĝis je konfido kaj komprenemo en kristana amo. La  infanoj en Milíč-domo ekkonis alian vivon: ili povis malkovri kaj disvolvi siajn interesojn en tute alia medio, ol ili ekkonis en propraj familioj. La infanoj el rifuĝintaj familioj ĉi tie trovis almenaŭ parte novan hejmon.

Post la milito estis en Milíč-domo unue nur judaj orfoj, poste ankaŭ germanaj infanoj el terura medio de 21 internigejoj en Praha por germanoj destinitaj al elpelo el la lando, kies forpelo pro organizaj aferoj prokrastiĝis al la jaro 1946. Dume ili vivis en absolute nehumana medio kaj multaj suĉinfanoj kaj aliaj malsanaj infanoj, plejparte germanoj mortadis, se ili ne estis savataj de Pitter. Ankaŭ infanoj, kiuj perdiĝis en ĥaoso de lastaj tagoj de la milito, trovis sian provizoran hejmon en Ĉeĥio, ofte rekte en Milíč-domo.

Tuj post la fino de la dua mondmilito ekveturis P.Pitter al Terezín – koncentrejo de judoj. Ĉi tie li vidis teruraĵojn, rezulton de mizera vivo. Li vidis infanojn, pli bone dirite – skeletojn de infanoj en nekredeble teruraj vivkondiĉoj.  Komisiita de la ministerio de socia zorgo li sukcesis loki malfeliĉajn infanojn en la kastelojn de eksposedanto barono Ringhoffer, kiuj situas proksime de Praha, en la lokoj Ŝtiřín, Kamenice kaj Olešovice. Li lokis tien unue la judajn, poste ankaŭ la germanajn infanojn el la same malhumanaj internigejoj en Praha.

Tre grava merito de P. Pitter estas, ke judaj, germanaj kaj  ĉeĥaj infanoj vivantaj kune pli kaj pli sentiĝis pli proksimaj, pli toleremaj kaj bone harmoniis. P. Pitter eksemis bonan ideon por estonta vivo de ĉiutage sentema edukado al senbara frateco kaj al vera kristana amo.

Oferema laboro de P. Pitter kaj de kunlaborantoj finiĝis en la jaro 1947. Iuj infanoj revenis al trovitaj gepatroj, iuj trovis novan hejmon en familioj de bonkoraj homoj en diversaj ŝtatoj. Post tiu jaro li ricevadis dank- kaj salut-leterojn de dankemaj infanoj kaj gejunuloj (eksinfanoj). „Liaj infanoj“ iniciatis, ke li povis planti arbon en Aleo de justuloj en Jeruzalemo. En aŭgusto 1951 li fuĝis en okcidentajn landojn antaŭ malliberigo pro daŭrigo de kristana edukado en Milíč-domo. Tie li laboris en rifuĝejo Valka kiel neortodoksa kristana servanto helpante al rifuĝintoj el orientaj landoj.  En la jaro 1961 li transloĝiĝis al Svislando, kie en la jaro 1976 li  mortis.

Laŭ informoj de K. Kraft  jipi + red.

La Nova realismo

Bruno Vogelman naskiĝis en 1909 en iama libera imperiestra urbo Heilbronn en Suda Germanio, edukita laŭ demokrata spirito de patro kaj avo, sed laŭ pia katolikismo de la patrino. Unue li volis fariĝi sacerdoto. Sed eĉ antaŭ la fina ekzameno de la liceo, spertinte la mizeron kaj la tumultojn de la tiama Germana Respubliko, li aliĝis al la laborista movado, fariĝis junkomunisto kaj frue partoprenis la batalon kontraŭ la nazifaŝismo. Okaze de defendo de juda lernejkamarado, kiu dum irado al stacidomo plurfoje estis batita de tri faŝistaj milicanoj, tiuj banditoj rompis al Bruno Vogelmann la naz-oston.

Seniluziiĝinta pro la tiama sinteno de la eklezio, li forlasis la eklezion, devis pro tiu eksiĝo forlasi la gepatran domon kaj fariĝis simpla laboristo, unue en sukerfabriko, poste en aŭtomobil-uzino.

Post studado de pedagogio li fariĝis instruisto. En marto 1933 li estis arestita de la nazifaŝistoj kaj terure turmentita. Post liberigo el la koncentrejo Heuberg en somero 1933 li estis privata instruisto kaj laboris en la rezistmovado. En 1934 li estis denove dum du jaroj arestita kaj la faŝista tribunalo kondamnis lin al malliberejo de du jaroj tri monatoj sen konsidero de ses monatoj de esploraresto. Poste li estis denove dum du jaroj en koncentrejo Welzheim.

Post sia liberigo li laboris en la gepatra entrepreno. Kvankam unue deklarita nedigna por militservo, ĉar malamiko de la faŝista ŝtato, li devis esti soldato de 1941 ĝis 1945. Ĉiam observata de la Gestapo, li plurfoje pro brava sinteno de kontraŭhitleraj oficiroj ne estis sendita al pundivizio aŭ al alia mortiga posteno.

Post 1945 li laboris energie por la rekonstruo de sia bombdetruita gepatra urbo, prefere por la rekonstruo kaj funkciado de la lernejoj. Pli tarde li forlasis la ŝtatan oficon pro komenco de la Frida Milito kaj estris kemian fabrikon. Jam tiam li laboris por naturprotektado kaj agadis multmaniere por kulturaj celoj. Li fondis Esperantogrupon kaj akiris grandajn meritojn por la disvastigo de la internacia lingvo en la tuta mondo.

Dum la studado de ekonomio, sociologio, filozofio kaj marksismo prefere la problemo de la dialektiko altiris lin kaj neniam ellasis lin. Trans la filozofo Hegel, trans Marks kaj Engels, trans la religiaj dialektikistoj kaj trans la ekzistencialistoj li trovis la metodon de la Nova Pensado, en kiu la dialektiko estas liberigita de ĉia ideologia balasto kaj de ĉia dogmismo.

Tiamaniere li sukcesis superi la dogmecan marksismon, eĉ ĉiujn dogmojn kaj ideologiojn kaj sukcesis ellabori kaj formuli la Novan Realismon kiel konsekvencon de la Nova Pensado.

Tiun Novan Realismon li prezentas en tiu ĉi verko. En la jaro 1926 Bruno Vogelmann lernis Esperanton. Poste li varbis multmaniere por la internacia lingvo. Eĉ en faŝista koncentrejo li instruis kelkajn kamaradojn. Post la Dua Mondmilito li instruis Esperanton en la Popola Altlernejo kaj fondis la Esperanto- Rondon en Crailsheim, eldonis libron Esperanto en komerco, kiu enhavas raportojn de 100 entreprenoj kaj organizaĵoj el 40 landoj pri iliaj spertoj pri la utiligo de Esperanto. Dum longaj jaroj li estis – kune kun Erik Carlén, Svedio, kaj  E.L.M. Wensing, Nederlando – estrarano de EKI, Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio. Li estas unu el la aŭtoroj de IEF, Internacia Ekonomia Fakvortaro naŭlingva, kun Esperanto. Poste li zorgis pri alilingvaj eldonoj de IEF. En 1990 aperis Azia Eldono de IEF kun ĉina kaj japana lingvoj aldone en  Pekino. En 1992 Bruno Vogelmann ricevis la  Deguĉi-Premion de japana Oomoto-Asocio, en 1993 la FAME-premion. Ĝis 1995 La Nova Realismo estas tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn. Elektita el la libro – red.

Jarlibro 2005 aperis

      Kun moderna kovrila dezajno fare de Ferriol Macip i Bonet aperis Jarlibro 2005 de Universala Esperanto-Asocio. Omaĝe al la jubileo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto la 288-paĝan volumon malfermas foto de Alfred Michaŭ kaj Paul Boulet, organizintoj de la Bulonja Kongreso en 1905. La antaŭparolon de Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, inspiris ankaŭ tri aliaj jubileoj: antaŭ cent jaroj fondiĝis ankaŭ la Lingva Komitato, estis eldonita la Fundamento de Esperanto kaj ekaperis la revuo “Esperanto”.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2005, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj kaj fakaj asocioj, pri edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj. Oni trovas tie ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la gvidliniojn de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas ankaŭ multajn anoncojn kaj kuponon, kiu rajtigas je 10-procenta rabato ĉe la libroservo de UEA.

Du trionoj el la libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1784 individuoj en 92 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 991 lokaj delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1344 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Du el tri delegitoj estas kontakteblaj ankaŭ retpoŝte, ĉar sian retadreson publikigas 1203 delegitoj, t.e. 67,4% el la tuta delegitaro. Sub la koncernaj urboj aperas ankaŭ kontakt-informoj pri 81 lokaj Esperanto-grupoj en 28 landoj.

      Ekde aprilo ĉi-jare Individuaj membroj de UEA povas konsulti la informan trezoron de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco, granda aldona avantaĝo de la “reta Jarlibro” estas, ke la ŝanĝoj de adresoj k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam la koncernaj delegitoj aŭ organizaĵoj informas la Centran Oficejon pri ili, dum la presitan version ili povos eniri nur ĉe la venonta eldono. Kiel uzanto de tiu nova servo oni povas registriĝe ĉe http://reto.uea.org. Membroj kun Gvidlibro havas aliron nur al la informoj de la unua parto de la Jarlibro, sed membroj en la revuaj kategorioj povas legi tie ankaŭ la revuon “Esperanto” jam antaŭ ol ĝia papera eldono atingas ilin.
Transprenita el RET-info. 

Nova leĝpropono pri Esperanto

en la itala parlamento

La kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio, konata ankaŭ kiel “hungaraj

rajtoj-eŭropaj rajtoj”, celas doni al ĉiuj civitanoj de EU-landoj la  rajton, kiun havas hungaraj civitanoj, lerni Esperanton kaj esti ekzamenata pri Esperanto fine de la mezgrada lernado. Ĝi celas kaj gvid-linion de la Eŭropa parlamento kaj leĝojn en la unuopaj landoj de EU.

Efektive nuntempe oni malpermesas al la junularo de EU formale lerni Esperanton en la lernejo, dum la gnomoj de la edukaj ministerioj kaŝe elektis sen publika diskuto difinitan lingvon, kiu iĝas deviga ĉie.

Estas maldemokrate diri: neniu volas lerni Esperanton. La ekzemplo de Hungarujo, kie oni ja havas la elekton, montras, ke tamen multaj volas lerni ĝin.

En tiu kadro estis prezentita al la itala parlamento la 10-an de marto leĝpropono, kiu nun ricevis la numeron 5714 kaj aperis en la presitaj parlamentaj dokumentoj.

Ĝin prezentis la deputitoj BARBIERI, RANIELI kaj MEREU, kaj ĝia tuta titolo estas: “Normoj pri la aliro al la studo kaj uzo de la internacia lingvo Esperanto”.

La ĉefa artikolo estas la unua, kiu asertas, ke “Inter la elekteblajn fremdajn lingvojn en la ŝtataj devigaj lernejoj oni enkondukas Esperanton.”

Kompreneble nun devas okazi tuta premkam-panjo je la it alaj parlamentanoj, por ke la propono estu efektive diskutata kaj aprobata. Eble la Universala Kongreso en Florenco en 2006 kaj la kunligitaj inform-laboroj povos helpi.

Renato Corsetti, Via del Castello, 1IT-00036 Palestrina, Italujo

El E-renkontiĝoj

 Šumperk

La 14-an de majo 2005  okazis E-renkontiĝo en Šumperk. Kvankam ne venis multaj personoj, tamen la medio estis interesa sub gvidado de senĉese gaja Kvído Janík, kun kiu ni marŝis tra la urbeto.  Ni ne povis laŭ la plano vidi preĝejon –  la ŝlosiloj en turisma oficejo ne estis trovitaj, sed bona tagmanĝo en restoracio, prelego pri Egiptujo kaj kiel kutime riĉa tombolo kompensis tion. En diskuta parto estis decidite, ke ĉiun duan ĵaŭdon de la monatoj estos kunveneto de esperantistoj en la laborejo de Kvído Janík.

 Karel Vala  Ŝumperk

Unu bela tago

aŭ Hura al la ĉeĥa Klondike !

       La 14-an de junio 2005 organizis la prezidanto de la Esperantista klubo en Praha inĝ. Trojan por niaj membroj tuttagan ekskurson kun riĉa programo. La celo de nia migrado estis konatiĝo kun la regiono, kie en antaŭaj tempoj oni minis oron.

Inĝ. Trojan gvidis nian grupon al urbeto Jílové, kie ni vizitis Regionan muzeon kun ekspozicio de or-trovaĵoj. Ni  povis observi la malnovtempajn laborilojn, per kiuj oni minekspluatis oron. La trarigardo de la muzeo estis por ĉiuj tre instrua.

El Jílové ni forveturis per aŭtomobiloj al Mingalerio de sankta Jozefo en la  loko Dolní Studené. Antaŭ la eniro en la minejan spacon ĉiuj ricevis kaskojn kaj mantelojn. Kial – ni konstatis nur pli poste. La vojo tra la rokoj ne estis facila, sed kontraŭe ĝi estis aventurplena. Ofte ni devis tuŝi aŭ apogi nin de la roko, kiu estis malseka kaj nigrigis la manojn. Se ni ne havus la kaskon, certe kelkaj ricevus  frapeton de malmola roko super ni.. Tiu, kiu senintence tuŝis sian vangon,  malpurigis ĝin kaj estis amuza por la ceteraj. Por ĉiuj estis tre interese ekkoni „patrineton teron“ sub ĝia surfaco.

Post bongusta tagmanĝo en ĝardena restoracio ni  forveturis al Pikovice al la ponto trans la  rivero Sázava. Tie estis al ni disdonitaj patoj por orlavado kaj antaŭ ĉio instrukcioj, kiel manipuli ilin kaj kiamaniere akiri el ŝtonetoj kaj sablo la verajn or-erojn. Ni ĝojis, kiel la oro en la patoj trembrilas, sed bedaŭrinde ni estis el-erarigitaj, ke ĝi ne estas oro, sed glimo.

Sed tio ne senigis nin de emo al plua lavado de oro kaj tiel ni ĝuis la belan kaj gajan atmosferon dum tiel utila aktiveco.Ĉiu ankaŭ ricevis glaseton por la malmergaĵoj kaj tial ni plenigis ĝin per ĉio, kio brilis, por ke ni povu montri, kiom ni riĉiĝis..

Post tia „laboro“ ni  ĉiuj  estis forveturigitaj al la somerdometo de inĝ. Trojan en Chlomek, kie lia edzino preparis al ni regalaĵon en la bela medio de la ĝardeno. Ni vidis ankaŭ interesan kolekton de mineraloj kaj trilobitoj. Per tiu ĉi agrabla atmosfero merite de la geedzoj Trojan finiĝis nia tuttaga ekskurso plena de belegaj travivaĵoj kaj rememoroj.

Božena
Lorencová, elĉeĥigis J. Patera  Praha.

Lanškroun

La 18-an de junio 2005 okazis renkontiĝo de EK Lanškroun.  Post la alveno de ĉiuj al stacidomo de Lanškroun- ( pli ol 40 personoj el diversaj  lokoj) –  ni forveturis  per aŭtomobiloj sur Marianan monton (Mariánská hora). Tie  ni vizitis ĵus rekonstruatan preĝejon, promenis apud dekkvar  haltejoj de krucvojo kaj aŭskultis historion pri la tuta ĉirkaŭaĵo. Ni tie tostis pro la sano al du lokaj esperantistinoj  Jana kaj Jarka okaze de iliaj  rondaj vivjubileoj kaj poste  denove per aŭtoj ni  estis translokigitaj kelkajn kilometrojn  en la vilaĝon Horní Čermná, kie  inter belaj deklivoj troviĝas estinta bieno.

Tie loĝas  la dua jubilantino kaj ni ĉiuj estis tre surprizitaj pro belega medio. Duono de la grenejo estis transformita per ligna muro  kaj la korto estis el ĉiuj flankoj   tegmentita krom la mezo. En la korto estis tabloj kun seĝoj por pli ol  40 personoj. Kvankam ĝi ne estas publika restoracio, nur privata medio, ni tie fartis kiel reĝoj, aŭ  en bonega  bankedo, kun freŝe fumaĵita viando, tre simpatiaj gastigantoj kaj pluaj helpantinoj. Kompreneble ne mankis trinkaĵo, desertoj kaj bonega atmosfero, finita per riĉa tombolo. Kiam ni ĉe la aliĝilo plenigis demandon pri  sangogrupo,  ni miris, por kio ĝi estas necesa. Sed ĝi servis nur por la konkurso kaj por konsiloj, kion manĝi aŭ kion pli volonte ne manĝi (kiam niaj stomakoj jam estis plenaj.)

Kion skribi konklude?  Karaj Jana kaj Jarka,  ni deziras al vi ambaŭ multe da sano kaj elano por pluaj jaroj. Akceptu nian grandegan dankon por tia eminenta regalaĵo.
En la nomo de pardubicanoj  J.Rýznarová

La IV-a TREP  PLASY    9. – 12. 6. 2005

En belega naturo, en la kampadejo Máj ni pasigis  denove 3 tagojn. La tradician E-renkontiĝon en urbeto Plasy ĉeestis proksimume 20 geesperantistoj el diversaj lokoj. Ni vizitis interesan muzeon de gisfero, kie ni admiris belegajn fornojn, benkojn, krucojn, balustradojn kaj giskandelojn. Plua ekskurso per la trajno gvidis nin al  vilaĝo Horní Bříza al la ekspozicio de kaheloj en muzeo de ceramiko. Tie ni eĉ ricevis interesan donaceton – kahelon kiel memoraĵo „Horní Bříza 1900“.

La trian tagon ni estis veturigitaj per la buso al banloko Konstantinovy Lázně kaj poste al urbo Stříbro. Tie troviĝas la urbodomo kun valoraj sgrafitoj, trinava preĝejo de sankta Venceslavo kaj interesa pestkolono sur la placo, ankaŭ  ni tre admiris renesanc-barokajn domojn.

Poste ni vizitis la plej allogan  monaĥejon en Kladruby, kiu estis fondita  en la jaro 1230. Ĝi estas grandega komplekso, parte jam renovigita, interno de la klostro estas belega, impona kaj pro bonega akustiko ĝi estas uzata kiel koncertejo. La vesperoj de nia restado en Plasy estis  dediĉitaj al videofilmoj kaj diapozitivoj el pasintaj renkontiĝoj  kaj al interesaĵoj de  la tuta regiono  kaj de la proksima urbo Pilseno.

En la kampadejo Máj troviĝas bonaj kabanoj kun ne tro grandaj ejoj, higiena ekipaĵo  kvankam modesta, tamen pura kaj taŭga kaj manĝaĵo  bongusta. La restadon  bone organizis s-ano Václav Kaprál kun Standa Pech, kiu zorgis pri  aŭtoveturado. Ambaŭ meritas dankojn.

La foto montras parton de kontentaj ĉeestantoj. 

El la leteroj de M.Zýková, J.Hamajdová kaj V.Kaprál.

Novaĵoj el la mondo:

Fervojistoj kongresis en Braŝovo   

La 57-a Internacia Fervojista kongreso en Braŝovo (Rumanio) okazis ekde la 7-a ĝis la 14-a de majo 2005. Pluva vetero, sed agrabla invito de rumanaj esperantistoj bonvenigis nin post longa veturado en kuŝvagono. Aŭtomobiloj veturigis nin al la hotelo Coroana en la centro de la urbo.

Komence ni estis iomete konfuzitaj pri la tempo, ĉar Rumanio kuŝas en alia temporegiono. Tie estas unu horo pli ol en nia lando. Post la ripozo ni estis invititaj al ĵurnalista renkontiĝo kaj ni eksciis, ke la kongreson subtenas grandega reklamo. La kongreson partoprenis 274 esperantistoj el 22 landoj. El Ĉeĥio venis 14 anoj, 10 el ili estas anoj de AEH. Mi havis senpagan eblon sendi retmesaĝojn, sed mi devis unue esplori,
de kie. La oficistoj ne parolis Esperante, nur angle, germane aŭ rumane. Tamen per helpo de kongresanoj, kiuj parolis Esperante, mi sukcesis. La programo estis faka, la ekskursoj interesaj. Ni plantis ankaŭ florojn, por ĉiu lando unu.

Dum unu promeno en la urbo mi perdis mian surbrustan nomŝildeton kaj mi tion anoncis al la ĉeforganizantino de la kongreso Rodika Todor. Tuj en la sekvonta tago mi ricevis alian, ĉar sur la ŝildeto estis skribita ankaŭ numero de mia ĉambro, kie mi loĝis kun mia slovaka amikino. Ni havis ofte okazon paroli nur Esperante, ĉar venadis gastoj por trinki kafon aŭ iom da likvoro, kiun ni aĉetis en proksima vendejo.

Junaj esperantistoj el Rumanio akompanis nin en  restoraciojn, ĉar ni bezonis tradukon; ĉie oni havis menuon en germana aŭ rumana lingvoj. Nia juna samideano Matuška salutis la kongreson kaj transdonis al organizantoj la „dektrian kuracfonton de Karlovy Vary“= likvoron Becherovka el nia lando. La monon oni povis ŝanĝi ne nur en monŝanĝejoj, sed ankaŭ en la bankoj.

Nur la lastan tagon ni ricevis surprizon de la organizantoj de la kongreso – la kompaktdiskon kun fotoj de rumanaj memoraĵoj (unu el ili: Placo de la Konsilantaro en Braŝovo) kaj la adresaron, kie bedaŭrinde mankis la retadresoj. Bedaŭrinde pro malbona vetero mi ne sukcesis fari fotojn. Ankaŭ ni ekskursis al proksima belvidejo Tampa.

En Rumanio ni estis atentigitaj de la organizantoj, ke ni ne donu monon aŭ sukeraĵon al petantaj infanoj. Ĉie ni devis porti pasporton kaj kongresŝildojn, por ke ĉiu sciu, kien oni rajtas veni kaj kien ne. Kontraŭ tio en Budapeŝto ni longe atendis, oni forpelis nin el atendejo, ĉar ili deziris purigi ĝin. Ni devis zorgi pri la pakaĵoj, por ke la ĉieestantaj ŝtelistoj ne forprenu ion.

Venonta fervojista kongreso okazos en Ĉina urbego Ŝanghajo. Bedaŭrinde la prezoj de flugbiletoj, vizoj ktp. estas tre altaj kaj tiel multaj diris, ke eble ne partoprenos. La kultura programo estis ankaŭ belega, eĉ dum la balo ni povis ĝui preskaŭ la duan nacian vesperon. Ni trarigardis parton de la urbo, ni vizitis kastelon Bram 30 km de Braŝovo, ni vidis neĝon sur la montoj, ni vizitis en loka stacidomo tute modernan regejon kun komputiloj kaj ni babilis kun rumanaj fervojistoj pri ilia laboro. Mi admiris rumanajn ŝoforojn, ili devis halti nur tie, kie estis loko kaj ni eksterlandanoj ofte ne povis orientiĝi.

Tamen mi estas kontenta kaj ĝoja, ke mi povis partopreni la kongreson, ĝui la etoson kaj kompreneble en ordo reveni hejmen. Feliĉe neniu estis priŝtelita. La almozuloj estis multaj, sed ni ĉiam iradis komune, por ke neniu restu sola.

L.Filipová, Chropyně

Nova novaĵportalo: “Raporto.info”

Amikoj, La kuna uzo de interreto kaj Esperanto eblas al homoj komunikiĝi plej libere kaj efike ol neniam antaŭe. “Raporto.info” estu via interreta informocentro por koni kaj konigi ĉion, kio
okazas en via mondo.

Ĉu vi iam deziris rekte informi la mondon pri iu grava okazaĵo, kiun vi bone konas aŭ eĉ travivis, sed ne sciis kiel dissendi vian raporton? Ĉu vi iam volis komentarii aŭ eĉ rifuzi nekompletan aŭ nepravan novaĵon aperintan en grava internacia ĵurnalo, sed ne trovis forumon por aŭdigi vian voĉon?

      Ne serĉu plu: jam ekzistas “Raporto.info” (http://raporto.info), la nova interreta informocentro por koni kaj konigi mondajn novaĵojn, kaj ĝi bonvenas vin ĉiujn partopreni en ĝia kreskado. Ĝi estu por nia movado vivanta verdirejo, ĉies libera informilo en Esperantio: fonto de informo kaj ilo por diskonigi la faktojn.

Kiam io grava okazas en via regiono, sendu raporton al “Raporto.info”! Informoj devas flui libere. Kiu pli bone ol vi povas informi, pri kio okazas en via parto de la mondo? Kiam vi legas malkompletan veron aŭ eĉ malveron, enmetu komentarion! Ĉar malveron oni kontraŭas per vero pli efike ol per silento aŭ cenzuro. Vi povas ankaŭ raporti pri aferoj, kiuj okazas en aliaj landoj, sed kiuj multe interesas vin.

“Raporto.info” nur funkcios danke al tio, ke homoj tra la mondo skribos raportojn kaj publikigos ilin ĉi tie. Ĉiu, kiu serioze volas skribi raportojn por “Raporto.info” povas skribi al retmesaĝo (vidu sube) kaj ni donos pluajn detalojn.

Ĉiu rajtas enmeti komentarion pri iu ajna raporto publikigita en nia retejo. Vi ĵus devas klaki sur la verda ligilo je la fino de ĉiu raporto, kaj skribi vian komentarion, kaj poste klaku sur “Sendu komentarion”. Se vi trovas problemojn, skribu al ni retmesaĝon.

Adreso de la nova novaĵ-portalo: http://raporto.info

Nia retpoŝta adreso estas
esperanto@gmail.com
Roberto PERES-FRANKO (Panamo)

Litovio ravis min

        Pasintjare mi partoprenis IKUE-kongreson en Litovio en la urbo Kretinga. Tuj post limtraveturo inter Polujo kaj Litovio mi estis tre surprizita per ordo, pureco en la stratoj kaj trotuaroj, kolore ŝmiritaj domoj kun bedoj plenaj de floroj kaj arbustoj.

Litovio havas nur 3,48 milionojn da loĝantoj kaj el ili estas 98 % romkatolikaj. La homoj estas tie tre oferemaj, sinceraj kaj laboremaj. Nenie oni ŝtelas, ĝis nun oni ne ŝlosas domojn! Ĉiu vilaĝo havas propran preĝejon, ĉirkaŭ ĝi estas tombejo, kiu aspektas kiel parko. Ne ekzistas tombo neordigita, nenie estas herbaĉo. Ĉiu pli granda vilaĝo havas propran kant- kaj danc-enseblojn; ili tre bele kantas kaj dancas, vestitaj en kostumoj.

Ĉiuj monumentoj estas perfekte konservitaj. Litovio estas lando ebena kun multe da herbejoj, kie oni paŝtas nigra-blankajn bovinojn dum la tuta jaro. Kaŭze de tio estas multe da kremo, kiun oni donas en ĉiujn manĝaĵojn kaj supojn.

Slávka Hamajdová  Zruč

Bonvenigaj vortoj

de Povilas Jegorovas, prezidanto de Loka Kongresa Komitato en Vilnius

      Nome de Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilnius, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica – ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave – ĝi okazos 100 jarojn post la unua UK en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj.

Gravas ankaŭ tio, ke la ĉijara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale, kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado. Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo.

Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilnius estas malnova kaj samtempe moderna, multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la impeta kaj rapidega evoluo, pro la toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro la gastamaj kaj bonvolaj homoj. La ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de la nova Eŭropo.

Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multon jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, por ke la Universala Kongreso en Vilnius, kiel la jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por vi ĉiuj. Ni kune helpe de la litovia registaro, urba municipo de Vilnius kaj aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson, kaj ke vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn impresojn pri via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas ankaŭ kaŭzo por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.

Do, bonvenon al Vilnius, bonvenon al Litovio. Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn problemojn.

Transprenita el revuo Esperanto

Strando en Vilnius

Partoprenantoj de la 90-a Universala Kongreso en Vilnius surpriziĝos, ekvidinte apud la kongresejo palmojn kaj strandon. Litovio ne estas tropika lando, sed la municipo de la litova ĉefurbo decidis apud la rivero Neris krei tropikan anguleton por ŝatantoj de sunplezuroj.

Komence de junio,  kiam la vetero sufiĉe varmos, estos plantitaj tridekoj da palmoj. Krom tio por krei strandon, estos tien transportitaj  pluraj tunoj da sablo.  Pro tio, ke la rivera akvo ne taŭgas por banado, oni kreos tie naĝejon.

Nun oni esperas, ke brilos la suno. Litovio estas konata kiel pluva lando: ne koincide, ke la vortoj „lietus“ (pluvo) kaj „Lietuva“ (Litovio) havas la saman radikon.

Transprenita el la gazeto Monato 6/05  


Invitoj al E-aranĝoj

Venis invitilo de E-klubo Plzeň:

Partoprenu la  14-an REFREŜIĜAN  E-TENDARON (RET) en NEKVASOVY.

La tendaro efektiviĝos de 30.7. – 7.8.2005, la prezo  200,- Kč por unu tago. Eblas partopreni ankaŭ pli mallongan tempon. Loĝado estas certigita en  turisma tranoktejo de la  sporta klubo „TJ Jiskra Nekvasovy“.  En la tranoktejo estas 4-6litaj ejoj, kuirejo, klubejo (manĝejo) kaj komuna higiena ekipaĵo inkluzive duŝoj.

Aliĝiloj: esperantoplzen@centrum.cz aŭ: Stanislav Pech, Zdemyslice 108, 33601 Blovice

IKUE-tendaro en Sebranice okazos de 6.-13.8.2005.

inf.: svacekm@quick.cz

Renkontiĝo en Polička okazos la 8-an de oktobro 2005

inf.: dvorakovalibuse@quick.cz

Internacia Paroliga Semajno Dobřichovice – 10.-16.10.05

inf.: chrdle@kava-pech.cz

La 11-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio okazos en Vyškov 21.-23.10.2005

Inf.: cea.polnicky@quick.cz

Aŭtuna semajna seminario de  AEH okazos  en Bohemia Paradizo – en la pensiono Espero Skokovy   7.- 13.11.2005.


Inf.: drahotovaesperanto@seznam.cz

Sabataj konversaciaj antaŭtagmezoj en Prago okazos post la somera ferio:

24.9.05, 29.10.05   kaj   26.11.05.  (Praga klubejo – strato Ve Smečkách 25, ekde la 9-a horo).  Inf.: aeh-ikeh@volny.cz

Nacia abilimpiado

En la tagoj 24.-26.6.2005 okazis en urbo Pardubice jam la 13-a Nacia abilimpiado. Ĝi ĉiam  signifas eventon por vasta publiko, kiu povas konvinkiĝi, ke ĉaretuloj (rulseĝuloj) aŭ nevidantoj aŭ aliel handikapitaj homoj  scipovas kvalite  produkti ekzemple belajn dekorativajn objektojn aŭ aĵojn por praktika uzo. Okazis 22 konkursaj  disciplinoj ekzemple en brodado, ikebano,aranĝado de sekaj floroj,  pentrado sur silko aŭ sur vitro, ceramiko, ornamado de paskoovoj, tortoj, produktado de kandeloj, propono de la afiŝo,  ktp.En korbmetio partoprenis ankaŭ nevidantaj  homoj. Entute  partoprenis 300 ĉeestantoj, en tio 115 konkursantoj, la plej juna estis dekokjara Michaela, kiu elektis skulptadon de fruktoj.

En la nomo de AEH partoprenis J.Rýznarová kiel gasto kaj pere de AEH- membro ŝi konatiĝis kun redaktorino de praga radioĵurnalo, rulseĝulino, kiu tre interesiĝis pri Esperanto kaj promesis post la somera libertempo propagi Esperanton.

red.

Nekutima vekiĝo

Estis post noktomezo, kiam mi enlitiĝis. Ne gravas, matene mi povos pli longe dormi, sabate  nenien mi devos rapidi.Tamen kiel kutime mi glutis tablojdon por pli bone ekdormi.

Je la sesa matene:  CRRRRR, CRRRRR….  telefono: „Halo – prosím“ – mi diris en ĉeĥa lingvo dormeme kaj mi diris mian  nomon. Ia  nekomprenebla voĉo de viro aŭ virino  estis aŭdebla,  sed ĝi ne estis ĉeĥe.

Halo! Kiu vokas min?  Kiu estas ĉe telefono? Mi ne komprenis! Bonvolu  ankoraŭfoje!“

Mi aŭdis certe dek silabojn malrapide prononcitajn, poste mi komprenis nur la vorton

 Japanujo. Ĝi  vekis min. – Sed pluajn vortojn, kiuj sekvis ĉiu  kun grandaj paŭzoj mi aŭdis nur malfacile. „Ĉu Brno? – ne? Ankoraŭfoje diru tiun vorton! Beroun? Beroun estas de nia urbo Pardubice pli ol 130 km malproksime! Mi ne komprenas, kion Vi bezonas de mi kaj kial  Vi tiel frue vekas min?“ Poste mi aŭdis denove kun longaj paŭzoj inter vortoj, ke mi pardonu, ke ĉe ili estas la 13-a horo posttagmeze. „Telefono? Do diktu numerojn!“ Sekvis 9 numeroj, je ĉiu mi devis 3-4foje demandi. „Hulo? kion tio signifas? Óĥ –  NULO, bone!“ Kelkfoje poste la voĉo diris ian nomon, mi komprenis nur Mira kaj dankon.

Kion fari?  Mi provos vespere telefoni je tiu numero, se mi aŭdis ĝin bone.

Mi sukcesis kaj diris, kio okazis al mi.

La pluan vesperon venis inter pluaj retpoŝtaĵoj tiu ĉi letero: Estimata, bonvolu pardoni min pro mia neatendita kaj frumatena telefonado al Vi. Mi tutkore dankas pro Via ĝentileco kaj deziras ĉion bonan.  Japana bankoficisto N.N. el urbo K. proksime de Tokio en Japanio.

                                                                                                      J.Rýznarová

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapulojRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz       interreto:www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj