Informilo 6/2005

Informilo 6/2005

Enhavo:
100 jaroj de  EK en Pilseno
Kiel vidas tiuj, kiuj ne kapablas vidi?
La 61-a IJK
Mapo de la urbo por handikapuloj
22 mil hungaroj lernis Esperanton
Radio-elsendo pri Esperanto
Ne diru „ĉeokaze“
Lingva anguleto
Disleksio

100 jaroj de E–klubo en Pilseno

       La tria plej aĝa Esperanto-klubo en Ĉeĥa respubliko  estas en  Pilseno, kiu solenis en la tagoj 20.-22. 5. 2005 cent jarojn de sia fondiĝo. La funkciuloj de EK eĉ ne atendis tian multnombran  viziton de  esperantistoj el 20 lokoj de nia  respubliko kaj du inojn  el  Germanio.

Ilia preparo por tiu signifa jubileo estis  granda, kvankam nombro de tiuj, kiuj fakte multe laboris, granda ne estis. Krom du specoj de bildkartoj kun Esperanta surskribo estis preparita kelkpaĝa broŝureto de la E-kroniko, diversaj tradukoj de iliaj vidindaĵoj kaj afiŝetoj el la plumo de M. Zýková, sed ĉefe ege bela kaj ampleksa ekspozicio de diversaj esperantaĵoj, kies materialoj estis pruntitaj el kelkaj E-kluboj de nia respubliko.

La ekspozicio okazis en la domego de Studa kaj Scienca biblioteko en agrabla salonego kun multaj vitroŝrankoj, kie estis senteme ordigitaj esperantaĵoj laŭ siaj specoj. Grandan meriton pri la ekspozicio havas la prezidanto de EK Pilseno s-ano Václav Kaprál kun s-ano Stanislav Pech kaj vicdirektorino de la biblioteko s-ino PhDr. Ivana Horáková. 

En la ĉefa programo de la solenaĵo, kiun partoprenis proksimume 70 personoj, post  salutvortoj de reprezentantoj de ĈEA kaj AEH kaj de unuopaj E-kluboj informis oferema M. Zýková pri interesaj historiaj detalaĵoj el ilia kroniko, je kiuj reagis kelkaj partoprenintoj. S-anino Pavla Dvořáková kun sia gitaro kaj vico de kantetoj taŭge buntigis kaj kunligis la programon, al kiu ankaŭ kontribuis ŝatata kantisto Miroslav Smyčka.

Krom kelkaj ekskursetoj tra la urbo Pilseno parto de la ĉeestintoj vizitis Meditan ĝardenon, kiu apartenas al iliaj  plej grandaj travivaĵoj. Ili konatiĝis kun la historio de „La monumento al viktimoj de malbono“ pere de videofilmo en la  kapelo de sankta Maxmilian Kolbe, situanta proksime de la eniro. Aŭtoro de la ĝarden-arkitektura projekto estas iama politika arestito s-ro Luboš Hruška, kiu en 50-aj jaroj de la pasinta jarcento estis kondamnita por multaj jaroj en diversaj arestejoj, kie li estis ege turmentita. Li promesis, ke se li ĉion travivos, li kreos memoraĵon pri ĉiu tia malbono.

        Reveninte hejmen, li realigis sian promeson kaj  transformis la ĝardenon de sia familio. Li likvidis ĉiujn fruktoarbojn, kreskigis milojn da koniferoj kaj  pluajn plantojn  kaj  kun sia amiko – (elstara akademia skulptisto Roman Podrázský) elkreis magian naturparkon – nekutiman krucvojon de Jezuo al Kalvario. En la medit-ĝardeno estas instalitaj 12 sablo-statuoj en vivgrandeco kaj ili tre konvenas en la belega  naturmedio. La medita ĝardeno estas loko de la  espero, vero, pardono kaj repaciĝo, loko por rememori je ĉiuj viktimoj de la malbono, kiun eluzas ankaŭ koncertaj artistoj kaj pluaj kulturaj  instancoj.

La solenaĵon vizitis konata esperantistino de Pilseno, kiu multajn jarojn ne partoprenadis plurajn eksterpilsenajn renkontiĝojn. Ŝi tre surprizis ĉiujn per sia eminenta memoro kaj vigleco, per bonega Esperanto-scio kaj kiam ŝi malkaŝis sian 90-an jaraĝon, ne volonte kredi, ni povus al ŝi envii. (Nur ŝiaj kruroj rifuzas ŝtupojn). Ni ĉiuj deziras al amikino Marie Turková multe da sano kaj senĉesan bonhumoron. 

La tempo inter multaj geamikoj senkompate proksimiĝis al sia adiaŭo kaj estis necese danki al ĉiuj, kiuj kontribuis por sukcesa renkontiĝo kaj deziri al tuta pilsena kolektivo multe da forto kaj pluan E-aktivadon, ke Esperanto-klubo tie denove atingu sian grandan popularecon, kiel en la tempo de la Unua mondmilito. Tiam en la jaro 1917 estis en Pilseno 300 viglaj kaj aktivplenaj esperantistoj. Nuntempe jam kelkajn jarojn sukcese organizas la E-klubo renkontiĝojn kaj tendarojn en Nekvasovy kaj Plasy. La prezidanto V.Kaprál volas aktivigi esperantistojn kaj interesulojn pri Esperanto en kelkaj lokoj de okcidenta parto de Ĉeĥa respubliko.

Al tiu ne simpla laboro deziras multajn pluajn sukcesojn Jarmila Rýznarová

Kiel vidas tiuj, kiuj ne kapablas vidi ?

Respondo je tiu kaj multaj pluaj demandoj, kiuj plene tuŝas nevidantajn kaj malforte vidantajn homojn, resumas libreto „Kiel mi vidas la mondon, kiam mi ne vidas“, kiun skribis blinda ĉeĥino Pavla Francová en la formo de du teatroludoj.

La unua estas monologo de la aŭtorino: ŝi konfidas impresojn kaj travivaĵojn de la homo, kiu de sia naskiĝo ne perceptas koloran mondon kaj ne povas per okuloj sekvi vivon ĉirkaŭ si. En la dua ŝia partnero „leganto“ demandas ŝin pri tio, kio venas en la cerbon dum renkonto kun nevidanto, sed pri kio oni kutime ne kuraĝas demandi. La tuta interparolo estas tia, por ke en la mondo de nevidantoj povas orientiĝi la homo, kiu pri ili scias eble nur tion, ke ili uzas blankan bastonon.

Al la simila temo estas  dediĉita  ankaŭ broŝureto kun la surskribo „Ne timu la nevidantojn! De okaza helpo al volontuleco“, kiun skribis same handikapita Miroslav Michálek. Kiel li skribas enkonduke, estas ĝia temo kelkaj paŝoj sur la vojo de „mi ne helpos al blindulo, ĉar mi ne scias kiel“ trans „mi helpas laŭ mia opinio, ĉu la blindulo volas aŭ ne“ ĝis „mi helpas al nevidantoj kune kun aliaj en interkonsentitaj limoj kaj kun bezonataj lertecoj“. Por alproksimigi la enhavon  jen almenaŭ titoloj de tri ĉapitroj: Korekto de miskomprenoj ĉe nevidantoj, Principoj de komunikado kaj helpado al nevidantoj, Malgranda testo: Kio estas persona asistanto?

Tiujn ĉeĥlingvajn publikaĵojn eldonis fine de la pasinta jaro asocio nomita: „Okamžik“ (asocio por subteno de ne nur nevidantoj), kies adreso estas:

Umělecká 5, 170 00 Praha 7. Telefono 233 379 196, e-mail: info@okamzik.cz.

Ambaŭ titolojn oni povas tie senpage akiri.

El la bulteno Abilympijský zpravodaj  tradukis L.Srbová

61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso

       okazos en la pola urbo Zakopane dum la tagoj 31.7. -7.8.2005. Aliĝis jam pli ol 300 personoj el 38 landoj. La kongresa temo estas „Unueco en diverseco“. Oni montros kelkajn aspektojn de egalrajteco: minoritata, lingva, religia kaj handikapula. Tre gravas, ke estos prezentita la kultur-lingva festivalo en la urba parko, do povos ĝin viziti ĉiuj dezirantoj el Zakopane. Krom tio okazos inter aliaj: seminario por junaj instruistoj de Esperanto „Flugiloj de malfacila vento“, kursoj de Tai Ji Tsu, de pola lingvo, de surdmutula gestlingvo kaj koncerto de JoMo.

El kelkaj ekskursoj povas la ĉeestantoj elekti aŭ salminejon Wieliczka, kiun vizitis Ludoviko Zamenhof dum UK en Krakovo en 1912, aŭ iaman hitleran koncentrejon Auschwitz Birkenaŭ, kie dum la dua mondmilito estis mortigita pli ol  miliono da homoj, antaŭ ĉio judoj, aŭ tuttage promeni tra Nacia Parko de Tatry-montaro.
El Ret-info


Mapo de la urbo por handikapuloj

Venkon en kategorio „La plej bona elektronika servo“ en regiono alportis al urbo Pardubice digitala mapo de senbarieraj pasejoj (www.mesto-pardubice.cz/mesto/mapymesta/bezbarieroveprechody). Ĝin kreis kune dungitoj de magistrato kaj anoj de Ĉeĥa abilimpia asocio kun Tyflocentro.

En la mapo estas markitaj ĉiuj konstruitaj pasejoj, parklokoj rezervitaj  por invalidoj, soninstalaĵoj kaj pasejoj kun flavaj kondukaj strekoj por movado de nevidantaj kaj malmulte vidantaj homoj kaj ankaŭ senbariere atingeblaj haltejoj de urba amastrafiko. La mapo estas kontinue ĝisdatigata per informoj pri atingebleco de unuopaj konstruaĵoj, pri moveblecoj inter ili, por atingi necesejon, pri parkado. Tiujn informojn liveras unu rulseĝulo.

La mapo en presita formo estas akirebla en urba informcentro kaj stacidomo de Pardubice, ĝi povas helpi al urbanoj kaj al vizitantoj de la urbo.

El ĉeĥa ĵurnalo tradukis L.Srbová

22
mil hungaroj lernis Esperanton dum 5 jaroj!

       La hungaraj leĝoj pri instruado devigas studentojn lerni ankaŭ fremdajn lingvojn kaj ĉiam pli da studentoj elektas Esperanton. Rezulte de tio inter la jaroj 2000 kaj 2004 pli ol 22 000 studentoj faris ŝtate rekonitan lingvo-ekzamenon pri Esperanto. Intertempe plurfoje aperis duboj pri la „viva“ stato, karaktero de la lingvo kaj por pruvi ĝin ekestis diversaj atestiloj – inter ili tiuj de la Ministerio, institucio de la Hungara Akademio kaj aliaj – certe unikaj en la historio de Esperanto.

Klarigojn kaj statistikojn vi povas legi en la freŝe kompilita paĝo ĉe http://www.esperanto.hu/hu-lernejo.htm

El Ret-info.

Radio-elsendo pri Esperanto

       La regiona radiostudio en Pardubice invitis la 9-an de majo 2005 la prezidantinon de AEH por preskaŭ 50minuta viva interparolo pri Esperanto.  J.Rýznarová respondis multajn demandojn de la redaktorino. La dialogo estis kvarfoje interrompita per kantetoj (du ĉeĥaj kaj du Esperantaj.) Antaŭ la fino la redaktorino alvokis aŭskultantojn, ke estas ebleco demandi pri kio ajn kaj diris la telefonnumeron. Kvankam la regiona radiostacio ne havas eblon atingi malproksimajn angulojn de la respubliko, tamen tuj post la fino de la elsendo  telefonis la ĉefredaktoro de la Revuo Esperanto Stano Marček el Slovakio, kiu gratulis  por bona propagando de Esperanto. Li aŭdis ĝin en interreto.

red.

Ne diru „ĉeokaze“

       Ĉi tiu okazaĵo estas vere fakta, pripensu ĝin. Por informo: tralegi ĝin daŭras nur du minutojn. Oferu tiun tempon!!!

Mia la plej bona amiko malfermis ŝrankon de sia edzino kaj prenis en la silka papero enpakitan paketon. Ĝio ne estis tute ordinara, en ĝi estis belega virina subtolaĵo. Li dispakis tiun paketon kaj rigardis la silkon, tiujn fajnajn puntojn. „Ĝin mi aĉetis por ŝi, kiam ni estis unuan fojon kune en ĉefurbo, antaŭ proksimume 8 aŭ 9 jaroj. Ŝi neniam uzis ĝin, dezirante survesti ĝin ĉe eksterordinara okazo. Kaj nun, mi pensas, estas tia tempo (evento).“ Kaj li almetis la subtolaĵeton al pluaj aĵoj, kiuj estis preparitaj por funebra ofico. Lia edzino mortis. Poste li diris al mi: „Neniam prokrastu ion ĉe speciala okazo. Ĉiu tago, kiun vi vivas, estas eksterordinara momento.“

Kaj ofte mi pripensas liajn vortojn. Ili ŝanĝis mian vivon. Nun mi legas pli kaj purigas malpli. Mi sidas sur la balkono, ĝuante naturon mi ignoras herbaĉon, kiu estas inter miaj floroj. Mi travivas pli da tempo kun mia familio, kun miaj amikoj kaj malpli en laboro. De nun mi nenion lasas por pli posta tempo. Mi komprenis, ke la vivo estas kolekto de empirioj, kiujn ni aprezu. Se mi emas, mi survestas mian novan ledan palton, eĉ kiam mi iras nur en proksiman vendejon. Mi  ne plu uzas la vortojn „iam“ aŭ „ĉeokaze“. Se tio interesas min, mi deziras fari, aŭdi kaj vidi ĉion tuj. Mi ne certas, kion farus la edzino de mia amiko, kiam ŝi scius, ke ŝi morgaŭ jam ne vivos. „Morgaŭ“, tion multaj traktas iom facilanime. Mi pensas, ke ŝi certe invitus siajn familianojn kaj siajn proksimajn geamikojn. Eble ŝi vokus kelkajn homojn por forpreni iajn miskomprenojn.

Jen ne plenumitaj bagatelaĵoj, kiuj ĝenus min, se mi scius, ke miaj tagoj jam estas finkalkulitaj. Nervozigus min ankaŭ, se mi scius, ke mi ne plu povas kunveni kun la amikoj, kiujn mi volis viziti dum unua „konvena“ tago, aŭ ke mi ne plu skribos leterojn, kiujn mi volis en „konvena“ tago forsendi. Pli ofte mi dirus al miaj karaj, ke mi amas ilin. Nun mi ne preterlasos, ne prokrastos kaj ne formetos ion, kio ĝojas min kaj kio alportas rideton en mian vivon. Daŭre mi diras al mi, ke ĉiu tago estas eksterordinara. Ĉiu tago, ĉiu minuto, ĉiu sekundo estas rara.

La redakcio trovis tiun ĉi artikolon en leterujo, tradukis L.Srbová

Lingva anguleto   

Netransitivan verbon ne rajtas sekvi rekta objekto

Mi legis: „Nova damaĝanto danĝeras Eŭropon.“ Ĉu bone?

Danĝer“ estas substantiva radiko (danĝero). Se oni verbigas ĝin, oni ricevas verbon danĝeri, kiu estas netransitiva, kiu ne rajtas havi apud si rektan objekton „Eŭropon“.

Zamenhofa proverbo: „Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela“. Ni klare komprenas, ke por virta orelo vorto malbela ne estas danĝera, daŭre danĝera. El tio ni deduktas, ke danĝeri = esti danĝera. Nepre ĝi ne signifas, ke io venas el la stato sendanĝera al la stato danĝera.

Se ni bezonas esprimi ŝanĝon de la ĝisnuna sendanĝera stato al la stato de danĝero, ekzemple pro apero de nova damaĝanto, ni nepre devas fiksi al la substantiva radiko „danĝer“ la sufiksoidon –ig: danĝerigi. Ni tiel ŝanĝas ne nur la staton de subjekto, sed ankaŭ netransitivan verbon al verbo transitiva. La supra frazo devas teksti: „Nova damaĝanto danĝerigas Eŭropon“. Se ni deziras pli precize esprimi la sencon „meti en danĝeron“, ni modifu la frazon al la formo: „Nova damaĝanto endanĝerigas Eŭropon.“

Aliaj ekzemploj:

 
Kap“ estas substantiva radiko. La netransitiva verbo „senkapi“ esprimas la staton de senkapeco: Mi senkapas = Mi estas sen kapo. Transitiva verbo estas „senkapigi“. Senkapigi mortkondamniton = Senigi mortkodamniton je la kapo.


Plezur“ estas substantiva radiko. La netransitiva verbo „plezuri“ esprimas „senti plezuron“. Ekzemplo: Infanoj plezuras ĉe pilkludado. La transitiva verbo „plezurigi“ signifas havigi al iu plezuron, ekzemple en la frazo: Li plezurigis sin per vino.
Jan Werner

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ĵus aperis Legolibreto II kaj interesuloj povas ĝin aĉeti ĉe Jindřiška Drahotová,Sadová 745/36, 29301 Mladá Boleslav (50,-Kč+16 poŝt.)

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Satira angulo:

Disleksio

   „En Italio“ diris la amiko itala „ne ekzistas la disleksio. La itala lingvo estas fonetika, do neniu havas malfacilecon legi aŭ skribi.“ Punkto kaj fino de diskuto.

   Ĉu li pravas aŭ ne,  mi nekompetentas decidi. Tamen en la lando, kie mi nun loĝas – kaj laŭraporte, en ĉiuj landoj, kie la angla estas la ĉefa lingvo de instruo kaj komerco – grava socia problemo estas la ofteco de disleksio. Laŭ Plena Ilustrita Vortaro disleksio (aleksio) estas „Neŭrologia perturbo en la legado“. Supozeble tiuj, kiuj malfacile legas, plej ofte ankaŭ havas problemojn skribi, ĉar la du kapablecoj estas intime kune ligitaj.

   Laŭraporte en Britio kaj Irlando grandega parto de la loĝantaro, eĉ post jaroj de lerneja studado, estas funkcie analfabetaj. Tiuj ne kapablas legi la instrukciojn sur etikedo de botelo de medikamento, afiŝojn sur muroj, oficialajn formularojn por akiri pasportojn aŭ permesilon por konduki aŭtomobilon. Ili ne povas prononci vortojn kun pli ol unu silabo. Por ili nekonataj nomoj aŭ fremdaj vortoj estas nelegeblaj.

   En Argentino, kie niaj du plej aĝaj filoj estis edukitaj, eĉ junaj infanoj senembarase legas kaj prononcas vortojn miokardio kaj krizantemo. La kialo estas evidenta: la hispana, kiel la itala, estas fonetike skribata. La angla kaj la franca ne. Kiam mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca por eniri la universitaton, mi devis skribi laŭ diktado legata de la ekzamenisto. La diktaĵo ŝajnis inkludi ĉiujn eblajn homofonojn de la sonoj sa-; so-, kaj se-, nome sang (sango); sans (sen); sent (sentas); cent (cento); son (sono, brano); son (lia, sia); ceint (zonita), ktp. Nefrancoj (ekzemple anglalingvanoj) pli ofte rekonas ununuran sonon, kiam ili aŭdas tiujn vortojn, nome „song“. Per la kunteksto tamen, mi povis kompreni la sencon de la teksto de la diktaĵo kaj dank´ al Dio sukcesis en la ekzameno. Eĉ pli mallogika, se tio eblas, estas la ortografio kaj prononco de la angla. Pro tio preskaŭ neniu en Britio aŭ Irlando scipovas perfekte (aŭ eĉ malperfekte) literumi anglajn vortojn.

   Ni konas irlandan sinjorinon, kiu konfesas, ke ŝi estas disleksia. Ŝia edzo, kiu estas blanka afrikano, devas kontroli kaj korekti ĉion, kion ŝi skribas. Ŝi malfacile kaj malrapide legas. Tamen profesie ŝi estas antropologo. Ŝia filo ankaŭ havas la saman problemon kaj kiam li estis juna knabo, li devis ricevi specialan instruon en klasoj por lernejanoj, kiuj ne bone legas. Malgraŭ tio mia konatino asertas, ke ŝia filo estas aparte inteligenta.

   Ne mankas en Irlando gepatroj, kies filoj, almenaŭ laŭ opinioj de la gepatroj, posedas specialajn talentojn kaj inteligentecon, sed havas la saman disleksian problemon. Se la gepatroj diras la veron – kaj kiu rajtis dubi? – iliaj gefiloj spite al tiu grava avantaĝo, faras, aŭ jam finfaris, altajn studojn pri fakoj, kiel ekzemple matematiko, ĥaosteorio, astrofiziko, astronomio kaj organika kemio.

   Kompreneble ne ĉiuj analfabetoj estas geniuloj. Al kelkaj mankas la cerbokapablo de kokino; aliaj ekzemple nomadoj, ne havis ŝancon ĉeesti lernejon. Kelkaj povas, sed ne volas lerni, ĉar ili povas gajni pli da mono per krimo, ruzo, politiko,  borso, aŭ kiel vetperisto aŭ trinkejestro.

   La ĉefa kaŭzo de disleksio en angleparolantaj landoj estas evidenta, nome la absurda ortografio de la lingvo. Inteligenta infano unue vidante la anglajn vortojn apple (pomo) kaj able (kapabla), kompreneble kaj tute logike legas ilin kiel „aple“ kaj „able“. Sed la kompatinda lernejano estas instruita, ke la prononcoj laj sencoj ĝustaj estas „epl“ kaj „ejbl“. Eĉ la simpla litero „a“ malsame sonas en malsamaj vortoj. Fakte, ĝi havas grandan gamon da sonoj en la angla kaj neniu sistemo de akcentoj aŭ tonoj ekzistas por helpi rekoni, pri kiu senco temas.

   Mi kredas, ke mi sufiĉe demonstris en ĉi tiu eseeto, ke disleksiaj homoj en angleparolantaj landoj estas ne malinteligentaj, sed ofte estas la homoj de superaveraĝa inteligenteco, kiuj ekkonis, ke estas ekstreme stulte legi aŭ skribi la anglan lingvon. Sed la homaro ĝenerale estas azenaro. Kiel diris unu el miaj amikoj – parolante ne pri la angla sed pri nia kara lingvo : Esperanto estas tro inteligenta lingvo por la homaro.“

Albisturo Kvinke – transprenite el la gazeto Monato

Funebra informo:

Denove nia asocio perdis tri  longjarajn membrojn.

La 19-an de aprilo 2005 forpasis s-ano František Vácha el Jaroměř en la aĝo 75 jaroj. Bedaŭrinde ni ricevis tiun ĉi informon nur antaŭ kelkaj tagoj.

.

 La 17-an de majo 2005 forpasis s-ano Bedřich Grym el Havířov en   la aĝo 82 jaroj.

.

.

.

La 28-an de  majo 2005 mortis s-anino Marie Ackermannová el    Brno en la aĝo 88 jaroj.

 

.

Honoron al ilia memoro Redakcio

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN

Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj

Redaktoroj:M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj