Informilo 6/2004

Informilo 6/2004

Enhavo:
Per flugiloj de facila vento
Bapto de plua poemaro
Universala kongreso 2006 en Firenze
Teorio kaj praktiko
Batalo por la eŭropa lingvo
Kuraciloj helpas, ankaŭ malutilas
Internacilingva universitato
Vilnius 2005
Lingva anguleto
Tristaj informoj

Per flugiloj de facila vento

Kent Jones, civila inĝeniero el Ĉikago, dumviva membro kaj fakdelegito de UEA kaj long-jara membro de AEH-IKEH, pristudis la problemojn de la internacia aviada lingvo. Antaŭ sia morto ĉi jare en februaro li verkis por revuo Esperanto la ĉi-suban artikolon.

      La Aviada terminaro de Gilbert Ledon estas lia heredaĵo al ni por plibonigi la komunikadon inter pilotoj kaj surteraj aertrafikaj registoj. Nia aviada projekto baziĝos sur lia libro. Jen skizo pri la plano kaj progreso de la projekto.

Anglaj esprimoj estas hodiaŭ kutimaj por internacia aviado. Du specoj de difektoj estas en ĝi, ripareblaj kaj neripareblaj. La nunaj esprimoj ne estas partoj de kohera sistemo, sed hazarda akumuliĝo. Ili enhavas ambiguecojn, misnomojn kaj nemetrajn mezurunuojn. Tiaj difektoj estas ripareblaj per la apliko de logiko. Mankas nun la ekkonscio de la problemo kaj sufiĉe da politika volo. Post la kreado de bonkvalitaj esprimoj, kiuj estas partoj de vera sistemo, la realigo ja estos zorgema redakta laboro kaj grandega eldona peno. Ĉiu dokumento en ĉiu lando, kiu tuŝas la temon de aviado, devos esti anstataŭigita per nova eldono. Tio estos plibonigo numero unu.

Neripareblaj estas la difektoj propraj al la naturo de la angla. La angla eĉ ne estas difinebla, ĉar ekzistas 38 dialektoj, sed ne ekzistas Akademio. La 26 literoj ne sufiĉas por la 46 sonoj de la angla, tial la literumado estas nekuraceble kaosa. Estas 7700 vortoj, kies sonoj povas signifi malsame. Estas 1440 vortoj kun la samaj literoj, sed malsamaj sonoj. Miloj da anglaj vortoj havas pli ol unu signifon. La angla ne plaĉas al registoj alilandaj, ekzemple el Francio kaj Brazilo.

La lingva kvalito de Esperanto superas tiun de la angla. Tial la enkonduko de Esperanto por aviado estos plibonigo numero du. Sed la anstataŭigo de la angla per Esperanto ne okazos senpene. Eksperimenta pruvo de la supera komunika kapablo de Esperanto necesos por gajni la necesan politikan volon. En la praktiko devos ekzisti aviada literaturo en Esperanto. Bezonos ĝin registaroj, fabrikoj, lernejoj por pilotoj, registoj, mekanikistoj, homoj, kiuj servas kaj purigas aviojn, stevardoj, vendistoj de biletoj, policanoj, fajrobrigadistoj, eĉ la homoj en la flughavenaj restoracioj.

Tia bezono montras la amplekson de nia preparlaboro. Per traduko kaj verkado ni devas krei multegajn Esperanto-tekstojn. La ĉefo kaj redaktoro de tiu kreskanta monto de dokumentoj estas d-rino Diana Weichert. Ŝi estas germandevena kaj nun loĝas apud la usona flughaveno Pittsburgh. Lertega ŝi estas pri lingvoj kaj komputiloj.

Tiu, kiu deziras partopreni la aviadan projekton, bonvolu kontakti ŝin ekde la majo (tel. +49-175-4804622).

Nia ttt-ejo estas http://www.esperanto.de/essen/aviado. Tien ŝi povas enmeti tekstojn, kiuj devas esti ankoraŭ tradukitaj kaj kiu volas kaj povas oferti tradukon, povas preni la tekston el la ttt-ejo, traduki ĝin kaj sendi ĝin al ŝi. Bonvolu ekipi vin per La Nova PIV kaj la Aviada Terminaro.

Mi mem jam sendis al ŝi mian tradukon de la ĉapitro 1 de Pilota Manlibro, libreto de la usona FAA. Sed mia ĉefa kontribuo al la projekto restas politika premado al la FAA.

Kent Jones, Usono

Bapto de plua poemaro

      Esperanto vere ne perdiĝis inter kelkaj lingvoj kiel estas: oroma, tibeta, mongola, slovaka, ĉeĥa lingvoj, kiuj sonis fratece unu apud la aliaj. Nun estas la vico klarigi, kie ili sonis …

La poetino Věra Ludíková estas sincere favora al Esperanto, kvankam ŝi mem ĝin ne parolas. Oni scias, ke deziratajn tekstojn el ŝia verkaro jam kutime tra-dukadas Jaroslav Mráz kaj Miroslav Malovec. Tion ni povis ĝui jam pasintan jaron, kiam aperis ŝia libro Sendu ĝin pluen I (Pošli to dál I), ĉar ĝi estis prezentita dum la foiro „Mondo de la Libro“ en Prago. Kaj nun mia artikolo volas vin informi, ke okazis „bapto“ de nova, simile titolita libro“ Sendu ĝin pluen II“.

      Aŭtoroj, kiuj volas sendi sian mesaĝon „pluen“ – al la mondo, al venontaj generacioj, al la universo – estas en la libro multaj. Sed nur kelkaj povis siajn pensojn kaj ideojn prezenti publike, en Muzeo Náprstek en Prago (Náprstkovo muzeum) la 5-an de la aprilo. Jen iliaj nomoj, ĉar tio estas no-moj estimindaj kaj al multaj de vi konataj: komponisto Ilja Hurník, evangelia teologo Milan Balabán, psikologino Marta Foučková, pentristo Zdeněk Hajný, poeto Josef Fousek, infanpsikologo Zdeněk Matějček, kuracisto František Novotný, teologo Jan Schwarz, patriarĥo de la Husana eklezio, kaj aliaj gravaj personoj. Ili ĉiuj proklamis sian mesaĝon antaŭ la plenplena salono. Kaj ni ĉiuj aŭskultis ilin ĝuste en la supre menciitaj lingvoj – inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. Ĝi sonis bele en kuraĝa deklamo de s-ano Josef Vích, al kiu ni gratulis surloke. Same ni gratulis al la poeto Čestmír Vidman, kies poemo en la libro troviĝas en la ĉeĥa originalo kaj en Esperanta traduko.

      Nia oknombra esperantista grupo sentis sin kunligita kun tiu multnombra publiko kaj – kial tion ne diri – ankaŭ iom fiera, ke la poetino tiel favore prezentas nian aferon. Ĉi loke oni devas diri, ke ŝi ja faras pli multe por Esperanto, ol ni mem.

      Videblis, ke homoj sopiras pri simila „nutraĵo por la animo“, kaj insistis kompili la trian libron. La poetino tion promesis fari en proksima tempo. Kaptis ŝin la ideoj de František Novotný, kies libro „Dio en ĉiu geno“ jam famiĝis. Ŝi kuraĝigas ĉiujn, kiuj havas en sia koro aŭ en sia kapo iun „mesaĝon“ – sendi ĝin pluen!

Margit Turková

Universala Kongreso 2006 en Firenze

       La estraro de UEA akceptis la inviton de Itala Esperanto-Federacio, IEF okazigi la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006.

Italiaj esperantistoj jam komencis labori, por ke la kongreso estu epokfara kaj jam la premisoj montras, ke certe temos pri tre zorge preparata kongreso.

Fakte en la LKK (landa kongresa komitato) aniĝas internacie konataj aktivuloj, sub la reĝisorado, en la rolo de sekretario, de Diccon Mastermann, iama Konstanta Kongresa Sekretario ĉe UEA kaj poste estrarano de UEA pri kongresoj.

La fakto, ke ĉi jare li ankaŭ kandidatiĝas kiel B-komitatano, montras lian decidon plentempe sindediĉi al Esperanto-movado en venontaj jaroj!

Michela Lipari   michela.lipari@libero.it

Teorio kaj praktiko

      Juro de Eŭropa Unio malpermesas kian ajn diskriminacion inter ŝtatanoj de la membrolandoj. Tiu ĉi justa ordono estas skribita sur la papero, sed ĝi estas fakte nur papera teorio. Kriterio de la vero estas praktiko, kaj ĝi estas kun tiu ĉi teorio en absoluta kolizio. Tie ĉi estas kruela lingva diskriminacio, ĉar ŝtatanoj de plimulto da membrolandoj ne povas interkompreniĝi per sia gepatra lingvo, sed ŝtatanoj de malplimulto da membrolandoj jes. Plimulto da homoj devas lerni fremdan lingvon kaj en tiu ĉi lingvo trakti ofte pri tre komplikaj aferoj, per kio ili havas malavantaĝon kontraŭ la malplimulto. Se eminentaj fakuloj ne regas la laborlingvon, ili ne povas siajn sciojn validigi.

Se la laborlingvo estas por ĉiuj partoprenantoj fremda lingvo, ne temas pri dis-kriminacio. Oni parolas ĝin tial, ĉar ĝi estas ununura lingvo, per kiu ili ĉiuj povas interkompreniĝi. Sed se inter la partoprenantoj estas denaskaj parolantoj de tiu ĉi lingvo, ceteraj partoprenantoj havas malavantaĝon kontraŭ ili. El tio rezultas, ke sole justa solvo estus, ke oni traktu en lingvo, kiu por ĉiuj partoprenantoj estas fremda. Alimaniere ne estas eble plenumi malpermeson de diskriminacio.

El kelkaj propraj spertoj mi scias, kia hejmeca atmosfero estas, kiam dum internacia kongreso, kie estas kelkaj miloj da partoprenantoj el multaj dekoj da landoj kaj kun ĉiuj haŭtkoloroj, estas bezonaj neniuj interpretistoj, ĉar ĉiuj parolas en unu komuna lingvo, kiu estas por ĉiuj egale fremda, sed ankaŭ egale propra.
L.Středa

Batalo por la eŭropa federacia lingvo

      Dum la dua renkontiĝo, kiun la “Esperanto“ Radikala Asocio kaj la Radikala Partio havis kun la itala ministro pri klerigo, la ministro devontigis sin peti al la Eŭropaj partneroj ekirigi eksperimentadon de la internacia lingvo en la venonta jaro. Tiu ĉi atingita rezulto malfermas gravajn scenarojn por tio, kion jam en 1992 ni nomis “batalo por la eŭropa federacia lingvo”; ĝi devontigas nin lanĉi la starigon de “Komitato por eksperimentado de la internacia lingvo en la Eŭropa Unio!” T. e. esperantista komitato, kiu devos havi anojn en ĉiu el la 25 landoj de la Unio, kiuj devos startigi informadon kaj dialogadon kun la respektivaj reprezentantoj en la Eŭropa Komitato pri Klerigo, kies adresojn ni jam ricevis de la ministro.

      La starigo de la “Komitato por eksperimentado de la internacia lingvo en la Eŭropa Unio” okazis en Bruselo ĉe la Eŭropa parlamento la 7-an kaj 8-an de decembro 2003, okaze de kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Ni devos diskuti pri tio, kiaspecan eksperimentadon ni petu, en kiuj eŭropaj landoj oportunas komenci, kiujn celojn ni klopodu atingi kaj en kiom longaj tempoj.

      Ni devos interkonatiĝi inter tiuj, kiuj – el ĉiuj 25 landoj de la Unio – volos kunordigi sin kaj esti protagonistoj de tio, kio antaŭanonciĝas kiel la plej granda politika oportunaĵo por Esperanto post tiu ĉe la Societo de la Nacioj komence de la pasinta jarcento.

Adreso: nfo@internacialingvo.org  Laŭ “Ret-info”

Kuraciloj helpas, sed ankaŭ malutilas

      Konsumado de la kuraciloj dum la lasta jardeko preskaŭ duobliĝis. Uzataj kuraciloj damaĝigas homojn eĉ miloble pli ofte, ol la kuracistoj konfesas.     Kuraciloj helpas savi la homan vivon, en multaj kazoj ilia influo tamen estas tute mala; la kromefikoj de la kuraciloj povas grave difektigi la sanstaton kaj foje eĉ mortigas.

El dudeko da pacientoj, venantaj al sekcio de la intensa flegado pro sangado en la digestorganojn, dek ok uzadis kuracilojn por mildigi doloron, koncedas la kuracistoj. Ŝtata instituto por kontrolo de la kuraciloj en Ĉeĥio registris en 2002 496 kazojn, kiam uzata kuracilo kaŭzis gravajn komplikaĵojn ĉe la kuracataj homoj. Kvin homoj mortis pro korkolapso, alergiaj reagoj kaj sangado. ”Ĝi estas imposto pro tio, ke ni konas kuraci gravajn malsanojn”, diris la specialisto pri la problemaro de la kuraciloj Josef Suchopár el Kompanio Isophorm. Li aldonis, ke praktike ne ekzistas kuracilo, kiu estas efika, sed samtempe ne kunportas rizikon – iam rapidan, iam longtempan. Malalta nombro de la anoncitaj nedezirataj efikoj ĉe ni atestas pri la fakto, ke oni ilin simple ne anoncas. Ekzemple en Usono oni publikigis kelkajn studojn, laŭ kiuj kuraciloj povas kaŭzi ĝis cent mil forpasoj jare. Per tio la kromefikoj de la kuraciloj kiel kaŭzo de la morto en Usono viciĝas al la kvara ĝis sesa lokoj inter ĉiuj kaŭzoj de la morto. Oni diras, ke en Usono jare mortas 16 mil homoj pro kromefiko de la uzataj kuraciloj, kiel aspirino aŭ brufeno.

      Nesteroidaj kontraŭreŭmatismaj kuraciloj, inter ili tiuj enhavaj “ibuprofen“ estas destinitaj mildigi dolorojn. Al la plej gravaj kromefikoj apartenas sangado en digestan intestaron. Monda Sanitara Organizo (WHO) registras dum neplenaj 16 jaroj pli ol 17600 anoncojn de la nedezirataj efikoj de ibuprofeno. En Ĉeĥio oni anoncas tridek kazojn jare. Ĉiuj elpostulis tempopasigon en malsanulejo aŭ specifan ambulancan kuracadon.

Laŭ Martina Ribeauerová preparis  Jindřich Tomíšek

Internacilingva universitato
en la koro de Eŭropo

      La unua de majo 2004 estis duobla festotago en Komárno ĉe Danubo. Ne nur la slovakia urbo norde de la rivero iĝis parto de Eŭropa Unio, sed ankaŭ la hungaria urbo Komárom sude de Danubo, de kiu Komárno estis disigita per landlimo de post la Unua mondmilito. Estas do kompreneble, ke la Komarnanoj speciale festis la plivastigon de EU kaj eĉ nomis placon en la urbocentro Eŭropa Korto kaj konstruigis ĉirkaŭ ĝi domojn en la stiloj de multaj eŭropaj landoj.

      Fine de aŭgusto estos plia okazo por festi en Komárno: Oni inaŭguros Liberan Eŭropan Universitaton Kelemantia, privatan institucion, kiu komence konsistos el kvar fakultatoj. La universitato aktive okupiĝos pri internacia kaj interkultura komunikado; ĝiaj precipaj instrulingvoj estos Esperanto kaj la germana. AIS San-Marino estos grava portanto de la nova institucio, kaj la rektora triopo konsistos el la AIS-profesoroj Eva Poláková, Helmar Frank kaj Reinhard Selten, nobelpremiulo pri ekonomiko. Mallongige la nova institucio estos konata kiel LEUKAIS. Kelemantia, pretere, estis la latina nomo de iama romia garnizono tiuloka.

      Por festi la inaŭguron okazos du Someraj Universitataj Semajnoj de la 25-a de aŭgusto ĝis la 8-a de septembro 2004. En tiu tempo okazos kultura programo, gvidataj ekskursoj al la regiono kaj el la proksimaj eŭropaj ĉefurboj, lingvokursoj kaj kerne la scienca programo de SUS 27, la ĉi jara Sanmarina Universitata Sesio de AIS. Laŭ la jamaj aliĝoj SUS 27 estos unu el la plej grandaj aranĝoj de AIS ĝis nun. Pro la riĉa kadra programo ĝi estos interesa ne nur por sciencistoj kaj science interesataj homoj. AIS invitas ĉeesti tiun eventon kaj konatiĝi kun bela regiono en la koro de Eŭropo. Pliaj informoj estas troveblaj en la retpaĝoj de AIS (www.ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus27) aŭ riceveblaj de la inform-ofico:

Reinhard Fössmeier, Rahel-Straus-Weg 19, DE-81673 München, Germanio

Vilnius 2005

      De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 efektiviĝos en Litovia ĉefurbo Vilnius la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Rememorante neforgeseblajn busajn ekskursojn al Montpeliero kaj Zagrebo, ni pripensas ankaŭ aranĝi ekskurson al relative proksima frateca lando ĉe sukcena bordo de la Balta maro, Litovio.

Litova respubliko estas lando kun miljara historio, situanta en geografia centro de Eŭropo. Ĝi estas ŝtato, kiu vigle evoluas en ĉiuj flankoj, de la 1-a  de majo 2004 ano de la Eŭropa Unio, samkiel la Ĉeĥa respubliko.

Malnova parto de la urbo Vilnius estis en la jaro 1994 enskribita en la mondan kulturan heredaĵon de UNESKO. Ĝi estas unu el la plej grandaj (ĉirkaŭ 360 ha) kaj la plej belaj malnovaj urbopartoj en meza kaj orienta Eŭropo, iom  sugestanta pri antikvaj riĉaj urboj de Italio – Romo kaj Florenco. Kontraŭe hodiaŭa Vilnius estas moderna urbo havanta ĉirkaŭ 600 milojn da loĝantoj.

Ni supozas, ke ni veturos per buso, en kiu estos aĉeteblaj trinkaĵoj kaj eventuale manĝoj, kaj ke ni loĝos en Vilnius en nemultekosta loĝejo, kiun ni serĉas. Ni kompreneble ĉeestos la kongreson kaj en libera tempo ni entreprenos kelkajn ekskursojn en proksiman kaj malproksiman ĉirkaŭaĵon de la kongresurbo, ekzemple al:

– Trakai, kiu estas surakva urbo, la malnova ĉefurbo de la Litovio kun gotika insula kastelo, sola surakva kastelo en orienta Eŭropo,

– Kaŭnas, la dua urbo de Litovio laŭ grandeco (ĉirkaŭ 420 miloj da loĝantoj), konstruita en la 13-a jarcento, hodiaŭ grava komerca centro kaj granda rivera haveno.

– Klaipéda, kiu estas sola haveno en Litovio kaj la plej norda neglaciiĝanta baltmara have-no. Ekde pratempoj Klaipéda estis grava ko-merca centro.

– Monteto de Krucoj, kie troviĝas ĉirkaŭ 100 mil diversgrandaj krucoj kaj krucetoj.

– Palanga, la plej populara Litova ĉemara banurbo kun 10 kilometrojn longa plaĝo, pinaj arbaroj kaj Muzeo de sukceno.

Ni supozas, ke la kostoj por transporto kaj loĝado ne superos 6000 kronojn. La kongreskotizon pagos ĉiu aparte. Por traktado pri buso kaj loĝado ni bezonus scii, ĉu la ĉeesto en la ekskurso estos sufiĉe granda. Pro tio ni petas interesantojn, kiel eble plej frue anonci al la redakcio de Informilo sian nedevigan intereson ĉeesti la ekskurson al UEA kongreso. Poste ni publikigos pli precizajn informojn pri la programo, eblecoj komune manĝi kaj pri la prezo. Ni estus dankemaj, se iu proponus al ni eblecon de malmultekosta loĝado por 40 – 45 personoj.

Ĝis revido en Vilnius!

Organizanto Josef Hron, Pardubice

Lingva anguleto:

Pri adjektoj manier-indikaj

      Ĉu estas ĝuste dirite: Mi multe vidis dum mia vojaĝo; aŭ: Mi multon vidis dum mia vojaĝo;?

      La e-vorto „multe“ esprimas adverban adjekton, kiun ni povas klasifiki laŭ la speco de cirkonstanco tiel ĉi: Evidente la adjekto „multe“ ne esprimas lokon, tempon, staton, sed manieron: Kiel okazas la ago de vidado dum la vojaĝo. Temas do pri modala adjekto maniera. La aŭtoroj de Plena analiza gramatiko de Esperanto (K. Kalocsay, G. Waringhien) en § 205 eksplikas: La adjektoj manier-indikaj montras simple la manieron de la ago. Plej ofta formo estas la adverbo: kuraĝe respondi; leone batali; kure sevi; sensence paroli; parkere lerni; hazarde trovi; ĉiujare kunveni; funde scii; tutmonde okazi; unuavide rekoni; iri mane-piede; paroli kvinlingve. Sed ili estas esprimeblaj ankaŭ per prepozicio: paroli sen senco; fermi pordon kun bruo; ekkrii per terura voĉo; atingi celon paŝo post paŝo; trinki el glaso; aranĝi laŭ alfabeta ordo.

      La unua versio de la supra frazo estas teorie ĝusta, kvankam la adverba formo „multe“ estis kritikata. Oni preferas diri: Mi multon vidis dum mia vojaĝo. Sed en tiu ĉi versio la formo „multon“ ne estas adjekto, sed rekta objekto. Ĉe diferencigo oni povas helpi al si per demando: Kiel vi vidis? Bone, (multe). La respondo indikas manieron de vidado. Kion vi vidis? Multon. La respondo indikas objekton de vidado.

      Glosoj: Adjekto – příslovečné určení. (Adjekto estas frazelemento esprimanta cirkonstancon de la ago esprimita en la frazo.) – Modalo – modální tvar slovesa. (Modalo estas formo de verbo alprenata laŭ tio, ĉu ĝi rolas kiel predikato [přísudek] aŭ kiel substantivo aŭ kiel adjektivo.)

 Jan Werner

Denove tristaj informoj:

Forpasis du eksterlandaj membroj de AEH-IKEH. La 3-an de februaro Inĝ. Kent R. Jones el Ĉikago (Usono) kaj la 15-an de aprilo mortis  profesoro kaj pastro Franjo Gruiĉ el Kroatio. Honoron al ilia memoro.

Pardonu … Pro ŝparo de la loko en la lasta numero de Informilo en la artikolo „Jam dekokfoje“ estis enmmetitaj partoj de pluaj leteroj de partoprenintoj Skokovy, en la kernon de la letero de M. Pichová. La redakcio pardonpetas, ke ĝi forgesis skribi nomojn de la pluaj skribantoj.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mráz, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIOTel. 466 611 941        e-mail: aeh-ikeh@volny.cz       interreto: www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800 Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.