Informilo 6/2003

Informilo 6/2003

Enhavo:
Printempa seminario en Skokovy
Libroservo de ČEA en novaj ejoj
Eŭropa jaro de handikapuloj
Virtuala UK 2003 por nekongresanoj
Reta E-lernado eksplodas
Nova interretportalo „ĝangalo.com“
Tutmonda lingvo, sed kiu?
Esperantistoj el Přerov solenis
Handikapita sportisto volas savi
El la redakcio

Printempa seminario de Esperanto

Unuafoje mi kaj miaj du amikinoj el Plzeň vizitis en la tagoj 12. – 18. 5. 2003 lingvan seminarion en belega loko Skokovy. Ni ĉiuj estis kontentaj, vetero favoris al ni, la manĝaĵo estis bongusta. La medio, kiel ĉiam inter esperantistoj, estis familieca. Dank‘ al geinstruistoj ni lernis ion novan. La posedantoj de aŭtomobiloj afable kunprenis nin ekskursi, do dank´al ili ni vizitis kelkajn historiajn lokojn.Eĉ busa ekskurso estis tre interesa. La kuracisto MUDr. Hradil havis por ĉiu helpon aŭ almenaŭ konsilon. Ne nur ĉeĥoj, sed ankaŭ la gesamideanoj el Francio kaj Pollando estis tre kontentaj. Ni aŭdis krom interesaj prelegoj ankaŭ diversajn interesaĵojn de la prezidantino de ĈEA Věra Podhradská kaj de la prezidantino de AEH Jarmila Rýznarová. La seminario finiĝis per gaja programo.   Ĉu ni denove ĉi tie renkontiĝos­ ?
Marie Zýková

Aŭtuna semajna lingva seminario en pensiono Espero en Skokovy

estas jam elektita venonta termino :22.10. – 29.10.2003 Iom nekutime de merkredo al merkredo.Notu tion en vian kalendaron, aliĝilon ni enmetos en septembran Informilon.  

Ĉu vi scias, ke tiun ĉi jaron 2003 deklaris Konsilio de Eŭropa unio

Eŭropa jaro de handikapuloj“ ?

Ĝia oficiala inaŭguro okazis en la ĉefurbo de Grekio en Ateno la 26-an de januaro ĉe ĉeesto de grekaj eminentuloj, ŝtatprezidento kaj ministroj, inter ĉeestantoj estis ankaŭ reprezentantoj de Ĉeĥa respubliko.

La celo? La handikapuloj havas tiel eblecon atentigi publike pri siaj bezonoj kaj interesoj. Tiu ĉi nova stilo en la politiko de la handikapuloj estas ankaŭ esprimita en  la emblemo (logo) por Eŭropa jaro. Tri sagetoj imagas rigardon al: efektivigi kunĉeeston, klopodi sukcesigi egalrajtan pozicion kaj ebligi sindecidon.

      Dum la jaro 2003 okazos en 15 membraj landoj de Eŭropa unio centoj da aktivaĵoj, aranĝoj kaj diversaj programoj. (En aprilo estis en Prago ekspozicio „Handikapo“, pri kiu nia redakcio pli frue ne sciis). Kiel kunliga elemento – mobila propagandilo de Eŭropa jaro estas „marŝo tra Eŭropo, kiu kondukas el Grekujo tra ĉiuj ĉeestantaj landoj kaj en decembro ĝi finiĝos en Italio. Tiun ĉi kampanjon akompanas speciala buso.

La redakcio ricevis la leteron de Brusela Komunikadcentro – de s-ro Marko Naoki Lins, kiu al nia asocio proponas komunan deklaron kun UEA kaj Esperanto-Eŭropa unio. Post interkonsento kun la membroj de la komitato ni publikigos la deklaron en la venonta Informilo.

J.Rýznarová

Reta Esperanto-lernado ekplodas

         Pli kaj pli novaj esperantistoj lernas pere de la reto kaj pli grava retejo ja registras pli ol 30 000 vizitojn ĉiumonate. „La reto fariĝas esenca ilo por Esperanto en multe da landoj,“ rimarkas Marko Naoki Lins de la Brusela Komunikadcentro. Pro tio, ke la reta Esperanto-lernado eksplodas, aktivuloj en la movado nun volas pli da statistikoj, pri kiom da homoj nun rete lernas Esperanton. „Mi aparte interesiĝas ekscii pri la multnombraj Esperanto-retkursoj kaj ilia sukceso. Aktivuloj devas pli bone plani kaj allogi novajn lernantojn,“ klarigas Lins. „Mi ege petas ĉian statistikan kaj konkretan materialon pri nombro da kursanoj dum kiu  perio do , kiom  kostas la kurso , la  kvanto da korektantoj, ktp.“

      Lins volas scii, kiom gravas retaj kursoj en la instrua laboro de esperantistoj tra la mondo. Ne ankoraŭ estas studo pri la buĝetoj de E-asocioj dediĉitaj al retaj kursoj, nek pri la tempo uzita por organizi kursojn. „Ni ne havas superrigardon pri ĉiuj kursoj, nek pri la didaktikaj konceptoj kaj en kiuj lingvoj la retkursoj estas ofertitaj.“

      Kvankam tute mankas konkretaj informoj, E-retkursoj ŝajne ne timigas lernantojn. „Kvardek tagojn post sia lanĉo http://lernu.net-lernu! atingis la nombron de 400 registritaj uzantoj el pli ol 40 landoj kaj pli ol 8000 vizitoj,“ fieras la teamo de lernu.net. La ttt-ejo alportis E-kursajn retejojn al nova nivelo da profesieco. Ĝi ankaŭ montras la kreskantan kunlaboron inter E-instruistoj. Ĉi-maniere homoj povas anstataŭ verki kurson de la komenco, uzi la jam faritan laboron kaj plibonigi ĝin per sia kontribuo.

       Tiel la ontaj kursverkantoj havos eĉ pli bonan bazon por eki, kaj la kvalito kreskos. „Lernu!estas reta kursejo, loko, en kiu oni trovas plurajn retkursojn kaj multajn aliajn helpilojn por informiĝi pri Esperanto kaj lerni ĝin, en diversaj lingvoj. Do nun, kiam iu verkas Esperanto-kurson por interreto, tiu ne devas fari la tutan laboron de la komenco, sed povas utiligi la ilojn, kiujn aliaj jam faris kaj kiuj ekzistas ĉe „lernu!, kiel ekz. traduksistemo, enretaj vortaroj, informoj pri Esperanto kaj lingvoprezento, E-muziko kun legeblaj tekstoj, gramatiksuperrigardo kun ekzemploj ktp. …“

      Eĉ pli tradicia en la movado estas elŝutebla lernprogramo, tradukita al pli ol dek lingvoj, ĉe http://ikurso.net. „En la tempo de Zamenhof tiu komunikado okazis ĉefe per letero,“ klarigas la kreinto de la programo „Kurso de Esperanto“ Carlos Alberto Alves Pereira. „Esperanto jam malprofitis la rimedojn de radio kaj televido. Analoge, nun Esperanto ne povas preteratendi la helikopteron de interreto,“ filozofias Carlos. Li verkis belan, profesian kaj senpagan programon, kiu eĉ instruas la elparolon de Esperanto.

       Lins havas pli praktikan konsilon al esperantistoj, kiuj jam havas aŭ planas verki novajn kursojn: „Kontaktu aliajn antaŭe kiel ekzemple la teamon de Lernu.net kaj laboru kune.“ Informu Marko Lins pri via retkurso (markolins ĉe web.de) ankaŭ legebla ĉe la ĉiutage ĝisdatigita E-novaĵportalo ĝangalo.com: http://gxangalo.com

El „Slovaka Esperantisto“

Tutmonda lingvo, sed kiu?

En ĵurnalo aperis artikolo de sinjoro Inĝ. MilošTůma el Ústí nad Labem (super la rivero Elbo) kun titolo „La tuta mondo uzas arabajn ciferojn“. La aŭtoro skribis, ke kiam ĉiuj uzas la samajn ciferojn, ankaŭ ĉiuj uzu la saman lingvon, ke la tutmondan lingvon povus enkonduki Unesko, ke kun komuna tutmonda lingvo devus konsenti ĉiuj ŝtatoj kaj ke tiu ĉi lingvo ne estu la angla, kies malavantaĝo estas precipe ĝia prononcado.

Mi konsentas kun plimulto de liaj vortoj, sed estas necese multon aldoni. Arabajn ciferojn ne uzas la tuta mondo kaj ĝuste araboj uzas alian ol „tutmonde“ akceptitan ilian formon. Sinjoro Tůma skribas pri la prononcado de la angla lingvo, sed temas pri la ortografio. G. B. Shaw proklamis grandan premion por tiu, kiu reformos kaj plisimpligos la anglan ortografion. Tiu ĉi premi o ĝis nun ne estis gajnita, ĉar la kondiĉo estas ne nur la reformon proponi (da tiaj proponoj estas amaso), sed akiri ĝian akcepton kaj realigon. Kaj en tio ĝis nun neniu sukcesis, kvankam tio koncernas nur unu lingvon. Estas nepre neeble atingi konsenton de ĉiuj ŝtatoj de la mondo kun unueca komunika lingvo. Al la angleparolantoj sufiĉas, ke por tiu ĉi celo plej multe sin entrudis la angla lingvo kaj kun alia lingvo ili ne konsentus. Kaj ne konsentus ankaŭ la uzantoj de multaj aliaj lingvoj.

     Sed la plej granda malavantaĝo de la angla lingvo estas ĝia frazeologio, kiun angle pensantaj homoj transigas eĉ en aliajn lingvojn. Mi aŭdis ĉeĥ-usonanon, kiu parolis ĉeĥe, sed anstataŭ „tio ne estas via afero“ diris „tio ne apartenas al via negoco“, kio estas tradukita angla frazeologia esprimo. Da ili havas la angla lingvo multege kaj senĉese ekestadas pliaj. Mi ĝis nun kvazaŭ aŭdas anglan profesoron, kiu en sia parolado dum UK en Budapeŝto 1966 diris interalie: „Multaj homoj opinias, ke tutmonda lingvo povus esti la angla. Al ili mi volas sciigi: Por ke la homo bone ellernu la anglan lingvon, por tio necesas 25 000 horoj da ŝvitlaboro. Mi por tio bezonis 50 000 horojn, ĉar mi estas profesoro de la angla lingvo. Sed Dio ilin gardu de supozo, ke per tio ĉio finiĝis. Ekestas novaj idiomaĵoj, kiujn ili ne komprenos. Mallonge dirite, la angla lingvo estas tutviva laboro.“

     Jam en la jaro 1954 rekomendis Unesko tutmondan instruadon de Esperanto, ĉar ĝia ĝenerala konferenco rekonis rezultojn atingitajn de Esperanto en la kampo de la internacia intelekta interŝanĝo. Tiu ĉi rekomendo restis senefika, tamen Esperanto senĉese pruvas, kiajn avantaĝojn havas tia lingvo. Sed tiujn ĉi pruvojn multaj ne vidas, aŭ ne volas vidi.

Lubomír Středa   Úpice

Handikapita sportisto Kalĉev

volas savi sian familion

      Pri la savo de sia propra familio malespere klopodas pli ol tri jarojn kvardeksepjara sportisto el Moldavio Valeri Kalĉev. Tiu biciklisto, kiu estas handikapita de la infanaĝo pro paralizo de la maldekstra kruro, vivanta unu kaj duonon de jaro en Zlín, strebas akiri monon por la edzino kaj du infanoj per sportaj rezultoj. Per tiuj rezultoj li volas same pruvi ŝancon de handikapuloj en socio.

      Pasintjare aŭtune Kalĉev vizitis perbicikle partnerajn urbojn de Zlín en Germanio, Nederlando kaj Belgio kaj petis iliajn estrojn pri la helpo. Kvankam la ago elvokis reagon, kaj helpo estis promesita, ĉio restis nur sur la papero, diris Kalĉev.

      Ĉijare Kalĉev intencas travojaĝi perbicikle ĉiujn ĉefurbojn de Eŭropa Unio. Komplika sociala situacio devigis lin forlasi la gepatran landon.

      „La edzino, kiu laboris kiel flegistino, perdis laboron, ĉar la hospitalo estis likvidita. Mi ne kapablis zorgi pri niaj du malsanaj infanoj kun invalida pensio de kvar dolaroj monate. Mia dekdujara filino bezonas multekostan ĥirurgian operacion kaj la filo (post flavmalsano) bezonas dietan manĝaĵon kaj resanigajn restadojn dufoje jare,“ priskribas situacion en familio handikapita sportisto.

      „Mi klopodas translokigi mian familion en Ĉeĥion, sed leĝdonanta dekreto por eksterlandanoj malebligas tion. Necesas pruvi, ke mi disponas sumon 170 000 Kč por kvar personoj por duonjaro. Tiun sumon sen subvencio mi kolektas eĉ ne dum kvin jaroj, „konstatis Kalĉev.

El ĉeĥa ĵurnalo tradukis Antonín Juřica

Libroservo de ĈEA en novaj ejoj

Ĉar la luanto de la ejoj en Běchovice nuligis la kontrakton, ni devis movi la libroservon kaj la bibliotekon al Dobřichovice (20 min.pertrajne de la stacio Praha-Smíchov). Kvankam la luprezo estas la sama (eĉ iom pli modera), la ejoj estas pli grandaj kaj de menciita tempo eblos ĝin viziti ankaŭ persone, tamen ne estos regulaj horoj, do nur post individua interkonsento kun la ĉefo de la libroservo kaj biblioteko “Zdenek_Pluhar” m.pluharova@worldonline.cz. La persona viziteblo validas provizore nur por la membroj de ĈEA. Eble, se la frekvenco de la vizitoj estos malofta, ni malfermos tiun eblon ankaŭ por la nemembroj.

        Petr Chrdle

Virtuala UK 2003 por nekongresanoj

Laŭ la informo de UEA, la ĉijara 88-a Universala Kongreso, okazonta en Gotenburgo, Svedio, funkciigos ankaŭ t.n. virtualan kongresejon, en kiu nekongresanoj povos sekvi la laborojn de la kongreso lege,bilde kaj aŭde. Tio estos la unua klopodo, tial pionira. Krom legi kaj aŭdi pri la diversaj aranĝoj eblos sendi mesaĝojn al ĉiuj kongresanoj (ĉiu ricevos propran retadreson, kiu funkcios nur dum la kongresa semajno), pridiskuti la kongresan temon kaj aŭskulti eldirojn de kongresanoj. La virtuala kongresejo funkcios ĉe la adreso www.uk-2003.net. Sed atentu! Tiu reteja adreso ankoraŭ ne  estas aktiva!

Petr Chrdle

Nova profesia interretportalo „ĝangalo.com“

      Sub la interretadreso http://gxangalo.com troviĝas nova profesiaspekta interreta portalo esperantista, kiu raportas tre aktuale pri movadaj temoj, sed speciale pri nemovadaj temoj.

      Kio estas Ĝangalo? Ĝangalo estas la kontribuo de kompetenta kaj talentplena skipo da homoj, kiuj dum preskaŭ unu jaro laboregis por liveri al la esperantistoj veran portalon en Esperanto.

      Ĝis nun en la virtuala Esperantio mankis vera portalo, en la senco de noticejo, kun ĉiutaga aktualigo, kun pluraj kaj abundaj alireblecoj, kun ligiloj la plej diversaj kaj elŝutaĵoj. Mankis – ne plu mankas, ĉar ekde la 18-a de januaro 2003 esperantio povas fieri posedi unu el la plej modernaj informejoj de la reto – Ĝangalo – la E-Portalo.

El Esperantisto Slovaka

Esperantistoj el Přerov solenis

      Sabate la 24-an de majo 2003 esperantistoj el Přerov renkontiĝis kun siaj gekolegoj el proksimo kaj malproksimo, ankaŭ el Pollando, por rememori la komencon de la Esperanto-movado en Přerov antaŭ 80 jaroj. Post la enkondukaj vortoj de la kluba prezidanto de la klubo A. Krejčíř, pri la riĉa historio kaj pri elstaraj personoj de la loka klubo prelegis ties vicprezidanto L. Chytil. Poste oni aŭdis salutvortojn de la reprezentantoj de la E-kluboj en Ostrava, Olomouc, Hranice n. M., Česká Třebová kaj aliaj, salutis ankaŭ prezidantino de ĈEA, s-anino V. Podhradská kaj prezidanto de PEA, s-ano S. Mandrak el la pola Gliwice.

      Post tracicia komuna fotado la partoprenantoj disiris por promena trarigardo de la urbo aŭ vizito de la vagonriparejo en la fervojstacio. Oni povas diri, ke la sabato neniukaze estis perdita kaj la suna varma tago substrekis la agrablon de la tuta aranĝo.

Míša Filip

El la redakcio

1.1 Kiel la printempo  malfermas sian brakumon por varmaj sunradioj, tiel la gvidantoj de E-kluboj disvastigas sian oferton de diversaj E-renkontiĝoj.  Jen la invitoj :

1.2 Venu la 28-an de junio al geamikoj en Beneŝov. La ekskurso komenciĝas en la stacidomo en Krhanice je la 8,50, post la trarigardo de milita muzeo en Leŝany vi vizitos etan ekspozicion de poeto F.Hrubín. Tra Břežany, Netvořice, kie laŭ la intereso estas eblo viziti du muzeojn (ceramiko kaj privata muzeo de motorcikloj) kaj poste amika ripozo en la ĝardeno de familio Stibůrek, kie okazos rememoro je fondiĝo de  la E-klubo antaŭ 20 jaroj. Petu detalajn informojn rilate vian alvenon per aŭto aŭ trajno pertelefone 317721018317789266, aŭ 608516206. e-mail: stiburek.v@c-mail.cz

1.3 E-klubo Valtice aranĝas noktan marŝon la 19-an de julio tra montetoj de Pálava. Pri detala informo telefonu al Jaroslav Pokorný, tel. 519352037519352095.

1.4 La 16-a Internacia Kultura Festivalo en Ústí nad Labem okazos la 27. – 28-an de septembro 2003. Kontaktu s-ron M. Smyčka, Kojetická 90,  CZ  400 03  Ústí nad Labem, rete j_kriz@volny.cz

1.5 La Esperanto-klubo Plzeň aranĝas jam tradician 12-an R E T (Refreŝigan E-tendaron) en la vilaĝo Nekvasovy proksime de la urbeto Nepomuk, distrikto Plzeň-sudo. La tendaro en turisma tranoktejo de sporta klubo okazos de la 17-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2003. Pri la detalaj informoj skribu al s-ano Jiří Vomáčka, Koterovská 30, CZ 326 00 Plzeň.

2. La redakcio gratulas al E-klubo Most, kiu en la kunlaboro kun la magistrato preparis belajn interretajn paĝojn pri sia urbo kun koloraj bildetoj. http://www.mumost.cz.

3. Plua gratulo flugas al E-klubo Mladá Boleslav, kiu preparis en Esperanto afišeton pri Ŝkoda-auto-muzeo http://www.mlboleslav.cz esperanto.

4. La sama klubo eldonis ĉe la subteno de Magistrato legolibreton de rakontoj, eseoj, proverboj, anekdotoj kaj poemetoj, kolektitaj el diversaj fontoj. La koverton ilustris E.Pánková. La legolibreto estas aĉetebla por 40.- Kč ĉe Jindra Drahotová, Sadová 745/36,  29301 Mladá Boleslav. Por eldono de la dua parto ŝi serĉas kunlaborantojn kaj korektiston.

5. E-klubo Ostrava-Poruba aranĝis la 6-an de majo “Printempan renkonton”,  okaze de la antaŭunujara planto de la arbo Milenia-Esperanto-arbo. Per iom da E-poezio kaj kantoj akompanis la programon s-ano Vlado Sládeček  kun sia gitaro.

6. Ni korektas: La redakcio petas la legantojn kaj precipe s-anon Miroslav Malovec, ke ili pardonu lian erare prezentitan familian nomon (Moravec) en la 5-a n-ro de Informilo (majo 2003),  nome en la artikolo “Sendu ĝin pluen”.

7. Venonte niaj legantoj ricevos dunumeron de Informilo – julio-aŭgusto

Atentigo: Sabate la 21-an de junio ne okazos la regula  lingva seminario en Prago pro neĉeesto de la gvidantinoj

Ni funebras

La 28-an  de aprilo subite forpasis  fidela membrino de AEH s-anino MARTA KŘENKOVÁ el Prago – 73jara. Kvazaŭ ŝi antaŭsentis sian baldaŭan forpason, ŝi rapidis finpretigi la kluban E-kronikon. Bedaŭrinde la morto venis tro frue. Al tiu ĉi  kroniko ŝi dediĉis multajn horojn de sia libera  tempo. Honoron al ŝia memoro.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová, J. Kosnar
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
Tel.  466 611 941
e-mail:  aeh-ikeh@volny.cz
interretowww.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!