Informilo 5/2003

Informilo 5/2003

Enhavo:
Ĉefurbo de Eŭropo
Rapida divorco
La ovo de Kolumbo
Sendu ĝin pluen
El la redakcio
Invito
Nova hejmo por retaj informiloj
Policistoj kaj Esperanto
Kiu povas helpi
Pri nuksoj 

Ĉefurbo de Eŭropo

Oni diras, ke Bruselo estas griza kaj enuiga. Ĥaose aspektanta ĉefurbo sub griza ĉielo, el kiu senĉese pluvas. Sed la realo estas alia.

Bruselo estas urbo, en kiu prosperas bazaroj, ĉefe arabaj, kun antikvaĵoj aŭ frukto kaj legomo. Vi trovos ĉi tie malgrandajn parkojn, famajn diskotekojn, altkvalitan operon, oni aranĝas ĉi tie multe da filmaj, dancaj kaj muzikaj festivaloj. Sed Bruselo estas ankaŭ rezidejo de Eŭropa unio.

Jam longajn kvindek jarojn ekzistas eŭropaj institucioj kaj Bruselo praktike provas multlingvan kunvivadon de la homoj. Do neforgesu, ke krom tio Bruselo estas dulingva urbo, kie ĉion oni vendas, anoncas, klarigas, plenumas en tiel diferencaj lingvoj, kiel estas flandra kaj franca.

Pro tio je la oka matene vi ricevas en kioskoj gravajn eŭropajn ĵurnalojn kaj en grandaĉetejoj vi aŭdas anglan, germanan, nederlandan, italan, araban lingvojn.

Bruselo havas preskaŭ milionon da loĝantoj, el kiuj estas tri cent mil  eksterlandanoj. Ĉirkaŭ kvindek ok mil  “blankaj kolumetoj” laboras senpere aŭ ne senpere por la institucioj de Eŭropa unio. Nuntempe Bruselo estas rezidejo de institucioj de dek kvin  membrolandoj, sed ekde la jaro 2004 ilia nombro plialtiĝos kaj ĉiuj konferencoj efektiviĝos nur en Bruselo. Post la disvastiĝo de EU Bruselo fariĝos la plej grava ĉefurbo de Eŭropo.

Bruselo estas ankaŭ ĉefurbo de diferencaj interesgrupoj, kiuj celas al la influado sur decidadon de Eŭropaj institucioj. Ilia aktiveco estas komprenebla afero, sed kompare al la niaj ili preferas klarecon dum la traktadoj. Alia specialaĵo estas tri bruselaj sidejoj de tiel nomata Eŭropa lernejo. Tiu ĉi kleriga institucio financata de Unio akceptas plejparte infanojn de funkciuloj kaj kiel ununura rajtas prezentadi la  diplomojn de eŭropa  maturecekzameno.

La lernejo emfazas kernan ideon, kiu kuŝas en la kunvivado de la eŭropanoj, la fino de  militoj inter ili, la interkompreniĝo kaj la toleremeco. De infanaĝo formiĝas ĉi tie estontaj ĉefoj de Malnova Mondo.

Plua specialaĵo estas movregulo.La personaro de EU ne plenumas sian funkcion longtempe. Simila regulo validas ankaŭ por la komercistoj. Centoj da manaĝeroj surteriĝas en aerodromo Zaventem, dum la tago ili prizorgas siajn komercajn aferojn kaj la saman vesperon ili revenas hejmen.

Ekzistas du  Bruseloj, oni diras:  unu Bruselo estas grava eŭropa urbo, en kiu ĉiutage oni decidas pri la politika kaj ekonomia estonteco de kontinento.

La alia Bruselo estas   –  tradicia.

El ĉeĥa ĵurnalo esperantigis Ant. Juřica.

Rapida divorco

        La divorco estas ambaŭflanke malagrabla. Tamen dum juĝa traktado povas okazi neatenditaj komikaj situacioj. Por kompreni la aferon necesas klarigi, ke ĝi okazis en tiama Ĉeĥoslovakio en la jaro 1975 dum komunisma epoko.

        En nia familio ni ne vivis harmonie. Pro tio mia edzino proponis eksedziĝon. Mi konsentis, sed bonan impreson mi ne havis, timante, ke la juĝa proceso daŭros tro longe. Se nia disiro devus okazi, ĝi estu plej rapida. Sed kiel atingi tion? Havante du infanojn, la tribunalo ne tre rapide decidos, eĉ se ni jam interkonsentis pri ilia edukado.

        Kiam la mizero estas plej granda, helpo de amikoj estas plej utila. Tiutempe mia ateliero troviĝis apud jura fakultato kaj en proksima restoracio mi de tempo al tempo renkontiĝis kun spertaj advokatoj. Babilante ĉe vino, mi plendis pri miaj problemoj. Ili saĝe kapskuis kaj diris: „Kara knabo, la proceso daŭros longe. Tamen ekzistas unu ebleco, sed ĝi postulas necesan arogantecon.“ Mi jesis kaj akceptis ilian konsilon.

        En destinita tago ni eniris la juĝejon. La nubmiena „kamaradino juĝistino“ post necesaj formalaĵoj invitis la advokatinon de mia edzino por paroli kaj ŝi komencis: La kontrauŭlo ne havas regulan mongajnon, li fumas, tiamaniere li malboninfluas infanojn …“

        Ĝis nun mi ne sciis, kiom da malvirtoj mi havas. Malkviete mi sidis, kolektante kuraĝon. Mia momento venis, kiam  la juĝistino alvokis min, ke mi esprimu mian opinon. Mi ekstaris kaj diris la frazon, kiu ŝokis ĉiujn: „Mi konsentas pri la divorco, ĉar mi rifuzas plue vivi en komuna hejmo kun persono, kiu jam ses jarojn malhelpas al mi aliĝi al komunista partio.“ Por momento ekregis profunda silento. Poste eksaltis la advokatino de mia edzino kaj ekkvikis: „Dio mia, tion vi ja entute ne diris al mi.“

        Hodiaŭ ĉi tiu historieto ŝajnas nekredebla, sed dum dek minutoj ni estis divorcitaj.

Vlado Sládeček

La ovo de Kolumbo

Per tiuj ĉi vortoj oni aforismas pri eltrovaĵo, kiu ŝajnas simpla post ĝia eltroviĝo. La skriba mencio pri la ovo de Kolumbo aperas en la verko de Voltero „Traktato pri ĝenerala  historio kaj moroj kaj pri intelekto de la nacioj“ el la jaro 1759. Ĝi rakontas preskaŭ anekdotan okazaĵon, okazinta laŭdire en Hispanujo post la reveno de Kristoforo Kolumbo el lia navigvojaĝo. Li estis nomita admiralo kaj dum la festeno omaĝe al li iu ĵaluza membro de la reĝa familio proklamis, ke la navigvojo de Kolumbo envere ne estis tiom malfacila. Kristoforo Kolumbo prenis malmole kuiritan ovon kaj petis tiun sinjoron, ke li starigu ĝin sur ĝia pinto. Sed nek li, nek aliaj partoprenantoj en la festeno sukcesis fari tion. Kristoforo Kolumbo poste batfrapigis pinton de la ovo kaj sen problemo starigis ĝin kun noto, ke se oni scias, kiamaniere agi, la tasko fariĝas vere facila. Kaj ekde tiam la diraĵo „la ovo de Kolumbo“ estas uzata ĝis nuntempe.

Esperantigis Jindřich Tomíšek
 Sendu ĝin pluen

En tiuj ĉi tagoj estas okazanta en Industria palaco en Prago grandioza librofoiro “La mondo de la libro”. Merite de ĉeĥa poetino kaj eldonistino Věra Ludíková estis tie aranĝita ankaŭ ekspozicio de la Esperantaj libroj.

Okaze de tiu ĉi ekspozicio sinjorino Ludíková organizis belegan posttagmezon, konsistantan el du partoj. Je la 15-a horo okazis programo, akompananta la Esperantan ekspozicion. La programon malfermis s-ano Jiří Patera. Siajn kontribuaĵojn prezentis dr. Petr Chrdle (pri Esperanto ĝenerale), Jiří Patera (pri la spirita proklamo de la poetino Věra Ludíková “Sendu ĝin pluen” en la ĉeĥa lingvo kaj en Esperanto) kaj Miroslav Moravec (Esperanto en interreto). Fragmentojn el la proklamo de Věra Ludíková Sendu ĝin pluen ĉeĥlingve kaj en Esperanto kaj poemojn de Eli Urbanová, Ĉestmír Vidman, jam forpasinta Jiří Karen kaj Zdenka Bergrová deklamis Miroslav Smyĉka kaj Josef Vích, kiuj prezentis ankaŭ kantajn programerojn. Akordionlude akompanis Josef Vích.

La unuan parton de la programo fermis Jiří Patera, kiu invitis la ĉeestantojn al la vizito de la ekspozicio.

Tuj poste komenciĝis la dua parto de la programo – aŭtora legado el la libro de Věra Ludíková Sendu ĝin pluen.

Kiam antaŭ iu tempo mi estis tradukanta tiun ĉi mesaĝon, mi tute ne supozis, kia estos la rezulto de tiu ĉi proklamo, nome belega libro, 192-paĝa kun multaj ilustraĵoj. La mesaĝo aperis ĉeĥlingve kaj en dek tradukoj, inter ili ankaŭ en la Esperanta. Krom tio tre multaj aliaj aŭtoroj kontribuis al la libro per siaj propraj “mesaĝoj al la homoj kaj al la universo” (el la subtitolo de la libro), entute  83 (inkluzive de la ilustrintoj). Jam laŭ tiu ĉi nombro estas evidente, ke temas pri respektinda libro , akompanata per belegaj ilustraĵoj de Zdeněk Hajný (posedanto de grava praga galerio), Jan Kristofori, Věroslav Bergr kaj multaj aliaj. La libron estas rekomendinde ne nur tralegi, sed ankaŭ trastudi, ĉar la pritrakto de la temo diferencas de aŭtoro al aŭtoro.

En la programo prezentiĝis multaj el la aŭtoroj. Ĉiuj programeroj havis komunan trajton: sopiron pri la paco kaj la amon al la homoj. El la poetoj, konataj al niaj esperantistoj, ĉeestis Zdenka Bergrová, Věra Ludíková, Eli Urbanová kaj Ĉestmír Vidman. Bedaŭrinde por ĉiam mankas inter ili Jiří Karen.

La programerojn estis enkondukanta Jaromír Husák. Ankaŭ tiu ĉi parto de la programo estis plena de muziko: harpludis Jiří Vyšata, kantis Renata Jandová, Miroslav Smyĉka kaj Josef Vích.

La mirinda posttagmezo finiĝis je la 17-a horo. Pri la tuta arta programo plej multe meritis Věra Ludíková, favorantino al Esperanto. Precipe estas necese aprezi ŝian grandan laboron kaj klopodon ĉe la prilaborado de la komplika libro, la organizo de la Esperanta ekspozicio kaj de la tuta programo, kiu estis en plena akordo kun la ĉefa tasko kaj misio de Esperanto. Ĉiuj partoprenintoj foriris ege kontentaj pri la belega posttagmezo.

Jaroslav Mráz

 El la redakcio

 
Por la gazeto Informilo ni ofte uzadis interesajn artikolojn el la hungara gazeto Eventoj. Kvankam ni antaŭ la jarfino denove abonpagis ĝin, la redakcio ĝin ĉesis eldoni kaj ni ricevadas eĉ ne kompensan „RET-INFOn“. Peranto por Ĉeĥa respubliko dume ne funkcias, ĈEA verŝajne devos trovi alian peranton. Do ni pardonpetas, ke tiu ĉi tempe ni ne havas pli multe da interesaj novaĵoj.


Interesuloj por la sekvantaj E-aranĝoj notu la datojn:

a) IKUE-renkontiĝo en Koclířov okazos en la tagoj 19.– 23. 6. 2003. Kontaktu s-ron Mil. Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice.

b) Ekoturisma renkontiĝo en Karlštejn kun migrado tra Bohemia Karsto okazos en la tagoj 12.–18. 7. 2003. Kontaktu KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice.

c) Internacia Esperanto-konferenco de OSIEK pri la temo „Intimaj temoj en E-beletro“ okazos 18.–25. 7. 2003 – kontaktu ankaŭ KAVA-PECH.


Korektoj: En la pasinta numero de „Antaŭen“ (3/11 – aprilo 2003) okazis du preseraroj: Sur la paĝo 2, la lasta alineo ĉe la fino de la sesa linio bonvolu korekti literon –l– al –d– (amaso da salika vergaro). Sur la paĝo 3 en antaŭlasta alineo bonvolu korekti antaŭ la fino de la sepa linio la vorton „mordado“ al „murdado“. Dankon.

 Nova hejmo por retaj informiloj

En la pasintjara julio estis malfermita por prova uzado retejo www.abonu.com, preparita de UEA, kiu servos kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj gazetaraj konunikoj, novaĵoj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikigaĵoj.

La ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com:

l La retejo estas 100%-e esperantigita versio de profesia rusia reta servo, uzata de pli ol unu miliono da personoj. Nur la programa kaj informa partoj de la retejo konsistas el ĉ. 500 paĝoj – kaj ĉio, ĝis la plej eta mesaĝo estas en Esperanto!

l Abonu.com estas speciale adaptita por E-lingvanoj: ĝi subtenas kodigojn UTF-8, Latin-3, surogatojn kun iksoj kaj kontrolsignoj (^).

l Abonante kion ajn en Abonu.com oni mem elektas, en kiu formato kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. Oni povas ankaŭ agordi formatojn por PDA, poštelefonoj (SMS) kaj pejĝiloj.

Por krei retlistojn unuavice estas invitataj: redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la
reta abonantaro; 
kreintoj de E-ttt-ejoj, kiuj deziras regule informi la vizitantojn
pri la evoluoj en siaj reteloj; 
aŭtoroj de diverstemaj retaj kursoj, kiuj ŝatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj;  E-organizoj, dezirantaj informi la E-mondon pri siaj novaĵoj kaj agadoj;

m tiuj, kiuj povus kaj ŝatus regule dissendadi informojn pri novaĵoj de propraj landoj,regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj;  m kaj ĉiuj aliaj, kiuj trovos la servon utila.  Kompreneble, estas invitataj ankaŭ la legantoj!

andreo@abonu.com

INVITO al la XIV-a Esperanto-Tago,

kiun denove post tri jaroj aranĝas Klubo de esperantistoj de d-ro Schulhof kunlabore kun Asocio de E-handikapuloj en Pardubice 
sabate la 20-an de septembro 2003 en Kultura domo Dubina
de la 10-a ĝis la 17-a horo

El kadra programo:

videofilmo
pri la kongreso AEH en Janské Lázně kun vorta akompano en
Esperanto
prelego kun videofilmo pri E-vortarkreado,
posttagmeze
kultura programo kaj E-novaĵoj

Interesuloj pri tagmezaj kolbasetoj aliĝu ĝis la 10.9. skribe, telefone aŭ rete al la adreso de redakcio

Elkore invitas vin la organizantoj

Kiu povas helpi aŭ almenaŭ konsili?

Dum novembra Esperanto-ekspozicio en Pardubice montris grandan intereson pri Esperanto iu praga juristo – neesperantisto, kiu skribis al la organizantoj de la ekspozicio multajn demandojn. Ne nur pri multaj bazaj demandoj kaj ĉu ekzistas E-lernolibro sur kontaktdisko, sed ankaŭ pri strukturoj kaj celoj de Internaciaj akademioj de scienco en San Marino kaj scienc-akademio Komenio en Kopenhago. Ne estis facile ĉiujn demandojn respondadi, ĉar informoj en la jarlibro de UEA aŭ el ordinaraj E-lernolibroj kaj multaj pluaj materialoj ne estis sufiĉaj. La leteroj kun peto pri statutoj kaj celoj disflugis ankaŭ al Germanio kaj Francio.

Tiu ĉi sinjoro estas kunlaboranto de Instituto por intergrado de Ĉeĥa respubliko en Eŭropan Union (IPICEREU), kiu estas sendependa neregistara kaj superpartia organizaĵo, ilia parto estas klerig-aktivaĵoj. Unu el la aktivaĵoj estas interreta instruado de lingvoj. Por ĉiu lingvo estas necese difini lingvan fakulon, garantianton, sponsorojn ktp.

Kaj tiu ĉi ĝis nun neesperantisto proponis kaj interkonsentis, ke sur “www.euroserver.cz” en lingvaj sekcioj eblos loki interretan instruadon de Esperanto, kiam E-fakulo proponos, kiu el lerno-programoj estos la plej taŭga, kiam estos ellaborita taŭga enkonduko en Esperanton rilate al Eŭropa Unio kaj mondo, kiam esperantistoj helpos trovi iun politikan garanton, kiu povus esti alparolita kaj proponita por tiu projekto.

Kaj tiel la prezidantino de AEH skribis al 30 la plej konataj /aktivaj/ esperantistoj en ĈR, esperante, ke tian okazon ni ne perdu. Parto de ili jam respondis, pluraj proponoj estas atendataj. La tuta afero urĝas.

Oni supozas, ke IPICEREU estos parto de la “Institucio por mezeŭropa integro en EU” inkluzivanta ŝtatojn de meza kaj orienta Eŭropo, kie Esperanto povus trovi sian lokon kaj disvolviĝi kune kun la naciaj lingvoj.

Jarmila Rýznarová

Policistoj kaj Esperanto

Ĉu vi scias, ke pli ol 50 jarojn policistoj estas ligitaj „vole-nevole“ kun Esperanto? Slogano de la Internacia Polica Asocio (International Police Association) fondita la 1-an de januaro 1950 de la angla policisto (esperantisto) Arthur Troop estas: „Servo per amikeco“. La surskribo troviĝas sur ĉiuj emblemoj kaj legitimiloj de la anoj de IPA en la mondo.

Mi proponas demandi viajn konatajn policistojn, ĉu ili scias, kio estas skribita sur iliaj emblemoj. Mi proponas trarigardi la nacilingvajn paĝojn de IPA kaj saluti, reagi, enskribiĝi en la gastlibrojn.

Stanislavo Mandrak,
europa-esperanto-unio@yahoogroups.com

 Pri nuksoj

Estas homoj, kiuj ne manĝas viandon, estas homoj kiuj malŝatas lakton, aliaj ne manĝas dolĉaĵojn. Sed apenaŭ troviĝas homo, kiu ne ŝatas nuksojn.

Koncerne la enhavon okupas nuksoj gravan pozicion inter la fruktoj. Ili entenas preskaŭ ĉiujn por la homa nutrado necesajn elementojn. Proteinojn ĉirkaý 30 %, tre facile asimileblajn grasaĵojn – 50 – 57 %, karbonhidratojn, amelon kaj diversspecajn sukerojn – 15 %, mineralojn, salojn kaj gravajn vitaminojn.

Ne hazarde la malgranda nacio de Hunzoj, ĉe kiuj la nutrado estas enkondukita kiel religio, jam multajn jarcentojn manĝas ĉefe nuksojn, plej ofte kun lakto kaj abrikotoj, vintre sekigitajn. Kaj la rezultoj estas videblaj. La kuracisto, unusola por la du montaj himalajaj valoj, kiu tie vivis ĉe Hunzoj dum multaj jaroj, praktikante sian kuracprofesion, ne havis eĉ unusolan okazon de kia ajn serioza malsano. Preskaŭ nehavante eblecon praktikadi sian profesion, li decidis dediĉi sin al esplorado de la vivmaniero kaj speciale al la nutrad-kutimoj de tiu popolo. Li rimarkis du interesajn faktojn: unue, ke la maksimuma vivo-daŭro de la homoj el tiuj du valoj estas je 20 jaroj pli longa ol la proksime de tie vivantaj Hindoj, kaj due: dum tri vintraj monatoj de ĉiu jaro ĉiuj loĝantoj travivas “sezonon” de fastado (malsatado), kio estas vere kuracefika.

 El la distrikta ĵurnalo tradukis D. M. el Sofio

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
tel:466 611 941,
e-mail: 
aeh-ikeh@volny.cz,
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!