Informilo 11/2005

Informilo 11/2005

Enhavo:
Semajno de Esperanto
Avo ĉiosciulo
Fervojista konferenco
Nova loko por E-muzeo
Informoj de la redakcio
Antaŭkristnaskaj renkontiĝoj
Sukcesa helpo en Tanzanio
Kursoj en Burundio
Alvoko al interpretistoj
Lingva anguleto

Semajno de Esperanto

Prezidanto de UEA skribas:

ĉiutage mi legas pri antaŭanoncoj rilate al eventoj okazontaj kunlige kun la venonta 15-a de  decembro, la tradicia Zamenhof-Tago kaj Tago de la Esperanto-Libro.

Vi aŭdis, ke dum la pasintaj jaroj pluraj esperantistoj havis la ideon vastigi la signifon de la tago al “Tago de Esperanto” kaj doni al ĝi ankaŭ informan elementon per aranĝado de eventoj kune kun aŭ por neesperantistoj. Surbaze de ĉiuj ricevitaj ideoj, la estraro de UEA eksperimente ĉi-jare deklaras, ke la semajno de la 10-a ĝis la 18-a de decembro estu “Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto”.

 Nun la festo ebligas kaj agadon al la ekstero (pri Esperanto kaj lingvaj homaj rajtoj, pri la idealaj valoroj de nia lingvo) kaj la tradician pli internan agadon (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof). Cetere, la ekzisto de alekstera elemento (la homaj rajtoj) igas ebla kaj dezirinda la kunorganizadon de eventoj kun neesperantistaj asocioj. Do, la limo je tio, kion oni povas fari, kuŝas nur en via fantazio kaj en la lokaj eblecoj. Mi deziras al ĉiu klubo tra la mondo sukcesan planadon kaj realigadon de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto.
Renato Corsetti

Avo ĉiosciulo

En la jaro 2002 mi decidiĝis akiri internacian teknikan normon ISO 639, kiun mi bezonis. Ĝi enhavas internacie uzendajn kodojn de lingvoj, duliterajn (unua parto de la normo) kaj triliterajn (dua parto). Mia amiko, kiu havas je dispono Interreton, trovis por mi nuntempan nomon kaj adreson de iama Ofico por Normigo kaj Mezurado, en kiu mi iam eksterlandajn normojn prunteprenadis, sed mi ne atendis, ke nuntempa situacio estas alia. Mi skribis al la Ofico peton pri pruntedono de la normo ISO 639. Respondon mi ricevis de Ĉeĥa Normigada Instituto, kiu tiam, antaŭ 13 kaj pli da jaroj, ne ekzistis kaj kiu nun zorgas pri teknikaj normoj, tial la Ofico mian peton transdonis al ĝi. La instituto rekomendis al mi aĉeti ĉeĥan normon, kies enhavo estas konforma kun dua parto de ISO 639 kaj kiu kostas 418 kronojn. En tirkesto de mia skribotablo mi havas analogan Ĉeĥoslovakan ŝtatan normon el la jaro 1977, sur kiu estas presita prezo 5,50 kronoj.

Sed min precipe interesas duliteraj kodoj, kiuj en la ISO-normo troviĝas en ĝia unua parto, kiun la ĉeĥa normo ne enhavas. Do mi skribis al instituto peton pri pruntedono de tiu ĉi unua parto de ISO 639. Jen la respondo :

Estimata sinjoro  Středa,

mi sciigas al vi, ke la normojn ISO ni ne pruntedonadas. Ni povas por vi fari rajtigitan kopion por prezo citita en almetita elskribaĵo obligita per valida kurzo de ĉeĥa krono.

Se vi la normojn mendos, citu sur la mendilo, ke vi estis konatigita kun pagado de la aŭtorpagoj kaj kun tio, ke teksto de la normo estas en la angla lingvo.“

En la almetita elskribaĵo estas citita prezo de kopio de la unua 37-paĝa parto : 126 svisaj frankoj, do laŭ la kurzo proksimume 2.615 ĉeĥaj kronoj. Prezo de kopio de la dua 66paĝa parto estas 156 CHF, do proksimume 3.238 CZK. Estas mistero por mi, kial ĉeĥa instituto citas prezon en svisaj frankoj. Male estas tute evidente, ke por tiu ĉi prezo mendus la kopiojn sole frenezulo. Koncerne prezon de kopioj oni povas imagi prezon de originaloj, kiuj servas por nenio, ĉar la instituto ilin pruntedonos al neniu, do neniu povas utiligi ilin. Unusola utila informo estis tiu, ke la lastaversio de tiu unua parto de la normo aperis en la sama jaro (2002), do ke ĝi estas tute freŝdata, sed neakirebla.

Do mi turnis min perletere al sekretariato ISO/TC 37 en Vieno. Ĉar mi regas neniun lingvon krom la ĉeĥa kaj Esperanto, mi skribis la leteron Esperante. Oni diras, ke Vieno estas ĝis nun la plej granda ĉeĥa urbo, do eble estus pli bone skribi la leteron ĉeĥe. La letero revenis al mi kun forstrekita adreso kaj surskribo „Retour“. Kiam mi malfermis la koverton, mi ekvidis sur mia letero stampon kun surskribo „EINGE-LANGT erl……  „ kaj kun aldone stampita dato „28. Jan. 2003“. Nur poste mi rimarkis, ke supra flanko de la koverto, kiun mi distranĉis, fakte jam estis distranĉita kaj glufermita per travidebla glubendo.

Post tiuj ĉi spertoj mi rezignis pri espero akiri aktualan version de la ISO-normo.

Post preskaŭ du jaroj mi skribis leteron al mia amiko kaj tiuokaze mi priskribis al li tiun ĉi historieton. Li tuj sidigis sin al interreto, taskis en elserĉilon la postulon „ISO 639“ kaj la elserĉilo trovis amason da paĝoj kun la normo en diversaj versioj, malnovaj kaj novaj, inkluzive de la plej freŝdataj aldonoj. Li ĉion kopiis kaj sendis al mi sur disketo kunvolvita per programo RAR.EXE, alie la materialoj ne trovus lokon sur la disketo, ĉar da ili estas pli ol kvar megabajtoj. Do mi dum tri tagoj akiris tute senpage pli ol 4 MB da materialoj, inter kiuj estas ankaŭ tio, kio al mi estis ofertita por 5.853 kronoj.

Sekvintan tagon mi aŭdis vortojn el televido, kiuj tion bone ilustras: „Kiu estas moderna Avo Ĉiosciulo? Interreto.“
Lubomír Středa, Úpice

Fervojista jarkonferenco en Ĉeĥio

Ĉeĥa landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF ĉe FISAIC ČD aranĝis en la tagoj 7-an ĝis 9–an de oktobro 2005 en Ústí nad Labem sian 40-an jarkonferencon. Partoprenis delegitoj kaj gastoj el Aŭstrio, Bulgario, Germanio, Hungario kaj Rumanio. Dum la labora parto de la jarkonferenco la ĉeĥaj  fervojistaj esperantistoj pritraktis sian agadon dum pasinta jarperiodo, sed ankaŭ planojn kaj taskojn por venonta periodo.

Al la ĉefaj punktoj de la agado okazanta en bona kunlaboro kaj kun subteno de Landa Asocio FISAIC ČD apartenas:   kunlaboro kaj partopreno en ĉiuj aranĝoj organizataj fare de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), aranĝo de du konferencoj ĉiujare (printempa kaj aŭtuna) por membraro, organizado de ekspozicioj kaj prezento de fakprelegoj, tradukado kaj aperigo de fakartikoloj pri trafikaj temoj, tradukoj de tekstoj al filmoj kaj por trafikaj muzeoj, esperantigo de la resumoj al faklibroj, partopreno en internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj organizataj de IFEF kaj en najbaraj landoj k.t.p.

El la supre indikitaj indas mencion aktiva partopreno de la 12-membra ĉeĥa delegacio en la 57-a IFEF-Kongreso en Braŝovo (Rumanio), kie oni aktive partoprenis ĉiujn aranĝojn de la kongreso. Dum la jarkonferenco oni elektis la novan komitaton por venonta trijara periodo.

Allogaj estis ankaŭ du fakaj ekskursoj. Dum la unua sabate antaŭtagmeze oni vizitis historian fervojon kaj fervojistan muzeon en Zubrnice en České středohoří (dekstre), kie oni povis eĉ praktike elprovi iujn aranĝojn kaj veturi per la perpiede movigata drezino, aŭ laŭdezire veturi per motora drezino kun ŝoforo tra parto de la linio tien kaj reen. Dum la dua ekskurso oni vizitis la unikan filian muzean ekspozicion de ČD en Děčín, kie oni kun faka ĉiĉeronado de la inĝ. Ivo Láníček, vicprezidanto de la teknika komisiono de FISAIC interkonatiĝis kaj trarigardis riĉan kolekton de la ekspoziciataj objektoj de la sekuriga kaj interkomunikada teknikoj uzataj en Ĉeĥio. Unu el la plej valoraj ekspoziciaĵoj estas la unua en la mondo aparato de la elektrodinamika stacia sekuriga aranĝaĵo, instalita en moravia fervojstacio Přerov en la jaro 1894, kiun oni eĉ  povis provi praktike priservi.

En la jaro 2006 oni krom alia celas partopreni la 47-an Internacian Fervojistan Esperanto Skisemajnon en la tagoj 5-an ĝis 11-an de februaro en Bansko, en montaro Pirin (Bulgario), la 58-an IFEF-Kongreson en la tagoj 6-an ĝis 13-an de majo en Ŝanhajo (Ĉinio), organizi du konferencojn kaj laŭ ebloj havi pli vastan agadon.

                                            Jindřich Tomíšek

Nova loko por Esperanto-muzeo

Por la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj komenciĝos nova fazo. Ili transloĝiĝos en la sekvaj semajnoj al pli taŭga kaj multe pli facile alirebla loko. Temas pri nove restaŭrita palaco en la centro de Vieno, tute proksime de la nuna situo. Jen ĝia adreso:

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Vieno, Aŭstrio. La muzeo ankaŭ havos novajn deĵorajn horojn, kiuj validos ekde remalfermo en novembro:

Esperantomuzeo lundo – sabato krom ĵaŭdo 10 – 14 h, ĵaŭde 15 – 19 h

Kolekto por Planlingvoj lundo – vendredo krom ĵaŭdo 9 – 16 h, ĵaŭde 12 – 19 h  Sed bonvolu ĉiujn sendaĵojn al la sekva adreso:

Kolekto por planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Josefsplatz 1, 1010 Vieno.

Koran dankon kaj sincerajn salutojn.

Kathrin Delhougne, tel. (+431) 53410-732,     ret-adreso: kathrin.delhougne@onb.ac.at 

Informoj de la redakcio

1) Al tiu ĉi Informilo ni almetas kulturan suplementon Antaŭen, kiun ni preparis jam por oktobra numero, sed Vi ne ricevis ĝin, ĉar  la sendaĵo estus pli peza ol 20 gramoj kaj tiel ankaŭ pli kosta.

2) Nur en oktobra Revuo  Esperanto aperis  en rubriko „Oficiala informilo“, ke nia asocio dediĉis  por Fondaĵo Espero 404,81 eŭrojn  (al tertremo en Irano). Bedaŭrinde en la mesaĝo estas erare skribita donaco  el Pollando. Ni postulos korekton.   La mono estis kolektita de 5 eksterlandaj esperantistoj por senbraka knabino  en Madagaskaro antaŭ  kelkaj jaroj, kiu spite de nia granda klopodo ne povis esti  enmanigita  por tiu ĉi knabino  kaj de tiu tempo estis deponita ĉe speciala konto de UEA. Ni atendis je tiu ĉi unu linieto en la revuo  jam  de printempo 2005.

3) Venontjare okazos 91-a Universala kongreso de UEA en itala Florenco. La funkciuloj en Pardubice   ne povos  organizi buskaravanon pro siaj sanproblemoj. Tamen, se  iu de niaj ĉeĥaj membroj el aliaj urboj volonte organizos la busvojaĝon, ni helpos al li (ŝi)  per niaj  konsiloj kaj spertoj. Pro la kreskanta partoprenkotizo  al UK  estus necese aliĝi  plej frue. Kelkaj membroj jam demandis nian redakcion pri la busvojaĝo.

4) Proksimiĝas la fino de la jaro kaj ni volus vin atentigi pri la reabono de  nia gazeto Informilo por venonta jaro 2006.  La abono por la ĉeĥoj  restas  sama = 150,- Kč kaj la kotizo por AEH  estas propravola, la konto ĉe la poŝtŝparejo estas notita  en la kadreto ĉe la fino de ĉiu Informilo. De eksterlandanoj ni atendas  almenaŭ 10 eŭrojn aŭ al konto de UEA  „aehk-z“, aŭ bone kaŝita en la koverto, ekzemple inter du bildkartoj al la adreso de AEH

5).En regiona ĵurnalo“ Pardubické noviny“  el 2.10.2005  en la semajnfina  rubriko  estis publikigita longa artikolo pri Travivaĵoj  de esperantistoj (el 90-a UK en litovia Vilnius) de la plumo de J.Rýznarová.

6) La gvidantino de lingvaj seminarioj en Skokovy  Jindřiška Drahotová sciigas, ke jam estas konataj datoj de la seminarioj en la jaro 2006: printempa: de 18.-23.4.2006  kaj aŭtuna   de 2.10.-8.10.2006.

7) En  oktobra numero de Informilo estis dum la mallongigo de la artikolo pri „Sinjoro paroĥestro Josef Toufar – martiro“ neĝuste skribita la dua frazo de la dua alineo:

La frazon „Partoprenis nur 19 ĉeestantoj.“ forstreku. Ĝuste la frazo devus esti:   La preĝejo estis dum la sankta meso plena, sed en la momento de la miraklo  vidis tion nur 19 ĉeestantoj.

Samtempe la redakcio pardonpetas aŭtorinon de la artikolo por la eraro.

Antaŭkristnaskaj renkontiĝoj

Denove proksimiĝis la tempo de pluvkotoj, neĝo kaj frosto. Tamen ĉefe proksimiĝas la tempo de antaŭkristnaskaj renkontiĝoj. Tutcerte ĉiuj havas malripeteblan etoson, sed min persone influis du renkontiĝoj tute eksterordinare.

Preskaŭ antaŭ 15 jaroj ni transloĝiĝis en sudbohemian urbon Strakonice. Proksimiĝis la aŭtuno kaj por mi tre grava periodo. Kiam min kelkfoje elserĉis pli maljuna  instruisto de Esperanto Jan Blažek, mi estis surprizita kaj samtempe  influita. Tiam mi ne sciis, ke li fariĝos mia verda fajrejo de espero por estonteco. Li estis senlaca kaj necedema.

Mi revenis post certa silento praktiki Esperanton. Komune ni foje envagoniĝis kaj ĉeestis kristnaskan renkontiĝon en Pilzeno. Ĝuste tie mi ekkomprenis, ke Esperanto ne estas nur lingvo. Mi ekkonis eminentajn homojn kaj mi estis entuziasma, eĉ „perdita“ por bona afero.

Pli poste ni partoprenis la renkontiĝon en Písek kaj ripetiĝis la samo. Kiom da feliĉo, ĝojo kaj bonhumoro ni travivis en studenta hejmo de Petrino proksime de la plej malnova ŝtona ponto en Písek kun la ĉeesto de afabla pastro Kobza. E-klubo en Písek „La ponto“, kiun gvidas s-anino Radka Křivánková, fariĝis mia propra ponto al Pilzeno kaj al ĉiuj gesamideanoj hejme kaj eksterlande. Antaŭ nelonge transloĝiĝis al urbo Písek juna virino Pavla Dvořáková. Ŝi preparis kelkfoje programon de la antaŭkristnaskaj renkontiĝoj je la spirituala nivelo. La renkontiĝo estis ĉiam ne nur gaja, sed ankaŭ tre solena. Niaj karaj pilzenanoj ankaŭ alveturis.

I N  V I  T  O  :

Amikoj, ne hezitu kaj alveturu sabate  la 10-an de  decembro 2005 je la 14-a horo al Písek. En studenta hejmo Petrino en strato Soukenická ni komune  travivos kelkajn horojn da feliĉo, ni forgesos  zorgojn,  problemojn kaj  hodiaŭan „malsanan“ mondon kaj iuj malkovros nove la mondon tute alian, la mondon verdan kaj pli agrablan.

Věra Muchnová, Strakonice

Ekzemplo de sukcesa help-agado en Tanzanio

 

Mesaĝo je 2005.10.17. de Paulo Kusaga, <furahaesperanto@yahoo.com>:

Kara s-ano Bakker. Saluton!

Pasas unu jaro, de kiam ni komencis la kudrado-projekton.. Kaj jen estas la progreso kaj sukceso de la projekto. La projekto bone progresas kaj ni sukcesis aĉeti unu kudromaŝinon kaj unu frap-maŝinon. Per la projekto la membroj nun plibonigas kaj faciligas siajn vivojn. Nun ĉiu povas pagi ludomon, lernopagon, aĉeti manĝaĵon, pagi kuracilojn, ktp.


Ankaŭ per la projekto ni sukcesas aĉeti  ret-adreson, pagi vojaĝkoston al la seminarioj,  sendi klubajn leterojn sen problemo, ankaŭ la projekto helpis ĉe kurac-pagoj al iu virino, kiu malsaniĝis en la ventro.


Ni kontribuis iom da mono por la konstruado de la duagrada lernejo  per forto de vilaĝanoj. Entute ni vidas bonajn rezultojn en tiu projekto kaj ni esperas, ke finfine ni atingos  nian celon.Vere la projekto montras sukceson kaj ni devas danki al vi pro la helpo.

Korajn salutojn  de  F.E.K-anoj.  Paulo K. Joseph.

*
*

Hans Bakker, la ĉiama, komentas:

Furaha Esperanto-Klubo estas fondita en 2001 de Paulo K. Joseph, en nord-okcidenta Tanzanio. Furaha signifas “ĝojo” en la svahila. En la komenco la klubo konsistis el 5 viroj kaj 3 virinoj: laborantaj sur la kamparo, en la minejoj, aŭ en la komerco.

La lernado de Esperanto malfermis perspektivojn de  la espero ankaŭ pri pli bona vivo. La klubo en 2003 petis invest-monon de 320 usonaj dolaroj por 4 kudromaŝinoj (po 80 dolaroj). En junio 2004 ĝi ricevis 260 eŭrojn je du kondiĉoj: regula raportado kaj utiligo de parto de la enspezoj por Esperanto-agado.

Ambaŭ kondiĉojn Paulo fidele plenumadis.

 

Renato Corsetti : Mi mem aldonas: se vi volas helpi pri similaj kazoj, vi NE TUJ donacu monon, sed LONGE KORESPONDU kun la lokaj homoj kaj komprenu ilian intencon kaj eblecon realigi la proponitan projekton. Ofte aferoj simplaj en aliaj kontinentoj ne eblas en fora vilaĝo sen elektro.

Se vi ne povas dediĉi tiom da tempo al esplorado de la lokaj kondiĉoj, vi tamen povas helpi pli simple per sendado de mono al UEA, laŭ la kutimaj pag-manieroj, kun la indiko  “Agado Espero – Solidareco”.
Transprenita el Ret-info.

Kursoj en Burundio kaj kaprinoj en la Esperanto-movado

Dum la aŭgusto, kaj la unuaj dek tagoj en la septembro, la Cseh-instruistino Teresa Kapista el Beogrado gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio (la urboj Buĵumburo kaj Rumonge).

La kursoj estas parto de la agado „Lingvo de paco“, kiu siavice estas parto de la Agado Espero de UEA, kaj en ili partoprenis lernantoj de Kongo-Kinŝaso, Burundio kaj Tanzanio. Estas taŭge rememorigi, ke Burundio estas unu el la centroj de militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko.

Finance subtenis la seminariojn Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans, memoriganta pri Hans Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupiĝis pri instruado.

En Buĵumburo la kursfinintoj estis 73, en Rumonge, pli malgranda urbo, nombro da kursanoj estis 70, ili lernis en 4 grupoj.

Por havigi monon –  aĉeti librojn, skribilojn, revuojn, ktp., ili mastrumas kaprinojn por akiri necesajn rimedojn. Do – per libervolaj donacoj la Esperanto grupo aĉetis du kaprinojn, kaj intencas aĉeti ankoraŭ du. Prave ni povas supozi, ke la instigon por ĉi „entreprenado“ eliris de la Teresa Kopista, kiu mem aĉetis unu kaprinon por la klubo. Estu benita tiel natura maniero al la „pliriĉigo“ kaj estu de ni subtenata  la nova landa asocio! Ni instigas niajn lernantojn almenaŭ per poŝtkarto esprimi sian solidarecon – je la adreso: Association Nationale d´Esperanto au BURUNDI – B.P. 170, Rumonge. (Kompreneble, ke ankaŭ donacoj kaj donacetoj estas dank-akceptataj).

                  El gazetaraj komunikoj de UEA transformis Margit Turková

Alvoko al interpretistoj

Dum la lasta studsesio de TEJO en Strasbourg (2004) montriĝis, kiom malfacilas trovi simultan-interpretistojn inter angla kaj Esperanto.

La problemo estas trovi homojn kun sufiĉe  altnivelaj kapabloj kaj spertoj en tradukado – kaj tio-ĉi ne nur  gravas por studsesioj kun oficiala interpretado en oficialaj  strukturoj postulantaj altan nivelon, kiel la menciita studsesio ĉe la Konsilio de Eŭropo. La bezono ekzistas en ĉiuj niveloj  – de lokaj Esperanto-renkontiĝoj kun urbaj gvidantoj en la loka lingvo ĝis grandaj aranĝoj.


Kiel solvi tion-ĉi? Ĉefe per trejnado de jam ekzistantaj interpretistoj por plibonigi ilian nivelon kaj por ekhavi pli grandan elekton. Sed por tio ni bezonas eltrovi jam laborantajn interpretistojn kaj interesulojn kaj kunlaborante kun ili krei laborgrupon ene de ILEI kaj TEJO/UEA.

La celo de tiu-ĉi alvoko estas kolekti interesulojn kaj fondi laborgrupon. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti David-Emil Wickstroem cŝe: “dew@tejo.orghttp://www.tejo.org/at, http://artista.ikso.net

Lingva anguleto:

Ni legu kaj korektu

Jam komencis la jaro 2005.“ – Ne, la jaro komenciĝis. La verbo „komenci“ estas transitiva (komenci ion).

Li jam aliĝis vin.“ – Eraro! Ĉiu verbo kun la sufikso –iĝ estas netransitiva kaj ne povas apud si havi rektan objekton (vin) en akuzativo. La ĝusta formo: Li jam aligis vin.

Vi estas jam aliĝita“ – Grava eraro! La verbo „aliĝi“ estas netransitiva kaj pro tio ĝi ne povas akcepti pasivan formon (-ita, -ata, -ota), sed sole la aktivajn participajn formojn (-inta, -anta, -onta). Ĝusta formo: Vi estas jam aliĝinta.

Ĝi daŭris la tutasemajno.“ – Kiel longe? Tutan semajnon! En la legita frazo mankas la akuzativo de daŭro.

Ni devas informi laŭ la termino.“ – Ne laŭ la termino, sed laŭ la templimo (limdato, limtempo). Termino estas sole „faka nom-indiko“, kiu neniel rilatas al tempo.

Laboro pere Esperanto.“ estas malĝusta kunligo. La ĝusta formo estas prepozicia: Labori per Esperanto aŭ pere de Esperanto.

Almetite mi sendas poŝtmarkojn,“  skribis al mi amiko. Simile mi legis en gazeto „“… mi sendis leteron registrite.“ En ambaŭ kazoj estas la adverbaj formoj (almetite, registrite) neĝustaj. La ĝustaj formoj: Almete mi sendas poŝtmarkojn, Mi sendis leteron registrita.

                                Jan Werner

 La 6-an de oktobro 2005 post mallonga malsano forpasis nia samideano

Radomil M a u d r

en aĝo de 80 jaroj. Li estis edzo de nia fervora kaj ĉiam agema amikino Helena Maudrová. Li multe helpis ŝin, akompanis ŝin ne nur enlande, sed ankaŭ al Universalaj  kongresoj eksterlande. Li mem ne parolis Esperanton, sed komprenis ĝin sufiĉe bone kaj per sia tuta sinteno li montris, ke li estas vera nia amiko kaj samideano. Lia forpaso estas granda sortobato ne nur por lia edzino kaj lia tuta familio, sed ankaŭ aparte por la  klubo  en Prago kaj ankaŭ por esperantistoj-handikapuloj kaj por ĉiuj amikoj, kiuj konis lin.

Al s-anino Helena Maudrová ni esprimas nian sinceran kondolencon.
J.Patera

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 94
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj