Informilo 4/ 2003

Informilo 4/2003

Enhavo:
Konkurso pri kongresoj
Datreveno de J.Hašek
Bondeziro
Unuiĝanta Eŭropo
Reveno hejmen
Dek du steloj
Recepto

Konkurso el historio de Esperanto

Kion scias niaj legantoj pri la unuaj Universalaj kongresoj de UEA? Nian konkurson partoprenis nur unu membro Jindřich Tomíšek. Li sendis ampleksan priskribon pri la unuaj dek kongresoj kaj la redakcio gratulas al li por perfekte ellaborita tasko. Atendas lin libra premio.

LA KONGRESOJ  DE  ESPERANTO

Indas mencii, ke la  komencon de la Universalaj Kongresoj signas la kongreso en Galais, havenurbo kaj banloko en Francujo, kiu okazis en la tagoj de la 7-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1904. La inviton akceptis pli ol 120 esperantistoj, precipe francoj kaj angloj. Ĝi estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. La kongreso pridiskutis la demandojn pri la akcento tonika, pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomoj kaj pri E-signeto. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro.

La 1-a Kongreso en Boulogne-sur-Mer (Francujo),de la 5-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1905. La kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton kaj unuanime konsentis kaj akceptis la “Deklaracion pri Esperantismo” kaj la allason de E-o por telegramoj. Okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-standardo. D-ro Zamenhof ricevis la Krucon de la Honora Legio; ĉeestis ĉirkaŭ 800 personoj el 20 landoj.

La 2-a Kongreso en Genčve (Svisujo),de la 27-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro 1906. La kongreso definitive elektis la Lingvan kaj Organizan Komitatojn kaj priparolis  propagandajn aferojn; estis akceptita Deklaracio pri la neŭtraleco de la kongresoj; krom la agadaj kunsidoj okazis fakaj kunvenoj kaj diservoj; partoprenis pli ol 1200 samideanoj el 30 landoj.

La 3-a Kongreso en Cambridge (Britujo),de la 12-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1907. La kongreso rekomendis fondi Esperantan Oficejon; René de Saussure proponis internacian helpan monsistemon , estis akceptita Kongresa Regularo; okazis multaj fakaj kunvenoj; la urbestraro kaj la univesitato helpis afable la kongreson; unu ŝtato (Belgujo) sendis oficialan reprezentanton; la nombro de la vizitintoj superis 1300 el 35 landoj. D-ro Zamenhof kaj aliaj gekongresanoj estis akceptitaj en “Guidhall” en London.

La 4-a Kongreso en Dresden (Germanujo), de la 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1908. La reĝo Frederiko Aŭgusto estis protektanto de la kongreso; la urbo Dresden apogis la kongreson per monhelpo; la kongreso dankis la Lingvan Komitaton kaj la Akademion pro ilia fideleco al la Fundamento kaj rifuzis ĉiujn proponojn pri lingvaj ŝanĝoj; oficiale estis reprezentataj 3 ŝtatoj; partoprenis 1500 personoj el 40 nacioj; en la reĝa operdomo, kiun afable disponigis la Saksa reĝo, oni prezentis la verkon de Goethe “Ifigenio en Taŭrido”; profesiaj aktoroj ludis sub la direktado de Emanuel Reicher. La kvara kongreso definitive starigis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kiu celas sole la praktikan aplikadon de Esperanto por bezonoj de ĉiutaga vivo. Havante en ĉiu lando delegitojn, ĝi donas per siaj sekcioj (konsula, turisma, komerca, industria, virina, koresponda k.c.) eblon uzi la servojn de fremdlandaj esperantistoj.

La 5-a Kongreso en Barcelona (Hispanujo), de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1909. La hispana reĝo estis protektanto; okazis fame konataj “Floraj ludoj”; oni priparolis la kreon de “Internacia Konsilantaro”; pli multaj ŝtatoj sendis oficialajn reprezentantojn; fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistoj; oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj esperantistoj en 1910 en Parizo, estis fondata IKUE kaj la katolikaj kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la mondmilito. La nombro de la kongresanoj estis ĉirkaŭ 1300 el 32 landoj.

La 6-a Kongreso en Washington (Usono), de la 14-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1910. 16 registaroj sendis oficialajn delegitojn; la kongreso varme rekomendis la abonon de la Oficiala Gazeto”; “Internacia Konsilantaro” estis definitive kreita; ĉeestis 357 esperantistoj el 20 landoj (el Eŭropo
60 anoj).

La 7-a Kongreso en Antverpen (Belgujo), de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 1911. Ĉeestis preskaŭ 1800 samideanoj el 42 landoj; multaj registaroj kaj famaj societoj sendis oficialajn delegitojn, Usono eĉ kelkajn; la hispana reĝo nomis doktoron Zamenhof Oficiro de Izabela la Katolika; kunvenis la anoj de la Internacia Konsilantaro; oni akceptis regularon pri Rajtigitaj Delegitoj kaj elektis komisionon por studi la demandon pri internacia organizado de la Esperantistaro.

La 8-a Kongreso en Kraków (Pollando); de la 11-a ĝis la 18-a de aŭgusto 1912. Ĉeestis 1000 personoj el 28 landoj. La 25-jara jubileo de apero de la Unua Libro. Lasta kongresa parolado de Zamenhof, kiu i. a. diris: “Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.” Kaj li klarigis la kaŭzon de tiu decido. La demando pri internacia organizado estis prokrastita. Oni ludis “Mazepa” kaj “Halka”.

La aŭtoro de Esperanto, D-ro Zamenhof, partoprenis ĉiujn tiujn kongresojn.

La 9-a Kongreso en Bern (Svislando); de la 24-a ĝis 31-a de aŭgusto 1913, aliĝis 1015 kongresanoj el 30 landoj. La kongreso akceptis regularon por “Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj”, al kiu aliĝis diversaj naciaj societoj. Tamen pro eksplodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive funkciis.

La 10-a Kongreso en Parizo (Francujo); ĝi estus devinta okazi en Parizo de la 2-a de aŭgusto 1914, aliĝis 3739 anoj el 50 landoj. UK ne okazis, kvankam tute estis organizita, pro la ĝenerala mobilizado okazinta la tagon, je kiu devis malfermiĝi la kongreso.

Prilaboris Jindřich Tomíšek

La centdudeka datreveno de Jaroslav Hašek

1883 – 1923

Li naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 en Ĉeĥio kaj ĉe UNESCO li estis enregistrita en ĝian kulturan kalendaron. Kaj prave: lia verko La brava soldato Ŝvejk en la mondmilito aperis jam en 70 lingvoj, inkluzive Esperanton. La Esperantan tradukon de tiu mondfama libro eldonis en la 30-aj jaroj Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Ĉi-jare ĝi aperos en la traduko de Vladimír Váňa.

Jaroslav Hašek apartenas al tiu kategorio de aŭtoroj, kiuj mondfamiĝis ne nur per siaj literaturaj verkoj, sed ankaŭ per sia vivmaniero. Li vivis nelonge (1883 – 1923), sed tre intense. Li estis vagabondo, ĵurnalisto – kaj revoluciulo. Li tramigris duonon de Eŭropo kaj de Azio. Lia postlasita verko vere abundas. Pli ol 1000 humuraj kaj satiraj verkoj, precipe rakontoj, Historio de la partio por modera progreso en la limoj de la leĝo, kaj ĉefe Aventuroj de brava soldato Ŝvejk en la mondmilito, tio estas lia postlasaĵo por la fonduso de la mondliteraturo. Karel Čapek proklamis pri li: “Hašek estis la homo, kiu atente observis la mondon. Aliaj nur priskribas ĝin.”

Li havis nek deziron nek ambicion imiti en la literaturo la manierojn de “junaj dekadencaj tendencoj”. Lin obsedis la aspiro estiĝi aktiva homo. Aliuloj timis esti eĉ nuraj literaturistoj, sed li aktivis literature pli intense ol la aliaj, li, laŭborte, “vivis per literaturo”. Tio plene formis lian vivkarieron kaj destinon. Finstudinte la komercan akademion, li ne trovis konvenan ekzistoformon. Li vojaĝis tra Slovakio, Hungario kaj Balkanio, forlasinte sian postenon kaj profesion. Li fariĝis mond-vagabondo. Lin ravis la regionoj inter la riveroj Mura kaj Drava. Li vagis tra la densaj arbaroj en Bukovino, li admiris la simplan vivstilon de la bavaraj kamparanoj. Reveninte Pragon, li sencele vagadis tra la gastejoj, luktis kontraŭ la polico kaj ekscentre provokis la publikan opinion. Li profitis el la famo de granda mistifikanto, por kiu nenio estas sankta kaj netuŝebla.

Hašek kolektis pere de sia observokapabla talento amason da faktoj kaj detaloj, kiujn li kapablis vidi-sur-baze de sia preskaŭ enciklopedia scio – en novaj, poezie surprizaj kaj eminentaj kuntekstoj, plenaj de groteskaj parolturnoj, plenaj de kontrastaj satiraĵoj. El skorio de banalaĵoj de normala vivo li kapablis profiti la perlojn de humuro kaj de la groteska komikeco. Kiel natura oratoro li partoprenadis la kunvenojn de tiamaj politikaj partioj kaj tieloke li agitis, ĵonglante per vortoj kaj per iliaj signifoj, li fakte influis la publikon pere de siaj gestoj.

La mondmilito lin igis endanĝerigi la vivon sur batalkampoj de tiama galicia fronto. Li travivis persone la apokalipson de militkaptitejo. De tie li sukcesis transiri en la ĝuste formiĝantan Ĉeĥoslovakan legion, kiu batalis kontraŭ Aŭstri-Hungario. Sed li ne konsentis kun la politiko de la Legio kaj li transiris al la komunisma Ruĝa Armeo. Tie li atingis altan postenon, sed tamen post la mondmilito li revenis hejmen, en Ĉeĥoslovakion.

Sed li baldaŭ seniluziiĝis, ĉar lin tute ne kontentigis la politiko kaj la vivmaniero de la ĉeĥa etburĝaro. Surrande de financa mizero kaj profundo de sia persona tragedio li serĉis azilon en preskaŭ forlasita urbeto kun romantikaj ruinoj de burgo surpinte, kaj fermis sin en sian mokan ironion, komunikante nur kun kelkaj al li similaj kamaradoj. Li komencis krei sian ĉefverkon – “ La aventuroj de brava soldato Ŝvejk en la mondmilito”. Mistifikoplenaj gestoj ŝanĝiĝis al la profunde konceptita satiro de historie elstara karaktero.

Nur malmultaj verkoj en la ĉeĥa literaturo havas tiom klare popularan karakteron kiel Ŝvejk. Hašek surscenigis en tiu ĉi verko la reziston de la ĉeĥa nacio kontraŭ la milito kaj kontraŭ la aŭtoritato de la ŝtata potenco. Li atribuis al Ŝvejk la konatajn tipajn karakteraĵojn: korecon, mildecon, komunikecon, lojalan honestecon – do la karaktertrajtoj de normala surstrata homo en Prago. Finfine Ŝvejk fariĝis simbolo de la psiko kaj pensostato de la ĉeĥa nacio.

Ŝvejk estas unu el la literaturaj figuroj, kiuj defendas la homecon, la humanecon kontraŭ la asimiliĝo al ĉio malbona. En tio ĉi reliefiĝas ankaŭ lia aktuala signifo kaj graveco. La finon de sia vivo li travivis en sia dometo en la urbeto Lipnice nad Sázavou, kie hodiaŭ troviĝas lia muzeo. (En la sama regiono naskiĝis la fame konata komponisto Gustav Mahler.)

Laŭ gazetartikolo aperinta en 1983, kompilis Adolf Veselý

B O N D E Z I R O

Al kiu apartenas tiu ĉi bukedo da floroj?  Al nia kara profesoro, kiu zorgeme kontrolas kaj korektas ĉiujn artikolojn de niaj Informiloj kaj Antaŭen. Multfoje li ricevas mian leteron kun la noto: Mi petas Vin pri rapida korekto de tiu aŭ tiu artikolo. Li neniam rifuzas, neniam skribas „Mi ne havas tempon“. Sed la korektoj ne estas lia sola laboro en la komitato de AEH, kvankam li kiel pensiulo ankaŭ ŝatus havi pli multe da libera tempo. Li dediĉas sin al prelega agado, al gvidado de skribaj kursoj, li tradukis multajn ĉeĥajn poemkolektojn, ekzemple de K.H.Borovský, S.K. Neumann, J.Neruda, K.Toman, Fr.Hrubín, ankaŭ li tradukis oper-ariojn kaj popolajn kantojn. Li kunlaboris ĉe la Ĉeĥa E-vortaro kaj  la  Nova PIV. Al liaj lastaj laboroj apartenas traduko de la poemaro de d-rino Zd.Bergrová Vortoj de la nokto, de Věra Ludíková poemaro “Ekaŭdi la animon“ kaj de Jiří Karen „Mondo afabla ne nur al vortoj“ korekto de la traduko de la libro „Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk“ enhavanta 650 paĝojn.

Mi opinias, ke mi povas el la tuta koro bondeziri – ankaŭ en la nomo de ĉiuj niaj legantoj al nia ŝatata  Jaroslav Mráz  – multe da  sano, kontento, bonhumuro kaj vivelano. Nia jubilanto naskiĝis en la sama dato kiel Jaroslav Hašek – nur je 50 jaroj pli malfrue.

 Sincere Jarmila Rýznarová

Ĉeĥan konkurson je la temo “Estonteco de Eŭropo” partoprenis membro de AEH el Jičín. Ĝin aranĝis la magistrato de ĉeĥa ĉefurbo Prago, kiel parton de la internacia projekto de Eŭropa unio.

Jen E-traduko:

Unuiĝanta Eŭropo – Unueca monsistemo (Eŭro) – Esperantaj esperantistoj

Nuntempa Eŭropo similas al Babilona turo post konfuzo de la lingvoj fare de Dio. Intence! Pro lia timo, ke tiu homaĉa gento ne konstruu ĉi tiun turon ĝis la ĉielo, ĉar ĉi tio estus miraklo kaj la miraklojn povas krei nur Li!

Sed, karaj homoj, neniujn timegojn! Ĉar jam en la jaro 1887 iu L. L. Zamenhof prezentis al la mondo novan lingvon, facile lerneblan, ĉar ĝi estas konsistigita el jam tutmonde konataj “najbaraj” vortoj, uzataj de la homaro, sen esceptoj – “kiel skribita, tiel parolata” – facila gramatiko, kaj li – Zamenhof – baptis ĝin ESPERANTO.

Li kreis ĝin, ĉar li naskiĝis en la urbo Bjalistok, kie vivis kvar nacioj senĉese kverelantaj kaj li – Zamenhof – esperis, ke se tiuj kvar nacioj estos parolantaj unulingve, ili ĉiujn problemojn facile solvos, klarigante reciproke ilin – kaj ekregos paco – cerbumis li.

Post unu jarcento Esperanto disvastiĝis tutmonde en ĉiujn ŝtatojn, regionojn kaj nuntempe jam ekzistas ĉie esperantistaj: rondoj, centraj asocioj, jam estis eldonitaj lernolibroj, Esperantaj literaturoj, tradukitaj ĉefaj mondsignifaj verkoj – eĉ Biblio – ĵurnaloj ktp.

Do ĉio estas jam preparita, estas facile komenci lerni al la Eŭropanoj Esperanton. Kompreneble laŭ planoj de fakuloj. Mi petas, ke vi petu konsilon de Universala Esperanto Asocio en Rotterdam.

Nur pripensu: kiamaniere la tuta Eŭropo estus intertraktanta kun kiu ajn, se estus en EU dek kvin ĝis dudek landoj kaj en ĉiu la civitanoj parolus diverslingve.

En la libro “La mondo sen interpretistoj” la aŭtoro O. Kníchal skribas: “Unu kvaronon de buĝeto de “Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj” k. a. oni devas dediĉi por tradukado de ĉiuj paroladoj, rezolucioj k.t.p.” Bonvolu legi!

La afero, kompreneble, postulas kaj tempon kaj ĉefe monon! Kie la monon trovi? Mi konsilas vin! Aŭskultu! Haltigu konstruon de Universa plurŝtupa raketo, kiun planas Eŭropo sendi al planedo Marso (kie jam longe esploras la usonanoj) kaj ĉi tiujn miliardojn de Eŭroj apliku por ellernado de Esperanto en la tuta Eŭropo!

Antaŭ ol oni konstruus raketon, antaŭ ol ĝi alflugas al Marso, pli frue ol ĝi resendus la esplorrezultojn al Terglogo (sed tio ne estas certa), dum tiu ĉi tempo (de du ĝis kvar jaroj), ni eŭropanoj povus interkompreniĝi pere de Esperanto! Tutcerte ĉi tio estus pli valora, ol la raporto de la Marso, ke “sur la Marso ne ekzistas vivo!” (Ĉi tion ni ja jam scias!)

Tre valore, ĝoje, gaje, bele estos sonanta sciigo: “La unuiĝanta Eŭropo uzis sian influon kaj klerigis siajn anojn instruante al ili Esperanton.”

Mil. Pokorný, Jičín

Reveno hejmen

Regulaj legantoj de nia gazeto jam dufoje legis pri niaj geamikoj Gudule kaj Laurent Cuenot el Francio, kiuj migris ĉirkaŭ Eŭropo kun ĉevalo kaj ruldomo. Iliaj regulaj informoj, kiujn ricevadis multaj iliaj geamikoj, tre bone kaj interese informis pri iliaj pluaj aventuroj. Nun ni ricevis la lastan informon pri ilia reveno hejmen al Le Haut Tregonneau en Bretonio. Fakte la vojaĝo finiĝis. Tamen la interŝanĝoj daŭras, konkrete per la organizo de somera festo. La agadoj, dum la jaro 2003 konsistos el prezentado de lumbildaro organizado de la festo kaj serĉado de financaj subtenoj por helpi al malpli riĉaj loĝantoj por vojaĝi al Francio, kaj poste por skribado de la bulteno.

Fili

Informo

Esperanto klubo en Přerov festos la 80-an datrevenon de sia fondiĝo. La klubo aranĝos la 24-an de majo solenan programon. Detalajn informojn petu ĉe Ludvík Chytil, Drážní 60, 750 01 Přerov, tel. 581 209 858.

Dekdu steloj sur flago de EU restos

Ĉu plinombriĝos steloj sur flago de Eŭropa Unio, kiam aliĝos al ĝi pluaj ŝtatoj? La respondo estas ne, la dekdu steloj ja neniam simboliĝis dekdu ŝtatojn de EU. La flago de EU estis akceptita en la jaroj 1986 kaj la steloj havas sian originon en katolika religio, kiu en  la ŝtatoj de la Unio hegemonias.

La flagon iniciatis Arsen Heitz, konvinkita katoliko kaj antaŭ sia morto li konfesis, ke inspiris lin bildo de Virgulino Maria Mirakla en la strato du Bac en Parizo. Interalie, ankaŭ la statuo de Virgulino Maria en la katedralo de Strasburgo estas kronita de la  dekdu steloj.

Esperantigis Jindřich Tomíšek

Ni funebras:

 La 25-an de februaro 2003 forlasis nin la membro de revizia komisiono de AEH Karel Červenka el urbo Zdice. Mi konis s-anon Červenka (skribas J.Mráz) de  la jaro 1992. En la lastaj jaroj mi renkontadis lin en trajnoj de la fervojlinio Praha-Plzeň dum miaj vojaĝoj en la urbon Plzeň. Li laboris sur tiu ĉi fervojlinio kiel konduktoro. Mi konis lin kiel fervoran esperantiston. Ni interparoladis pri ordinaraj problemoj de Esperanto-movado. Li portadis E-insignon sur la jako de sia uniformo.

La redakcio kondolencis al lia familio.  Honoron al lia memoro.

Ajlo kontraŭ sklerozo

30 senŝeligitajn guŝojn da ajlo kaj 3 distranĉitajn citronojn muelu en “vianda” muelilo. Ĉion metu en litron da akvo kaj lasu iomete boli. Post malvarmiĝo la miksaĵon trafiltru kaj metu en botelon.

Uzado: ĉiutage trinku likvoran glaseton da miksaĵo, du horojn antaŭ la ĉefa manĝado aŭ du horojn post la manĝado. La medikamenton oni povas dolĉigi nur per mielo kaj ĉiam nur la kvanton, kiun oni volas trinki.

Tri-semajna uzado de tiu ĉi kuracilo havas prosperigan efikon por renovigo de la homa organismo. Cedas skleroziĝo de angioj. Post tri-semajna uzado de la miksaĵo interrompu la kuracadon por unu semajno. Tiun efikan kaj nemultekostan kuracilon oni rekomendas ripeti ĉiun duonjaron.

ŠL.

Belan printempon kaj agrablan travivon de Paskofestoj en plena sano el kore dezira via redakcioo

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: M. Filip, J. Mráz, J. Rýznarová, L. Srbová, J.Kosnar
Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, 530 03  PARDUBICE, ĈEĤIO
telefon:  466 611 941
e-mail:
 aeh-ikeh@volny.cz
www.volny.cz/aeh-ikeh

Bankovní spojení: Čes. spořitelna a.s. Pardubice, č. účtu 000000 – 1204917309/0800
Při platbách uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!