Informilo 02 2008

 

 

 

 

 

 

Enhavo:

E-sur la paĝoj
Artefarita
homa voĉo, Ekspozicio en E-parlamento,
Studentoj
en Strasburgo,
Esperanto kaj teatro,
Pluaj renkontiĝoj,
La fino de la jaro,
Gastronomia vortareto,
Lingva anguleto

 

Esperanto sur la paĝoj de la Konsilio de Eŭropo

Ni informas, ke danke al nia traduko de la Komuna Eŭropa Referenckadro la 20-an de decembro 2007 nia versio listiĝis oficiale en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo. Laŭ la plej freŝaj informoj la esperanta traduko estas la 32-a versio (post la albana, angla, araba, armena, bulgara, ĉeha, ĉina, finna, franca, friula, galega, germana, greka, hispana, hungara, itala, japana, kataluna, kartvela, korea, kroata, molda-va, norvega, nederlanda, pola, portugala, rusa, serba, slovaka, ukraina kaj vaska). Vidu la koncernan paĝon ĉe:http://www.coe.int/T/DG4/Portfolio/?L=E&M=/documents_intro/common_framework.html
La du popularaj tabeloj de la dokumento nun elŝuteblas ankaŭ en Esperanto ĉe la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo:
 http://www.coe.int/T/DG4/Portfolio/?L=E&M=/main_pages/levels.html
Ni volonte legas vian opinion en gastlibro ĉe edukado.net .

Rimarko:

1) la dokumento nun estas tradukata al la dana, estona, rumana kaj slovena lingvoj.
2) Por pliaj informoj konsultu nian Referenckadran paĝon:
http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/
Katalin Kovats
http://www.edukado.net/anoncoj/19986 http://www.eventoj.hu

Laŭ spuroj de artefarita homa voĉo


En televido, je kanalo ČT 24, la 13an de januaro ĉ.j., kaptis min la programo el ciklo “Planedo Scienco” nomita “Laŭ spuroj de artefarita homa voĉo”.

Eartefarita parolanto la Okcidentbohemia universitato Pilzeno, katedro de kibernetiko, oni okupiĝas,sub gvido de prof. Jozefo Psutka, je problemaro de rilatoj inter parola kaj skriba formo de la lingvo, nome pri aŭtomata perkomputila transportado de homa parolo al skriba formo, kaj male – per legado de skriba teksto pere de artefarita komputile kreita homa voĉo. Nuntempa komputika tekniko tion ne nur ebligas, sed ĝi sukcesas samtempe krei artefaritan moviĝantan bildon de parolanta viro aŭ virino kaj certigi, ke ties voĉo per intonacio, melodio kaj ritmo de parolo korespondu kun priparolata temo kaj supozata psika stato de la parolanto.

Eblecoj por apliko de tiuj ĉi teknologioj estas grandegaj. Ekzemple en televido oni povas simultane kaŝe subtekstigi parolojn por aŭde handikapitaj homoj, ĉe ĉiuj programeroj, anstataŭigi protokolistinojn ĉe juĝaj procesoj kaj ĉe diversaj kunsidoj kaj konferencoj. Por vide handikapitaj homoj, sed ankaŭ por sanaj mallegemuloj, oni povas en parolan formon transigi ĵurnalojn, gazetojn kaj tutajn librojn.

Temas ne nur pri komputika tekniko kaj programkoncerna solvo, sed ankaŭ pri lingva flanko de la problemaro. Por ke komputilo povu la tradukadon praktiki, ĝi devas en sia storo havi grandegajn elektronikajn vortarojn, kiuj bildigos rilaton inter skribo kaj sono. Tiujn vortarojn oni devos ĉiam aktualigi, ĉar senĉese ekestadas novaj vortoj por novaj nocioj, signifo de multaj vortoj dumtempe ŝanĝiĝas kaj ankaŭ maniero de ilia uzo en kongruo de frazoj ne estas eterna.

Teknologio de la transigo de parolado en skriban formon ebligos ankaŭ solvi problemon ĉe serĉado de tekstoj (pritraktataj certan temon) en arkivoj de parolaj dokumentoj. Dum en skribaj elektronikaj tekstoj la serĉado estas facila kaj rapida helpe de ŝlosilvortoj, en storitaj parolaj dokumentoj tio ne eblas. Post la transporto de parola teksto en la skriban oni simple utiligos la konatan manieron de serĉado helpe de la klavkombino Ctrl-F. La esploristoj kompreneble ankoraŭ solvas multajn problemojn, sed jam por printempo de tiu ĉi jaro ili preparas eksperimentan aŭtomatan subtekstadon de televida prezentado el sesio de la ĉeĥa parlamento, per tiu ĉi teknologio.

Por mi mem estas la pritraktata problemaro interesa ankaŭ el tiu vidpunkto, ke, kiel plejparto de la legantoj de Informilo scias, mi kompilas elektronikan “Grandan Vortaron Esperantan-Ĉeĥan (kaj samtempe Ĉeĥan-Esperantan)”, kiu jam nuntempe per sia amplekso de 200.000 vortoj povas egali al – en la raportaĵo menciita –- “grandegaj” vortaroj por tradukoj inter parolado kaj skribado. Per interligo de lingva vortaro kun la menciita teknologio, lige kun reguleco kaj unusignifeco de Esperanto, oni povas certigi rektan prezentadon de ĉeĥa parolado en skriban kaj eĉ parolan Esperanton kaj male. Tio povus malfermi vojon al senpera aŭtomata interpretado inter diversaj naciaj lingvoj.

La raportaĵon vi povas vidi en Interreto je adreso: http://www.ct24.cz/vysilani/?id=165541&datum=2008-01-13&porad=

Jozefo Hron

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa parlamento

Danke al slovena parlamentanino en la Eŭropa parlamento, sinjorino Ljudmila NOVAK, malfermiĝos en la ejoj de la Eŭropa parlamento en Bruselo ekspozicio pri Esperanto. Ŝi nome interkonsentis jam antaŭe organizi ekspozicion pri slovenoj, kiel minoritato en Aŭstrio, Italio kaj Hungario, kaj pri aliaj popolminoritatoj en Slovenio, kaj decidiĝis parton de la ekspozicia spaco dediĉi al Esperanto. La ekspozicio estos malfermita la 30-an de januaro 2008 kaj la koncernan esperantan parton deĵoros kaj klarigados Maja Tišljar, kiu estas enpostenigito de EEU.

Ljudmila Novak Zlatko Tišljar, tradukis J.Drahotová

Studentoj en Strasburgo havos eblon studi Esperanton

En la universitatoj de Strasburgo (Francio), samkiel en multaj eŭropaj universitatoj, regas la angla kiel eksterlanda lernolingvo, kun ioma ĉeesto de la germana (pro proksimeco de la germana landlimo).

Por ebligi al la strasburgaj studentoj plurlingviĝi, tri urbaj universitatoj antaŭ kelkaj jaroj kreis la lingvocentron SPIRAL, kie la universitatanoj povas memstare kaj gvidate de instruistoj lerni dudekon da lingvoj.

Post klopodo dum pasintaj kvar jaroj la lokaj esperantistoj finfine sukcesis enkondukigi lernadon de Esperanto en tiu ĉi lingvocentro. Al enkonduko eble helpis, ke ĉi-jare la lingvocentro malfermiĝas por lernado de ne amase parolataj lingvoj.

La unuaj studentoj povos lerni Esperanton ekde la 1-a de oktobro, kiam la lingvocentro malfermiĝos post ferioj. Enkadre de la memlernado en SPIRAL oni ne akiras notojn, tial la studentaro, vizitanta la lingvocentron, estas memvole lingvolernema kaj laboras ne nur por poentoj. La nura maniero por taksi sian nivelon estas utiligi la Komunan Eŭropan Referenckadron kaj valorigi siajn konojn kompletigante la lingvan dokumentujon.

Tio montras, kiel gravas la ellaborado de oficialaj taksorimedoj por Esperanto, kion nun faras ILEI kunlabore kun UEA kaj la Konsilio de Eŭropo. Pri tiu ĉi novaĵo Informilo ankoraŭ informos vin.

Venontjare la tri universitatoj de Strasburgo kunfandiĝos en unu, kiu nomiĝos “Eŭropa Universitato de Strasburgo”. Kiel bele scii, ke eblos lerni Esperanton en la “eŭropa” universitato!

Laŭ la informoj de Fabien Tschudy, asociano de Esperanto-Strasburg.  Informis Jindra Drahotová

Esperanto kaj teatro

Mi anoncas al niaj gelegantoj, ke “dank´ al Esperanto” okazos prezento de l´ teatro-monologo “La skandalo pro Jozefo”.

La sprita teksto de l´verkisto kaj esperantisto  Valdemar Vinař estis kelkfoje prezentita pere de Eva Seemannová antaŭ esperantista aŭskultantaro (sub la titolo” Konfeso de l´ Potifar-edzino”). La ĉeĥa versio (en traduko de Renata Mauserová), kiun en la jaro 2001 eldonis KAVA-PECH, ebligas prezenti ĝin sur podioj por la ĉeĥa publikaro. La aktorino Stanislava Hošková, kiu transprenis kelkajn dram-tekstojn post Eva S., okazigos tion en Prago, la 25-an de februaro. Ŝi mem deziras konatiĝi kun esperantistoj kaj tial ŝi invitas nin alveni: je la supre menciita dato, je la 14,30 horo, en la KD VLTAVSKÁ, Prago. (Rim. – la “blanka” konstruaĵo atingebla per la metro-linio C, stacio Vltavská).

Margit Turková – peranto

Kion ni legis pri pluaj renkontiĝoj kaj kongresoj:

–  60-a IFEF-kongreso okazos dum la 17.-24.majo 2008 en Pollando, en la urbo Poznań – www.PEFA.PL ; www.Poznan.PL, www.esperanto.PL

40-a Landa Amika Fervojista Renkontiĝo okazos en Hungario dum la 4-6a julio 2008 en urbo Tata (HU) – www.Tata.HU

–  93-a UK 2008 okazos en nederlanda Rotterdamo dum la 19-26-a julio Pro malgranda nombro de aliĝintoj la ĉeĥa busvojaĝo ne realiĝos.

94-a UK 2009 okazos en pola Bialystok (150-a datreveno de la naskiĝtago de D-ro L .L. Zamenhof www.Bialystok.PL

Litova ŝtato financas kongreson de E-ĵurnalistoj

Fine de majo en Litovio estos aranĝita kongreso de Esperantistaj ĵurnalistoj, kiun financas la registaro de Litovio kaj la urbestraro de la ĉefurbo Vilno (Vilnius), kie okazos la kongreso. Laŭ la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, la grandaj subvencioj eblis, ĉar Litova Esperanto-Asocio kaj Esperanto ĝenerale havas bonan reputacion kaj prestiĝon en Litovio.

 
La tutmonda kongreso de Esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo “Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto”. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.


Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEJA, ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo – ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.

fragmento el la artikolo en “Libera Folio”, legu pli ĉe: http://www.liberafolio.org/2008/ĵurnalistakongreso

La fino de la jaro

ne ĉiam estas gaja. Homoj, kiuj restis solaj kaj iliaj familioj diskuris tra la mondo aŭ jam forpasis, ne ŝatas jarfinajn festojn. Tamen kelkaj dekoj da esperantistoj el diversaj urboj ĉiujare ĝojatendis je Esperantista Silvestro, kiun en la urbo Česká Třebová organizas ilia E-klubo jam multajn jarojn.

La redaktorino demandis multjaran funkciulinon Zd.Novotná:

Ĉu Vi povus rememori, antaŭ kiom da jaroj estis aranĝita la unua E-Silvestro ĉi tie? Ŝi klopodis serĉi en malnovaj kronikoj. Nekredeble! La unua E-Silvestro en Č.Třebová okazis en la jaro 1977, do tiu ĉi lasta, la 28-an de decembro 2007 estis la 30-a. Kaj ŝi ankaŭ diris, ke la unua E-dancbalo por nefumantoj, kiu akiris grandan sukceson, estis organizita jam en la jaro 1970.

Tiom da jaroj regule vizitadas E-Silvestrojn en la urbo Česká Třebová grupo de esperantistoj el Pardubice; regule tien venadas ankaŭ geamikoj el Prago, Ústí n.L., Olomouc, Brno kaj kompreneble el pluaj proksimaj lokoj.

Kial estas tiuj ĉi renkontiĝoj tiel popularaj? Ĉiam estas riĉa programo, riĉa vespermanĝo, poste diversaj kvizoj kaj konkursaj testoj, por ke niaj cerbaj volvaĵoj ne pigriĝu. Ĉar por ĉiujara Silvestra evento estas proklamita ia temo de la vespero, post la 22-a horo komenciĝas prezentado de unuopuloj kaj grupoj. Estas tre amuze, kiam plenkreskuloj volonte ludas kaj prezentas ĉeĥajn fabelojn por infanoj, aŭ scenetojn el naciaj kantetoj. Eble unu el la plej grandaj sukcesoj havis la temo “Unuanfojon en lernejon”, aŭ konkurso pri la plej belaj E-sorĉistinoj aŭ “Ĉeĥa vilaĝo”. Lastjare estis interesa temo “Parodio je majaj tagoj de pasintaj jaroj”. Unu grupo rememoris infanajn jarojn, kiam ili kantis sub granda maj-arbo, iuj rememoris devigan politikan procesion, ankaŭ sonis mallonga fragmento el la fama poemo de nia nacia poeto K. H. Mácha “Majo”. Pri tiuj ĉi programoj jam multajn jarojn zorgas kaj respondecas Jana Křížková, al kiu la partoprenantoj dankemas pro ŝia oferemo. Post tiuj ĉi prezentadoj sekvadas disdonado de donacetoj. E-Silvestro pridonacas partoprenantojn per etaj donacetoj, ĉiam ili estas amuzaj kaj spritaj aĵoj. Danc-orkestro ĉiam helpas al bona humoro kaj kontentigas dancavidajn ĉeestantojn. J. Rýznarová

Kompilado de gastronomia vortareto

Komence mi deziris mencii, ke tiu ĉi ŝajne banala temo donos al mi kaj espereble ankaŭ al mia kunlaborantino Margit multe da plezuro, multe da cerbumado. Fakte tiel okazis, sed tiu laboro donis ankaŭ multe da diskuto, foje eĉ disputo kaj pliriĉigis mian vortprovizon. Kaj krom tio,ĝi elvokis rememorojn el mia junaĝo, kiam mi kiel novedzino komencis kuiri.

Ĉar mi scipovis nenion kuiri, mi ĉiam petis viandvendiston: „Donu al mi pecon da viando en kvanto por du personoj, diru, kiel tiun ĉi viandon oni nomas, el kiu besto ĝi estas kaj kiamaniere mi preparu ĝin.“

Kaj nun, mi bezonus ekkoni “viandvendiston”, kiu povus traduki en Esperanton nomojn de viandpartoj.

Pro tio mi turnas min al niaj legantoj, ke ili helpu nin traduki la vortojn:

roštěnec, podplecí.

Alia problemo por mi estis knedlíky (farunbuloj). Mi pridemandis pli spertajn virinojn, kiamaniere mi preparu paston. Ĉiu havis iom alian kutimon, mi provis knedi paston kun bakpulvoro, kun gisto, mi uzis lakton, mi uzis akvon – ĉio estis vana – miajn “knedlíky” povis manĝi nur enamiĝinta edzo kun firmaj dentoj. Kaj mia bopatrino, kiu ĉiam havis mielon sur la lango kaj venenon sub la lango, laŭdis: „Ho, viaj knedlíky estas tiel malmolaj, sed certe vi faras tion por bona sano“. Do, mi klopodis, eksperimentis kaj finfine mi sukcesis.

Kaj nun sekvas la dua peto por vi, legantoj: elpensu ekvivalentojn por niaj ĉeĥaj knedlíky –

knedlíky kiel aldonaĵo de viandoj, saŭcoj – houskové, bramborové, chlupaté.

 

 

 

 

 

 

k nedlíky kiel ĉefa manĝaĵo – plněné masem, špekové, houbové (viandaj)

 

 

 

 

 

 

 

 

knedlíky kiel ĉefa manĝaĵo – sladké, ovocné z různých těst (dolĉaj)

 

 

 

 

 

 

Mi deziras al vi belan amuzon dum cerbumado kaj anticipe dankas pro  via  helpo. Mi ĝojus, se Viaj tradukoj povus veni al la redakcio, aŭ al mia retadreso (ribas@volny.cz) plej malfrue ĝis fino de februaro (de tiu ĉi jaro!).
Marie Ribasová Nový Bor

Lingva anguleto: la urbo Pilseno? NE! Pilzeno !

V časopise AEH Informilo č. 6 a 9/2007 (Antaŭen 3/15), je pro město Plzeň užit název

Pilseno, podle mého názoru nesprávně. Plzeň je české město a v jeho českém názvu je souhláska „z“, zatímco v použitém názvu je souhláska „s“ podle

německého názvu Pilsen. Pokládám za samozřejmé, že je třeba esperantský název odvodit od názvu domácího, tedy českého.

Název Pilzeno je již dlouhodobě užíván, např. Kamarýt v knize Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio použil Pilzeno. Je také v prestižních slovnících německého lexikografa E. D. Krauseho. Vinu za současnou „oblibu“ germanismu Pilseno přisuzuji Kraftovu česko-esperantskému slovníku, kde je dubletní tvar Pilsen(j)o. Proč? Sám autor to neví, domnívá se, že mu tento tvar doporučil někdo z jeho spolupracovníků. Doporučuji, abyste si ve slovníku tvar Pilsen(j)o opravili na Pilzeno.

Někdo se může zeptat, proč tvar Plzeň neasimilovat na Plzeno. Ne, protože esperantská abeceda má dvě souhlásky označované jako dentály „l“ a „r“ (likvidoj), které jsou v češtině slabikotvorné, v esperantu však nikoliv.

V mezinárodním jazyku je třeba respektovat skutečnost, že pro řadu etnik české slabiky „pl“ a také např. „“br“ (Br-no) jsou vyslovitelné jen obtížně, protože v těchto jazycích neexistují. Je proto přirozené, že v názvu Pilzeno je do první slabiky vsunuta samohláska, zde oprávněně „i“ podle německého Pilsen, Podobná situace je u názvu české řeky Vltava. Absolutně nelze prosazovat asimilovaný název Vltavo. Také proto, že již snad sto let se používá název Vultavo.

Také jsem se setkal s používáním názvu Brno, jako by to byl asimilovaný esperantský název. Tito esperantisté od názvu Brno odvozují také adjektivum Brna, nebo brna. Je to hrubá chyba. Brněnští esperantisté používají již od počátku 20. století, sice zřídka, název Brunno. Samohláska „u“ se vyskytuje v latinském názvu města, dnes se hojně používá adjektivum „brunensis“.

Ještě poznámka na závěr. Esperantista, jehož jméno neuvádím, mi sdělil: „Proč by se nemohly používat oba názvy, Pilseno i Pilzeno, jak se to komu líbí?“ Zásadně nemohly. Existuje v České republice obec, která má dva oficiální názvy? Neexistuje. A přesto někteří členové esperantského hnutí „odvážně“ prosazují všelijaké osobní libůstky. Postih jim za to nehrozí, rozkolísívají však a znevažují tento mezinárodní plánový jazyk.

Resumo en Esperanto: Por la okcidentbohemia urbo Plzeň estas uzata, sporade, la esperanta nomo Pilseno (ekz en „Informilo“ de AEH, n-roj 6 kaj 9/2007, ankaŭ en la ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft). Por tiu formo kun la konsonanto „s“ interne ne ekzistas racia kialo. Seriozaj aŭtoroj uzas la etimologie defendeblan formon Pilzeno, ĝi estas ankaŭ en la grandaj vortaroj germanaj de E. D. Krause. J. Werner

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.