Informilo 12/2012

Enhavo:
Novaj okazoj,
Islanda Rejkjaviko,
Bartošovice,
Greziljono,
Kosatec,
E-klubo en Prago,
Memorejo de F.V.Lorenz,
Korbetoj

 

Agrablan kristnaskan tempon en bona harmonio kaj feliĉan eniron en la novan jaron 2013 en firma sano, kontento kaj viv-optimismo, ankaŭ plenumiĝon de ĉiuj viaj deziroj el la tuta koro deziras al Vi en la nomo de la AEH-komitato Via redakcio.

Novaj okazaĵoj por serioze reprezenti Esperanton en Eŭropo

EEU-reprezentantoj en la Civilsocia platformo por multlingvismo, starigita de la Eŭropa Komisiono en 2009, daŭre havas eblon aktivi por pli efika lingvolernado, aparte por malpli fortaj studentoj kaj proponi rolon por Esperanto tie. Fakte neniu kontraŭis tion laŭ mia ĝisnuna sperto kaj pli kaj pli ni estas invitataj far neesperantistaj organizaĵoj kontribui al diskutoj, kiujn ili organizas. Ekzemple Jozef Reinvart kaj mi kontribuis en septembro al granda konferenco pri multlingvismo en Kipro, kie ni povis altiri atenton al la nova libro de Kostas Kiriakos en la greka lingvo pri Esperanto (“125 ĥronia, 1887-2012”), eĉ atenton de la kipra komisionanino
Androul-
la Vassiliou. Multaj gejunuloj mem prenis nian inform-materialon pri Esperanto (en la greka kaj la angla). Meze de novembro la Civilsocia Platformo invitis min esti panelano dum la 2-taga konferenco en Parma. Do, iom post iom moviĝas la antaŭeniro. Detalaj informoj pri la konferenco en Kipro troveblas fine de la Eŭropa Bulteno en la artikolo de Jozef Reinvart.

Seán Ó Riain

La loko de venonta UK en islanda Rejkjaviko

Rejkjaviko situas ĉe la sudokcidenta marbordo de Islando. Post kiam la monto Esja estis inkluzivita en la urban komunumon, ĝi streĉiĝas 914 metrojn super la marnivelo. Rejkjaviko estas la ĉefurbo de Islando, loĝ-loko de preskaŭ duono de la islanda popolo.

Ĝia historio komenciĝas samtempe kun la historio de Islando, ĉar tie estis bieno de la unua ek-loĝanto, Ingólfur Arnason. Verŝajne li donis al la loko la nomon Rejkjaviko, kio signifas „vaporgolfeto“, pro la varmaj fontoj, kiuj tie nun hejtas la domojn. La islanda lingvo apartenas al la nordiaj lingvoj kaj estas la gepatra lingvo de la plej multaj loĝantoj de Islando.

Pri aliĝiloj kaj pluaj informoj por UK turnu vin al Petro Chrdle, retadreso:

chrdle@kava-pech.cz Transprenite de la Unua bulteno de UEA

La unua Internacia Esperanto-lernejo en Bartošovice.

En la tagoj 8.-11.11.2012 okazis la Esperanto-renkontiĝo „La unua Internacia lernejo“ en la vilaĝo Bartošovice, en la regiono Moravia Silezio, en la centro de natura rezervejo „Poodří“. En la vilaĝo staras bela kastelo el la 15-a jarcento. Kun intereso ni rigardis barokajn volbaĵojn, lignajn kasonajn pordojn kaj plankojn, lignan ŝtuparon kun bela balustrado kaj grandajn kastelajn ĉambrojn. La kastelo estis multfoje rekonstruita, ol ĝi ricevis nunan aspekton. En la jaro 1999 ĝi iĝis kultura memoraĵo.

La kastelon ĉirkaŭas ĝardeno kun memoriga 38 metrojn alta arbo „platano acerfolia“. Ĝin igis planti en la jaro 1833 Josefo Meinert memore al sia amata vivkunulino Josefina. La arbon oni nomas ankaŭ Josefina-arbo. Ĝi estas registrita kiel la plej maljuna kaj la plej granda platano en Ĉeĥa res- publiko. La ĝardeno estas parto de la kastela instrua pado.

La Unuan E-lernejon organizis Pavol Kaščák, la redaktoro de la novnaskita radiostacio „Verda Stacio“, kaj lia kunlaboranto Rostislav Čubok, kiu fariĝis lia „dekstra mano“. La kurson gvidis laŭ sia metodo Stano Marček. Partoprenis ĝin preskaŭ 30 gelernantoj, diversaĝaj kaj ĉiuj diligente lernis.

Ĉeĥojn, slovakojn, kaj la gaston el Hungario – la kantistinon Anjo Amika ĵaŭde surprizis, kiam infanoj el apuda bazlernejo venis belege verde vestitaj kaj kantis por ni en perfekta Esperanto. La vilaĝestrino poste rakontis al ni la historion de la kastelo kaj vilaĝo kaj ĉion tradukis Esperante la amiko Paŭlo Kaščák.

.

Vendrede jam komenciĝis kursoj, ne nur por novaj lernantoj el Studénka kaj Bartošovice, sed ankaŭ por la ceteraj. La loka televido el Ostrava venis filmi nin. Post bongusta tagmanĝo okazis prelegoj pri kurac-herboj, pri revivigo de Verda Stacio (radio, kiu elsendas nur Esperante), sed ankaŭ pri la Bek-metodo, kiun spertis la vicsekretariino de ILEI M. Feifičová en Ĉinio kaj nun instruis al ni. Ŝi montris al ni, kiel rapide ellerni kaj memori la tabelvortojn, ekzemple: kiu, tie, ĉial, iom, neniam – simple ĉiujn. Ŝi ricevis grandan aplaŭdon kaj ĉiutage denove ripetis al ni la memormanieron. Vespere ni kantis kantojn de la fama muzikgrupo Teamo, kiu komencis sian sukcesan prezenton en Esperanto. Sabate daŭris kursoj kaj post la tagmanĝo ni rigardis la vilaĝon kaj ĝiajn plej belajn lokojn, ni fotis nin ĉe la plej granda arbo platano. En bela suna tago ni bone vidis la korpterapian lokon Klimkovice, la pinto-monton Lysá hora, kaj Radhošť en la montaro Beskydy. Vespere okazis belega koncerto ne nur por ni, sed ankaŭ por aliaj, kiuj volis aŭskulti ĝin. Komuna kantado poste daŭris ĉe gitaro. Dimanĉe ni plantis antaŭ la lernejo Esperanto-tilion. Ni estis informitaj, ke tie estos instalitaj ankaŭ benkoj kaj infana lud- kaj sporta ekipaĵo. Ripetado kaj komunaj kantoj finis la belegajn sunajn tagojn en la vilaĝo Bartošovice kaj al ni nur restis multe danki al la ĉefaj organizantoj Pavel Kaščák kaj
Rostislav Čubok kaj promesi al ili, ke denove venontjare ni renkontiĝos kaj daŭrigos la komencitan lernadon. Venu kaj spertu ankaŭ vi tion kion ni.

L. Filipová kaj J. Křížková

Greziljono atendas vin!

Karaj geamikoj, tradicie, la Kulturdomo de Esperanto organizas jarfinan renkontiĝon en sia kastelo de Greziljono. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo  http://gresillon.org/jarfino.

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas la kastelon situantan en la bela Anĵua regiono en Francio, ĝi reprezentas de la jaro 1952 komunan renkontiĝan lokon por ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton de Francio, kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj, festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en amika rondo la novan jaron.

Konsciaj pri neceso limigi la kostojn por ebligi al la plejmulto profiti Esperantajn eventojn, ni aranĝos veturadon, varmigos komfortajn ĉambrojn kaj preparos por vi bongustegajn manĝojn kaj certas, ke tiel multaj profitos agrablan, ĝojigan renkontiĝon denove ĉi-jare.

Alveno ekde vendredo, la 28-a de decembro 2012, posttagmeze,  foriro ĝis merkredo, la 2-a de januaro 2013, posttagmeze.

Pierre Soubourou – Ŝtonĉjo, François Lo Jacomo, Jannick Huet kaj aliaj.

 

====================================================

Trista informo:

La 22-an de novembro 2012 mortis 88-jaraĝa Alena Temelová el Benešov. Ŝi estis multjara anino de AEH. Malgraŭ sia malbona sanstato, ŝi ĉiam interesiĝadis pri E-movado.

Honoron al ŝia memoro ! red.

====================================================

Kosatec proponas sian ĉirkaŭbrakon

La Ĉeĥa Abilimpia Asocio havas sian administrejon en Pardubice. La civitana komunumo helpas jam de la jaro 1997 al homoj kun fizika, psika, sensa, mensa aŭ kombina handikapoj, kognaj problemoj (pri rekonado kaj lernado), handikapoj de internaj organoj kaj al homoj kun sociala malfavoro.

Pasis jam unu jaro, de kiam ĈAA komencis sian laboron en Integra centro de socialaj agadoj “Kosatec” (Irido) en la strato Sladkovská, en moderna domo, kie pli frue funkciis Orientbohemiaj presejoj. En la domo estas ceramika, lignaĵista kaj kudrista laborejoj, trejnaj restoracio kaj kafejo kaj preparataj estas ankaŭ trejnaj loĝejoj. En la unua jaro estis multe uzata la societa salonego.

La unujaran datrevenon de la agado rememorigis al si ĈAA per vico de interesaj aranĝoj. Lunde, la 3-an de septembro 2012 ĉi tie estis kuirado laŭ kutimo de diversaj etnoj, marde prezento de subtenataj porhandikapulaj laborejoj, ĵaŭde vigliĝis per vizitado al la ceramika, lignaĵista kaj kudrista laborejoj kaj vendrede venis vico da homoj al popularaj travivo-seminarioj, kie la vasta publiko povis provi veturadon sur handikapula veturilo aŭ marŝado per blindula bastono. Tiun ĉi aranĝon preparis TyfloCentrum de Pardubice.

Merkrede la 5-an de septembro en “Irido” estis festo de la unujara naskiĝ- dato de la centro kun ĉeesto de vico da honoraj gastoj, inter kiuj ne mankis la regionestro de la regiono Pardubice Radko Martínek, la ĉefurbestrino de Pardubice Štěpánka Fraňková, la senatanino Miluše Horská kaj la fama paroĥestro el Lanškroun Zbigniew Czendlik. Al la Ĉeĥa Abilimpia Asocio ni deziras multajn sukcesojn en la plua laboro. Pliaj informoj pri ĈAA vi povas trovi ĉe la interreta adreso www.caacz.cz elĉeĥigis Josef Hron

Esperantista Klubo en Prago estis fondita antaŭ 110 jaroj

La 9-an de novembro 1902 en la salono de la restoracio “U Štajgrů” en la strato Vodičkova en Prago estis fondita Esperanto-klubo, en Ĉeĥio la dua post tiu en Brno (1901). Por konantoj de Prago, la unua sidejo de la klubo estis la tiam konata intelektula kafejo UNION surangule inter la stratoj Na Perštýně kaj Národní.

Tiun ĉi datrevenon rememoris la nunaj membroj de la klubo dum solena kunveno la 8-an de novembro 2012.

La unua prezidanto estis la elstara librovendisto kaj eldonisto Eduard Weinfurter kaj membro de la unua komitato estis ankaŭ la konata anarkiisma poeto Stanislav Kostka Neumann. Poste estis prezidantoj de la klubo ekzemple la fizikisto kaj astronomo Václav Rosický; la direktoro de Nacia Muzeo en Prago, geologo kaj palentologo Vlastislav Zázvorka k.a.

Al la membraro apartenis ekz. la filozofo kaj historiisto de la E-movado Stanislav Kamarýt, la poetoj Jiří Karen kaj Čestmír Vidman, la gitarvirtuozo profesoro Štěpán Urban kaj lia unua edzino la poetino Eli Urbanová, la geaktoroj Eva Seemannová kaj Ota Sklenčka, inter la nuntempaj estas ekz. la desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, la desegnisto kaj medalisto Jiří Harcuba (i.a. aŭtoro de la nuna ĉeĥa kvinkrona monero) k.a.

La membroj de la klubo aktive partoprenis en la organizado de gravaj internaciaj aranĝoj okazintaj en Prago – i.a. la 13-a Universala Kongreso en 1921 kaj la 81-a Universala Kongreso en 1996 – en la lastaj dudek jaroj en Prago okazis ekz. konferencoj kaj kongresoj de OSIEK, IKUE, LIBE (nevidantoj), KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko). La praga klubo eldonas kvaronjaran gazeton BULTENO kun altkvalitaj kontribuaĵoj precipe beletraj.

En la nuna estraro de la klubo estas elstaruloj de la ĉeĥa E-movado engaĝiĝantaj precipe en la literatura sfero: Jiří Patera (tradukado de prozo kaj redaktado de la gazeto), Margit Turková (redakta, deklama kaj prelega agado) kaj Jaroslav Krolupper (tradukado de poezio).

Regulaj kunvenoj de la klubo okazas ĉiuĵaŭde inter la 14a kaj 16a horoj en la kunvenejo de la urboparto Prago 1 en la strato Ve Smečkách n-ro 25 (proksime al la Venceslaa placo).

La nuntempa etapo ne estas facila kaj same kiel verŝajne en multaj aliaj landoj kaj lokoj, la kluba vivo ne tiom nun prosperas. Tamen la membroj ne rezignas kaj provas adaptiĝi en sia aktiveco al novaj sociaj cirkonstancoj. Eksterlandaj gastoj estas ĉiam elkore bonvenaj! Viaj retaj bondeziroj certe ĝojigos la praganojn! Ev. kontaktoj kaj kunagado kun kluboj eksterlande estas bonvenaj kaj dezirataj!

Kontakta adreso estas jiri.patera@atlas.cz
El Ipernity P.Dvořáková

Memorejo al Francisko Valdomiro Lorenz
estis inaŭgurita en Dom Feliciano, BR

Dimanĉe, la 4-an de novembro 2012 estis inaŭgurita en Dom Feliciano, malgranda urbo en la ŝtato Rio Grande do Sul, Brazilo, memorejo al Francisko Valdomiro Lorenz, pionira esperantisto en du landoj: Ĉeĥio kaj Brazilo. F. V. Lorenz naskiĝis en Zbyslav, Ĉeĥio, la 24-an de decembro 1872 (antaŭ 140 jaroj!) kaj mortis en Porto Alegre, Brazilo, la 24-an de majo 1957. Lerninte Volapukon, kiam li estis 15-jara, post du jaroj li lernis Esperanton.

En 1890 li lanĉis la unuan E-lerno-libron en la ĉeĥa. Post tri jaroj li elmigris al Brazilo pro politikaj kialoj. En 1894 li sukcesis akiri terpecon en Dom Feliciano, sude en Brazilo, en kiu li loĝis grandparte de sia vivo. Lorenz estis rimarkinda humanisto, kiu aktivis en diversaj kampoj de la kono. Li estis instruisto, spiritualista filozofo, homeopata kuracisto, astronomo kaj poliglota esperantisto.

Li konis 104 lingvojn, estis aŭtoro de diversaj libroj, 56 estis publikigitaj. Li tradukis Bhagavad-Gita-on rekte el sanskrito al Esperanto. Familianoj, aŭtoritatuloj (inter ili la ĉeĥa ambasadoro en Brazilo), homoj ĝenerale ne nur el la urbo, sed el aliaj lokoj partoprenis en la evento.

Sendis franca amikino de Pavel Nechvíle

Jam de ses jaroj mi proponas al vi diversajn bakaĵojn okaze de Kristnasko. Kion nunjare?

Korbetoj en babaetaj ujetoj

25 dkg da delikata faruno, 20 dkg da pulvora sukero kaj 1 kulero da kakao; 17 dkg de 100%-a grasaĵo raspi sur la rultabulo. Ĉion ni prilaboras en paston. El tiu ĉi kvanto ni havos proksimume 50 korbetojn. Per la pasto ni iom plenigas sekajn korbet-aspektantajn uje-tojn (korbet-muldilojn) kaj bakos cca 7 minutojn en 250-grada varmega bakujo. Tra la fenestreto en la bakforno ni rigardos, kion faras la pasto. La mezo de la pasto ŝvelos kaj kiam ĝi denove malleviĝos, la bakaĵo estos preta. Ĉeĥe ni diras al tiuj ĉi sukeraĵoj „vyskočky“.

La malvarmajn korbetojn ni plenigas per marmelado aŭ laktkremo, frukto, ĉokolado aŭ kremo kun nuksetoj… .

Bonan apetiton deziras al vi Mirka Kosnarová.

.

.

.

.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.