Informilo 12/2010

Enhavo:
31-a Skokovy,
Nia ekskurso,
18-a Internacia E-semajno,
Handikapita 
franco tranaĝis La Manche,
Pri ĉeĥaj poetoj,
El la kluboj,
Novjara torto

 

 

Karaj geamikoj,

proksimiĝas la plej belaj festoj de la jaro. Venas plua jaro, en kiu ni denove estos pli aĝaj. Sed kion fari? Ni devas akcepti tion. Grave estas, ke vi travivu venontan jaron en firma sano kaj kontento. Ĝojigos nin, se Vi plu ŝatos legi nian gazeton.

Akceptu en la nomo de AEH-komitato sinceran bondeziron por travivi trankvilajn kaj kontentajn Kristnaskofestojn. Via redakcio.

.

.

.

.

.

Raporto pri la 31-a seminario en Skokovy

(- de la 11-a de oktobro ĝis la 17-a de oktobro 2010)



La ĉefa tasko por tiu ĉi seminario estis jena: traduki turismajn materialojn pri la regiono, kiuj estu utiligotaj por inform-folietoj. Ni antaŭdankas al sinjorino Eva Pánková, kiu havis origine la ideon – kaj kiu prizorgos publikigon

(inkluzive la grafik-prilaboron kaj el-donon). Jindřiška Drahotová bonvenigis nin ĝuste en la historia loko, kie ni sidis, – ĉar ĝin famigis virino nomata „Skokovská bába“; kaj pri ŝiaj „famaj“ kuracmetodoj ni multon eksciis el la prelego de Jindřiška. Samtempe ŝi invitis nin bonvole akcepti ŝian – jam la sesan, LEGOLIBRETON. Kaj ni tuj utiligis kelkajn tekstojn ĉe instruado en nia kurso.


Ĉar ĉeestis du francaj samideanoj, ni ĉiuj havis „bonan trejnadon“ pri nia lingvo. Ni vigle interparolis en ambaŭ kursoj. Kaj ni eĉ alkutimiĝis aŭskulti ĝin en iom „franca nuanco“ dum la prelegoj kun videofilmoj, kiujn ni spektis: pri la departementa urbo CAEN, kie ili loĝas kaj troviĝas Esperanto-rondeto de niaj francaj gastoj, kaj pri Japanio, kiun vizitis anoj de tiu rondeto. La vesperoj estis viglecoplenaj (kiel kutime). Certe la plej interesa evento estis ĉeesto de Max Kašparů (pro rara multo de liaj titoloj ni ne mencias ilin) – kiu fariĝis lastatempe favora personeco de nia movado. Li, medicin-doktoro (krom alia), proponis al ni prelegon pri kurac-hipnoto (ĉeĥlingve), kiu kompreneble kaptis laikan atenton de ni ĉiuj.

Al Viktor Dvořák ni dankis pro nelonga, sed ĉarma videofilmeto pri la regiono Vysočina, kiu estas parto de pli ambicia projekto, kiun Viktor iniciatas. Pinto de la vespera amuzado estis prezento de popolaj kantoj per la majstro Miroslav Smyčka, al kiu „ konkurencis“ same majstra gitarludo kaj kantado de Milada Kolářová kaj Claŭde Ferrand. Por „trejni“ ne nur kapon, sed ankaŭ korpon, ni ĉiutage ekskursis en sunlumoplena ĉirkaŭaĵo.



La pli spertaj gvidis niajn gastojn ĉu
perpiede, ĉu peraŭtomobile, kaj tiamaniere ebligis ĝui belecon de la regiono al niaj francoj, al la geedzparo Kašparů – kaj eĉ al la prezidanto de AEH Pavel Nechvíle, kiu ĉinune ne estis devigata „deĵori“, sed partoprenis la seminarion private; ŝajnis, ke al li kaj lia edzino Hana plej profunde efikis la ornamado de mielkukoj; danke al konsiloj de Milada Kolářová, ili certe havos belan antaŭkristnaskan etoson ilin ornamante. Ankaŭ la franca samideano klopodis ornami la mielkuketojn. Rezulte oni povas diri, ke regis konkordo kaj amikeco en nia malgranda kolektivo.

Margit Turková + J.Drahotová

Nia ekskurso.

La tradician aŭtunan lingvan seminarion de esperantistoj en Skokovy partoprenis ĉi foje ankaŭ du samideanoj el Francio. Post la fino unu el ili – Claude F. intencis viziti dum kelkaj tagoj interesajn lokojn en Pelhřimov-distrikto.

.

.

Li deklaris deziron viziti precipe monaĥejon “Zelená hora” en Žďár nad Sázavou (vidu la foton). Do nia grupo, ankoraŭ kun Věra Marešová kaj ŝia fratino Zdena, ekveturis per aŭtomobilo ekskursi, kvankam la vetero ne tro favoris. Al ni ege plaĉis konstruaĵo de la monaĥejo kaj la internaj ornamaĵoj. Eĉ rigardo el la monteto proponis al ni belegan pejzaĝon de la montetaro. Ni ĝojis, ke ni povas fieri per memorindaĵo, kiu estas enskribita en la listo de UNESCO. En turisma informcentro de la urbo Žďár, kie ni volis aĉeti bildkartojn por niaj geamikoj, ni interŝanĝis unikajn impresojn. La vendisto de bildkartoj kaj aliaj memorindaĵoj, aŭdinte, ke kun ni estas esperantisto el Francio, li tuj ĝoje ekkantis fragmenton de la kanteto “Mariŝa” kaj rememoris tempon, kiam ankaŭ li lernis kaj uzadis Esperanton. Tio estis por ni neatendita, sed agrabla renkontiĝo kaj samtempe pruvo, ke esperantistoj vivas, eĉ neorganizitaj. Post ĉi tiu ekskurso mi faris konkludon por mi, ke:

1) estas bone kie ajn interkomuniki kun kiu ajn kaj informi pri Esperanta movado, pri avantaĝoj de la internacia lingvo,

2) ke Esperanto kaj reciprokaj kontaktoj de diverslandaj esperantistoj ege helpas al evoluo de turismo, plialtigas kaj plivalorigas konscion pri nia lando. Mi opinias, ke klientoj de eksterlandaj vojaĝagentejoj rigardas supraĵe ĉefajn memoraĵojn kaj multsignifajn lokojn, sed nenion pli detale. Ĉi tiel ĉiu gasto mem diras, kio lin interesas kaj kion li volus viziti. Dum tiuj privataj vizitoj la gasto – amiko ekkonas ankaŭ iomete normalan vivon de ĉeĥa familio. Mi esperas, ke mi baldaŭ sukcesos ĝui tian restadon ankaŭ eksterlande.

Milada Zemanová, korektis P.Nechvíle

La 18-a Internacia E-semajno de la kulturo kaj turismo

La Semajno okazis en la kataluna urbeto Coma-Ruga situanta ĉe la marbordo sude de Barcelono, proksime al Tarragona. Ni ĝuis la kunestadon en la bela tristela hotelo “Natura Park”, kie okazis ĉiuj programeroj. En la hotelo estis bonaj kondiĉoj por la laboro kaj la posttagmanĝa ripozo. La aranĝo komenciĝis sabate la 2-an de oktobro kaj daŭris ĝis la sekva sabato, la 9-a de oktobro kun partopreno de 131 geesperantistoj el 11 landoj. La plej foraj venis el Koreio.

En la solena inaŭguro ĉeestis s-ro Raül Buira Subiratsal, la vicurbestro de la urbo El Vendrell, al kiu Coma-Ruga apartenas. Post bonvenigaj vortoj de la organizantoj li oficiale malfermis la Semajnon esperantlingve. La urbestro de El Vendrell s-ro Benet Jané i Palau dediĉis al ni tempon kaj vendrede ĉeestis la solenan malkovron de memortabulo sur la muro de la urbodomo. Li montriĝis tre favora al la disvastigo de Esperanto.

Ĉi-foje ni havis honoron aŭskulti prelegojn de renomaj esperantistoj: Gian Carlo Fighiera konatigis nin kun kelkaj noveloj de Boccaccio kaj prezentis japanan filmon “Rashomon”, Renato Corsetti prelegis pri la temo: “Por ke la lingvo estu tutmonda ne sufiĉas paroli ĝin Eŭrope”, Anna Löwenstein prezentis per interesaj bildoj la temon: “Romo antaŭ 2000 jaroj”. Antonio Marco Botella prelegis kaj prezentis poezian verkon de la granda hispana poeto Miguel Hernández okaze de lia 100-jara datreveno. Inter aliaj programeroj estis interesa prelego pri Belgio akompanata de projekciado fare de la belga geedza paro Michčle kaj Hubert. Geedzoj el Koreio parolis pri la solidareco pere de Esperanto montrante multajn bildojn pri sia agado favore al tio. La edzino, folklore vestita en tipa korea vestaĵo, kantis kaj dancis por ni. Wolfgang Günter parolis pri sia hobio “Kiosko de Levante”.

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare estis aljuĝita la premio “Ada Sikorska-Fighiera” por honori meritplenajn personojn. Ĉi-foje ĝin ricevis la hispana juristino María Rafaela Urueńa Álvarez pro sia multjara poresperanta laboro. Menciindas ankaŭ ĉiutaga intensa E-kurso por komencantoj de Stano Marček el Slovakio, kiun kun entuziasmo frekventis dekoj da ĉeestantoj. Interesis programeroj bazitaj sur diskutoj, en kiuj la partoprenantoj povis interveni kaj doni siajn opiniojn. Luis Serrano Pérez ĉi-foje lanĉis debaton pri la temo: “Kio pri la Esperanta gramatiko, ĉu vi realigus modifojn?” Unuanime oni konsentis, ke tio ne estas bezonata.

La vesperojn ni pasigis en agrabla kaj amika etoso kun du interkonatiĝoj. Krome ni spektis projekciitan operon “La Bohčme”, ĝuis allogan dancvesperon en akompano de la jam tradicia muzikensemblo “Montjuic”, kiu por ni ludis kubajn “Habaneras”ojn. Ne mankis ankaŭ la jam tradicia kaj bongusta “Cremat” – trinkaĵo pretigita kun spicita kaj bruligita rumo verŝita en specialajn memoraĵ-ujetojn. La loka televido intervjuis la ĉeforganizanton, s-ron Luis Serrano Pérez, kaj plurfoje ni estis filmitaj.

Dum la unua duontaga ekskurso ni vizitis la proksiman domon kaj muzeon “Pau Casals” en San Salvador. Tie ni konatiĝis kun la vivo de la majstra violonĉelisto, komponisto kaj bonega orkestra dirigento, la mondfame konata Pau Casals. Poste ni aŭskultis piankoncerton prezentitan de Jordi Pell Soldevila.

Dum la dua duontaga ekskurso ni vizitis la urbon El Vendrell, kie ni partoprenis la inaŭguron de marmortabulo memore al nia semajno. Ni vizitis ankaŭ la fondaĵon “Apel-les Fenosa” kaj konatiĝis kun ties skulptisto.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la fama kaj tre vizitata loko: “Monaĥejo Monserrat”. Suprenirinte la monton ni havis belegan superrigardon al la vasta ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis kaj vizitis la vinkelon “Cooperativa Agricola” en Vila-Rodona kaj fotiĝis en la strato Esperanto.

La Semajno finiĝis per interŝanĝo de opinioj pri la Semajno. La partoprenantoj estis kontentaj, oni nur atentigis la organizantojn pri kelkaj aldonaj deziroj. La aranĝo estis kiel kutime gaja kaj agrabla, eĉ la vetero favoris nin. La suno tutsemajne brilis kaj akompanis nin. Kordankoj apartenas al la tri ĉefaj organizantoj: Luis Serrano, Salvador Aragaj kaj Santiago Torné kaj ankaŭ al iliaj helpantoj. Ni ĝojatendas la venontjaran aŭtunan Esperanto-Semajnon.

Liba Gabalda

*****************************************************************

Ni sciigas al Vi, ke la 1.12.2010 mortis Ing. Zdeněk Polák el Rudoltice ĉe Lanškroun en sia 76-jaraĝo. Honoron al lia memoro. red.

*****************************************************************

Senbraka kaj senkrura franco tranaĝis kanalon

La Manche
(Manika markolo)

Doloris min la tuta korpo, sed eĉ por momento mi ne ĉesis pensi pri tio, ke mi sukcesos“ diris Philippe Croizon al ĵurnalistoj post la sukcesa tranaĝo de la kanalo. Lia ago povus esti notita en la Guinnes-libron de rekordoj des pli prave, ke la 42-jaraĝa franco havas nek suprajn nek subajn membrojn.

Kiam li antaŭ 16 jaroj klopodis demeti el la tegmento televidan antenon, tuŝis lin elektra kurento kaj lian korpon trafbatis 20 mil voltoj. Amputo de brakoj kaj kruroj estis necesa. „Mi poste havis du eblojn: morti aŭ vivi. Mi decidis, ke en mia vivo mi ĉion ŝanĝos“ diris Croizon, preparanta tiun ĉi kuraĝan eksperimenton dum du jaroj. Li trejnis 35 horojn semajne.

En Atlantikan oceanon li enakviĝis sabate la 18-an de septembro 2010 antaŭ la sepa matene proksime de la angla urbo Folkestone. Li supozis, ke en la maro li travivos eble 24 horojn, sed fine li sukcesis la bordon atingi pli rapide. Ĉirkaŭ 34 kilometrojn li naĝis en 14,5 horoj helpe de naĝiloj alfiksitaj sur protezoj. Laŭ sia patro li havis eminentajn meteorologiajn kondiĉojn kaj dum kelka tempo akompanis lin tri delfenoj, tio estis bona signo.

Kiam la korphandikapa franco, kiu en la akvo uzadas „šnorchl“ (spirtubon por subakviĝado) kaj subakviĝistajn okulvitrojn, atingis la terkapon Gris Nez, estis jam mallumo. Estas necese noti, ke sur la sama loko dek tagojn antaŭ li ĝojiĝis 16-jaraĝa Lenka Štěrbová, kiu superis Manikan markolon kiel la plej juna el ĉeĥaj subigantoj.

El abilimpia bulteno elĉeĥigis Jarmila Rýznarová

Niaj esperantistoj ne ĉesas agadi en ĉeĥa kulturo

 Sur la foto: Omaĝe al 200jara naskiĝjubileo de fama ĉeĥa  poeto Karel Hynek Mácha okazigis en Prago la Kulturdomo VLTAVSKÁ programon el poemlibro “Poutník K.H.M. (Vaganto K.H.M.), kies aŭtoro estas nia ano Čestmír Vidman. Deklamis eminentaj vort-artistoj Gabriela Vránová kaj Alfred Strejček. Al la aŭtoro tostis la programestrino Dana Steinová; ankaŭ ni tostis al lia 89-a naskiĝjaro…

Margit Turková

La 96-a UK en Kopenhago

La 96-a Universala kongreso de Esperanto okazos en 2011 en dana ĉefurbo Kopenhago de la 23-a ĝis la 30-a de julio. Ĝin antaŭos la Internacia junulara kongreso kaj rekte post ĝi okazos la ILEI-konferenco. Pro jam pluraj demandoj, ĉu estos organizata komuna veturo aŭ flugo al ĝi jen la respondo: Oni ne antaŭvidas komune organizitan vojaĝon, precipe ĉar la konekto inter Prago kaj Kopenhago estas vere senproblema: rektaj fluglinioj kaj buslinioj, aŭ trajna vetureblo kun ununura ŝanĝo en Berlino. Tial certe neniu interesato havos problemon partopreni individue. Rilate al la aliĝiloj bv. kontakti la ĉefdelegiton de UEA por Ĉeĥio Lucie.Karesova@seznam.cz

Novaĵo el la E-rondeto en Moravské Budějovice:

Senlaca laboro de s-ano Viktor Dvořák pri disvastigo de E-lingvo, kiu per tio konfirmas, ke la E-movado estas vivanta, havas sukceson. La unuan kurson en la jaro 2009/2010 partoprenis kvar studentinoj, kiuj nun daŭrigas instruiĝi per retaj kursoj, por ke ili ŝparu la tempon antaŭ siaj abiturientaj ekzamenoj.

Nova espero pligrandigis famon de nian Esperanto-klubo en la urbo; estas kvin lernantinoj, kiuj aliĝis al la dua kurso 2010/2011. Post du monatoj montriĝis, ke ili estas diligentaj en la studado. Ĝojiga por ni estas ankaŭ la ago de patrino, kiu siajn du knabinojn instruas hejme.

(Estas interese por mi, ke la personeco de s-ano Viktor Dvořák allogas nur virinojn, ĉar ĝis nun aliĝis por studado de tiu ĉi lingvo neniu viro. Spite tion, mi deziras al li plenan sukceson. Libuŝe Dvořáková, amanta edzino )

Ĉu vi volas surprizi viajn familianojn antaŭ Nova jaro? Baku kaj ornamu la torton simile. Jen la recepto:

Novjara biskvita torto

6 ovoblankaĵojn kaj 3 supokulerojn de malvarma akvo kirli; poŝtupe aldoni 6 plenajn kulerojn da grajneta sukero, ĝis fariĝas „ovoneĝo“.Kiam ĝi estas densa, ni ĉesas kirli.

En aparta poteto ni havas 6 flavaĵojn, tiujn ni iom per la forko kirlas kaj poste enigas en la ovoneĝon. Ĉion kune ni tenere kunmiksas kaj dum tio aldonas 8 kulerojn da duonfajna faruno kaj pinĉokvanton da bakpulvoro.

Per la pasto ni plenigas bakformon (kiu estu ene ŝmirita per porkograso kaj enŝutigita per duonfajna faruno). La torton baku cca 40 minutojn ĉe la varmo cca 160°C. Lasu la torton malvarmiĝi. Poste iom varmigu la fundon de la bakformo, helpe de tranĉilo liberigu la vandojn kaj la torton elprenu.
Se vi deziras la paston kun nuksaĵo, tial aldoni NUR 5 kulerojn da faruno kaj 6 kulerojn da raspitaj nuksoj (kaj 2 pinĉojn da bakpulvoro).

Kremaĵo:
Kuiri densan pudingon, jene: lakto (2 dcl) + 4 plenaj kuleroj da sukero  + 1 kulero da amelfaruno (en Ĉeĥio Solamyl). Dum kuiro kirli 1 minuton. La malvarmigitan pudingon aldoni al butero (1 kubeto – 250 gr, kaj ĝi estu iom mola), aldoni 1 kuleron da rumo (alkoholaĵo) kaj miksi. Poste la torton horizontale distranĉi, gutigi per rumo kaj ŝmiri ene per la kremo.

Ĉokolad-ŝmiraĵo.
1/2 da kubeto de blanka nutraĝgraso (ĉeĥe OMEGA = 100% graso, entute sen akvoenhavo) fandi, aldoni 10 dkg da ĉokolado (ekzistas ankaŭ blanka) kaj per tio ŝmiri la torton. Ni ornamas la torton per blanka aŭ kakaa kremaĵo.

 Rimarko: Se precipitas la kremo, ne maltrankviliĝu: detranĉu 1 plateton el la OMEGA-kubo, varmigu ĝin, verŝu ĝin en la kremon kaj denove kirlu.

Bonan apetiton kaj ĉion la plej bonan en la Nova jaro 2011 sincere deziras

Mirka Kosnarová kaj la redakcio.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.