Informilo 11 2009

 

Enhavo:
Interŝanĝoj de gejunuloj ,
Kuba E-Asocio ,
E-semajno en Hispanio
Skokovy – raporto ,
Horo de la vero ,
El la redakcio

Planoj por interŝanĝo de gejunuloj

Karaj legantoj, Jan Figel, komisionano pri edukado de Eŭropa Komisiono, havas grandajn planojn por plivigligi internaciajn interŝanĝojn de gejunuloj tra Eǔropo, ĉar en EU oni kredas, ke ĝi grave evoluigas inter la gejunuloj interkulturan dialogon kaj eǔropan identecon. Tiusence estas malfermita ankaǔ paĝaro por konsulti civitanojn (ĝis la 15-a de decembro), en kiu oni invitas ĉiujn interesitojn respondi al tri demandoj: jen la kontakto: http://www.eurograduate.com/article.asp?id=2712&pid=l

“public consultation which will be open until 15 December 2009.”


La estraro de EEU pridiskutis la aferon kaj ĉar ni preparas peton por esti financataj de EU en la tri sekvaj jaroj, ni devos ankaǔ enkonstrui en niaj planoj agadojn, kiuj kontribuas al tiu celo. Ni ja havas multan movebladon de E-junularo, sed ni devus trovi ankaǔ ideojn, kiel ni kontribuu al la movebleco de la junularo ĝenerale (neesperantista). Tial ni invitas vin ĉiujn rigardi ĉi tiun konsultpaĝaron kaj se vi havas ideojn, respondu al la demandoj.

Ni ankaǔ petas, ke vi sendu kopion de viaj respondoj al EEU (maja.tisljar @ gmail.com) tiel, ke vi per viaj ideoj kontribuos al nia serĉado de efika programo, per kiu EEU klopodos konvinki EACEA por financi nian agadon dum la sekvaj tri jaroj. Do via kontribuo estos tre utila.

Amike Zlatko Tishljar, sekretario de EEU

Kuba Esperanto-Asocio

la E-filio en la urbo Granma invitas vin viziti la 95-an Universalan kongreson, kiu okazos en la ĉefurbo Havana. Ili rekomendas viziti ankaŭ la urbon Bayamo en la provinco Granmo, kie vi povas viziti interesajn muzeojn, placojn, monumentojn, montojn, belan naturon, florojn, bestojn, sed ĉefe kubajn esperantistojn, kiuj volonte konatiĝos kun vi kaj volus kun vi ankaŭ korespondi.

Skribu al esperanto@crisol.cult.cu , aŭ telefone 023-42-9136.

Esperanto ne estas ornamo, ĉar ni povas uzi ĝin por la komunikado, informado, disvastigo kaj disvolvo. Ĝi estas movado, kie ni povas praktiki vivan lingvon por la kompreniĝo inter homoj kaj ni povas trovi familiojn, amikojn kaj hejmojn en ĉiuj landoj.

Kiel bela estas la mondo, kiam la geamikoj ĉie bonvenigas vin!

Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de Granma Esperanto-Filio kaj IM de UEA,e-mail: esperanto@crisol.cult.cu , telefono: 053-23-42-9136 apdo postal 48 Bayamo 1 85100 Granma, Kubo.

17-a Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo

en Pineda de Mar la 3-10 de oktobro 2009

Jam la 17-an fojon renkontiĝis la verda familio en Hispanio kaj ĝuis agrablan Esperanto-aranĝon en la ĉe-mara urbeto Pineda de Mar, kiu situas 55 km norde de Barcelono. La Semajno estis bone organizita de la triopo: Luis Serrano, Salvator Aragay kaj Santiago Torné. Ĉi-jare kolektiĝis 120 samideanoj el 13 landoj. Ni havis plezuron havi inter ni geedzan paron Norberto Děaz kaj Yoandra Rodriguez el Kubo. Ili prezentis al ni sian urbon Sancti Spíritus kaj invitis la ĉeestantojn partopreni la Universalan Kongreson en Kubo venontjare en julio. Ni ĝuis belan semajnon en la agrabla etoso de la tristela hotelo Stella sekvante la programon laŭ la Semajna informilo. Ĝi estis riĉa je eventoj kaj altkvalitaj prelegoj. En la dimanĉa inaŭguro bonvenigis nin la urbestro de Pineda s-ro Xavier Amor i Martín kaj ĉeestis aliaj du funkciuloj de la urbodomo. Ni komune fotiĝis.

Stano Marĉek – la redaktoro de la revuo Esperanto – gvidis E-kurson laŭ sia propra instrumetodo. Lia verko estas tradukita kaj eldonita jam en 23 lingvoj. Tre interesa estis prelego pri arboj de s-ro Guillem Nicolas. Li klarigis al ni kiamaniere tranĉi branĉojn de arboj por ne damaĝi ilin. Grandan sukceson havis ateliero pri produktado de poŝtkartoj, kiun gvidis Wolfgang Gunter. Li asertis, ke ĉiu homo estas artisto kaj la rezultoj pravigis tion.

La premio Ada Sikorska-Fighiera estas ĉiujare aljuĝata al la plej meritplena persono en la E-agado. La unuan fojon ĝin ricevis virino, Katalin Kováts, konata de ni ĉiuj kiel fervora esperantistino pri instruado kaj edukado de instruistoj. Surloke ŝi disdonis diplomojn al 2 sukcesintoj en la ekzamenoj faritaj dum la UK en Bjalistoko. Ŝi ankaŭ parolis pri la nova ekzamen-sistemo, prezentis filmeton rememore al forpasintoj kaj tre interese kaj detale prezentis al ni la nederlandan pentriston Vincent Van Gogh. Li estas ŝia pasio. Ni multon eksciis pri la vivo de tiu fama artisto.

Alia interesa prelego temis pri la natursciencaj vortoj en PIV fare de tre sperta fakulo pri pluraj sciencoj, sed ĉefe pri biologio – Claude Roux el Francio. Li okupiĝis pri reviziado de Plena Ilustrita Vortaro. Li konsilis, ke estu enkondukitaj en ĝi mankantaj fakaj vortoj, malaprobis arkaismojn. Li atentigis nin pri la bona uzado de kelkaj kutimaj vortoj. D-rino Rafaela Urueńa tre serioze parolis pri la tutmonda klimatŝanĝo, pri ĝiaj konsekvencoj kaj la danĝero por la tuta homaro. Ŝi klarigis, ke la ekologia sistemo malekvilibriĝas pro tiu fenomeno kaj kaŭzas katastrofojn. Iom distra estis prezento pri Venezuelo fare de Liba (folklore vestita) kaj Floreal Gabalda. Ili prezentis serion da bildoj kaj du filmetojn. La ekspozicio de kelkaj artaĵoj, libroj, muzikiloj, kaj gustumado de gojav-dolĉaĵo kompletigis tiun plaĉan prezenton.

Dum la renkontiĝo ne mankis vesperaj programeroj. En du interkonaj vesperoj ni gustumis ĉampan-vinon kaj bongustaĵojn interbabilante kun konatoj kaj novuloj. Dum alia vespero estis prezentita la opero Nabucco. Dum debato, la temo “Ĉu la estonteco de Esperanto troviĝos en Afriko” estis multe pridiskutata. Luis Serrano ankaŭ gvidis vesperon, en kiu oni rajtis esprimi siajn opiniojn pri la Semajno, doni ideojn aŭ plendi. Sed estis ĉefe pozitivaj k aj laŭdaj vortoj. La plej ŝatata programero okazas ĉiam la lastan vesperon. Ni ĝuis muzikon de la konata ensemblo “Montjuic” kaj gustumis “cremat”. Ĝi estas kataluna specialaĵo el spicita kaj bruligita rumo.

La tri ekskursoj konatigis nin kun aliaj partoj de Katalunio.

Liba Gabalda

Raporto pri la 29-a seminario en Skokovy,

okazinta 22.10.-25.10.2009.

Kvankam ni renkontiĝis en la nombro de „nur“ 17 „fervoraj“ esperantistoj, kelkaj nur por unu tago aŭ por kelkaj horoj (la organizantino mem devis eĉ forlasi ĝin pro subita virusa atako, eble ne de tiu ĉi „porka gripo“) ni tamen konstatu, ke la seminario estis plene sukcesa. Komuna kunsido ĉe unu tablo kreis familian etoson, kiu montriĝis efika por solvi lingvajn taskojn. „La metodo“ de la instruado je la unua rigardo estis ĥaosa, sed ebligis al ĉiu ano havi „sian opinion“ aŭ akcepti la opinion de pli spertaj. Ni ja ne solvis teoriaĵojn, sed tradukis konkretan tekston: proponojn de la ĉevalbredejo kaj rajdogrupo en Karlen, kiun taskis al ni Ilonka Bauerová. Montriĝis, kiel nefacile estas traduki fakajn vortojn koncerne la aferon. Sed ni kondutis „pragmatike“ – vizitis la ĉevalfarmiston (kiu mastras proksime de la pensiono ESPERO) kaj kun li traktis la fakajn terminojn.

Ni opiniu parto de la leciono ankaŭ la posttagmezan projekcion de la sveda filmo „FRATOJ LEONKORO“. Kial? – ĉar antaŭ 2 jaroj ni aŭskultis kortuŝan prelegon pri ĉi-temo, de nia sveda amikino Kerstin Rohdin, kiu tiun libron de la fama verkistino Astrid Lindgren tradukis en Esperanton. Nun ŝi donacis la filmon, ke ni prijuĝu la devizojn, kiuj en la filmo kernas. Ni serioze diskutis la temon, ke ni povu sendi nian opinion al la sveda eldonisto de porinfana literaturo, kiu laŭvorte igas nin esprimiĝi. Perantino – la esperantistino K.R.

Precipan dankon ni diru al Viktor Dvořák kaj la edzino Líba. Dum la antaŭnelonge ĉeestita „PAROLIGA KURSO“ en Dobřichovice ili tiel entuziasmiĝis pro la CSEH-METODO de Stano Marček, ke siajn varmajn spertojn ili strebis transdoni al ni. Pri tiu metodo ni profunde diskutis; pere de ĝi instruas ankaŭ J. Drahotová. Montriĝis, ke tiu ĉi „simpla metodo“ tute ne estas facila, ke – spite sian „facilecon“, ĝi bezonas spertan instruiston.

Abunda je temoj estis la lasta (instru)tago, ĉar (kiel kutime) alvenis e-istoj el Liberec. Nun la debato havis direkton ne-esperantan, sed „pragmatikan“. Ne laŭplane – sed tamen utile, instruis nin s-anino Kazderová (la fakulino) – pri ebloj ĉerpi monsubtenojn el eŭropaj fondusoj. (B.v. ne peti la konsilojn de ni; la afero estas kompreneble tre komplika).

Ni multon diskutis ankaŭ, ĉu la tiel frekventata afero „Horo de la vero“ (Hodina pravdy) estis utila por E., aŭ male. Kiel montras la eĥoj (precipe tiuj de la partoprenintoj) – ĝi „trafis sian celon“ – kaj por tio ni danku al Milada Zemanová, la iniciatinto, kiu ankaŭ partoprenis en Skokovy. Oni neniam scias, kia „fanfaronaĵo“ povas helpi al la „reklamo“!

Margit Turková

Horo de la vero

En la pasinta numero de Informilo ni publikigis artikolon pri tiu ĉi televida programo rilate al Esperanto, kiu okazis la 12-an de septembro. La familio Pospěch pli frue tute ne sciis, kio estas Esperanto. Poste ni vidis eĉ partojn de ilia videofilmo, kiel dum tiu semajno krom la gepatroj lernis Esperanton ankaŭ ĉiuj kvar infanoj.

Bedaŭrinde ili ne sukcesis kaj M. Kosnarová, membrino de nia E-klubo en Pardubice skribis leteron al ili, kiel ni ĉiuj „tenis dikfingron“ por ilia sukceso. La leteron subskribis dum la jarkonferenco de ĈEA en Svitavy preskaŭ kvindek esperantistoj kaj tiuj, kiuj ne interesiĝis alporti hejmen la gajnojn de granda tombolo, aldonis ludilojn por la kvar infanoj de tiu ĉi familio.

Kiam s-ino Pospěchová telefone dankis al la redakcio de Informilo por la granda paketo, ŝi estis petita, ĉu ŝi povus ĉeĥe priskribi la tutan eventon, ĉar la artikolo certe interesos niajn legantojn. Do, jen ŝia letero en E-traduko:  jary

Bonan tagon. Ankoraŭfoje ni dankas por la sendaĵo. Mi volonte sekvas kun miaj infanoj la televidan programon „Hodina pravdy“ (La horo de la vero). Foje ni tion ne povis vidi kaj ni rigardis ĝin sur interreto kaj mi vidis sur iliaj paĝoj ankaŭ la aliĝilon. Mi plenigis ĝin preskaŭ provoke kiel ŝerco kaj ĉefe pro nova aŭtomobilo, se ni sukcesus, ĉar la malnova jam malbone funkcias kaj la monon por ĝi ni ne havas.. Mi diris tion al mia familio, sed ili ridis, ke la ŝanco por elekti nin estas nur et-eta.

Post iom da tempo en telefono prezentis sin sinjoro kiel reĝisoro de tiu ĉi programo. Mi opiniis tion bona ŝerco, ĉar multaj geamikoj sciis pri mia aliĝilo. Post iom da interparolo mi eksciis, ke tiu sinjoro estas fakte televida programestro. Ni interkonsentis renkonton, sed ni ne sciis, ĉu ni povos partopreni la konkurson, ja estis ses mil aliĝiloj. Ni avancis en pli mallarĝan elekton.

Post unu monato venis letero el la Ĉeĥa televido, ke nia familio estis elektita. Ni ektimis, kian taskon ili elektos por ni. Post la tralego de fabelo en lingvo, pri kies ekzisto ni nenion sciis (eble nur el krucenigmoj), mi opiniis, ke nia tasko estos – paroli tiun ĉi fabelon. Bedaŭrinde la tasko estis tute alia – el la lernolibro de Esperanto „ABC“, estis difinitaj lecionoj 2, 4, 6. Kompreneble ni devis lerni ankaŭ la lecionojn 1,3,5. Krom tio ni ricevis ankoraŭ pluajn paperojn kun kvarcent vortoj, do entute ĝis la 6-a leciono estis proksimume mil vortoj.

Ni ne komprenis la E-gramatikon; mi serĉis kaj sukcese sur interreto trovis s-anon Rytíř el la urbo Tábor kaj ni petis lin pri helpo. (Tiumaniere ni denove dankas al li.)

Ni komencis lerni je la kvina ĉiumatene kaj tage ni lernis 10 horojn, – post tri tagoj mi eĉ dormante en la sonĝoj parolis Esperante. Nokte mi dum la dormo vicigis frazojn, kiujn mi ne povis rememori, kiel traduki ilin. Mi devis ellitiĝi kaj serĉi en la vortaro. Post unu semajno da lernado ni kredis, ke ni jam sufiĉe scias kaj kelkfoje okazis al mi, ke al la demando de la familianoj mi respondis en Esperanto, anstataŭ ĉeĥe.

S-ro Rytíř ankaŭ laŭdis nin, ke ni jam bone scias la lecionojn. Kiam venis la tago de la filmado, ankoraŭ en la trajno al la urbo Ostrava ni ripetis vortojn.

Per nia malnova aŭto ni ne kuraĝis veturi tiel malproksimen.

Al provo ni iris kun la timo, kiajn frazojn ili elektos por ni.

Tuj la duan frazon mi ne sukcesis diri, ĉar ĝi estis: „Mi jam ne memoras la nomon de mia aveto, ĉar li jam antaŭ longe mortis.“ Mi ne kapablis diri tiun frazon, ĉar kelkaj vortetoj ne troviĝis en tiuj lecionoj. Laŭ tasko la frazoj el tiuj lecionoj povis esti iom ŝanĝitaj.

Ho, tion ni ne regos sukcese! Antaŭ la ĉefa filmado alvenis s-ro Suchánek kaj demandis nin, ĉu ni estas preparitaj. Mi opiniis ĝis la provo, ke sufiĉe bone. Poste ni parolis kun li en alia ĉambro kaj 40 minutojn ni parolis kun li en Esperanto. „Mi estas surprizita kiel multe vi scias“ laŭdis nin s-ro Suchánek. „Ne timu, la frazoj estos simplaj pri la familio. Mi ne elektis ilin, sed ni parolis pri tio, kio estas regebla dum unu semajno. Mi deziras al vi feliĉon, vi certe sukcesos.“

Surprizo! Antaŭ nia eniro sur la scenon paneis la kurento.(Laŭdire ĝi estas ofta – kiel diris kelkaj gastoj). Tuj poste ni venis sur la scenejon ,– ho, kiel niaj nervoj estis streĉitaj! Post interparolo kun la programestro s-ro Svoboda ni iris rigardi la gajnotajn premiojn, sed denove surprizo. La tableto por rekvizitoj, kiu estis dum la provo kunmetita, estis dismetita, do denove paŭzo por munti la tableton – denove malbone por niaj nervoj.

Kiel okazis la filmado, vi jam vidis en la televido, ni ne sukcesis. Domaĝe….

Kion diri antaŭ la fino. Esperanto estas bela lingvo, la vortojn, kiujn mi scias, mi neniam forgesos. Tiel intensive ni neniam lernis. Mi esperas, ke mi denove iam revenos al Esperanto, sed nun mi ne povas. Mi havas kvar infanojn, hejmajn bestojn, mi laboras ekster la domo kaj samtempe mi ekstere studas en ekonomia lernejo kaj Esperanton erare misuzadas dum la studado de la germana lingvo. Post la libertempo dum la germana leciono mi ne kapablis traduki eĉ unu germanan vorton, sed aŭtomate mi rememoris ĝin en Esperanto. Kaj se mi sukcese trapasos la abiturientan ekzamenon, mi promesas, ke mi ne forgesos Esperanton. Ĝi vere plaĉis al nia tuta familio.

Ankoraŭ foje ni dankas por via kara letero kaj almetitaj ludiloj por niaj infanoj. Vi tre ĝojigis nin. Ni salutas ĉiujn esperantistojn.

R. Samcová – Pospěchová el Bechyně.

trad. J. Rýznarová kun L. Srbová

El la redakcio:

1) La lasta sabata konversacia antaŭtagmezo en Prago, en la klubejo “Ve Smečkách” okazos la 28-an de novembro 2009. En decembro ĝi ne realiĝos. La pasinta okazis jam la 24.10., kiel estis skribite en la Informilo.

2) La redakcio AEH devis aĉeti novan kopiaparaton por nia gazeto kaj la malnovan ni povos donaci senpage al interesato. Ĝi estas Canon IC 1410. Ĝi ankoraŭ funkcias, sed baldaŭ ĝi bezonos novan cilindron. Interesatoj telefonu al 466 611 941 aŭ retpoŝte al aeh-ikeh@volny.cz.

3) 12.10.2009 kaj en kelkaj pluaj tagoj elsendis la televido NOE (Křesťanský magazin) postpremieron de sia programo “Na koberečku” (Sur tapiŝeto) kun sia gasto s-ino Věra Ludíková, poetino, kie ŝi entuziasme parolis ankaŭ pri Esperanto.

4) Kun tristo ni anoncas forpason de nia multjara membro

Miloslav Šváb el Havlovice. Post mallonga malsano li mortis la 2-an de oktobro 2009 en la aĝo 83j. Nia asocio ne povis kondolenci al la postrestantoj, la adreso de liaj parencoj mankas.

Subite ankaŭ forpasis en sia 75j. la edzino de nia eksmembro Anna Poláková el Rudoltice ĉe la urbo Lanškroun.
Honoron al iliaj memoroj.

.

.

.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.