informilo 10 2008


Enhavo:
DVD pri Esperanto
Legopovo Renkontiĝo en Strakonice
Vizito de usonano Nevidantoj en Beskydy
Stenografio por blinduloj
E-infanoj en Italio
Instruu vian lingvon
Albana paŝtisto
Ligna okarineto E-muzeo en Svitavy
Finiĝis respondkuponoj
El la redakcio
Lingva angulo

 

364.000 DVD pri Esperanto – senpage!

DVD kun simpla titolo “Esperanto” aperis la 10-an de septembro en 2008 kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la enorma eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj. Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. Kreis ĝin la organizaĵo E@I je mendo de la urbo. Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10 – 20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kaj por uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultekostan informilon.


En la disko “Esperanto” oni kvazaŭ promenas tra fabela, virtuala Bjalistoko kaj vizitas unuopajn konstruaĵojn de la urbo. Ĉiu konstruaĵo havas sian apartan signifon kaj utilon. Aperas konstruaĵoj kiel Lernejo (E-kursoj de kelkaj niveloj), Kinejo (ses filmetoj pri Esperanto), Muzikejo (kantoj kun E-tekstoj), Gazetgiĉeto (prezento de kelkaj gravaj E-gazetoj), Esperanto-muzeo (informoj pri Zamenhof, pri E-aranĝoj, pri organizaĵoj…), Biblioteko (kelkaj famaj verkoj en Esperanto)…

La vizitantojn de la urbo (uzantojn de la disko) bonvenigas en la urbodoma konstruaĵo de Bjalistoko mem la urbestro Tadeusz Truskolaski per mallonga filmeto – li salutas homojn en la pola kaj en Esperanto).

Peter Baláž

Legopovo kaj gepatro-lingva edukado

La 8-an de septembro estis Internacia tago de legopovo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, la minimuma legopovo mankas al proksimume 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta. Du trionoj el ili estas virinoj; 72,1 milionoj da infanoj ne vizitadas lernejon kaj multe pli nur fojfoje iradas al lernejo aŭ la lernejon forlasas.

Jam en aprilo ĉi-jare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardia, el kiu mi eltiris la informon. La sciigoj estas malĝojigaj.

La fokuso de Unesko ĉijare estas la Legopovigo kaj la sano: “Ekzemple, esploro farita en 32 landoj montras, ke virinoj kun altlerneja edukado estas kvinoble probable pli bone informitaj pri HIV/Aidoso ol virinoj, kiuj estas analfabetaj. Plia ekzemplo: la proporcio de infanmortiĝo estas pli alta, se la patrino kapablas nek legi nek skribi.”

Tamen, sufiĉe mirige, nek la artikolo en The Guardian, nek la Uneska dokumento eĉ mencias gepatro-lingvan edukadon. Ne temas pri tio, ke edukistoj ne scias pri la rolo de gepatro-lingva edukado. Kiel lastatempe deklaris Universala Esperanto-Asocio: Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel la dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone, ol se ilia instruado okazas nur en la reganta lingvo.

Rao Giridhar (de Ipernity)

E-renkontiĝo en la urbo Strakonice kun Inĝ. Pavel Pavel

Sabate la 13-an de septembro 2008 okazis en la urbo Strakonice la 2-a postferia renkontiĝo de esperantistoj. Ĉi-jare ili ĝoje bonvenigis Inĝ. Jan Werner, Inĝ. Jan Kalný kaj reprezentanton de ĈEA Jiří Tomeček. E-klubo La Ponto el la urbo Písek estis organizanto.

En la salono de Šmidinger-biblioteko tridek homoj salutis la karan gaston – sinjoron Inĝ. Pavel Pavel, kiu movigis statuojn sur la Paskinsulo. Lia alloga prelego elvokis viglan diskuton.

La organizantoj dankeme donacis al tiu fama persono, urbano el Strakonice Inĝ. Pavel Pavel ankaŭ gazetajn artikolojn pri li en Esperanto, la franca, hispana kaj japana lingvoj. Tiujn ĉi artikolojn tradukis eksterlandaj samideanoj dank´ al Esperanta versio. La klubanoj donacis al li ankaŭ siajn proprajn artikolojn pri malkovroj kaj misteroj en la Paskinsulo kaj tradukojn pri diversaj urboj enmetitajn en la Vikipedion fare de la klubanoj. Poste la partoprenantoj vizitis historian salonegon de la burgo, kie ili trarigardis fotoekspozicion pri internaciaj sakfajfistaj festivaloj en Strakonice, kiujn oni organizadas jam de la jaro 1967. La tagmanĝo estis ligita kun multaj gravaj informoj el Esperantujo.

Věra Muchnová

Dank´ al Esperanto ŝi vizitis landon ankaŭ post la nordpoluso

Věra Marešová el Proseč pod Křemešníkem dediĉas plejmulte de sia vivo al Esperanto.

“Al ĉi tiu lingvo alkondukis min mia onklo, kiam mi estis 13-jara. Li konvinkis min, ke pere de Esperanto mi trovos geamikojn ankaŭ eksterlandajn – kaj li pravis”, diris Věra Marešová.

Dank´ al esperantistoj ŝi ekkonis parton de la mondo kaj kun multaj geamikoj ŝi korespondas ĝis nun. Ankaŭ en diversaj kongresoj kaj internaciaj renkontiĝoj, kiujn ŝi partoprenadas, ŝi trovadas pluajn geamikojn.

La vojaĝado al E-geamikoj estas malplikosta, ĉar tranoktado ĉe geamikoj kutime estas senpaga, kompreneble reciproka – kaj tiel nur veturbiletoj faras la plej altan sumon. Tiel V. Marešová vojaĝis tra Francio kaj ankaŭ en la landon post la norda poluso.

Ŝi diris: „Jam de mia esperantistiĝo mi estas en kontakto kun la amiko el Norvegio. Post la revolucio 1989 ni interkonsentis personan renkontiĝon. Do mi travivis preskaŭ tri semajnojn en Skandinavio. Ankaŭ mi mem en Proseč volonte bonvenigadas E-parolantajn geamikojn.

Antaŭ nelonga tempo mi gastigis en mia hejmo amikinon el Aŭstralio, nun estas ĉe mi gasto Joel el Usono“ – diris V.Marešová. Kun Joel Brozovsky s-ino Marešová antaŭe neniam korespondis. La 12. 8. ili renkontiĝis unuan fojon.

“Mia amiko telefonis, ke vizitis lin esperantisto el Usono, kiu serĉas siajn antaŭulojn devenintajn el la vilaĝo Nový Rychnov kaj ĉu mi povas gastigi lin, se mi loĝas proksime de tiu loko… ĝoje mi jesis”, ekridetis Věra Marešová.

Al Joel Brozovsky plaĉas la Pelhřimov-regiono. “Miaj geavoj loĝis en Nový Rychnov, tial mi vojaĝis tien kun Věra kaj mi eĉ pripensas, ĉu iam translokiĝi en la ĉeĥan landon. Ankoraŭ mi pri tio ne certas plene, sed mi ne eliminas tion”, li diris ridetante.

Tradukita el tagĵurnalo de la urbo Pelhřimov red.

La semajno kun nevidantaj esperantistoj en Beskydy

SONS (Organizaĵo de nevidantoj kaj malbone vidantaj homoj de la urbo Olomouc) aranĝis por siaj membroj kaj pluaj esperantistoj tutsemajnan restadon en la montaro Beskydy. Ĝi okazis en la bela kaj moderna pensiono Šance en la vilaĝo Nová Ves ĉe Frýdlant nad Ostravicí. Partoprenis ĝin 40 personoj en la tagoj 16. – 23. 8. 2008. Krom ĉeĥaj esperantistoj ĉeestis ses nevidantaj esperantistoj el Aŭstrio, du polinoj, unu usonano kaj du instruistoj de la angla lingvo. Kelkaj blindaj membroj alvenigis sian asistanthundon kaj tiuj estis al ĉiuj tre amikaj.

Krom ĉiutagaj antaŭtagmezaj prelegoj, instruadoj, vortludoj kaj kantoj ĉe la akompano de du gitaroj kaj du flutoj estis aranĝita 8-membra kurso de angla lingvo. Eta ses-membra grupo de blindaj esperantistoj lernis skribi kaj legi stenografie en brajla skribo. La aŭstrinoj informis nin pri la eduksistemo en instruado de blinduloj en ilia lando. La instruistino de blindaj infanoj instruas krom muziknotoj per la brajla skribo ankaŭ la anglan kaj Esperanton. Ankaŭ akompanantoj de blinduloj lernis regulojn, kiamaniere ĝuste gvidi nevidantojn. Du posttagmezaj ekskursoj al Rožnov, al Příbor kaj al Štramberk estis interesaj. La tutan semajnon ni travivis en agrabla suna vetero. Jarmila Rýznarová

Stenografio por blinduloj

Ĉu vi scias, ke jam de la jaro 1940 ekzistas germanlingva stenografio por blindaj kaj malfortevidantaj homoj? Baze de la brajla sespunkta skribo oni ellaboris en Berlino stenografi-sistemon por blinduloj kaj malforte vidantoj en germanlingvaj regionoj. Oni skribis ĝin per speciala malgranda skribmaŝino sur paperan strion kun longeco de ĉirkaŭ 200 m, kiu estis sur bobeno.

Oni instruis tiun stenografion en Berlino kaj Marburg/Lahn kaj baldaŭ praktikis ĝin proksimume cent personoj en diversaj ŝtataj kaj privataj oficejoj. Nevidantoj skribis stenografie tekstojn, kiujn diktis al ili la vidantaj kunlaborantoj kaj retajpis ilin per normala skribmaŝino. Ĉar ses punktoj de la brajla sistemo ne ebligis skribi multajn diversajn signojn, oni povis atingi skribrapidecon nur ĝis po 200 silaboj en minuto. Kelkaj blindaj homoj baldaŭ laboris ankaŭ kiel protokolistoj dum diversaj kunsidoj kaj konferencoj.

En la jaro 1950 oni produktis en Marburg/Lahn kaj Leipzig stenografi-maŝinojn por okpunkta brajla skribo. La ok punktoj ebligis jam trioblan kvanton da signoj, do ankaŭ pli grandan rapidecon de la skribado. Ĉar ne ekzistis okpunkta stenografi-sistemo, la uzantoj de la novaj maŝinoj devis mem krei okpunktan sistemon. Dum kvar laborkunsidoj ili ellaboris el diversaj sistemoj lernolibron por okpunkta stenografio, kiu aperis en la jaro 1958. Per la okpunkta stenografio oni nun atingis rapidecon ĝis po 350 silaboj en minuto kaj pro tio blindaj homoj povis labori ankaŭ kiel stenografistoj en parlamentoj, juĝejoj ktp. La evoluo ne stagnis ĉe la stenograf-maŝinoj kaj oni kreis ciferecan (digitalan) stenografi-maŝinon kun brajla linio baze de la okpunkta skribo, kiu nun ebligis skribi ankoraŭ pli rapide kaj mallaŭte. Sed nun pro teknika progreso oni apenaŭ bezonas stenografistojn kaj nur kelkaj nevidantoj plu laboras kiel protokolistoj.

Certe interesa sciigo estas por vi, ke jam de la jaro 1931 ekzistas brajla Esperanto- stenografio, kiu celis malampleksigi la brajle presitajn librojn kaj gazetojn. Stenografi-maŝino tiam ankoraŭ ne ekzistis kaj per manskribo oni ne povis atingi rapidecon. La brajla E-stenografio estis tro komplika por aplikigi ĝin ĝenerale al brajlaj libroj kaj gazetoj. Do ĝi restis ĝis hodiaŭ ŝatata hobio de blindaj esperantistoj kaj nur la monata brajla revuo “Esperanta Ligilo” enhavas stenografian angulon. Harald Rader el Aŭstrio

E-infanoj en Italio 2008

De la 29-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro 2008 realiĝis la 62-a IKUE kongreso en Rimini (Italio) kun la temo “parolo de Dio”. Inter 14 ĉeĥaj ĉeestantoj estis ankaǔ mi kun kvar knabinoj de la E-rondeto Amikeco Česká Třebová kaj ĝiaj tri plenkreskaj geanoj. En Rimini ni kunvenis kun kvardeko da gesamideanoj el Aŭstrio, Brazilo, Bulgario, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.

Sabate estis granda soleno en dokoj. Civitanoj el Rimini festis la datrevenon de la vizito de papo Johano Paŭlo la II-a en ilia urbo. Ludis muziko, inter aliaj parolis la prezidanto de la monda IKUE Miloš Šváček el Ĉeĥio. Niaj knabinoj en naciaj kostumoj el orienta Bohemio kantis kelkajn kantojn, sed bedaŭrinde tro mallaŭte.

Dimanĉe estis la kongreso solene malfermita per sankta meso, pere de la episkopo Francesko Lambiasini en la “E-katedralo” (tiel oni nomas la preĝejon en Rimini, ĉar pastro Magnani donis tien multajn surskribojn en Esperanto). Poste la kongreson salutis esperantistoj el diversaj landoj. Vespere festis urbanoj “100 jarojn de Esperanto en Rimini” denove en dokoj.

Ĉiutage matene estis en la E-katedralo sankta meso kuncelebrita de tri nigrohaŭtaj kaj du blankohaŭtaj pastroj el diversaj landoj. Poste antaŭtagmeze okazis prelegoj pri la kongresa temo. En tiu tempo mi kun la knabinoj studis nian programon. Tuj lunde vespere ili prezentis fabelon, enigmojn, ili ankaŭ kantis kaj dancis.

En pluraj tagoj ni vizitis interesajn lokojn. Kun la knabinoj mi iris al delfenejo. Pro neprecizaj informoj ni atendis ĝian malfermon du horojn… Sed la knabinoj estis tre kontentaj, ili admiris prezentadon de la delfenoj kaj ni ĉiuj fervore fotis. Okazis ankaŭ pilgrimo al Osimo. Tie vivis en la 17-a jarcento Sankta Jozefo el Kupertino, patrono de studentoj. En la monaĥejo estas fotoj de gestudentoj, ankaŭ kopioj de diplomoj, pro kiuj ili dankas al li.

En parko la knabinoj interbabilis kun Bruno el Madagaskaro, kiu rakontis, ke antaŭ la forveturo al la urbo Rimini, en Madagaskaro okazis tutlanda E-kongreso kaj Bruno montris al ni fotojn pri ĝi.

San Marino allogis nin. De la stacidomo veturas buso al ĝi ĉiuhore. Sed malfavore ni devis atendi 2 horojn. Por trarigardo de San Marino ne restis sufiĉe da tempo kaj ni malfruiĝis por vespermanĝo. Feliĉe iu bona virino en hotelo konservis ĝin por ni. Vespere la knabinoj kantis kaj dancis por la pastro Duilio Magnani, kiu estas “ĉefa motoro“ de Esperanto en Rimini. Li estas 80-jara.

Vendrede ni volis viziti la “Etan Italion”. Sed al la knabinoj jam mankis eŭroj. Simon Smits el Nederlando aĉetis por ili enirbiletojn. Ni admiris la malgrandigojn de konstruaĵoj el Italio kaj de pluaj landoj el Eŭropo, paŝante ĉirkaŭ ili, eĉ veturante super ili en speciala trajneto. Interesa estis perŝipa veturo en “Venecio”. La knabinoj preferis ŝipan vojon en tobogano, kiun ili ĝuis kelkfoje. Tiun ĉi interesan tagon kaj la tutan kongreson fermis koncerto de itala kantĥoro en la E-katedralo kaj E-kantoj de Cecilio – kantistino el Brazilo.

La lastan tagon ni ankoraŭ ĝuis la maron kaj reveturis hejmen riĉaj je impresoj.

Zdenka Novotná

Instruu vian lingvon

sur la katedro de edukado.net!

La 26-a de septembro jam dek jarojn estas dediĉita al lingvoj. En tiu tago (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazadas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj la mondo) por celebri lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazadas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj aranĝoj.


En la retpaĝo de la Konsilio de Eŭropo estas listigitaj 9 Esperanto-eventoj okazigataj honore al tiu tago. Certe da ili estas multe pli….

Ankaŭ ĉe la retejo edukado.net! Bonvolu veni almenaŭ lerni pri aliaj lingvoj aŭ mem instruiĝi pri via lingvo!


Vizitu la sekcion: Instruu vian lingvon, kie oni eblas legi interesaĵojn pri diversaj lingvoj.
http://www.edukado.net/pagina/Instruu+vian+lingvon/17394//
Ni festu kune la lingvan diversecon kaj riĉecon de nia planedo!
– laŭ novaĵletero de edukado.net – fonto: Ret-info

Kiel albana paŝtisto fariĝis elektroinĝeniero

En la jaro 1995 nia germana amiko Hans legis en gazeto artikolon pri albana knabo: “Artur Doci, la 17-jara knabo daŭre loĝas en profunda montara regiono de la nordorienta Albanio. Li esperantistiĝis antaŭ du jaroj lernante memstare per simpla ŝlosilo. Longajn horojn dum paŝtado li lernis gramatikajn regulojn kaj alparkerigis almenaŭ po dek vortoj tage. Nun li akiris sufiĉe bonan scion de la lingvo kaj sukcesis fari ekzamenojn por la dugrada kurso ĉe la Tirana Universitato. En sia vilaĝo li fondis Esperanto-kurson por samaĝuloj kaj plenkreskuloj, sed mankas al li instruiloj.“

Legante tion, Hans sendis al tiu knabo kelkajn lernolibrojn kaj post kelkaj monatoj li ricevis dankleteron. En la marto 1996 Artur skribis al Hans, ke li intencas partopreni la Junularan E-kongreson okazontan en Guntesberge – Germanio, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj.

Do Artur sukcesis partopreni la junularan kongreson, dank´ al helpo de germanaj esperantistoj. Okaze de la kongreso Hans konatiĝis kun tiu knabo, kiu post la kongreso restis dum unu semajno ĉe junaj germanaj esperantistoj. Poste Artur gastis tri tagojn ĉe Hans, ili kune vizitis Lieĝon, kie Artur havis amikon. Poste Hans ne plu revidis lin, sed Artur skribis kelkfoje al li. Pasis du jaroj kaj Hans estis informita, ke dank´ al helpo de esperantistoj Artur studis en Germanio kaj ankaŭ en Tirano. Post kelkaj jaroj Artur edziĝis en Albanio. Sekvis kelkaj jaroj kaj Artur kun siaj edzino kaj filino fariĝis germanoj. Artur laboras kiel elektroinĝeniero kaj loĝas apud la urbo Ulm en suda Germanio.

Antonio Ribas

Ekzerco sur ligna okarineto

La melodio de okarino fascinas multajn kaj se ĝi estus el ligno, ĝi estus ĉarma pli multe. S-ino MURATA Kazuyo (murata kazujo) ambicias trejni sin sur ĝi.

En lasta tempo mi akiris ĉarman muzikilon nomatan „Kokarina“ (ArbaSono).

Ĝi devenas el Hungario kaj japana muzikisto KUROSAKA Kurotaroo hazarde enmanigis ĝin antaŭ 13 jaroj. Ĝi estas ligna popola fluteto. Li estis ravita de ĝia belega sono. Li nomis ĝin „Kokarina“, ĉar japane „ko“ montras arbon kaj samtempe signifas malgrandan – do malgranda okarino farita el ligno.

La sono estas tre pura kaj natura kaj diferenciĝas laŭ ligno. Per unu Kokarina oni povas ludi proksimume unu oktavon. Troviĝas diversspecaj Kokarina-flutoj, nome soprana, alda, basa ktp.

S-ro Kurosaka celis fari ĝin el japana ligno. Li petis tion de multaj metiistoj de lignaĵo kaj post diversaj malfacilaĵoj ili finfine sukcesis fabriki ĝin.

Kiam okazis la vintraj Olimpikaj ludoj en la urbo Nagano, oni dehakis valorajn arbojn por konstrui ŝoseojn. Tiu fakto atakis la koron de lernejanoj, kiuj amis la arbojn. Eksciinte, ke oni eblas fari Kokarinon el ligno, ili petis tion de s-ro Kurosaka. Li plenumis ilian peton kaj ili ĝoje ludis per la donacoj de Kurosaka. La sono bele akordis kun arbaroj kaj montaro.

Tiu novaĵo aperis en kelkaj ĵurnaloj, dank´ al tio Kokarina fariĝis fame konata tra la lando. Poste venis al li la peto de la urbo Hiroŝima. Troviĝis tie la arbo, kiu postvivis la atombombadon, kvankam ĝia surfaco estis bruligita pro la nekredeble varmega radiado. Ĝi donis kuraĝon al multaj viktimoj. Post kvindek jaroj, kiam la arbo estis atakita de tajfuno kaj finis la vivon, iu mezlernejo konservis la lignon memore al la fakto kaj deziris havi muzikilon faritan el ĝi. Kurosaka klopodis realigi ilian revon. Kiel feliĉaj estis la lernantoj!

Krome en iu vilaĝo oni devis malkonstrui malnovan lernejon pro manko de geknaboj. Sed la lernejo staris pli ol cent jarojn kaj ĉiuj vilaĝanoj estis ĝiaj iamaj lernejanoj. Do ili deziris fari muzikilon el la ligno de la lernejo. Dank´ al tiu iniciato la loĝantaro kunlaboris kaj vigliĝis.

Estas mirinde, ke ĉi tiuj malgrandaj iloj donas grandan forton al muzikŝatantoj.

Poste s-ro FUKUDA Toshihiro Esperante nomis ĝin „ArbaSono“ kaj kune kun samgrupanoj prezentis ludon okaze de la japana Esperanto-Kongreso.

Kaj tiel s-ino Murata devas multe ekzerci sin pri ludado, por ke ŝi prezentu belan muzikon el Japanio, kiam ŝi renkontiĝos kun eksterlandaj esperantistoj.

Transprenita el la jokohama gazeto „Novaĵoj tamtamas“.

Muzeo de Esperanto malfermita en la urbo Svitavy

Multe da laboro estis farita, antaŭ ol povis esti solene inaŭgurita la unua muzeo de Esperanto en Ĉeĥa respubliko. La urbo Svitavy en la sutereno de bela historia Domo Ottendorfer malfermis la 20-an de septembro daŭran ekspozicion de Esperanto; ĝia projekto estis realigita ĉe financa asisto de la Ministerio de kulturo CZ, de usona subvencio de la “Esperantic Study Foundation“, de Ĉeĥa Esperanto Asocio, de la firmao Hejduk CZ, de Klubo de E-geamikoj kaj ĉefe de la estraro de la urbo Svitavy. La malfermon partoprenis multaj honoraj membroj, sume 146 vizitantoj.

La unua ekspozicio montras la historion de Esperanto kun tiamaj dokumentoj, ankaŭ la nunan tempon en multaj eldonitaj literaturaĵoj, vortaroj kaj lernolibroj kaj krome la agadon de Esperanto-klubo Svitavy, kiu nunjare festas 75 jarojn de sia fondiĝo.

En la ĉefa belega salono de la Ottendorfer-domo omaĝe de la muzeo okazis koncerto de la konata E-kantistino kaj komponistino Elena Puchová kaj de ŝia 16j. lernanto, tenoro Dmitrij Dovžik. Ambaŭ artistoj akiris premiojn en multaj internaciaj konkursoj.

Ni kredas, ke la muzeo ricevos pliajn interesajn dokumentojn kaj ke la esperantistoj ofte vizitados ĝin. Jarmila Rýznarová

Finiĝis la erao de respondkuponoj

Dum multaj jardekoj UEA akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj (IRK). Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj pagoj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe  ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj danke al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. PayPal. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.

Antaŭe UEA povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtoficejo, preskaŭ vid-al-vide al la Centra Oficejo trans la strato. Nuntempe la poŝtoficejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno TNT konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj.

Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis senvaloraj jam, kiam ili estis senditaj al UEA. Evidente ili antaŭe cirkulis inter pluraj homoj kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita.


Pro tiu evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.
laŭ gazetara komuniko de UEA

El la redakcio:

1) En la redakcio kuŝas sufiĉe longe foto el la regiona kunveno de esperantistoj el la urboj Nový Bor, Česká Lípa kaj de proksima regiono. La kunveno okazis la

17-an de majo 2008, simila renkontiĝo okazas ĉiun duonjaron. Estas bone, ke ĉar la klubanoj jam en la urbo Nový Bor ne havas propran klubon, esperantistoj povas kunvenadi almenaŭ dufoje jare.

2) Post granda klopodo dum dekdu jaroj ankaŭ Prago havas straton, kiu almemorigos la kreinton de Esperanto. Ĝi troviĝas en Prago 10 – Štěrboholy. La strato direktas el la strato Průmyslová kaj finiĝas ĉe la enirejo de grandmagazeno. Sed kie estas la tabuleto “Zamenhofova ulice“? En la ĵurnalo Radniční noviny Praha 10 tiu ĉi raporto estis anoncita jam la 22-an de aŭgusto, sed la indika strattabulo eble ankoraŭ ne estas pretigita.

3) En la E-gazeto Ondo de Esperanto n-ro 8-9/2008 estis publicita tri-paĝa artikolo de Jan Balabán: „La pano de juna aĝo“ en la traduko de Jan Werner. Ĝi estas pri generacio de kvardekjaruloj, kiuj uzas la deformon el totalismo por atingi siajn interesojn. La redakcio gratulas!

4) Eldon-asocio F. V. Lorenz en Rio-de-Ĵaneiro en Brazilo eldonis sian dudek okan numeron „Almanako Lorenz 2008“, kie estis publicita kvin paĝa artikolo de AEH-membro Rob Moerbeek el Nederlando „Blinduloj vidas“, sep paĝa artikolo pri „Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice“ de J. Rýznarová kaj la poemo de doktoro Stanislav Schulhof „Kiam la tero havos pacon“, pri kiu eĉ la anoj el la E-klubo de doktoro Schulhof neniam aŭdis.

Jazykový koutek:

Pri la vortordo en Esperanto

Moto: Raymund Schwartz: Vortordo ne estu vorttordo

Slovosled v esperantském textu nebo promluvě nemůže být náhodný. Je hrubou chybou, když učitel, nezřídka i autor učebnice, studentům sděluje, že v esperantu je slovosled volný ve smyslu libovolný. Takové tvrzení neplatí o žádném jazyku.

Základní (normativní) sled větných členů podle Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG, § 272, s. 362) je: podmět / slovesný přísudek / předmět / rozvíjející větné členy, např. příslovečné určení. Věta se tedy rozvíjí od činitele, následuje vyjádření děje nebo stavu, cíl konání nebo stavu a podmínky. Příklad:

F. V. Lorenc / forlasis / sian patrujon / pro danĝero de persekutado.

Další obecný (normativní) požadavek je (PAG, § 272), aby každý větný člen byl situován u toho členu, ke kterému se bezprostředně vztahuje. Je to v zájmu srozumitelnosti věty a také podmínkou dobrého stylu.

Nedodržení uvedených požadavků pro správný slovosled je přijatelné jen tehdy, je-li pro to rozumný důvod a je-li to záměrem autora. Zpravidla jde o zvýraznění určitého členu tím, že ho klademe na neobvyklé místo ve větě, zpravidla první, někdy poslední.

    1.  Podmět je za přísudkem (slovesem): Sincere miros la amikoj, kiuj ne atentas la admonon.
    1.  Předmět před podmětem a přísudkem: Rubon neniu toleras antaŭ sia dompordo.
    1. Příslovečné určení (rozvíjející větný člen) před podmětem a přísudkem: Post la tagmanĝo la familio iris promeni.
    1.  Adjektivní doplněk před slovesem „esti“ (sponou): Severa estis mia patro.
    1.  Substantivní doplněk před slovesem „esti“ je často zavádějící, protože tento doplněk i podmět jsou v nominativním tvaru a změnu pozice není možno poznat.

Příklad:
1.
Jan estas mia amata filo.
2.
Mia amata filo estas Jan.
Bylo by chybné se domnívat, že je zde substantivní doplněk před slovesem „estas“. V písemném podání to není poznatelné, proto zde platí zásada o normativním slovosledu: podmět + sloveso + substantivní doplněk. Inverzi si v takovém případu můžeme dovolit jen při slovním přednesu, kdy doplněk zvýrazníme hlasem: Jan estas… (kaj ne Petr).

    1. Nestandardní pořadí větných členů ovlivňuje význam věty, smysl sdělení.

Příklad:

    1. Jana prelegis en la kluba kunveno.
    1. En la kluba kunveno prelegis Jana.

Rozdíl ve významu si uvědomíme, považujeme-li věty jako logické odpovědi na otázky. 1. věta odpovídá na otázku „Kie?“ – Kde Jana přednášela? (Jana přednášela) na schůzi klubu. – 2. věta odpovídá na otázku „Kiu?“ – Kdo přednášel na schůzi klubu? (Na schůzi klubu přednášela) Jana.

Čeští esperantisté, a nejen oni, nejčastěji chybují v umístění příslovcí. O tom příště.

Resumo: La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. Ŝanĝi tiun normon oni povas nur, se oni bezonas esprimi iun nuancon: la akcenton de iu frazelemento. Alia kondiĉo de bona stilo estas, ke ĉiu frazelemento staru apud tiu, al kiu ĝi senpere rilatas. J. Werner

Trista anonco:

Dum la somero forlasis niajn vicojn tiuj ĉi gemembroj:

Bohuslav Háva el Liberec 10. 7. en la 80j.

Sonja Zedníková el Prago 31. 8. en la 80j.

Zdeněk Řezáč el Velké Hamry 3. 9. en la 88j.

Olga Pleskotová el Prago 8. 9. en la 86j.

Miluše Vašáková el Pardubice 8. 9. en la 87j.

La redakcio kondolencis al iliaj familioj.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.