Informilo 10/2005

Informilo 10/2005

Enhavo:
Eĥo de UK
Kio estas Ĉantorio
Handikapita britino superis La Manche
Invitiloj
Speciala olimpiado en Struga
Tago de eŭropa lingvoj
Virtuala ekspozicio
Novaĵoj en Lančov
Bruliĝis Esperanto-domo en Berlino
Asembleo de EEU en Vilnius
Retejo de Moravské Budějovice
„espero.com.cn“ en papera formo
S-ro paroĥestro Josef Toufar
Lingva anguleto

Eĥo de UK

      En la redakcion venis iom malfrue letero de nia membro Jiří Rada el urbo Most. En almetita artikolo li priskribas raportaĵon el UK, pri kio estis plena pasinta numero de Informilo. Tamen ni publikigas almenaŭ parton, kiun tuŝis neniu alia ĉeestanto de nia buskaravano. Ĝojigis min, ke dum la UK estis multaj programeroj dediĉitaj al mia amata afero – esperantologio. Ne nur la esperantologia konferenco, sed ankaŭ ekz. publika kunsido de Akademio de Esperanto kaj aliaj.

      Krom la ĝeneralaj E-aferoj la kongreso ampleksis ankaŭ diversajn kunvenojn de apartaj grupoj laŭ fakoj, interesoj, ideologioj. Mi tie ĉeestis inter aliaj la kunvenojn de ateistoj kaj de nefumantoj, ja mi estas entuziasma ano de ambaŭ movadoj. En la UK estis ankaŭ multaj religiaj aranĝoj. Min interesis la kunvenoj de Oomoto, de budhanoj, de ŭonbulismo kaj bahaismo. Tiuj religioj estas iom simpatiaj pro tio, ke ili tute ne estas tiranecaj. Ekzemple ili neniam murdas siajn kontraŭulojn aŭ kritikantojn, ne bruligas ilin ktp.

      Ŭonbulismo – estas relative nova religio, kiu devenas el Koreio, sed ĝi interesas min ankaŭ pro lingva motivo: ĝi enhavas la literon „ŭ“ kiel la unuan literon de la vorto. Komence de nia lingvo oni pensis, ke tiu „ŭ“  povas situi nur post vokalo, (eĉ Zamenhof ŝajne havis tiun antaŭjuĝon), sed dum la posta tempo montriĝas, ke la litero tute trankvile povas stari eĉ komence de la vorto, do antaŭ la vokalo.

      Jam kutima kaj tre amuza programero estis la Aŭkcio, kiu helpas finance iom al nia afero. Ĝi estis denove gvidata sprite de Humphrey Tonkin.

      Ĉar ĉi-jare  la kongresan karavanon ne organizis firmao KAVA-PECH, pro tio  mi vojaĝis kun la grupo de  AEH. Malavantaĝo estis longa laciga veturado per aŭtobuso el urbo Pardubice ĝis Vilnius, aliflanke avantaĝis la ne tro alta prezo.

J.Rada

El E-renkontiĝo 19-6-2005 kaj kio estas Ĉantorio.

      Ĉantorio estas monto 995 m alta, alia parto nur 868 m alta, kiu fakte apartenas al Pollando kaj Ĉeĥio, ĉar rekte sur ĝia pinto estas ŝtatlimo. Ĝi jam proksimume de la jaro 1932 servas kiel loko por renkontiĝo de polaj, slovakaj kaj ĉeĥaj esperantistoj. Sur Ĉantorio estas ĉeĥa kabanego, kie oni povas ne nur tranokti, sed ankaŭ refreŝigi sin. Dum la milito estis renkontiĝoj iomete maloftaj, ankaŭ dum kelkaj jaroj en komunismo oni ne povis facile uzi tutan terenon. Ĉiam tie gardis soldatoj, por ke oni ne povu migri de unu flanko al la alia. Nuntempe  eblas vojaĝi de Ĉeĥa aŭ Pola Těšin, kiel mi faris, per trajno al Ustroń Polana, kun ŝanĝo de vagonaro en Goleŝov. La vojo sur la pola flanko estas pli rapida kaj pli facila. Oni povas uzi kablotrajnon en Ustroń Polana ĝis du trionoj de la monto, poste piedmarŝe jam ne estas tro longa vojo al la supro. Sur la monto konstruis poloj longan belan toboganon, kiun oni povas uzi por glisado sur eta ĉareteto. Sur la pinto estis konstruita nova belvidturo, sed mi vidis nenion, ĉar dum E-renkontiĝo la 19.6.2005 estis malbona vetero kun multaj nebuloj. Bedaŭrinde, ĉar de Ĉantorio estas dum sunaj tagoj belega rigardo suben sur la urbon Ustroń. Tamen alvenis multaj esperantistoj, mirinde ankaŭ la prezidanto de pola asocio, s-ano Mandrak, de nia lando s-anoj Chrdle de Prago, Suchánek el Ostrava, Vala el Ŝumperk kaj multaj aliaj de diversaj lokoj. S-ano Sládeček tradicie organizis Esperanto-kantadon, estis raportoj, babilado, fotografado ktp. Kiuj ne tro ŝparis monon, povis aĉeti rostitajn viandojn kaj kolbasetojn. Mi renkontiĝis kun polaj geamikoj, fakte estis multe da poloj tie, kiuj invitis min por gustumi polan bieron ĉe pola kabaneto. Ĉirkaŭ la 14-a horo jam estis pli suna vetero, sed vizitantoj komencis reveni hejmen. Ankaŭ mi kun s-ano Chytil subenmarŝis preskaŭ unu horon sur ĉeĥa flanko ĝis buso kaj poste al trajno. Certe venontjare mi denove vojaĝos al tiu belega monto, kie regas paco kaj amikeco. Do ĝis venonta tria dimanĉo en junio de la jaro 2006!

Karel Vala

Handikapita britino superis LA MANCHE

      Britino kun forta handikapo superis en pasinta monato kanalon La Manche post ses horoj kaj dektri minutoj. Ŝi estis la unua homo kun ĉiuj membroj paralizitaj, kiu efektivigis similan vojaĝon.

      33-jara Hillary Lister eknavigis el la brita urbo Dover je la naŭa matene de loka tempo kaj post la tria kaj duono posttagmeze ŝi atingis la francan havenon Calais dum akompano de la venk-himno de sportuloj „We Are the Champions“.

      Hilary, kiu povas movi nur  la kapon, okulojn kaj buŝon, stiris specialan ŝipon nur per suĉado kaj blovado en du tubetojn, kiuj regis la direktilon kaj la velojn.

      „Mi kriegis, ke mi estas tre feliĉa,“ diris Hillary al ĵurnalistoj de agentejo AFP, ĉirkaŭita per gratulantaj favorantoj. „Tio estis tre belega kaj mi esperas, ke ke mi iomete ŝanĝis imagon pri handikapitaj homoj.

      Hillary, kiu trans la kanalo vojaĝis 55 kilometrojn, komencis velŝipadi nur antaŭ du jaroj. Ŝi diras, ke la sporto donis novan volon kaj esperon por ŝia vivo.  La venko de la kanalo La Manche estas nur komenco. Ŝia venonta celo estos plua velŝipa aventuro – venotjare ŝi planas ĉirkaŭvojaĝi per ŝipo la tutan Britujon.

El ČTK elĉeĥigis fili

Invitiloj:

1) al la 25-a Ĉeĥa-saksa tago (ĈESAT) la 9-a de oktobro 2005

Komenco: 11:00 h en Dürröhrsdof-Dittersbach (Germanio)

Loko: ”Schöne Höhe” (bela alteco) Partoprenkotizo:  € 3,50

Atingebla aŭte tra Stolpen – Dobra – Elbersdorf (Bergstraße) aŭ per buso de Pirna per linio 234 al Dittersbach Markt, poste 1 km piede.

      Post la unua parto de la programo ni veturos je la 14:00 h al Pirna-Copitz, kie en restoracio ”Gartenfreude” (ĝardena ĝojo), R. Renner-strato okazos la dua parto de la programo.

      Geamikoj, kiuj intencas partopreni, bv. anonci sin ĉe Norbert Karbe (adreso nokosaksio@tiscali.de) pro la tagmanĝo, kiu ŝatas tranokti antaŭ aŭ post la aranĝo, anoncu sin tre baldaŭ.

En la nomo de la estraro de EA ”Saksa Svisio” Norbert Karbe

2) Invito al la renkontiĝo  en la  urbon POLIČKA. Ĝi okazos la 5-an de novembro 2005, en programo estas vizito de plastpremejo kaj poste prelego kaj babilado kun maratona veterano s-ro Havran. La partoprenantoj estos atendataj ĉe trajnalveno je la 10,10 horo.
E K.

Speciala olimpiado en Struga

      Mi volas informi vin pri la sukceso de la infanoj kun intelekta barateco, kiuj partoprenis la 2-ajn Naciajn somerajn ludojn en urbo Struga (Makedonio) apud la Ohrida lago de la 5-a ĝis la 8-a de julio 2005. El urbo Prilep, kiel anoj de teamo (sportklubo por la personoj kun intelekta barateco „Kliment Ohridski“) partoprenis dek infanoj, kiuj konkuris en atletikaj disciplinoj: vetkurado en 25, 50 kaj 100 metroj, saltado kaj tabloteniso.

      La 2-aj Naciaj someraj ludoj okazis kiel parto de SOM (Speciala Olimpiado de Makedonio), kiu estas subtenata de Specialaj Olimpiaj Ludoj (fonditaj de fondacio Kenedi en Usono). Ĉefkunordiganto de la teamo kaj selektoro estis Viktor Galeski (kunordiganto de Junulara E-societo Estonto en Prilep), trejnistoj estis Goce Filiposki kaj Tomĉe Bogoeski kaj gvidanto de la delegacio kaj prezidanto de la sport-teamo estis Svetlana Miokoviĉ Tomeska.

      Dum la 2-aj Naciaj someraj ludoj en Struga nia teamo gajnis 14 medalojn.

Viktor Galeski 

1) Tago de eŭropaj lingvoj

En pasinta numero de Informilo ni informis vin  per kelkaj linioj pri la Tago de eŭropaj lingvoj (26.9.2005) kaj ke japana entreprenisto Etsuo Miyoshi  publikigos en grandaj ĵurnaloj de la tuta Eŭropo sian tutpaĝan anoncon pri sia patentita eltrovaĵo Walking Bag. Kio ĝi estas? Vidu la apudan foton. Ĝi estas subtenilo por valizo kun kvar radetoj, kiu subtenas la korpon pli bone ol lambastonoj, ĉar ĝi povas antaŭenveturi kaj tiel bone servas ĉefe por handikapuloj. S-ro Miyoshi kompletigis sian anoncon  pri siaj spertoj dum  vojaĝado, pri lingvoproblemoj eksterlande, pri protektado de minacataj lingvoj  kaj pri sia rilato al Esperanto. En la ĉeĥa ĵurnalo PRÁVO,   estas vere interesa  intervievo inter s-ro Miyoshi kaj doktoro Petro Chrdle.

De UEA kaj  ĈEA E-kluboj ricevis mesaĝon sufiĉe malfrue, ke por tiu tago gvidantoj de E-kluboj aŭ pluaj E-organizaĵoj preparu ian aranĝon por neesperantista publiko, aŭ  petu redakciojn de ĵurnaloj pri ebleco publikigi  artikolon. Bedaŭrinde ni ne sukcesis,  niaj  regionaj  ĵurnaloj bezonas  tian informon  almenaŭ 14 tagojn pli frue.

2) Virtuala ekspozicio  pri Esperanto-bildkartoj,

 kiun partoprenis jam sufiĉe da  ŝtatoj, nombras jam 969 kartojn. Sur interreto estas la ekspozicio trovebla ĉe   la adreso http://www.eventoj.hu/bildkartoj/ kaj el Ĉeĥa respubliko tie estas jam 81 bildkartoj.

Se Via E-klubo havas bildkarton de Via urbo kun E-surskribo, partoprenu ankaŭ!
             Red.

Novaĵoj en Lančov

    En Somera Lingva Tendaro en sudmoravia Lančov mi estis jam multfoje. Mi tre volonte estadas tie, kvankam tio ne plu estas tendaro por esperantistoj, sed fakte kabanaro por studentoj de „mondaj“ lingvoj. En la nuntempa tendaro estas esperantistoj nur la estraro kaj unu instruisto. Studentoj de Esperanto
alveturas fakte nur kelkaj, dum čiuj ceteraj partoprenantoj studas la anglan aŭ germanan lingvojn.
Antaŭ kvin jaroj ekestis nova tradicio – post fino de la tria, lasta etapo la tendaro iĝas fakte nur por esperantistoj. Dum la lasta semajnfino alveturas esperantistoj malnovaj, kiuj restis fidelaj al la tendaro, kaj ĉefe al Esperanto.

      La komisioj de higienistoj admonis la gvidantaron de la tendaro, ke la higiena ekipaĵo troviĝas en malbona stato. Do estis necese konstrui „dometon“ por lavejoj, akvovarmigilojn k.s. Sed la tendaro mem ne havas tiom da krommono kaj grandaj fabrikoj aŭ entrepenoj ne reagis al niaj petoj.

      En tiu situacio montriĝis la forto kaj kolektiveco de esperantistoj. Ili diris: Ni tamen ankoraŭ estas multaj, unu scipovas fari tion kaj la alia ion alian, kaj kiu povas fari nenion, tiu donacos iom da mono. La rezulto estas, ke ĉijare dum printempo ĉe la tendaro komencis kreski nova konstruaĵo.

      Kiam mi somere alveturis al la tendaro, mi estis surprizita, kiom multe jam estis preta. La gvidantoj Věra Podhradská kaj Pavel Sittauer diris al mi: „Bedaŭrinde la nefavora vetero estis granda bremso de la laboro. Sed kiam vi venos venontjare, estos ĉio espereble jam finita.“

      Ne nur la vetero ne favoris, sed ankaŭ tiu fakto, ke s-ano Sittauer devis foriri en hospitalon, do la tuta zorgo pri la tendaro restis sur la ŝultroj de s-anino Podhradská, kiu krom tio devis sola prizorgi la konstrulaborojn. Mi nepre ne enviis al ŝi.
Míša Filip 

Bruliĝis la Berlina Esperanto-Domo

 

En la nokto de 6-a ĝis 7-a de septembro en Berlino brulis la subtegmento de la Esperanto-domo. Forbrulis la tegmento kaj ĉio, kio estis sub ĝi, la kunvenĉambro kaj granda parto de la Germana Esperanto-Arkivo. La tuta resto de la domo malsekiĝis pro la estingoakvo. La akvo plej trafis la pli suprajn loĝejojn (kie inter alie loĝis la dom-posedanto, sinjoro Johano Pachter), sed ankaŭ la loĝejon de Sebastiano en la unua etaĝo kaj la ĉambrojn de la Berlina Oficejo de Germana E-Junularo (BerO) (en la teretaĝo), krome la loĝejojn de pluraj neesperantistoj loĝantaj en la domo.

El Ret-Info


Asembleo de EEU en Vilnius

Kadre de la UK en Vilnius, la 26-an de julio 2005 okazis asemblea kunveno de Eŭropa Esperanto-Unio. Temis pri unua oficiala asembleo, ĉar EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Bruselo. Ĉeestis asembleanoj el 18 landoj, kaj pli ol 40 gastoj kaj interesitoj ĉefe el eŭropaj landoj.

 La nuna ekonomia situacio de EEU estas kontentiga kaj la planitaj kostoj havas certigitajn rimedojn. La asembleo akceptis laborplanojn por 2005 kaj 2006 kaj elektis novan estraron:

– Sean O Riain, prezidanto,

– Flory Witdoeckt, vicprezidantino,

– Zlatko Tiŝljar, sekretatio,- J. Handzlik, membro

– Peter Balaz Inf: Zlatko Tiŝljar, zlatko.tisljar@siol.net

Esperanta retejo de Moravské Budějovice

 Ĉeha urbo Moravské Budějovice havas nun sian oficialan retejon ankaŭ en Esperanta versio ĉe http://www.mbudejovice.cz/html/es_historie.htm La sukceso estas merito de s-ano Viktor Dvořák el tiu ĉi urbo, la tekston esperantigis Zdeněk Hršel el Brno.

Informas Miroslav Malovec, malovec@chello.cz

“Espero.com.cn” en papera formo

 

En la jaro 2000, la papera revuo El Popola Ĉinio ĉesis esti eldonita kaj transformiĝis en la TTT-ejon <www.espero.com.cn>. En la lastaj 5 jaroj pli kaj pli multaj legantoj de papera EPĈ kaj samideanoj vizitadis la novan retejon. Ili inspiras nin per ret-mesaĝoj, kontribuas per artikoloj kaj bildoj, diskonigas la retan EPĈ al siaj amikoj… Iuj legantoj tamen foje plendas, ke ili preferas foliumi paperan revuon. Pro tio ni pretigis novan paperan gazeton, kiu similas al la antaŭa EPĈ, tamen estas pli juna kaj pli bela.

La gazeto kun 64 paĝoj havas 12 partojn: politiko, ekonomio, retrorigardo, E-movado, kulturo, religio, vivo de ordinaraj ĉinoj, tradicio, arto, socio, E-libroj kaj “de la legantoj”. En 90-a UK en Vilno de Litovio, multaj samideanoj ĝoje surpriziĝis pri ĝia apero.

La revuo estas mendebla ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio Retpoŝte. libroservodeepc@163.com elpc@china.com

Redakcio de El Popola Ĉinio

Sinjoro paroĥestro Josef Toufar – martiro (1902-1950)

      Li devenis el etbiena familio kaj lia patro deziris, ke li fariĝu etbienisto. Post la morto de la patro li transdonis la etbienon al sia fratino kaj mem, 26-jara, komencis realigi sian revon – fariĝi pastro. Li studis la pastran seminarion en Hradec Králové, kaj en la jaro 1940 li fariĝis kapelano en vilaĝo Zahrádka ĉe Ledeč nad Sázavou. Li poste aktivis kiel bona kaj sukcesa gvidanto de junularo. Lia agado ne plaĉis al loka gvidantaro de komunista partio kaj pro tio li estis translokigita en paroĥejon Ĉihoŝť, ok kilometrojn de urbo Ledeč nad Sázavou. Kiel administratoro en gotika, historia preĝejo el la 14-a jc. konsekrita al Virgulino Maria Ĉielprenita, li ofte kaj fervore predikis al malgranda eklezia komunumo.

      Dum la sankta meso la 11.12.1949 li ankaŭ predikis. Partoprenis nur 19 ĉeestantoj. Kiam li diris: „Jen en la tabernaklo estas nia savanto“ kaj samtempe montris al la tabernaklo, komencis la kruco, lokita sur tabernaklo, moviĝi komplete kun la soklo. La devioj en ambaŭ direktoj estis 45 – 50 gradoj. Kiam ĝi haltis, ĝi ne staris kiel antaŭe, sed la tuta kruco turniĝis al la predikejo.

      La kruco estis ligna, alta 48 cm, la diametro de la soklo nur 8,5 cm. La okazintaĵo tuj diskoniĝis inter kredantoj en la tuta respubliko. Kaj baldaŭ oni informis ankaŭ policistojn. Kun ĉiu atestanto de la okazintaĵo estis skribitaj proto-koloj fare de sekret-policistoj, kiuj enketis la aferon la 21.12.1949. Pastro Toufar mem la moviĝantan krucon ne vidis kaj eksciis pri la okazintaĵo nur pere de la paroĥanoj.

      Vero estas, ke ankoraŭ je Kristnaska festo vidis la moviĝon de la kruco kelkaj kantistoj kaj denove tio okazis tagmeze en dimanĉo. De vasta kaj longa distanco – el Prago, Moravio – alveturadis al Čihošť pilgrimantoj kaj scivolemuloj. La eventon paroĥestro Toufar iniciatis letere al sia kunfrato Jan Dvořák el Křešín. La letero konserviĝis.

      Post la eventoj paroĥestro Toufar estis arestita. Li persiste rifuzadis konfesi, ke li mem aranĝis „la krucmoviĝan miraklon.“ Speciala trupo de STB (ŝtata sekreta polico) torture kaj brutale mortigis lin 25. 2. 1950. En tombejoj de Praha- Ďáblice li havas tombon.

      En la tago de la 49-a datreveno de la evento estis en la preĝejo de Čihošť konsekrita nova ŝtona altaro fare de episkopo el Hradec Králové.

      La resumo laŭ la eksa armea prokuroro d-ro Podhradský, kiu mem klopodis ekspliki en la jaro 1968 la motivojn de la morto de P. Toufar estas: „Neniam estis klarigita la mistera fenomeno pri la kruco, nek ĉu ĝi estis aranĝita de iu!“

Jaroslava Hamajdová (redakcie mallongigita de St. Štefan)

Jen la trista informo :
La 24-an de septembro   forpasis post longa  malsano la membro de AEH s-ano Inĝ Blahoslav Štefek (72j.) el Polička. Honoron al lia memoro.
red.

Lingva anguleto (pri mezuraĵo)

Uzu nur vortojn, kies signifon vi scias

Mi legis: Damaĝo atingis nesupozitan mezuraĵon. – Ĉu bone?

Ni observu la suspektindan vorton „mezuraĵo“. Ĝia radiko „mezur“ estas verba, tia ĝi estas en la UNIVERSALA VORTARO de L. L. Zamenhof. Mezur = mezuri (ĉeĥe: měřit) = taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo: li ~is la larĝon de la enirejo; ~i la rapidecon de ŝipo, la altecon de monto, la pezon de bovido, la distancon inter du arboj… (laŭ Nova PIV).

La sufiksoido –aĵ laŭ NPIV signifas:

konkretan objekton, koncernatan de la radiko: bon~o, bel~o, neces~o ktp.,

eksteran manifestiĝon de ago aŭ sento: flu~o (io fluanta), skrib~o (io skribita) ktp.,

(post radikoj montrantaj manĝeblajn bestojn aŭ materialojn) manĝaĵon faritan el tiu materialo: ov~o, glaci~o, pork~o ktp.

Ni scias decidi, ke –aĵ post „mezur“ apartenas al la 2-a kategorio de signifoj. La ekstera manifestiĝo de la ago „mezuro“ estas mezuraĵo, difinebla kiel „io mezurita“. NPIV ĝin eksplikas kiel „Detala priskribo de konstruaĵo, kun indiko de ĉiuj mezuroj“. Nu, miaopinie mezuraĵo ampleksas pli vastan gamon da mezuritaĵoj. Por la supra prikonsiderata eldiro ĝi nepre ne konvenas.

Elimininte la sufiksoidon –aĵ, ni ricevas solvon akcepteblan: Damaĝo atingis nesupozitan mezuron (ĉeĥe: rozměr). En ĉi tiu kazo la senco de „mezuro“ estas komparebla kun la Zamenhofaj aplikoj: Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. Simile en la konstato: Li ne scias mezuron (ĉeĥe: Nezná míru).

Estas utile imagi la koncernan sencon en la gepatra lingvo. Skribinto supozeble deziris esprimi sin tiel ĉi: Škoda dosáhla nepředvídaný (nepředpokládaný, neočekávaný) rozsah (rozměr, míra, stupeň). La vortojn ni povus konsidereme traduki: amplekso, skalo, dimensio, mezuro, grado, sed nepre ne mezuraĵo.

Jan Werner

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬENEldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapulojRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. Rýznarová, L. SrbováAdreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů,   Na Okrouhlíku 953/21,530 03  PARDUBICE,  CZ tel. 466 611 941e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto:  www.volny.cz/aeh-ikehBankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj