Informilo 01 2013

 

Enhavo:
En la nova jaro
Entuziasmo
Agado en 2012
Novaĵo en la Esperanto-
muzeo en Vieno
Oraj rosinoj
El redakcio
E-Silvestro.

 

PF 2013

De kie venas la tempo kaj kien ĝi rapidas?

El la jaro 2012 en la jaron 2013 Jen, iru ni kun ĝi Ni eble tie renkontos unu la alian Jaroslav Krolupper

Jen la nova jaro !

Karaj gesamideanoj,

permesu al mi komence de la jaro 2013 saluti vin kaj bondeziri firman sanon kaj, kie ĝi ne estas, do almenaŭ ĝian senteblan pliboniĝon kaj entute bonan novan jaron.

Kiel la tradicio postulas, necesas iom reen rigardi, ke oni vidu, ĉu ni multe aŭ malmulte klopodis regule informi niajn membrojn pri aktualaĵoj en nia respubliko, en la mondo kaj en la kadro de niaj ebloj informi vin pri novaj metodoj aŭ almenaŭ pri „oldulinaj konsiloj“, kiuj en multaj kazoj simile efikis.

En la pasinta jaro ni renkontiĝis ĉe la kongreso de nia Asocio kaj de plimulto de la partoprenantoj la kongreso estis pozitive aprezita. Ni bonvenigas viajn proponojn por nia plua agado. Ĉar ni organizas la agadon ne nur por handikapuloj, sed ankaŭ por iliaj geamikoj, familianoj kaj favorantoj de Esperanto, ni devas direkti helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas.

Mi opinias, ke estus bonege, se ekzemple pragaj esperantistoj vizitos tiujn membrojn, kiuj jam ne povas partoprenadi E-kunvenojn pro sia sanstato kaj de tempo al tempo babilos kun ili pri novaĵoj en nia E-mondo. Ni havas adresojn de kelkaj, tamen ni ne scias, ĉu la adresatoj ankoraŭ vivas.

Ni tre volonte ankaŭ scius de vi, ĉu vi interesiĝas pri komuna busvojaĝo – ekzemple al franca E-kastelo Greziljono por ia aranĝo – ili havas ĉiujare riĉajn programojn, aŭ al germana urbo Herzberg, kiu estis antaŭ kelkaj jaroj oficiale proklamita „urbo de Esperanto“. Certe sufiĉus 3 tagoj por amaso da travivaĵoj. Nur elekti taŭgan daton, kiu ne krucu aliajn E-aranĝojn. Aŭ se vi ne kuraĝus eksterlanden, ni preparos por vi nur unutagan E-renkontiĝon en Pardubice. Ĉar venadas ĉiujare malpli da partoprenantoj, ni ne volas decidi tion nur en estrarkomitato, sed kunlabori kun vi.

Al ĉiuj, kiuj helpis en pasinta jaro al nia Asocio en agado, mi elkore dankas kaj esperas pri plua kunlaboro. Lenka Angelová, prezidantino.

Entuziasmo – etoso…

Adiaŭo al la ĵus pasinta Esperanto-jaro 2012. Ĝi estis bona, ĝi estis fruktodona, ĝi estis esperplena. Mi parolas en mia propra nomo kaj la eldiron mi volas konfirmi almenaŭ per la lastaj Esperanto-entreprenoj, kiujn mi partoprenis en la fina monato de la jaro – do kompreneble en decembro. Tio estas monato de sia komenco „adventa“, ĝuste en sia mezo – Zamenhofa.

En nia lando estas bona ideo kunigi ambaŭ temojn, ĉar la „komuna animo“ de la esperantistaro povas ĝui kaj la etoson nacie-religie-tradician kaj la internacian. Se oni faras tion kun digneco kaj respekto, la afero alprenas siajn fruktojn. La unua, pri kiu mi parolu, estas la ANKRO-renkontiĝo, kiun jam kelkajn jarojn efektivigas esperantistoj el Písek, ĉi-jare la 8-an de decembro. Ili organizis solenan kunvenon en la centro de la urbo – nome en la Urba biblioteko, kaj grave, ke ĝi estis destinita ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por urba publiko. Pavla Dvořáková (estrino de EK) scipovas prepari abundan programon, kiu enhavas ambaŭ partojn. La adventan, al kiu apartenas precipe muzikaĵoj. Kiu pli bone ol Miroslav Smyčka, ofte kun akompano de Pavla, povus prisonigi la renesancan subteran spacon per kantoj naciaj kaj kantoj eŭropaj?

Ni ĉiuj bedaŭris la neĉeeston de Max Kašparů (la titolojn mi intence ne vicigas), kies renomo allogis homojn pasintjare kaj kompreneble ankaŭ ĉi-jare (sed vane – pro lia malsano). Tamen li ne estas unusola, kiu meritis la fenomenon Esperanto en Písek. Estis rememorigita Eva Seemannová, teatro-artistino, kiu longajn jarojn prezentis dramajn teatraĵojn ĝuste en tiu ĉi subtera spaco, kaj apude ŝia dramaturgo Čestmír Vidman, kiu ĉiujare havas donaceton por la partoprenantoj – sian novan libron. Tiel okazis ankaŭ nun – kaj per la prezento de liaj poemoj (en deklamado de EK-membroj) ni trairis al la dua temo de la tago – al la fenomeno „libro“ – precipe libro kreita en la zamenhofa lingvo. Tiel ni povis nature kaj agrable prezenti antaŭ la publiko, pri kio ni okupiĝas, ke ni enviciĝas en amason de kultur-propagandantoj. La esperantistoj el Písek strebas precipe, ke la urbanoj sciu kaj aprezu, ke la vidindaĵoj de la urbo kaj beleco de la regiono estas disvastigitaj pere de Esperanto „en la tutan mondon“. Kaj tio okazas per de ĉi-tie priskribitaj entreprenoj, sed ĉefe pere de interreta komunikado. Pro tio mi nomas la aferon „fruktodona“… .

Same laŭde mi povas paroli pri la renkontiĝo, kiu okazis en EK Prago – la 13-an de decembro. Kiel „de la ĉielo“ troviĝis ĉe ni interesa homo, kies nomo estis konata (ne tro) nur por kelkaj el ni: s-ano Anton Oberndorfer, el Linz (Aŭstrio) – ĉefo de la fama elsendado RETRADIO. Nu, ni hontu – eble ĝi estas „fama“, sed ne por ni. Nur ĝis tiu tago – ĉar la torento de elokventa referado pri ties laboro, pri la historio kaj kaptado de novaj aktivaj kunlaborantoj, kaj de novaj aŭskultantoj „malfermis nian kapon“ – kaj instigis nin partoprenadi ankaŭ mem. Li malfermis nian kapon – li ankaŭ malfermis sian koron kaj fariĝis kantema, ĉar al niaj nelacigeblaj gastojPavla Dvořáková kaj Mirek Smyčka li ne povis rezisti. Kompreneble, ke ni ĉiuj kantis la adventajn kantojn en la lingvo Esperanto.

La dua ĝojiga fakto estis, ke inter nin alvenis (unue!!) la esperantistoj de mezaĝa generacio („E – mentala“) kaj apud ili junuloj, membroj aŭ novaj adeptoj de la esperantista junularo. Kaj tio estis por mi plej ĝojiga fakto, kaj pro tio mi nomas la jarfinajn entreprenojn esperplenaj. Kaj mi skribas tion kiel novjaran saluton por niaj gelegantoj de la INFORMILO.

Decembre, 2012 Margit Turková

La agado de la AEH en 2012

Asocio de E-handikapuloj ekzistas jam 27 jarojn. Jes, danke al sia fondinto Josef Vaněček, kiu gvidis la asocion ĝis sia morto en la januaro 1998. Multaj membroj memoris lin, do rememoru ankaŭ vi, ke la 8-a de januaro 2013 estas la tago de lia forpaso antaŭ 15 jaroj. En la jaro 1995 estis la asocio translokita de la urbo Slaný en la urbon Pardubice kaj komencis labori komune kun la E-klubo de doktoro Schulhof (la klubo mem estis fondita en 1909) kaj tial la Asocio akiris kelkajn pliajn kunlaborantojn. (Mi tion notas por la novaj membroj de AEH.)

Kiel koncize almemorigi al vi la plej gravajn eventojn de la lasta jaro? Eble diri, ke plej multe da senĉesa laboro postulas la kompilado de la ĉiumonata gazeto Informilo kun kvaronjara suplemento Antaŭen, kiu estas eldonata regule de la jaro 1985, do estis eldonitaj jam 333 numeroj.

La gazeto estas prilaborata en privata domo pere de volontuloj, do tute ne en ia presejo. Ankaŭ por la ŝparo de elspezoj kaj por ke ni dume ne altigu la kotizon por niaj membroj (multaj handikapuloj vivas en malfacila situacio, aŭ en prizorgantaj domoj), nia gazeto aspektas modeste, sen koloraj bildoj, tamen ni klopodas, ke la gazeto estu por ili taŭga, ankaŭ amuza, ne tro faka, ke ili sciu, ke ni pensas pri ili, ĉar, kiel ni scias el iliaj leteroj, nia gazeto estas por multaj unusola ligo kun plua mondo.

Kvankam en pli fruaj jaroj la nombro de la anoj superis 200, nun estas nur 175 membroj, inkluzive de kelkaj nepagipovaj membroj ekzemple en Afriko. (Dum pasintaj 5 jaroj forpasis 25 niaj membroj). Kompreneble apartenas al niaj membroj ankaŭ sanaj esperantistoj, plimultaj ne estas jam junuloj, sed danke al ili aperas en la gazeto interesaj artikoloj el iliaj E-ren-kontiĝoj, kongresoj kaj travivaĵoj en diversaj landoj.

Plu estas organizataj regulaj printempaj kaj aŭtunaj lingvaj seminarioj en Skokovy en daŭro 6-7 tagoj, pri kiuj ofereme memstare zorgas membrino de la komitato Jindřiška Drahotová kun eta kolektivo. La seminario okazis jam 36-foje.

En pasinta jaro ni organizis la 6-an Internacian kongreson de Asocio AEH en septembro 2012 kaj la raportaĵon vi trovis en la 10-a numero de la monat-gazeto Informilo. La kongresa rezolucio estas tie ankaŭ lokita. Por la kongreso estis eldonita 24-paĝa kongresa libro kaj 12-paĝa broŝuro pri kastelo en Žďár nad Sázavou krom kelkaj specoj de E-flugfolioj.

Por novaj membroj de AEH ni anoncas, ke en niaj kronikoj ni priskribas ĉiujn aranĝojn, kiujn ni aŭ organizis aŭ partoprenis kaj ĉe via vizito en Pardubice vi povas ilin trarigardi en nia redakcio.

Rilate al diversaj propagandaj materialoj ni klopodis en pasinta jaro skribi artikolojn en Informlistoj de neprofitaj organizaĵoj en Pardubice – (pasint-jare ni vane klopodis ĉe filantropia borso en la konkurso akiri financan subtenon). Estis publikitaj artikoloj en la Regiona biblioteka gazeto de Pardubice, en KPP (Klubo de pardubicaj geamikoj) kaj en la brazila jarlibro Almanako Lorenz. Sed estu menciita ankaŭ sufiĉe granda montroŝranko sur la ĉefa strato en nia urbo, kie ni (bedaŭrinde jam ne senpage) regule ekspozicias novan materialon. Tia laboro ne estas videbla por ceteraj esperantistoj, same kiel laboro de kvar lingvokorektantoj, frunte de Margit Turková, kiuj ĉiam volonte kaj rapide korektas niajn eldonotaĵojn. Grandan dankon al ili.

Klubejon en Pardubice vizitis pasintjare 14 membroj de la grupo E-mental, kiu konsistis el kvin nacioj; poste du germanoj kaj unu franco,(sur apuda foto), kiu vojaĝis pere de pasporta servo. Kompreneble kun la datreveno de 125 jaroj de Esperanto ni konatigis pardubicanojn pere de flugfolio en Infocentro en Pardubice. En Esperantan Vikipedion (ĝi estas tutmonda enciklopedio en interreto) nia vicprezidanto kaj kasisto Josef Hron enmetis kun nia helpo pli ol 600 artikolojn pri vilaĝoj kaj urboj de la regiono Pardubice, pri ilia historio, memorindaĵoj kaj pri signifoplenaj personuloj en ili agantaj, plu pri riveroj kaj montaroj de la regiono. Per tio ni volas kontribui al plialtiĝo de turisma frekventado de Ĉeĥa respubliko kaj ankaŭ utiligi Esperanton en vojaĝa agado. Lastatempe la laboro estis orientita precipe al tradukado de artikoloj pri antikvaj grekaj mitoj el la ĉeĥa Vikipedio kaj enmetado de ili al la E- Vikipedio.

Al ĉiuj, kiuj tiel ofereme, senpage kaj kun entuziasmo laboras por nia verda lingvo, apartenas nia danko. Jarmila Rýznarová

Novaĵo el la Esperanto-muzeo en Vieno!

La nova jaro alportos novaĵon ankaŭ por la Esperanto-muzeo en Vieno: Pere de nur 4 eŭroj eblas viziti tri muzeojn de Aŭstria Nacia Biblioteko, t.e. la Esperantomuzeon, la Muzeon por Tergloboj kaj la Papirusan Muzeon. La mondfama Muzeo por Tergloboj same kiel la Esp erantomuzeo situas en la palaco Mollard en la centro de Vieno. Ambaŭ muzeoj estas unikaj, ĉar la koncernaj kolektoj estas la plej grandaj sur sia tereno en la mondo. Ankaŭ en 2012 venis multaj vizitantoj, ekzemple pli ol 10 000 en la Esperantomuzeon.

Mag. Bernhard Tuider, Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum Österreichische Nationalbibliothek, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien Tel.: (+43 1) 534 10-730, e-mail: bernhard.tuider@onb.ac.at Internet: www.onb.ac.at

Ĉu doloras viaj artikoj?

Oraj rosinoj en ĝino

Malagrabla doloro, edemoj, malaltigita movebleco. Bedaŭrinde artrozo jam longe turmentas ne nur la maljunulojn. Problemojn kun artikoj nun suferas ankaŭ infanoj kaj junuloj. Sed ni konas garantiitan “oldulinan” recepton, kiu helpas al ĉiuj. Konvinku vin mem!

Fakuloj scias ĉion pri glukozamino, ĥondroitino, hialurona acido, metilsulfonilmetano (sulfura kombinaĵo) kaj pri ilia influo al artikdoloroj. Sed ekzistas jam dum jardekoj pruviĝita taŭga recepto, kies bonfaran sanigan efikon eĉ ne ili klarigi kapablas. Kaj tio estas rosinoj en ĝino.

Kvankam ĝi povas soni nekredeble, tiu ĉi “etaĵo” vere funkcias. Eble tio estas pro antioksidantoj en vinberoj, eble pro ĝino produktata el junipero, kiu influas kontraŭinflame. Sed certas, ke viaj artikoj garantie ĉesos dolori.

Kiel tion fari:

1.Aĉetu iom grandan saketon da oraj rosinoj. (Atenton: Ne uzu klasikajn malhelajn rosinojn!)

2. Enŝutu ilin en taŭge grandan malprofundan vazon, surverŝu ilin per ĝino tiel, ke ĝia nivelo estu proksimume unu centimetro super la rosinoj.

3. La vazon kovru per papera buŝtuketo aŭ per pura tolaĵo, por ke la alkoholo povu libere vaporiĝadi. Lasu tion dum du semajnoj senmova.

4. Poste la rosinojn fermu en puran glason kaj metu ĝin en malvarmon kaj mallumon.

5. Uzu regule 9 – 10 beretojn tage. El interreto tradukis J.Hron

Mallonge el la redakcio:

Skribas Paulo Paulíček:

Karaj gelegantoj, vi povas aŭskulti ĉiutage novaĵojn en Esperanto de CRI en la programo de VERDA STACIO www.verda.stacio.cz

Radio-elsendo Erfurt(Germanio) aŭskulteblas ankaŭ per interreto sub: http://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html
Podkasto de la antaŭaj elsendoj sub:http://radiofrei.de/index.php?iid=podcast&ssuchtext=esperanto&ssubmit_search=Suchen
Post la disaŭdigo la elsendo deŝuteblos aŭde kaj tekste sur nia hejmpaĝo! Pliaj informoj pri la radio-stacio disponeblas ĉe:  http://eo.wikipedia.org/wiki/Radio_FREI

Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio: Esperanto@radio-frei.de Bernhard Schwaiger

———–

Ni gratulas al Martin Kumpošt el Hradec Králové, kiu dum la radioamatora konkurso ricevis 417 ligojn en 59 landoj de 4 kontinentoj.

———–

La Esperantlingva Kristnaska bondeziro de la Papo okazis en 65 lingvoj inkluzive de Esperanto. Pluajn fotojn de esperantistoj trovu je la adreso: http://www.ikue.org/kristnasko2012/kristnasko2012.htm

————

Pardonpeto:

En decembro mi ricevis en la redakcion multajn bondezirojn okaze de mia naskiĝdatreveno kaj jarfinaj festo-tagoj. Sed mi ne povis reagi kaj danki pro difektita komputilo, en kiu mi povas de 10.12. nur akcepti mesaĝojn, sed ne forsendi. Akceptu mian malfruan dankon. Certe ankaŭ la ekspedo de Informilo malfruiĝos. Jarmila Rýznarová

Silvestro de esperantistoj

en la Esperanto-klubo Amikeco en la urbo Česká Třebová okazis la 29-an de decembro. Alveturis pli ol 60 esperantistoj el 20 lokoj de CZ kaj du amikoj eksterlandaj. La organizantoj ne atendis tiel grandan intereson, sed ili bone regis la situacion. La programon suverene estris Jana Křížková. La ĉefa temo de la vespero estis:“La plej interesa reklamo por Esperanto”.Konkursis 6 unuopuloj kaj tri grupoj. La tutan orkestron anstataŭis muzikanto V.Slavíček el Šumperk. La E-Silvestro en Česká Třebová havas jam longan tradicion, certe pli ol 40-foje ĝi realiĝis. Zdenka Novotná

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas
AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.