Informilo 09/2012

 

Enhavo:
UK Hanojo,
Blindaj esperantistoj en Ukrainujo,
Lingva ĥaoso,
Vizito de Rumanio,
E-reklamo sur muroj,
60-a SET Lančov,
E-renkontiĝo Szeged,
Invitoj

.

.

.

.

.

.

La 97-a Universala kongreso en Hanojo finiĝis, partoprenis 866 kongresanoj el 62 landoj. Nia redakcio dume ne ricevis raportaĵon, tamen ni estis informitaj de Andrzej Grzebowski, ke la kongreso en Hanojo apartenis al la plej sukcesaj.

Ukrainujo gastigis la Internacian Kongreson de blindaj esperantistoj en Kievo

De la 13-a ĝis la 20-a de julio okazis la 78-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. La aktivaĵoj havis lokon en Kievo (Ukrainujo). La temo de la evento estis „Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj“. La programo konsistis el kursoj de la internacia lingvo, prelegoj, ludoj, kulturkonkursoj kaj artaj prezentadoj.

(La lasta parto)
Lingva ĥaoso

En la ĉeĥa literaturo obstine aperas la esprimo „flandra lingvo“ (vlámština), sed tiu ĉi lingvo tute ne ekzistas. En IEV (Ilustrita enciklopedia vortaro) 1980 – 1982, oni skribas: „La nederlanda (holanda) lingvo kreas unu lingvan tuton kun la flandra lingvo en Belgio. La literatura nederlanda lingvo diferencas de la literatura flandra lingvo nur malmulte.“ En AVFV (Akademia vortaro de fremdaj lingvoj) 2007, oni skribas: „La nederlanda lingvo en norda Belgio estas nomata flandra lingvo“. Sed unu profesoro de la antverpena universitato kaj lia edzino, flandroj denaske vivantaj en norda Belgio, diris al mi, ke ili parolas nederlande kaj la esprimon „flandra lingvo“ ili tute ne konas.

Fakta lingva ĥaoso estas en Norvegio. Aperas kvar nomoj de norvega lingvo: bokmĺl (libra lingvo), landsmĺl (landa lingvo), riksmĺl (regna lingvo) kaj nynorsk (la novnorvega). En AVFV oni skribas:

bokmĺl – norvega literatura lingvo estiĝinta baze de la komuna dana lingvo.

landsmĺl – norvega literatura lingvo artefarita de I. Aasen el okcident-nor-vega dialekto, nuntempe nomata nynorsk.

riksmĺl – origina nomo de la literatura norvega lingvo, variaĵo estiĝinta baze de la komuna dana lingvo, poste nomita bokmĺl.  nynorsk – nuntempa nomo por landsmĺl.

En IEV oni skribas: En la jaro 1814 estiĝis du literaturaj formoj de norvega lingvo: riksmĺl (bokmĺl) kun la norvega fonetiko, danaj leksiko kaj gramatiko, kaj leandsmĺl(nynorsk), artefarita de I. Aasenbaze de norvegaj dialektoj; ekde 1895 ambaŭ estas oficialaj.

Antaŭ multaj jaroj skribis al mi norvega profesoro Carl Stöp-Bowitz, ke en Norvegio estas tri oficialaj lingvoj: riksmĺl, landsmĺl (artefarita) kaj bokmĺl (ankaŭ artefarita – kompromiso inter riksmĺl kaj landsmĺl). Per riksmĺl parolas 80% de la loĝantoj, per landsmĺl 20% de la loĝantoj kaj per bokmĺl parolas neniu, ĝi estas nur sur papero en libroj (tial „libra lingvo“), tamen ĉiuj tri estas oficialaj.

Skribita riksmĺl diferencas de skribita dana lingvo nur per ne tro oftaj unuopaj literoj, sed la prononcado diferencas tiel, ke dano kaj norvego ne komprenas unu la alian. Norvegoj povas kompreni la parolatan svedan lingvon, sed la skribita sveda lingvo tre diferencas de la dana kaj norvega. Iu angla turisto en Norvegio demandis, ĉu en Skandinavio ekzistas tri lingvoj (norvega, sveda kaj dana), aŭ ĉu temas nur pri dialektoj de unu lingvo. Iu norvego respondis: „Ekzistas nur unu lingvo, la norvega, sed danoj ĝin malbone prononcas kaj svedoj ĝin malbone skribas.“

En aprilo 2002 skribis al mi s-ro Douglas Draper, sekretario de Norvega Esperantista Ligo: Oni parolas diversajn lokajn dialektojn, sed estas du oficialaj normoj – bokmĺl (forte influita de la dana) kaj nynorsk (ĝis 1929 nomita landsmĺl, bazita sur norvegaj dialektoj). Riksmĺl estas neoficiala pli frua versio de bokmĺl – el tempo (ĉ.1920) antaŭ la diversaj norvegaj reformoj, kiuj pliproksimigis ĝin al nynorsk. Iuj ankoraŭ pledas por ĝi kaj plu uzas ĝin. Lubomír Středa

Vizito de Rumanio kun krozado tra Danuba delto

de la 4-a ĝis la 14-a de junio 2012

Rodica Todor, la prezidantino de IFEF organizis vojaĝon tra la Danuba delto kun vizito de la urboj Bukareŝto kaj Braŝovo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni pasigis kune 11 agrablajn tagojn. La aventuran aranĝon partoprenis grupo de 34 esperantistoj el 9 landoj. Unue ni konatiĝis kun la ĉefurbo Bukareŝto. Ĝi estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj kaj la plej granda urbo de Rumanio kun pli ol du milionoj da enloĝantoj. Ni loĝis en la hotelo Hello, situanta proksime de la Norda stacidomo. Vizito al impona Palaco de la Parlamento, kiu enhavas 6 000 ĉambrojn nin ravis. Ĝi estas la dua plej granda konstruaĵo en la mondo post la Pentagono. Ankaŭ la Palaco Cotroceni estas grandioza. En ĝi troviĝas La Administrejo de la rumana prezidento kaj la Nacia muzeo.

Bukareŝto estas vivplena urbo kaj havas tre belajn parkojn kaj ĝardenojn. Ni promenis en tiu de Cismigiu kaj poste tra la malnova centro. Tre interesa estis vizito de skanseno (subĉiela muzeo) Dimitrie Gusti, kie ni konatiĝis kun diversaj kolektaĵoj de konstruaĵoj el diversaj partoj de Rumanio. Post tritaga restado en la ĉefurbo ni per buso translokiĝis al la urbo Tulĉa – loko, kie ni enŝipiĝis por tritaga krozado.

En Tulĉa ni vizitis ekologian turisman muzeon por konatiĝi kun la deltaj faŭno kaj floraro antaŭ ol vidi ĉion per propraj okuloj. Ni navigis sur du kunigitaj hotel-ŝipetoj. Eblis senĝene transiri de unu ŝipo al la alia. Ni manĝis kaj dormis sur ili. Post halto ĉe la marbordo de la riverego Danubo ni per malgranda boato navigis al danuba rezervejo tra kanaloj, foje inter flavaj kaj blankaj nufaroj por observi birdojn en la naturo. Tio estis interesa spektaklo. Ni vidis plurajn speciojn de birdoj. Inter la plej konataj estis cignoj, pelikanoj, ibisoj, cikonioj, kormoranoj kaj amaso da aliaj birdoj.

La plej vidinda estis la renkonto kun nestantaj kormoranoj. Ili okupis pluretaĝe la arbojn kaj kriis laŭtege alportante manĝon al siaj idoj. Ni vizitis ankaŭ la fiŝistan vilaĝon Mila 23. Post tiu ĉi neforgesebla travivaĵo ni revenis per buso al Bukareŝto. Survoje ni mallonge haltis ĉe la bordo de la Nigra Maro kaj poste ni tagmanĝis en restoracio Murfatlar meze de vitejoj. Ni partoprenis gustumadon de kelkaj vinoj kaj manĝis lokan specialaĵon.

Nia posta celo estis la urbo Braŝovo. Ĝi situas en montara regiono ĉirkaŭ 166 km norde de Bukareŝto. Survoje al ĝi ni vizitis la montaran urbeton Buŝteni. Rekte super la urbo staras grandega kruco, videbla jam de malproksime. Ĉar la bela vetero tion permesis, ni supreniris per telfero al la altebenaĵo de Buĉeĝi. De ĝi ni admiris grandegajn ŝtonojn, inter kiuj sfinkson, boleto-fungojn kaj aliajn formojn de ŝtonegoj. La panoramo de la vasta ĉirkaŭaĵo ravis nin. La Buĉeĝia montaro en Transilvanio estas la plej vizitata loko en Rumanio kun la plej alta pinto Omul – 2505 metrojn super la marnivelo. Ni traveturis ankaŭ Sinaion – luksan turisman centron, kie okazas diversaj eventoj kaj kie vintre oni organizas sportajn aranĝojn.

En Braŝovo ni loĝis en la malnova hotelo Coroana, situanta en la centro de la urbo. Tie ni renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj pasigis kun ili agrablajn momentojn dum vespermanĝoj. Rodica, kiu loĝas en tiu ĉi bela urbo, promenigis nin tra ĝi kaj montris al ni la plej interesajn vidindaĵojn. Poste ni vizitis la kastelon Bran, kiu situas 30 kilometrojn for de la urbo. Ĝia famo estas ligita al la legendo pri la grafo Drakulo, sed neniu historia dokumento atestas pri lia ĉeesto tie. Nuntempe estas en ĝi Muzeo pri feŭda historio kaj arto. Revenvoje ni vidis la fortikaĵon Raŝnov, kiu estas nuntempe rekonstruata.

La sekvan tagon, en la vilaĝo Preĵmer ni admiris la fortikigitan preĝejon, plej bone konservitan en orienta Eŭropo. Ĝiaj eksteraj muroj kaj aliaj fortikaĵaj partoj defendis kontraŭ malamikoj. Nun la preĝejo estas sub la protekto de “Unesko”.

Ne malpli interesa estis la vizito al la sinaja ortodoksa monaĥejo. Ĝi estis fondita fare de princo Mihai Cantacuzino en la deksepa jarcento kaj estas tre bele dekorita. Impresis nin la reĝa kastelo Peleŝ kun belega interno konsistanta el 160 ĉambroj. Ĝi estas la antikva somera rezidejo de la reĝo de Rumanio Carol I (1866-1914). La korton ornamas vico de statuoj kaj bele aranĝita promenejo. Tiu ĉi kastelo estas nuntempe unu el la plej vizitataj en Rumanio.

Rodica montris al ni multajn belajn kaj allogajn lokojn: preĝejojn, kastelojn, muzeojn, mirindan naturon kaj aliajn interesajn vidindaĵojn. Ĉio tio estis spicita de ŝia spriteco, rideto kaj sindonemo. La suno akompanis nin ĉiutage. Ni manĝis en belstilaj restoracioj, konatiĝis kun la rumana historio, renkontis afablajn homojn kaj ĝuis agrablan etoson. Ĝi vojaĝo kun neforgeseblaj travivaĵoj, certe ripetinda. Ni daŭre sentas nostalgion pri tiom riĉaj kaj plezurplenaj tagoj. Liba Gabalda

Esperanto-reklamo sur la muroj

La esperantisto Evandro de Freitas, loĝanto de la urbo Valença, suda regiono de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, decidis propagandi Esperanton sur la muroj de tiu urbo. Jam de la unua semajno de aprilo estis elmetita bildo 2,5 metrojn alta al la rigardo de centoj da homoj, kiuj frekventas la lokan klubon. Laŭ la interkonsentita kontrakto la reklamo restos tie ĝis aprilo 2013. Por atingi eĉ pli grandan publikon alia panelo estis pentrita ĉe privata lernejo, en la urbocentro. Laŭ Evandro de Freitas la elspezoj estas pli malaltaj, ol tiuj por aliaj komunikaj rimedoj. ret-info

La 60-a datreveno de SET Lančov

Nunjare okazis la renkontiĝo omaĝe al 60-jara ekzisto de la Someraj Esperantaj Tendaroj ĉe la vilaĝo Lančov apud la Vranova akvovalbaraĵo. Post la tria etapo de regulaj lingvaj kursoj estis invititaj ĉiuj eks-tendaranoj alveni por la semajnfino. En la tagoj 10.-12.8. renkontiĝis preskaŭ 60 esperantistoj. Matene ni staris en vicoj ĉirkaŭ masto kun flagoj kaj aŭskultis solenan parolon de s-ano Sittauer okaze de la jubileo.

La hisadon de flagoj ni akompanis per solenaj kantoj. Poste ni kantis ĉe ŝatataj tendarfajroj ĝis noktomezo. Matene nin vekis la kanto „Vekiĝu ho dormantoj, jam vokas la kukol´…“. Ĉe la matena gimnastiko ni rememoris nian junaĝon, kiam ni estis pli moviĝemaj.Tamen ni post multaj jaroj ĝojis renkonti malnovajn geamikojn. Unuafoje mi partoprenis la tendaron kun miaj gepatroj en la jaro 1961, kiam mi estis 6-jara kaj mia fratino Lenka 3-jara.

Mirka Kosnarová (Rybáčková).

.

La 44-a Landa Amika Fervojista Esperantista Renkontiĝo

Szeged, 29.6. –1.7. 2012.

Antaŭ kvin jaroj vizitis nin esperantista familio el hungara urbo Szeged. Ilia patrino sendis al ni antaŭe leteron, skribitan Esperante kun la demando: ..ni per aŭtomobilo veturos al Moravské Budějovice, sed kie vi loĝas?“ En tiu okazo mi respondis: „Bonvolu malfermi la E-paĝojn de nia urbo www.mbudejovice.cz, lingvo Esperanto, Suveniroj kaj Kastelo. Se vi veturos de Vieno tra la urbo Znojmo al Jihlava, vi ekvidos en nia urbo kastelon kaj en la dekstra flanko de la ŝoseo ĉe la trotuaro telefonan budon. Nia domo estas malantaŭ ĝi.“ Simpla afero, ĉu ne?

Tiel mi utiligas la TTT paĝojn de nia urbo. Ili alveturis, sed Esperante parolis nur per la Hungara-esperanta vortaro. Nu, ne gravas. Ni uzis en frazoj ankaŭ rusajn, anglajn aŭ germanajn vortojn kaj fine ni bone kaj amuze konversaciis. Pasis kelkaj jaroj kaj ĉi-okaze hungaraj fervojistaj esperantistoj realigis la 44-an Landan Amikan Fervojistan Esperantistan Renkontiĝon en Szeged. Ni partoprenis kaj loĝis ĉe niaj amikoj. Ĉiuokaze mi metis en la kofron etan donacon, hungaran lernolibron „Esperanto per rekta metodo“ kun CD. Tio montriĝis ege utila kaj ni pere de tiu lernolibro vidis, kiel facile oni povus lerni.

Ĵaŭde, la 28-an de junio, ni alveturis trajne en la belan urbon Szeged kaj la sekvan tagon la renkontiĝo estis malfermita. Estas interese, ke la renkontiĝo estis realigita kiel societa okazintaĵo, ĉar partoprenis ankaŭ parencoj de E-fervojistoj, kiuj ne scias la lingvon, kaj ĉiuj, ĉefe ĉiĉeronoj, parolis hungare, ne havante tradukiston. La kialo estas manko de anoj de fervojistaj esperantistoj, ĉar multaj jam ne estas inter ili.

En la programo estis trarigardo de la urbo, vizito de la katedralo, fervojhistoria ekspozicio, la Muzeo Móra kaj Sovaĝa parko. La ekspozicion memore al Julio Baghy kaj Tibor Sekelj ni vizitis en universitata biblioteko. Kiel ĉe esperantistoj estas kutimo, sabate vespere estis adiaŭa balo, dimanĉe per urba trajno vizito de la urbo kaj omaĝe al Julio Baghy estis sur la muro de lia naskiĝdomo lokitaj florkronetoj (vidu bildon). Se vi havos ŝancon viziti Szeged, kaptu ĝin kaj alvenu. Tiu ĉi urbo estas bela kaj la kajo de la rivero Tisa estas vespere ĉarma. Viktor Dvořák

Invitoj:

1) al la 1-a Forumo pri disvolvigo de Esperanto en Xi’an, Ĉinio, 28.9 – 1.10.2012. Detalaĵoj de la invitilo kaj aliĝilo- ĉe la redakcio.

2) al la Ĉeĥa-Saksa Tago en Bad Schandau 3-10-2012.

Venu je la 10-a horo en la Nacian Parkdomon (de la Nacia parko de Saksa Svisujo). Post la trarigardo de la Ĉeĥa kaj Germana domo, kie oni tagmanĝos, sekvos prelego de s-ano Karel Votoček kaj poste la partoprenantoj veturos al novkonstruita turo, de kiu estas bela rondrigardo. Post komuna kafotrinko kaj babilado la ĉeestantoj estos forveturigitaj al la stacidomo Bad Schandau. Pluaj informoj ĉe N. Karbe(NoKoSaksio@gmail.com).

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.