Informilo 09/2011

 

Enhavo:
Kongreso de blindaj esperantistoj,
96-a UK
+ rememoro,
Vidhandikapitoj,
Ŝanĝoj de la redaktoro de ĈEA retkomunikoj kaj ĉefdel. de UEA,
UK 2012,
UK 2013,
El la redakcio,
Urbo Herzberg,
Nova romano,
TEJO, E-kalendaro

 

Internacia kongreso de blindaj esperantistoj

En la ĉeĥa urbo Olomouc estis organizita la 77-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj, kiun realigis la ĈEA-sekcio de nevidantaj esperantistoj. En la tagoj de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 partoprenis ĝin 56 gastoj el 12 landoj, ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio. La aŭspicion super la kongreso transprenis la ĉefurbestro de Olomouc Martin Novotný.

En la hotelo Sigma krom solena inaŭguro kaj fermo de la kongreso okazis ankaŭ renkontoj de partoprenantoj, prelegoj pri plej diversaj temoj inkluzive de la ĉefa – „Atingeblo de kulturaj establaĵoj por nevidantoj“. Krom tio okazis du kunvenoj de la Internacia organizaĵo de blindaj esperantistoj (LIBE).

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la centron de liverado de sociaj servoj por vidhandikapuloj en Olomouc. Tie ili estis informitaj pri la nivelo de elementa korpterapio, eduk-aktivaĵoj kaj pri subteno ĉe okupserĉado koncerne la vidhandikapojn, en la regiono de Olomouc. Ili povis viziti ankaŭ vendejon de kompenso-helpiloj, kie ili konatiĝis kun vasta oferto de tiu ĉi sort imento, aŭ aĉetis ilin.

En la programo de kongreso okazis vizitoj de diversaj vidindaĵoj kaj interesaĵoj de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ekzemple en la urbo mem ili vizitis la urbodomon, katedralon, bazilikon kaj zoologian ĝardenon sur la Sankta Monteto ĉe Olomouc.

La celo de kongreso estis interŝanĝo de informoj pri la nivelo de zorgo pri vidhandikapuloj en diversaj landoj kaj forigo de barieroj.

La partoprenantoj havis ankaŭ okazon perfektiĝi en Esperanto, kiu estas tradicia interkonatiĝa rimedo de vidmalkapablaj.

Transprenite kaj tradukite de ĈEA

La 96-a UK Kopenhago – Danlando

La kongreson ne bonvenigis agrabla vetero. Ekster la kongresejo aperis flagoj de la Nordiaj landoj, du flagoj de Danio, kaj unu Esperanto-flago, sed neniu ŝildo, kiu montrus, ke en la ejo okazas Esperanto-kongreso.

Plu pluvis kaj estis malvarme en Kopenhago dimanĉe matene, kiam la partoprenantoj de la Universala Kongreso kolektiĝis por solena inaŭguro. Dum la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J. F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospíšilová kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino K. Fledelius.

La prezidanto de UEA Probal Dasgupta komencis la inaŭguron petante ĉiujn ĉeestantojn stariĝi kaj honori la viktimojn de la vendreda teror-atako en Norvegio. Estis voĉlegita saluto de la ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova kaj poste sekvis la tradiciaj salutoj de landaj asocioj kaj aliaj organizaĵoj. Kortuŝa estis la saluto de la reprezentanto de Norvegio, kiu apenaŭ sukcesis reteni larmojn.

Vespere kelkaj dekoj da kongresanoj vindis sian kapon per japaneska blanka ŝtofostrio, sur kiu estis skribita la nomo de ilia gepatra lingvo en la dana kaj marŝis tra stratoj en la urbocentro kun granda Esperanto-banderolo por manifestacii por Esperanto. La bunta procesio havis kiel sian celon la amuzparkon Tivoli en la centro de la urbo, kie okazis nacia vespero.

Kiam Probal Dasgupta devis formale, per frapo de ligna prezidmartelo malfermi la kongreson, li malkaŝis, ke la martelo ne troviĝas en la kongres-urbo. Li diris: „La martelo bedaŭrinde restis en Roterdamo, sed ni ĉiuj scias de paco kaj milito, ke plumo estas pli forta ol glavo. Do, per la plumo mi deklaras la kongreson malfermita!“ Tiel, per la frapo de globkrajono sur la podio, estis inaŭgurita la Universala Kongreso de Kopenhago.

Dum la kongresa semajno okazis multaj klerigaj kaj kulturaj programeroj, de kiuj poste la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton. Ĝin disvolvis d-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo kaj legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis konkludoj el tiu traktado.

Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la solena fermo, kiun ankaŭ gvidis la prezidanto de UEA prof. Probal Dasgupta.

El kelkaj fontoj kompilis jary

Rememoro je la 96-a UK

La haltejo nomata Apoteko, kie ni ŝanĝis buson veturante al aŭ el nia loĝejo en kongresejon, estis loko por babilado. Ni atendis la buson kaj prezentis nin reciproke laŭ ŝildeto kun nomo kaj lando: Vi estas el Svedio!…Mi estas el Ĉeĥio…Ĉu vi vizitis Pragon?…Jes, mi vizitis Pragon en la jaro 1996 dum la kongreso, jes ĝi estas bela urbo, tre bela…

Subite miaj oreloj aŭdis kanti mallaŭte, sed kun perfekta prononco la ĉeĥan himnon, kiu komenciĝas per la vortoj: Kie mia hejm´ „Kde domov můj, bory šumí po skalinách, zemský ráj to na pohled“. Bone, vi scipovas paroli la ĉeĥan lingvon! La respondo estas surpriza kaj nekredebla: Ne, mi nenion scias paroli ĉeĥe, nur tiun kanton, mi pensas, ke ĝi estas la himno, mi lernis ĝin dum la kongreso. Mi volus danki vin, la nekonata amikino, kiu instruis jam antaŭ dekkvin jaroj kanti la ĉeĥan himnon tiel neforgeseble. Vivu Esperanto, vivu dialogo kaj kompreno! La kongresa temo de la nunjara UK “Dialogo kaj interkompreno“ estis plenumita.

Líba kaj Viktor Dvořákovi

El la kongresaj raportoj ni elektis:

Vidhandikapitoj kaj helpantoj

En la LIBE-kunsido ĉeestis 25 personoj: vidhandikapitoj, akompanantoj, instruantoj kaj voĉlegantoj. La kunvenon gvidis Rob Moerbeek, kiu komence voĉlegis la raporton de la LIBE-sekretario Dragan Stoković pri la ĵusa 77-a IKBE (Internacia kongreso de blindaj esperantistoj) en Olomouc, Ĉeĥio.

El Olomouc alvenis la brajligita lernolibro „Esperanto per rekta metodo“ de Stano Marček, kiun ricevos ankaŭ kvar blinduloj en Mwanza, Tanzanio. Ilin vizitis Jacques Tuinder kun teamo de optikistoj por helpi al centoj da vidhandikapuloj. Sed reveninte en Nederlandon li sentis nekutiman lacon kaj li bedaŭrinde forpasis la 18-an de junio ĉi-jare.

La prezidon de “Evidente” li jam estis transdoninta al neesperantista optikisto. Nosobe, la nederlanda sekcio de LIBE, promesis helpon pri Esperanto kaj brajlo. La kaseda servo de Nosobe atingis grandan kvalitan bonigon danke al la okupiĝo de Pasquale Zapelli. Ĉeestis ankaŭ vjetnamino Le Thi Thien Thu, kiu aparte prizorgos venontjare la partoprenadon de blinduloj en la Hanoja UK. Otto Prytz printis brajlajn disdonaĵojn por sia prelego en la Esperantologia konferenco.

La ĉeestantoj de la publika prezento de Akademio de Esperanto povos transdoni skribajn demandojn en brajlo. Prytz substrekis, ke tiel eblas (foje) redukti (nekonscian) diskriminacion. Fine li laŭdis la novan honoran membron de UEA, kiu ne nur gvidis la kunvenon, sed ankaŭ senlace laboras.

Rob Moerbeek

Elektita el ĈEA-retkomunikoj el 9.8.2011:

Mia adiaŭo kaj bonvenigo de la nova redaktoro

Ĉi tio estas la lasta numero de ĈEA-retkomunikoj, kiujn preparis mi, la iniciatinto de la retkomunikoj kaj la unua redaktoro. Mi tenis la principon, ke retinformoj raportu precipe pri estontaj okazaĵoj, ne pri tiuj, kiuj jam pasis, ĉar raportoj pri tiuj pli taŭgas por Starto, la presita organo de ĈEA.

Ununura escepto estis la rubriko „Ĉeĥa Esperanto-junularo aktivas“, ĉar ĈEJ ne posedas sian oficialan organon kiel ĈEA kaj do laŭ la interkonsento kun la komitato de junularo la ĈEA-retkomunikoj servis samtempe kiel oficiala organo de ĈEJ – kaj verŝajne tiel restos ankaŭ estonte.

Nun mi transdonas la redaktadon al Miroslav Hruška, al kiu mi deziras bonajn kunlaborantojn kaj atentajn legantojn. Do ekde nun bonvolu direkti viajn kontribuaĵojn, same kiel informojn pri eventualaj ŝ anĝoj de via retadreso, al li: miropiro2312@gmail.com

Petro Chrdle

.

.

Ŝanĝo de la ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio

12 jarojn plenumis la funkcion de la ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio tre bone Lucie Karešová, tamen ekde ĉi tiu jaro okazis ŝanĝo kaj la funkcion transprenis mi, la ĝisnuna redaktoro de la ĈEA-retkomunikoj Petro Chrdle, chrdle@kava-pech.cz. Do bonvolu, en la aferoj ligitaj al UEA (individua membreco, abono de periodaĵoj eldonitaj de UEA kaj TEJO, delegita reto, informoj kaj aliĝiloj al universalaj kongresoj, ktp.) bonvolu kontakti min. Mi volas ĉi-okaze publike danki (certe ankaŭ nome de la ceteraj individuaj membroj de UEA) al Lucie por perfekta plenumo de la funkcio kaj promesi, ke mi strebos ĝin plenumi same respondece kaj bone, kiel faris ĝis nun ŝi.

Petro Chrdle

UK 2012 okazos en Hanojo

Flugkaravano al Vjetnamio lige al la 97-a Universala kongreso de Esperanto okazos de 27.7. – 12.8.2012. Informoj ĉe: www.kava-pech.cz/Vietnamio  chrdle@kava-pech.cz.

UK 2013 okazos en Rejkjaviko

Flugkaravanon al Islando lige al la 98-a Universala kongreso de Esperanto planas organizi Petro Chrdle. Antaŭan interesiĝon neniokaze sindevigan bonvolu sendi al chrdle@kava-pech.cz.

El la redakcia poŝto:

Pri nia asocio AEH interesiĝas jam tria afrika lando. Krom Togo kaj Kongo nun ankaŭ Burundo.

La dudekokjara handikapulino el Burundo sendis interesan leteron kaj ni uzas ĝian partan enhavon por informi vin.

Ŝi loĝas en la urbo Bukavu, 150 kilometrojn for de la ĉefurbo Bujumbura kaj ŝi fondis la klubon de esperantistoj-handikapuloj nomita „IBIREMA“, en kiu ŝi instruas Esperanton. La klubanoj volas aparteni al nia AEH, sed ili ne posedas komputilon, do la komunikadon peros ilia gvidantino. Al la klubo apartenas 20 handikapitaj personoj, inter kiuj estas 10 kudristinoj, same kiel ŝi, kvankam ili havas nur kvin kudro-maŝinojn. Aliaj estas senlaboruloj. Ili loĝas en komuna domo por handikapuloj, sed tiu estas bedaŭrinde en malbona stato (ĝi ŝimas) kaj ili laboras en pajla domo.

Ilian malfacilan vivon ni apenaŭ povas imagi.

Jary.

Esperanto-kafejo kaj hoteloj en la germana urbo Herzberg

1. En la ĉefstrato de la urbo Herzberg estis malfermita Esperanto-kafejo (kun oferto de ginsenga kaj aligustaj teoj kaj kelkaj kukospecoj) en la korto de la domo de lokaj entreprenistoj gesinjoroj Schicke. Ili uzas menukarton kaj varbŝildon sur la dommuro en Esperanto.

2. Esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.

3. Esperantista familio el Pollando aĉetis 3-stelan hotelon Zum Pass en Sieber. Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝas en Herzberg kaj hel-pas la lernejan instruadon kaj agadas kiel administranto por ILEI.

Pliaj aktualaĵoj pri Herzberg: http://esperanto-urbo.de/blog.php

ret-info

Nova romano

En la virtuala kiosko de “Sezonoj” aperis nova elektronika libro – la scienc-fikcia romano “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato” de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon el la angla lingvo tradukis kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de “Sezonoj” en 1996, sed ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj nun ĝi estas legebla en du popularaj elektronikaj formatoj (= prezentomanieroj “pdf” kaj “epub”).La romano de Harrison, kiu mem estas esperantisto, estas senpage elŝutebla en la kiosko:

http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php – kie estas pliaj sep libroj kaj du numeroj de “La Ondo de Esperanto”. laŭ la Balta ondo

Informoj pri TEJO

En la 67-a Internacia Junulara Kongreso, okazinta en la ukrainia ĉefurbo Kievo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ( TEJO) ricevis novan estraron kun nova prezidanto. La samideano Łukasz Żebrowski el Pollando fariĝis nova prezidanto, transprenante la postenon de la aŭstro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007. En la antaŭa estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj trejnado de aktivuloj. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Kožuchová el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.

Kvin anoj de la 8-kapa estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).
laŭ UEA

El la kalendaro de Esperanto-eventoj en Ĉeĥio ĝis fino de tiu ĉi jaro

2011-10-07/09: La kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Šumperk

Info: Tomecek@esperanto.cz, www.esperanto.cz

2011-10-10/16 La 33-a lingva seminario en la pensiono Espero en Skokovy. Ĝin organizas Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, sed ĝi estas malfermita al ĉiuj esperantistoj (eĉ komencantoj), kiuj volas levi sian lingvan konon. Info: drahotova@esperanto.cz

2011-10-15: Desegnado kun Pavel Rak (por infanoj) kaj Tra Japanio per Esperanto (kun Petro Chrdle) en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

Info: Libuše Dvořáková, dvor.libuse@seznam.cz

2011-10-26/30: VIKIMANIO – internacia renkontiĝo de kontribuantoj al Esperanta versio de Vikipedio en Svitavy.

Info: www.vikimanio.estranky.cz/ aŭ ĉe evikimanio@gmail.com 2011-12-10: AnkRo – Antaŭkristnaska renkontiĝo en Písek. Info: pisek@esperanto.cz el ĈEA-retkomunikoj

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.