Informilo 07-08 2009

 

Enhavo:
Resonoj de 100-a jubileo de EK Pardubice,
E- en radioelsendo de Pardubice,
E- en italajn bibliotekojn,
Renkonto en Plasy,
Du kongresoj en Herzberg, ,
Raporto pri Kuba E-A,
Grafologia fakulo pri B.Obama,
Eraro en Bjalistokaj busoj,
Pluaj atentigoj,
Invitilo al IFEF 2010 en Sofio

 

Resonoj de la solena renkontiĝo en Pardubice

La 100-jara jubileo de la Esperanto-klubo de d-ro Schulhof okazis en la tagoj 3-5. 7. 2009 en la Konstrulerneja areo en Rybitví. En tiu ĉi loko jam kelkfoje okazis renkontiĝoj de esperantistoj, ĉar tie ni ĉiam renkontas afablan lernejestraron, taŭgan tranoktadon kaj bongustan manĝon, ĉion nur kelkajn paŝojn distance.

La preparo de la renkontiĝo ne estis simpla, ĉar ni planis okaze de tiu ĉi datreveno eldoni broŝuron en la ĉeĥa kaj Esperanta lingvoj, memglumarkojn kun la centa datreveno, tolsakojn kun surskribo kaj inviti artistojn de la urba teatro, kiu ankaŭ nunjare solenos la centan datrevenon de sia fondiĝo. Samtempe la Regiona biblioteko en Pardubice proponis senpage al ni liberan ekspozician salonon por ambaŭ someraj monatoj. Pro financa „ne tro plena ujo de EK+AEH“ ni devis prizorgi nur plastajn sakojn kaj simpligi niajn planojn kaj mem prepari kulturan programon.

Centjariĝon oni ne solenas ofte. Do, mallonga videofilmo sur DVD estus taŭga, ĉu?

Tio signifis verki tekstojn laŭ multaj notoj el arkivaj dokumentoj kaj kronikoj kaj poste denove kelkfojan trarigardon de naŭ kronikoj kaj de 17 fotoalbumoj (de ambaŭ organizaĵoj), skani aŭ denove fotografi multegon da fotoj. Najbara spertulo, posedanta pluajn teknikajn aparatojn, multe helpis kaj tiel tekstoj kaj fotoj povis esti ilustritaj per delikata muziko. La videofilmo havis grandan eĥon, ĝi plaĉis al ĉeestantoj, ĉar en 35 minutoj ili vidis multe el nia E-agado.

Ke ĉio teknike bone funkciu (datenprojekciilo, komputilo, sonaparato ktp.), respondece zorgis Jiří Kosnar.

Dum la solenaĵo ni rememoris la fondinton de nia E-klubo, doktoron Schulhof kaj lian naŭdekan mortodatrevenon (18.8.1919). Estis elektitaj kelkaj ĝis nun nekonataj poemoj kun kelkaj fragmentoj el lia biografio, kiujn Esperante deklamis Lenka Angelová kaj Mirka Kosnarová. En la programo volonte partoprenis la reprezentantino de la Regiona biblioteko s-ino Karla Jará, kiu deklamis ĉeĥe unu poemon de St. Schulhof.

Kio estis ankoraŭ en la programo. Ni alparolis pli ol 10 memorulojn, kiuj antaŭ kelkaj jardekoj vizitadis la klubon en Pardubice. Ni petis ilin pri rememoroj de la tiama tempo, ĉu agrablaj, ĉu neagrablaj. Fine konsentis 6 klubanoj, ke ili ion preparos el siaj travivaĵoj.

La plej interesajn rememorojn havis du esperantistoj alvenintaj el Nederlando (Z .Zeman) kaj el Danujo (O. Hrubeš), estintaj Pardubicanoj, kiuj en erao de komunista reĝimo forlasis la patrujon…

Post la E-himno „La espero“ la solenaĵon inaŭguris Pavel Nechvíle, prezidanto de AEH, (kvankam la centjariĝo rilatas la E-klubon, sed jam de longe ambaŭ organizoj laboras komune). La renkontiĝon vizitis 45 esperantistoj, inkluzive 12 eksterlandanojn el 7 landoj – Bulgario, Danlando, Francio, Germanio, Korea Resp., Nederlando kaj Pollando.

Al la programo ankoraŭ apartenis interkonatiĝa vespero kun akordiono kaj kantoj, muzika kvaronhoreto de du flutoj fare de s-ino Daria Rosová kun ŝia lernantino, novaĵoj de Margit Turková pri tri laste eldonitaj poemaroj.

Vizito de la E-ekspozicio en la Regiona biblioteko en Pardubice, pri kiu plej multe meritis Mirka Kosnarová, plaĉis al ĉiuj. Pri la financaj aferoj zorgis Luďka Srbová kaj plua klubmembrino Irena Kolmašová zorgis pri refreŝiĝo de la partoprenantoj.

Parto de la ĉeestantoj vespere vizitis la kuraclokon Bohdaneč. Pavel Nechvíle zorgis pri la dimanĉa ekskurso en la Afrikan muzeon de D-ro Emil Holub kaj al la fame konata ekspozicio de betlehemoj en Třebechovice. Post fino de la ekskurso ne ĉiuj rapidis hejmen. Du poloj, unu germano kaj du ĉeĥinoj posttagmeze „grimpis“ al Kunětická hora (monto de Kunětice) kaj vizitis ankaŭ la Mielkukan hetmanejon, nur poste ili adiaŭis, plenaj de travivaĵoj.

Jarmila
Rýznarová

Pri Esperanto en radioelsendo de Pardubice

Okaze de la centa fonddatreveno de la E-klubo d-ro Schulhof ni renkontis afablecon de la redakcio de la Ĉeĥa radioelsendejo en Pardubice kaj interkonsentis preskaŭ unu horan intervjuon pri la historio de la E-klubo, pri nia agado kaj pri Esperanto ĝenerale. La elsendo

realiĝis vendrede la 19-an de junio 2009 de la deka horo en la konata ĉiutaga programo „Ni havas gastojn“.

S-ino redaktorino Jitka Slezáková per sia ĉarmo kaŭzis, ke nin post eta tempo forlasis tremo el la rekta elsendado… Antaŭ fino ni povis eĉ inviti interesatojn pri tiu ĉi lingvo al la solena renkontiĝo okazonta en Rybitví. Tamen – aŭ aŭskultis nin malmulte da homoj ĉe radioaparatoj, aŭ kaŭzis tion la financa krizo, la ĉeeston en Rybitví certigis en plimulto nur niaj „plej fidelaj“.

Pavel Nechvíle

Esperanto en la italajn bibliotekojn


Itala Esperanto-Federacio jam de longa tempo zorgas pri kontaktoj kun italaj bibliotekoj kaj kelkaj el ili regule ricevas la Itala-Esperanto-revuon. En la pasinta jaro la Nacia Konsilantaro de IEF lanĉis kampanjon, kiun kunordigis Ermigi Rodari. Li pere de lokaj esperantistoj enketis pri la emo de la bibliotekoj ricevi librojn pri Esperanto kaj meti ilin en la bibliotekan katalogon.La sukceso estis rimarkinda.


109 bibliotekoj akceptis niajn librojn kaj la direktoroj de kelkaj el ili eĉ dankis skribe. Oni donacis 86 lernolibrojn de Migliorini, 107 vortarojn de Corsetti-Vessella, 106 ekzemplerojn de la verko de Janton en la itala, “Esperanto: lingua, letteratura, movimento” kaj ankaǔ kelkajn aliajn verkojn. Kompreneble oni ankaǔ donacis abonon de itala Esperanto-revuo por la bibliotekoj, kiuj petis tion. La pozitiva sperto instigas al aliaj similaj agadoj. Gravega estas la rolo de la kunordiganto kaj de la lokaj esperantistoj, kiuj plenumas la esencajn lokajn kontaktoj.

Renato Corsetti

La oka renkonto en kampadejo Plasy

Jam la 8-a turisma renkontiĝo de esperantistoj el Ĉeĥio, Germanio kaj Francio okazis en la tagoj 18-21. 6. 2009 en la ripozcentro „Máj“ proksime de la urbeto Plasy. Ĉiuj 15 partoprenantoj estis kontentaj pri la loĝado, manĝado kaj la programo, kiun por ni preparis anoj de la Esperanto-klubo Plzeň. Post la interkona vespero ĵaŭde ni vidis filmojn pri la regiono. Tuj vendrede matene ni ekskursis al la urbo Kralovice kaj poste al la kastelo en Mariánská Týnice, kie ni trarigardis la interesan internaĵon.

Post la tagmanĝo estis pied-ekskurso al Plasy. Vespere por ni prelegis kaj kantis Stanislav Rynduch kaj invitis nin al sia regiono. Poste s-anino Margit Turková informis nin pri sia baptado de novaj libroj. La unua estas de Čestmír Vidman kaj la alia de Ljubov Vondroušková, la poemojn tradukis s-ano Jaroslav Krolupper el la ĉeĥa kaj rusa lingvoj al Esperanto. Bildojn por unu el la libroj pentris Jaroslav Krpejš.

Sabate okazis tuttaga ekskurso al la kastelo Zbiroh, origina setlejo nordoriente de la urbo Rokycany, kie vivis kaj pentris siajn epopeojn la pentristo Alfons Mucha kaj kie naskiĝis Josef Václav Sládek. Fráňa Šrámek ĉi tie verkis faman romanon „Stříbrný vítr“ (Arĝenta vento). La kastelo estas belega, ĉiĉeronino agrabla. Reen al Plasy nin veturigis du minibusetoj. Krome ni vizitis la vilaĝon Lomany, kie estas muzeo de peĉo.

Vespere ni aŭdis prelegon de Libuše Gabalda pri la Eŭropa kongreso en la Esperanto-urbo Herzberg kaj amuzan vesperon denove gvidis Stanislav Rynduch. Ni proponis por la venonta jaro lokojn, kiujn ni eventuale dezirus vidi. Specialan dankon al la ŝoforoj, kiuj veturigis nin kaj al la kuiristinoj, kiuj preparis por ni bongustan manĝon. Mi rekomendas partoprenon al ĉiuj, kiuj ŝatas vidi belan naturon kaj iom da historio de la regiono Plzeň. Fili

Du Esperanto-kongresoj en Herzberg la Esperanto-urbo

Fine de majo kaj komence de junio 2009 la Esperanto-urbo Herzberg am Harz gastigis samptempe du kongresojn. Nome la 8-an Eŭropan Esperanto-Kongreson kaj la 86-an Germanan Esperanto-Kongreson. La eventon partoprenis pli ol 350 geesperantistoj kaj cento da artistoj kaj gastoj, inter kiuj grupo da geler-nantoj el la pola ĝemelurbo Góra.

Krome, en tiu momento en Herzberg okazis la urba festo, al kiu la esperantistoj estis invititaj. Dum la solena inaŭguro muzikis la loka gimnazia grupo. Krom oficialaj gastoj la kongreson salutis kaj sukceson deziris la urbestro Gerhard Walter, kiu jam parolas Esperanton. Pola delegacio invitis al la ĉi-jara UK okazonta en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof.

La programo estis tre ampleksa. Okazis multaj laborkunsidoj, prelegoj, lumbildaj prezentoj pri Japanio, Koreio, Kubo, amuzaj skeĉoj, informo pri AIS, seminarioj, Esperanto-ekzamenoj kaj ĉiuvespere abunda kultura kaj distra programo. Por invititaj gastoj estis akcepto kun ŝaumvino. La gejunuloj havis apartan programon en la junulara domo, al k iu ili ankaŭ invitis nin.

Dum la unua vespero ni aŭskultis kantojn en la greka kaj Esperanto. El Hamburgo venis la fama kantisto Ralph Glomp, el Pollando Georgo Hanzlik, pupteatran prezenton pri barono “Münchhausen” spektigis Christoph Frank, folklora grupo el apuda vilaĝo Pohlde prezentis popolajn dancojn, la hungara parlamenta koruso kantis por ni hungare, polaj gejunuloj prezentis varian danc-spektaklon.

En la urbodomo dum la ĉeesto de la urbestro estis prezentita la ĵus naskiĝinta himno por la kongreso fare de Kees Ruig el Nederlando. En la urba biblioteko estis instalita Esperanto-ekspozicio de privata kolektanto pri diversaj esperantaĵoj, sed ĉefe pri filatelo. Oni povis admiri rarajn leterojn, kompletan E-poŝtmark-kolekton kaj multajn fotojn pri diversaj E-aranĝoj.

Ankaŭ en la urba kastelo eblis vidi ekspozicion pri Esperanto kaj la kastelan muzeon. Apartan intereson havis speciala poŝtstampo pri la E-kongreso. Ne mankis informoj pri la saniga efiko de ginsengo kaj multaj vizitis ginsengan vendejon, kiun en Herzberg prizorgas Song Jeong-ok kun sia edzo Harald Schicke. Harald ankaŭ parolis pri sia vojaĝo al Norda Koreio kaj gvidis bierseminarion. Kelkaj restoracioj havis menuo-kartojn en Esperanto kaj iuj ofertis manĝaĵojn speciale faritajn por esperantistoj.

La plej granda kaj impona aranĝo estis la urba festo, dum kiu diversaj grupoj feste kaj folklore vestitaj paradis tra la urbo. Ĝi estis bunta kaj gaja evento. Ankaŭ esperantistoj partoprenis tiun festparadon. Bone videblis flirtanta E-flago kaj verdaj ombreloj kun surskribo Esperanto. Pluraj el ni portis sur si flagon, tiel markante de kiuj landoj ili venis. Ni estis multnombraj. Kantante kaj salutante la rigardantojn laŭvoje ni vekis intereson. Centoj da homoj eksciis pri Esperanto, eĉ aŭtomobilistoj devis atendi en longa vico dum nia marŝado sur la ĉefvojo. Por Herzberg ĝi estis sendube la plej granda Esperanto-evento iam ajn okazinta tie.

Dum la kongreso eblis partopreni plurajn ekskursojn urbajn kaj ekster-urbajn. En la urbo Goslar admiris la imperiestran palacon, belajn stratojn kaj la ĉefplacon. Alia interesa ekskurso gvidis nin al la Eŭropa Rozario en la urbo “Sangerhausen”, kie ni promenis inter multaj rozoj kaj aliaj floroj. Revene ni haltis ĉe grandega kaj impona monumento “Kyffhäuser”. Trajne ni veturis al la urbo Braunschweig, kie ni vizitis muzeon, katedralon kaj poste ni kafumis aŭ bierumis ĉe surstrataj terasoj.

La lastan tagon esperantistoj renkontiĝis en la Esperanto-centro, kiun estras Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Ni eksciis pri Esperanto-agadoj kaj atingoj en Herzberg kaj pri la bezonoj por bona disvolviĝo de Esperanto tie. Herzberg estas alloga kaj pitoreska urbo ĉirkaŭita de la Harzmontaro kun multaj turismaj kaj migradeblecoj.

Liba Gabalda

Raporto pri la 30-a datreveno de KEA en Granma Esperanto – Filio.

Okaze de la 30-a datreveno de Kuba Esperanto-Asocio en la sidejo de Granma Esperanto – Filio en la urbo Bayamo,(provinco Granmo), la 10-an de junio 2009 en ” Merkredo por mia espero”, la esperantistoj festis la datrevenon kun granda kulturaranĝo, kie partoprenis esperantistoj, kunlaborantoj kaj amikoj de Esperanto.

La speciala invitito estis la anoncistino de radio Bayamo, s-ino Daiteré de Los Angeles Valoy La O, ĉar ŝi estas la persono, kiu ĉe la prezidanto de GEF gvidas la radiosekcion pri Esperanto ekde pli ol 15 jaroj per la radioprogra-mo “Renkontiĝo”. En la kultur-aranĝo kantis la grupo “Son de Kubo” multajn kubanajn kanzonojn.

La S-ro Anĝer Montero Ramos, prezidanto de Bayama Esperanto-Filio, prezentis la kulturprogramon kaj salutis la ĉeestantojn omaĝe al la naskiĝtago de KEA. Poste sekretario de Granma Esperanto-Filio legis la dokumenton pri la rilatoj inter ambaŭ provincoj, subskribitan de S-ro Rubiel Corría Iglesias, direktoro, kaj Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto.

Dum la aranĝo la sekretario pri financoj deklamis poemon kaj invitis s-ron Cabrera, por ke li parolu pri la funkciado de la movado dum 30 jaroj en la lando, ĉefe en ilia provinco. S-ro Cabrera parolis pri ĉiuj personoj, kiuj helpis kaj helpas ilin, por ke la asocio povu ekzisti, li rememoris forpasintajn signifoplenajn homojn.

Poste la ĉeestantoj aŭdis poemon de Zamenhof, kanzonon omaĝe al Kuba E-Asocio, kaj la E-himnon La Espero. el la ret-info

Grafologia fakulo esploris la subskribon de Barack Obama

La germana grafologo el Berlino Oliver Neter analizis la subskribon de la usona prezidento. Jen kelkaj detaloj de la analizo:

Barack Obama estas ege sentema homo kun senso pri arto, harmonia, fajna kaj kun interna imago. La subskribo malkaŝas, kia la homo volas esti kaj la skribo – trajtojn el la karaktero, aldonis la eksperto.

La prezidento devas ŝpari sin kaj strebi gardi siajn fortojn. La subskribomalkovras ankaŭ lian decidemon.

Li skribas ĉiun vorton preskaŭ senhalte, tio estas signo pri celdirekteco. Obama tenas sin strikte al siaj planoj kaj konceptoj. Li ne lasas sin esti ekhezitigita kaj agas preskaŭ senerare. La etlitera skribo malkaŝas modestecon, lia skribaĵo estas neta kaj preciza. La kapablo alpreni decidojn, la empatiemo kaj la disciplinemo estas aliaj liaj kvalitoj, kiujn la grafologo malĉifris.

En la subskribo li trovis ankaŭ malhelajn flankojn – kelkfoje li pridubas siajn proprajn fortojn, juĝas sin tro severe. Lia memsento estas nutrata nur kaj sole per la propraj atingoj. Li timas kolizii kun la antaŭjuĝoj de aŭtoritatoj kaj laboras por kontraŭi ilin per manifestado de sukceso kaj respondeco. Li havas profundan karakteron kaj bone konscias siajn mankojn, ĝeneraligas la grafologo Neter.

(En „LA GAZETO“ n-ro 143 eldonita 15.6.2009 sendis Stanislao Ŝtefan.)

Kion ni legis:

„Dankenoj“ en Bjalistokaj busoj

Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun Esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon „Esperanton, en la tuta mondo“. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.

En dudek aŭtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklam-ŝildoj super la fenestroj en la busoj, Esperantaj frazoj aperas ankaŭ sur televida ekrano.

Ĉi tio estas ne nur maniero interesi urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ ŝanco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktikado dum la kongreso“, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la aŭtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.

La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj kaj sen kontrolo de la kvalito. En filmeto publikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvo-instruaj ŝildoj. “Grandan dankon” laŭ la busa versio iĝas “dankenon”, kaj al tio oni respondu “ne dankine”. La frazo “gxis revido” estas skribita ĝuste tiel, sen ĉapelo, sed kun postmetita ikso.

La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuziĝos pri la fuŝoj. La aŭtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preskaŭ same multe da internacia atento, kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.

La novaĵo pri la Esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amas-komunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵ-agentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros “grandan dankenon”.

Sub tiu ĉi artikolo en la reta gazeto Libera folio estas multaj komentoj, kelkaj ŝercas pri tio, aliaj skribas „almenaŭ estas videbla la vorto Esperanto“.

Atentigo:

1)Konferenco de ĈEA okazos en la urbo Svitavy en la tagoj 9-11.10.2009 La aliĝilo estis enmetita en Starto, aŭ petu ĝin ĉe AEH.

2) Sabataj konversaciaj antaŭtagmezoj okazos en Prago, Ve Smečkách 25 en la tagoj: 26.9., 24.10. kaj 28.11.2009 de la 9-a.

3) Interesuloj pri reliefo de Zamenhof (gips-bildo), en grandeco 15x8cm, fare de Z. Myslivec kostas 40,-Kč, skribu al redakcio de Informilo.

4) Antaŭ nelonge venis invitilo kaj aliĝilo al la 62-a Kongreso de laInternacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĝi okazos en Sofio, Bulgario de la 8-15-a majo 2010.La postkongresaj tagoj okazos de la 15-a ĝis 18-a de majo 2010 en bulgara Velingrad. LKK adreso: 62-a Kongreso de IFEF, Bulgario, Sofia-1080, str. Ivan Vazov 3, ret-adresoj: veskam@abv.bg.petia_aleks@abv.bg,renag@mail.bg

 

 

 

 

INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE: jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.