Informilo 07-08 2008

Enhavo:
Cent mil artikoloj
Filmo en 20 lingvoj
J.Ježek –premianto
Kiel ekkoni apopleksion
Vojaĝo al Peruo Plasy
Bona espero en Brazilo
Varbado Meditado
Ciumado J. Nohavica
Mallonge kaj koncize
Invito al Strakonice
Multlingveco Veturu al Bialistoko
Vivo en 21-a jarcento
Lingva angulo

100 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

(interreta enciklopedio)

Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en la jaro 1887, do nur antaŭ 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de la homoj en pli ol cent landoj de la mondo. Ĝi hodiaŭ okupas unu el la antaŭaj lokoj, kiel internacie uzata lingvo kaj oni povas nomi ĝin “lingva rang-altiĝanto de la 20-a jarcento”: Neniu alia lingvo kapablis plibonigi sian pozicion inter proksimume 6.000 lingvoj de la mondo, ene dum nur unu jarcento, ek de la lasta loko al unu el la fruntlokaj 50.

La Esperanto-Vikipedio nun havas pli ol cent mil artikolojn. Ĉiutage aldoniĝas 40 – 50 artikoloj kaj kelkaj centoj da aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj devenas el dekoj da landoj kaj tial ili povas en la Esperanto-Vikipedion enmeti sciojn el multaj diversaj kulturoj de la mondo. La internacia lingvo Esperanto per tio fariĝis la 20-a lingvo, kiu atingis tiun multegon.

Iom pli el la statistiko:Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la Ĉina Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/ publikigas novaĵojn. La elserĉilo Google ofertas Esperanton kiel unu el 42 koncernaj lingvoj.

http://www.google.de/preferences?hl=eo

En la censo, farita en Litovio en la j. 2001, Esperanto atingis rangon 16 inter la fremdlingvoj, kiujn regas la loĝantaro. En samjara censo en Hungario Esperanto atingis la 18-an lokon.

http://www.nepszamlalas.hu/eng/volumes/06/00/tabeng/2/load01_13_0.html
Lu Wunsch-Rolshoven
www.esperantoland.de

Filmo en dudek lingvoj

La trijara laboro de internacia teamo, kiu neniam renkontiĝis en sia plena nombro ekster la interreto, produktis 43-minutan, sespartan filmon pri tio, kio estas Esperanto, por kio ĝi utilas kaj kion eblas per ĝi fari. La volontula teamo provizis la filmon per tradukoj en dudeko da lingvoj, kaj la rezulto estos baldaŭ havebla sur DVD-diskoj. La unuaj du partoj estis jam distribuitaj pli frue kaj la reagoj estas entuziasmaj. “Post ĝia prezento la instruisto intencis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis ĝin aliĝi. Tiuj filmetoj vere estas nekredeble eminentaj, gratulojn al la kreintoj”, opiniis Yves Nevelsteen. La reta gazeto Libera Folio publikigas kolektivan intervjuon kun la film-teamanoj, kiuj komune verkis siajn respondojn en la reto. el Ret-info

Jiří Ježek fariĝas premianto malgraŭ sia protezo

En sia 11-a aĝo, ĉe aŭtoakcidento, li perdis kruron. Kiam li estis 20-jaraĝa, li renkontis handikapitan konkuranton Josefon Lachman, kiu helpis al li konstrui la unuan biciklon kaj tiel Jiří komencis trejni.

Post kvar jaroj li jam estis membro de la nacia paralimpia bicikla teamo. Dum ludoj en la aŭstralia urbo Sydney li konfirmis sian talenton kaj hejmen li alportis du orajn kaj unu arĝentan medalojn. Sukcesojn li havis ankaŭ en la greka urbo Ateno. Kaj ne nur tion. Ofte li startas apud la plej gloraj „sanaj“ profesiuloj. Kiu scias, ĉu li tiel sukcese dediĉus sin al sporto, se li estus sana.

Pro la akcidento, kiun kaŭzis sufiĉis malatento ĉe la transiro de ŝoseo, kiam li falis sub radojn de la ŝarĝaŭtomobilo, estas ŝan-ĝita lia tuta vivo.

Tiam li ne sentis tion kiel tragedion, dank´ al siaj gepatroj, geamikoj kaj ĉefe dank´al sia karaktero. Jam kvar jarojn li posedas propran profesian prepar-teamon kaj lia edzino Soňa estas ankaŭ lia manaĝero.

Hodiaŭ li estas unu el malmultaj profesiaj handikapitaj sportistoj. En proksimaj tagoj estas eldonota lia mono-grafio „Frajer“ (Fanfaronulo). Laŭ liaj vortoj la libro ne temas sole pri liaj sukcesoj, sed povas motivigi ĉiujn homojn kun simila sorto.

El la  ĉeĥa ĵurnalo ONA DNES tradukis J. Rýznarová

*********************************************

Ne klopodu tiom, ja la plej bonaj eventoj estiĝas, kiam vi ne atendas ilin.

*********************************************

Kiel ekkoni apopleksion?

Vi povas savi la vivon.

Vera okazintaĵo:

Okaze de ĝardena festeno unu virino subite svenis kaj falis. Oni proponis al ŝi alvoki ambulancon, sed ŝi certigis ĉiujn, ke ŝi jam fartas bone, ke ŝi havas novajn ŝuojn kaj pro tio ŝi ekfalis. Dum la tuta vespero ŝi estis gaja kaj ridema.

Post la fino de festeno ŝia edzo telefonis al ĉiuj partoprenantoj, ke ŝi tamen estas enhospitaligita. Sed post unu horo ŝi subite mortis, ĉar ŝi suferis cerban apopleksion. Se ŝiaj konatoj scius, kiel diagnozi signojn de la apopleksio, ŝi povus ankoraŭ vivi! Iuj homoj ne mortos tuj, sed bezonas helpon de aliaj, konsciante, ke ili estas en senespera situacio.

Daŭras nur unu minuton tralegi ĉi tion …

Kuracistoj-neurologoj asertas, se la paciento estas alvenigita al kuracisto ĝis 3 horoj post la evento, li povas esti savita.

Kiel ekkoni apopleksion: la plej facila metodo estas komuniki kun la suferanto jene:

– peti lin, ke li ekridu – tion verŝajne li ne estos kapabla fari;

– peti lin, ke li diru simplan frazon – li povas paroli malkomprene, neklare kaj konfuze;

– peti lin, ke li levu ambaŭ manojn – li tion ne povos fari aŭ nur malfacile;

– peti lin, ke li elbuŝigu la langon – se la lango kurbiĝas kaj tordiĝas de flanko al flanko, tio estas la signo de apopleksio.

Se la suferanto havas almenaŭ unu el tiuj ĉi signoj, estas necese tuj voki ambulancon! El interreto tradukis L. Srbová

La vojaĝo al Peruo

Ĉe la fino de la pasinta jaro mi decidiĝis vojaĝi al Peruo por profiti miajn laborferiojn. Ćar mi devus vojaĝi sole dum la plej granda parto de la tempo, mi decidiĝis kontakti esperantistojn de tiu lando, pere de la retpaĝo Amikumu

(www.amikumu.net). Ili tuj respondis miajn mesaĝojn kaj afable proponis akcepti min en la flughaveno. La peruanoj estas tre ĝentilaj kaj bonkoraj. Ili multe ŝatas brazilanojn. En Limo kaj Kusko mi estis ĉiĉeronita de esperantistoj, kiuj montris al mi tre interesajn lokojn de tiuj historiaj urboj. En Limo ili invitis min tagmanĝi “ceviche” (populara perua manĝo, konsistanta el fiŝo, polpo, ostroj kaj salikoko) kaj donacis al mi tre bongustan ĉokoladan torton.

Estas tre grave, ke ni helpu la disvastigon de Esperanto inter niaj karaj sud-amerikaj gefratoj. Unu el la plej bonaj manieroj por fari tion, estas sendube viziti ilian fascinan landon pere de Esperanto.

Alvaro Motta el brazila komuniko n-ro 130

*********************************************

Kiu konscias pri la propra nescio, tiu jam multe scias.

*********************************************

Turisma renkontiĝo en Plasy

En la tagoj de la 19-a ĝis 22-a de junio 2008 realiĝis la tradicia turisma renkontiĝo en Plasy. Partoprenis ĝin 13 geamikoj el diversaj lokoj, eĉ unu franco. Ni ĉiuj plenĝuis ne nur agrablan etoson, sunan veteron, sed ĉefe riĉan turisman programon. La programo enhavis ege interesan viziton de la burgruino Krašov meze de belega, romantika naturo, kie akompanis nin du eminentaj gvidantoj. Poste ni vizitis la urbeton Kožlany, kie naskiĝis ĉeĥa eksprezidento Eduardo Beneš, plue la burgruinon Krakovec kaj la urbon Rakovník.

Fine ni ĝuis viziton en la malgranda muzeo pri rezin-ekspluatado de pin-arboj en la vilaĝo Lomany, kiu pintis la renkontiĝon. La rezin-ekspluatado ekzistis ĉi tie jam antaŭ la tempo de la dua mondmilito. Post la milito estis produktado interrompita ĝis la j. 1976. La rezinon uzadis ĉefe ĥemia kaj kosmetika industrioj, eksportante ĝin en orientan Germanion kaj Pollandon. Ekzemple en la j. 1977 la ekspluaton prezentis 119q (= kvintaloj) da rezino. Kvankam la pilzena klubo ne estas granda, ĝiaj anoj vigle laboras. Dum niaj ekskursoj ili konvene prezentis Esperanton al tiuj, kiuj montris intereson.

Věra Muchnová

 

La lernej-bieno Bona Espero en Brazilo

Fine de tiu ĉi junio mi vizitis por unu semajno miajn multjarajn germanajn geamikojn – geedzojn Achim kaj Karsta Meinel. Ĉe ili mi legis en “Esperanto Informilo por Berlino kaj Brandenburgio“ inter aliaj tre interesan artikolon. Jen ĝi estas iom mallongigita:

Wera kaj Detlev Blanke vizitis bienon – lernejon kun internulejo BONA ESPERO (BE) en Brazilo. Tiu bieno estis fondita en la jaro 1957 la 1-an de junio. Ĝi troviĝas sur la centra altebenaĵo de Brazilo (1200 m), meze de sovaĝa savano, najbare al pli kaj pli frekventata nacia parko „Parque Nacional da Chapada dos Veadeiros“, 240 km norde de brazila ĉefurbo.

La geedzoj Blanke estis tie de 24. 12. 2007 ĝis 20. 1. 2008. Ilin impresis la infanoj, vere belaj, de nigraj ĝis brunaj, ridemaj kaj ludemaj, malfermaj kaj kontaktemaj. Ja ĉeestis nur relative malmultaj, ĉar ĝuste okazis la someraj ferioj. Vidante kaj regule kontaktante tiujn infanojn, oni ne povas supozi, ke ili devenas el malfacilegaj cirkonstancoj. BE donas al ili vere „bonan esperon“, kiun ili antaŭe ne povis sperti kaj evitigas al ili la sorton de „stratinfanoj“ sen perspektivo, malsatantaj kaj ofte krimemaj, kiuj en Brazilo ankoraŭ abundas.

BE funkcias laŭ koncepto de „granda familio“. Ĉiu transprenas taskojn laŭnecese kaj laborpove. Ankaŭ infanoj kompreneble helpas kaj lernas transpreni malgrandajn devojn.

Tie regas vere bona etoso. Kvalifikitaj instruistinoj, kiuj mem edukiĝis en BE, zorgas pri alfabetigo kaj transdono de bazaj scioj al la infanoj (ĝis la nivelo de la 4-a klaso), por ebligi al ili pluan kleriĝon en la proksima urbeto aŭ aliloke, foje eĉ ĝis abiturienta ekzameno.

La ŝtato nur malmulte subvencias, sed lastatempe almenaŭ prizorgas elektran kurenton. La ĉefa subteno venas de multaj esperantistoj el la mondo.

Apartan rolon ludas la bonfara internacia ROTARY-KLUBO, kie la berlinanino Ursula Grattapaqua kun sia edzo Giuseppe efike agadas per kaj por Esperanto.

BE funkcias dulingve: ĉiutage uzatas la portugala kaj Esperanto. La internacia lingvo tute nature ludas rolon de interkompreniĝo inter „bon-esperanoj“ kaj eksterlandaj gastoj kaj volontuloj, kiuj dum pli ol 50 jaroj alvenadas por helpi al BE aŭ konatiĝi kun ĝi. Ne malofte ili instruadas Esperanton al la vere viglaj infanoj aŭ alimaniere okupigas ilin. Simile faris ankaŭ la geedzoj Blanke.

Kvankam BE ne estas evidente esperantista propagando-entrepreno, per sia konkreta humanisma kaj eduka laboro en Brazilo ĝi atingis pli por altigi prestiĝon de la lingvo, ol tio kutime eblas ĉe tipa E-organizaĵo.

Ludmila Srbová

Varbado por Esperanto

S-ano MUDr.Hradil sendis al nia redakcio du fragmentojn el la leteroj de siaj konatoj pri varbado de Esperanto. Jen:

1) Mi ĵus tralegis kaj la anglan kaj la germanan artikolojn (vidu la subajn hejmpaĝojn), kaj mi rekomendas ilin al ĉiuj, kiuj komprenas tiujn ĉi lingvojn. Jam venis la tempo, por ke la diversaj nacilingvaj ĵurnaloj kaj revuoj komencu pozitive informi pri la internacia lingvo.

Kun ĝojo mi rigardis la alparolojn de pluraj karaj membroj de nia laborgrupo. Dankon kaj gratulon! Plej amike Ludoviko Molnár


2) Ni ĉiuj devas bone paroli Esperanton, se ni volas montri la vivkapablecon de tiu ĉi lingvo. Sed ni devas havi ankaŭ la publikon, kiu aŭdas tion, kion ni diras (kiel Schüler Géza atentigis en sia artikolo).

Nun oni povas fari eĉ grandan varbadon, sen parola uzo de la lingvo, kion al ni montris Martin Krämer en Japanio, kiu volas partopreni la kontraŭ-tutmondigan demonstradon en Hokkaido ĉe la kunveno de G8, de la plej potencaj industriaj ŝtatoj.Tio ne signifas, ke ni ĉiuj devus estonte rompi fenestro-vitrojn de aŭtomobiloj kaj bruligi ilin, politika movado povas agi surstrate ankaŭ pacmaniere. Grava estas – prezenti sin antaŭ granda publiko. Bonvolu legi la usonan artikolon en la “Newstatesman”, post kiu ankaŭ la renoma germana ĵurnalo “Der Spiegel” aperigis la sian. Ili ambaŭ estas verŝajne la plej bonaj varbadoj por Esperanto lastatempe.

Ĉu vi ne komprenas la anglan? Tiam lernu tiun-ĉi lingvon por disvastigi Esperanton. Mi eĉ ne timas, ke vi poste nin forlasos.

http://www.newstatesman.com/society/2008/05/esperanto-language-anti-world
http://www.spiegel.de/politik/ausland/0,1518,557194,00.html

*********************************************

Ju pli vi pli precize planas, des pli vin ofte frapas hazardo

*********************************************

Meditado de unu esperantisto

D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof revis pri la ideo, ke la homaro fariĝu frateca komunumo. Al tiu ĉi celo li adaptis jam en la jaro 1901 siajn planojn, renovigi sionisman doktrinon pri „Hilelismo“. Ĝi baziĝas je ideoj de la rabeno Hilelo, kiu vivis en Jeruzalemo komence de nia erao, (li estis samtempulo de Jesuo Kristo).Li estis estro de la hebrea tribunalo. Devenante el babela gento, li fieris, ke li estas posteulo de la reĝo Davido. Li instruis hebreajn leĝojn kaj interpretadis ilin pli malrigore, ol judaj fariseoj. Li gvidis siajn lernantojn al pacemeca konduto.

Zamenhof interesiĝis pri la hilelisma doktrino jam fine de la 19-a jarcento kaj pli poste, li skribis al judaj amikoj en la Rusa regno leterojn pri tiuj ĉi pensoj. Li klarigis, ke estus necese starigi unuigintajn tezojn pri neŭtrale nova religio, kiu ankaŭ estas bazita je nova neŭtrala lingvo. Li skribis ruslingve al intelektuloj regantaj la rusan, el ili kelkaj estis jam esperantistoj. Hebreoj kaj Tolstojanoj formis la unuajn kernojn de la esperantistaro en la rusa imperio.

Post la unua kongreso, en la j. 1905 en Boulogne-sur-Mer, la ĉefaj esperantistoj kaj D-ro L. L. Zamenhof diskutis pri la kreo de ĝenerala organizo de la movado: “La Esperantista Centra Oficejo“. Pri tio meritis plejparte francaj esperantistoj, finance, organize kaj persone. La centjariĝon de la Centra Oficejo de UEA oni celebris la 26-an de aprilo 2008 per la 28-a Malferma tago. Unu el la sonĝo de D-ro Zamenhof estas plenumata. Lia devizo, eldirita okaze de la unua kongreso: “Unuan fojon en la homa historio ni, membroj de plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia, ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj, ĉar hodiaŭ kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj! Benata estu la tago! Grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!“ La mondaj renkontiĝoj okazis de tia tempo jam 92-foje. Ĉi-jara UK estas la 93-a.

Unu el la revoj de nia fondinto estis plenumita. Pluaj ne. Mankas „Homaranismo“ – la ideo eliranta el filozofia kaj religia doktrino nomata „Hilelismo“. Laŭ la Plena Vortaro „doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn“. Unu penso el la aparta Deklaracio pri la Homaranismo: „Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj liaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de la homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon“. La homaranisma ideo okupis la fondinton de Esperanto dum lia tuta vivo. Li ne sukcesis fondi la movadon por homaranismo, malhelpis al tio ankaŭ la militeksplodo.

Pliboniĝo en esperantistaj kontaktoj – ciumado

Okazas ofte, ke mi trovas helpe de Esperanto-konversacio amikon, kiu komence estas fremdulo, kiu nur uzas Esperanton kiel mi. Ni interparolas kaj post kelkaj rilatoj, ekzemple helpe de „Skype“ (interreta programo, kiu ebligas telefoni senpage), ni komprenas, ke ni ambaŭ fariĝas amikoj, havante samajn aŭ proksimajn opiniojn je diversaj problemoj, ĉu ekonomiaj, politikaj, ekologiaj aŭ je turismo, eksterlanda vizitado, rilatoj inter gejunuloj kun emeritoj ktp. En la kvaronjara literatura periodaĵo „La Gazeto“ eldonata en Francio, jam kelkfoje oni pridiskutis la uzadon de la pronomo „ci“. Nun plimulto de esperantistoj estas kontraŭ la uzado de ciumado; preskaŭ 99% de esperantistoj preferas viumadon, laŭ la angloj, kiuj viumadas denaske. Mi opinias, ke per la uzado „ci“ ni proksimiĝas vere korsincere. Ŝajnas al mi, ke ni tiamaniere plenumas la revon de nia Majstro, ĉar Esperanto ne fariĝas nur rimedo por esprimi pensojn, sed ankaŭ rimedo, kiel alproksimigi korojn de la homoj.

Stanislao.


Retpaĝaro de fama ĉeĥa kantisto ankaŭ en Esperanto?

Karaj, (skribas Georgo Handzlik), mi preskaŭ konvinkis unu el plej famaj ĉeĥaj kantistoj Jarek Nohavica por vastigi lian paĝaron je Esperanto-versio. www.nohavica.cz


Semajnfine mi estis en Katovice en la teatro Korez, kiu antaŭ kelkaj monatoj preparis spektaklon laŭ kantoj de Jaromír Nohavica. Por la spektaklo oni uzis du miajn polajn tradukojn de Nohavica-kantoj. Sabate venis rigardi la spektaklon Nohavica, la aŭtoro kaj la kantisto. Li tuj ekŝategis mian tradukon de la kanto Piedpilko (Li parolas ankaŭ pole). Kaj li min petis, ke mi metu ĝin al lia paĝaro kune kun aliaj miaj tradukoj.

Tiam mi rememoris, ke antaŭ pluraj jaroj ni renkontiĝis kaj mi rakontis al li, ke mi kantas liajn kantojn en Esperanto en diversaj landoj.

Laŭ miaj sugestoj ni starigos E-version de lia paĝaro. Nun mi tradukas tekstojn pri li por la paĝo kaj pretigas la kantojn por publikigo. La aŭtoroj de la paĝaro komence malfacile kredis, ke oni povas kanti en Esperanto, ke ekzistas E-publiko, ke la publiko komprenas kaj reagas je la kantoj. Ili volas vidi fotojn de miaj koncertoj, sed mi mem ne faras tiajn fotojn.

Do mi petas ĉiujn esperantistojn, kiuj havas fotojn de miaj koncertoj, sendi ilin al la redaktorino de la paĝaro Krystyna Tuliszka k.tuliszka@wp.pl

Bonvolu skribi, kie estis la koncerto kaj el kiu lando vi skribas. Estus taŭge, ke sur la fotoj troviĝu ankaŭ la publiko. La kopion bv. sendi al mi. Jen kelkaj miaj kantoj, kiuj estas tradukoj de liaj, aŭ faritaj laŭ liaj konceptoj (ĉeĥajn realaĵojn mi ŝanĝis al Esperantaj) Sarajevo, Trinku akvon, Milionuloj, Diris mia patro, Kapro. Dankon pro la helpo.

Georgo Handzlik, Jerzy Handzlik <j.handzlik@kleks.pl>

*********************************************

Kiu volus havi ion, kion li ankoraŭ neniam havis, devos fari ion, kion li ankoraŭ neniam faris..

*********************************************

Mallonge kaj koncize :

a/ La Societo Franz Kafka en Prago eldonis ĉeĥlingve la romanon „Vizito el pratempo“ de Petro Ginz, la juda ĉeĥa esperantisto, kiu mortis en la jaro 1945 en gaskamero kiel 16j. Unu el herooj de la romano, inspirita de Jules Verne, estas esperantisto. (M.M.)

b/ Ĵurio por la literatura konkurso Abritus-2008 aljuĝis la unuan premion por poezio al Benito Philippe el Germanio, duajn premiojn gajnis Jaroslav Krolupper el Prago (Ĉeĥio) kaj Penka Papazova el Bulgario, la trian ricevis Zorka Vinceljak el Kroatio.

c/ Al nia redakcio estis donacita ĵus eldonita poemaro de la konata poeto Ĉestmír Vidman (Prago) titolita „Kun pilgrimbastono“ (S poutnickou holí). La libro enhavas pli ol 50 poemojn en la ĉeĥa lingvo kaj en Esperanto, spegulforme, en E-traduko de Jaroslav Krolupper. Precipe ĝojiga estas la partopreno de Jaroslav Kropejš (el pilzena klubo), kiu kreis impresajn ilustraĵojn. Do – la libreto plene „esperanto-aŭtoreca“. Interesiĝantoj pri la poemaro turnu Vin al s-anino Margit Turková, kiu havas grandajn meritojn pro prepareldono de la poemaro.

(ret-adreso: margit.turkova@quick.cz )
d/ S-ano Josef Kříž el la urbo Ústí n.L. sukcesis en la ĉina konkurso de „Scioj pri pekinaj olimpikoj“ kaj ricevis, krom la diplomo, interesan grandan ruĝan tablotukon kun ĉinaj motivoj. Al ĉiuj aprezintoj la redakcio gratulas!

e/ La 25.6. kaj 30.6., en la televida kvizo AZ, ricevis la gajnintoj kiel premion la libron „Člověk proti Babylonu“, kiun enĉeĥigis Jindřiška Drahotová el la E-libro, kiu estas titolita „La homo kiu defiis Babelon“. Interesiĝantoj povas aĉeti la ĉeĥan libron kontraŭ 150,- Kč J.D, Sadová ul. 745/36, 29301 Mladá Boleslav

(ret-adreso: drahotovaesperanto@seznam.cz )

f/ En la ĵurnalo Lidové noviny la 16. 6. aperis intervjuo kun la prezidento de ĈR Václav Klaus. Liaj vortoj pri Esperanto elvokis grandan reagon de esperantistoj el multaj landoj. Eblas legi en www.liberafolio.org , aŭ en la gazeto Ondo de Esperanto.

g/ En la urbo Brno estis fondita plua E-organizaĵo, kiu nomiĝas „E-lingvo“. La flugfolio en la ĉeĥa, kiun ricevis ankaŭ nia redakcio, estas interesa pro sia enhavo. En ĝi estas skribite, ke Eŭropo bezonas novan solvon de lingvaj problemoj kaj ke neniu nacia lingvo povas plenumi tiun ĉi taskon. Pli multe da informoj vi povas trovi en www.elingvo.eu.

Invito al Strakonice

Esperanto-klubo LA PONTO en la urbo PÍSEK kore invitas vin al unutaga postferia renkontiĝo en la urbo Strakonice, kiu okazos sabate la 13. 9. 2008 de la 9-a horo.

Nian programon partoprenos ankaŭ famkonata Inĝ. Pavel Pavel, moviginto de statuoj en la Paskaj insuloj. Certe lia prelego kaj diskuto kun li estos tre interesaj.

Vi ricevos detalajn informojn, sendante aliĝilojn ĝis 15. 8. 2008 al Věra Muchnová. telefone 721 633 741 aŭ rete: VeraMuchnova@seznam.cz

*********************************************

Ni deziras al vi: Havu ĉiam bonan aeron por spiri, fajron por varmiĝi,

trinkeblan akvon, amikon, kiu emas aŭskulti vin kaj lokon por vivi.

*********************************************

Multlingveco en Eŭropo

En Gazetara kaj Informa Oficejo de la federacia registaro de Germanio la 22-an de junio okazis publika pasia debato pri la temo: „Multlingveco en Eŭropo: ĉu kultura valoro aŭ lukso?“ Tuŝante malfacilajn traktadojn, kiuj disvolviĝis en Bruselo, la partoprenintoj parolis pri tio, ke politikistoj havas interpretistojn, sed tamen ne komprenas unu la alian, se al ili mankas komprenemo.

D-ro Rudolf Josef Fischer, la prezidanto de Germana Esperanto Asocio, komencis sian parolon laŭ peto de la debat-estro per kelkaj salutvortoj en Esperanto kaj daŭrigis germane: „Ni malkonsilas al neniu lerni la anglan. Eblas lerni pliajn lingvojn aldone al Esperanto.“ Li speciale atentigis pri la potencialo de Esperanto, servi kiel katalizilo de komuna eŭropa identeco-sento kaj kiel pontolingvo. Li ne vidis minacon al la multlingveco flanke de Esperanto, sed ja sentis seriozan bezonon averti pri la riskoj de koncentriĝo je la lernado kaj aplikado de la angla lingvo.

El la germana gazeto „Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio“ mallongigis Ludmila Srbová

Veturu kun ni venontjare al la pola urbo Bialistoko

La interesiĝantoj pri la busa vojaĝo al la Universala kongreso de UEA, en la naskiĝloko de L. L. Zamenhof, en la tagoj 25. 7. – 1. 8. 2009, sendas al ni provizorajn aliĝilojn. Pri tiu ekskurso ni jam informis vin en la kvina numero de Informilo. Kvankam la dato por ilia akcepto kaj ankaŭ la fina decido de AEH-komitato pri realigo de la busvojaĝo ankoraŭ ne finiĝas (ĝis 31. 8.), ŝajnas, ke la intereso pri partopreno estos sufiĉa kaj ke la komitato konsentos. Tamen anticipaj aliĝantoj estos inter ĉeestontoj preferataj kaj ili estos ĝustatempe informitaj pri tio, kion ili devos en limdata tempo certigi, por ke ilia ĉeesto estu senproblema.

Se ankaŭ Vi interesiĝas pri la busa ekskurso al la UK en Bialistoko kaj Vi ĝis nun ne informis min, bonvolu fari tion kiel eble plej frue je mia adreso: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, retadreso: josef-hron@volny.cz, telefon-numero 466 401 942.

Kiel ekscii, ke vi jam vivas en la XXI-a jarcento

1. Ĉe ekfunkciigo de mikroonda forneto vi aŭtomate serĉas, kien enigi la sekretvorton.

2. Vi ne memoras, kiam vi lastfoje ludis “solitaire” (ĉeĥe pasiáns) per realaj ludkartoj.

3. Vi havas liston kun 15 telefonnumeroj, por ke vi povu komunikiĝi kun tri viaj familianoj.

4. Vi skribas retmesaĝon al la kolego, kiu sidas ĉe apuda tablo.

5. Vi rimarkis, ke vi ĉesis korespondi kun amikoj kaj parencoj, kiuj ne havas retpoŝton.

6. Eĉ hejme, kiam vi prezentas vin per telefono, vi diradas nomon de via firmao.

7. Telefoninte el hejmo, vi senintence premas apartan numeron por konekto kun ekstera telefona linio.

8. Sidante apud unu tablo, vi estas laboristo en tri diferencaj firmaoj.

9. Vi fartas malbone, se vi ne povas sekvi TV vesperajn politik-informojn.

10. Via ĉefo ne estas kapabla fari vian laboron.

11 Veturante hejmen, vi telefonas per poŝtelefono al viaj familianoj por ekscii, ĉu iu estas hejme.

12. Preskaŭ ĉiuj TV reklamoj, kiujn vi rigardas, ekmontras sian retpaĝon.

13. Se vi forgesis hejme vian poŝtelefonon, vi hastas terure kaj tuj revenas por preni ĝin, ne rememorante, ke antaŭ kelkaj jaroj vi loĝis sen telefono.
14. Matene antaŭ la unua taso da kafo vi ekfunkciigas komputilon kaj trarigardas vian retpoŝton.
15. Parkere vi ne memoras telefonnumerojn eĉ de viaj plej bonaj amikoj. Kaj nun vi sidas kaj ridas al vi mem …

El la „Internacia gazeto“ mallongigis J.Rýznarová

*********************************************

Plej alta gloro ne estas restadi staranta, sed restariĝi post ĉiu falo.

*********************************************

Lingva angulo:

Ne korekta, sed ĝusta respondo

Je rozšířené mínění, že esperantské přídavné jméno «korekta» znamená «správný» nebo «korektní», to je však chybné.

Slovní kořen korekt je slovesný a znamená opravovat. Zamenhof v „Universala vortaro“ (součást Základu esperanta) význam kořene korekt takto definoval pomocí pěti cizojazyčných slovesných ekvivalentů. Tuto zásadu však ve svém díle sám mnohokrát porušil (jako člověk asi nechtěně chyboval) a užil přídavné jméno «korekta» chybně ve významu «správný», snad pod vlivem francouzského a německého correct a německého korrekt.

V esperantu musíme dodržovat zásadu, že každý slovní kořen má jen jeden gramatický charakter, jinak by nastal chaos. Jaký? V našem případu se ptejme: Korigovat (odstraňovat chyby) by bylo korekti nebo korektigi? Korektor by byl korektisto nebo korektigisto? Korekta by bylo ve významu opravný nebo bezchybný, správný? Docházelo by k nedorozuměním, proto:
Pamatujte si, že korekti je opravit, opravovat, korekto je oprava, opravení, korektado znamená opravování, korekta je opravný, korekte není „správně“, ale česky popisně vyjádřené „opravným způsobem“, korektisto je korektor.

Esperanta resumo: Ni neniam uzu „korekta“ en la senco „senerara, ĝusta“. Korekta respondo ne estas ĝusta respondo, sed „respondo, kiu montras manieron de ĝustigo“. Jan Werner

*********************************************

Postulu maksimumon de vi mem, tamen atendu minimumon de aliaj.

*********************************************

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €
.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.