Informilo 06 2008

Enhavo:
Ekskurso al Arras,
E-festo en Togolando,
Interreto malfermas,
Observante de planedoj,
Trajno Zamenhof,
Ĵurnalistoj kongresis,
Hirudoj resanigas,
Renkontiĝo en Losiny,
Sekreto de firma araneaĵo,
Duoblaj konsonantoj,

 

Maja ekskurso en la francan urbon Arras

Komence de la monato majo mi iom vojaĝis tra „la dolĉa FRANCIO“. Ĝuste je la 1-a majo (festotago de laboro), ni troviĝis en la urbo ARRAS, kiu situas en la departamento Artois. Sur la famaj urboplacoj nenio signis, ke francoj tiun tagon estimas – sed – kia erara supozo! Baldaŭ ni troviĝis en la urboparto, kiu tuta estis destinita, por ke tie la civitanoj amasiĝu kaj solenu laŭ sia gusto. En grandega parko regis grandega muzikbruo (sed agrabla – jen junularaj grupoj), la stratojn plenigis diversaj standoj kun bongustaĵoj, kun vestaĵoj kaj precipe kun libroj. Jen – ververe „popola festado“, kiu agrable efikis al ni turistoj kaj neniel ĝenis nin nelonga pluveto.

Antaŭ forveturo ni enpaŝis en la informcentron, por elekti taŭgajn turismajn prospektojn (tion ni faris en ĉiuj urboj). Tuj en la vestiblo frapis min granda afiŝo kun la titolo: ESPERANTISTOJ ORGANIZAS LINGVAN FESTIVALON. Mi nekredeble gapis – sed tuj ĉirkaŭis min kelkaj esperantistoj – simple dirite, ni ĉirkaŭbrakumis nin plensentimente kiel familianoj.

Bedaŭrinde nia aŭtobuso jam preskaŭ startis – sed ankoraŭ ni sukcesis „fari propagandon“ antaŭ miaj samturistoj. Videblis, ke nia spontaneco tre efikis al ili – sed mi estas certa, ke tio estis pli dank´ al ĉarmeco de la belulino Arlette kaj ŝia edzo – la fama kantisto JOMO, ol nur dank´ al la lingvo. Sed tamen – mi sentis miron kaj admiron…

Ĉar mi ne havis eblon sperti la propag-aferon, mi nun petas niajn novajn amikojn el la urbo Arras, ke ili priskribu sian agadon – kaj tiamaniere estiĝu kunlegantoj de nia gazeto INFORMILO. Ĝuste sur tiu ĉi-linio mi skribas la retadreson de nia organizaĵo kun la espero, ke ĝi estiĝu la adreso de niaj pluaj amikecaj kontaktoj: aeh-ikeh@volny.cz. Nia redakta kolektivo ĝoje akceptos viajn mesaĝojn!

Rekompence unu bona „raporto“ ankaŭ el nia flanko: je la 13-a majo ni solene donacis kaj transdonis „la memorŝtonon“ por intencata konstruo de nova NACIA BIBLIOTEKO en Prago. La ŝtono estas bele gravurita (meritas pri tio la skulptisto Zdeněk Myslivec) kaj akompanata per la Donac-dokumento, en la lingvoj ĉeĥa kaj esperanta – (tion niaj legantoj jam anticipe vidis en la pasinta Informilo). Nian kolektivon akceptis la vicdirektoro de ĉi institucio, dankis nin pro nia nobla strebado kaj la ŝtonon lokigis en vitrinon, kie troviĝas jam aliaj memoraĵoj. La afero estis ankaŭ ĵurnalisme dokumentita: la institucio mem invitis ĵurnalistojn el la oficialaj televid-agenturoj (TV Nova) – kaj ni havis la ĵurnaliston esperantistan. S-ano František Zelinka promesis krei filmeton kaj ĝin prezenti okaze de la septembra konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio en la urbo Přerov.

Esperante, ke miaj informoj ĝojigos ĉiujn „internaciajn“ gelegantojn de nia INFORMILO, mi skribis ilin por la junia eldono.

Margit Turková, 16.5.08 margit.turkova@quick.cz

Esperanto-festo de la 1-a de majo en Togolando

Mia korespond-amiko el afrika Togolando Koffi Doumegnon sendis al mi la raporton pri ilia E-festo de la 1-a de majo, kunorganizita de du E-asocioj ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando kaj FEIM (Fonduso Esperantista de Interhelpado kaj Mikrokredito). La renkontiĝon partoprenis ankaŭ multaj civitanoj, kiuj nenion sciis pri Esperanto. Jen fragmento de la letero:

La temo de la debato estis: Solidareco kaj interhelpado. Unue la gvidanto de la debato prezentis la temon, donis multajn klarigojn antaŭ aliaj kontribuaĵoj. Resumo estis: solidareco ne signifas malrespekton de la regularo. Ni devas esti solidarecaj unu al la aliaj en vereco, justeco kaj honesteco. Se tion ni sincere aplikas, la interhelpado ne suferos kaj plifortigos nian landan asocion UTE (Unuiĝo Togolanda Esperantista). Estas rekomendite, ke ĉiuj E-organizaĵoj de UTE sincere kunlaboru por subteni en ĉiuj kampoj la landan asocion kaj ofte pensu pri tiaj renkontiĝoj inter togolandaj E-organizaĵoj. Al tiu ĉi temo ankaŭ kontribuis kvar gastinoj el Nederlando, kiuj bedaŭrinde ne parolas Esperanton kaj multaj kontribuoj venis de la membroj de ASELT kaj FEIM.

La debato daŭrigis ankaŭ ĉe la tagmanĝo. Poste okazis kelkaj individuaj fotoj, grupaj fotoj kaj promenado sur la plaĝo de la marbordo, kie miloj da laboristoj celebris la feston. La disiĝo okazis post la marborda promenado. La festo de la 1-a

de majo 2008 fariĝis historio por ASELT kaj FEIM.“ Ludmila Srbová

Interreto malfermas novajn eblojn

Handikapita junulo rakontas pri sia ĝisnuna vivo:
Mi nomiĝas Pavel Hejhal kaj mi estas 24-jaraĝa. Samtempe mi estas pentaplegikulo. De tetraplegikuloj, kiuj havas paralizitajn manojn kaj krurojn, mi diferenciĝas per tio, ke ankoraŭ paraliziĝis mia diafragmo kaj mi estas alligita al pulma ventilatoro.

De mia infanaĝo mi ŝatis lingvojn kaj post la finiĝo de baza lernejo mi sopiris aliĝi al mebla industria mezlernejo kaj post la maturekzameno en altlernejon de lignista industrio. Mi planis, tamen la sorto aliel faris. Ĉe la trafik-akcidento decembre 2002 mi vundigis mian kolspinon kaj mjelon. Pro tio mi estiĝis pentaplegikulo kaj mian estontecon mi pesimisme vidis – senĉese vivi en malsanulejoj.

Tamen sinjoro direktoro dum la vizito informis min, ke mi povos la lernejon fini tuj, kiam permesos tion mia sanstato. Poste venis propono, ke mi provu desegni per la buŝo. Mi ne opiniis tion reala, tamen post la certa tempo mi tion ellernis. Ankaŭ ĉe plua propono – provi estri komputilon per la buŝo, kiun mi konsideris neebla, post ia tempo mi sukcesis. Ligo de mia komputilo al interreto estis jam plua paŝeto al la vojo reen en la aktivan vivon. Mi komencis utiligi komunik-rimedojn, kiel retadresojn, ICQ, Skype (interretan telefonon) kaj post longa tempo mi denove povis komuniki kun ĉirkaŭa mondo, kiu estis for de mia malsanuleja ĉambro. Post preskaŭ tri jaroj mi revenis hejmen kaj mi povis per interreto respondadi korespondaĵojn, serĉi interesajn informojn, regi bankokontojn kaj aĉetadi. Mi opiniis, ke mi atingis maksimon. Sed sinjoro direktoro diris, ke venis tempo, ke mi povu fini la lernejon kaj mi kun li kaj kun pluaj instruistoj interkonsentis individualajn planojn por la studado. Ĵus interreto estis mia ĉefa komunika rimedo kaj mi ricevadis studajn bazajn testojn. Tiel mi povis fini la kvaran klason de industria lernejo kaj prepari min al abiturienta ekzameno. Mi bone sukcesis kaj mi nun serioze planas pere de interreto studi altlernejon spite de mia granda handikapo. Eble mi foje povos labori kiel projektanto.

El abilimpia bulteno tradukis J. Rýznarová

Observante de planedoj

Tycho de Brahe (1546 – 1601) estis danlanda astronomo kaj la plej preciza observanto de pozicio de planedoj kaj de steloj el la tempo, ĝis kiam estis la teleskopo venigita en la astronomion. Antaŭ sia morto li vizitis Pragon kaj sinjoron VOK el Rožmberk. Onidire Brahe antaŭ sia morto transdonis rezultojn de siaj observadoj kaj mezuradoj al Jan Kepler (1571 – 1630), kiu post lia morto fariĝis kortega astronomo kaj astrologo. Kepler deduktis siajn famekonatajn leĝojn pri movoj de la planedoj dank‘ al fidindaj sciigoj de Brahe, kiuj preciziĝadis ankoraŭ dekojn da jaroj poste, post la teleskopo kaj okulvitra fadena kruco, kiu ebligadis precizan lokigon de la stelo en centron de la vidkampo.

Dum sia vivo Brahe estis malfidema kaj malalirebla koncerne la kritikon. Siajn rezultaĵojn li zorgeme tenis sekrete. Male Kepler neniam entreprenadis proprajn astrologiajn observadojn, sed estis eminenta matematikisto kaj fizikisto. Li estis tiomgrade miopa, ke kelkaj historiistoj supozis, ke en sia maturaĝo Kepler la stelojn neniam ekvidis. El Spirit tradukis J. Cíchová

Trajno Zamenhof

Danke al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kompanio en Bjalistoko, laŭ la propono de la urbestro de Bjalistoko, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlahia Vojevodio en la somera horaro ekestis la TRAJNOZAMENHOF. La 1-an de junio 2008 ĝi startis la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05 h. okazis solena “bapto” kaj poste la adiaŭo de la trajno kun Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝis “al akvoj”.

Survoje, ĉe la Centra stacidomo de Varsovio kaj en Katovice salutis la familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, ges-roj Zamenhof renkontiĝis kun la honora komitato, kiu sub la gvido de eŭrodeputino Margerita Handzlik atendis ilian alvenon. Posttagmeze ĉiuj partoprenis la feston okaze de Internacia tago de infanoj, reklamis Esperanton kaj la naskiĝurbon de Ludoviko Zamenhof.

Pri la vestaĵo el la epoko por la familio Zamenhof zorgis la Dram-teatro en Bjalistoko. En la trajno estis disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontis al vojaĝantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazis sub la media protekto de la TV Bjalistoko kaj la televidkanalo TVN.

Ĉiuj, kiuj deziras kunorganizi la festan vojaĝon de la trajno, estas bonvenaj. Kontaktu nin ĉe: “esperanto.bialystok@interia.pl ret-info@blahus.cz


“Leviĝanta Bjalistoko” — jen la slogano, per kiu dum 4 venontaj jaroj estos promociota la ĉefa urbo de Podlahio. Laŭ la mendo de la urbestro Tadeo Truskolaski la firmao Grupo Eskadra, kiu okupiĝas pri la promocio de la urboj, prilaboris la strategion de la promocio de Bjalistoko. “Temas ĉefe pri tio, ke ni deziras montri Bjalistokon kiel la urbon vivantan, dinamikan, modernan kaj substrekantan sian ekziston, kulturon kaj tradicion”, — diris la vicurbestro pri kulturo Tadeo Arlukovic. La strategio baziĝas sur la multkultureco de Bjalistoko. Grupo Eskadra vidas ege grandajn eblojn de la promocio pere de Esperanto. Aldona argumento estas la fakto, ke en la jaro 2009, ĝuste en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, estos organizota la 94-a Universala kongreso.

laŭ Leopold Patek en [IFEF-listo] Eli Karczewska Bjalistoko, Pollando

La ĵurnalistoj kongresis

La lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj vendrede la 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia parlamento. La kunsidon ĉeestis kaj malfermis ankaŭ Dainius Radzevičius, prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) fari la unuajn paŝojn direkte al jura registriĝo de TEĴA en Litovio. La kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj (180 partoprenantoj el 37 landoj) okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun forta financa subteno de la litovia ŝtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj. Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, loĝado en hotelo estis senpaga por la kongresanoj kaj ankaŭ manĝojn la kongresanoj ne bezonis pagi. El Libera folio

Ĉe la retejo de la litova E-asocio estas troveblaj multaj rilataj dokumentoj: la dua bulteno, la detala programo, la kompleta kaj kompleksa kongresa libro, protokolo de TEĴA-kunveno, kvar numeroj de la loka taga bulteno “La fera lupo” – do oni povis/-as eĉ kun ne-ĉeesto sekvi la evoluon de la kongreso. Adreso por la elŝuteblaj kongresaj dokumentoj kaj bulteno: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=jk

Pli detalan, interesan raporton pri la kongreso vi povas trovi kaj legi ĉe: http://www.liberafolio.org/2008/jhurnalistkongreso/

el Ret-info

La hirudoj resanigas

Tiuj ĉi malplaĉaj animaloj – hirudoj estis jam utiligataj 200 jarojn antaŭ nia jar-epoko kaj nuntempe utiligas ilin tri hospitaloj en Hindujo Dĵammu kaj Kaŝmir. Pacientoj el la tuta Hindujo veturadas tien kaj la kuracistoj estas kontentaj pri rezultoj de la kurac-metodo.

Per la hirudoj estas kuracata granda vico da malsanoj, inkluzive de artritido, kronikaj kapdoloroj, inflamoj de kavaĵoj kaj haŭtmalsanoj. La kuracisto Nasír Ahmed Hakim diras, ke moderna medicino eluzas tion, ĉar salivoj de hirudoj enhavas bioaktivan substancon, kiu defendas sango-koagulaĝon, sed ankaŭ helpas kiel analgetiko kaj anestetiko.

Do, la hirudoj estas miraklaj kuracistoj – iliaj salivoj venas per suĉ-sango en la korpon de pacientoj.

Sed inter ceteraj kuracistoj ne regas ĝojo. Kelkaj proklamas, ke dume ne estas tro da informoj pri bonaj efikoj kaj ke unue necesas fari sciencajn analizojn. Hindujo ne estas sola loko, kie oni uzadas hirudojn por la kuracado.

Antaŭ kelkaj jaroj agnoskis la federala registaro de USA sango-suĉadon per la hirudoj kiel medicinan proceduron ĉe la kuracado de difektoj de sango-cirkulado kaj ĉe transplantado de haŭtaj partoj.

Antaŭ nelonge oni skribis en iu ĵurnalo, ke la artistino Demi Moore el Hollywood utiligis la hirudojn por plibeligo de sia vizaĝo. Ankaŭ la pacientoj de Kaŝmir laŭdas la efikojn de hirudoj.

Unu virino el malgranda malsanulejo en Ŝrinagaro uzis kvar hirudojn por suĉsango de sia kruro, ĉar deko da kuracistoj el la tuta Hindujo ne kapablis helpi ŝin.Tri jarojn ŝi vane kuracis la artik-dolorojn.

Kiel longe la hirudoj suĉas la sangon? Post 30 minutoj ili mem forlasas la haŭton.

La malsanulejoj kalkulas por ĉiu hirudo 50 rupiojn (proksimume 20 Kč) krom pago por la kuracista konsulto.
Por la 70jaraĝa viro Abdul Ahad estas la hirudoj la lasta espero, kiel forigi konstantan malvarmumiĝon kaj fortajn kapdolorojn, kiuj lin turmentas jam kelkajn jarojn. La kuracista scienco ne sukcesis helpi lin.

El tagĵurnalo Deník esperantigis J. Rýznarová

La tradicia renkontiĝo en urbeto Velké Losiny

Post fridaj majaj tagoj sabate la 24-an de majo aperis la suneto kaj tion tuj utiligis 23 esperantistoj kaj favorantoj de la internacia lingvo, por partopreni la tradician renkontiĝon de Šumperk-E-klubo denove en kuracloko Velké Losiny. Ni promenis tra la kastela parko, tamen por banado en termala banejo ne estis intereso.Ni gustumis ne tro odoran, sed ege sanigan mineralan akvon kaj agrable ni amuziĝis ĉe la promenado apud rivereto Losinka. Kelkaj vizitis fabrikon por manpapero, aliaj trarigardis la kastelon.

En la kastela parko ni admiris riĉe ekflorantajn rododendronojn kaj azaelojn kaj nutris karpetojn en la fiŝlago. Poste ni venis al Esperanto-arbo, kiun plantis la anoj de Šumperka klubo en la jaro 1967 kaj ni pendigis sur ĝin novan tabuleton. La arbo estas el Kanado. Ĝi nomiĝas Tsuga Canadesis, ĉeĥe Jedlovec kanadský.

Post la tagmanĝo en la restoracio Losinka ni aŭskultis informojn de ceteraj E.-kluboj, ankaŭ raportaĵon de IFEF-kongreso el Poznaň. La gvidanto Kvido Janík montris al ni binditan kolekton de E-gazetoj de UEA el la jaroj 1931-33, kiu estos konservita en Esperanto-muzeo. La renkontiĝo estis finita per tradicia tombolo. Antaŭvespere ni adiaŭis kaj jam ĝojas je venonta renkontiĝo. Lenka Angelová

La sekreto de firma araneaĵo malkovrita.

La esploristoj de la tuta mondo strebas inventi jam dekojn da jaroj superfirman fibron, kiu signifus veran miraklon en medicino.

Germanaj sciencistoj konstruis aparaton, kiu similas manieron de araneoj en produktado de iliaj superfirmaj fadenoj. Kuracistoj atendas jam multajn jarojn je maldika fibro, kiu estus kvinoble pli firma ol ŝtalo.

Artefarite pretigita araneaĵo trovus aplikadon en multaj medicinaj fakoj. Ĝi helpus ĉe renovigo de difektitaj nervaj kunligoj kaj ĝenerale ĉe kirurgiaj operacioj.

La sciencistoj el Teknika universitato en germana urbo Munkeno informas, ke ili jam trovis principon, kiamaniere la araneoj produktas la superfirman fadenon. La fadeno konsistas el proteinoj solveblaj en la akvo. La araneoj filtras la fluidaĵon en sia korpo trans mikroskopaj truetoj. Simile ankaŭ laboras novaj aparatoj, konstruitaj en la universitato de Munkeno. Artefaritaj
proteinoj trapenetras tra tri kanaloj. Tra la unua fluas proteinoj kaj tra pluaj du fluas sala solvaĵo. La salo ĉe kunmiksado devigas proteinojn proksimiĝi plej proksime – priskribas laboron de la aparato ĝia kunaŭtoro Sebastian Rammensee. Tamen la fibroj elvenantaj el la aparatoj ne havas tian kvaliton kaj firmecon, kiel la natura aranea produkto.La germanaj esploristoj kredas, ke temas pri provizora manko, ĉar ili jam pli bone komprenas la procesojn, kiuj influas kvaliton de la fibro. Ili nepre bezonas trovi ĝustan proporcion de proteinoj kaj salo.

El tagĵurnalo DENÍK esperantigis Jarmila Rýznarová

Pri duoblaj konsonantoj kaj aliaj lingvaj problemoj

La Informilo en la aprilo 2008 enhavis interesan artikoleton de s-ano Jan Werner. Li defendis uzon de la duoblaj konsonantoj ankaŭ en Esperanto, kiel kutimas en (verŝajne) la plej multaj lingvoj. Mia patrina lingvo estas la finna. En la lingvo oni uzas multe da duoblaj konsonantoj kaj ankaŭ duoblajn vokalojn. La diferenco de la duobla kaj unuobla fonemoj estas grava, ĉar la longeco donas al vortoj tute alian signifon. Kelkaj ekzemploj: „tuli“ = fajro, „tuuli“ = vento, „uuni“ = forno, bakujo, „uni“ = dormo, sonĝo. Tial la duoblaj fonemoj estas klare pli longaj kaj la unuoblaj fonemoj pli mallongaj ol – ekzemple – en germanaj lingvoj.

Mi samopinias kun s-ano Werner, ke en Esperanto la duoblaj konsonantoj kaj vokaloj ne povas esti malpermesitaj. Sed tiam ĉiu esperantisto devus tre zorgeme diferencigi en prononcado la fonemojn por eviti miskomprenojn.

Problemo pri propraj nomoj estos verŝajne „eterna“, ĉar mi ne vidas futuron, kie ĉiuj nacilingvaj nomoj estus malaperintaj! Laŭ mia opinio (kaj laŭ rekomendo de Jan Werner) la nomojn oni skribu originforme, se tiuj devenas de la lingvo uzanta la latinan alfabetaron. Sed estas ĝentile montri proksimuman E-prononcadon (James Watt = ĝejmz űot). Certe prononcadon de multaj finnaj nomoj praktike maleblas esprimi, ĉar nia lingvo havas tiajn „strangajn“ fonemojn kiel y, ä, ö … Mi kredas, ke ankaŭ la slavaj nomoj estas kompare facile esperantigeblaj sen grava kripligo. Sed kion fari kun arabaj, ĉinaj, japanaj ktp. ktp. nomoj? Tute simple: mi ne scias! Ekzistas Internacia Fonetika Skribado, kiu principe taŭgus. Bedaŭrinde skribiloj, komputiloj kaj aliaj teknikaj „mirakloj“ ankoraŭ ne sufiĉe konas IFSn kaj la invado de la angla lingvo bremsados tiun ĉi bonan (kvankam perfektan) solvon. Do ni devas nur pacience atendi kaj samtempe propagandi por la racieco!

Antero Harju, Finnlando

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.