Informilo 05/2011

Enhavo:
Redaktoroj do Ondo de E.,
Raporto el Skokovy,
Letero pri junularo
en Hanojo,
Mallonge el redakcio,
Pri „fluganta“ aŭtomobilo

 

Grava ŝanĝo en nia vivo

(skribas la redaktoro de la gazeto La ondo de Esperanto)

Tajponte ĉi tiun kolumnon, kies temo estas grava ŝanĝo en nia vivo, mi subite konstatis, ke ĉiuj lastaj jardeko-komencaj jaroj (1981, 1991, 2001 kaj 2011) estis gravaj turnopunktoj sur nia vivovojo.

En 1981 mi kaj Halina Gorecka konatiĝis en la varmega Uzbekistano, kaj jam tiujare ni kune laboris en la legenda grupo LKS kaj en la Urala movado, kio baldaŭ rezultigis la kreon de la Urala Esperanto-Komitato, Kolektiva Esperanta Biblioteko, bulteno Ekzakte, sed plej grave, ĉi tiu konatiĝo tute ŝanĝis niajn vivojn apartajn kaj kreis nian vivon komunan.

En 1991, la plej lasta jaro de Sovetunio, ni entreprenis vojaĝon al Roterda-mo kaj Antverpeno. Niaj konatiĝoj kun la agado (precipe, kun la redaktado kaj eldonado) de UEA kaj FEL, niaj interparoloj kun Simo Milojević, Osmo Buller, Mark Fettes, Paul Peeraerts kaj kun aliaj profesiuloj, decidigis nin en tiu jaro forlasi niajn sekurajn oficejojn, tute ŝanĝi nian vivon, kaj ĵeti nin en la maron de la profesia vivo esperantista.

En 2001, la unua jaro de la nova jarmilo, venis plia grava ŝanĝo. Post mul-taj jaroj en Uralo, ni forlasis ĝin kaj migris al la plej okcidenta regiono de Ruslando. Nova urbo, novaj homoj, ideoj, novaj elanoj, vojaĝoj, nova kunlaboro kun amikoj-partneroj en Pollando, Litovio kaj Germanio. Ni estis tre kontentaj pri la dek jaroj en la hejmeca kaj mild-klimata prusa lando.

Sed komenciĝis nova jardeko kaj en februaro 2011 ni havis plian ŝanĝon. Ni neniam publike skribis pri tio, sed ne plu eblas kaŝi, ke la sano de Halina, kiun unue ŝancelis la biologia katastrofo en Sverdlovsk (1979), tiel malprogresis, ke antaŭ kvar jaroj ŝiaj renoj ĉesis funkcii. Dum la lastaj kvar jaroj Halina subtenas la funkciadon de la organismo per ĉiutaga kvarfoja proceduro de peritonea dializado. Sed tio ne povas daŭri eterne. Necesas grefto de la reno. Ĉar tiu operacio ne estas farebla en provinco, ni devis portempe forlasi Kaliningradon kaj ekloĝi en Moskvo atendante operacion. Ĉi tiu urbo-ŝanĝo metas nin en komplikajn cirkonstancojn.

Unue: pro la manko de la biblioteko, arkivo, aparataro k.s. preskaŭ ĉiuj niaj projektoj ekpaŭzas. Tio senteblas ankaŭ en La Ondo: ĉi-kajere mankas Nia trezoro, kiun mi ne sukcesis verki sen niaj libroj. Ni petas vian komprenemon…Due: la atendado de la operacio kutime daŭras unu-du jarojn, sed la ŝparaĵoj de nia tuta vivo apenaŭ sufiĉos por ses-sep monatoj da loĝado en tre modest-kondiĉa loĝejo, kiun ni luis rande de Moskvo. Sen aldonaj enspezoj somerofine ni devos kapitulaci… Se iuj el vi – kiuj dum jaroj legis niajn librojn kaj gazetojn, aŭskultis niajn podkastojn kaj prelegojn, partoprenis niajn renkontiĝojn, kursojn, konkursojn kaj ekskursojn, ĝuis koncertojn kaj ekspoziciojn, kiujn ni organizis, uzis niajn bibliotekon kaj arkivon – helpos al ni  transvivi la nunan malfacilan periodon, ni estos tre dankaj al vi.Ĉar temas pri tute nova informo, ne rapidu – pripensu dum unu monato, ĉu kaj kiel vi povos helpi, kaj en la venonta Ondo vi trovos pli da informoj pri la manieroj helpi. Dankon pro via solidaremo!

Aleksander Korĵenkov

Karaj, ĉar mi konas persone ambaŭ redaktorojn de “La Ondo de Esperanto”, mi volus ion fari por ili…Eble per ĉi tiu letero mi povas iomete helpi… Marian ZDANKOWSKI Olsztyn-POLLANDO

Aleksander daŭrigas en aprila numero:

Post la aperigo de la redakcia kolumno en la marta numero Ondo kaj de la sama teksto en nia retejo, ni ricevis multajn kortuŝajn leterojn. Ni kore dankas al ĉiuj, kiuj sendis sandezirojn kaj esprimis sian pretecon subteni nin en la nuna tre malfacila situacio. Denove ni vidas, ke amikeco kaj solidareco en Esperantujo estas pli ol vortoj — ili estas ecoj de la adeptoj de la internacia lingvo.

Kelkaj amikoj decidis ne atendi kaj tuj subteni nin; sed la pli multaj demandis pri la manieroj, en kiuj oni povas helpi al Halina transvivi en Moskvo dum la atendado pri operacio.

Oni povas helpi multmaniere. Ni mencias kelkajn. Se vi, via klubo, aŭ via asocio eldonas informilon paperan aŭ retan, aperigu artikolon aŭ alvokon, por ke ankaŭ tiuj, kiuj ne legas La Ondon, sciu pri nia problemo. Rakontu pri ĝi ankaŭ en klubkunveno, en renkontiĝo. Uzu la pretan artikolon en nia retejo aŭ mem verku resumon de ĝi. Kontaktu bonfarajn fondaĵojn kaj mecenatojn, kiuj helpas neriĉajn personojn en krizaj situacioj, rakontu al ili pri nia kazo kaj petu helpon aŭ konsilojn pri helpo.

Abonu La Ondo por via klubo aŭ por viaj konatoj. Aĉetu niajn librojn kaj instigu aliajn (ekzemple, la organizantojn de tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj) mendi ilin en iu el la libroservoj aŭ rekte ĉe ni, Viaj abonoj kaj aĉetoj faros pli prospera nian etan entreprenon, el kies profito ni vivtenas nin de dudek jaroj. Fariĝu dumviva abonanto. Kontraŭ l000-eura kotizo vi ricevados La Ondon papere (kaj elektronike, se vi volos) tiom longe, kiom ĝi aperos. Kontribuu al nia savfonduso.

Laŭ proksimuma takso, ni bezonas 20-26 mil eurojn (la sumo dependas de la longeco de la restado en Moskvo). Ni mem disponas ĉ. 6 mil eurojn (jam 5 mil, ĉar unu monato pasis), do la mankanta sumo estas 14-20 mil euroj. Viajn donacojn vi povas sendi al nia UEA-konto”gore-z” per la kutimaj pagmanieroj, klarigitaj en la Jarlibro.. de UEA, kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.
Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri la monon al niaj bankaj kontoj en Olsztyn kaj en Moskvo (petu informojn pri la kontonumeroj), informante nin pri la dato kaj sumo de la pago. Ni akceptas donacojn perYandex-denjgi kaj per Pay-Pal. Vidu informojn pri la kontoj en niaj retejoj: http://www.esperanto.org/0ndo/ kaj http://sezonoj.ru/ En La Ondo regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo. La unua listo estos publikigita post du monatoj, en la junia Ondo. Ĝi estos jubilea – la ducenta, kiun ni preparis ekde la refondo antaŭ dudek jaroj.

Dankon pro via subteno! Aleksander Korĵenkov

Raporto el Bohemia paradizo.

Jam la 32-a lingva seminario en la vilaĝo Skokovy okazis de la 11-a ĝis la 16-a en aprilo 2011. Pri ĝi skribis Aleš Vávra tiun ĉi frazon: En paradiza naturo, kie vulpoj deziras „bonan nokton“ kaj kie leontodoj salutas matene „bonan tagon“, mi ĉerpis paradizan, bonan akvon de Avulino el Skokovy (konata legendo).

La aranĝon kun la programo preparis Pavel Nechvíle kaj Ludmila Srbová. La interkona vespero, krom kutimaj informoj, enhavis sciigon pri la agado de la partoprenantoj kaj vere oni devas aprezi la laboron de ĉiuj, kiuj dum la vintro ne ripozis. Grave estis, ke venis novaj adeptoj (nur virinoj), kiuj surprizis per siaj entuziasmo kaj nekutima progreso, danke al Viktor Dvořák, kiu instruis ilin pere de la Ĉe-metodo. Busa ekskurso al la subĉiela muzeo(skanseno) en Přerov nad Labem malgraǔ la venta vetero kontentigis la ĉeestantojn.

Ĉiun antaŭtagmezon okazis instruado en tri grupoj. Merkrede posttagmeze vizitis J.Drahotová kun kelkaj partoprenantoj la vilaĝestron en Žďár kaj proponis al li kunlaboron: traduki Esperanten la interretajn paĝojn – informojn pri Skokovy kaj por la loĝantoj en proksimaj vilaĝoj eblan partoprenon de la „rondeto de lertaj manoj“ dum la venonta seminario. Krom tio ili invitis lin por la inaǔgura malkovro de la memortabulo pri MUDr. Josef Hradil, kiu okazos en la venonta oktobra seminario.

Vespere rakontis al ni Peter den Breems el Nederlando pri sia vojaĝo al Peterburgo tra Belorusio. Stano Marĉek dumvoje el Slovakio al Roterdamo ofereme alportis la broŝuron „Malkovru Esperanton – fascina lingvo“, kiun tradukis nia kara Miladka Kolářová, kiu tiel sopiris ĝisvivi la seminarion kaj saluti amikojn…

La vespero kun la agrabla voĉo de Stano estis tre interesa. La ĵaǔda vespero devis okazi en la granda manĝejo, ĉar kun la vic-prezidanto de ĈEA Petr Chrdle venis „haremo“ de liaj ok lernantinoj. Li prelegis pri la Esperanta movado ĉe ni.  La vendreda vespero estis adiaǔa kaj agrabla. La programon ornamis kaj kompletigis kant-koruso de partoprenantoj, kies dirigento kaj pianludantino estis Jana Brancuzská, unu el tri novaj ĉeestantinoj de Skokovy. Tiel la restado estis post certa paŭzo denove muzik-kaj kantplena. Ĉiuj partoprenis, neniu hezitis prezenti sin serioze aǔ amuze. La venonta seminario okazos de la 10-a oktobro 2011. Venu admiri la kolorriĉan naturon de la Bohemia paradizo. Vi estas elkore invitataj.

Jindřiška Drahotová

Nia redakcio ricevis leteron de Augusto Casquero:

Junularo aktivas en Hanojo, la urbo de UK por la jaro 2012.

Nuntempe mi troviĝas en Hanojo, Vjetnamio, post mia 4-jara instruado en Kantono, Ĉinio. Ekde la komenco mi ege surpriziĝis pro la alta nivelo de Esperanto ĉi tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon kaj ankoraŭ estas multaj kandidatoj por lerni ĝin.

Momente mi instruas Esperanton al du grupoj de universitataj gestudentoj, al alia grupo, kiu konsistas el instruistinoj de infanĝardeno, kie okazos la Infana Kongreseto, al du grupoj de miksitaj aĝoj, kaj baldaŭ mi komencos instrui Esperanton al la tria  grupo de universitataj gelernantoj.

Kion mi vidis ĉi tie, estas, ke la homoj ne nur ŝatas lerni la lingvon, sed, diference de aliaj lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Oni ne bezonas konvinki ilin. Ili entuziasme kaj tre rapide lernas kaj ŝatas paroli Esperanton kaj volas tuj esti parto de la movado, helpi ĝin kaj kunlabori kiel volontuloj en la organizado de la UK, kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012.

Ĉiuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe plifaciligas mian laboron kaj kortuŝas min.

Kaj interesa fenomeno estas, ke vjetnamoj detruas pedagogiajn teoriojn, kiuj diras, ke post la 50-jariĝo homoj ege malfacile lernas novan lingvon. Unu el la grupoj konsistas el maljunuloj, inter -65 kaj 93- jaraĝaj. Ili estas tre diligentaj kaj jam post mallonga tempo paroletas en Esperanto. Kompreneble mi ne devas tion kaŝi, ili havas altan kulturan kaj profesian nivelon (armea kuracisto, kolonelo; universitataj profesoroj; inĝenieroj ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.

Kaj kion diri pri la vjetnama junularo? Mirinda. Ili ne estas la estonteco de la movado, sed jam realaĵo. De ĉiuj miaj junaj gelernantoj mi mem lernas multe. Ili rapidege lernas. Ĉiuj estas talentaj. Dum mi laboras kun ili, mia koro plijuniĝas. Kelkaj el ili jam multege laboris ĉi tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj E-aranĝoj, kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja vintra feriado ŝi decidis partopreni rapidkurson en Ĉinio, en la urbo Kantono, sub la gvido de la usona profesoro Dennis Keefe.

La rezulto estis mirinda, nekredebla. La kurso daŭris unu monaton. ( po ok horoj tage). En tiu tempo Raquel (ŝi havas hispanan nomon, ĉar ŝi estas studentino de hispana lingvo, kiun ŝi perfekte parolas, en la Universitato de Hanojo) akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konatiĝis kun ŝi, ĉiam ŝi parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni renkontiĝas, el ŝia buŝo venas nur Esperantaj frazoj.

Baldaŭ ŝi komencos instrui Esperanton, kaj multege helpas en la organizado de la kursoj de Esperanto.

Mi aldonas foton, en kiu videblas unu el la grupo de universitataj gestudentoj. Augusto

Mallonge el la redakcio:

1) Aliĝu, se Vi volas partopreni la lingvan sabatan seminarion en Jevany la 28-an de majo, skribu al nia redakcio, ni tuj sendos detalajn informojn, ĉe la bushaltejo ni atendos Vin. (tel.466 611 941)

2) Partoprenu la literaturan konkurson kun la temo: „Aventuro, kiun mi neniam forgesos“, Vian kontribuon sendu ĝis la 10.6.2011.

3) La 25-an de junio ni atendos Vin en Pardubice okaze de la 17-a Espe-ranto-tago, kiu okazos en la nova restoracio „U jezera“ en la strato K Vi-nici. Mendu la tagmanĝon ĝis 10.6. red.

Ĉu kredi aŭ ne kredi?

Aŭtomobilo kiel tiu de Fantomas aĉetebla jam ĉijare!

Ĉu vi, spektante la francan filmon “Fantomas koleras”, admiris lian aŭtomobilon, kiu neatendite fariĝis aeroplano? Jam ĉi-jare vi povas aĉeti ion similan. Ĉu vi ne kredas? Kredu!

.

.

La unuaj aŭtomobiloj jam havas sian posedanton

La usona kompanio Terrafugia ja konstruis novan prototipon de trakciilo kun aloj. Kun la nomo Transition prezentas sin aŭtomobilo de moderna aspekto kaj unikaj funkcioj. La projekto estis inspirita per spertoj de la aeroplangvidistoj mem en kunlaboro kun evoluigaj konstruistoj el la instituto Massachusetts Institute Of Technology en Cambridge. Pri la saĝa inventaĵo, kiun oni sukcese elprovis en marto 2009 kaj kiun oni preparas transdoni al la merkato en la jaro 2011, estas granda interesiĝo, malgraŭ la fakto, ke ĝiajn unikajn kvalitojn oni enkalkulis en la prezon. Tiu ĉi estos ĉirkaŭ 148.000 USD.

De ŝoseo en aeron kaj reen „Fluganta“ aŭtomobilo povus faciligi la ŝosean trafikon. Laŭ la kreintoj de la unika trafikilo la homo matene povus elveturi

el la propra garaĝo tiel, kiel li ĝis nun kutimas, do sur kvar radoj. Sur la aerodromo post ŝalto de speciala ŝaltilo en la veturilo tiretendus sin la aloj. La veturilo povas flugi kun rapido de 200 km/h, la veturo sur ŝoseo estas adaptita al normala trafiko.

Ĉu okazos ŝtopiĝoj ankaŭ en la aero?

Ĉiu revolucia novaĵo alportas krom siaj preferaĵoj ankaŭ mankojn. Pro disetendiĝo de la aloj kelkobliĝas la larĝo de la veturilo kaj pro tiu ĉi fakto ne eblos flugleviĝi kie ajn. Mankon prezentas ankaŭ la malpli granda spaco, la kabino estas dusidloka kaj ankaŭ la spaco por valizoj ne estas grandampleksa. Disputebla estas ankaŭ la problemo de sekura trafikado. En la leĝoj pri ŝosea trafiko de pli multaj landoj ekzistas mankoj”, ĉu ne ankaŭ en la leĝoj aertrafikaj? Ĉu pro tromultigo de la trafikiloj en la aero ne malfaciliĝos la nuntempa aertrafiko? Tio certe estas nur kelkaj el la problemoj, kiujn oni devas pripensi anta ol oni trafikos per flugantaj” aŭtomobiloj. Ni tamen restu trankvilaj kaj restu ankoraŭ iun tempon surtere”.

Teksto kaj fotoj laŭ Terrafugia, esperantigis Jindřich Tomíšek

Trista anonco:
La 15-an de aprilo 2011 forlasis nin post longa malsano nia kara praga amikino Marta Šmidrkalová en la 89-a jaraĝo.

Honoron al ŝia memoro!

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z.