Informilo 05 2009

 

Enhavo:
Nekredebla evento 28-foje Skokovy
IJK en 2010 en Kubo
E-monumento
Herzberg Rememoriga rajdo
Renkontiĝo en Polička
Invitoj: Šumperk, Dobřichovice, Pardubice
Lingva angulo

 

Nekredebla evento

La 10-an de januaro, proksime de la vendej-magazeno en Prago, multaj homoj fariĝis atestantoj, kiel hundo savis vivon de sia sinjoro. Bára estas 8-jara bela hundino de ora retrivro (reporthundo). Kiel asistanta hundo ĝi helpas al s-ro H. el Prago, kiu post tre grava akcidento pro raboatako, povas iradi nur helpe de du lambastonoj. Sabate matene la viro, kun sia hunda akompano, veturis per buso al apoteko por bezonataj medikamentoj kaj kiam ambaŭ elbusiĝis, la sinjoro falis en la neĝon kaj perdis la konscion.

En la kriza centro 112 (por urĝa helpo) s-ro H. registrigis siajn telefonnumeron, adreson, specon de invalideco kaj ankaŭ tion, ke li havas hundan asistanton kun jungaĵo, sur kiu estas signo de la drescentro Help-pes (helphundo). La hundino Bára portas sur sia kolo poŝtelefonon, kiu estas instalita tiamaniere, ke per premo de kiu ajn prembutono sonos alarmo de la kriza linio.

La hunda asistanto kondutis eminente: unue ĝi ekkuris post homoj el la buso, sed kiam ĝi konstatis, ke ĝi jam ne atingos ilin, ĝi eniris sur la ŝoseon kaj per kurado ĉirkaŭ aŭtomobiloj haltis trafikon. Tio ŝajnis stranga al unu homo kaj tiu alvokis policon.

Kiam la hundino vidis, ke neniu volas sekvi ĝin, ĝi kaptis la poŝtelefonon en sian buŝon, premis ĝin kaj tiel klopodis voki la helpcentron. Sed iu ŝtelisto eluzis la okazon kaj ŝtelis la porteblan telefonon.

Intertempe amasiĝis homoj ĉirkaŭ la kuŝanta viro. Kiam Bára aŭdis, ke alveturas hupanta sanitara ambulanco, ĝi kuris reen al sia mastro kaj jam de li ne plu moviĝis. La policanoj volis prizorgi ĝin, sed la sav-personaro ekkomprenis, ke la hundino kaj s-ro H. estas preskaŭ „unu animo en du korpoj“. Kaj tial la hundino Bára forveturis kun sia mastro per ambulanco en la hospitalon Praha-Vinohrady.

La kuracisto diagnozis pulmoembolion. Sinjoro H. estis savita, en la malsanulejo ĉiuj kondutis al ili afable, oni eĉ disponigis al li unu-personan ĉambron, ke la hundo ne faru problemon por pacientoj alergiaj je hunda hararo. Eĉ pri Bára bonege zorgis la personaro de la malsanulejo. Ni aŭdis, ke ankaŭ pasintjare Bára jam savis la vivon de sia mastro.

Por homoj kun grava invalideco estas taŭge dresita hundo ne nur bona helpanto kaj amiko, sed ankaŭ fidinda savanto.

El abilimpiada bulteno 2/09 elĉeĥigis Jarmila Rýznarová

Dudek-ok-foje en pensiono Espero

Denove tuj post la Pasko-festotagoj renkontiĝis esperantistoj, kiuj ŝatas tiun ĉi lokon de la Bohemia paradizo kaj tiun ĉi pensionon kaj grupon de fidelaj uzantoj de la lingvo Esperanto. Aliĝis 6 francoj, 1 nederlandano kaj 33 ĉeĥoj. Post enloĝigado kaj la unua vespermanĝo en la klubejo la seminarion inaŭguris prezidanto de AEH Pavel Nechvíle. Li prezentis la respondeculojn – la ĉefon Jana Křížková kaj la instruantinojn – Margit Turková, Líba Filipová kaj Jindřiška Drahotová. Poste, laŭ la kutimo, ĉiu prezentis sin mem kaj parolis pri sia klubo, pri kluba agado, pri novaĵoj en Esperantujo.

Ĉiu tago komenciĝis per 20-minuta gimnastiko, kiun perfekte gvidis Jana Křížková. En tri libervole elektitaj grupoj antaŭtagmeze ĉiuj klopodis plibonigi sian ling-van scipovon.

Posttagmeze ili promenadis, ekskursis, ripozadis, laŭ propra decido kaj volo. La francaj amikoj admiris la pitoreskajn rokojn proksime de la kastelo Hrubá Skála kaj amatorajn skulpto-reliefojn en la rokoj apud la Kopic-bieno. Kelkaj partoprenis rondeton de lertaj manoj, kie laŭ instruo de Eva Pánková ili plektis korbetojn el paperaj tubetoj. Komuna ekskurso okazis ĵaŭde posttagmeze, 26 anoj vizitis naturajn labirintojn en la parko de kastelo Loučeň (unika eŭropa vidindaĵo) kaj la muzeon de ludiloj kaj pupoj en la urbeto Benátky nad Jizerou.

Interesa estis „vespero de niaj eksterlandanoj“ kiam du amikoj, Jean-Pierre kaj Jean Christophe el la urbo Caen, konatigis nin kun la vidindaĵoj kaj historio de sia loĝurbo.

Dum la lasta vespero ĉiu kontribuis al la sukceso de tuta aranĝo. Peter den Breems deklamis sian poemon „Odon pri Skokovy“ verkita en la lasta momento kaj surprizis nin pro sia talento. Kelkaj prezentis ventran dancon, aliaj kankanon kaj poste ĉiuj kantis ĉe akompano de gitaro.

La adiaŭon ĉiuj bedaŭris, sed ili promesis partopreni venontjare denove, se la sanstato kaj cirkonstancoj tion ebligos.

Pavel Nechvíle

Jen la poemeto de nia nederlanda membro:

En Skokovy ni denove estas, nun jam ni la lastan vesperon festas.

Kiel rapide la tempo iras, pri tio ni ĉiam refoje miras.

Denove ni Esperanton studis kaj kun la lingvo ni ankaŭ nun ludis.

Kun la akuzativoj denove estis luktoj, sed la progresoj fine estis la fruktoj.

-ata, -ita, -ota ofte nin embarasas, sed la lingvajn problemojn ni nun postlasas.

Oni aŭdis multe ĉeĥe krokodili, eĉ francoj povis inter si france babili.

Kiel la unusola nederlanda reprezentanto – nur eblis por mi la lingvo Esperanto.

Dankon meritas niaj instruistinoj, en tiu ĉi fako evidente regas la virinoj.

Bone estis renkonti niajn gekonatojn, por renovigi la amikajn bonajn rilatojn.

Novajn vizaĝojn ni povis bonvenigi kaj kontaktojn kun ili ligi,

Skokovy adiaŭ! ni morgaŭ diros, volonte ni denove tien reiros.

Peter Breems NL

I J K en la jaro en 2010 en Kubo

La estraro de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun ĝojo informas, ke ĝi venis al la decido, ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.

Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj proponitaj kandidatoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn.
La IJK okazos de la 24-a ĝis la 31-a de julio en 2010, tuj post la UK, kiu tie ankaŭ okazos.

Esperanto-monumento

La franca entreprenisto kaj esperantisto Michel Basso volas donaci al la Esperanto-urbo en Herzberg am Harz grandan monumenton “Espero” kun terglobo (el betono). Li petas vin sendi al li ŝtoneton (en grandeco inter olivo-frukto ĝis kokina ovo) kun priskribo pri ties deveno, loko kaj speco. La unika E-mondsolidareco provu, ke Esperanto vivas.

La konstruisto bezonas ŝtonetojn el la tuta mondo por konstrui belan betonkruston el E-solidarecŝtonoj. Bonvolu tuj sendi, ĉar la afero nun vere urĝas. Se vi partoprenos la Eŭropan E-kongreson de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio 2009 en Herzberg am Harz, vi povos kunporti la ŝtonetojn kaj vi povos persone transdoni ilin al samideano Michel Basso. Anticipan dankon pro via komprenemo.

Petro Zilvar kaj Zsofia Korody je nomo de LKK kaj Esperanto-urbo

http://esperanto-urbo.de
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983

Rememoriga rajdo

En aprilo 2009 okazis granda kelktaga evento omaĝe al rememoro de la senkulpaj homoj, kiuj estis mortigitaj en la germana koncentrejo Dachau apud Munkeno.

La urbo estas belega loko, iama sidejo de bavaria princo kaj lia edzino. Ravas

kastelo kaj ĉarma parko kun belaj arboj kaj floroj, sed tuj apude troviĝas la tombejo Dachau – Leitenberg kaj la iama koncentrejo.

Jam 25 jarojn la Asocio Polonia kune kun monda grupo de motorciklistoj el la tuta mondo regule organizas rajdon laŭ la itinero tra kelkaj urboj de Pollando, Ĉeĥio kaj Germanio. Oni komencis la ĉi jaran biciklan pilgrimadon el Jasna Gora, tra Prago al Nurenbergo, Freisingo kaj Munkeno.

En ĉi tiuj urboj la partoprenintoj haltis por ĉeesti meson aŭ viziti muzeojn ktp. Dum la solena kavalkado kun protekto de loka polico la ĉeestantoj veturis al la monto Leitenberg kaj ĉe la pola obelisko aŭdiĝis kantoj kaj preĝoj en tri lingvoj: pole, germane kaj esperante.

Venontjare – la turisma pilgrimado de motorciklistoj vizitos la koncentrejojn en Ravensbrück kaj Sachsenhausen. Alicje Lewanderská-Quednau DE

Renkontiĝo en la urbo Polička

La 25-an de aprilo 2009 esperantistoj el la urbo Polička organizis renkontiĝon. La unua parto de la programo okazis en la loka muzeo, kie la partoprenantoj trarigardis ekspozicion de mondkonata muzikkomponisto Bohuslav Martinů. Poste la ĉefo de la fajrobrigado rakontis al ni pri la uzado de diversaj meĥanikiloj, per kiuj estas ekipita ilia fajroestinga aŭtomobilo. Interalie li diris, ke ili pli ofte laboras ĉe aŭtoakcidento ol ĉe fajro. Kaj fakte duonhoron post lia informo la fajroestingistoj devis forveturi al iu akcidento.

La lasta posttagmeza programero okazis en la restoracio Starohradská, kie sinjorino Marie Jílková rakontis al ni pri la laboro kaj vivo de la parlamentanoj en Eŭropa Unio. Ŝi estas proponita kiel parlamentano. Dependas de tio, ĉu ŝi estos elektita ĉe la baloto. Ŝi ankaŭ sciigis al ni, ke antaŭ nelonge okazis voĉdonado, ĉu Esperanto povus servi kiel la lingvo por interpretado. Ŝi diris al ni, ke jesis por Esperanto nur 42%. Oni diras, ke estas eblo denove proponi ĉi tiun demandon por voĉdonado. Post la 16-a horo ĉiuj 25 partoprenantoj disiris hejmen certe kontentaj.
K. Čada.

Invitoj:

Esperanto-klubo en Šumperk invitas vin al la ĉiujara printempa renkontiĝo, kiu efektiviĝos sabate la 16-an de majo 2009 en Šumperk. Alveno 9.30h. en la vestiblon de la stacidomo, el la programo: prelego, monaĥeja preĝejo, tagmanĝo en la hotelo Grand, raportoj el ceteraj E-kluboj, tombolo, babilado en kafejo de la hotelo Grand. Pluaj informoj: sumperk@esperanto.cz.

Terminologia seminario en Dobřichovice okazos 6. 11.­–8. 11. 2009 en la pensiono Sokol. Petu pluajn informojn kaj aliĝilon ĉe KAVA-PECH, Anglická 878, CZ 252 29 Dobřichovice, aŭ rete: info@kava-pech.cz.

La 30-an de majo 2009 de la 9-a horo okazos la lasta sabata konversacia seminario (antaŭ la somera libertempo) en Prago, strato Ve Smečkách 25. Fine de junio ĝi ne okazos, sed venu venontan semajnfinon al Pardubice-Rybitví okaze de la

100-jara jubileo de la klubfondiĝo en Pardubice.

Do memoru: 3. – 5. 7. 2009 en la Konstrulernejo Rybitví (Stavební škola) – tranoktejo, manĝejo, kunvenejo, bonhumoro, ĉio en la sama loko. Ĉu vi perdis la aliĝilon? Skribu aŭ telefonu. Ni sendos al vi novan. Sed aliĝu frue! red.

Lingva angulo

Stufrostaĵo – kaprompa enigmo

Už jste se naučili název pro roštěnou podle slovníku K. Krafta nebo bratří Filipů? Právě jsem ho nově četl také v jednom rukopise: stufrostaĵo. Stufi je dusit maso a rosti péci maso. Co však znamená kombinace obou sloves: stufrostaĵo? Vnitřní antagonismus, protimluv.

Název masa pro roštěnku je roštěnec. V našich esperantských slovnících tento výraz chybí, nikdo z oslovených ho nezná. Víme však, že se jedná o hovězí maso z hřbetní části, která se nazývá nízký roštěnec (vysoký roštěnec je blíže k hlavě). Výkladový slovník PIV pod heslem „gropo“ uvádí zajímavé vysvětlení: gropo – la posta parto de ĉevalo, bovo, birdo k.s., etendiĝanta de la lumbo ĝis la komenco de la vosto.
Znamená to tedy, že před hovězím zadním masem (gropo) je lumbo – nízký roštěnec. Lumbo známe jako anatomický výraz pro bedra, ledví. V esperantu tedy znamená i jateční maso na roštěnku. A jazykový problém českých esperantistů, starý přes sto let, je pravděpodobně vyřešen. Roštěnka je lumbaĵo. Problém však zůstává nevyřešen u české „svíčkové“, pro kterou čeští esperantisté užívají již přes sto let výraz, světe div se, lumbaĵo“. Tak praví všechny česko-esperantské slovníky od Kühnla, Procházky (1914), bratří Filipů, Hromady, Urbana, Krafta, Malovce až po Hrona (2009). Jak máme nazývat svíčkovou, vysvětlím v samostatném textu.

Ještě musím vyvrátit námitku, že roštěnka se peče. Maso na roštěnku se sice opeče, v počáteční fázi po naklepání, a to krátce a prudce na pánvi po obou stranách (pro uchování šťávy), potom v hlavním technologickém postupu se po delší čas dusí do měkka. Roštěnka je maso dušené, nikoliv pečené, nemůže se proto nazývat pečení (rostaĵo).

Resumo en Esperanto: En ĉeĥaj esperantaj vortaroj estas stranga kunmetita vorto stufrostaĵo por roštěnka“. En tiu vorto estas kombinitaj du teĥnologioj, stufado kaj rostado, kiujn mi ne scias imagi kiel samtempan kuirprocedon. Helpe de la ĉeĥlingva nomo „roštěnec“, kiu prezentas la viandon por „roštěnka“, mi venis al la nocio por la koncerna buĉo-viando: lumbo. Ĝuste tiu viando kuire preparita – stufita – estas lumbaĵo, ĉeĥe nomata „roštěnka“ aŭ „roštěná“.

La nomo lumbaĵo ne signifas svíčková pečeně“!

En ĉiuj ĉeĥa-esperantaj vortaroj ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis nun (Kühnl – Procházka, fratoj Filip, Urban, Hromada, Kraft, Malovec, Hron k.a.), same en la slovaka vortaro de Š. Seemann, estas erare menciita „svíčková“ kiel lumbaĵo. Tiu nomindiko estis por mi embarasa, ĉar la latina vorto lumbus en la formo plurala, en la ĉeĥa lingvo, signifas ledví, bedra, esperante lumbo. Ĝi estas primare anatomia termino, sed prave oni konkludas ĝin ankaŭ kiel bovan buĉoviandon. Lumbaĵo do estas kuire preparita manĝplado.

Mi do observis alilingvajn nomojn por tiu viando-peco kaj prezentas la rezulton: germane (Rind)filet n Lendenstück n; angle sirloin of beef, france aloyau m, filet m (de bœuf), itale filetto m, lombata f, hispane solomo, solomillo (filete). En Speisekarte Deutsch-Esperanto (1915) estas lumbaĵo tradukita kiel Lendenbeefsteak. La germana nomo Lende laŭ Krause (2007) estas anatomia termino por lumbo (ĉeĥe bedra) kaj en kuirarto lumbaĵo, kiu apenaŭ signifas svíčková“. Mia suspekto pri eraro firmiĝis. Nur en tiu ĉi situacio mi konsultis la Plenan Ilustritan Vortaron (PIV 2005):

lumbo malsupra parto de la dorso ambaŭflanke de spino, inter tiu kaj la koksoj.

fileo karnoriĉa peco de bovo, bovido, kapreolo k.s. detranĉebla de la spino proksime al lumbo; falsa fileopli proksime al ripoj.

gropo la posta parto de ĉevalo, bovo, birdo k.s., etendiĝanta de la lumbo ĝis la komenco de la vosto.

Rüdiger Eichholz en la traduko de la germana enciklopedio Duden – aperinta sub la titolo „Esperanta Bildvortaro“ (1988), paĝo 95 pri „Buĉ-pecoj“ nomis la de ni traktatan viandopecon „fileo“ (n-roj 7, 24, 44). Markita ĝi estas per du steletoj, tiu signo laŭ Eichholz indikas „novan radikon, neologismon“.

En la ĉeĥlingva enciklopedio Diderot mi eksciis, ke svíčková estas „longforma muskolo (proks. 60 cm longa), ĉe bova buĉoviando ĝi estas lokita proksimume de la koksa osto ĝis la unua lumba vertebro (bederní obratel). Neta, tre fajna muskolaĵo sen sebo, tendenoj kaj membranoj (bez loje, šlach a blan)“. Panenská svíčková estas parto de porka dorsa viando, ĉeĥe nomata pečeně, en Esperanto laŭ Eichholz ĝi estas nomata ankaŭ fileo.

Laŭ la trovitaj informoj estas klare, ke svíčková en Esperanto ne estas lumbaĵo, sed fileo. La latindevena nomo „lumbo“ estas (anatomie) ledví, bedra, kiel M. Malovec indikis ĝin en la esperanta-ĉeĥa vortaro (1995). Sed kiel speco de bova buĉoviando ĝi estas ĉeĥe nomata alimaniere, laŭ mia trovo: nízký roštěnec – laŭ buĉistoj nízký šus – sub ĝi estas svíčková. Restas respondi, kio estas „lumbaĵo“. Kion kuiristino faras el roštěnec (el lumbo)? Miaopinie lumbaĵo do estas roštěnka, roštěná, kiun K. Kraft en la ĉeĥa-esperanta vortaro (1998) nomis strange „stufrostaĵo“.

Malagrabla fakto estas, ke la vorto „fileo“ laŭ la nova PIV havas du signifojn sence proksimajn. Mi juĝas, ke la solvon ne povas proponi laiko. Sed kiu en la Esperanto-movado respondecas pri la viandista terminaro? Supozeble neniu. La Akademio de Esperanto apenaŭ scipovas orientiĝi en la metio. Esperanto tre post-restas ĝuste pro neglektado de terminologia laboro en centoj da teĥnikaj kaj metiaj profesioj. Ni nun korektu almenaŭ niajn ĉeĥa-esperantajn vortarojn, por ke ili ne mistifiku novajn adeptojn. J. Werner – (wernerjan2@gmail.com)

Atentigo:

Komenciĝas jam la kvina monato de la nuna jaro kaj ankoraŭ ne ĉiuj abonantoj pagis la kotizon Kč 200,- aŭ 15 eŭrojn. Se vi trovas en tiu ĉi kadreto ruĝan kruceton, vi ĝis nun, laŭ nia registrado, ne pagis por la jaro 2009. Antaŭdankon por via pago. Se Vi jam pagis, bonvolu skribi al ni, kiam kaj kiamaniere. La kont-eltiroj ne venadas tro ofte.

Kdo má červený křížek ve čtverečku, dle našich záznamů nezaplatil zatím předplatné na rok 2009. Děkujeme předem za platbu.

INFORMILO – monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:
www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo = 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.