Informilo 04/2011

Enhavo:
Tertremo en Japanio,
Finkalkulo,
Kio okazas,
E-renkontiĝo Svitavy,
Sabata 
seminario Prago x Jevany,
La 17-a E-tago Pardubice,
La Ĉeĥa-Saksa tago,
Du polaj renkontiĝoj en Wroclaw kaj Nowy Sacz,
Internacia Twitter-tago

 

La 11-an de marto okazis en Japanio 8,9-grada tertremo kun grandega cunamo,

laŭ fakuloj unu el la plej gravaj en lastaj epokoj. La centro estis ĉe la marbordo de la gubernio Mijagi, kiu distancas de la ĉefurbo Tokio 373 kilometrojn. La Japania Meteorologia Agentejo atentigis pri cunamo, kies ondoj grandis ĝis 10 metrojn ĉe la tuta Pacifika marbordo. La ondoj povus ankaŭ atingi Filipinojn, Havajon, la pacifikan marbordon de Rusio, Indonezio, Tajvano kaj eĉ landojn de Sudameriko, kiel Ĉilio – anoncis la agentejo.

Ĉiun tagon venadis de diversaj esperantistoj mesaĝoj kaj diversaj gazetoj raportis pri tiu terura katastrofo. Alproksimigu al ni kelkajn momentojn por kune atenti, kelkajn fragmentojn kaj fotojn el la leteroj de esperantistoj, kiuj montras, kiel al ili ŝanĝiĝis ilia tuta vivo.

Japanio sur la mapo domoj ruinigitaj ĉe la japana marbordo

La ŝtate financata ĉina esperantlingva retgazeto El Popola Ĉinio malfermis apartan retpaĝon Tertremo kaj cunamo trafis Japanion por rapide informi pri sekvoj de la katastrofa tertremo en Japanio. Ĝi kolektis novaĵojn pri la temo jam aperintajn en la ordinara retejo. Aldone la El Popola Ĉinio samloke kolektis la ĉiutagajn raportojn de Hori Jasuo el Japanio. Aperis multaj informoj pri kondolenc-esprimoj de la ĉinaj aŭtoritatoj kaj pri ĉinaj helpoinstigoj.

La fragmento el la unua raporto de Hori Jasuo:

Finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: Mia domo ne estas difektita de la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas benzino, ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj de la cunamo”.

La vivo en Tokio, kie troviĝas la oficejo de Japana Esperanto-Instituto, iom post iom normaliĝas.

La raporto el 21.3.2011: Japana Esperanto-Instituto nun sukcesis kontakti ĉiujn 67 esperantistojn en la katastrof-trafita regiono, krom unu. Laŭ JEI estas indikoj, ke ankaŭ tiu persono troviĝas en sekureco. Inter la esperantistoj tamen estas multaj, al kiuj mankas provizoj, eĉ trinkakvo aŭ kies domo estis difektita de la tertremo. Neniu havas gravan korpan vundon..

Esperantistoj de la tuta mondo solidariĝas kaj esprimas sian kondolencon. JEI dankas al multaj individuaj esperantistoj kaj organizaĵoj, kiuj sendis mesaĝojn de kuraĝigo kaj kondolenco. Aktualaj informoj nun troveblas en la http://www.jei.or.jp/hp/novajxo/tertremo_2011-03.htm
.

La japana esperantisto Hori Yasuo, kiu dum la lastaj dek tagoj regule raportis pri la situacio en Japanio, en sia plej freŝa mesaĝo rakontas, ke la 21-a de marto estas tradicia tago, dum kiu japanoj vizitadas siajn familiajn tombojn.- Estas pluva vetero kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iras al la tombejo. En televido aperis bildo el damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj, li skribas en sia mesaĝo.

Li ankaŭ citas la mesaĝon de esperantistino el la trafita urbo Sendai:

En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, dolorojn en la genuoj aŭ en la kokso. Por aĉetado ni devas vicostari longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.

Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝas al manko-plena vivo.

Dank’ al tia vivo, mi kaj la najbaroj ekkonstruis novan rilaton, helpante unu la aliajn. La loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbarino donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste mi redonos la duonon al ŝi. Antaŭ la fino de marto jam estis pli ol 10 mil mortintoj kaj 16 mil perditaj homoj.

Ni ne povas imagi tian situacion.

Transprenite el Libera folio kaj el ĉeĥaj ĵurnaloj.

Ni ĉiuj scias pri braveco de japanoj. Ili jam rekonstruas sian landon post tia terura tragedio. Kaj en tiu ĉi tempo ni tre rememoras ilin kaj deziras, ke ili havu la bezonatan forton por komenci ĉion denove, kio estas malfacila afero, sed necesa. red.

Ĉu vi scias, kie vi trovos informojn pri Esperanto en 62 lingvoj?
en www. e s p e r a n t o . n e t
Multlingva informcentro pri Esperanto, tio estas informoj en via lingvo pri Esperanto.

 

Finkalkulo de AEH de la jaro 2010 kaj budĝeto por la jaro 2011

budĝeto 2010

realo 2010

budĝeto 2011

Enspezoj

vendo de varoj kaj servoj

400

0

400

interezoj el kuranta konto

500

186

200

dotoj, donacoj

3 000

1 000

3 000

membraj kotizoj

32 000

30 640

30 000

seminario Skokovy

60 000

72 060

60 000

ekskursoj

5 000 

0

0

Enspezoj sume

100 900

103 886

93 600

Elspezoj

elsp. por vendo de varoj kaj servoj

0

0

0

impostoj

0

0

0

materialo

12 000

11 424

28 000

gazetoj kaj libroj

2 000

940

2 000

riparoj

3 000

0

3 000

poŝto

23 000

18 399

23 000

telefono

12 000

10 780

12 000

kunvenoj

500

358

1 500

vojaĝelspezoj

3 500

1 713

2 000

banko

1 000

371

500

seminario Skokovy

58 000

70 464

60 000

salajroj

0

0

0

ekskursoj

5 000

0

0

Elspezoj sume

120 000

114 449

132 000

Enspezoj – elspezoj

-19 100

-10 563

-38 400

Pardubice 12. 2. 2011 Pavel Nechvíle p.p.m. Josef Hron p.p.m eksprezidanto de AEH kontisto de AEH Lenka Angelová p.p.m. prezidantino de AEH

 

KIO OKAZIS kaj KIO OKAZOS

La interparoloj en praga kaj olomouca radioelsendoj

La 21-an de marto en la Ĉeĥa radio Prago 2 okazis tre interesa unuhora interparolo kun la vicprezidanto de ĈEA d-ro Petro Chrdle, en la rubriko „Kiel vi tion vidas“. Li parolis pri la avantaĝoj de Esperanto kaj altiris la intereson de multaj neesperantistoj.

Omaĝe al la centjara jubileo de Esperanto-klubo en Olomouc estis en la sama tago elsendita ankaŭ unuhora interparolo kun la prezidanto de la E- klubo Jan Duda en la rubriko „Větrník“. Li rakontis pri la komencoj de la klubo, pri siaj diversaj E-travivaĵoj kaj pri sia kelkmonata restado en Japanio kun filharmonia orkestro red.

La E-renkontiĝo en Svitavy

okazis sabate la 26-an de marto 2011. La programo estis tre bunta. Ĝi komenciĝis per trarigardo de la fabriko Fibertex, kie oni produktas neteksitan tekstilmaterialon. Ĝi estas uzebla ekzemple en ĝardenoj por malebligo de herbaĉ-kreskado, aŭ por plifirmigo de padoj ktp.

Paralele kun la regiona renkontiĝo de esperantistoj kaj favorantoj en Svitavy okazis ankaŭ “Malfermo de ĉi-jara turisma sezono”. Aranĝis ĝin la Klubo de ĉeĥaj turistoj. Kelkaj esperantistoj uzis la okazon kaj kombinis ambaŭ aranĝojn kaj laŭ propono de turistoj vizitis antaŭtagmeze la prezentatajn memorindaĵojn en Svitavy. Pli ol ducent turistoj renkontiĝis en la malnova gotika tombeja preĝejo de Sankta Egidio (Jiljí). Post konciza prelego pri la historio de la urbo Svitavy kaj de la preĝejo mem kaj post trarigardo de la memorindaĵoj la ĉeestantoj dividis sin en tri grupojn kaj sinsekve vizitis pluajn du preĝejojn en la urbo, la ekspozicion pri Oswald Ottendorfer kaj Esperantan muzeon, aŭ la ekspozi-

cion pri hejm-mastrumado antaŭ 50 jaroj en la urba muzeo. En la Esperanto-muzeo prelegis pri Esperanto la membrinoj de la E-klubo Svitavy.

Posttagmeze en E-muzeo kunvenis ĉiuj esperantistoj kaj favorantoj. Kvido Janík raportis pri sia vojaĝo al Skandinavio, esperantistoj el diversaj kluboj rakontis pri sia agado kaj ĉiuj bone amuzis sin ĉe tombolo. J.Hron

Sabata lingva seminario en Prago

jam longe ne okazis. En la pragan klubejon en Smečky venadis daŭre malmulte da membroj. Antaŭ fino de la monato majo (espereble estos bona vetero) niaj membroj povos eluzi krom E-konversacio kaj kelkaj E-kvizoj ankaŭ freŝan aeron, bonan etoson kaj bakadon de kolbasetoj ĉe bivakfajro en la konata ripozloko Jevany ĉe Prago.

Ni invitas vin al nia privata kabano sabate la 28-an de majo 2011. Ĉar la kabano ne estas granda, ni bezonos plej baldaŭ scii, kiom da partoprenantoj venos. Al ili ni tuj sendos la precizajn horojn de la alveno de praga buso kaj pluan programon. Kalkulu kun alveno antaŭ la deka kaj fino proksimume ĉirkaŭ la 16-a horo.

Bonvolu telefoni, skribi aŭ sendi retmesaĝon, tel. 46 66 11 941, retadreso: aeh-ikeh@volny.cz Invitas vin J.Rýznarová kaj L.Angelová, adresu al AEH. red.

La 17-a Esperanto-tago en Pardubice

okazos sabate la 25-an de junio 2011 de la 10-a horo en la nova senbariera restoracio „U jezera“ (Ĉe la lago). En la programo atendas vin: novaĵoj el la E-mondo, prelego „Poezio Esperanta ne afero vanta“ (ĉeĥe: trocha poezie nikoho nezabije), raportaĵo de tri membroj el la granda 3-semajna vojaĝo tra Skandinavio kun bildoj kaj kun la ĉeĥa vorta akompano, la rezultoj de la literatura E-konkurso, pri la kulturo en Pardubice kaj raportoj el la klubo.

Sabate la restoracio estos malfermita nur por ni; se ni mendos ĉe ili tagmanĝon, ni ne devos pagi luon por la salono.

Al tiu ĉi Informilo estas almetita invitilo kun aliĝilo, bonvolu plenigi ĝin kaj resendi al ni ĝis 10.6.

La kolektivo de esperantistoj el Pardubice ĝojas je vi.

La Ĉeĥa-Saksa tago

La Esperanto-Asocio Saksa Svisio organizas sabate, la 4-an de junio 2011 en la kadro de Ĉeĥa-Saksa tago viziton en la Muzeo de la Dresdena fervojista klubo, kiu kolektis ĉe la norda rando de Pirna (proksime al la ĉeĥa limo) pli ol 100 historiajn etŝpurajn lokomotivojn (kelkaj funkcias) kaj 400 vagonojn el fabrikoj, minejoj kaj aliaj fontoj (vidu ankaŭ: www.feldbahnmuseum-herrenleite.de). Ĝi planas ankaŭ viziton de historia muelejo kaj pitoreska kastelo en la apuda urbeto Lohmen. Detale informas:

Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, 01796 Pirna, Tel. 03501 773232 (Nokosaksio@gmail.com)

===

Silezia Esperanto-Asocio ( str. Dubois 3 /1, 50-208 Wrocław, Pollando),

invitas al la

44-a Internacia Esperanto–Feriado kaj samtempa

2a Filma Esperantista Feriado, kiuj okazos de la 6-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2011.

Ni invitas vin al Szczawno Zdrój – unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravis nin per siaj ĉarmo, multaj ebloj aktive pa-sigi la tempon kaj gastamo de siaj loĝantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj.

Pri pluaj informoj skribu al Silezia Esperanto-Asocio, ul. Dubois 3/1, Wrocław; aŭ rete: vroclavo@poczta.onet.pl aŭ pomer@wp.pl.

Al la 105-jara Jubileo de la Unua Esperanto-Klubo en Nowy Sącz, al la 105-a datreveno de la naskiĝo de la revuo “Pola Esperantisto” , al la 55 jaroj de la reaktiviĝo de la E-movado en Nowy Sącz kaj al la 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso korege invitas la ĉefa estraro de PEA.. La aranĝoj okazos en la urbo Nowy Sącz de la 30-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011.

Pluaj informoj ĉe la retadreso korlando@o2.pl aŭ poŝte: Polski Związek Esperantystów, 33-300 Nowy Sącz Al. Wolności 37 F 7 .

Internacia Esperanto-Tago

Esperanto ‘Twitter’ Tago okazos je la 26-a de julio, la datreveno de la lan-ĉo de la “Unua Libro”. Ni esperas ke vi povos partopreni – se jes bonvole pepu je tiu tago, kaj marku per #Esperanto. La celo estas antaŭenigi Esperanton reklamcele. Espereble iuj el Ĉeĥio povos partopreni.

Bonvole ankaŭ informu viajn alilandajn amikojn. Detaloj jenas ĉi-tie http://www.facebook.com/event.php?eid=207181359294030

Por la proksimiĝantaj  Paskfestoj la redakcio  deziras al ĉiuj niaj  legantoj multe da sano,  kontento sen printempa laco kaj belan  harmonion.
red.

.

.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto:www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
Lajarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj
.