Informilo 03/2011

Enhavo:
Ĉeĥa Vikipedio,
E-elsendoj de Pola radio,
Universitata instruado en
rumana Sibiu,
Komitata kunveno de AEH,
Per unu frazo,
Forpasoj

 

Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

Interparolo inter la redaktoro de Libera folio kaj Miroslav Malovec:

Red.: La ĉeĥan Vikipedion vi fondis en la jaro 2002. Tiam eĉ la angla Wikipedio aĝis nur ĉirkaŭ 20 monatojn. Kiel vi fakte kontaktiĝis kun ĝi?

M. Malovec: Vikipedion mi ekkonis pere de Esperanto. Jam printempe de 2000 mi skribis en nia asocia bulteno (Starto 2/2000, p.3), ke ni bezonas en Esperanto ĝeneralan enciklopedion, ĉar fremdaj lingvoj servas al la homoj pli kiel fonto de informoj ol por senpera komunikado kun hazarde renkontita fremdulo. Kiam en marto 2002 en la revuo de nia Roterdama centro (Esperanto 3/2002, p. 68) aperis informo, ke usona studento Chuck Smith fondis Esperantan version de la interreta enciklopedio Wikipedia (ĝi estis la unua fojo, kiam mi aŭdis pri Vikipedio), mi ekĝojegis, ke mi trovis fratecan animon kaj mi tuj enregistriĝis. Mi bezonis kelkan tempon por kompreni la instrukciojn de Chuck, kiel la sistemo funkcias, sed poste mi kontribuis regule.

Kiel vi rememoras vian decidon fondi la ĉeĥan Vikipedion?

En novembro samjare ni havis en Dobřichovice apud Prago seminarion pri fakaj aplikadoj de Esperanto, kaj tie mi konatiĝis kun Chuck Smith (tiam 23-jara), kiu venis prelegi pri Vikipedio. Post unu semajno li veturis al Budapeŝto, survoje li haltis en mia hejmo kaj demandis, kial mi ne fondas la ĉeĥan Vikipedion? Ĉar mi ne scias fari ĝin, mi respondis.

Li petis permeson konekti mian komputilon al la interreto, elŝutis tekston en la formato TXT sur mian ekranon kaj diris: kio estas en la angla, lasu, tio estas komandoj por la maŝino, sed Esperanton inter la citiloj enĉeĥigu, ĉar tio estas instrukcioj por la homoj. La tradukado daŭris proksimume du semajnojn, poste mi sendis la rezulton al Brion Vibber, kiu post du tagoj anoncis, ke la ĉeĥa Vikipedio jam funkcias. Ni sukcesis fari tion preskaŭ fine de 2002. Sed mi trovis, ke mi faris mistajpojn aŭ kelkajn komandojn mi malĝuste interpretis, tial mi petis pri korektoj. Li donis al mi kaŝvortojn, por ke mi ĉion korektu mem. Mi plenumis la taskon kaj la kaŝvortojn forgesis.

Kion vi atendis de la fondo de Vikipedio? Kiudirekte kaj al kiu amplekso vi supozis, ke ĝi disvolviĝos?

Ĉe la Esperanta versio mi esperis krei inform-sistemon, kiu ebligos al Esperanto plenumi unu el la ĉefaj taskoj de internacia lingvo, nome liveri informojn pri ĉio imagebla. Samtempe mi volis prezenti al la mondo la ĉeĥan kulturon multe pli detale, ol estas kutime en paperaj enciklopedioj, kaj mi esperis, ke la ceteraj esperantistoj prezentos same sian nacian kulturon. Ekz. la plej grandaj mondaj pentristoj estas jam viditaj ĝissate, interesus min ankaŭ pentristoj danaj, hungaraj, finnaj, islandaj ktp., kiuj eble estas malpli grandaj, sed certe inter ili troviĝas kreantoj tre originalaj (kiel niaj Lada aŭ Zrzavý).

Ne lastvice mi volis registri la historion de Esperanto. Laŭ peto de Chuck Smith mi kopiis 2.600 artikolojn el Enciklopedio de Esperanto el 1933/34, kiuj priskribas niajn tiamajn organizojn, gazetojn, librojn, personojn. Mul-taj artikoloj estis tuj aktualigataj kaj kompletigataj de aliaj vikipediistoj. Kaj aperadis novaj artikoloj priskribantaj la lastajn 75 jarojn.

Ĉe la ĉeĥa versio estis alia situacio. En la unua momento mi volis plenumi la peton de Chuck kaj plie mi ne deziris, ke la ĉeĥa versio manku inter la aliaj lingvoj. Kaj kompreneble plaĉis al mi la imago, ke la ĉeĥa versio devos danki sian estiĝon al esperantistoj. Mi planis, ke mi verkos pri interlingvistikaj temoj, sed aliajn temojn mi lasos al aliaj ĉeĥoj. Mi supozis, ke formiĝos interreta versio de niaj paperaj enciklopedioj, kvankam pro kopirajto necesas ĉiun artikolon reverki.

La ĉefa avantaĝo estas, ke tie aperas aktualaĵoj, kiuj devos atendi kelkajn jarojn por eniri presitan enciklopedion kaj ofte tute ne eniras ĝin. Vikipedio reagas tuj, eĉ harstarige rapide (ekz. post la morto de famuloj), kaj oni povas enmeti multajn aferojn, kiujn la aŭtora kolektivo de klasika enciklopedio rifuzus envicigi pro nesufiĉa loko. Aŭ pri iu ili skribis nur du frazojn, ĉar la persono ŝajnis al ili ne tiom grava, sed en Vikipedio vi povas enmeti detalan informon. Vi povas enmeti junajn artistojn, sportistojn, sciencistojn kaj politikistojn, kiuj en la paperaj enciklopedioj aperos nur post multaj jaroj.

Aliflanke Vikipedio havas multe pli frue aktualajn informojn kaj tre valora estas ankaŭ la fakto, ke el siaj legantoj ĝi faras aŭtorojn kaj aktivajn kontribuantojn, ke homoj reciproke nekonataj lernas kunlabori, ke ili devas detale studi sian temon antaŭ ol verki pri ĝi, kio ilin riĉigas pli ol pasiva legado de artikolo, kvankam prilaborita profesinivele.

Multe pli da laboro vi faris por Vikipedio en Esperanto, kie vi kontribuas ĝis nun. Ĉu ĝi plaĉas al vi pli multe?

En la ĉeĥa ni havas amason da enciklopedioj, Vikipedio estas nur plua en la vico kaj kompreneble ekzistas sufiĉe da aliaj ĉeĥoj, kiuj kontribuas al ĝi. Se ĉiu Esperanta vikipediisto forkurus al sia nacia versio, la Esperanta orfiĝus. Tial la naciajn Vikipediojn ni lasas al niaj samlandanoj kaj ni mem dediĉas niajn fortojn al la Esperanta kiel al la komuna internacia kreaĵo, plu la unua de tia speco en la historio de Esperanto. Al la ĉeĥa mi sporade kontribuas per temoj pri Esperanto, sed ekz. pri ĉeĥaj artistoj aŭ memoraĵoj mi prefere skribas en la Esperanta versio kaj tiamaniere mi propagandas la ĉeĥan kulturon eksterlande. Krome ni ne volas forgesi homojn, kiuj laboris por Esperanto antaŭ ni, tial ni prilaboras ankaŭ la historion de nia movado, kiel mi jam menciis.

Sed Vikipedio estas nur unu el miaj aktivadoj. Mi kontribuas ankaŭ al la Enciklopedio de Brno kaj al Aŭtoritatoj de la Nacia Biblioteko, se mi tie trovas mankantajn aŭ erarajn indikojn. Al la biologia librejo BioLib mi enmetis ĉirkaŭ 11 000 esperantlingvajn nomojn de animaloj kaj plantoj, per kelkaj ciferecigitaj libroj mi kontribuis al la projekto Gutenberg. Mi prilaboras manuskriptojn de longe forpasintaj esperantistoj, redaktas la asocian bultenon, mi esperantigis tekstojn por la Muzeo de Esperanto en Svitavy k.s. Mi „saltas“ de unu afero al alia, kiam aperas bezono ion prilabori.

Kiel vi taksas la nunan staton de la ĉeĥa Vikipedio? Ĉu vi mem uzas ĝin kiel leganto?

Kompreneble, kiam mi bezonas informon de enciklopedia karaktero, mi ekzamenas diversajn lingvajn versiojn de Vikipedio, ĉar ĉiu havas ion, kio ĉe la ceteraj mankas. Ofte ĝi utilas al mi kiel terminologia helpilo, kiam mi bezonas scii, kiel diversaj lingvoj nomas certan objekton. En ĉiuj versioj mi renkontas artikolojn prilaboritajn modele kaj ankaŭ tiajn, kie estas nur minimumo da informoj. Finfine, eblas presi Vikipedion kiel libron, mi jam vidis la germanan libroforme. Mi opinias, ke la ĉeĥa ankoraŭ ne estas matura por presado, sed ne mankas multe.

Kiam iu vizitas vian personan retejon, li eĉ ne ekscios, ke vi fondis la ĉeĥan Vikipedion. Ĉu vi ne fieras pri tio?

Mi ne deziras aspekti kiel fanfaronulo, tial mi preferas, se oni diras, ke la ĉeĥan Vikipedion fondis esperantistoj, ne mi persone. Cetere, efektive ĝin kreis Chuck Smith kaj Brion Vibber, mi estis nur la unua, kiun ili petis enĉeĥigi komandojn por Vikipedio. Kaj tio ne estis tiom granda ago. Eble en tiu senco mi reverkos mian retejon.

Kion vi dezirus al Vikipedio, ne nur al la ĉeĥa, sed al la tutmonda, dekjara, por pluaj dek jaroj?

Mi kredas, ke enciklopedioj,  vortaroj kaj similaj aferoj de eduka karaktero restos en interreto por „eternaj tempoj“ kaj ĉiu nova generacio ilin perfektigos kaj tralaboros. Estus sensence jam faritan laboron forviŝi kaj denove verki dekomence. Mi esperas, ke profesiuloj ĉesos kritiki Vikipedion pro eraraj informoj kaj kontribuos al la komuna verko per korekto de la eraroj. Cetere ankaŭ en la klasikaj enciklopedioj la eraroj svarmas, ĉar neniu povas koni ĉion parkere, profesiulo same kiel amatoro kopias el pli fruaj enciklopedioj inkluzive de eraroj.

Sed nenie la eraroj estas tiel facile korekteblaj kiel en la nefermita sistemo de Vikipedio. Kiam vi trovas eraron en papera enciklopedio, vi korektos ĝin per plumo en via ekzemplero, sed la aŭtoroj ne ekscios pri tio kaj en sekva eldono ripetos la saman eraron. En Vikipedio vi skribos komenton, kial vi opinias, ke en la teksto estas eraro, kaj post ioma diskutado la eraro estos korektita aŭ aperos tie atentigo, ke ekzistas du fontoj kun diferencaj indikoj. Tiamaniere Vikipedio povas per sia fidindeco proksimiĝi al profesiaj enciklopedioj kaj samtempe teni sian popolan karakteron.

Danke al la fakto, kekontribui povas ĉiu interretano, Vikipedio amasigas grandan kvanton da informoj, kiuj aliloke ne estas troveblaj, tial Vikipedio estas unika inter la ceteraj enciklopedioj. Ĝi fariĝas kolektiva verko de la tuta homaro kaj mi supozas, ke tio ne ŝanĝiĝos, dum ekzistos la homa civilizo. En la sekva jardeko verŝajne aliĝos novaj lingvoj, ekzemple afrikaj kaj indianaj, kiuj alportos riĉigon pri kulturoj kaj realaĵoj, kiuj nun estas menciitaj nur marĝene – kaj ne nur en Vikipedio.

Mi esperas, ke la nuna jardeko fariĝos jardeko de virtualaj bibliotekoj, kiuj nun serĉas sian optimuman formon (Gutenberg, Europeana k.s.), sed foje fariĝos virtuala varianto de naciaj kaj sciencaj bibliotekoj, kie oni trovos beletron, fakan literaturon, turismajn informojn, fotojn, sonregistraĵojn, vi- deojn kaj filmojn kaj kompreneble ankaŭ enciklopediojn. Do mi deziras al Vikipedio, ke ĝi tenu en tiu virtuala mondo sian eksterordinaran pozicion. ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Malovec ).

Traduko el la ĉeĥa: Miroslav Malovec

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011 kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn. Jen ŝia informo:

Karaj radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la estraro de Pola Radio ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn“.

Ĝis la lasta momento la aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio restis neinformitaj pri la minaca sorto. Surbendigante la lastan januaran elsendon, la multjara, jam pensiita redaktorino Barbara Pietrzak evidente plu esperis, ke la fino ne proksimas. Ŝi nenion diris pri la afero, komentante la leterojn de regulaj aŭskultantoj.

La lasta elsendo la 31-an de januaro finiĝis per la jenaj vortoj de Barbara Pietrzak: „Nun montaranoj frontas la eblecon elekti montaranan naciecon. Pri ilia elekto ni sendube informos en niaj programoj.“

Dum la lasta tempo la E-elsendoj de Pola Radio aperadis en la reto trifoje semajne, lunde, merkrede kaj vendrede. Sed en merkredo, la 2-an de februaro, nenio aperis en la retejo de Pola Radio.

Libera Folio kontaktiĝis kun Gabriela Kosiarska por ricevi pliajn klarigojn, kaj ŝi respondis: „La lasta elsendo devenas el la 31.01.2011 kaj ili ne plu estas en Pola Radio. Mi ekde majo 2010 oficiale estis direktita al aliaj taskoj, dume elsendoj rajtis aperi trifoje semajne, nun ne plu“.

Jam en majo pasintjare la sorto de la E-elsendoj ŝajnis sigelita, kiam la gvidantoj de Pola Radio haltigis la laboron de la Esperanto-redakcio. La sola salajrata laboranto de la redakcio, Gabi Kosiarska, anstataŭe ricevis la taskon okupiĝi pri la renovigo de la retpaĝaro de Pola Radio. Tamen, grandparte per volontulaj fortoj, la laboro plu daŭris, ĝis la nuna decido de la estraro de Pola Radio, kiu malpermesas la pluan produktadon de la retaj elsendoj. La minaco de kompleta fermo pendas super la Esperanto-redakcio de Pola Radio jam de oktobro 2006. Tiam la nova estraro de la kompanio publikigis principan decidon pri ĉesigo de elsendoj en Esperanto, sed la definitiva nuligo multfoje estis prokrastita en la lasta momento. La nuna decido venis lastmomente. Transprenita el Libera Folio.

Universitata instruado en la rumana urbo Sibiu

S-ino prof. Alicje Lewanderska kun sia edzo prof. H.-D. Quednau kontribuis al instruado, tamen en la germana lingvo; li instruis dum 8 horoj statistikon kaj Alicje dum 32 horoj kun sia kolegino pri Enkonduko al ILO/ Esperanto laŭ la Sibiu-metodo de pastro Andreas Cseh. Poste la enkonduko okazis en kelkaj pluaj lingvoj. En la urbocentro estas memortabulo de Cseh kien la AIS studentoj metis florojn.

Sabate, la 24-an de septembro 2011, en la universitato ULBS okazos scien-ca konferenco pri komunikado. Konferenclingvoj estas ĝis nun la rumana, germana kaj Esperanto.

S-ro Dieter Quednau proponas, ke AIS-docentoj partoprenu tiun konferencon kaj okazigu la SUSon en la sekvanta semajno – en la salonoj de la universitato. A. Lewanderska

Komitata kunveno de AEH

La 12-an de februaro en la redakcio de Informilo en Pardubice okazis komitata kunveno, kiun partoprenis 10 membroj. La komitato aprobis la raporton pri la agado, pri kontrola komisio, bilancon pri pasinta jaro kaj budĝeton por nuna jaro. Plu estis aprobita la agado de la membroj por E-Vikipedio kaj la agado de la redakcio de Informilo kaj Antaŭen.

En la funkcioj okazis ŝanĝoj. Ĉar la prezidanto de AEH Pavel Nechvíle rezignis je la funkcio pro sia sanstato, estis elektita Lenka Angelová ĝis la kongreso, kiu okazos en la jaro 2012. Anstataŭ M. Müllerová (Hricková) estos membroj de la kontrola komisio inĝ. Stanislava Nováková kaj Pavel Nechvíle.

Por la printempa lingva seminario en Skokovy venadas aliĝiloj. Por la ekskurso dum la restado estis elektita la urbo Přerov ĉe Elbo, kie estas interesa skanseno de popol-konstruaĵoj pri malnovaj vilaĝaj vivmanieroj. Kiel organiza gvidanto en Skokovy funkcios Pavel Nechvíle, pri financado zorgos Luďka Srbová, programgvidantino Jindřiška Drahotová.

J.Rýznarová

Per unu frazo:

a/ 20. 2. La Ĉeĥa televido 1 prezentis en sia programo Festa vorto la temon „Esperanto kaj horloĝo“ de Jaroslav Max Kašparů (teologo, psikiatro, verkisto).

b/ En la televido ČT 2 la 23.2.2011 en la programo „Koloroj de la vivo“ okazis prelego de J. M. Kašparů, kiu ankaŭ prezentos sin vive (en rekte dissendita programo) la 12. 3. je la 19.30 en Radio Lumen – Slovakio en la programo „Nia gasto“.

c/ Ĉiun unuan mardon en la monatoj je la 8.30 en la Ĉeĥa radio 2 ni povas aŭskulti la programon „Kiel ĝin vidas Max Kašparů“.

d) Ne forgesu aliĝi al la 32-a printempa lingva seminario en la regiono de Bohemia paradizo, en vilaĝo Skokovy, kiu okazos en la datoj 11. – 16. de aprilo 2011. Tel.: 737 606 559 aŭ nechvilep@seznam.cz
.

Tristaj informoj:

.

.

La 11-an de februaro 2011 en la aĝo de 78 jaroj forlasis nin la grava ĉeĥa esperantisto, pedagogo, tradukisto, aŭtoro de E-lerno-libroj por progresintoj kaj por skriba kurso, eldoninto de kantlibroj.  Josef C i n k  (29.6.1933 – 11.2.2011).

.

La 26-an de februaro 2011 mortis subite post grava kaj longa malsano la AEH-membrino Milada K o l á ř o v á el Mladá Boleslav en la aĝo de 46 jaroj. Bedaŭrinde ŝi jam ne povis vidi sian tradukon de la broŝuro „Malkovru Esperanton“ en presita formo.

Honoron al iliaj memoroj! La redakcio kondolencis al la familioj.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.