Informilo 03/2010

 

Enhavo:
Surpriza informo de britaj esp.,
La Grafo de Monte-Kristo,
Espe
ranto.com,
Vojaĝi tra Sudameriko,
Eksterordinara viv-epizodo,
La jubilea 30-a seminario en Skokovy,
Invito al turismaj tagoj,
Legu pri sabataj seminarioj en Prago ,
Kalendaro.

 

Marto
Sur nia puto en mateno fajfis merlo,
iras la printempo, iras la printempo.
Kaj dum malfermis mi fenestron al ĝardeno,
krevantaj burĝonetoj flustris:
Iras la printempo, iras la printempo.
DeK. Toman esperantigis
Jaroslav Mráz

Surpriza informo de britaj esperantistoj!
Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion, UEA-n, kandidato por la Pac-premio Nobel en 2010. Inter ili estas parlamentanoj bone konataj en Britujo. Jen iliaj nomoj kaj iliaj partioj:


Andrew Smith Labour Charles Kennedy Liberal Democrat Austin Mitchell Labour Lord Bob Maclennan Liberal Democrat Bill Etherington Labour Lord Robin Corbett Labour Oliver Heald Conservative Roger Gale Conservative

Mi ne komentas la informon kaj ne utiligas ĝin por instigi aliajn landajn asociojn agi same efike, ĉar la regularo pri la Pacpremio Nobel (laŭ kelkaj interpretoj) malhelpus tion, sed vi certe povas mem kompreni, ke mi estas kontenta kaj ke mi certas, ke vi komprenas mem, kion vi devas fari. Renato Corsetti laŭ [landa-agado]
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

La Grafo de Monte-Kristo

La vivoverko de Alexandro Dumas kaj la vivoverko de la tradukisto Daniel Moirand baldaŭ aperos! Oni kutimas konsideri la libron “La Grafo de Monte-Kristo” kiel la ĉefverkon de A. Dumas. Ĝi estas vere fascina. Ĉiu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton …


La ĉefrolanto, Edmond Dantes, perfidita pro kalumnia denunco, estas en
karcerigata dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la fortresoIf, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun sammalliberulo, la abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de kaŝita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj akiro de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj inteli-genteco, estas venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj atencis lian junecon, lian feliĉon.


La klasika versio enhavos 1184 paĝojn kaj konsistos el 2 binditaj volumoj. Kiu mendas kaj pagas la verkon al Flandra Esperanto-Ligo antaŭ la 1-a de majo 2010, pagos nur 64 eŭrojn inkluzive la kostojn de registrita alsendo (post tiu dato ĝi kostos 96 eŭrojn + afrankon).


La verko estos ricevebla ankaŭ kiel elektronika libro en la formoj
ePub, Mobipocket kaj PDF kontraŭ 32 eŭroj. Por mendi la verkon skribu retpoŝte al retbutiko@fel.esperanto.beretbutiko@fel.esperanto.be

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Esperanto.com
elaĉetita por esperantista projekto

La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn. Libera Folio petis, ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celoj de la projekto.

Libera Folio: Kiel vi sukcesis ricevi la adreson esperanto.com, kiu ŝajne estis dum multaj jaroj rezervita?

Dima Ŝevĉenko: – Unu el niaj teamanoj, usona esperantisto, aĉetis ĝin ĉe la antaŭa posedanto kontraŭ sufiĉe alta prezo. Kiajn perspektivojn vi planas por la retejo?– Unue ni devas fini “beta-testadon” kaj solvi plurajn teknikajn demandojn de la uzantoj, kiuj ĉiutage aliĝas kaj poste ni malkovros la planojn.

Kiel ĝi diferencas de aliaj sociaj retejoj, kiuj havas Esperantan interfacon, ekzemple de Ipernity, kie kolektiĝas multaj esperantistoj, aŭ de Facebook?– Unue ĝi havas la adreson Esperanto.com, kio jam gravas. Due, tio estas virtuala komunumo, kiun kreas esperantistoj nur por esperantistoj. La sola laborlingvo de la teamo kaj lingvo de ĉiuj servoj estas Esperanto. Kiom da esperantistoj estas nun en Facebook aŭ Ipernity? Neniu precize scias. Sed ni ja scias, ke hodiaŭ ĉi-sekunde ĉe esperanto.com ili estas 221, kaj “oficiala beta-versio” aperis nur kelkajn tagojn antaŭe.

Kial laŭ vi indas, ke esperantistoj kolektiĝu en aparta retejo, kaj ne en diverslingvaj retejoj?– Kiel mi menciis en la antaŭa respondo, esperantistoj almenaŭ volas scii, kiom da ili proksimume estas en la reto. Ni strebas provi doni al esperantistoj la eblon ne perdiĝi en la amaso de aliaj uzantoj (kiel tio okazas, ekzemple en Facebook). Krome ni volas estonte doni al la Esperanta komunumo eblon elekti tiujn servojn, kiujn ili specife bezonas, kaj esti sendependa de politiko de neesperantistaj sociaj retoj.

Ĉu esperanto.com povas interagi kun aliaj sociaj retejoj – ekzemple, ĉu eblas iel ligi ĝin kun jam ekzistantaj kontoj en Facebook aŭ en Twitter?– Ĝis nun ne, sed eble tiu eblo aperos.

Ĉu vi iel inspiriĝis de Amikumu.com? – De Amikumu.com – ne.

Ĉu vi planas kunlaboron kun aliaj retejoj?– Jes, ni planas kaj kunlaboras. Ekzemple, ni planas eble integri klaku.net, esperanto.info kaj mondakalendaro.org en la nunan sistemon de esperanto.com. Nia teamo kunlaboras pri evoluigado de Esperanta-versio de EMS Drupalo (drupalo.org), kiun jam uzas multaj esperantistoj. Ni havas konstantan kontakton kun estroj de pluraj esperantistaj retejoj kaj ĉiam pretas kunlabori.

Kiom da teamanoj estas? Kiel longe vi laboras pri la projekto?– Ni komencis labori antaŭ proksimume unu jaro, sed aktive laboras eble la lastajn kelkajn monatojn. Nun estas kvin teamanoj.

Ĉu vi konsideris, ke la adreso esperanto.com eble pli bone taŭgus por informa retejo pri Esperanto? Ni uzos por informa retejo – esperanto.info. Transprenita el Libera folio

Vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton

Homoj, kiuj havas 6-12 liberajn monatojn, post la someraj aranĝoj en Kubo, povas vojaĝi tra Sudameriko instruante Esperanton, sen pagi la vojaĝ-kostojn kaj loĝadon.

La posteno estas por homoj, kiuj sufiĉe bone scipovas instrui Esperanton pere de la Cseh-metodo. Ĝi estas malfermita kaj al denaskaj aŭ nedenaskaj hispan-parolantoj.

La elektota homo devos esti sufiĉe memstara, ne timante peti helpon de universitatanoj kaj estroj. La volontulo restos 3-4 semajnojn en ĉiuj vizitotaj urboj.


Por pli da informoj, kontaktu la Oficejon de TEJO aŭ rekte kontaktu respondeculon pere de
http://www.ameriko.org/eo/contact/ak

ret-info

Eksterordinara viv-epizodo

Antaŭ du jaroj mortis virino, nomata Irena Sendler, 98-jara. Dum la dua mondmilito ŝi akiris permeson labori en la Varsovia geto kiel instalistino-veldistino.

Irena sciis pri planoj, kiel nazioj volas likvidi judojn. Sur la tekofundo kun metiiloj ŝi transportadis etajn infanojn el la geto kaj en la malantaŭo de sia ŝarĝveturilo ŝi havis lokon por pli aĝaj infanoj. En tiu aŭtomobilo ŝi ankaŭ veturigis hundon, dresitan boji dum veturado tra la pordego. Soldatoj tion ne volis solvi kaj krome la bojado povis maski la sonojn, kiujn eble povus fari la infanoj.

Dum sia agado Irena tiamaniere sukcese savis preskaŭ 2500 infanojn. En la jaro 2008 vivis ankoraŭ proksimume 700 da ili. Inter ili estas vico da signifaj personuloj, ekzemple Ševach Weiss, deputito en la jaroj 1981-1999, aŭ Michal Glowiňski, verkisto kaj profesoro de literaturo.

Fine la nazioj kaptis ŝin. Ŝi estis arestita kaj torturita de gestapanoj, tamen ŝi nenion gravan perfidis. Nazioj rompis ŝiajn brakojn kaj krurojn kaj brutale batadis ŝin. Irena estis kondamnita al la morto, sed feliĉe ŝi savis sian vivon de ekzekuto kaj poste plu laboris en ribelo.

Irena faris notojn pri ĉiuj infanoj, kiujn ŝi sukcesis liberigi. La notojn ŝi kaŝis en la glasoj, kiujn ŝi enfosis en la ĝardeno de sia amikino.

Post la milito ŝi provis trovi la gepatrojn de la infanoj kaj denove kunligi la familiojn, sed plimulto de la gepatroj estis murdita en gaskameroj. La infanojn oni dislokis en infanaj hejmoj kaj poste ili estis adoptitaj.

En la jaro 2007 Irena Sendler estis proponita por Nobel-pacpremio, sed ŝi ne estis elektita.

La premion ricevis Al Gore por la projekto pri tutmonda varmigo…

Pasis jam pli ol 60 jaroj de la fino de la dua mondmilito. Nuntempe, kiam estas aŭdeblaj voĉoj pri neekzisto de la holokaŭsto, necesas fari ĉion, por ke la mondo ne forgesu, kio tiam okazis. tradukis jary

Irena en la jaro 1942 

.

.

.

.

.

Irena en la jaro 2008,  + 12.5.2008

.

.

.

.

.

La jubilea 30-a lingva seminario en Skokovy proksimiĝas !

Ni vokas ĉiujn estintajn kaj nunajn „Skokovanojn“! Aliĝu al la nunjara jubilea semajno, ĉar la programo estos vere riĉa (12.4.-18.4.2010) kaj simila jam ne estos ripetebla.

Ni malkaŝas parton de la programo:
Rememora vespero pri 30 seminarioj en videofilmo, ( vi ekvidos vin, kiel vi aspektis de la jaro 1994), taksado de plej oftaj ĉeestintoj, (ni ne forgesos ankaŭ perfektiĝi en grupetoj); en rakontoj kaj prelegoj Vi vojaĝos tra Slovakio kaj Venezuelo – kun la vizitintoj de tiuj landoj, vi estos informitaj pri la vivo de aŭstria baronino. Ni busekskursos al Pěčín kaj Turnov en unu posttagmezo, ni amuziĝos ĉe gaja vespero kaj certe vi ion gajnos en granda tombolo. Sankta Petro promesis bonan printempan veteron!

Ne hezitu kaj rapide aliĝu!

La aliĝilojn sendu al Pavel Nechvíle, Fügnerova 233, 533 51 Pardubice, telefono 737 606 559; retadreso; nechvilep@seznam.cz
jary

Invito kaj aliĝilo al Internaciaj lingvaj kaj turismaj tagoj

de la 24-a ĝis la 27-a junio 2010 en la pensiono „Kamzik“ en Studený-

norde de la urbo Česká Kamenice

En la programo estas: lingvaj kursoj, komunaj maten- kaj vespermanĝoj, turistiko, parolado, prelego, kunestado kun muziko kaj danco. Alveno ĵaŭde de la 17-a horo, adiaŭo dimanĉe tagmeze. Partoprenos ankaŭ la sinjorino prof. d-rino S. Fiedler kaj Teresa Nemere el Pollando.

Partoprenon anoncu ĝis la 20-a de aprilo 2010 ĉe sinjoro N. Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, DE-01796 Pirna.

Retpoŝto: nokosaksio@googlemail.com

Prezo/persono: 91,00 € inkluzive matenmanĝon kaj vespermanĝon

Unulita ĉambro plus 5,00 €, membroj GEA: 81,00 €

Bonvolu transpagi sur la konton, numero: 1000736600, kodo: 850 600 00

ĉe la Volksbank Pirna. Ĉeĥoj povas pagi surloke.

Legu pri sabataj lingvaj seminarioj en Prago:

27.3.2010 partoprenu la pragan lingvan antaŭtagmezon en la strato Ve Smečkách 25, esperante, ke la trotuaroj estos sekaj, kaj oni jam ne devos timi falon. Pluan monaton ni renkontos en Skokovy, de 12.-18.4.2010, ni rememoros pri la restadoj en Skokovy de la jaro 1994 ĝis 2009.

Fine de majo (29.5.) ni ne povos veni en la pragan klubejon pro tutŝtataj balotoj. Sed, se vi volas tamen partopreni E-konversacion kaj samtempe promeni en bela naturo, ni invitas vin sabate la 29-an de majo en nian privatan kabanon en Jevany ĉe Prago.

Sed la kabano ne estas granda vilao, ni bezonos pli frue scii, kiom da partoprenantoj venos; al ili ni tuj sendos precizajn horojn de alveno kaj pluan programon. Bonvolu telefoni, skribi aŭ sendi retmesaĝon.

tel. 46 66 11 941, retadreso: aeh-ikeh@volny.cz

Invitas vin J.Rýznarová kaj L. Angelová

KALENDARO

2010-03-06 Esperanto-renkontiĝo en Svitavy, dvor.libuse@seznam.cz

2010-03-29 Vespero de Věra Ludíková omaĝe al Božena Němcová

en Náprstek-muzeo en Prago

2010-04-09/11 Sabla Printempo, seminario en la urbo Písek

Esperanto kaj Interreto“, pisek@esperanto.cz

2010-04-12/18 Pensiono Espero en Skokovy, jubilea la 30-a

lingva seminario, nechvilep@seznam.cz

2010-04-16/18 Adonido (natur- / vin-amantoj),

Ratíškovice melicharkova8@seznam.cz

2010-05-7/8 Tradicia maja renkontiĝo de IKUE-sekcio, -Spiritekzerca domo en Žirovnice,m.svacek@seznam.cz

2010-06-06 Infana Esperanto-tago en Svitavy

2010-06-12 Muzea nokto kun inaŭguro de 4-a ekspozicio „Pavel Rak“ en E-muzeo Svitavy

2010-06-17/20 La 9-a TREP en Plasy, S. Pech, esperantoplzen@centrum.cz

2010-06-20 Ĉantorio, suchanekj@seznam.cz

2010-06-24/27 Internaciaj lingvaj kaj turismaj tagoj en la loko Studený, nokosaksio@googlemail.com

Laŭ M. Malovec

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.