Informilo 03 2008

 

 

 

 

 

Enhavo:
Cl.Piron,
Libroproduktado,
Projekto de infanlibro,
www.lernu.net,
E-volontulo por olimpiado,
UK en Kubo,
Pensiuloj kaj libera tempo,
El la redakcio,
Invitoj,
Lingva angulo

Claude Piron (1931–2008)

La 22-an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron. (*26.2.1931)

Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969); li poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.

Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis multajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis detektivaj romanoj, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano kaj plurfoje estis reeldonita lernolibro “Gerda malaperis”, muzika kasedo “Frandu Piron”. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj en aliajn lingvojn. Li estis laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro “La bona lingvo” kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).

Nia redakcio publicis en decembra Informilo pri li longan artikolon.. red.

Libro-produktado en 2007


Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo “Esperanto”, en la pasinta jaro surmer-katiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj kaj la paĝosumo estas la plej granda post la jaro 2001. Inter la eldonistoj plej supras slovaka esperantisto Stano Marček, kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.

Ĉi tiujn kaj aliajn interesajn faktojn oni povas legi en la statistika revuo “Nia libroproduktado en 2007”, verkita de ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov. Lia teksto, aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, estas legebla en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/vidu la rubrikon “Novaĵoj”. La Ondo de Esperanto <sezonoj@kanet.ru>

EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj


La Eŭropa Komisiono aprobis tradukprojekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj kaj poste distribuitaj en elementajn lernejojn.

La eldonprojekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tiŝljar kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj barata eldon-asocio Samatat Siksha ­ Samatat Prakashan el Kalkato, estis aprobita de kulturfonduso de Eŭropa Culture.

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas, ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plu tradukos tri eŭropajn librojn el Esperanto en la bengalan kaj la trieŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu en sian nacian lingvon.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informadas la gazetaron, radion kaj televidon. La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tiaspeca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭropa Komisiono. Raportis Zlatko Tiŝljar en http://www.liberafolio.org/2008/eubaratalibro.


Esperantisto kiel volontulo por la Pekinaj olimpikoj


ZHONG Sheng, 52-jara esperantisto el provinco Jiang, Ĉinio, elektiĝis kiel volontulo de la olimpikaj ludoj en Pekino. Li anoncis Esperanton kiel sian serv-lingvon por la kandidatiĝo. Li servos en la sportejo de skermado. Ĉinaj esperantistoj preparas lanĉi projekton “Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo”.Vespere la 21-an de januaro li ricevis la telefonan sciigon el la provinca aŭtoritato, ke li sukcesis kandidatiĝi kiel volontulo por la Olimpikaj Ludoj.

La olimpikoj en Pekino, inkluzive de olimpikoj por handikapitoj, bezonas 70.000 volontulojn. Dum pli ol duonjaro nombro de la kandidatoj proksimiĝas al miliono. Zhong konfesis, ke li bone utiligis la unikecon de Esperanto, ĉar la ekzamenintoj fakte ne bone sciis, kiel statas la afero pri Esperanto, kiu almenaŭ belas laŭ la ĉina nomo. Zhong ankaŭ vid-al-vide klarigis multe al sia ekzamenanto, kio estas kaj kiel statas Esperanto.

Por Pekina okazigo de olimpikoj la aŭtoritatoj emfazas lingvan diversecon, almenaŭ por la volontula servo, kvankam sendube la angla certe superregos en la tuta afero. Laŭ la plano, Zhong servos en la sportejo de skermado dum semajno, post semajna trejnado. Ĉu tiam kaj tie li mirakle renkontiĝos kun iu esperantista sportisto aŭ vojaĝonto? Ili bonvenigus ne nur esperantistajn sportistojn, sed ankaŭ esperantistajn vizitantojn en siaj hejmoj. Kontaktu ilin per ret-adreso: trigo@tom.com.

Kio kaŝas sin sub la surskribo www.lernu.net

Antaŭ kvin jaroj, la 21-an de decembro 2002, lanĉiĝis  www.lernu.net, la retpaĝaro por lernado de Esperanto kaj informoj pri ĝi. Tiam ĝi enhavis enkondukon, bazajn gramatik-klarigojn, tri kursojn, etan bibliotekon, vortaron, babililon kaj jam nenion pli. La enhavo estis havebla en sep lingvoj.Dum la lastaj kvin jaroj la paĝaro kreskis kaj multe ŝanĝiĝis, sed la bazaj celo kaj ideo restis la samaj – senpage helpi al ĉiuj ret-uzantoj en la mondo lerni kaj ek-uzi Esperanton laŭeble facile kaj rapide. Ke ĝi almenaŭ parte atingu tiun celon, montras la fakto, ke inter la plej aktivaj projekt-kunlaborantoj troviĝas tiuj, kiuj mem lernis la lingvon per “lernu!” kaj ke apenaŭ eblas partopreni en iu Esperanto-aranĝo sen renkonti novulojn, kiujn “lernu!” venigis al la movado (se vi ankoraŭ ne spertis tion, demandu venontfoje kelkajn komencintojn, kiuj lernis Esperanton).

Pri la enhavo

Krom kursoj kaj instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, ĉe lernu! ekzistas pluraj iloj por uzado de la lingvo kaj komunikado, ekzemple mesaĝ-sistemo, bildkartoj, forumoj, virtuala klasĉambro kaj biblioteko kun ekzemploj de origina kaj tradukita literaturo, artikoloj de 13 diversaj gazetoj, tekstoj pri la lingvohistorio kaj la movado, kolekto de Esperanto-muziko, filmoj, ŝercoj kaj Zamenhofa proverbaro. Enhavon de kursoj kaj ekzamenoj kontrolas Akademio de Esperanto, kaj unu el akademianoj estas en la kerna teamo de la projekto.

Pli da informoj

Pli detalajn informojn okaze de ĉi tiu ĝojiga jubileo kun fotoj, bildoj kaj ligiloj, vi trovos ĉe  http://eo.lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php. Por ke la projekto plu evoluu same vigle, kiel ĝis nun, helpo ĉiam estas bezonata kaj bonvena. Se vi ŝatus iel helpi, ĉu praktike, ĉu finance, vi trovos la necesajn informojn ĉe  tiu ĉi adreso http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/index.php . Vi ankaŭ estas ĉiam bonvena kontakti nin ĉe  teamo@lernu.net transprenita el interreto, sendis J.Drahotová

Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la ĉefurbo de Kubo en julio 1990.

Ĉu vi opinias, ke esperantistoj – pensiuloj havas multe da libera tempo?

Kompreneble, ne ĉiu. Venis interesa letero de nia membrino, kiu nunjare estos 85jaraĝa. Ĉu vi pensas, ke ŝi promenadas enuige kun la hundeto kaj posttagmeze ŝi scipovas ĝis noktomezo rigardi aŭ dormeti ĉe televidilo?

Legu la fragmenton el ŝia letero:

Laŭ mi la homo, kiu opinias, ke la tempo de emerita aĝo estas tempo por totala ripozo, absolute ne pravas. Ĉe la fino de nia strato estas domo kun prizorgada servo. Somere mi preterpasadis kaj foje tute hazarde mi fotis pensiulojn, sidantajn tie sur la benko, vake rigardantajn. Kial nur tiel sidi, eble nutri kolombojn kaj opinii, ke pro emerito la vivaktivado finas? Estas necese ankaŭ poste gvidi sian vivon al io utila tiel, ke li aŭ ŝi povu al iu helpi, iun ĝojigi, simple ne esti pigra. Se ne estas eble pli moviĝi, do almenaŭ laborigi cerbajn ĉelojn, por ke ili renoviĝu, ne rudimentiĝu, male, klopodi almenaŭ ne maljuniĝi. Kiam mi rigardis je tiuj maljunuloj 60-70aĝaj, mi preskaŭ bedaŭris ilin – kion ili perdas.

Oftaj sanproblemoj nin bremsas en nia agado, tamen vivi estas necese kaj pro tio ankaŭ mi daŭrigas en instruado de Esperanto, angla kaj germana lingvoj; en tiuj ĉi lingvoj mi ĉiutage tradukadas, publicas kaj mi ĝojas, ke senĉese iu bezonas min. En tio estas ĝojo el la vivo, ke ne estas vane vivi. Kaj ĉar esperantistoj laboras senpage, ĝi estas pli valora kaj ĉiu tion ne kuraĝas. Ĉar mi restis sola, ĉiu laboro dependas de mi.

Se vi havas hobion pri kio ajn, vi vivas. Se vi ekpigriĝos, vi fariĝos maljuna. Neniam mi volas tion permesi al mi. Ankaŭ mi havas sufiĉe da sanproblemoj, sed mi rekompencas ilin per cerba agado. Kaj kiam mi bezonas ripozon, tiam mi ion legas france, germane, esperante, ankaŭ ĉeĥe, se ĝi havas ian psikologian bazon, ke mi povu denove ion lerni.  La sencoplena vivo estas tia, kiun ni ĝuas, sed ne kiel emerito, kiun nenio plu amuzas kaj tiel li estos malagrabla por ĉiuj. Tiel li ne povas al ili doni ion utilan.

(J.C.)

Alia pensiulino, 88j. el Francio, kvankam lasttempe post kelkaj operacioj, tamen ĉiusemajne dum 3 tagoj instruadas Esperanton sume pli ol 20 gelernantojn, interesiĝas pri ĉio en E-movado, ofte ŝi partoprenas UEA kongresojn kaj nun ŝi jam aliĝis al UK en Rotterdamo. (G.T.)

Mi konas multajn esperantistojn, kiuj en sia nejuna aĝo senĉese klopodas esti utilaj en diversaj branĉoj – literaturaj, lingvaj kaj aliaj. Mi rekomendas al tiuj, kiuj ne regas tro perfekte la lingvon, lernu plu kion ajn, klopodu, ke Via cerbo ne pigriĝu. jary

El la redakcio:

1) a/ La komitata jarkunsido de AEH okazis 9-2-08 en la redakcio de Informilo en Pardubice ĉe ĉeesto de 10 personoj. La komitato aprobis mesaĝojn de la agado de la V-a kongreso kaj de la revizia komisio, buĝeton por la nuna jaro kaj principojn de mastrumado kaj kontadon de la asocio. Plialtiĝo de la jarabono el 150,- al 200,-Kč estis necesa, ja nur la bezono por poŝtmarkoj estis kalkulita je 140,-Kč/jaro/ ĉeĥa membro.
b/ Estis ligitaj kontaktoj kun la Silezia E-Asocio en Pollando kaj kun la Eldonejo Lorenz en Brazilo,
c/ ĝoje estis akceptita informo de M.Turková, kiu en Jokohamo pere de propagando de materialo-AEH akiris en Bruselo-parlamento favorantojn al nia asocio.
d/ Diskuto pri plua daŭrigo de la seminarioj en Skokovy ne povis esti solvita pro neĉeesto de J.Drahotová kaj ĝisnuna nesufiĉa komunikado kun ŝi.
e/ Estis pritraktitaj proponoj por solena omaĝo al 100jara fondiĝo de EK Pardubice en 2009 kaj samtempe,
f) ĉu estus intereso pri busvojaĝo al UK/2009 en Bialistok. La ekskurson organizus J.Hron.

2) En la januara Informilo la redaktorino alvokis legantojn esprimi sian opinion koncerne la lingvo-nivelon de nia gazeto. Venis tri leteroj.

El Germanio: Mi ĉiam atente legas Informilon kaj ne povas konfirmi, ke multas eraroj. Male, oni povas diri, ke Informilo estas lingve altnivela. Gratulon. K.F.

El Ĉeĥio: Mi dankas por freŝaj kaj interesaj informoj en Informilo, kiun mi ricevadas regule. Kaj se hazarde aperas eraro? Nu tio povas okazi, ĉar eĉ majstro iam eraras… Ni ne nur kritiku detalojn de propravola laboro sur tiu ĉi kampo, sed estu ankaŭ dankemaj, ke nia hobia aperaĵo estas facile legebla por ĉiuj toleremaj esperantistoj. J.K.

El Nederlando: Karaj “jary” kaj pluaj redaktoroj. Tempomanko devigas min rezigni pri multaj taskoj. Sed legante, ke iu riproĉis vin pro la lingvonivelo, mi komprenis la ŝokon, animskuon de vi, sinceraj laborantoj. Kompreneble ankaŭ mi foje sulkas la frunton pro evidentaj ĉeĥismoj, sed mi konscias la proprajn erarojn kaj devas nur laŭdi vian enorman fortostreĉan laboradon produkti tiom da enhave ofte interesa materialo. Se vi volas, mi pretas korektadi viajn artikolojn. Povas esti, ke samtempos pluraj taskoj kaj mi foje ne povos ĝustatempe fini la korektadon, ĉar mi korektas pluajn 6 gazetojn, krom dutaga laboro en semajno en UEA, instruado kaj provlegado de libroj. Tamen, se eble, mi volonte helpos ankaŭ vin forraboti ĉeĥismojn. Kore R.M.

Invitoj

1) Esperanto-klubo “La Ponto” invitas kune soleni sian centjariĝon dum la III-a Sabla Printempo inter la 4-a kaj 6-a de aprilo 2008 en bela urbo Písek. Programo: Vendrede vespere praktika prezentado “Esperanto en interreto”, sabate antaŭtagmeze bunta kultura matineo en la burga areo, vizito de la muzeo de la regiono Prácheň. Posttagmeze kaj dimanĉe antaŭtagmeze okazos paralele 3 horaj programoj en 3 grupoj: Trejnseminario pri Vikipedio, paroliga lingvoseminario kaj turisma programo en Písek kaj ĉirkaŭaĵo. La unuaj 40 aliĝintoj ĝuos prezon de nuraj 590Kč, en kiu estas 2 tranoktadoj en hotelo Buly, 2 manĝoj kaj la programo. La aliĝilon petu plej frue al esperanto.pisek@seznam.cz, aŭ telefonu al Ing.Vlad. Dvořák 774999091.

2) Saksa Esperanto Asocio en Pirna en Germanio invitas ĉiujn esperantistojn al jubilea aranĝo okaze de la dekjariĝo de la klubo. Ĝi komenciĝos la 27-an de aprilo 2008 je la 9-a horo sur la ŝipo en urbo Pirna. Ni ŝipveturos al Hřensko kaj ni revenos je la 17-a horo kaj vespere en unu restoracio okazos programo. Bedaŭ-rinde la restoracio, kie estis la klubo fondita, pro la inundo en 2002 ne plu ekzistas. Aliĝi vi povas: ĉe Norbert Karbe, Dr. Otto Nuschke Str.12, D – 01796 Pirna, tel. (03501) 77 32 32, retadreso NoKoSaksio@tiscali.de N.Karbe

=========================================================

Atentigo: Se vi volas partopreni semajnan lingvan seminarion en la tagoj 14.4. – 20.4.2008 en SKOKOVY, bonvolu rapide sendi la aliĝilon al la adreso:
Pavel Nechvíle, Fügnerova 233, CZ 533 51 Pardubice-Rosice, retadreso: nechvilep@seznam.cz

=========================================================

Lingva angulo:

Nomo de institucio kun persona nomo

Jméno osoby se dává do názvu veřejné instituce zpravidla tehdy, má-li určitá osoba k dané instituci přímý vztah vyjadřovaný úctou, někdy jde o projev obecné úcty k osobě, jejíž jméno se vkládá do názvu. Příklady: Masarykova univezita, Mahenova knihovna.

Je známo, že čeští esperantisté názvy toho druhu překládají genitivní vazbou, pomocí předložky de: Universitato de Masaryk atp. Nepokládám to však za správné, protože osoby uvedené v názvu nejsou vlastníky instituce. Předložka de se klade před jméno vlastníka (NPIV 6 – posedanto; NPIV 5 – aparteneco). Podobně chybný je zvyk Rusů překládat do esperanta slovo „imieni“ vazbou „je la nomo“, např. podle slovníku Bokareva: závod imieni Kirova – uzino (je la nomo de) Kirov. V polštině se vyskytuje slovo „imienia“: Uniwersytet imienia Adama Mickiewicza – Universitato (je la nomo de) Adam Mickiewicz. Jde o slavismy nevhodné pro užití v esperantu.

Obecně jde o názvy organizací, institucí, také ulic a náměstí, v nichž je třeba osobní jméno vážené osoby z oblasti kultury, vědy, politiky či historie vyjádřit jednodušeji. Podle evropského, snad i světového úzu je vhodné osobní jméno vložit do názvu instituce bez předložkové vazby: Universitato Masaryk, Universitato Adam Mickiewicz, Uzino Kirov. Podobně u místopisných názvů: strato S. K. Neumann(a), placo Johann Mendel (v takových případech doporučuji v turistických průvodcích uvádět českou podobu názvu, a to z orientačních důvodu: placo Mendlovo náměstí). Z ročenky UEA uvádím: Fondaĵo Grabowski, Akademio Comenius.

Také je možné jméno osoby spojit s názvem instituce do složeného slova se spojovníkem: Masaryk-Universitato, Mahen-Biblioteko. V ročence UEA je název: Fritz-Hüser-Instituto. Občas se vyskytne způsob méně obvyklý, avšak přijatelný: Societo „Zamenhof“, Biblioteko „Hector Hodler“.

Resumo en Esperanto: Esperanta nomo de institucio aŭ organizo, havanta en si personan nomon, estas ofte ŝarĝita de nacilingvaj kutimoj, precipe slavaj. Ĉeĥoj uzas la genitivan formon (Universitato de Masaryk), rusoj kaj poloj tradukon de la vorto „imieni“ resp. „imienia“ (laŭ la nomo de). La esperanta formo imitu la internacian manieron: Universitato Masaryk (duvorta) aŭ Masaryk-Universitato (kunmetita vorto kun ligostreko).

Jan Werner

Trista informo: La 22-an de februaro 2008 forlasis nin neatendite la fidela membrino, samideanino Milena Picková el Brno en sia 76-a jaraĝo. Honoron al ŝia memoro.
La redakcio kondolencis al ŝia familio.

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21,  530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE :jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €.
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.