informilo 01/2010

 

Enhavo:
Karaj ges-anoj,
Nova jaro,
Mirege,
El la redakcio,
PF el Palata

 

Karaj kaj estimataj gesamideanoj,

denove unu jaro post ni. Kaj ĝi pasis rapide. Ĉu pli rapide ol pasintjare? Ŝajnas, ke jes, sed rapideco de la tempo estas konstanta. Ĉu ĝi estis sukcesa? Por iu tia, por iu mala. Ni povus longtempe cerbumi aŭ mediti, sed por ni estu plej gravaj la faktoj. Spite al la nuntempa san- kaj anim-statoj ni vivas, do ni estu kontentaj, ĝojplenaj. Spite al ĉiutagaj viv-prob-lemoj, personaj eĉ ekonomiaj, ni ĝoju kaj ĝuu la vivon. Ja nia komuna hobio plu ebligas kontakton kun la mondo, kun niaj E-amikoj.

Pli kaj pli da esperantistoj jam uzas modernajn komunikilojn, spite al la aĝo. Ĉar majoritato de nia komunumo estas jam ne tiel juna (bonvolu pardoni min), plua studado kaj uzado de nia lingvo Esperanto ankaŭ plibonigas nian vivon, helpas subteni nian aktivan menson. Ni deziru al ni, ke tiel restu ankaŭ en la nova jaro 2010. Ni estu modelo de homo de la 21-a jarcento. De homo, kiu atestas, ke amikeco inter homoj de diversaj nacioj, diversaj religioj estas ebla kaj fakte ekzistas. Ke nia klopodo disvastigi Esperanton, akiri novajn samideanojn, precipe inter la junularo, ne estu vana.

Pro tio, nome de AEH-komitato kaj mianome, mi deziras al ĉiuj anoj de tiu ĉi organizo sukcesojn, fortojn, trankvilan familian vivon, multe da sinceraj amikoj kaj precipe firman sanon. Via Pavel Nechvíle

Ni bonvenigis novan jaron

kaj lernas skribi novan numeron, ne du nulojn apud ĝi, sed inter ili ciferon l, do ne 2009, sed 2010. Pro kelkaj novjaraj bondeziroj ni devis rideti, ĉar kelkaj konatoj erare skribis la jaron 2100.

Kiel la tradicio postulas, necesas komence de la nova jaro reen-rigardi, ke ni vidu, ĉu ni multe aŭ malmulte klopodis levi Esperanton – aŭ almenaŭ niajn sciojn, kaj ĉu ni sufiĉe ofte sendis al niaj membroj novajn aktualajn informojn. Do, kia estis la pasinta jaro por la gvidantoj de AEH kaj E-klubo en Pardubice?

Dum la tuta jaro 2009 estis regule monate eldonata la gazeto de AEH Informilo kaj kvaronjare la suplemento Antaŭen. Kiam venis abunda nombro da mesaĝoj aŭ artikoloj de niaj membroj, la gazeto estis pligrandigita per unu folio = pri 4 paĝoj. Tio okazis kelkfoje.

Jam en januaro renkontiĝis en la klubejo en Pardubice 11 geesperantistoj ĉe 6 komputiloj kaj ni lernis, kiel enmeti informojn aŭ artikolojn en la interretan enciklopedion Vikipedio. Danke al la instruado aperis en tiu ĉi enciklopedio jam pli ol du dekoj da kontribuoj pri la regiono Pardubice.

Sekvis laboroj kun preparo de la printempa lingva seminario en Skokovy, sed ĉefe kun la preparoj de 3-taga solena renkontiĝo en Rybitví, omaĝe al la 100-jara jubileo de E-klubo Pardubice. La solenaĵo okazis komence de julio. Por la programo estis unuafoje verkita videofilmo, kiu celis montri kun multaj fotoj la tutan agadon de la Esperanto-klubo de doktoro Schulhof, kaj poste rilate al la kunlaboro kun AEH. Ĝin preparis Jarmila Rýznarová kun du helpantoj. Pri 100 jaroj de tiu ĉi E-klubo estis eldonita broŝuro en la ĉeĥa lingvo kaj ankaŭ en Esperanto, kiu estis dissendita al ĉiuj membroj de AEH kaj EK kaj propag-cele ankaŭ al kelkaj urbaj instancoj kaj societoj en Pardubice kaj ankaŭ al niaj konatoj – neesperantistoj.

Por DVD, kiu estas farata omaĝe al 40-jariĝo de ĈEA, ni ankaŭ preparis sufiĉe da materialoj el AEH-agado, same por la Esperanto-muzeo en Svitavy. La E-ekspozicio en salono de la Regiona biblioteko en Pardubice estis malfermita por neesperantista publiko dum du someraj monatoj kaj poste ĝi estis transportita en lokan bibliotekon Býšť, kie ĝi estis prezentita al interesatoj kun malgranda prelego pri Esperanto. En la j. 2010 la E-ekspozicio estos instalita ankoraŭ en du divers-lokaj bibliotekoj.

En la menciita jaro 2009 estis organizita busvojaĝo al la Universala kongreso de esperantistoj, en pola urbo Bjalistoko, sub gvido de Josefo Hron. Li organizis memstare ekskursojn, kiuj estis preze pli favoraj ol tiuj, kiujn prizorgis UEA kaj la partoprenantoj estis kontentaj. Ankaŭ la interreta vortaro, kiun jam multajn jarojn kompilas J.Hron, senĉese grandiĝas kaj la vortaro jam atingis pli ol 210 000 vortojn.

La prezidanto de AEH Pavel Nechvíle verkis, fotis kaj prezentis nian urbon Pardubice en negranda videofilmo, kiu havas tekston en Esperanto. Tie estas prezentitaj ankaŭ novaj kaj modernaj konstruaĵoj de la urbo.

La Zamenhof-vespero okazis sen ia informo al aliaj kluboj, preskaŭ nur kiel familia rondo; kun ĝojo ni bonvenigis du novajn membrojn, kaj esperas, ke ili helpos al nia kolektivo disvastigi agadon kaj planojn por pluaj jaroj.

Kion diri konklude? Nia asocio AEH komencas la 26-an jaron de sia ekzisto. Tiu ĉi januara gazeto Informilo estas jam la 297-a. Sen siaj membroj la asocio ne povas ekzisti. Se Vi estas kontentaj kaj volas, ke ni ekzistu plu, subtenu nin, sendu Vian kotizon por tiu ĉi nova jaro, sed ankaŭ skribu, kio interesas Vin, pri kio Vi volus legi.

Ni ne estas faka gazeto de handikapuloj, ni estas Via gazeto, nin interesas Viaj viv-epizodoj, rakontaĵoj pri Viaj ĝojoj aŭ problemoj. Ni estas ĉi tie por ligi amikecon kun Vi kaj fari al Vi plezuron pro reciproka renkontiĝado, aŭ strebi, ke Vi almenaŭ ĝoje legu nian gazeton.

Estas necese danki al ĉiuj geamikoj, kiuj verkas kaj sendas al ni interesajn artikolojn, kiuj senpage regule korektadas niajn tekstojn (Margit Turková, Stanislav Štefan, Karel Votoček kaj el Nederlando Rob Moerbeek) kaj al Ludmila Srbová, kiu regule helpas en librotenaj kaj pluaj administraj laboroj en la redakcio, al Líba Filipová, kiu surbendigas Informilon por la nevidanta membro en Kanado, al Zdenka Novotná, kiu koncize tradukadas Informilojn en la ĉeĥan lingvon por kelkaj komencantoj kaj por la Regiona biblioteko. Kaj mi dankas ankaŭ al miaj familianoj, kiuj helpas en kopiado de la gazeto kaj en preparoj por ekspedo. Speciala danko apartenas al mia nepo Jirka Kosnar, kiu regule fake riparadas kaj purigadas la kopio-aparaton kaj sen kiu nia Informilo ne havus bildetojn kaj ilustraĵojn.

Mi deziras al Vi ĉiuj multe da sano kaj kontento kaj mi ĝojatendas Viajn pluajn leterojn. Ankoraŭ mi volus sincere danki al ĉiuj, kiuj sendis al mi bondezirojn okaze de mia 80-jariĝo. Al ĉiuj unuope danki estas super miaj fortoj. Plenamike Via Jarmila Rýznarová.

M I R E G E 2009

Kio ĝi estas? Muzika Internacia Renkontiĝo de Gejunuloj Esperantistaj.

(Raportaĵo el Francio de Zdenka Novotná).

En oktobro 2009 mi kun mia frato Pavel kaj kvar knabinoj (Denisa, Nikola, du Katarinoj) ĉeestis tiun ĉi renkontiĝon en Francio. MIREGE estis por mi tute nova afero. La organizantoj deziris, ke ĉeestu kvin membraj grupetoj el 7 landoj de Eŭropo. Grupoj el du landoj ne povis veni, do restis nur la grupetoj el Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Rumanio kaj Ukrainio. La celo de la kunveno estis ekkono de kulturo kaj kutimoj de eŭropaj nacioj, respekto al aliaj kaj kunvivo kun civitanoj de la vilaĝo Baugé.

Postulo de la organizantoj estis:

1) sendi recepton de speciala nacia manĝaĵo kun ĝia foto.

2) La estrino de MIREGE, Franjo Leveque, petis sendi pere de komputilo la foton de la grupeto kaj diversajn aĵojn por ekspozicio.

3) Ŝi volis, ke ĉiu grupo alportu bombonojn el sia lando kaj sendu nacian kanton en Esperanto kaj en la propra lingvo. La plano estis tre bona, sed realiĝo ne. La receptojn kun fotoj oni sendis el ĉiuj landoj, sed mankis kuiristo, kiu bonvolus en la Muzika centro kuiri naciajn manĝaĵojn.

Ni manĝis nur “france”, sed tre bonguste. La fotoj de la grupetoj estis senditaj kaj uzitaj por ekspozicio, aliajn aĵojn oni ne eblis kopii, kaj mi ne kunportis ĉeĥan flagon; tamen ĝin pruntis al ni iu belga profesoro.

Jam marde la MIREGE-anoj preparis ekspozicion, ĉiu lando havis sian lokon. Estis tabulo kun bildoj, tabulo kun mapo de Eǔropo, urboj, de kie devenas la E-grupoj, iliaj fotoj ktp.

Por nia granda ekspozicia tabulo ni ne havis tiom da materialoj, mi devis elŝiri paĝojn el la libro pri Česká Třebová, uzi ilin, kaj meti sur la tabulon ankaŭ modelojn por ornamo de mielkukoj. Kunveno kun la urbestro estis planita tuj post la sabata alveturo. Ni surmetis jam en Parizo trikvestojn kun la emblemo de nia urbo. Tute senutile! Al la urbestro ni iris alian tagon.

El Prago ni elveturis ĵaŭde la 22-an de oktobro, en Parizo atendis nin Líba Gabalda la 23-an je la sesa matene. Dumvoje en Germanio nian buson detale kontrolis ses doganistoj kun unu hundo. Al la hundo plaĉis kaj certe bone odoris mia granda sako kun mielkukoj. La doganistoj ĉe ni ne trovis drogojn, sed Parizon ni atingis kun pli ol duhora malfruiĝo. Nia amikino Líba jam timis, ke ni ne alveturos, sed atendis fidele. Tuj post la loĝigo en la hotelo ETAP ni ekveturis trarigardi multajn memorindaĵojn de Parizo.

Sabate posttagmeze veturigis nin kaj ceterajn grupetojn mendita verda buso al la Muzika centro de la urbeto Baugé. Krom MIREGE-anoj (ĉirkaǔ 30) estis en la Muzika centro junaj francaj muzikistoj de 3 ĝis 16 jaroj. Tie en granda manĝejo ĉeestis proksimume 100 personoj. La programo estis riĉa: André Demarque el Belgio rakontis pri la vivo de sia ŝatata pentristo Vincent van Gogh kaj montris liajn bildojn el sia libro. Sekvis kantado de naciaj kantoj el kvin landoj, kun Franjo. La gejunuloj povis pentri, teatrumi, kanti, danci, sporti, ludi aŭ promenadi ekstere.

Ĉiutage prezentis sin unu lando en la bela ronda Blua salono. La grupo el Rumanio prezentis rakonton pri sia lando fare de la gvidantino Aŭrora pri la lando, knabinoj dancis. Plua tago apartenis al bulgaraj knabinoj, ili en belaj popolaj kostumoj montris dancojn kaj paskan kolorigadon de ovoj.

Marde estis ĉeĥa tago. Niaj knabinoj matene trenis sian programon en la Blua salono, tamen posttagmeze alvenis surprizo – ni povis prezenti nian programon nur en klasĉambro. Mi rakontis pri Ĉeĥio, pri nia regiona urbo Pardubice, konata pro mielkukoj kaj ĉeval-konkuroj, pri nia urbo Česká Třebová. Kiam la knabinoj komencis ludi teatraĵeton pri historia ekesto de la urba blazono – koko kun vira kapo, venis proksimume 20 francaj infanoj. Ne estis loko, ili eksidis sur la plankon. Niaj knabinoj poste ankoraŭ ludis 2 fabelojn. Infanoj helpis “eltiri” la grandan beton. Poste niaj knabinoj dancis en popolaj kostumoj. Por ornami mielkukojn ne restis tempo. Malgraǔ tio plena sako de la mielkukoj estis baldaǔ for kaj multaj gejunuloj estis gluitaj per dolĉa glazuro.

Merkrede prezentis sin francoj, per moderna kaj popola dancoj. Ukrainio havis sian tagon ĵaŭde. Infanoj el tiu lando bele kantis, ludis pri la ekesto de la urbo Kievo, montris pri ĝi filmon. Vendrede vespere estis festa prezentado. Kune kantis MIREGE-anoj kun francaj muzikistoj. Poste, dum paǔzo, devis klarigi iu el ĉiu grupo, kio troviĝas sur la tabulo. Mi kaj Denisa uzis la tempon por disdoni bombonojn kaj mielkukojn. Neniu emis ion scii, nur kiam la mielkukoj estis for, ili volis ekmanĝi modelojn pen-digitajn sur la tabulo. Post paŭzo dancis niaj, rumanaj kaj bulgaraj knabinoj popolajn dancojn. Bulgaraj knabinoj dancigis ĉiujn en la salono.

Post la reveno en la Muzikan centron kelkaj francaj infanoj kaj nia Katarina festis siajn naskiĝtagojn. En la manĝejo estis preparita torto por 100 personoj. Por Franjo preparis gejunuloj surprizon: grandan afiŝon “DANKON FRANJO” kun subskriboj, poemoj, kantoj kaj dancoj. Sabate matene la gejunuloj interŝanĝis siajn adresojn kaj adiaŭis la novajn geamikojn larmante. Dumvoje ni haltetis, pro manko de bezonata tempo, en la fama E-kastelo Gresilono. El Parizo nin veturigis buso al Prago, de tie trajno hejmen. Zd. Novotná

El la redakcio:

1) La E-centro Eventoj en Budapesto informis:

Etsuo Miyoshi estas fama japana esperantisto, prezidanto de sia prospera firmao Swany, kiu en la lastaj jaroj multe kaj signife kontribuis al diskonigo de Esperanto per financado de tutpaĝaj reklamoj en la plej legataj gazetoj en deko da eŭropaj landoj.

Lige al la 150-a jubileo de naskiĝdato de Zamenhof s-ro Etsuo Miyoshi denove subvenciis aperigon de tutpaĝa Esperanto-reklamo, ĉi-foje en la gazeto “Le Monde” en Francio. Sinceran dankon al s-ro Miyoshi. La tutpaĝa reklamo estas videbla ĉe:  http://www.ipernity.com/doc/32119/6831740 laŭ [Henri Masson]

2) En la ĉeĥa gazeto IN en novembro 2009 ni trovis la tutan paĝon pri „Esperanto, komuna lingvo de nacioj“ kun bela foto el la 65-a kongreso de junularo. La aŭtorino de la granda artikolo estas Anna – ni ne konas la tutan nomon.

3) La lasta, la 61-a IFEF-Kongreso, (Jubilea, por la 100-jariĝo de la Federacio) sukcese okazis en Trieste (Italio); la venonta, la 62-a, okazos venontmaje (8-15) en Sofio (BG). Ili estas malfermitaj al ĉiuj kaj la programoj estos interesaj kaj variaj. Venu en Bulgarion!

4) Tradicia E-Silvestro en la urbo Česká Třebová denove sukcesis. Partoprenis ĝin 48 esperantistoj el 26 lokoj. Tre surprizis nin versita enkonduka saluto, kompilita el 75 ĉeĥaj naciaj kaj popolaj kantetoj. Ja la temo de la vespero estis: Ĉiu ĉeĥo estas muzikanto. Aperis kelkaj scenetoj de la grupoj kaj unuopuloj, kiuj estis premiitaj.

 

 

 

 

(Sur la fotoj la grupoj de Česká Třebová kaj Pardubice).

5) La lingvajn antaŭtagmezojn, ĉiam la lastan sabaton de la monato, en EK PRAHA, Ve Smečkách 25, AEH organizos plu. Kiel gvidantoj alterniĝas laŭ ebloj J. Rýznarová kaj J. Krob. Skribu en vian kalendaron la datojn: 30.1.2010, 27.2., 27.3., 29.5., 26.6., post la somera libertempo 25.9., 23.10., 27.11. 2010.

6) Novaĵoj de E-junularo: Inter la 3-a kaj 5-a de decembro 2009 okazis en Modra (Slovakio) la unua laborkunsido de la projekto Slovaka online, kies ĉefa celo estas krei plurlingvan paĝaron por lernado de la slovaka. La unuopaj projektaj partneroj (el Slovakio, Germanio, Litovio, Pollando kaj Britio) prezentis sin, pritraktis detale la projekton, difinis kaj disdividis taskojn por sekva periodo. Plua renkontiĝo okazu inter la 18-a kaj 21-a de marto 2010 en Litovio. Tuj post la laborkunsido, inter la 6-a kaj 7-a de decembro, okazis eta konferenco de E@I.

7) En la tagoj 15-23-a de junio 2010 okazos en Mielno la 32-a Ĉebalta Esperantista Printempo kun tre riĉa kaj varia programo. La ĈEP-orga-nizanto Czeslaw Baranowski kore invitas ĉiujn al la pitoreske situanta ripozloko Mielno. Detala informo pri la 32-a ĈEP troviĝas en nia retejo:  www.esperanto.koszalin.pl

8) Ni sendas al vi inviton kaj aliĝilon al la jubilea 30-a lingva seminario en la pensiono Espero en Skokovy. Ni ĝojas je via baldaŭa aliĝo.

9) ANONCO! En la 28-a de januaro (eble 29.1.), je la 11-a horo, sur la ČT 1-ekrano oni povas spekti la programon BARVY ŽIVOTA. (Koloroj de la vivo). Parto de ĝi estis filmita ĉe nia samideanino Margit Turková el Obořiště.

P.f. 2010 Saluton el Palata
Čestmír Vidman Ĉu tempo sin ĉi tie trenas? En la lok´ definitiva Kuregas ĝi en Palata ni generaciojn supervivas Enpense ni tie revenas Posteuloj estu de bonaĵoj provizitaj al nia junaĝ´ benata deziras ĉaretuloj, Unufoje en semajno la vid- kaj aŭd-handikapitaj en kafejo kantoj sonas Ni saluton el Palata sendas Nur la junaj? – Nura ŝajno, al la infanoj en la mondo splenda, ja geavoj ĉi voĉdonas ke homaro ne batalu Venas ĝojo absoluta, kaj Tero homojn pli regalu kiam dum posttagmezo tuta Vi memoru: De la Globo ne forfalu! sonas tie ĝis vespero Melodioj de Haŝlero esperantigis Jaroslav Krolupper

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN
Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.