Informilo 01 2009

Enhavo:

Solena konferenco
Novjara mesaĝo
Unesko invitis
Raporto el Togolando
El la redakcio
Invitoj
Gaje el E-mental
Sukcesa Silvestro

 

Solena konferenco en la sidejo de Unesko

La konferenco okaze de Zamenhof-tago en la sidejo de Unesko estis granda sukceso. Tion opinias Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu mem estis invitita fari prelegon pri sia avo. Kiel reprezentanto de la ĝenerala direktoro de Unesko elpaŝis la program-specialisto Mauro Rosi, kiu aparte dankis al UEA pro multlingvaj tradukoj de la mesaĝo de la ĝenerala direktoro pri la Internacia Jaro de Lingvoj. La tuta aranĝo okazis en la franca kaj en Esperanto, kun samtempa interpretado en ambaŭ direktoj.

La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, estis impone inaŭgurita per la konferenco “Esperanto, lingvo justa”, kiu samtempe ligiĝis al la finiĝanta Internacia Jaro de Lingvoj. Ĝi havis lokon en la sidejo de Unesko en Parizo kaj okazis en la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro 2008.

La konferenco estis iniciatita de la pola ambasadoro ĉe Unesko, Maria Wodzyńska–Walicka, al kies iniciato aliĝis ŝia litova kolegino Ina Marčiulionytė. La konferencon prezidis Barbara Despiney,la reprezentanto de UEA ĉe Unesko.

Plejparte estis uzata la franca lingvo – eĉ la litova ambasadoro, kiu unue planis paroli en la angla, parolis en la franca – kun interpretado al Esperanto. Nur la mesaĝoj de Probal Dasgupta kaj de Carlo Minnaja estis legitaj en Esperanto, kun samtempa interpretado al la franca. Oni ankaŭ disdonis al kelkaj petantoj skriban tradukon de la mesaĝoj en la angla. Interpretis Cyrille Hurstel kaj Francisko Simonnet.

Emociiga por multaj estis la ĉeesto de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof (sur la foto), la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu faris prelegon pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto, substrekante la aktualecon de liaj idealoj kaj tute aparte tiun de toleremo.

Pri Zamenhof kiel lingvisto prelegis Henriette Walter, honora profesoro ĉe la Universitato de Haute Bretagne. Ŝi reliefigis el lingvistika vidpunkto avantaĝojn de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj kaj aliaj planlingvoj. La ne-esperantistaj partoprenantoj povis gustumi la Internacian Lingvon per provleciono el la ĵus lanĉita DVD-disko “Esperanto estas”, post kiu Estelle Maria Loiseau parolis pri la temo “Esperanto en tria jarmilo”, precipe el la junulara vidpunkto.

Transprenita el Libera folio

Novjara mesaĝo de UEA

de la prezidanto Probal Dasgupta 29.12.2008 Inter la 100-jariĝo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 – kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco – ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon  al niaj celadoj?


En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?


La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna – lian 100-jariĝon ni ankaŭ festas en 2009 – movis tiun vizion al nova ŝtupo.


Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis “lingva genocido”, termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler – kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.


Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.


Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html
.
Respondojn al la demando “kien UEA” oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.


Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni “asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.” Probal Dasgupta

Unesko invitis al granda Zamenhof-festo

Unesko ĉi-jare unuafoje decidis aranĝi Zamenhof-feston en sia propra Pariza sidejo. La ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura invitis ducenton da esperantistoj kaj same multajn neesperantistojn al solena konferenco kun la titolo “Esperanto, lingvo justa”. Kuninvitantoj estas la ambasadoroj de Pollando kaj Litovio ĉe Unesko, kiuj persone ĉeestis la aranĝon. La aranĝo okazis la 15-an de decembro en kunlaboro kun UEA kaj subtenate de Kultura sektoro de Unesko.

Longe ŝajnis, ke la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio por oficiala honorigo de Ludoviko Zamenhof okaze de la 150-jara jubileo de lia naskiĝo fiaskis. La celo estis, ke samkiel en 1959, ankaŭ en 2009 Ludoviko Zamenhof eniru la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj.

Por inkluzivigo de Zamenhof necesus, ke jam antaŭ la fino de la jaro 2006 iu ŝtato konvinke pledu por li ĉe Unesko. UEA esperis, ke tia rekomendo venos de Pollando, sed tio ne okazis ĝis la datlimo. Tial ŝajnis, ke jam mankas espero por ia atento de Unesko al Esperanto lige kun la jubilea jaro 2009.

Barbara Despiney, la reprezentanto de UEA ĉe Unesko, tamen sukcesis persvadi la delegiton de Pollando ĉe Unesko anstataŭ enigo de Zamenhof en honoran liston subteni multe pli konkretan proponon: la okazigon de konferenco kadre de la Internacia jaro de lingvoj en la sidejo de Unesko mem.
Transprenita el Libera folio

Ĝenerala raporto pri la 16-a TEK (Togolanda E-kongreso)

Post bonvenigo de gekongresanoj, la 26-a de decembro estis aparta tago en la programero de la kongreso. Okazis Zamenhof-festo gvide de la junulara sekcio de UTE, nome JOTE, kies estraranoj prelegis pri la vivo de Za-menhof, la kreinto de la Internacia lingvo. Dum la prelego, kiun ĉeestis multaj gekomencantoj kaj kelkaj scivolemaj lokanoj, oni aŭskultis la mesaĝon, kiun Hans Bakker el Nederlando sendis al la Zamenhof-festo.

Jen ĝi:

Karaj geamikoj, Zamenhof estis eksterordinara persono. Li estis modesta laŭ naturo, sed la sukceso de Esperanto levis lin sur piedestalon, kvazaŭ de statuo. Li estis pacema laŭ la naturo, sed kiam amikoj perfidis lin, li estis amara. Li sentis varmon en sia koro por viktimoj, sed al homoj ĝenerale tenis distancon. Estas malfacile sekvi la ekzemplon de Zamenhof en sia privata vivo. Tamen ĝuste la memorigado de lia naskiĝdato celas instigi al tio. Se vi frontas dum la jaro konfliktojn, maljustaĵojn, minacojn, honoradojn, vi devas pripensi kiel reagi pace, juste, digne, modeste. La esperantistaro en Togolando havas apartan taskon en tio. Mi deziras al vi ekvilibran kunvivadon, kaj krome gajan feston, sanon kaj prosperon en la nova jaro.

Amike salutas, Hans Bakker“.

Poste sekvis kurso al gekomencantoj kaj ekzameno A de TIETo gviditaj respektive de s-roj Adjevi ADJE kaj DOUMEGNON Koffi. Interkona vespero, komitatkunsido (kun dek du punktoj) kaj trejnado de la futbala teamo gvidita de s-ro DAVON Agossou; matematika instruisto en la instituto Zamenhof fermis tiun unuan tagon de la 26-a de decembro 2008 en Vogan.

La bonvenigaj vortoj de la prezidanto de UTE lanĉis la malferman ceremonion de la 27-a de decembro 2008. La reprezentanto de la komitatestro, s-ro Adje Adjevi malfermis la kongreson post la kantado de la nacia himno. Poste sekvis legado de la multnombraj mesaĝoj adresitaj al la kongreso el 15 landoj, inkluzive de kelkaj togolandanoj vivantaj en diversaj landoj..

Kantado de la E-himno kaj vizito de la ekspozicio fermis la inaŭguran ceremonion. Sekvis prezentado de la kongresa temo kaj debato pri ĝi. Posttagmeze okazis la kutima futbalmatĉo, ĉi-kaze inter la kongresa teamo kaj loka teamo (t.e. New Star de Vogan).

En la vespera programo estis ankaŭ prezentitaj novaj komitatanoj.

El Togolando sendis al ni Koffi Doumegnon

El la redakcio:

1) La redaktorino dankas por multego da kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj de niaj membroj kaj de pluraj esperantistoj kaj organizaĵoj, dankas ankaŭ por belegaj komputilaj videoprogramoj kaj bedaŭras, ke ŝi ne povas sendi ilin ankaŭ al tiuj membroj, kiuj ne posedas komputilon kun interreto.

2) Ŝi ankaŭ tre ĝojas, kiam niaj membroj en siaj leteroj esprimas kontenton super unuopaj interesaj artikoloj, kiujn ili trovas en nia Informilo aŭ Antaŭen.

3) Pragaj konversaciaj sabataj antaŭtagmezoj (seminarioj) okazos en tiu ĉi nova jaro denove en la klubejo de E-K Prago, „Ve Smečkách 25“ en la datoj: 31. 1., 28. 2., 28. 3., 25. 4., 30. 5., post feriado 26. 9., 28. 11. 2009.

jary

I n v i t o j

Omaĝe de 100 jaroj de E-Klubo Prostějov – 7. 2. 2009

28-a lingva seminario en Skokovy – 14. 4.– 19. 4. 2009

Populara turisma renkontiĝo en Plasy – 18. – 21. 6. 2009

Solenaĵo de 100 jaroj de E K en Pardubice – 3. – 5. 7. 2009

57. SET en Lančov – 5. 7. – 18. 7., 19. 7. – 1. 8., 2. 8. – 15. 8. 2009

19-a Ekumena Esperanto-kongreso en pola Wroclaw – 18. -25. 7. 2009

65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec – 18. – 25. 7. 2009
UK en Bjalistoko – 25. 7. – 1. 8. 2009; gvidanto de la buskaravano Inĝ. Hron (josef-hron@volny.cz; telefono 466 401 942) el AEH Pardubice ofertas ankoraŭ kelkajn liberajn lokojn en la buso.

Gaje, nur gaje preni la vivon…

La lastan novembran semajnfinon okazis tradicia Nikolao-kristnaska renkontiĝo de la netradicia grupo, kiu nomas sin E-mental. Ĝin partoprenis ankaŭ tri eksterlandaninoj. Por la renkontiĝo estis mendita saloneto en praga Smíchov-stacidomo.Vendrede vespere surprizis la ĉeestantojn „Sankta Nikolao“, kiu laŭdis, donacis, sed ankaŭ tre kritikis. Tamen la sabata tago estis konkursa jam de la mateno; la grupoj – zorgeme miksitaj de du organizantinoj, devis pruvi ŝercon, forton de siaj voĉorganoj, orientiĝan senson tra nekonataj interesaj partoj de Prago, konojn de Esperanto kaj plurajn aliajn sciojn.

Antaŭ vespermanĝo estis ornamita Kristnask-arbo kaj taksita la konkurso. Fine la gajnintoj estis ĉiuj. Tradicie estis prezentitaj fragmentoj el Biblio okaze de la Jezuet-naskiĝo kaj estis distranĉita la pomo.

Post la bongusta vespermanĝo estis disdonitaj donacetoj, kiujn ricevis ankaŭ la gastoj Margit Turková kaj Jiří Patera. La partoprenantoj estis kontentaj, ĝojas je plua revido en la jaro 2009 kaj dankas al sia „diktatorino“ por bone organizita renkontiĝo.
Miroslav Vaněk, trad.jary.

Sukcesa E-Silvestro

Esperanto-klubo en la urbo Česká Třebová – organizis laŭ sia multjara tradicio la Silvestran renkontiĝon. Ĝi okazis jam la 29-an de decembro 2008. Ĉeestis 62 partoprenantoj el 25 lokoj de nia respubliko. La programo kiel ĉiam estis amuza, komence ni bezonis ankaŭ diversajn sciojn, ĉar ni devis plenumi demandilon (kvizon), la plej perfekta ricevis premion. Ekzemple: Kiujn mineralojn oni donas en nutraĵon. E-demandoj estis pli simplaj: Ekz. En kiu urbo kaj lando okazis la unua E-mondkongreso. (Kompreneble tiun ĉi respondon ne konis nur kelkaj E-komencantoj).

Dum la vespero ludis tri muzikistoj kaj ni povis danci laŭ nia gusto. De la dudekdua horo estis prezentitaj sep ridindaj scenetoj de diversaj partoprenantoj, unuopuloj aŭ grupetoj, ja la temo de la vespero estis ESPERANTA KABARETO. Antaŭ noktomezo estis prezentita neforgesebla spektaklo, kiam naŭ dancantinoj prezentis la dancon „kankano“. Sed ne pensu nur pri junaj sveltaj knabinoj, sed imagu, ke plimulto de dancantinoj estis en la aĝo super 50 kaj eĉ 75 jaroj (eĉ handikapitaj). Kaj kiam ili antaŭ E-publiko svingis siajn larĝajn longajn jupojn kun falbaloj, ni tre ridis kaj bone amuziĝis. La tutan vesperon bonege gvidis Jana Křížková, al kiu apartenas nia g randa danko.

La noktomezo estis momento de komuna solena tosto inkluzive la novjaran bondeziron por pli bona jaro 2009. Poste, laŭ la tradicio, estis disdonitaj donacetoj, kiujn alportis la

partoprenantoj. Kaj sekvis plua dancado kaj babilado.Poste ni estis informitaj pri temo de la venonta E-Silvestro. „Ĉiu ĉeĥo estas muzikanto“. Kaj ni jam nun povas pripensi, per kiu sceneto ni kontribuos. Post la dua nokte la partoprenantoj adiaŭis, kiam la muzikantoj jam ne volis plu ludi kaj ni estis sufiĉe lacaj. Sed je tia venonta amuza vespero jam nun ĝojas multaj E-konatoj.

K. Čada kaj J. Rýznarová

INFORMILOmonata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH – Asocio de esperantistoj-handikapuloj
Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová
Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ
tel.
466 611 941
SKYPE : jary_esperanto
e-mail:
aeh-ikeh@volny.cz
interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh
Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300
Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol!
Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný.
La jarabono de Informilo 15 €. Kodo ĉe UEA : aehk-z
La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj.