Esperanta poeto MUD-ro Stanislav Schulhof

 

Ĉeĥa poeto MUD-ro Stanislav Schulhof

(fondinto de Esperanta origina poezio)

Schulhof

Post pli longa tempo mi staris ĉe la tombo de la doktoro Stanislav Schulhof sur juda tombejo en Pardubice. Mi iomete purigis la tomban tabulon kaj denove legis la surskribojn pri li kaj pri lia familio. Lia edzino kaj la filo forpasis en nacistaj koncentrejoj de la dua mondmilito.

Kia domaĝo, ke restis post la forpaso de la fondinto de nia Esperanto-klubo en Pardubice nur tri etaj originaj poemkolektoj. Ja liaj poemoj estas tiom belaj, kun agrablaj simplaj rimoj kaj belsonas ankaŭ por recitado, kiun mi tiel ŝatas.

Mi ekremoris je la tempo antaŭ preskaŭ 40 jaroj, kiam mi serĉis en diversaj ŝtataj arkivoj kaj ĉe konataj privatuloj, kiuj tiam memoris persone la doktoron Schulhof, ĉu ili ne ricevis de li iajn pluajn poemojn. Tiam mi promesis al s-ano prof. Novobilský kompili la detalaĵojn de la vivo kaj kolekti verkojn de d-ro Schulhof, ĉar en E-lernolibroj estis skribitaj pri li nur kelkaj linioj.

Mi sukcesis nur ete dank´ al unu parenco, ĉe kiu estis trovita malgranda notlibreto de manskribitaj ĉeĥaj poemoj, kiuj neniam estis oficiale eldonitaj. Nia E-klubo sukcesis ilin komputile skribi kaj almenaŭ sur asocia kopi-maŝino fari kelkajn kopiaĵojn.

Kia estis mia surprizo, kiam antaŭ tempo nia Esperanto-klubo ricevis donace grandan paketon da libroj de Brazila Lorenz-eldonejo. Inter la libroj mi trovis la libreton „Voĉoj de poetoj el la spirita mondo“ kaj tie 26 poemojn de nia doktoro Stanislav Schulhof. Mia ĝojo estas granda. Venontjare nia Esperanto-klubo de doktoro Schulhof festos centan datrevenon de sia fondiĝo kaj ni klopodos prepari omaĝe de li rememoron pere de kelkaj novaj poemoj el la ricevita libreto.

Sed almenaŭ mallonge pri lia vivo:

La 12-an de novembro 1864 naskiĝis en malgranda vilaĝo Lipka ĉe Trhová Kamenice en familio de Františka kaj Abraham Schulhof la dua filo Stanislav. La patro estis vendisto de harretetoj, kiujn li eksportis ĉefe en Usonon.Tiu ĉi familio estis vere multnombra; post naskiĝo de Stanislav naskiĝis ankoraŭ pluaj 8 infanoj, kun kiuj fine la gepatroj transloĝiĝis en Usonon, lasinte ĉi tie filojn Leopold kaj Stanislav.

La plej aĝa filo Leopold ebligis al sia frato Stanislav studi altlernejon, nome ĝeneralan medicinon. Post du jaroj de kuracado en urboj Dobruška, Česká Ka-menice kaj Vratislav finstudis Stanislav dentistan fakon kaj al Pardubice li venis kiel dentkuracisto. Edziĝinte kun Hermína, li havis tri infanojn: adoptitinon, filon kaj filinon, kiujn li super ĉio amis.

Doktoro Schulhof estis tre talentita homo, escepte ambicia, kuracisto fílantropo kaj patrioto. Li apartenis al triopo de eminentaj pardubicaj hebreoj, kuracistoj, kiuj aliĝis al ĉeĥa nacieco: doktoro Vohryzek, doktoro Thein kaj doktoro Schulhof.

Krom Esperanto li scipovis francan kaj ĉinan lingvojn. En siaj 45 jaroj li mem eklernis anglan lingvon kaj post unu nura jaro li tradukadis el tiu ĉi lingvo en Esperanton. Dum la I-a mondmilito li komencis lerni eĉ turkan lingvon, ĉar inter liaj pacientoj estis multaj turkoj.

Li estis aganta ankaŭ en aliaj fakoj, ekzemple kiel ĵurnalisto, redaktoro, teatra artisto, verkisto, poeto. En junio 1903 estis prezentita lia ĉeĥlingva teatraĵo “Doto” kun ega sukceso. Bedaŭrinde la verko estis nenie trovita, eĉ ne ĝia manuskripto.

En tiu tempo ne estis ĉe ni pli granda sciencisto kaj pli entuziasma propagandisto de Esperanto ol MUDr-o Stanislav Schulhof. Hodiaŭ jam neniu elnombros, en kiom da niaj kaj eksterlandaj ĵurnaloj, gazetoj kaj bultenoj li skribis en kaj pri Esperanto, kiom da horoj li travivis dum gvidado de tiu ĉi lingvo – ja en Pardubice li komencis instrui Esperanton jam en la jaro 1909 – kaj kiom da tempo li uzis por diversaj prelegoj pri Esperanto.

Je lia omaĝo estas en Pardubice nomita unu ne tro longa strato, kiu nomiĝas „Schulhofova“. Ĝi troviĝas inter la stratoj „Na Okrouhlíku“ kaj „Okružní“. La urbo Pardubice tiamaniere honorigis en tridekaj jaroj de pasinta jarcento memoron de sia meritplena civitano.

La familio de doktoro Schulhof estis dum la dua mondmilito persekutita. Ilian domon, kie estis kaŝita lia literatura restaĵo, detruis la bombo kaj tiel pluaj liaj verkoj estas jam netroveblaj. Sed tiuj, kiuj trovitaj estas, vere meritas publikigon.

La tuta familio lernis Esperanton de sia patro. La plej aĝa filino Jarmila – dentteknikistino – plurfoje deklamis Esperante poemojn, la dua filino Zdena volonte partoprenadis E-renkontiĝojn.

Lia filo Jaroslav (dentkuracisto) estis tre talentita muzikisto – sed bedaŭrinde li estis en majo 1942 mort-torturita en koncentrejo. La saman sorton travivis ankaŭ la edzino de doktoro Schulhof sinjorino Hermína, kiu de la jaro 1942 ĝis 1944 estis arestita en getto.

La doktoro Schulhof eldonis en la jaro 1910 la unuan poemaron de originaj poemoj sub la nomo „Per espero al despero“. Plua kolekto nomiĝas „Kion la vivo alportis“ kaj la tria poemaro estis eldonita en la jaro 1912 sub la nomo „Aŭtunaj floroj“.

Alia eta libreto de d-ro Schulhof „Bohemaj grenatoj“ estis eldonita post lia morto. Lia edzino Hermína dediĉis la poemojn al esperantistaro. Ili ne estas originaj, sed en E-tradukoj de plej bonaj ĉeĥaj poetoj.

En la jaro 2009 (18.08.1919) pasos 90 jaroj, de kiam la doktoro Schulhof forlasis ĉion, kion li tiel ŝatis.

Sed lia verko rememorigas lin. Same kiel li ni kredas, ke verda steleto eĉ spite barojn pluen marŝos tra la mondo kaj serĉos pluajn geamikojn kaj praktike pruvos, ke devizo “Per Esperanto al paco kaj amikeco inter ĉiuj nacioj” ne estas utopio.

Jarmila Rýznarová, Klubo de esperantistoj de doktoro Schulhof
en Pardubice, Ĉeĥio