Maljuna statuto

 

 S t a t u t o
de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj

Artikolo 1.

Nomo, sidloko kaj celoj de la Asocio

1)   Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, mallongigite AEH, ĉeĥe Svaz zdravotně postižených esperantistů, mallongigite SZPE, plue nur la Asocio estas konforme al Ĉeĥa leĝo nr. 83/1990 sendependa, libervola kaj nepolitika asocio de la civitanoj.

2)   La sidloko de la Asocio estas urbo Pardubice, Ĉeĥio.

3)   La laborlingvoj de la Asocio estas Esperanto kaj la ĉeĥa.

4)   La Asocio estas memstara jura persono. Ĝi agas konforme al la  leĝoj kaj la ceteraj direktivoj de la Ĉeĥa respubliko kaj konforme al la dispozicioj de ĉi tiu Statuto.

Artikolo 2.

Celoj kaj taskoj de la Asocio

La celo de la Asocio estas kulturado kaj disvastigado de la internacia lingvo Esperanto precipe inter sane handikapitaj civitanoj kaj iliaj favorantoj kiel ilo por internacia komunikado konforme al  deklaroj de la artikoloj 2 kaj 7 de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj de la UNO.

Por realigi tion la Asocio plenumas la sekvantajn taskojn:

1)   asocias la interesantojn pri  la internacia lingvo Esperanto, precipe el la vicoj de la sane handikapitaj civitanoj kaj protektas kaj kontentigas ties interesojn,

2)   propagandas la lingvon Esperanto kaj informas vastan publikon pri ĝi kaj pri ebloj pliperfektigadi sin en ĝi,

3)   kunlaboras kun la aliaj organizoj kaj institucioj sur la kampo de sia agado en Ĉeĥa respubliko kaj en aliaj ŝtatoj kaj kun internaciaj demokrataj organizoj.

4)   eldonas por siaj anoj kaj ceteraj interesantoj informajn kaj kulture amuzajn gazetojn, literaturon, ĉefe lernolibrojn kaj propagandajn legaĵojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en la ĉeĥa kaj en Esperanto,

5)   organizas kaj aranĝas kursojn, seminariojn, instruajn staĝojn, fakajn ekzamenojn, ekskursojn, ekspoziciojn kaj aliajn laŭtemajn aranĝojn por perfektiĝi kaj praktike uzi la Esperanton,

6)   per aĉetado kaj senprofita vendado kaj pruntedonado disvastigas la Esperantan literaturon,

7)   por materia sekurigo de siaj celoj kaj taskoj la Asocio povas praktiki aliajn ekonomiajn agadojn.

Artikolo 3.

Membreco

1)   Membro de la Asocio povas esti ĉiu interesanto pri Esperanto, handikapita, al handikapuloj helpanta aŭ kun ili simpatianta, pli aĝa ol dek ok jarojn. Ĉiujn aktivaĵojn de la Asocio povas ĉeesti ankaŭ malpli aĝaj interesantoj pri Esperanto. Tiuj ne pagas membrokotizojn kaj ne havas elektorajtojn.

2)   La intereso pri la membreco devas esti deklarita per skriba aliĝilo, kiu estas konsiderata kiel konsento kun la statuto de la Asocio.

3)   Membreco en la Asocio  estas

a)    orda,

b)   honora.

4) Pri la akcepto de la orda membro decidas la laborestraro de la asocia komitato. La kondiĉoj de la akcepto estas la prezento de la aliĝilo kaj la pago de la membrokotizo. Honormembrigon proponas la komitato  kaj aprobas la kongreso de la Asocio.

5)  La membreco en la Asocio finiĝas per eksmembriĝo, eksmembrigo aŭ per morto de la asociano. Eksmembrigata estas tiu asociano, kiu malgraŭ dufoja atentigo ne pagis membrokotizon aŭ kiu per sia agado kaŭzas al la Asocio socian, moralan aŭ materian damaĝon. Pri la eksmembrigo de la asociano decidas la komitato de la Asocio.

6)  La rajtoj de la asocianoj:

a)  elekti kaj esti elektata en ĉiujn instituciojn de la Asocio,

b) ĉeesti ĉiujn aranĝojn de la Asocio; okaze, ke intereso de la asocianoj pri aranĝo estas pli granda ol ebloj de la aranĝanto, decidas vicordo de prezentado de aliĝiloj,

c)  prijuĝadi la agadon de la Asocio kaj ties organoj kaj prezenti siajn atentigojn,

d)  ĉeesti ĉiujn traktadojn de la asociaj organoj, kiuj koncernas lin,

e) ricevadi senpage asociajn gazetojn.

7) La devoj de la asocianoj:

a)  agi laŭ la statuto de la Asocio,

b)  ĉeesti agadon de la Asocio kaj de ties institucioj en kiuj li estas elektita,

c)  pagi membrokotizojn por kuranta jaro ĝis la fino de marto. La membrokotizojn ne pagas honoraj membroj de la Asocio,

d)  perfektiĝi en Esperanto kaj helpi pri tio al aliaj mebroj.

Artikolo 4.

La organoj de la Asocio

1a) La plej alta organo de la Asocio estas la kongreso, kiu efektiviĝas minimume unufoje dum 3 – 5 jaroj. Kunvokas ĝin la komitato de la Asocio minimume unu monaton antaŭe per skriba invitilo, kiun ĝi sendas al ĉiuj membroj. Ĉeesti la kongreson rajtas ĉiuj asocianoj.

b) La kongreso estas kompetenta:

  • pritraktadi kaj aprobadi raportojn pri la agado kaj la mastrumado de la Asocio kaj raporton de la revizia komisiono,
  • akceptadi rezoluciojn pri la principaj demandoj de la agado kaj de la mastrumado de la Asocio, kiuj devligas la komitaton, revizian komisionon kaj ĉiujn asocianojn,
  • starigi ĉefajn taskojn de la Asocio por la periodo ĝis la venonta kongreso,
  • elekti komitaton de la Asocio kaj revizian komisionon,
  • aprobi kaj ŝanĝi la statuton de la Asocio,
  • decidi pri la nuligo de la Asocio aŭ pri ĝia kunigo kun alia organizo,
  • aprobadi honorajn membrojn de la Asocio,

c) Je postulo de unu triono de la membroj kunvokas la komitato eksterordinaran kongreson de la Asocio.

d) Pri principaj demandoj de plua agado, mastrumado, eventuale pri kunigo de la Asocio kun alia organizo aŭ pri nuligo de la Asocio povas baloti ankaŭ la asocianoj, kiuj ekskuzas sian foreston en kongreso. Ili faras tion skribe sur presita formularo, kiun surbaze de ilia ekskuzo sendos al ili la komitato kun la klarigo de la problemaro kaj kun la listo de kandidatoj de nova komitato. Tiaj skribaj voĉdonoj validas same kiel voĉdonoj de la ĉeestantoj de la kongreso.

2a) La komitato de la Asocio direktas la agadon de la Asocio dum la periodo inter la kongresoj. Ĝi estas plenumorgano de la Asocio kaj reprezentas la Asocion antaŭ la ŝtataj institucioj kaj antaŭ la triaj personoj. La komitato havas minimume 7 anojn kaj 2 substituantojn. Ĝi kunvenas minimume dufoje en la jaro. En sia laboro ĝi respektas la rezolucion de la kongreso. El siaj anoj ĝi elektas prezidanton, vicprezidanton kaj ekonomon. Tiuj ĉi funkciuloj kreas laboran laborestraron de la komitato. Se iu el membroj de la komitato ĉesas plenumi sian funkcion, la komitato invitas al la laboro substituanton.

b) La komitato precipe:

  • aprobas jarajn planojn de la agado kaj mastrumadon de la Asocio,
  • pritraktas agadon kaj mastrumadon de la Asocio kaj la raportojn de la revizia komisiono, starigas taskojn al la prezidantaro kaj al pluaj komitatanoj kaj akceptas korektajn disponojn rilate al la mankojn,
  • kunvokas kongreson de la Asocio kaj prezentas al ĝi raportojn pri la agado kaj mastrumado de pasinta kongreso,
  • kunlaboras kun Internacia klubo kaj certigas ĝian laboron materiale,
  • laŭbezone ĝi nomumas laborkomisionojn, kies prezidanto kutime estas unu el la komitatanoj,
  • prezentas al la kongreso proponojn por nomi honorajn membrojn de la Asocio.

3)  La prezidanto de la Asocio reprezentas la Asocion al la publiko kaj al la oficoj kaj subskribas kun plua ano de la estraro ĉefajn dokumentojn kaj jurajn devligojn de la Asocio. Prezidanto gvidas komitatkunvenojn kaj kongrestraktadojn. La prezidanto povas komisii per substituo de sia persono al la vicprezidanto aŭ al la ekonomo de la Asocio. La ekonomo sekurigas librotenadon de la Asocio kaj respondas pri ĝi.

4)  La revizia komisiono de la Asocio havas tri membrojn. Ĝi kontrolas la agadon kaj la mastrumadon de la Asocio kaj la plenumadon de la rezolucio de la kongreso. El siaj membroj ĝi elektas la prezidanton, kiu regule ĉeestas la kunsidojn de la komitato kaj prezentas al la komitato raportojn pri la agado kaj la konstatojn de la revizia komisiono. La raporton pri la agado kaj la konstatojn de la revizia komisiono en la etapo inter la kongresoj prezentas la revizia komisiono al la kongreso de la Asocio.

5)   Konsiderante la bezonojn de la Asocio aŭ de ĝiaj membroj povas esti organizataj regionaj aŭ fakaj sekcioj de la Asocio. La eksterlandaj membroj de la Asocio estas organizataj en Internacia klubo de la esperantistoj handikapuloj. Ĉi tiuj sekcioj ne havas juran memstarecon. La principojn de ilia agado aprobas komitato de la Asocio. Laŭbezone la komitato sekurigas ilian librotenadon en la formo de subkonto de la mastrumado de la Asocio.

Artikolo 5.

La principoj de mastrumado de la Asocio

1) Financaj rimedoj de la Asocio konsistas el:

a)    membraj kotizoj,

b)   donacoj kaj subvencioj,

c)    kasaj plusoj de aranĝoj, organizataj kadre de plenumado de la taskoj kaj la celoj de la Asocio,

d)   profito el propra ekonomia agado.

2) La Asocio kaj ĝiaj sekcioj mastrumas laŭ jara agadplano kaj aprobita budĝeto por koncerna jaro.

Artikolo 6.

Solvado de konfliktoj

Konfliktojn kaj plendojn de la asocianoj en aferoj de la rajtoj rezultataj el la membreco en la Asocio kaj ĝiaj sekcioj, kaj la konfliktojn inter la sekcioj pritraktas kaj decidas la komitato de la Asocio. Laŭbezone povas la komitato peti esploron kaj opinion de la revizia komisiono. Kontraŭ la decido de la komitato povas procesa partio aŭ plendanto apelacii al la kongreso. La decido de la kongreso estas definitiva.

Artikolo 7.

Fermaj disponoj

1)   Regule kunvokita kongreso povas nuligi la Asocion. Por tio estas bezona dutriona majoritato de la ĉeestantaj kaj skribe balotantaj membroj. La kongreso difinas la principojn de la likvido de la Asocio kaj elektas likvidan komisionon, kiu plenumas havaĵan kvitigon de la Asocio.

2)  Ĉi tiu statuto validiĝas en la tago de la registro ĉe Ministerio por internaj aferoj de la Ĉeĥa respubliko n-ro. VS/1-1/5873/91-R la 29-an de 10.2002.