Malfacila sorto de la unua E-monumento en la urbo Františkovy Lázně

Malfacila sorto de la unua E-monumento en la urbo Františkovy Lázně

En julio 1887 aperis en Varsovio rusa lernolibro de nova universala komunikilo sub la nomo Internacia lingvo. La aŭtoro, kiu subskribis sin Doktoro Esperanto, estis ruse-pole-juda okulkuracisto Ludoviko Lazar Zamenhof. La uzita pseu-donimo donis nomon al la jam kreita artefarita lingvo Esperanto. Tial la jaro 1887 estis deklarita kiel komenco de la Esperanto-movado.

Jam post du jaroj havas tiu ĉi nova lingvo pli ol unu mil da favorantoj, en grandaj eŭropaj urboj fondiĝas Esperanto-kluboj kaj iĝas novaj E-naciaj asocioj. En la jaro 1905 okazis en Francio la unua mondkongreso de esperantistoj, kiun partoprenis proksimume 700 membroj el 20 landoj.

La unua societo de aŭstriaj esperantistoj estis fondita en la jaro 1901 en Brno kaj ĉiujare organizitaj kongresoj estis konfirmoj de sukcesa disvastiĝo de la lingvo, kiu estis al ĉiuj komprenebla. En la E-renkontiĝo de Štýrský Hradec (Graz) en la jaro 1913 akiris konsenton la prezidanto de E-klubo s-ano Jacob Hechtl, ke la Kvara tutaŭstria kongreso okazu en la urbo Františkovy Lázně (Franzensbad). Li ankaŭ iĝis ĉefiniciatoro de la konstruiĝo de E-monumento en ĉi-urbo omaĝe al Esperanto-movado kaj ĝia fondinto MUDr-o L.L.Zamenhof.

Komence de marto 1914 estis en ateliero de la skulptisto Karel Wilfert en Cheb prezentita modelo de la monumento. La skulptisto Wilfert estis en tiu tempo jam sukcese agnoskita artisto pro ĝiaj du instalitaj monumentoj: de la imperiestrino Alžběta (Elisabet, nom. Sisi 1905) kaj la fontano kun plastiko de la poeto Johano Wolfgang Goethe (1906). Lia laŭforme nova monumento kaj tute alia prilaborado de la temo elvokis grandan miron.

La monumenton kreis kvin virinaj figuroj, kiuj kiel simboloj de la mondpartoj ĉirkaŭligis globon per floraj girlandoj. Sur granda bazo de soklo, (tri metrojn en la diametro), li kreis kvar metrojn altaj eĝohavaj kolonoj interspacon por lokiĝo de diskoj. En supra parto de la soklo estis sur ĉiu flanko lokita kvinpinta verda stelo, kiu iĝis en la jaro 1905 oficiala emblemo de la Esperanta movado. Sur la frunta parto estis bronza disko kun reliefo de la fondinto de Esperanto, sur la malantaŭa estis diskoj kun la nomoj de donacintoj, kiuj kontribuis por la monumento per pli granda sumo ol 100 kronoj.

Kiam la urba konsilantaro decidis pri la mono por la monumento, aŭdiĝis voĉoj, se Esperanto malaperos, ke ne estas necese konstrui la monumenton k.s. Aliaj voĉoj kontraŭstaris pro tio, ke la monumento ne estos germana, sed internacia. La plimulto de funkciuloj fine decidis, ke la urbo Františkovy Lázně apartenas jam al la urboj de eŭropa formato kaj liberala mondo.
La nova monumento, elĉizita el 50 kalkŝtonaj blokoj do povis esti finita ĝis duono de la monato majo.

Dum la bela Pentekosta vetero okazis sukcesa tritaga kongreso en Františkovy Lázně; ĝia pinto estis senvualiĝo de la monumento ĉe la lageto en kuracparko dimanĉe la 31-an de majo 1914. Jam aŭtune regis ĉe la urbaj funkciuloj kontento, ĉar dank´al la monumento la nomo de la kurac-urbo aperis en ĉiuj signifaj ĵurnaloj. Oni diris, ke tiel bonan kaj efikan reklamon ankoraŭ neniu pruvis fari. Oni ankaŭ diris, ke en Františkovy Lázně bone kaj konkorde vivas kaj unu al la alia bone komprenas ĉeĥoj kaj germanoj.

Tiu ĉi per generacioj konstruita pozitiva bildo de la kurac-urbo brutale finiĝis per okupacio de nacisma Germanio kaj kiel la unua el multaj destrukcioj de civitana mondo estis ruinigita la monumento de Esperanto. En la lasta spuro el oktobro 1939 oni skribis, ke la urbo fordonas por armilaj rezervoj bronzajn reliefojn kaj du bronzajn tabulojn, kiuj pezis 19,80 kilogramojn el la demolita Esperanto-monumento.

Post 52 jaroj, en la jaro 1991 instalis Josefo Vaněček, sekretario de E-handikapuloj, sur la loko de likvidita monumento, la novan memorŝtonon omaĝe de la fondinto de Esperanto MUDr-o L. L. Zamenhof. Ĉe la unua Internacia kongreso de AEH en julio 1992 la memorŝtono estis oficiale senvualigita.

La ĝojo pri la anstataŭa monumento ne daŭris longe. En la jaro 1994 juna ebria vandalo rompis la tabulon. Ĉe la dua E-kongreso de AEH en Kladno 1994 dum la ekskurso al Františkovy Lázně estis instalita nova tabulo helpe de Asocio de esperantistaj handikapuloj, ĈEA kaj eksterlandaj sponzoroj. En plua jaro estis la tabulo el la memorŝtono ĵetita en proksiman lageton, sed ne estis rompita kaj tiel povis esti alfiksita sur la ŝtonon prizorge de la Urba oficejo.

Pamětní deska

En tiu tempo estis la tabulo skribita nur en Esperanto kaj ni estis informitaj, ke kuracgastoj, kiuj ofte haltadis antaŭ la memorŝtono, ili cerbumis, en kiu lingvo estas la teksto skribita. Kaj tiel la ŝtono ricevis ankoraŭ pluan tabulon – pli malgrandan, (1999), kie en la ĉeĥa lingvo estas ĉio klarigita