La 45-a LINGVA SEMINARIO en HODONÍN ĉe KUNŠTÁT

La 45-a LINGVA SEMINARIO en HODONÍN ĉe KUNŠTÁT
de la 24-a ĝis la-28-a de aprilo 2017

Kutime la lingvaj seminarioj sub gvidado de Jindřiška Drahotová okazas en Skokovy. Ĉi-foje ĝi okazis en Hodonín ĉe Kunštát tuj post la AEH-kongreso de lundo ĝis vendredo. La eventon partoprenis 30 geesperantistoj kun eksterlandaj gastoj el Bulgario, Francio, Nederlando kaj Slovakio.

Laŭ kutima skemo matene oni komencis la tagon per gimnastiko. Post la matenmanĝo okazis tri kursoj diversnivelaj. Komencantojn instruis Jindriška, pli spertajn perfektigis Magdalena Fejfičová (Fejfi) el Slovakio kaj paroligan kurson gvidis Margit Turková.

Post bongustaj tagmanĝoj estis libera tempo por promenadoj. Ni vizitis la

urbon Kunštát kaj la proksiman artefaritan groton de “Blanických rytířů”. Antaŭ la groto ni admiris majestan leonon gardanta la eniron. Surprizis grandegaj figuroj de kavaliroj kaj sankta Venceslao sur ĉevalo ĉizitajn en la kalkroko. La admirindan verkon postlasis la juna amatora skulptisto Stanislav Rolínek. Bedaŭrinde el la statuo de la unua ĉeĥa prezidento T.G. Masaryk 13 metrojn alta restis nur botoj. Pro ideologiaj kaŭzoj kaj ne konvenaj cikonstancoj dum la Dua mondmilito impona statuo estis detruita. En apuda ĝardeno ni admiris belajn skulptaĵojn el ligno kaj metalo. Ili originis el diversaj internaciaj simpozioj. Niaj okulojn ne povis pretervidi mini ĝardeneton kun floroj en ŝuoj.

Por posttagmezaj promenadoj formiĝis diversaj grupoj de personoj. Iuj vizitis belvidejon kaj aliaj promenis tra arbaro. Kun la franca paro kaj Pavol Petrik el Slovakio mi vizitis la 30 km malproksiman urbon Polička. Tie ni admiris la bone konservitajn ĉirkaŭurbajn murojn, la placon kun pestokolono. En la urbo  naskiĝis la konata ĉeĥa komponisto Bohuslav Martinů. En proksima tombejo troviĝas lia tombo.

Ĉiutage ekde la 16-a horo komenciĝis kreiva ateliero pri artaĵoj sub la gvido de Mirka Kosnarová, spertulino pri manlaboroj. Interesuloj kreis diversajn objektojn el bidoj, pentris sur antaŭpreparitaj modeloj, el buŝtukoj formis papiliojn, per vaksaj kolorskribiloj fanditaj sur gladilo kreis diversajn bildojn kaj ankaŭ kolorigis mandalojn.

Jana Křížková prezentis tre bone ellaboritan dokumenton kun multaj bildoj pri la 101-a UK en Nitro kaj ankaŭ tre profesie faritan prezenton pri nia Majstro L.L. Zamenhof. Jindřiška Drahotová prezentis multajn librojn, kiujn ŝi tradukis. Je dispono estis albumoj pri diversaj Esperanto-eventoj pretigitaj de mi. Krome oni povis trarigardi la kronikon de la Esperanto-klubo el Pardubice.

Dum la lasta amuza vespero grupeto de komencantaj lernantoj pretigis kelkajn skeĉojn. Lazar Karakaŝev el Bulgario rakontis ŝercojn. Mi donis al interesantoj taskon skribi unu frazon enhavantan ĉiujn ĉapelitajn literojn. Poste mi legis la rezultojn kaj tri lotumitajn bonŝanculojn mi rekompencis per bildkarto pri Parizo. Krome ili ricevis etan ĉokoladon kun bildigita Eifel-turo. Jindřiška deklamis poemon, Pavla Dvořáková prezentis sur ekrano mallongan fabelan filmeton el hungara reto. Ŝi ankaŭ gitarludis kaj kantis. Floreal prezentis mallongan filmeton pri la Novjara ĉina festo en Parizo kaj varbfilmon pri Venezuelo esperante tradukitan.

De Pavla Dvořáková ni eksciis tristan novaĵon pri la forpaso de la famkonata ĉeĥa operkantisto Miroslav Smyčka, kiu pasintjare en novembro festis sian 90-jaran jubileon. Pavla omaĝis al lia memoro filmeton el tiu festo kaj kelkajn melankoliajn kantojn. Krome ŝi gvidis kurson pri ĉiĉeronado. Komune ni tradukis tekston pri Kunštát por Vikipedio. Ŝi montris multajn komputilajn retejojn kaj instruis, kiel atingi ilin. Ĉiu vespere ŝi ludis gitaron kaj ni kantis esperantigitajn ĉeĥajn kanzonojn.

Ni ĝuis agrablan restadon, lernis kaj multon eksciis pri retumado. Bedaŭrinde nur la vetero dum la semajno ne favoris nin, malvarmis, ofte pluvis kaj la lastan tagon matene surprizis nin neĝkovrita ĉirkaŭaĵo de la domo. Tamen la etoso en la restadejo estis varma kaj agrabla.

Liba Gabalda