110a jubileo de Esperanto klubo de Dr. Schulhof

E-klubo de Dr. Schulhof elkore invitas vin al renkontiĝo okaze de 110a jubileo de sia fondiĝo. Samtempe ni rememoros la 155an naskiĝdatrevenon kaj 100an datrevenon de forpaso de ĝia fondinto Dr. Stanislav Schulhof, origina Esperanto-poeto.

Renkontiĝo je la 10-a horo en la kafejo Grand Royal Café, str. Pod břízkami 800 (apud la tombejo). Situo surmape

Vizito de la juda tombejo, sekve tagmanĝo kaj rememora kaj kultura programo en la kafejo.

Trafikkonekto ekde la trajnstacidomo: urba buso n-ro 6 aŭ 10, haltejo „Krematorium“

Dezirantoj pri komuna tagmanĝo bv. anticipe sin anonci (en la kafejo oni alitempe ne kuiras). La menuo kaj prezo estos anoncitaj.

Info kaj kontakto: aeh@esperanto-aeh.eu