Jaroslav Mráz

Jaroslav Mráz naskiĝis la 30-an de aprilo 1933 kaj mortis la 12-an de januaro 2005. Li iĝis esperantisto de la jaro 1949. En la jaroj 1951 – 1956 li studis en la filozofia fakultato de Karola universitato en Prago la ĉeĥan kaj rusan lingvojn kaj literaturon. Li laboris kiel instruisto en gimnazio Prachatice, poste en Rokycany, en la jaroj 1972 – 1976 en la Pedagogia fakultato en Plzeň. De la jaro 1976 ĝis sia invalidiĝo li estis direktoro de la stel-observejo Rokycany.

En la lastaj jaroj li tradukis Esperanten precipe la ĉeĥan poezion de K.H.Borovský “Reĝo Lavro”, “Tirolaj elegioj”, de Jan Neruda “Kosmaj kantoj”, de St.Kostka Neumann “Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj”, de K.Toman “Monatoj”, de František Hrubín “La turhorloĝo de Mánes”, de Věra Ludíková “Ekaŭdi la animon” – kune kun Miroslav Malovec, kaj “Sendu ĝin pluen”. De Jiří Karen “La mondo afabla ne nur al vortoj” kaj de Zdenka Bergrová “Vortoj de la nokto”. Li tradukadis kantojn popolajn kaj artefaritajn inkluzive religiajn kantojn, ariojn kaj unuopajn poemojn.

Profesoro Jaroslav Mráz estis ĝis sia morto komitatano kaj granda kunlaboranto de AEH, li lingve kontrolis ĉiujn eldonotajn materialojn kaj ĉefe ĉiumonate la gazeton Informilo kun kvaronjare eldonota kultura suplemento Antaŭen. Ĉe diversaj renkontiĝoj li ĉiam kompletigis la programon pere de interesa prelego. Post la morto de J .Vaněček li gvidis skribajn E-kursojn.