Janské Lázně

 

14.- 21.9.2002 En la ripozejo Sola fide, meze de la banloka urbeto, okazis plua kongreso, kiun partoprenis:        50 samideanoj el Ĉeĥio, 22 eksterlandanoj el ok landoj. Post la kongresaj traktadoj, kunvenoj kaj prelegoj okazis vespere koncertoj kaj video-prezentaĵoj. La partoprenantoj ĝuis freŝan montaran aeron dum ekskursoj per telfero sur la monton Černá hora kaj per seĝtelfero sur la plej altan monton de Ĉeĥio – Sněžka (Neĝmonto). Promenante tra  Janské Lázně oni vizitis komerc-akademion por handikapitaj gelernantoj. Dua ekskurso celis al la „roka urbo“ – Adršpach.

 

[:]Janske-Lazne-2002